ADORU
Adoru estas la ekumena pregh- kaj kantlibro en Esperanto. Ghi superas chiujn naciajn kantlibrojn. En 2001 faris ghin la presejo de Herder-Verlag, kiu eldonis la oficialan germanan katolikan Diservo-libron Gotteslob.
Ghi estas presita sur plej fajna biblia pagero 33g/kvm. En ghi trovighas la Diservaj formularoj de la kristanaj eklezioj, ekz. vico da mesoj de la katolika eklezio, precipe preskau 1.000 kantoj.
1.478 p. 19,80 EUR. ISBN 3-9803793-5-3, mendebla che Bernhard Eichkorn, retadreso: eichkorn.b<>t-online.de (anstatauu <> per @)
Pri Adoru, vidu jenajn partojn:
La tuta teksto de la libro ADORU


Pri la historio de ADORU; notoj el la tempo de la laboro pri ADORU

Ni okazigis ADORU-tagojn:
Strasburgo 27.2. - 5.3.2002
Strasburgo 27.2. - 2.3.2003
Strasburgo 25. - 29.2.2004
Strasburgo 22.-25.2.2005, memore al Adolf Burkhardt,  programo kaj rezulto

- en Gliwice 11. - 13.11.2005 ni klopodis enkonduki la libron ADORU en la jaran kunvenon "GRUPE" per dufoje 1,5-hora kantado/klarigado kaj tri mesoj, el kiuj unu okazis nur parte en Esperanto, sed kun la najbara parohha komunumo (kun 300 personoj).

- Fine je 16.- 20.4.2007 ni kunvokis grupon al Kloster Kirchberg,
kie la ADORU-grupo de la Ekumena Komisiono (Burkhardt, Kronenberger kaj mi) en la prepartemo de ADORU plejofte kunvenis. Partoprenis 10 personoj kaj ni donacis al la nova chefo de la Berneuchener Haus unu ekzempleron de ADORU.

- En oktobro 2008 ni okazigis Bibliajn Tagojn en Kloster Nütschau, Schleswig-Holstein kaj
- en marto 2010 en Münster, Westfalen,
dum kiuj ankau ADORU havis gravan rolon.

En la internaciaj kongresoj de KELI kaj IKUE intertempe ADORU estas la libro de la Diservoj.
 

Adoru ist das ökumenische Gebets- und 
Gesangbuch in Esperanto. Es übertrifft in Qualität und Inhalt jedes nationale Gesangbuch, etwa das Gotteslob.

Adoru wurde 2001 von den Freiburger Graphischen Betrieben - der Druckerei des Herderverlages, die das Gotteslob hergestellt haben, auf feinstem Bibelpapier (33g/qm) gedruckt. 

Es enthält die Gottesdienstformulare der christlichen Kirchen, z. B. eine Reihe von Messformularen der kath. Kirche; vor allem aber an die 1.000 Lieder und Gesänge aus 20 Ländern

1.478 S. 19,80 EUR. ISBN 3-9803793-5-3
zu bestellen bei Bernhard Eichkorn, Netzadresse: eichkorn.b<>t-online.de (bitte das Zeichen <> durch @ ersetzten)