La unua Esperanto-grupo che s-ino Handzlik en Strasburgo

De 22.-25.2.2005 kunvenis en la eklezia klerig-domo St. Thomas
30 personoj por perlabori tri temoj.

Unue oni vivigis la grandiozan libron ADORU.
En kantrondoj kaj Diservoj montrighis,
ke ghi apartenas al la plej altaj kulturaj trezoroj en Esperantujo.
La eklezia muzikdirektoro Ernst Leuze demonstris sur piano,
kiel oni majstre akompanas kaj interpretas tiajn kantojn.

Due la grupo memoris pri Adolf Burkhardt,
la mortinta fondinto de la Strasburga kunveno kaj de la libro ADORU.
La rekviemo klarigis per sia profunda muziko la morton kiel vojo al eterna vivo.
La filino Regina Lorösch rakontis el la vivo de sia patro,
subtenita de sia patrino, la vidvino Grete Burkhardt.

Trie oni vizitis la europan parlamenton,
invitite de la deputitoj Dr. Andreas Schwab, Sudgermanujo,
kaj la unua Esperantoparolanta deputitino Malgrozata Handzlik.
Shi te ghojis pri tiu vizito, char estis la unua esperanto grupo che shi en Strasburgo.

Pri la rezulto de la vizito mi estas tre kontenta.
1. mi kontaktigis sinjorinon Handzlik kun Dr. Schwab
2. mi ekkonis s-inon Handzlik pli agrable ol en la revuo Esperanto
kaj vi chiuj ekkonis shin, same la deputiton Dr. Schwab
3. ni vivigis Esperanton por Dr. Schwab kaj s-ron Lins
kaj vershajne por multaj aliaj
4. ni havis bonan impreson pri la laboro en la EU-parlamento,
unue per la informoj de la du deputitoj, precipe de s-ino Handzlik
kaj due per la interesa vizito en la parlamenta salono.
Ni kuraghigas ankau aliajn grupojn al tiaj vizitoj.

Bernhard Eichkorn

Sezonoj schrieb:
Kara samideano,

bonvolu sendi al "La Ondo de Esperanto" artikol(et)on pri la seminario
Adoru (22-25 feb 2005). Akompana foto estas bonvena.
Dankon pro la kunlaboremo!

Kore via,
Aleksander Korjhenkov

-------
Halina Gorecka & Aleksander Korzhenkov
La Ondo de Esperanto / Sezonoj / Balta Esperanto-Forumo / Liro
RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1248, Ruslando
Rete: sezonoj@gazinter.net Eo: http://www.esperanto.org/Ondo/ Ruse: http://users.gazinter.net/sezonoj/ Dissendolisto: http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/ Telefono: (0112) 656033