Pregxoj

Pregxoj por invalidoj kaj personoj kun evoluaj malhelpoj

Dankon pro la vetero
Dankon pro l' muziko kaj kanto
Dankon pro l' bestoj ^ciuj
Pre^go por ju^gistoj
Pre^go por soldato militanta
Pre^go post la man^go
Pre^go post la pereinta rikolto
An^geluso en ^Jnjan
Pre^go de sta Francisko
Pentekosta pregxo

Atentu ankaux la liturgiajn pregxojn kaj tekstojn


al Esperanto-Fidelis
  zur deutschen Esperantoseite
  zur Hauptseite al la cxef-pagxo


TIEL PRE^GIS PATRINO TEREZA

PRE^GO POR INVALIDOJ KAJ PERSONOJ KUN EVOLUAJ MALHELPOJ

Oh, Maria Virgulino, Patrino nia,
Hodiau mi pre^gas por invalidoj kaj personoj
kun evoluaj malhelpoj.
Prizorgu ilin, samkiel nur patrino kapablas
zorgi pri siaj infanoj.
Dotu ilin per la taga forto,
ke ankau la nokton ili elteni povu.
Mi petas vin,
al ^ciuj ni donu kura^gon
akcepti ^cion kion dum la vivo ni akceptis
ne deziras.
Oh, Maria, Patrino kompatema,
donacu al ni ^gojon kaj pacon
kaj igu nin kompati unuj la aliajn
samkiel vi kompatas nin.
Amen.

El la kroata traudukis Lucija Bor^ci^c
Sendis per ret-letero je 19.9.1998 Marija Belosevic, Kroatujo 


DANKON PRO LA VETERO

Oh, Disinjoro,
Ni dankas vi por la vetero.
Kiam vi la pluvon faligas,
ni dankas vin.
Kiam la tempeston vi senbridas,
ni fidas vin.
Kiam vi permesas ke l'fridon ni sentu,
ni ser^cas la varmon  de l'amo via.
Oh, Disinjoro,
Kreinto de l'suno, luno kaj stelaro,
de l' vento, ^stormo kaj maro,
ni scias ke centre de ^cio estas vi-
kune kun ni.
Dankon pro la vetero,
Disinjoro.
Amen.

El la kroata traudukis Lucija Bor^ci^c
Sendis per ret-letero je 19.9.1998 Marija Belosevic, Kroatujo 



DANKON PRO L' MUZIKO KAJ KANTO

Dankon al vi, Disinjoro,
pro l'donaco kanta:
Kun via ^ceesto
Ni ^guas mirindan agordon.

Kantante al vi,
ni a^udas vin per mia kanto.
Haleluja.

Dankon al vi, Disinjoro,
pro l'kantado:
dum kantado estas via muziko.

Kantante al vi,
vi jam partoprenas
en donaco miakanta.
Amen.

El la kroata traudukis Lucija Bor^ci^c
Sendis per ret-letero je 19.9.1998 Marija Belosevic, Kroatujo 



DANKON PRO L'BESTOJ ^CIUJ

Dankon al vi, Disinjoro,
Pro l' vestoj ^ciuj:
tigro, urso,
elefant', ^cevalo,
bovin' kaj kaprino.
Vi, Sinjoro, pa^stisto estas kaj ilin nomis:
mia grego.
Dankon pro la birdoj glorkantantaj al vi,
kaj pro la fi^soj migrantaj tra l'abismoj
kreitaj.

Kiam mi hejmen revenas,
ofte el^cerpita kaj lacega
niahejma hundo min renkonten salutas
per ^goja bojado
tu^slekante miajn manojn.
Tiomajn amikojn  ^gi havas, Sinjoro.
Amen.

El la kroata traudukis Lucija Bor^ci^c
Sendis per ret-letero je 19.9.1998 Marija Belosevic, Kroatujo 


PRE^GO POR JU^GISTOJ

Oh, Disinjoro,
Ela^udu mian pre^gon por ju^gistoj.
Tiomajn sortojn ili devas priatenti:
Dotu ilin per a^udeblo a^udi la ^gustan veron.
Ili devas priju^gi la juston
kiel la re^go Salomono:
dotu ilin per sa^go.
Ili devas decidi pri l'jarpunoj
al malbon-farintoj;
dotu ilin per espero,
por ne senesperigi la kondamnotojn.
Vi, Disinjoro, Jesuo Kristo,
kiu estas kaj eterne restas la plej granda
inter la ju^gistoj,
de la oka mondotago,
pardonu niajn pekojn
kaj nin sukcesa enkonduku en la domon de l'Patro.
Amen.

El la kroata traudukis Lucija Bor^ci^c
Sendis per ret-letero je 19.9.1998 Marija Belosevic, Kroatujo 



PRE^GO POR SOLDATO MILITANTA

Oh, Disinjoro mia,
mi direktas al vi miajn pre^gojn por soldato.
Donu al li forton por defendi  kaj protekti,
ke la homojn prirespondecajn
ne trafu ajna malbono.
Vian amon al li donacu,
inspiru lin per via Spirito
por ne mortigi, kaj ne detrui,
ne vastigi la malbonon.
Disinjoro, tu^su la korojn de l'homoj
alvokantaj la homojn militi,
ke ili konsciu ke via paco plej belas,
plej gloras kaj plej venko-kapablas
ol ^ciuj militoj.
Amen.

El la kroata traudukis Lucija Bor^ci^c
Sendis per ret-letero je 19.9.1998 Marija Belosevic, Kroatujo 



PRE^GO POST LA MAN^GO

Jen ni anta^u vi, Patro ^ciela.
Ni deziras rekonfesi nian ^suldon de estimo kaj
inklino.
Samkiel ^ci tagon ni kun vi komencis,
tiel ^gin kun vi ni volas da^urigi.
Vi estas centre de ^cio.
De vi ni petas subtenon kaj ripozon.
Ekster vi ni ne ser^cas alian ripozon.
Jen ni, denove vin pre^gantaj
pri l'virto kaj forto
por la hodia^uan agadon kapabli fini
kaj korekti kion ^gis ^ci momento ni pekis.
Disinjoro, donacu al ni la helpon bezonatan,
venu al niaj horoj,
estu nia forto, subteno kaj defendo.
Amen.

El la kroata traudukis Lucija Bor^ci^c
Sendis per ret-letero je 19.9.1998 Marija Belosevic, Kroatujo 



PRE^GO POST LA PEREINTA RIKOLTO

Oh, Disinjoro,
kiu vidas la terkulturiston
perdinta la ^ci jaran rikolton.
Li semis sur sia kampo, en vila^go,
a^u en oficejo, en urbo,
li laboris per sia ilaro,
sur la tero a^u  en oficejo, ^ce skribotablo...
Alvenis la a^utuno, sed la rikolto forestis.
Li perdis ^cion kion li havis.
Disinjoro, mi vin alpre^gas,
donu al li novan semon,
ankora^u da suno kaj forto
por denove povi rekomenci.
Poste li semos kaj rikoltos.
En lian koron enver^su ^gojon,
amon al li donacu,
por ke dum ^gojo kaj mal^gojo li glorkantu al vi
fidante al via amo kaj via protekto.
Amen.

El la kroata traudukis Lucija Bor^ci^c
Sendis per ret-letero je 19.9.1998 Marija Belosevic, Kroatujo 



AN^GELSALUTO EN ^JNJAN
4.10.1998.

Karegaj fratoj kaj fratinoj!

1. Fine de ^ci tiu E^ukaristia festo ni direktas nian penson al la Sanktega Dipatrino Maria, kiun oni celebras en pluraj grandaj kaj malgrandaj sanktejoj al ^Si konsekritaj en diversaj partoj de Kroatio. Anka^u ni deziras saluti ^Sin per la vortoj per kiuj la An^gelo al ^Si alportis la ^gojan mesa^gon pri savo preparita de la Dio por la homaro.

Post la hiera^ua pilgrimado al Marija Bistrica, hodia^u posttagmeze mi iros al la sanktejo de la Nia Sinjorino de la Insulo en Solin, miljara atestanto pri la kredo de via popolo.

2. ^Ce la lumo elradiata de la linda Dipatrina viza^go, mi aparte salutas la karajn lo^gantojn de Split, kiuj celebras deksep jarcentojn de sia urbo. Mi salutas anka^u ^ciujn kredantojn de la religia komunumo Split-makarska kaj ^ciujn aliajn kredantojn, kiuj partoprenis tiun ^ci Sanktan Meson kune kun siaj Pa^stistoj.

Mi sentas apartan proksimecon al ^ciuj, kiuj kun angoro en la koro ankora^u ^ciam esperas a^udi certajn informojn pri la sorto de siaj plej karaj, kiuj malaperis dum la ^jusa milito. Mi sentas  proksimecon anka^u al tiuj kiujn la milita teroro for^siris el iliaj hejmoj kaj ankora^u ne povis reveni, a^u, reveninte ili bezonas helpon por fini la restarigon de sia domo, en kiu ili deziras renovigi la trankvilan familian vivon.

Kiel kun profunda kunsento ne mencii ^ci tie la tragedion okazantan en la tiel malproksima regiono, sur Kosovo?
Povu interkompreni^go, reciproka estimo, pardonemo kaj repaci^go fine anstata^ui perforton kaj detruadon! Por tion realigi necesas ke la internacia komunumo, kun aparta sento pri solidareco, ne preterlasu ^gustatempe doni sian helpon.

3. Ni rekomendu  ^ci tiujn dezirojn al la porparolo de la Sanktega Dipatrino kaj al ^Sia  protekto ni konfidu  viajn familiojn, la malsanulojn kaj maljunulojn, tiujn kiuj suferas pro la postsekvoj de la ^jusa militkonflikto, ni konfidu al ^Si viajn vila^gojn kaj viajn urbojn.

Ni pre^gas al la Sanktega Virgulino por la tuta e^uropa sudoriento, ke la popoloj tie vivantaj, fine reciproke repaci^gintaj, kapablu sperti la pacon kaj per la samaj rajtoj kaj devoj partopreni la vivon de la granda homa familio.

El la kroata tradukis Lucija Bor^ci^c
Oktobro 1998 



PRE^GO DE STA FRANCISKO

Permesu al mi, Dio, Aleluja,
Pacon vian anonci,  Aleluja.

Se ekzista malam' ie, Aleluja
Tien amon portu mi, aleluja.

Se ekzistas dubo ie, Alelluja
Tien kredu portu mi, Aleluja

Se ekzistas desper' ie, Aleluja
Tien fidon portu mi, Aleluja

Se ekzistas mal^goj' ie, Aleluja
Tie gojo estu mi, Aleluja.

Se ekzistas mallum' ie, Aleluja
Tie lumo estu mi, Aleluja.

El la kroata tradukis Lucija Bor^ci^c
Marto 1998



PENTEKOSTA PREGXO

Cxi tiun tagon, la Patro de lumo iluminis la mensojn de la discxiploj
elversxante la Sanktan Spiriton.
Li benu nin kaj donu al ni la donacojn de la Spirito por cxiam.

Tiu fajro, kiu sxvebis super la discxiploj kiel langoj el flamo, forbruligu
cxian malbonon el niaj koroj
kaj briligu ilin per pura lumo.

Dio inspiris parolon en diversaj lingvoj por proklami unu fidon.
Li fortigu nian fidon, kaj plenumu nian esperon vidi sian vizagxon.

Dio Cxiopova nin benu, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.

(liveris Mike Leon je 7.6.2000)



Pregxo al S-ta Maksimilian M.Kolbe

Sankta Maksimilian,
fidela discxiplo de la asiza malricxulo,
ravita per  lumo de la senkulpa Virgulino,
instigita per arda amo al Dio kaj al proksimulo,
vi libervole oferis vin por via frato, por unu familio,
samkiel Maria heroece kaj senriporcxe oferis sian filon
por  homaj fratoj, por la tutmonda familio.
Porpregxu al niaj familioj la vivon
laux la kredo por ke ili estu dauxrigantaj de la vivo
en kiu floros religiaj profesioj
je bono de la Dia regno sur la tero.
Amen.

(liveris Marija Belosxevicx je 14.8.2000)


al Esperanto-Fidelis

  zur deutschen Esperantoseite
  zur Hauptseite al la cxef-pagxo