Komuna Deklaro pri la Doktrino pri Pravigo


Komuna Deklaro pri la Doktrino de Pravigo
Gemeinsame Erklärung zur Rechtfertigungslehre
Joint Declaration on the Doctrine of Justification

Antauxparolo

(1) Por la lutera reformacio de la 16a jarcento, la Doktrino pri Pravigo havis centran signifon. Gxi konsideris gxin "unua kaj cxefa artikolo", kiu samtempe estas "kondukanto kaj jugxisto super cxiuj partoj de la kristana doktrino". Precipe oni elstarigis kaj defendis la Doktrinon de Pravigo en ties reformacia formo kaj en ties specifa graveco kontraux la rom-katolika teologio kaj eklezio de la tiama tempo, kiuj siavice elstarigis kaj defendis alimaniere formitan Doktrinon de Pravigo. El la reformacia vidpunkto, tie trovigxis la kerna punkto de cxiuj disputoj. En la Luteranaj Konfesiaj Dokumentoj kaj en la Trienta Koncilio de la rom-katolika eklezio rezultis anatemoj, kiuj validas gxis nun kaj havas eklezi-dividan efikon.
(2) Por la luterana tradicio, la Doktrino de Pravigo plu tenas tiun specifan gravecon. Tial, de la komenco, gxi okupis gravan lokon en la oficiala luterana-katolika dialogo.
(3) Speciale oni devas atentigi pri la raportoj "Evangelio kaj Eklezio" (1972) kaj "Eklezio kaj Pravigo" (1994) de la Internacia Komuna Rom- katolika/Evangelia-Luterana Komisiono", pri la raporto "Pravigo per la Fido" (1983) de la katolika-luterana dialogo en Usono, kaj pri la studo "Doktrinaj anatemoj - cxu disigantaj la ekleziojn?" (1986) de la Ekumena Laborgrupo de evangeliaj kaj katolikaj teologoj en Germanio. Kelkaj el tiuj raportoj pri dialogoj akiris oficialan rekonon. Grava ekzemplo estas la oficiala komentario pri la studo pri la doktrinaj anatemoj, kiun sur la plej alta sxtupo de eklezia rekono akceptis la Unuigxinta Evangelia-Luterana Eklezio en Germanio kune kun la aliaj eklezioj de la Evangelia Eklezio en Germanio (1994).
(4) La menciitaj raportoj pri dialogoj kaj ankaux la komentoj pri ili, en sia diskuto pri la Dokrino de Pravigo, montras inter si altan gradon de komuna celado kaj komuna prijugxo. Tial jam temp' está por fari bilancon kaj resumi la rezultojn de la dialogoj pri pravigo tiamaniere, ke niaj eklezioj estu precize kaj koncize informitaj pri la tuta rikolto de tiu dialogo kaj samtempe havu la eblecon sin-devige esprimi sian starpunkton.
(5) Tion la Komuna Deklaro volas fari. Gxi volas montri, ke surbaze de la dialogo, la subskribintaj luteranaj eklezioj kaj la rom-katolika eklezio nun kapablas prezenti kaj defendi komunan komprenon pri nia pravigo per la graco de Dio en la fido al Kristo. Gxi ne enhavas cxion kion oni instruas en cxiu el la eklezioj pri la pravigo; gxi tamen ampleksas interkonsenton pri fundamentaj veroj de la doktrino de pravigo kaj montras, ke la disvolvoj ankoraux diferencaj ne pli longe donas okazon por doktrinaj anatemoj.
(6) Nia Deklaro ne estas nova kaj sendependa prezento apud la gxisnunaj dialog-raportoj kaj dokumentoj, des malpli gxi volas anstatauxi ilin. Male, gxi referencas - kiel montras la apendico pri la fontoj - al la nomitaj tekstoj kaj ties argumentado.
(7) Same kiel la dialogojn mem, tiel ankaux cxi Komunan Deklaron
portas la konvinko, ke la superado de gxisnunaj disputataj demandoj kaj doktrinaj anatemoj nek bagateligas la dividojn kaj kondamnojn nek senkreditigas la propran eklezian pasintecon. Sed gxin determinas la konvinko, ke en la dauxro de la historio niaj eklezioj akiras novajn komprenojn kaj ke okazas evoluoj, kiuj al ili ne nur permesas, sed samtempe de ili postulas, ke ili reekzamenu la disigajn problemojn kaj anatemojn kaj rigardu ilin en nova lumo.

1. La Biblia mesagxo pri la pravigo

8) Al tiuj novaj komprenoj kondukis nin nia komuna maniero auxskulti la Vorton de Dio en la Sankta Skribo. Komune ni auxskultas la evangelion, ke "Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan filon, por ke cxiu, kiu kredas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Joh 3:16). Tiu bona mesagxo estas prezentata en la Sankta Skribo laux malsamaj manieroj. En la Malnova Testamento ni auxdas la vorton de Dio pri la homa pekeco (Psa 51:1-5; Dan 9:5s.; Koh 8,9s.; Ezr 9:6s.) kaj pri la homa malobeo (Gen 3:1-19; Nehx 9:16s.26) same kiel pri la justeco (Jes 46:13; 51:5-8; 56:1; [kp 53:11]; Jer 9:24) kaj pri la jugxado de Dio (Koh 12:14; Psa 9:5s.; 76:7-9).
(9) En la Nova Testamento, la temoj de "justeco" kaj "pravigo" estas pritraktataj malsame cxe Mateo (5:10; 6:33; 21:32), Johano (16:8-11), en Hebreoj (5:3; 10:37s.) kaj en la epistolo de Jakobo (2:14-26). Ankaux en la epistoloj de Pauxlo, la dono de la savo priskribigxas divers-maniere, i.a. kiel "liberigo al libero" (Gal 5:1-13); kp Rom 6:7), kiel "repacigxo kun Dio" ( 2 Kor 5:18-21; kp Rom 5:11), kiel "paco kun Dio" (Rom 5:1), kiel "nova kreo" (2 Kor 5:7), kiel "vivo por Dio en Jesuo Kristo" (Rom 6:11.23), aux kiel "sanktigo en Jesuo Kristo" (kp 1 Kor 1:2; 1:30; 2 Kor 1:1). Elstaras inter tiuj nocioj la priskribo kiel "pravigo" de la pekulo per la graco de Dio en la kredo (Rom 3:23-25), kiu estis aparte emfazita en la reformacia epoko.
(10) Pauxlo priskribas la evangelion kiel potencon de Dio por la savo de la homo, kiu subigxis al la potenco de la peko: kiel mesagxon kiu proklamas la "justecon de Dio per fido al fido (Rom 1:16s.) kaj donacas la "pravigon" (Rom 3:21-31). Li proklamas Kriston kiel "nian justecon" (Rom 3:21-31), aplikante al la resurektinta Sinjoro, kion Jeremia proklamis pri Dio mem (Jer 23:6). En la morto kaj resurekto de Kristo radikas cxiuj dimensioj de lia sava agado, cxar Li estas "nia Sinjoro, kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo" (Rom 4:25). Cxiuj homoj bezonas la pravigon fare de Dio, cxar "cxiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio" (Rom 3:23; kp Rom 1:18-3:20; 11:32; Gal 3:22). En la epistolo al la Galatoj (3:6) kaj en Romanoj (4:3-9), Pauxlo komprenas la kredon de Abrahamo (Gen 15:6) kiel kredon je tiu Dio, kiu pravigas la pekulon (Rom 4:5) kaj apogas sin sur la atesto de la Malnova Testamento por substreki sian evangelion, ke tiu pravigo estas alkalkulata al cxiuj, kiuj same kiel Abrahamo kredas la promeson de Dio. "La virtulo vivos per sia fideleco" = la homo, kiu estas justa per sia fido, vivos) (Hxab 2:4; kp Gal 3:11; Rom 1:17). En la leteroj de Pauxlo la justeco de Dio estas samtempe la potenco de Dio por cxiu kredanto (Rom 1:16s.). En Kristo li igas gxin nia justeco/praveco (2 Kor 5:21). La pravigon ni ricevas per Jesuo Kristo, "kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango" (Rom 3:25; kp 3:21-28). "Cxar per graco vi savigxis  per fido; ne per vi mem; gxi estas dono de Dio; ne el faroj, por ke neniu fanfaronu" (Efe 3:8s.).

(11) Pravigo estas pardono de la pekoj (Rom 3:23-25; Ago 13:39; Luk 18:14), liberigo el la reganta potenco de peko klaj morto (Rom 5:12-21) kaj el la malbeno de la legxo (Gal 3:101-4). Gxi estas akceptigxo en la komunecon kun Dio, jam nun, sed prefekte nur en la venonta regno de Dio (Rom 5:1s.) Gxi unuigas kun Kristo kaj lia morto kaj resurekto (Rom 6:5). Gxi okazas per ricevo de la Sankta Spirito en la bapto kiel enmembrigon en la unu korpon (Rom 8:1s.9s.; 1 Kor 12:12s.). Cxio tio venas sole de Dio pro Kristo el graco per la kredo al la "evangelio de la Filo de Dio" (Rom 1:1-3).
(12) La pravigitoj vivas el la kredo venanta el la Vorto de Kristo (Rom 10:17) kaj efikanta en la amo (Gal 5:6), kiu estas frukto de la Spirito (Gal 5:22s.). Sed cxar la potencoj kaj deziroj atakas la kredantojn ekstere kaj interne (Rom 8:35-39) kaj ili falas en pekon (1 Joh 1:8.10), ili devas ree kaj ree auxskulti  la promesojn de Dio, konfesi siajn pekojn (1 Joh 1:9), partopreni en la korpo kaj sango de Kristo kaj esti admonataj por juste vivi konforme al la volo de Dio. Tial la apostolo diras al la pravigitoj: "Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo" (Flp 2:12s.). Sed la bona mesagxo restas: "Ekzistas do jam nenia kondamno kontraux tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo" (Rom 8:1) kaj en kiuj Kristo vivas (Gal 2:20). Per la justa faro de Kristo venos la donaco "al cxiuj homoj gxis la pravigo de vivo" (Rom 5:18).

2. La pravigo kiel ekumena problemo

(13) En la 16a jarcento, la kontrasta ekzegezo kaj apliko de la biblia mesagxo pri la pravigo estis unu el la cxefaj kialoj por la dispartigo de la okcidenta eklezio, kio montrigxis ankaux en doktrinaj anatemoj. Tial por supervenki la eklezian skismon, la komuna kompreno pri la pravigo estas fundamenta kaj nerezignebla. Akceptante ekkonojn biblio-sciencajn, teologi- kaj dogmo-historiajn, la ekumena dialogo post la Dua Vatikan Koncilio evoluis gxis konsiderinda pliproksimigxo rilate al la doktrino de pravigo, tiel ke nun eblas formuli en cxi komuna deklaro interkonsenton pri la bazaj veroj de la doktrino de pravigo, en kies lumo la koncernaj doktrinaj anatemoj de la 16a jarcento hodiaux ne trafas la partneron.

3. La komuna kompreno de la pravigo

(14) La komuna auxskultado de la bona mesagxo proklamita en la Sankta Skribo, kaj ne laste la teologiaj dialogoj de la pasintaj jaroj inter la luteranaj eklezioj kaj la rom-katolika eklezio kondukis al komuneco en la kompreno pri la pravigo. Gxi ampleksas interkonsenton pri la fundamentaj veroj; la diferencaj disvolvoj en la unuopaj konstatoj estas akordigeblaj kun gxi.
(15) Estas nia komuna kredo, ke pravigo estas la verko de la triunua Dio. La Patro sendis Sian Filon en la mondon por la savo de la pekuloj. La homigxo, la morto kaj resurekto de Kristo estas bazo kaj kondicxo de la pravigo. Tial pravigo signifas, ke Kristo mem estas nia pravigo, kies partoprenantoj ni farigxas, laux la volo de la Patro, per la Sankta Spirito. Komune ni konfesas: Sole per graco en kredo al la sava ago de Kristo, ne surbaze de nia merito, ni estas akceptataj de Dio kaj ricevas la Sanktan Spiriton, kiu renovigas niajn korojn kaj kapabligas kaj vokas nin al bonaj faroj.
(16) Cxiuj homoj estas vokitaj de Dio al la savo en Kristo. Sole per Kristo ni pravigxas, ricevante tiun savon en la kredo. La kredo mem siavice estas donaco de Dio per la Sankta Spirito, kiu en la Vorto kaj la sakramentoj efikas en la komunumo de la kredantoj kaj samtempe kondukas la kredantojn al tiu renovigo de ilia vivo, kiun Dio perfektigas en la eterna vivo.
(17) Komune ni estas konvinkitaj, ke la mesagxo pri la pravigo direktas nin laux aparta maniero al la centro de la novtestamenta atesto pri la sava agado de Dio en Kristo: Gxi diras al ni, ke ni pekuloj dankas nian novan vivon sole al la pardonanta kaj nove kreanta kompato de Dio, kiun nur donace kaj en la kredo  ni povas akcepti, sed neniam, sub kiu ajn formo, meriti.
(18) Tial la doktrino pri la pravigo, kiu reprenas kaj disvolvas tiun mesagxon, estas ne nur unu peco el la kristana kreda instruo. Gxi esence rilatas al cxiuj veroj de la kredo, kiujn oni devas rigardi kune en interna konekso. Gxi estas nerezignebla kriterio, kiu sencxese volas orienti al Kristo la tutan instruon kaj praktikon de la eklezio. Se luteranoj emfazas la unikan signifon de cxi kriterio, ili neniel neas la konekson kaj la signifon de cxiuj kredo-veroj. Se katolikoj sentas sin ligitaj al pluraj kriterioj, ili neniel neas la specifan funkcion de la mesagxo pri pravigo. Luteranoj kaj katolikoj komune havas la celon, en cxio konfesi Kriston, al kiu sola oni devas fidi kiel ls unika interulo (1 Tim 2:5s.), per kiu Dio donas Sin mem en la Sankta Spirito kaj donas siajn renovigajn donacojn.

4. La disvolvo de la komune kompreno de pravigo

4.1 Senpovo kaj peko de la homo vide al la pravigo
(19) Ni komune konfesas, ke la homo rilate al la savo plene dependas de la sava graco de Dio. La libereco, kiun la homo posedas rilate al aliaj homoj kaj al la objektoj de la mondo, ne estas libereco direkte al la savo. Tio signifas, ke kiel pekulo la homo staras sub la Jugxo de Dio kaj ne kapablas el si mem turni sin al Dio por savo aux meriti sian pravigon antaux Dio aux per propra forto atingi sian savon. Pravigo efektivigxas sole per graco. Pro tio ke katolkikoj kaj luteranoj komune konfesas tion, tial validas:
(20) Se katolikoj diras, ke prepare al la pravigo kaj ties ricevo, la homo "kunlaboras" per sia konsento al la praviga agado de Dio, ili vidas en tia persona konsento mem la efikon de la graco kaj ne iun agadon de la homo el propraj fortoj.
(21) Laux luterana kompreno, la homo ne kapablas kunlabori por sia savigxo, cxar kiel pekulo la homo aktive kontrauxstaras al Dio kaj Lia sava agado. Luteranoj ne negas, ke la homo povas rifuzi la agadon de la graco. Se ili emfazas, ke la homo povas nur ricevi la pravigon (Latine: mere passive), per tio ili ja negas la  eblecon de propra kontribuo de la homo al la pravigo, sed ne la plenan personan partoprenon de la homo en la kredo, kiun la Vorto de Dio mem efikas.

4.2 Pravigo kiel pardono de pekoj kaj justigo
(22) Ni komune konfesas, ke Dio el graco pardonas al la homo la pekojn kaj samtempe liberigas la homon en sia vivo el la sklaviga potenco de la peko kaj donacas la novan vivon en Kristo. Se la homo partoprenas en Kristo per la kredo, Dio ne alkalkulas la pekon kaj efikas en li aktivan amon per la Sankta Spirito. Ambaux aspektojn de la graca agado de Dio oni ne devas dispartigi. Ili apartenas kune tiamaniere, ke en la kredo la homo unuigxas kun Kristo, kiu en sia persono estas nia justeco (1 Kor 1:30): kaj la pardono de la pekoj kaj la sanktiganta cxeesto de Dio. Cxar katolikoj kaj luteranoj tion komune konfesas, tial validas:
(23) Se luteranoj emfazas, ke la justeco de Kristo estas nia justeco, ili volas konservi antaux cxio, ke per la proklamo de pardono, la justeco antau Dio en Kristo estas donacata al la pekulo kaj ties vivo renovigata nur en ligiteco kun Kristo. Se ili diras, ke la graco de Dio estas pardona amo ("korfavoro de Dio"), per tio ili ne negas la renovigon de la vivo de kristano, sed volas esprimi, ke la pravigo restas libera de homa kunlaboro kaj ankaux ne dependas de la graco efikanta novan vivon en la homo.
(24) Se katolikoj emfazas, ke la kredanto per la ricevo de la graco donace akiras la renovigon de la interna homo, ili volas konservi, ke la pardona amo de Dio cxiam estas kunligita kun la donaco de nova vivo, kiu montrigxas per la Sankta Spirito en aktiva amo; sed per tio ili ne negas, ke la graca dono de Dio en la pravigo restas sendependa de homa kunlaboro.

4.3 Pravigo el la kredo kaj pro graco
(25) Ni komune konfesas, ke la pekulo estas pravigita per la kredo je la sava agado de Dio en Kristo; tiun savon donas al li la Sankta Spirito en la bapto kiel fundamenton de la tuta kristana vivo. En la praviganta kredo la homo fidas la kompatan promeson de Dio, en kiu enkludigxas la espero pri Dio kaj la amo al Li. Tiu kredo estas aktiva en amo; tial kristano ne povas aux darfas resti sen faroj. Sed cxio, kio en la homo antauxiras kaj postsekvas la liberan donacon de la kredo, ne estas bazo por la pravigo kaj ne perlaboras gxin.
(26) Laux lutarana kompreno, Dio pravigas la pekulon sole per la kredo (Latine: sola fide). En la kredo, la homo plene fidas sian kreinton kaj savanton kaj tiel vivas en komuneco kun Li. Dio mem efikas la kredon, elvokante tian fidon per Sia krea Vorto. Pro tio ke tiu faro de Dio estas nova kreo, gxi koncernas cxiujn dimensiojn de la persono kaj kondukas al vivo en espero kaj amo. Tiel en la doktrino pri "la pravigo sole el kredo" oni ja distingas, sed ne apartigas la renovigon de la vivado, kiu necese sekvas el la pravigo kaj sen kiu ne povas esti kredo. Pli vere, oni tiel indikas la fundamenton, el kiu venas tia renovigo. El la amo de Dio, kiu estas donacata al la homo en la pravigo, elkreskas la renovigo de la vivo. - Pravigo kaj renovigo estas interligitaj per la Kristo cxeestanta en la kredo.
(27) Ankaux laux katolika kompreno, la kredo estas fundamenta por la pravigo, cxar sen gxi ne povas ekzisti pravigo. La homo pravigxas kiel auxskultanto de la Vorto kaj kiel kredanto per la bapto. La pravigo de la pekulo estas pardono de la pekoj kaj justigo per la praviga graco, kiu igas nin infanoj de Dio. En la pravigo la pravigitoj ricevas de Kristo kredon, esperon kaj amon kaj tiel estas akceptataj en la komunecon kun li. Tiu nova personeca rilato al Dio bazigxas tute kaj plene sur la kompatemo de Dio kaj cxiam restas dependa de la savo-krea agado de la kompata Dio, kiu restas fidela al Si mem kaj kiun la homo tial povas fidi. Tial la praviga graco neniam farigxas posedo de la homo, pri kiu la homo povus insisti antau Dio. Se laux katolika kompreno la renovigo de la vivo per la praviga graco ricevas emfazon, tiu renovigo en kredo, espero kaj amo cxiam bezonas la senkialan gracon de Dio kaj al la pravigo ne liveras kontribuon, pri kiu ni povus fanfaroni antaux Dio (Rom 3:27).

4.4. La pekuleco de la pravigito
(28) Ni konfesas komune, ke la Sankta Spirito en la bapto unuigas la homon kun Kristo, pravigas kaj vere renovigas. Kaj tamen la pravigito dumvive kaj sencxese dependas de la Dia graco senkondicxe praviganta. Ankaux la pravigito estas plu elmetata al la ataka potenco de la peko (kp Rom 6:12- 14) kaj al la dumviva batalo kontraux la kontraudieco de egoisma dezirado de la malnova homo (kp Gal 5:16; Rom 7:7.10). Ankaux la pravigito devas, ekzemple en la Patro Nia, cxiutage peti de Dio pardonon (Mat 6:12; 1 Joh 1:9), denove kaj denove li estas vokata al konvertigxo kaj pento, kaj ree kaj ree ricevas pardonon.
(29) La luteranoj tion komprenas en la senco, ke la kristano estas "samtempe pravigito kaj pekulo": Li estas tute pravigita, cxar Dio per la Vorto kaj la sakramentoj pardonas la pekon kaj aljugxas la justecon de Kristo, kiu en la kredo farigxas lia proprajxo kaj faras lin pravigita antau Dio en Kristo. Rigardante sin mem la pravigito tamen rekonas per la legxo, ke li samtempe plene restas pekulo, ke la peko ankorau logxas en li (1 Joh 1:8; Rom 7:17.20); cxar ree kaj ree li fidas falsajn diojn kaj ne amas Dion kun tiu nedividita amo, kiun Dio kiel kreinto postulas (Read 6:5; Mat 22:36-40par.) Tiu kontrauxdieco kiel tia estas vera peko. Sed la sklaviga potenco de la peko estas rompita pro la merito de Kristo: gxi ne plu estas peko "reganta" la kristanon, cxar lin "regas" Kristo, kun kiu la pravigito estas ligita en la kredo; tiel la kristano povas dum sia surtera vivo almenau parte havi vivon en justeco. Kaj malgrau la peko, la kristano ne plu estas apartigita de Dio, cxar al li, kiu estas renaskita per la bapto kaj la Sankra Spirito, la peko estas pardonata en cxiutaga reveno al la bapto, tiel ke lia peko lin ne plu kondmnas kaj ne plu alvenigis al li eternan morton. Do, se luteranoj diras, ke la pravigito estas ankau pekulo kaj lia kontraudieco estas vera peko, ili ne negas, ke malgraux la peko li estas en Kristo ne apartigita de Dio kaj ke lia peko estas regata peko. Spite de la diferencoj en la kompreno de peko, en tio lasta ili akordas kun la rom-katoilika flanko.
(30) La katolikoj opinias, ke la graco de Jesuo Kristo, kiu estas donata en la bapto, nenigias cxion, kio "vere" estas peko, kio estas "kondamninda) (Rom 8:1), sed ke tamen en la homo restas emo venanta el kaj pusxanta al la peko (Latine: concupiscentia). Laux katolika konvinko, al la estigxo de homaj pekoj apartenas personeca elemento; tial, se tiu mankas, ili ne konsideras kontraudian emon kiel pekon en la propra senco. Per tio ili ne volas negi, ke tiu emo ne respondas al la origina plano de Dio pri la homo, nek ke gxi objektive estas kontrauxdieco kaj celo de dumviva lukto; pro danko por la elacxeto per Kristo ili volas elstarigi, ke tiu kontraudia emo ne meritas la punon de eterna morto kaj ne apartigas la pravigitojn de Dio. Tamen, se la pravigito intence disigas sin de Dio, ne suficxas denova obeo al la ordonoj, sed li devas ricevi pardonon kaj pacon en la sakramento de repacigxo per la parolo de pardono, kiu estas donata al li en la potenco de la repaciga ago de Dio en Kristo.

4.5 Legxo kaj evangelio
(31) Ni komune konfesas, ke la homo estas pravigata en la kredo al la evangelio "sendepende de la faroj de la legxo" (Rom 3:28). Kristo plenumis la legxon kaj per sia morto kaj resurekto gxin supervenkis kiel vojon al savo. Ni samtempe konfesas, ke por la pravigito plu validas la ordonoj de Dio kaj ke Kristo en sia Vorto kaj vivo esprimas la volon de Dio, kiu ankaux por la pravigitoo estas direktilo por la vivo.
(32) La luteranoj atentigas, ke la distingo kaj gxusta enordigo de legxo kaj evangelio estas esenca por la kompreno de pravigo. La legxo en sia teologia uzo estas postulo kaj akuzo, sub kiu dumvive staras cxiu homo, ankaux la kristano estiel pekulo; gxi malkovras lian pekon, por ke en la kredo al la evangelio li turnu sin tute al la kompato de Dio en Kristo, kiu sola lin pravigas.
(33) Cxar la legxo kiel vojo al la savo estas plenumita kaj superita per la evangelio, katolikoj povas diri, ke Jesuo ne estas legx-donanto en la senco de Moseo. Kiam katolikoj emfazas, ke la pravigito observu la ordonojn de Dio, per tio ili ne negas, ke la graco de eterna vivo al la infanoj de Dio per Jesuo Kristo estas promesita pro kompato.

4.6 Certeco pri la savo
(34) Ni konfesas komune, ke la kredantoj povas fidi la kompaton kaj la promesojn de Dio. Ankaux vide al sia propra malforto kaj variaj minacoj al sia kredo ili povas, surbaze de la morto kaj resurekto de Kristo, fidi la efikan promeson de Dia graco en la Vorto kaj sakramento kaj tiel esti certaj pri tiu graco.
(35) Tion tute aparte akcentis la reformaciestroj: En spirita malkvieto kaj dubo la kredanto ne rigardu al si mem, sed plene al Kristo kaj fidu nur lin. Tiel fidante la promeson de Dio li estas certa pri sia savo, kvankam, rigardante al si mem, neniam sekura.
(36) Katolikoj povas partopreni la urgxan deziron de la reformintoj, bazi la kredon sur la objektiva realo de la promeso de Kristo, neglekti la propran sperton kaj fidi sole la promesan parolon de Kristo (kp Mat 16:19; 18:18). Kun la Dua Vatikana Koncilio, la katolikoj diras: Kredi signifas, sin mem plene konfidi al Dio, kiu liberigas nin el la obskuro de peko kaj morto kaj vekas nin por eterna vivo. Oni ne povas kredi je Dio en tiu senco kaj samtempe dubi ties promesan parolon. Neniu darfas dubi je la kompatemo de Dio kaj la merito de Kristo. Sed cxiu povas fari al si zorgojn pri sia savo, rigardante siajn proprajn malfortojn kaj mankojn. Kvankam sciante pri la propra fiasko la kredanto povas esti certa pri tio, ke Dio volas lian savon.
 

4.7 L bonaj faroj de la pravigito
(37) Ni komune konfesas, ke bonaj faroj - kristana vivo en kredo, espero kaj amo - sekvas la pravigon kaj estas fruktoj de la pravigo. Se la pravigito vivas en Kristo kaj agadas en la ricevita graco, li portas, en la vortoj de la Biblio, bonan frukton. Tiu sekvo de la pravigo estas por la kristano, kiu ja dumvive luktas kontraux la peko, samtempe devo-ligo, kiun li devas plenumi; tial Jesuo kaj la apostolaj skriboj admonas la kristanon fari laborojn de amo.
(38) Laux katolika kompreno, la bonaj faroj, kiuj estas plenaj de la graco kaj de la agado de la Sankta Spirito, tiel kontribuas al kreskado en la graco, ke la pravigo ricevita de Dio konservigxas kaj la komuneco kun Kristo profundigxas. Se katolikoj persistas pri la "meriteco" de la bonaj faroj, ili volas diri, ke tiaj faroj laux la Biblia atesto havas la promeson de rekompenco en la cxielo. Ili volas akcenti la respondecon de la homo por sia agado, sed per tio ne refuti la donac-karakteron de la bonaj faroj, des malpli negi, ke la pravigo mem cxiam restas graca donaco ne meritita.
(39) Ankaux cxe la luteranoj troveblas la ideo de konservado de la graco kaj kresko en graco kaj kredo. Ili tamen akcentas, ke la pravigo kiel akceptigxo de Dio kaj partopreno en la justeco de Kristo  cxiam estas perfekta, sed ili diras samtempe, ke ties sekvoj en la kristana vivo povas kreski. Kvankam ili konsideras la bonajn farojn de la kristano kiel "fruktojn" kaj "signojn" de la pravigo, ne kiel proprajn "meritojn", ili tamen komprenas la eternan vivon laux la Nova Testamento kiel merititan "rekompencon" en la senco de plenumo de la Dia promeso al la kredantoj.

5. La signifo kaj konsekvenco de la atingita interkonsento

(40) La kompreno pri la Doktrino de Pravigo, prezentata en la nuna deklaro, montras ke ekzistas inter luteranoj kaj katolikoj interkonsento en la fundamentaj veroj de la Doktrino de Pravigo, en kies lumo la restantaj diferencoj laux la lingvajxo, teologia elformigxo kaj akcentado de la kompreno pri la pravigo, kiel priskribitaj en n-roj 18 - 39, estas tolereblaj. Tial la luterana kaj la rom-katolika disvolvoj de la pravigo-kredo estas apertaj unu al la alia kaj neniel ree nuligas la interkonsenton en la fundamentaj veroj.
(41) Per tio, ankaux la doktrinaj anatemoj de la 16a jarcento, laux tio kiom ili rilatas al la Doktrino pri la Pravigo, aperas en alia lumo: La anatemoj de la Trienta Koncilio ne trafas la doktrinon de la luteranaj eklezioj prezentitan en la nuna deklaro. La anatemoj de la luteranaj konfesiaj dokumentoj ne trafas la doktrinon de la rom-katolika eklezio prezentitan en la nuna deklaro.
(42) Per tio oni nenion forprenas el la seriozeco de la doktrinaj anatemoj rilate al la Doktrino pri la Pravigo. Kelkaj el ili ne estis simple sen motivo; ili konservas por ni "la signifon de bonfaraj avertoj", kiujn ni devas atenti en vivo kaj praktiko.
(43) Nia interkonsento en la fundamentaj veroj de la Doktrino pri la Pravigo devas efiki kaj pruvigxi tauxga en la vivo kaj en la doktrino de la eklezioj. Vide al tio restas demandoj kun malsama graveco, kiuj bezonas pluan klarigxon; ili koncernas inter alie la rilaton inter la Vorto de Dio kaj la eklezia doktrino same kiel la doktrinon pri la eklezio, pri la auxtoritato en gxi, pri gxia unueco, pri la oficoj kaj la sakramentoj, fine pri la rilato inter pravigo kaj sociala etiko. Ni estas konvinkitaj, ke la atingita komuna kompreno liveras solidan bazon por tia klarigxo. La luteranaj eklezioj kaj la rom-katolika eklezio plu klopodos profundigi la komunan komprenon kaj igi gxin fruktodona en la eklezia doktrino kaj en la eklezia vivo.
(44) Ni donas dankon al la Sinjoro pro tiu decida pasxo al la supervenko de la dispartigo de la eklezioj. Ni petas la Sanktan Spiriton gvidi nin plu al tiu videbla unueco, kiu estis la volo de Kristo.

El la germana versio trad. A. Burkhardt por la Ekumena Kongeso 1998 en Nantes



  al Esperanto-Fidelis
  zur deutschen Esperantoseite
  zur Hauptseite  al la cxef-pagxo