Medio

  Monda pint-renkontigxo en Japanio 1997
  Klopodoj en Germanujo
Ankoraux ne estas kialo por paniko
Tiam regos cirkonstancoj kiel en Alasko


   al Esperanto-Fidelis
   zur deutschen Esperantoseite
   zur Hauptseite    al la cxef-pagxo
 

KLIMATO-POKERO FARIGXAS NERVO-MILITO
  Monda pint-renkontigxo en Japanio sercxas vojojn el la krizo
 De nia redakciano Jörg Lessing
 (Artikolo aperinta en „Schwarzwälder Bote“ (Nigrarbara Kuriero) 97-11-18)

 Bonn. Kiam Helmut Kohl komence de aprilo 1995 faris promeson dum  Berlina Pint-renkontigxo pri klimato, la mondo ekauxskultis. Medi-protektantoj mire visxis al si la okulojn. Laux unuanima opinio la eldiroj de la federacia kanceliero estas kuragxaj kaj vojmontraj. Kohl promesis, ke gxis la jaro 2005 Germanio reduktos la karbon-dioksid-eligojn kompare kun 1990 je 25 procentoj. Tiam la industriaj sxtatoj devintus esti ekskuataj kaj la germana modelo trovi imitantojn. Malmultajn tagojn antaux la decida monda pint-renkontigxo pri klimato komence de decembro en Kyoto, Japanio, oni konsideris la aferon malpli optimisma. Mankas cxia iometo da ekir-agordo. Forcejaj gasoj varmigas la atmosferon kaj kio pli malbonas: mondvaste pliigxadas la damagxaj eligoj.
   Federacia ministro pri medio, Angela Merkel, veturos laux siaj diroj kun miksitaj sentoj al Kyoto. Sxi estas konvinkita, ke tio estos la plej malfacilaj intertraktoj. Kulpas pri tio cxefe Usono. Prezidento Bill Clinton (Klinten) timas la potenc-provon kun la potencaj nafto- kaj auxto-industrio, kiuj ecx kontestas la utilon de klimato-protekto per multekostaj anonc-kampanjoj. Propono de Clinton redukti la eligon de CO2 gxis inter la jaroj 2008 kaj 2012 je la nivelo de 1990 tute ne suficxos. Per tio Vasxingtono restas ecx sub la postulo, formulita antaux kvar jaroj. Krome, Usono insiste admonas la evolu-landojn same fari pli kontraux la forcejaj gasoj. Sed la Tria-Mondo-landoj kulpigas la industri-landojn postulante de ili pli viglan agadon. Tion ankaux preskribas la Berlina Mandato de 1995.

La supro de l’ monto ankoraux ne estas atingita
„Mi ecx ne kalkulis pri propono de usonanoj“, provas Merkel ankoraux gajni ion bonan de ofendo de la je 25 procentoj monde plej granda gas-produktanto. Kvankam Clinton nun komunikigis, ke siaj celoj ne estas pridiskuteblaj, la germana ministro pri medio ne kredas, ke tio estos la lasta parolo. La supro de l’ monto ankoraux ne estas atingita. Klimato-diplomatoj pensas, ke nur dum la lasta nokto de longdauxraj intertraktadoj kompromiso eble estos arangxata.
   Auxdigxas de la federacia ministrejo pri medio, ke gxis tiam regos nervo-milito per psikologiaj trukoj cxiuspecaj. En tio la frontoj estas klare difinitaj. Sur la unu flanko staras Euxropo kun sia postulo al redukto de karbon-dioksid-eligoj je 15 procentoj. Subtenata estas la komunumo far grupo el evolu-landoj (G 77), inkluzive de Cxinio kaj Opec-sxtatoj. Sur la alia flanko staras gastiganta Japanio, Auxstralio kaj kiel unua Usono. De partoprenantaj rondoj oni auxdas, ke la Clinton-administracio provos instigi la Euxropanojn al malkonkordo eldevigante koncedojn de kelkaj EU-landoj. La demando estas: „Kiu estas unua afabla al Usono?“ Regas granda reciproka malkonfido.
   „Sed malsukceson de la konferenco ni ne povas permesi al ni“, diras fidoplene S-ino Merkel. Cxe la diplomato-pokero pri la estonteco de la tero ankoraux ne kusxas cxiuj kartoj sur la tablo; sekve sxi vidas cxe la oponantoj ankoraux sxancon por kompromisoj. Sed EU ne donos sian subskribon je konvencio cxiuspeca. Tio estas: Se en Kyoto ne estigxos legxoforta protokolo, la klimato-kolapso estos neevitebla. Kio ajn rezultos en Japanio, Germanio volas persisti pri sia postulema projekto, asertas S-ino Merkel. Per tiu firma sinteno sxi ankaux gajnus kredindecon dum la malfacilaj intertraktadoj en Kyoto.

Esperantigis en oktobro 1998
Karl Liebermann, Rottweil 


Germanio staras malproksime de siaj celoj
Kun aldonaj fortostrecxoj la federacia registaro intencas malaltigi la energi-bezonon / Privataj mastrumajxoj aparte trafitaj

Bonn. (les). La moto: „Libera veturado por liberaj civitanoj“ jam longe ne validas sur germanaj auxtostratoj. Cxiutage la lado-lavango turmente movigxas antauxen, kelkfoje nur laux-pasx-rapidece. Bufro cxe bufro staras auxtoj kaj kamionoj. Kion stresitaj sxoforoj plej ofte ecx ne supozas: cx. 60 procentoj de kamionoj ne havas kargon. Do, ne mirige, ke la modela knabo klare mistrafos sian memmetitan celon pri plibonigo de klimato. Intertempe tion malkasxe koncedas la federacia registaro. En la plej nova raporto pri klimato-protekto oni povas legi: „Laux disponeblaj kalkuloj kondukos la deciditaj pasxoj gxis la jaro 2005 kompare kun 1990 al redukto de CO2-eligoj, kauxze de energi-bezono, de cx. 15 – 17 procentoj“. Mankas 10 procentoj.
   Tre gxustatempe por monda pint-renkontigxo pri klimato en Kyoto la federacia registaro faris programon por ne esti nekredinda. Abundo da reglamentoj cxesigu la malsxpareman uzon de energio. Tri kampoj estas rigardataj plej gravaj: privataj mastrumajxoj, trafiko kaj industrio.
   La federacia ministrejo pri medio rigardas la konstru-kampon la plej bona sxanco por sxpari energion. Ankoraux nun multaj luantoj kaj dom-posedantoj hejtas vane, malfermante la fenestrojn. La nova instrukcio pri varmo-protekto efektivigxas cxi tie.
   Helpe de pliaj subten-programoj la federacia registaro volas rapidigi investojn en modernaj hejt-instalajxoj kaj pli bona izolado de konstruajxoj. Reglamentoj estu akrigataj. Estonte, cxe malatento, punmono povus esti-postulata. Franzjosef Schafhausen (Franc-Josef Sxafhauxsen), estro de la inter-ministreja laborgrupo pri CO2-redukto, plendis, ke gxis nun arkitektoj, ingxenieroj kaj metiistoj ordinare ne direktas sin laux la instrukcioj.
   Ankaux en la trafik-kampo Bonn jam ne volas fidi nur je libervolaj pasxoj. Nuntempe la ministrejo pri trafiko testas la enkondukon de strat-uza pago por kamionoj, konsiderante la distancon kaj per tio celante pli justan fakturadon de voj-kostoj kaj samtempe transsxovigxon al medi-konvenaj transportiloj. Krom tio Bonn urgxe proponas euxropo-vastan enkondukon de imposto super flug-benzino. La lauxpasxa plialtigo de la mineral-oleo-imposto estas rigardata enkonduko de enspezo-neuxtrala, euxropo-vasta ekologia impost-reformo. Fine ankaux la ekonomio ne povas preterlasi pliajn klopodojn. Tiun semajnon montrigxos, cxu gxi plenumis la memdevontigojn al CO2-redukto. Tiam ni havos la unuan monitor-raporton kun precizaj rezultoj. Pliajn akrigojn la federacia registaro ne ekskludas.
   Kun progresigo de alternativaj energioj, kiuj kovru cx. 50 procentojn de la energi-bezono gxis la jaro 2050, la federacia registaro esperas, ke gxi tamen povos realigi sian klimato-celon.

Esperantigis en oktobro 1998
Karl Liebermann, Rottweil


Ankoraux ne estas kialo por paniko
Sciencistoj antauxdiras sxangxigxojn de klimato / En kiu grado gxi sxancxigxos dependas de la homoj

Bonn. (les). Skeptikaj klimato-profetoj pentras tristan bildon pri la estonteco de la tero. Multnombraj insuloj kaj marbordaj regionoj estos inundataj en proksima estonteco, sxtormoj ruinigas pli kaj pli da regionoj. En kelkaj regionoj fortegaj pluvoj kauxzas inundojn dum aliaj regionoj suferas de varmo kaj sekeco. Popol-migradoj, okazintaj en antauxaj tempoj dum cento da jaroj, okazas nun en malmultaj jaroj. Frostaj grundoj el la lasta epoko de la paleozoika erao (erdgeschichtl. Altertum) degeladas same kiel glacxeroj kaj polusaj bankizoj (Eisbänke).
   Certeco pri tiu procezo ne ekzistas. Povus okazi tiel aux ankaux pasi multe malpli dramece. Certas, ke ni atendas sxangxigxojn, se ni dauxrigas tiamaniere, diras prof. Klaus Hasselmann, direktoro de Max-Planck-Instituto (Maks-Plank) pri meteologio en Hamburgo. Sed ne estas kialo por paniko. “Ni ankoraux havas tempon, sed ni devas fari ion“.

Esperantigis en oktobro 1998
Karl Liebermann, Rottweil


Tiam regos cirkonstancoj kiel en Alasko
   Neniu serioza sciencisto kontestas la negativajn sekvojn de la pliigxanta forceja gas-produktado. Pro tio, ke la klimato havas bonan memoron, la temperaturo plialtigxos en la venonta jarcento ankaux cxe fiksado de karbon-dioksid-eligoj je la nivelo de 1990. „Tion ni devas alfronti“, opinias prof. Hans-Joachim Schellnhuber (Hans-Joahxim Sxelnhuber), direktoro de la instituto pri esploro de klimato-sekvoj en Potsdamo. La bremsvojo de la klimata sistemo dauxras jarcentojn. Sed tio ne signifas, ke en proksima estonteco kreskos palmoj sur Helgolando. „Tamen, oni devas konsideri cxiujn eblecojn“, avertas Schellnhuber. Finfine temas pri homoj. Cxe duobligo de karbon-dioksid-eligoj povus kolapsi ecx la Golfo Fluo kun netakseblaj sekvoj por Euxropo. „En tiu okazo ni havus cirkonstancojn kiel en Alasko“.
   Hasselmann taksas, ke la tutmonda temperaturo plialtigxus je du gradoj gxis la fino de la venonta jarcento, se fiaskos la pint-renkontigxo pri la monda klimato en Kyoto, Japanio. La marnivelo levigxus je 70 centimetroj. Tio signifus, ke multaj malgrandaj insuloj subakvigxus. Inundoj minacus multnombrajn marbordajn regionojn. La homoj en norda Germanio starus en la akvo gxis la kolo. Schellnhuber kalkulas en tiu okazo pri jaraj popol-ekonomiaj damagxoj de cx. unu biliono da germanaj markoj mondvaste. En Euxropo malfelicxe povus disvastigxi malario.
   Kontrauxdiroj, ke naturaj klimato-fluktuadoj estas kauxzintaj la tutmondan varmigxon, estas por Hasselmann ne akceptindaj. Tiu probableco povas esti taksata je malpli ol kvin procentoj. Krome, estas science pruvita fakto, ke la forcejaj gasoj efike absorbas la sunradiojn.
   Tamen, unu konsolon havas la direktoro de la Max-Planck-Instituto pri meteologio. Ankoraux ne ekzistas pruvo por tio, ke la observata tutmonda varmigxo estas kondukinta al pliigxo de ekstremaj veter-situacioj, kiel ventegoj. „Kompreneble, cxe pliigxanta varmigxo oni devas kalkuli pri sxangxigxo de ofteco de ekstremaj veter-eventoj. Per tio Hasselmann neniigas ekgxermajn esperojn. La esplorado ja cxiam postlamas iomete la realon.  Kio ankoraux ne estas pruvita, oni ne rajtas ekskludi apriore.

Esperantigis en oktobro 1998
Karl Liebermann, Rottweil


    al Esperanto-Fidelis
   zur deutschen Esperantoseite
   zur Hauptseite    al la cxef-pagxo