Mike Leon **********************************  20-Nov-2000 -- ZENIT Novajxagentejo

MARTIN SHEEN:
Reveno de la Erarinta Filo
Aktoro parolas pri sia reveno al Dio

Romo, (ZENIT.org).-

Martin Sheen, la aktoro de "Apocalypse Now, "
estas konvinkita ke unu el la plej bonaj vojoj por konscii la valoron de la fido estas retrovi gxin, vivinte sen gxi.
Konata tutmonde laux lia stelo-nomo, la filo de enmigrintaj gepatroj (unu el Hispanio, unu el Irlando) efektive estis baptita Ramon Estevez.
Li estas la patro de Charlie Sheen kaj Emilio Estevez, la du aktoroj kiuj elektis la malsamajn familiajn nomojn de sia patro.
La Dayton, Ohio-naskigxinta aktoro prenis la nomon Martin pro tio, ke gxi estis la nomo de bona amiko,
kaj la familian nomon Sheen, pro la populara komunikadisto Episkopo Fulton J. Sheen.
"Mi kutimis vidi lin televide kiam mi estis infaneto, kaj mi opiniis, ke li estas granda aktoro " diris Martin Sheen.
"Li estis granda Nord-Amerika katolika teologiisto kaj brila oratoro.
Mi sxatis lian fajrecon, lian pasion, lian humuron, lian karismecan imponon. "

Dum intervjuo en la itala televida programo "Radikoj kaj Perfidajxoj" de RAI Uno,
Martin Sheen, 60-jaragxa, kiu naskigxis en katolika familio, parolis pri kiel li retrovis la fidon.

--Demando: Vi estas konata kiel granda aktoro kaj bona katoliko, sed ankaux kiel ribelanto kaj kritikanto pri politika kaj civila vivo.
Cxu cxi tiu alvokigxo protesti devenas de vi kiel civitano aux kiel katoliko?
--Sheen: Mi ne povas apartigi la du: mi esperas, ke mi estas la sama persono cxe Meso,
dum protesto, antaux kamero aux antaux mia edzino, miaj infanoj, mia komunumo, kaj mia volontula laboro.

Mi ne cxiam praktikadis mian Katolikismon.
Mi forlasis gxin en junagxo kaj mi vivis dum multaj jaroj sen fido.
Mi revenis al la fido en 1981 kiam mi logxadis en Parizo.
Mi havis novan sperton, preskaux iluminigxon,
sed efektive cxio komencigxis kvar jarojn antauxe en la Filipinoj, dum la filmado de "Apocalypse Now. "

Mi grave malsanigxis kaj estis mortonta.
Mi havis krizon de konscienco kaj samtempe de identeco.
Mi jam ne sciis, kiu mi estas, kien mi iras.
Mi jam ne sciis ion ajn.
Mi drinkis, fumis kaj kondutis malbone ... vere senutila vivo, malgraux la fakto, ke mi estas edzigxinta kaj havas infanojn.
Mi estis interne konfuzigxinta. Mi deziris esti granda filmostelo, mi deziris esti amata de cxiuj.

Mi estis dividita interne : mi havis neniun spiritecon, mi tute ne sciis kiel kombini la volon de la spirito kun la laboro de la karno.
Cxu vi komprenas? Mi estis dividita.
Mi timis morton. Mi alvokis sacerdoton kaj ricevis la lastan sanktoleadon.
Estis la 5-a de marto, 1977. Mi estis mortanta, sed mi konsideras tiun tagon kiel la tagon de mia renaskigxo.
Mi revenis al la sakramentoj, mi komencis iri al Meso denove, sed mi iris kun timo.
Dio frapis min, kaj li povus frapi min denove se mi ne bone kondutos.
Cxi tiu dauxris dum kelkaj monatoj, gxis iun tagon mi diris al mi "cxu estas neniu amo, neniu gxojo, neniu libero en cxio cxi? "

--D: Kiel la historio de la Erarinta Filo? ...
--Sheen: Precize! Poste mi komencis drinki kaj pasigis frenezan vivon, sed io estis naskigxinta en mi.
Semo estis plantita kaj gxi ekkreskis.
Iom post iom, mi komencis demandi al mi, kiu mi estas, kial mi estas tie cxi, kien mi deziras iri.

Fine, mi alvenis en Parizo, kie mi trovis mian delongan kaj amatan amikon kiu farigxis tre grava spirita konsilanto, gvidanto.
Tiu estis Terence Malick, la regxisoro kun kiu mi laboris en "Badlands".
Li komencis doni al mi librojn: filozofio, spiriteco, teologio.
Iun tagon li donis al mi "La Fratoj Karamazov".
Finlegi gxin okupis unu semajnon, mi ne povis cxesi la legadon.
Tiu libro iris rekte al mia koro, al mia animo.
Jen kiel mi revenis al Katolikismo en Parizo je la 1-a de majo, 1981.

--D: Vi iam parolis pri "Apocalypse Now" kiel krizo.
Cxu la figuro de Kapitano Willard reprezentas metaforon de via propra krizo?
--Sheen: Tion mi opinias. Mi ne povis kompreni gxin tiam; 20 jaroj estas pasintaj.
Tamen, nun gxi estas tre klara.
Iun tagon mi demandis al regxisoro Francis Ford Coppola: "Kiu estas cxi tiu persono, vere? "
kaj Francis diris al mi: "Tiu estas vi, Martin. Tiu estas vi. "
Tiutempe mi estis tre konfuzigxinta junulo; mi drinkadis kaj cxiam atakemis.
Kaj tion oni povas vidi en la filmo. Nun, mi esperas ke mi estas iom malsama.

--D: Vi iam diris, ke vi havas dornon en via sino pro tio ,
ke vi ne transdonis la fidon al viaj infanoj kiel viaj gepatroj faris al vi.
Kial cxi tio okazas al multaj gepatroj de via generacio?
--Sheen: Estas tre malfacile.
Mi opinias, ke la katolika fido estis donaco al mi, al cxiuj el ni, kiam ni estis infanoj.
Kion plu miaj gepatroj povus doni al mi?
Ili donis al ni sian fidon; ilia vivo estis reflekto de tiu fido.
Kaj tio estas bona, sed ni ne meritis gxin, ni ne pagis por gxi.
Ni ne komprenis la eksterordinaran donacon kiun ni ricevis,
kaj kiam ni plenagxigxas, ni pensas: "Ne estas tiel grave, kiam mi estas mortanta, mi alvokos sacerdoton."
Multaj pensas tiel cxi, ili lasas al si forportigxi per la fluo.

Kiam mi revenis al la Eklezio, mi estis forestinta dum 15 jaroj, eble pli.
Mi estis viro sen bezonoj; mi havis neniom da amo, da respekto.
Por mi do, tuj kiam mi naskigxis al la fido ... mi sciis tion, mi sciis tion ...
mi pensis: "Mi estas hejme, mi estas hejme. Mi estas libera. "

Sed mi devis forlasi la fidon por kompreni tian, kia gxi estas.
Gxis oni faros tiun vojagxon, kaj oni ankoraux ne pagis por gxi,
mi opinias, ke oni ne povas konscii la valoron de la celo.
Mi vojagxas trans la mondo kaj iras al Meso en foraj landoj.
Tamen, tuj kiam la Meso komencigxas kaj la krucifikso en la centra navo alproksimigxas,
mi pensas: "Mi konas cxi tiu viron, li estas ankaux mia Elacxetinto, li apartenas ankaux al mi. "

--D: Antaux multaj jaroj, vi alprenis la respondecon de Carrie kaj Paula, la partneroj de viaj filoj, kiuj estis gravedaj.
Vi ne deziris, ke ili estu abortigitaj. Cxu vi povas rakonti al ni pri tio?

--Sheen: Vidu, mi opinias ke Dio sendas al ni donacojn.
La plej granda donaco estas alia persono, infano;
la plej sendefenda, la plej malofenda donaco kiun Dio povas doni al ni.
Dio ne similas giganton; li estas infano, oni devas luli lin, nutri lin. Patrino
Teresa cxiam instruas cxi tion al ni .
Sxi vidis Dion en la plej senesperaj estajxoj, precipe en sendefendaj infanoj.
Dio estas sendefenda. Dio bezonas nin; Dio povas superi la misteron de vivo, farigxi karno kaj sango.
Cxi tiu estas la plej granda mistero.

Tiel, kiam la amikinoj de niaj filoj estis gravedaj, ili komencis paroli pri abortigo.
La junulinoj venis por vidi nin. Ni demandis al ili: "Cxu vi deziras havi la infanojn? " "Jes."
"Ni helpos, ke vi havu ilin, cxar ni havas infanojn kaj ni scias la valoron de infanoj. "
Kaj tion ni faris. Mia edzino ne estas katoliko, sed sxi estas patrino kaj amas infanojn;
sxi diris: "Ne estos abortigoj tie cxi". Do ni havas cxi tiujn tri mirindajn homojn:
Taylor, Paloma kaj Cassandra. Ili jaragxas 16, 15 kaj 14 nun.

Dio ne diras: "Mi sercxos vin en perfekta geedzigxo", sed "mi sercxos vin en via senespereco.
Estos kosto al vi, sed cxio estos redonita al vi. Kredu min".
Jen kion diras Dio. Ne, ne, ne estis facile; estis malfacile, tre emocilacige.
La knaboj komence ne estis kontenta,
sed poste ili plenkreskigxis kaj komprenis tion, kion ni diradis kaj, rezulte, ili nun havas familion.