Heinz Schütte: Malgranda Ekumena Katekismo 
... ke cxiuj estu unu ...
stato de ekumeno sojle de la 3a jarmilo

Enhava tabelo

Enkondukaj alineoj enkonduko de la auxtoro  -  la auxtoro  -  resume el la antauxparoloj
Tasko kaj celo de la ekumeno  -  kie ni trovigxas sur nia komuna vojo?  -  kio necesas nun?

Parto I   Nia komuna kredo
1. La Sanktra skribo kaj la komunaj konfesoj
La Kredo de Niceo/Konstantinopolo
2. La kredo kiel konfesado kaj kred-konfeso
3. Ni kredas je Dio
4. Ni kredas je Dio, la Patro
5. Ni kredas je unu Sinjoro, Jesuo Kristo
6. Ni kredas je la Sankta Spirito
7. La unu, sankta, katolika kaj apostola eklezio
8. Ni konfesas la unu bapton por la pardono de la pekoj
-  la sakramenoj
-  la unu bapto por la pardono de la pekoj
-  la konfirmacio
-  la Euxkaristio, la sankta mangxo
-  la pentofaro (absolucio)
-  Sankt-oleado de malsanuloj
-  la spirita ofico (ordo) kaj la ordino
-  la geedzeco
9. Ni atendas la relevigxon de la mortintoj kaj la vivon de la venonta mondo
cxielo  -  purigxo  -  infero
El la testamento de Martin Luther

Parto II   Sekvi Kriston - la vivo de la fido
1. Gvidaj penoj pri kiel esti kristano
2. La konscienco
3. La Dek Ordonoj
- 1a Ordono: Vi ne havu aliajn Diojn apud mi
- 2a Ordono: Vi ne malhonoru la nomon de Dio
- 3a Ordono: Vi ne havu aliajn Diojn apud mi
- 4a Ordono: Vi ne malhonoru la nomon de Dio
- 5a Ordono: Vi ne havu aliajn Diojn apud mi
- 6a Ordono: Vi ne malhonoru la nomon de Dio
- 7a Ordono: Vi ne havu aliajn Diojn apud mi
- 8a Ordono: Vi ne malhonoru la nomon de Dio
- 9a/10a Ordonoj: Vi ne havu aliajn Diojn apud mi
Konkluda rimarko

Parto III  Komunaj pregxoj kaj himnoj
Atentigo: La Tria Parto en la originalo listigas komunajn himnojn kaj tekstojn en germana lingvo, kies ekvivalentoj troveblas, ofte ecx pli abunde, en la Esperantlingvaj publikajxoj Meslibro, Adoru Kantante, Adoru,  k.a. Ilin ni nur resume citas en la nuna kajero
Ekumenaj pregxoj
-  Patro Nia
-  Lauxdo de la Triunua Dio (Gloro al la Patro)
-  Apostola Kredkonfeso
-  Kristana Liturgio

Uzitaj mallongigoj pri fontoj
 


Antauxrimarko pri cxi tiu reta teksto de Malgranda Ekumena Katekismo

Originala titolo de cxi tiu libro: Kleiner Ökumenischer Katechismus.
Johannes-Verlag Leutesdorf am Rhein.
Unua eldono 1998. ISBN 3-7794-1411-2

La Esperanta versio
aperas kun afabla permeso de la auxtoro kaj de la eldonejo okaze de la 14-a Ekumena Kongreso en Gliwice (Pollando), 7 - 14 Auxgusto 1999, kiu samtempe estas la 52-a kongreso de IKUE (Internacia Katolika Unuigxo Esperantista) kaj la 49-a de KELI (Kristana Esperantista Ligo Intenacia)
 

Eldonis la Esperantan libron nome de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI
Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D 78050 Villingen-Schwenningen
1-a eldono 1.7.1999

Pri la enhavo legu la klarigojn de la auxtoro mem:

Enkonduko de la auxtoro

"Kio ligas nin, estas multe pli forta ol kio nin dividas"; "kio nin dividas, kompare al tio, kio nin ligas, estas malmulta". Tiel skribis papo Johano Pauxlo II. en sia encikliko pri ekumeno 1995 (n-roj 20 kaj 22). Pri lo komuna, sed ankaux pri lo ankoraux divida, cxi libreto volas informi, samtempe instigante mediton pri lo esence kristana. La kredon pri unu Dio en tri personoj la kristanoj komune konfesas, kiel akcentis jam Martin Luther (vidu lian testamenton, inter partoj I kaj II); pro tio suficxas prezento surbaze de la Sankta Skribo, kiun ni komune havas. Necesas pritrakti diferencojn - inter alie en la doktrino pri la pravigo, pri vorto kaj sakramento, eklezio kaj ofico, euxkaristio kaj ofero, pri Maria, same kiel pri etikaj demandoj. Por ke la leganto sciu la fontojn, estas menciitaj nombro da ekleziaj dokumentoj, ekzemple el komunaj deklaroj de la Germanaj Episkopoj kun la Evangelia Eklezio en Germanio, el la katekismoj evangelia kaj katolika, el la Monda Katekismo kaj el dokumentoj de la ekumena dialogo. Nia Malgranda Ekumena Katekismo estu kuragxigo kaj helpilo sur la vojo de la unueco, kiun Jesuo Kristo volis kaj por kiu li pregxis.
Je pasko 1998, Heinz Schütte

La auxtoro: prof. d-ro Heinz Schütte, katolika teologo, nask. 1923. Li studis filozofion, psikologion kaj teologion, dejxoris 1975-1979 kiel eksperto en la Sekretariato por la unueco de la kristanoj en Vatikano; estis profesoro pri sistema teologio en la universitatoj de Bonn kaj Köln 1977- 1988; estas scienca kunlaboranto en la Johann-Adam-Möhler-Instituto por ekumenismo en Paderborn. 



Resume el la antauxparoloj:

 El la Greka-Ortodoksa Eklezio - metropolito Augoustinos:
 "Parolante la veron en amo, ni cxiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo" (Efes 4:15). Tio povas esti la mezurilo por nia ekumena penso kaj agado. La granda ortodoksa ekumenisto, patriarko Atenagoro I parolis pri dialogo en vero kaj amo... La nuna verko klare priskribas, kio estas komuna al la eklezioj, ne prisilentante, kio ankoraux disigas... La auxtoro kapablas, per ekumena dialogo pri la kredo, elmontri konsenton kiun oni ne atendus kaj kiu tamen evidentas.

 El la Evangelia-Luterana Eklezio - landa episkopo Johannes Hanselmann:
 La dialogo inter luteranoj kaj katolikoj komencita en 1969 gxis nun okupis sin cxefe pri esencaj demandoj de la doktrino. Nur en 1995 oni komencis trakti ankaux etikajn temojn. Des pli meritas aplauxdon prof. Schütte, kiu surbaze de la dekalogo ellaboras profundan komunan opinion pri multaj temoj kaj li korekte priskribas ankaux la protestantan pozicion. Lia argumentado konvinkas, cxar li bazas gxin sur la Biblio kaj citas amason de dokumentoj katolikaj, evangeliaj kaj ekumenaj.

El la Rom-Katolika Eklezio - episkopo Paul-Werner Scheele:
 En la ekumena dialogo oni donis apartan atenton al demandoj de la kredo. Montrigxis komunaj konvinkoj, kiujn pli fruaj generacioj ne povis imagi... Ankaux rilate al etikaj punktoj, malgraux nesolvitaj problemoj, troveblas pli da konsento inter la kristanoj ol la plimulto konscias. Tiun potencialon de unueco necesesas vidi, atesti kaj precipe vivi.
 


Antauxa Parto de Malgranda Ekumena Katekismo

Tasko kaj celo de la ekumeno

En la vespero antaux sia pasiono, Jesuo pregxis: "Patro! cxiuj estu unu!" Li aldonis, kial tiu unueco necesas: "Por ke la mondo kredu", por ke "gxi sciu, ke Vi min sendis" (Joh 17:21.23).
- Nia predikado ne estas konvinka, se gxi okazas unu kontraux la alia. "Nenio igas la evangelion de Jesuo Kristo tiel nekredinda antaux la mon do kiel la dissplitita stato de la kristanaro" (Edmund Schlink, evangeliana observanto cxe la koncilio; simile la Dua Vatikana Koncilio, UR 1).
- La mesagxo pri la sava amo de Dio estas dubinda, cxar oni ne rekonas nin kristanojn laux la amo, kiun Jesuo komisiis al ni (Joh 13:34s.). Estas  malgxojige, ke gxis nun ne cxio estis farita por forigi la skandalon de diseco; des pli tristige estas, ke ecx nun iuj ne agnoskas la urgxon de unueco.
La Sankta Spirito de Dio interproksimigis nin en la ekumena movado. Pro tio ke la riparo de la dispartigoj ne estas homa laboro, sed donaco de Dio, ni kune pregxas:
"Vidu, kia dividigx'
pro doktrinoj aux prestigx'!
Rekunigu, ho sxafist',
Vian gregon kun insist'.
Kompatu nin!" (EG 263, GL 644; TK 73).

  Kio estas la komuna celo de la unueco?

Klareco pri tio estas bezonata por eviti timojn kaj por subteni la pretecon al kunlaboro. La celo ne estas, ke unu eklezio revenu al alia, ankaux ne unuforma unuec-eklezio. Celo estas komunajxo de fratin-eklezioj; unueco de la eklezioj, kiuj restas eklezioj kaj farigxas unu eklezio (tiel esprimis la ideon kardinalo Joseph Ratzinger). Celo estas videbla, rekonebla komunumo eklezia kaj euxkaristia.

  Kio estas bezonata por tiu unueco kaj kio ne?

- Temas pri unueco en la vero, en repacigita diverseco. Kontrastoj gxis nun disigaj unue bezonas riparon. Realigo de unueco eblas, se ekzistas "komuneco en la fido de la patroj kaj en gxia baza fundamenta formo eklezia". La revelacio estas finita kun la apostoloj. La (validaj) dogmoj estas ties disvolvo, sed ili ne aldonas ion novan. Tial por la unueco "ne necesas pli ol kio estis instruata kaj vivata dum la unua jarmilo" (Kardina lo Ratzinger).
- En cxio, kio ne apartenas al la revelaciita vero, povas esti plejebla libereco kaj diverseco.
- Reciproka komprenema kaj pardona amo estas kondicxo por la unueco kiun volas Dio. Amo ne kontentigxas pri malsamaj formuloj; gxi dem andas, kion la partnero de la fido celas esprimi, cxu tio ne estas unu kaj sama vero de Kristo.

  Kie ni trovigxas sur nia komuna vojo?

Malgraux cxiuj dividoj, la kristanojn profunde interligas
- la samaj kred-konfesoj.
- la komuna Sankta Skribo.
- la unika bapto, kiu igas nin membroj de unu eklezio, kies kapo estas Jesuo Kristo (1 Kor 12:13).
1 himnaroj, ekzemple la katolika Gotteslob kaj la protestanta Evange lisches Gesangbuch, aux en Esperanto Adoru Kantante, Tero kaj Cxielo Kantu kaj la aperonta Adoru.
Oficialaj ekleziaj dialogoj venkis disigajn kontrastojn. Tial la papo diris en 1995, ke tio kio plu disigas, estas malgrava kompare al tio kio nin kunligas.
 
  Kio necesas nun?

(1) Tio, kion oni dialoge atingis, devas esti gxenerale konata, kaj la eklezioj devas deklari gxin oficiale valida. La Luterana Monda Federacio kaj la katolika eklezio ellaboris "Komunan Deklaron pri la Doktrino de Pravigo", en kiu la kontrastoj ekzistintaj en la epoko de la reformacio estas nomataj "ne disigantaj la ekleziojn":
- Ni savigxas sole per la kruco kaj resurekto de la unika peranto Jesuo Kristo.
- La savon ni ricevas donace "sole per graco".
- Ni rivevas la pravigon "sole en la fido" - kiel deklaras Tomaso Akvina - ne surbaze de faroj.
Tiun Komunan Deklaron la eklezia instru-ofico kaj sinodoj zorge ekzame nas; grandaj Luteranaj eklezioj jam konsentis; nur kelkaj reagis negative aux esprimis rezervojn. En la vatikano oni signalis pretecon konsenti.
Laux simila maniero, aliaj ekleziaj interkonsentoj devas ricevi oficialan statuson: tiuj, kiel oni komprenas la Sanktan Mangxon kaj la Euxkari stion, same pri la eklezio kaj la oficoj. Pli fruaj reciprokaj kondamnoj doktrinaj do povus esti deklaritaj kiel ne plu aplikeblaj al la nuna partne ro. La vaste trovebla opinio, ke la ekumeno stagnas, ne respondas al la realo, sed devenas el manka scio aux timema nevolo.

(2) Jam nun ni komune konfesu nian kredon en vortoj kaj agoj kaj vivu la ekzistantan unuecon, komune strebante al paco, justeco kaj protekto de la kreo.

(3) Gravas respondeca "baza ekumeno", cxar "la 'auxtoritatuloj' en la eklezio ne povas ion krei kio ne antauxe maturigxis en gxia vivo rilate al kompreno kaj sperto el la kredo" (kardinalo Ratzinger). La Dua Vatikana Koncilio rikoltis, kio en la antauxaj jaroj kreskis  - ofte sub suferoj kaj malfacilajxoj - en la Biblia movado, la laika movado, la liturgia movado kaj la ekumena movado.

(4)"Ekumenaj Diservoj de la Vorto devus lauxeble farigxi konsistiga parto de la komunuma vivo", kiel la germanaj episkopoj plurfoje postulis ekde 1976. Komuna pregxado fortikigas kaj antauxenigas nian komunecon (ekumena spirita vivo).
"Ili cxiuj estu unu, por ke la mondo kredu". Kiam plenumigxos tiu preg xo de nia Savanto Jesuo Kristo - kaj tion ni plenfide esperas - tiam la mizero kaj sufero de multaj homoj estos for, tiam ni povos komune atesti kaj kredinde entrepreni la urgxe necesan evangelizadon.
"Cxiu gloro kaj potenc'
al Li, fino kaj komenc'.
En la triunua Di'
estu unu ankaux ni.
Kompatu nin" (GL 644:7; TK 73:7).

El la  germana trad. A. Burkhardt 1999



Returne al la enhavo-tabelo de Malgranda Ekumena Katekismo
Dauxrigo: Unua Parto


zur ersten Seite "Esperanto" / al la Esperanta komenco-pagxo
zur Hauptseite / al la cxef-pagxo