Dua parto de DIO BENU 40
LA 15-A EKUMENA KONGRESO
DE IKUE KAJ KELI EN ZAGREBO
Por komuna busvojagxo al la 15-a EK en Zagrebo sin anoncis jam 24 cxehxoj (3 personoj vojagxos pertrajne) kaj 13 slovakoj. Ankoraux do restas liberaj 7 lokoj en la buso. Se vi deziras, karaj gefratoj, eluzi facilan vojagxon al tiu tre promesdona kristana kongreso, bv. tion tuj post aligxo anonci  al mi, por rezervi al vi lokon en la auxtobuso. Por pli bona pregxado ni havos la novan pregx- kaj kant-libron ADORU. La aligxiloj kaj informoj aperis el lasta n-ro de Dio Benu. Volonte mi disponigos al vi pluajn aligxilojn. Skribu do al: Miloslav Sxvacxek, Trsxicka ul. 6, CZ-75127 Pencxice. Ne prokrastu longe la aligxon!

BENITA JUBILEO DE PASTRO JOSEF XAVER KOBZA
Dumvoje de urbo Lansxkroun al urbo Sxtity atentigos vin vojmontrilo pri proksima malgranda kaj malricxa montetara vilagxeto Herbortice. Gxi ne estas same malgrava, kiel multaj similaj vilagxetoj pro tri kauxzoj. Domoj de tiu vilagxo situas sur deklivoj, meze de kiuj fluas rojo. Interese estas, ke tiu rojo estas landlimo inter Bohemio kaj Moravio.  Dua kauxzo de gxia graveco estas, ke en  sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento tiu vilagxeto famigxis per Katolikaj Esperantaj Tendaroj, perforte likviditaj de komunistoj. Kaj la tria, la plej grava kauxzo estas, ke tie naskigxis nia tre kara jubileulo, 80-jarulo, pastro Josef Xaver Kobza (27.2.1921). 
Frato Xaver (laux tiu nomo li estas la plej konata inter katolikaj esperantistoj) post forlaso de la baza lernejo farigxis razisto. Nelonge post tio maturigxis en li sopiro pri sacerdotigxo. Tiucele li en la jaro 1941 ekstudis en Pisek en Instituto por Malfruaj Sacerdotaj Vokitecoj cxe Kongregacio de Fratoj de la Plejsankta Sakramento (Petrinoj). Sekvan jaron estis lia studado interrompita gxis fino de la milito pro deviga laboro en Germanio. 
Post fino de la II-a mondmilito (1945) frato Xaver studis cxe Petrinoj en Cxeske Budejovice kaj sekvan jaron li farigxis novico en Kongregacio de Fratoj de la Plejsankta Sakramento. Li studis teologion gxis la jaro 1950, kiam okazis fifama tutsxtata invado kontraux  klostroj, realiganta likvidon de la ordenoj kaj kongregacioj fare de komunista kontrauxeklezia bato. Post kelkmonata restado en interniga koncentreja klostro en Hejnice, li estis fordirektita al PTP (armea reeduka laborbataliono). Fine de jaro 1952 li estis kun 15 aliaj "soldatoj" arestita kaj jugxita de armea tribunalo pro "sxtatperfido, spionado kaj sabotado". Fine li estis kondamnita je dujara karcera restado pro nepermesita grupigxado.  Post akiro de libereco, frato Xaver 15 jarojn laboris en sia razista profesio, dume li sekrete plu studis teologion kaj fine en la jaro 1969 li estis sekrete ordinita. En la jaro 1971 li, post 30-jara interrompadata studado, povis finfine publike cxe la altaro mescelebri. Nuntempe, en sia 80-jarigxo li plenumas animzorgajn servojn en urbo Pisek. 
Spite de cxiuj malfacilaj vivsituacioj,  nia frato kaj pastro Xaver cxiam konservis bonan humoron gxis nun. Kie li estis, tie regis cxiam gaja atmosfero kun ofta kantado. 
Nun ni permesu al nia jubileulo al ni rakonti kelkajn siajn travivajxojn. 
"Volonte mi rememoras mian infanagxon kaj mi dankas al Sinjoro Dio, ke li donis al mi tiel bonajn kaj piajn gepatrojn. Ili estis modelo por tuta mia vivo. Mi dankas al Dio, ke nia dekpersona familio vivis en malricxeco, en ligna dometo kun unu pli granda cxambro kaj unu cxambreto. Mi havis du fratojn kaj kvin fratinojn, cxiuj jam transpasxis sojlon de eterneco. 
 Cxe mia frato Stefano mi ellernis frizistan  profesion. Li proponis al mi, ke mi krom germana lingvo lernu ankaux Esperanton, kiun li bone regis, kiu poste tre ricxigis mian vivon. 
 Aktive mi partoprenis skoltajn aktivadojn, kie mi trovis bonajn amikojn, kun kiuj mi travivis multajn belajn travivajxojn. Cxiam mi tre sxatis muzikon kaj kantadon. Unue mi ludis violonon, poste mandolinon kaj nune gitaron. Kompreneble mi ankaux ekkonis, kion signifas esti enamigxinta. 
 Mi do havis multajn kamaradojn kaj amikojn kaj ankaux suficxe da amuzo, tamen mi ne estis kontenta. La respondon mi trovis en la libro de Tomaso Kempenio "Imitado de Kristo", ke nura mondo al mi ne kapablas doni la felicxon. Mi konfidis tion al mia fratino, ordenanino, kiu rekomendis al mi eniri Instituton por Malfruaj Sacerdotaj Vokitecoj en Pisek. Kiel 20-jarulo mi do estis tie akceptita nesciante, kiel longan kaj zigzagan vojon mi devos iri por atingi la celon - sacerdotigxon. Sed la Sinjoro estis cxiam kun mi, li gvidis min kaj alkondukis tien, kie li min volis havi. Deo gratias!" Fra-
to Xaver estas konata kiel kunfondinto kaj kunorganizinto 
de la Katolikaj E-Tendaroj en Herbortice, pri kiuj  ni raportis sur pagxoj de nia gazeto DIO BENU. Sed certe ni estas scivolemaj, kion li diras  pri sia engagxigxo en la E-movado post sia esperantistigxo instige de la frato Stefano. 
"Esperanto tre ricxigis mian vivon. Post mia reveno el malliberejo hejmen en Herbortice kaj laborante denove mian profesion, mi fondis E-rondeton, por lerni internacian lingvon. Baldaux poste ni partoprenadis diversajn E-arangxojn enlande, ankaux en Pollando. La felicxa okazo tusxis min, povinte partopreni Universalajn Kongresojn en Sofio kaj Budapesxto. Tre belajn rememorojn pri ili mi havas. La katolikaj someraj tendaroj en mia naskigxvilagxo Herbortice estis por mi ankaux granda gxojo kaj lastatempe renkontigxo de cxehxaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj en Zilina kaj precipe la IKUE-Kongresoj en Olomouc, Romo kaj Rimini. Ankaux cxe ni en Pisek ni havis kelkajn sukcesajn E-arangxojn. 
 Firme mi kredas, ke tiel genia inventajxo, Esperanto, plenumos en estonto sian historian rolon; unue en la katolika eklezio. Dume estas necese, ke ekzistu konstante novaj kaj novaj esperantistoj, parolantaj Esperanton. Se estas volo de Dio, ke cxiuj estu unu, poste tio certe realigxos." 
Jes, ni povus citi pluajn fragmentojn el  interesa rakontado de pastro Xaver. Ni ankoraux donu al li eblecon rakonti pri sia restado en konata malliberejo por politikaj malliberuloj Praha-Ruzyn. 
"Neniam mi ekpensis, ke ankaux mi tie aperos kiel grava krimulo en malgranda cxelo kun netravidebla fenestro. Cxiumomente en pord-luketo aperis okulo de gardisto. Mi estis nura numero. Mi tie estis sola, ekzistis neniu promeno, nur kelkajn pasxojn sur koridoro kun benditaj okuloj al demandesploroj. Mangxajxoj? Nur tiom, por ke homo ne mortu, konstanta malsato, precipe dimancxe. Neniu laboro, terure, nur unufoje dum la semajno lavi la plankon, ho kia gxojo! Mi ekkonis tie, kio estas vera timo. La timo, kiu skuigis min pro timo, ke mi pri aliulo ne diru ion, kio povus al li damagxi. Neniam en la vivo mi havis tiom da libera tempo kiel tie. Tio estis granda donaco de Dio, estis tio spiritaj ekzercoj. La Krucvojon mi povis mediti kaj pregxi preskaux tutan tagon, same pregxi helpe de fingroj rozarion. Mi kantis por mi cxiujn konatajn kantojn. La tuta jaro estis sen la Sankta Meso kaj la sankta komunio. Des pli intensece mi gxuis cxeeston de Dio en mia koro. Ofte mi ripetadis: 
 Mi adoras Vin, Dio Patro, Filo kaj Sanktega Spirito, kiu estadas en mi, dauxre Vi estas kun mi. Cxion mi volas fari pro amo al Vi, por la gloro kaj honoro via. Vi min benu kaj estu mizerikorda al mia animo. 
 Mi sentis certecon, ke cxio estas en la manoj de Dio kaj ke kia ajn verdikto, per kiu oni min punos, servos al mia bono. Tial mi diradis: Kian felicxon sentas mi, pensante, 
ke Vi, Kreanto de la mondo nia, 
Vi, la Reganto, Regxo super regxoj, 
Vi Patro estas, mi infano via. 
Vi scias, kio por mi estas bona, 
Vi estontecon mian tutan konas, 
cxar mia Patro Vi estas amplena, 
plezure en morgauxon mi rigardas. 
Vi bone scias, kio min utilas, 
cxiopov? via ne posedas limon, 
am? via la plej alta cxion donas, 
por felicxigi de infan? animon." 
Nia kara frato Jozefo Ksavero, kune kun vi ni dankas al Dio por via tuta gxisnuna vivo, por via forta kredo, cxiama optimismo kaj gajeco, kiuj priricxigis vivojn de multaj viaj geamikoj. La bona Dio, al kiu vi cxiam plenkore fidis, donu al vi sanon kaj forton, por ankoraux longe labori sur la vitejo de la Sinjoro. La Virgulino Maria vin patrinece sxirmu. 
Dum arangxoj de la katolikaj esperantistoj ni cxiam ricevis de vi sacerdotan benon. Nun akceptu benon de ni, laikuloj. 
Benu kaj gardu vin la cxiopova kaj kompatema Dio la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

REMEMORO PRI HERBORTICE
Komparante kun Sebranice regis en la tendaroj de Herbortice iom alia spirito; ni tie estis parte duonkasxe en la tempo de komunista diktaturo. Cxiun fojon ni atendis, ke sur nin falos peza mano de la "legxo". La tendaro situis sur deklivo, cxiu partoprenanto alveturigis propran tendon. La nombro de la tendaranoj de jaro al jaro pligrandigxis, gxis gxi superis centon. Krom eksterlandaj gastoj alveturis ankaux pastroj el Italio, Pollando kaj multaj pastroj alternadis el nia patrujo. 
Ni, pli agxaj partoprenantoj tiam estis je tridek jaroj pli junaj. Diversaj kantoj, akompanataj per gitaroj, havis sian premieron. Cxe la tendarfajroj ni ofte bonvenigadis vizitantojn el najbaraj vilagxoj, komune ni organizis maskparadan procesion. Vilagxestro kaj direktoro de la lernejo, s-ro Frantisxek Severin, tenis protektan manon super la tendaro, per kio li tiam multe riskis. Tiu tiutempa duonlegxeco donis al la spirito de la tendaroj sian specife cxarman etoson. 
Lada Mlejnek 

En moderna salesana pregxejo de Virgulino Maria - Helpantino de la Kristanoj en Brno-Zabovresky (Cxehxio) oni celebros cxiun unuan vendredon de la monatoj en la jaro 2001 Sanktan Meson por esperantistoj (5.1., 2.2., 2.3., 6.4., 4.5., 1.6., 6.7., 3.8., 7.9., 5.10., 2.11., 7.12.) cxiam je la 18-a horo. Tiuj Sanktaj Mesoj povas esti monataj  spiritaj renkontigxoj de la esperantistoj ne nur el urbo Brno kaj gxia cxirkauxajxo, sed por cxiuj, kiuj tiutempe kaj en tiuj tagoj povas ilin cxeesti. Cxiuj estas tre kore invitataj. 
Jiri Zindulka 

Ho, Jesuo, 
sur lign? de l? kruco 
malnoble altigita, 
de Dio kaj homoj soleclasita. 
La suno sen Vi ne lumas 
kaj lun? ne aperas sur cxiel?, 
la ter? trista en funebro 
ploras plenplena de malhel?. 
Ho, eniru pekmalesperon, 
gxin tusxetu per krucligno. 
Jesuo krucumita, 
sin turnanta ame al homo. 

Kiel jasmeno pregxejo hela, 
je flanko dekstra cxe l? pord? sub hxoro 
Krist? pendumita sur kruc? grandega, 
Li paciencas en doloro. 
La mortaj fibroj de l? dolorligno, 
la amesprimo - brakoj malfermitaj. 
Super rubajxo de l? pekoj nigraj, 
en dorna krono la kap? klinita. 
Surgenuigxu en koncentrigxo, 
kisu kun amo la vundojn sanktajn, 
solecsenfinon - la solecvojon, 
ho, benu Dio, Krist? suferanta. 

Verkis Leszek Legowski, tradukis Zofia Kamieniecka

 


KREDO KAJ KRISTANISMO EN KROATIO
KAJ MALLONGA PREZENTO DE LA STATO
EN EKSJUGOSLAVIAJ SxTATOJ
Marija Belosxevicx, Zagreb, Kroatio
Prelego prezentita la 20-an de majo 2000 kadre de Tago de Prelegoj kaj Diskutoj en Cxeske Budejovice, Cxehxio 

La kroata popolo estas la unua slava popolo, kiu akceptis la kristanismon kaj sencxese restis ligita kun la Katolika Eklezio. En la kroata popolo la kristanismo vivas jam 13 jarcentojn. La unuajn kontaktojn kun la Sankta Segxo oni havis jam en la jaro 641, kiam sur la teritorion de la hodiauxa Kroatio alvenis misiisto, sendita de la Papo Johano la IV-a mem, plejversxajne dalmato el Zadar, cxar slavaj gentoj venintaj sur la novan teritorion estis paganoj. La katolika religio rapide enradikigxis en la kroatan popolon. La tiamaj regantoj subtenis la konstruadon de multaj pregxejoj kaj monahxejoj. La princo Branimir deziris plifortigi la rilatojn, tial li per aparta letero sendita al la Papo Johano la VIII-a esprimis  fidelecon kaj obeon. En la respondo la Papo informis la princon, ke li celebris la Meson sur la tombo de Sankta Petro kaj pregxis por elpeti Dian benon por la "lando de Branimir kaj lia popolo". Dum la postaj jarcentoj pluraj kroataj regantoj havis skribajn kontaktojn kun la reprezentantoj de la Sankta Segxo. 
Al plifortigo de la kredo inter la popolo multon kontribuis la monahxoj. Unue la benediktanoj, poste franciskanoj, dominikanoj kaj jezuitoj. Jam ekde la 9-a jarcento la romkatolikan liturgion oni tie celebris en la popola lingvo, kaj uzis la malnovslavan alfabeton - glagolicon - "glagoljica". Tiel la kroata popolo estis la ununura popolo gxis la II-a Vatikana Koncilio, kiu krom la latina rajtis uzi ankaux la popolan lingvon. 
Diversaj katolikaj movadoj komencis organizigxi fine de la 19-a jc; tio multe kontribuis al la katolikaj principoj kaj valorajxoj. 
Post la 1-a mondmilito unue estis fondita "Sxtato de Slovenoj, Kroatoj kaj Serboj" kaj  en la jaro 1929 oni sxangxis la nomon je "Regxlando de Slovenoj, Kroatoj kaj Serboj". Dum tiu tempo la serboj faris cxion eblan por sufoki la kroatan naciecon kaj gxin apartigi de Romo kaj per politiko devigi kroatojn akcepti ortodoksecon. Oni kalkulas, ke gxis la jaro 1940 200 mil kroataj katolikoj sxangxis la religion. Sur la teritorio, kie vivis katolikoj, oni intence komencis konstruadi la ortodoksajn pregxejojn. La kroatoj dum tiu malfacila tempo provis resti fidelaj al la Santa Segxo, pro tio ili planis grandan feston okaze de la 13-a jarcenta jubileo de baptado kaj la rilatoj kun la Sankta Segxo (641-1941). Bedauxrinde, tio ne realigxis pro la militaj okazajxoj. 
Post proklamo de la "Sendependa sxtato Kroatio" la tiama estro vizitis Romon kun la celo akiri la agnoskon de la Sankta Segxo. Sed Vatikano donis klaran respondon, ke tio ne eblas. La komunisma regximo estis kontraux la Katolika Eklezio. Vatikanon oni prezentis en negativa senco kun la celo apartigi la kroatan popolon de la katolikismo kaj la Papo. La nova regximo komencis persekutadi la ekleziulojn kaj konfiskis plurajn ekleziajn havajxojn; la katekizado ne plu estis permesata en la lernejoj. De la zagreba cxefepiskopo Alojzije Stepinac la komunisma regximo postulis fondi popolan kroatan katolikan eklezion, apartigitan de Vatikano. Cxar li ne akceptis tion, oni organizis muntitan proceson kontraux li en la jaro 1946. Oni akuzis lin pro kunlaboro kun la okupintoj kaj kun la registaro de la Sendependa Sxtato Kroatio, pro perfido de patrolando, pro agado kontraux la prospero kaj la popolbatalo, danke al kio li eluzis eblecon por memricxigxo kaj ricxigo de la Katolika Eklezio. Oni ankaux akuzis lin pro la kontrolo de la katolikaj eldonajxoj, kiuj kunlaboris kun la okupintoj, pro postenigo de armeaj spiritzorgantoj, pro gvidado de la laika katolika organizajxo "Krizari", pro kunlaboro kun ustasxoj, pro uzado de la ekleziaj manifestacioj politikcele, pro katolikigado de ortodoksoj, kaj pro agado post la jaro 1945 kiel agado kontraux la sxtato kaj la popolo. Fine de la proceso oni kondamnis lin je 16 jaroj de severa malliberejo kun deviga laboro. Post kelkaj jaroj pro malsano oni forsendis lin en la hejman malliberejon en Krasxicx, kie li mortis la 10-an de februaro 1960. La Sankta Segxo rekonis lian martiran oferon por la Katolika Eklezio kaj komence de la jaro 1953 li estis nomumita kardinalo. Tio elvokis novajn persekutojn de la Eklezio, plurajn nefavorajn tekstojn en la gazetaro kaj fermon de la katolikaj seminariejoj. Surbaze de tio estis rompitaj diplomatiaj rilatoj inter Jugoslavio kaj la Sankta Segxo. 
La  Dua Vatikana Koncilio kaj la vatikana orienta politiko ebligis la subskribon de la protokoloj inter la Sankta Segxo
 

kaj Jugoslavio en la jaro 1966. Tio ebligis iom pli da libereco por la katolikoj mem; komencis aperadi la religia gazetaro. Pli pozitive oni komencis skribi pri la Sankta Segxo. La zagreba cxefepiskopo Franjo Sxeper igxis kardinalo kaj prefekto de Kongregacio pri Edukado kaj la Kredo. Sekvis pli multaj ekleziaj okazajxoj, inter ili beatproklamo de Nikola Tavelicx, ktp. 
Novajn ondojn en la rilatoj donis la elekto de la papo Wojtyla kaj celebro de la Jaro de Princo Branimir. La diplomatiaj rilatoj kaj intersxangxo de la ambasadoroj inter Jugoslavio kaj la Sankta Segxo renovigxis en la jaro 1970. 
Dum la militaj jaroj 1991-1995 ekestis pozitiva sinteno de Vatikano rilate de agnosko de Slovenio kaj Kroatio kaj por priparolo de la paco en Bosnio kaj Hercegovino. La Sankta Segxo la 20-an de julio 1991 atentigis pri neceso de agnosko de la novaj sxtatoj Kroatio kaj Slovenio. Gxi agnoskis tiujn sendependajn sxtatojn la 13-an de januaro 1992, tri tagojn antaux la oficiala agnosko flanke de la Euxropa Unio. 
La sxangxo de la regximo alportis kaj al la Katolika Eklezio kaj al aliaj konfesioj pli da libereco. La katolika teologia fakultato en julio 1990 estis reakceptita en la sinon de la Zagreba Universitato (oni nuligis gxin en la jaro 1952). Plene oni solvis la statuson de la fakultato en la jaro 1996. Ekde la lernojaro 1991/92 la katehxizada instruado estis enlistigita kiel studobjekto en la lernejoj. La Kroata Parlamento en la februaro 1992 nuligis la falsan proceson kontraux la kardinalo Stepinac, okazinta en la jaro 1946. 
La diplomatiaj rilatoj inter la Sankta Segxo kaj Kroatio estis ordigitaj meze de la jaro 1992. La unuaj tri kontraktoj inter la Sankta Segxo kaj Kroatio estis ratifikitaj la 9-an de aprilo 1997 en Vatikano. Ili rilatis al: juraj demandoj, kunlaboro en edukado kaj kulturo, kaj pri la eklezia helpo al la katolikoj en la armeo kaj polico. La kontrakto pri la ekonomiaj demandoj estis subskribita la 9-an de oktobro 1998. Oni nepre devas mencii, ke tio estis la unua okazo, ke oni sur tiu nivelo ratifikis la  kontraktojn inter la Sankta Segxo kaj iu sxtato, kiu eliris el la komunisma regximo. La kontrakto pri la juraj demandoj aparte pritraktas jenajn temojn: religian liberecon, aparti- gon de la Eklezio disde la sxtato kaj bezonon de la kun- laboro. La kvara kontrakto pritraktas la financadon de la Katolika Eklezio kaj di- finon redoni al la Eklezio havajxojn, forprenitajn dum la komunisma regximo aux anstatauxi kaj kontrauxpagi tiujn, kiujn oni ne plu povas redoni. Rekoninte la socialan statuson de la Eklezio, la sxtato certigas la monsubtenon el la sxtata bugxeto. Tiun monon oni asignas por la elspezoj de la klerikaj kaj ekleziaj oficistoj, por konstruado kaj rekonstruado de la pregxejoj kaj parohxaj centroj, kiuj ne trovigxas sur la listo de la kulturaj monumentoj, kaj por la subteno de edukado kaj karitata agado de la Katolika Eklezio. 
Papo Johano Pauxlo la II-a, la tutmonda pilgrimanto, realigis sian 113-an eksterlandan viziton per vizito de Kroatio en la jaro 1994. Sed li ne estis la unua papo, kiu venis al la kroata  teritorio. La unua, kiu vizitis tute hazarde Kroation, estis Papo Aleksandro la III-a en la jaro 1177. Li kun siaj akompanantoj, navigante tra Adriatiko, pro malbona vetero devis albordigxi en Zadar. La dua papo, kiu venis al la teritorio de Kroatio, estis Papo Pio la VII-a, kiu en la jaro 1800 vizitis la kroatan Istrion. Menciindas, ke dum la komunisma regximo estis iuj pozitivaj inklinoj por la vizito de la Papo, sed cxiam tion malhelpis la Serba Ortodoksa Eklezio kaj parto de ekstremaj komunistoj. 
Kun granda atento la kroata popolo atendis la viziton de la Krista anstatauxanto. Tio okazis en la jaro 1994 (la 10-an kaj la 11-an de septembro), kiam la lando ankoraux suferis pro la militaj okazajxoj. Sur la stratoj de Zagrebo trovigxis multaj miloj da kredantoj kaj la kroataj televido kaj radio rekte elsendadis cxiujn okazajxojn de la vizito. Dum sia prediko la Papo atentigis pri graveco de  kredo kaj pardono. Al Zagrebo tiam venis miliono da kredantoj, kiuj felicxaj salutis la Papon. 
La dua vizito de la Papo Johano Pauxlo la II-a havis tre specialan motivon: beatigon de la kardinalo - martiro Alojzije Stepinac inter la 2-a kaj la 4-a de oktobro 1998. Gxi okazis en la plej konata kroata Maria pilgrimejo Marija Bistrica. Tiam li substrekis: "En la persono de la nova beatulo unuigxas la tuta tragedio, kiu trafis la kroatan popolon kaj Euxropon en cxi jarcento, kiun karakterizas tri grandaj malbonoj: fasxismo, naciismo kaj komunismo". Dum tiu vizito la Papo vizitis ankaux Split kaj la plej malnovan katedralon en la mondo de sankta Dujam. En Solin li renkontigxis kun la kroata junularo.


 
Kroata Episkopa Konferenco 
Kroata Episkopa Konferenco estas rekonita de la Sankta Segxo en la jaro 1992. Gxi estas dividita je tri metropolitejoj: 
1. Zagreb: Zagreba Cxefdiocezo, Diocezo de Varazdin, Diocezo de Pozega, Diocezo de Dakovo kaj Srijem, Diocezo de Krizevci. 
2. Split: Diocezo de Sxibenik, Diocezo de Hvar, Diocezo de Dubrovnik. 
3. Rijeka: Diocezo de Krk, Diocezo de Pula kaj Porecx. 
Aparta Cxefdiocezo de Zadar, rekte  respondeca al la Santa Segxo. 
Armea vikariejo, fondita la  25-an de aprilo 1997. 
 
 
 
 
 

 

Logxantaro de Kroatio laux la logxantarstatistiko el la jaro 1991:
Religio                                Nombro 
Katolikoj                           3 666 784 
Ortodoksoj                          532 141 
Grekkatolikoj                         12 003 
Malnovkatolikoj                          937 
Muzulmanoj                           54 814 
Hebreoj                                      633 
Adventistoj                               3 291 
Protestantoj                              3 469 
Baptistoj                                   1 141 
Jehovaj atestantoj                      4 551 
Pentekostanoj                              817 
Aliaj protestantaj komunumoj    7 374 
Aliaj movadoj                        224 981 
Ateistoj                                 186 161 
Sume                                 4 699 097 

Dum la militaj jaroj la strukturo de la logxantaro sxangxigxis kaj kun gxi ankaux la religia konsisto de la logxantaro.

Milita sufero de la Katolika Eklezio
Post la sxangxo de la politika sistemo en la jaro 1990 Kroatio spertis tre malfacilajn jarojn. La ribelo de serboj kaj agreso al Kroatio kauxzis grandajn suferojn. Kolonoj da rifugxintoj devis forlasi siajn domojn. La agresantoj postlasis detruitajn domojn, pregxejojn, monahxejojn. Kun la logxantaro suferis ankaux la Eklezio. Nur tri kroataj diocezoj ne estis rekte trafitaj de la militaj okazajxoj, sed la aliaj multe suferis. Jen statistiko pri tio:

Objektoj                              Tute detruitaj                Grave difektitaj    Difektitaj        Sume
Parohxejaj pregxejoj                      65                         100                    101                 266
Aliaj pregxejoj                               51                           70                    185                 306
Kapeloj                                         88                           79                      87                 254
Parohxejaj domoj kaj salonoj         66                           85                    135                 286
Monahxejoj                                     7                           24                       49                  80
Tombejoj                                       15                           42                      43                100
Publiklokoj, krucoj                         88                           16                      30                134
Sume                                            380                         416                   630              1426
Dum la milito en Kroatio tri pastroj kaj monahxoj estis murditaj kaj tri vunditaj. 226 pastroj, monahxoj kaj monahxinoj devis forlasi siajn parohxejojn kaj monahxejojn kaj 17 estis en malliberejoj. Deko da pastroj restis kun la kroata popolo sur la okupita teritorio de orienta Kroatio por provi helpi al ili ne nur spirite, sed ankaux materie.
 
Ekleziaj lernejoj 
La plej malnova edukejo estas la Katolika Teologia Fakultato en Zagrebo, fondita en la jaro 1669. Gxi fakte estas la bazo de la zagreba universitato. 
Pliaj superaj edukejoj: Teologia Fakultato en Split, Supera Lernejo en Dakovo, Supera Lernejo en Rijeka, Jezuita Filozofia-teologia Instituto kaj Fakultato. 
Mezlernejoj: En Zagrebo funkcias Episkopa Klasika Gimnazio (de la jaro 1991 publika). Episkopa Klasika Gimnazio en Split, Klasika Gimnazio en Pazin, Episkopa Klasika Gimnazio en Zadar, Klasika Gimnazio "Ruder Bosxkovicx" en Dubrovnik, Franciskana Klasika Gimnazio en Sinj, Salesana Klasika Gimnazio en Rijeka, Franciskana Klasika Gimnazio en Slavonski Brod, Klasika Jezuita Gimnazio en Osijek, Gxenerala Virina Gimnazio de Monahxinoj de S-ta Vinko en Zagrebo. 
Jam dum la antauxa regximo cxe kelkaj monahxinejoj funkciis infangxardenoj. Ili dauxrigis la laboron kaj malfermigxis kelkaj novaj. 
Kroata Caritas 
La kroata Caritas estis fondita en la jaro 1934 fare de kardinalo Alojzije Stepinac. Dum la militaj jaroj Caritas helpis plurajn, ne nur katolikojn. Post la jaro 1946, kiam oni malpermesis la agadon, la karitata agado kontinuigxis en la parohxejoj. Post la II. Vatikana Koncilio Caritas reformigxis en kelkaj diocezoj. En Zagrebo en la jaro 1966 kardinalo Franjo Sxeper refondis Caritas. 
 

Zorgo por kroatoj eksterlande
Pluraj katolikaj kroataj pastroj, monahxoj kaj monahxinoj agas eksterlande, helpante al iom malpli ol du milionoj da kroatoj el Kroatio kaj Bosnio kaj Hercegovino, kiuj vivas aux provizore aux konstante en aliaj landoj sur cxiuj kontinentoj krom la azia. Cxirkaux 150 kroataj misiistoj aktivas en la landoj de la tria mondo pro evangelizado.

 

Kroataj sanktuloj kaj beatuloj
1. S-ta Nikola Tavelicx, franciskano, misiisto, martiro (Sxibenik cx. 1340 - Jeruzalem la 14-an     de novembro 1391).
2. S-ta Leopold Bogdan Mandicx, kapuceno, konfesprenanto (Herceg Novi, 12.5.1866-Padova,    30.07.1942.).
3. S-ta Marko Krizevcxanin, pastro, martiro (Krizevci 1589-Kosxice 7.11.1619).
4. Beata Augustin Kazoticx, dominikano, episkopo (Trogir cx. 1260-Lucera, 3.8.1323).
5. Beata Ozana Kotorska, dominikanino (Relezi, 25.11.1493-Kotor, 27.4.1565).
6. Beata Jakov Zadranin, franciskano (Zadar, cx. 1400-Bitetto, 27.4.1490).
7. Beata Gracije el Mula, auxgustenano (Muo-Boka Kotorska, 27.11.1438 - Venecio 9.11.1508).
8. Beata Julijan el Bala, pastro, franciskano (Bale, cx. 1300-1.5.1349).
9. Beata Alojzije Stepinac, cxefepiskopo, kardinalo, martiro (Brezaricx, Krasxicx  8.5.1898 -     Krasxicx 10.2.1960).
 
Katolikaj informiloj 
Pro la akuzo kontraux la Eklezio pluraj katolikaj informiloj, cxefe la gazetoj, komencis malaperadi post la dua mondmilito. La sxangxoj, kiujn alportis II-a Vatikana Koncilio, reflek-tigxis ankaux cxe iom pli libera prezentado ankaux de la skribaj katolikaj tekstoj. Jam dum la okazigo de la Koncilio oni komencis simplaforme eldonadi semajnan bultenon "Glas s koncila", kiu poste igxis la katolika semajna gazeto "Glas koncila", kiu hodiaux estas trovebla ankaux cxe la Interreto. Pluraj diocezoj kaj monahxaj komunumoj eldonas iom specializitajn gazetojn, ekz. "Veritas" Heroldo de S-ta Antonio. 
La Kroata Episkopa Konferenco fondis la Katolikan Radion, kiun oni povas auxskulti 24 horojn en la tuta lando kaj eksterlande cxefe danke al la Interreto. Meze de majo 2000 la radio festos sian trian datdevenon. En Kroatio disauxdigas ankaux jam tri jarojn Radio Marija, kroata filio de la internacia reto. 
Informa Katolika Agentejo, fondita de la KEK, cxiutage disponigas la informojn al interesitaj informiloj. 
De la jaro 1947 la kroata redakcio de la Vatikana Radio elsendas la nacilingvan progra-mon. Dum la jaroj de "malhelo" gxi estis grava informilo kaj ligilo kun la katolika mondo. La sxtataj radio kaj televido formis apartajn regiliajn redakciojn. 
Dungintoj cxe la Sankta Segxo 
Kadre de la internaciigo de la Roma Kurio, en la oficejoj de la Sankta Segxo postenas kelkaj kroatoj (oficejoj de la kongregacioj, Sekreta Vatikana Arkivo, diplomatia servo). 

Kroata sxtato kaj la Eklezio 1991-2000 
La kroataj sxtataj funkciuloj plurfoje estis akceptitaj en Vatikano de la Papo kaj superaj funkciuloj. La Papon vizitis la eksa kroata prezidento Franjo Tudman la unuan fojon la 31-an de majo 1991 kaj la 3-an de oktobro samjare, la Papon li vizitis dum sia lasta vojagxo fine de oktobro 1999. Okaze de tiu vizito, F. Tudman en la cxeesto de la plej superaj funkciuloj de Vatikano inauxguris la ekspozicion en la Salono de Siksto la V-a de Vatikanaj Muzeoj "Kroatoj - Kristanismo, Kulturo, Arto". 
Aliaj kroataj funkciuloj cxe la Papo: ministro pri eksteraj aferoj M.Granicx (1994; 1997), vicprezidanto de la registaro kaj prezidanto de la sxtata komisiono por rilatoj kun la religioj J. Radicx (1995; 1997; 1998), kroata cxefministro Z. Matesxa (1996), prezidanto de la kroata parlamento V. Pavleticx (1998). 

Nova kroata registaro kaj la Katolika Eklezio
Okaze de la elektoj, la 3-an de januaro cx.j. la prezidanto de la Kroata episkopeja konferenco, Msgr. Josip Bozanicx mesagxis al la kredantoj: "Vocxdonu laux la propra konscio". Li ankaux atentigis, ke oni ne devas timi pri "reveno de la komunisma regximo", cxar ankaux en tiam reganta partio, Kroata demokrata Unio, estis pluraj eksaj komunistoj. 
Post la konstituigxo de la registaro kaj la Parlamento kaj elekto de la prezidento de la kroata sxtato, cxe apartaj 
vizitoj al la Msgr. Bozanicx aperis cxiuj tri prezidantoj: de la

 registaro, de la parlamento kaj de la sxtato. Ili promesis plenumon de la subskribitaj kontraktoj inter la sxtato kaj Vatikano. Tamen, la problemo dauxre restas plenumrapideco de unuopaj partoj, unuavice financado, cxar oni proklamis gxeneralan sxparadon en la lando. Nune la Katolika Eklezio monate ricevadas de la sxtato 14,000.000 kunaoj. Iuj proponoj celas, ke la kredantoj mem per parto de sia imposto rekte partoprenu la financadon de la Katolika Eklezio. 
La Eklezio ne tuj postulis redonon de cxiuj konstruajxoj, komprenante, ke la antauxa registaro ne klare esploris, kio estis forprenita de la Eklezio, kaj pro tio ne estas klare, kion oni devas redoni al gxi. Oni opinias, ke la havajxo de la Eklezio estas valora, kaj ke la Eklezio mem povus profiti en la kazo de la redono per la luo de la uzantoj. 
Dum la lasta tempo ankaux aktualas la demando pri la katehxiza instruado en la publikaj lernejoj. Nome, momente cxiuj lernantoj povas libere elekti, cxu ili sekvos tiun studobjekton, kaj se jes, tiam gxi eniras la liston de la oficialaj studobjektoj de la lernanto kaj la lernanto ricevas notojn. La sxtato pagas la katehxiston, kiu havas cxiujn rajtojn, kiel cxiu ajn instruisto en la lernejo. Kiam oni parolas pri la katehxizado en la lernejoj, la Eklezio kaj la sxtato konscias, ke nepras pluraj sxangxoj. 
La lasta novajxo estas, ke la Papon vizitis la kroata cxefministro, Ivica Racxan, prezidanto de la Social-Demokrata Partio, t.e. la reformita ekskomunista partio. La vizito okazis la 8-an de majo. La Papo kun granda atento auxskultis la informojn de kroata cxefministro kaj akcentis sian subtenon por antauxenigo de Kroatio kaj gxia pliproksimigo al la mondo. La cxefministro ricevis ankaux subtenon de la sxtata vicsekretario de la Sankta Segxo, cxefepiskopo Giovanni Battista Reo. Oni substrekis, ke la rilatoj ne nur dauxrigu, sed plu evoluu. 
Dum tiu renkontigxo oni ankaux parolis pri Bosnio kaj Hercegovino, kaj la episkopo atentigis, ke la Sankta Segxo interesigxas pri la memstara kaj kompleta sxtato Bosnio kaj Hercegovino, kaj pri la  reveno de la kroatoj kaj konservado de la plurkultura karaktero de tiu sxtato. La cxefministro substrekis dum sia vizito al Vatikano, ke la nova registaro deziras plene estimi la kontraktojn kun la Sankta Segxo, kaj atentigis, ke la alia flanko komprenas momentajn ekonomiajn problemojn de Kroatio. Kvankam neformale, oni komencas paroli, ke eble ankaux la prezidento de Kroatio vizitos Papon komence de julio. 
Gxis nun aperis pluraj verkoj pri la rilatoj inter la Sankta Segxo kaj Kroatio. La plej nova dulingva (kroata-itala) verko "Hrvatska - Sveta Stolica / Croatia - Santa Sede" (Kroatio - Sankta Segxo - rilatoj tra la jarcentoj) kompilita de D-ro Tomislav Mrkonjicx (oficisto cxe la Sekretaj Vatikanaj Arhxivoj), prezentas la rilatojn inter la du sxtatoj de la komenco de apero de kroatoj sur cxi tiun teritorion, tra la jarcentoj kaj diversaj politikaj sistemoj gxis la hodiauxaj tagoj. La libro estas ilustrita per pluraj dokumentoj kaj fotoj, kiuj ilustras la 13-jarcentan fidelon de la kroata popolo al la Krista anstatauxanto sur la tero.

MALLONGA PREZENTO
DE LA STATO DE LA KATOLIKA EKLEZIO
EN ALIAJ EKSJUGOSLAVIAJ SxTATOJ

Makedonio 
En tiu sxtato katolikaj kredantoj apartenas al la malplimulto, cxar de katolikoj estas malpli ol 1% de la tuta logxantaro. Tamen, la gxenerala  socio respektas la Eklezion. 
Eklezio posedas fermitan diocezan gimnazion. Tiu gimnazio havas tre grandan rolon por la Katolika Eklezio en Makedonio. La lernantoj dauxrigas la edukadon en ekleziaj klasikaj lernejoj ekz. "Paulinum" en Subotica kaj  la klasika lernejo en Zadar. Post la fino de la mezlerneja edukado, oni dauxrigas la studadon cxe la papaj universitatoj en Romo aux teologiaj fakultatoj en Germanio. Kvankam hodiaux en la mondo la intereso pri la eklezia servo falas kaj grandnombraj diocezoj havas malmultajn pastrojn, la Katolika Eklezio en Makedonio kun nur kelkmil kredantoj de ambaux ritoj (okcidenta aux roma kaj orienta aux bizanca) hodiaux nombras 22 studentojn kaj 24 gimnazianojn. Cxiuj kandidatoj apartenas al la bizanca rito, sed ili servos en ambaux ritoj, samkiel pluraj nunaj pastroj. 
Sed la situacio ne cxiam estis tia. Dum la antauxa regximo estis malplimulte da kandidatoj. La kialo estis negativa edukado en la lernejoj, kaj negativa respekto al la Eklezio kaj religio gxenerale. En la lernejoj la lernantoj, kiuj vizitis pregxejon, havis ofte problemojn. Tamen, oni devas 
atentigi, ke la antauxa makedona regximo kompare kun aliaj eksjugoslaviaj respublikoj pli respektis la Eklezion. Ekz. la lernantoj de la ekleziaj mezlernejoj povis senprobleme studi en la sxtataj fakultatoj en Makedonio, dum tio estis iom malfacila en aliaj respublikoj. 
De la jaro 1991, kiam Makedonio memstarigxis, la kredanta vivo pli intensigxis. Homoj komencis liberigxi de la komunisma ideologio, kvankam gxi praktike regis gxis la jaro 1998. En la jaro 1995 la Eklezio unuan fojon komencis eldonadi sian gazeton. 
Hodiaux pluraj aferoj sxangxigxis. Cxe la televido kaj radio (kaj sxtata kaj privataj) oni publike disauxdigas diservojn okaze de Kristnasko, Pasko kaj okaze de aliaj festoj kaj diversaj diskutoj religitemaj. La publikaj medioj pli parolas pri la religiaj temoj: la gazetaro prezentas okazajn artikolojn pri la katolikaj festotagoj, vivo de sanktuloj kaj pri aliaj spiritaj temoj. Oni multe parolas pri la religia edukado en la lernejoj kiel pri regula studobjekto kaj oni esperas, ke tiu strebo realigxos jam la venontan lernojaron. 
La Katolika Eklezio en Makedonio konsciigxas pri la 45-jara ideologio kaj gxi montras maksimuman komprenemon por tio kaj faras maksimumon por la plibono de la kredantoj.
Jugoslavio
Cxi informo cxefe rilatas al katolikoj vivantaj en norda parto de la lando, Vojvodino, tamen gxi certe povas prezenti gxeneralan sintenon al la Katolika Eklezio. 
Antaux la nauxdeka jaro, la diocezo de Subotica estis plej bone organizita diocezo en Jugoslavio. Jam tiam gxi havis organizitajn parohxajn kaj cxiujn diocezajn konsiliojn. Pro tio gxi estis modelo al aliaj. 
Dum la lastaj dek jaroj la situacio multe malbonigxis. Cxar la milito en cxi partoj produktis nekomprenemojn kaj malamikecon, la informpropagando pro tio kulpigis la Katolikan Eklezion kaj Papon. Esti katoliko en Jugoslavio hodiaux signifas esti neakceptita aux esti civitano de la dua rango.  Oni ne povas paroli pri la publika agado de la Eklezio cxe la sxtataj informiloj, aux cxe la privataj, cxar la kroata minoritato ne estas agnoskita kiel minoritato. Hungaroj kaj slovakoj havas iom pli bonan pozicion gxuste pro tiu rekono de la minoritato. 
Kiam oni parolas pri nova evangelizado, oni agas tiel, kiel ili povas. Estas multaj plenkreskaj katekumenoj. 
Ekzistas pastra seminariejo kaj klasika eklezia gimnazio. Ekzistas ankaux teologia-katehxista instituto, kie oni instruas katehxistojn. La katehxistoj hodiaux estas gravaj en la vivo de la parohxejoj, sed oni deziras esti pretaj, kiam oni iun tagon povos eniri la publikajn lernejojn per la katehxizado. 
Gxenerale malpliigxas la nombro de la monahxaj kandidatoj kaj la monahxinaj preskaux malaperis. En cxi parto de Jugoslavio agas tri monahxaj kaj kelkaj monahxinaj komunumoj. Ili agas en parohxejoj, sed ili ne agas en brancxoj de siaj ordenaj specializoj. 
Fine oni povas diri, ke kompare kun aliaj eksjugoslaviaj landoj cxi tie la situacio  estas plej malfacila. Gxi iom  similas al la iama situacio en Albanio, tamen ne tiom severa kaj sen sangaj persekutadoj.
Slovenio 
La Eklezion en Slovenio oni ofte riprocxas, ke gxi okupigxas pri politiko, sed tio estas pro gxia aktiva kritikado de la situacio en eduksistemo kaj abortado. Kiam oni parolas pri edukado, ne temas nur pri la ideoj por plibonigo de la gxenerala eduksistemo, sed ankaux por plenrajte publike en la lernejoj instrui katehxizadon. 
Okaze de la Granda Jubileo kaj cxe la sojlo de la tria jarmilo la Katolika Eklezio en Slovenio organizas sian Sinodon. Gxia celo estas interna pliprofundigo kaj plifortigo de la kredo, alia rilato al kristanismo, kompare kun la tradicia slovena rilato al la kredo, Eklezio kaj kristanismo. La moto de Sinodo estas "Elektu la vivon". 
La Papo dufoje vizitis Slovenion. La unuan fojon li vizitis Slovenion en la jaro 1996 (de la 16-a gxis la 19-a de majo). 
Lia lasta vizito (la 19-an de septembro 1999, Maribor) rilatis al beatproklamo de la episkopo Anton Martin Slomsxek. Li estis granda homo kaj li defendis la slovenan lingvon kaj slovenan kulturon kontraux germanismo. Danke al lia strebado kaj la beatproklamo la aprezo de la Katolika Eklezio en Slovenio pligrandigxis. 
Oni gxenerale rekonis la strebadon de la Katolika Eklezio kaj gxian zorgon por la slovenaj lingvo kaj kulturo kontraux la granda imperio. 
La Katolika Eklezio en Slovenio tre suferis dum la komunisma regximo. Oni murdis 150 studentojn de teologio, en la malliberejoj estis 250 pastroj. Dum tiu periodo multe agis por la Eklezio la episkopo Vovka. Antaux nelonge komencigxis  la episkopa procedo por proklami lin beata. 
Oni havas katolikan radion kaj kelkajn gazetojn: semajnajn kaj monatojn kaj tre bonan eldonejon
Bosnio kaj Hercegovino 
La Katolika Eklezio en Bosnio kaj Hercegovino multon suferis dum la lastaj jaroj. Pluraj pregxejoj estis detruitaj kaj kun la loka logxantaro ankaux la pastroj kiel rifugxintoj devis forlasi la domojn. ed kvankam la Eklezio suferis, en iuj lokoj restis kun la restinta logxantaro ankaux la ekleziaj servantoj. Cxefe restis la episkoparo. Ekz. en Banja Luka dum la tuta milito restis la episkopo Komarica. Tie oni organizis Caritas kaj ambulancon, kiu helpis al cxiuj. Pro tio oni tre estimis lin. Ankaux la cxefepiskopo kardinalo Puljicx restis en Sarajevo. 
Post la ebleco eliri el la blokitaj urboj ili tra la mondo prezentas, kiel suferis la popoloj en Bosnio kaj Hercegovino. Ambaux pro sia heroeco dum la milito ricevis ne nur agnoskojn de simplaj homoj kaj politikistoj, sed ankaux valorajn pacpremiojn, kiujn ili pludonis por la renovigo de sia lando. 
La Papo vizitis Sarajevon meze de aprilo 1997, kvankam lia vizito estis planita multe pli frue, la 9-an de septembro 1994, antaux la vizito al Zagrebo. Bedauxrinde pro malsekureco la vojagxo estis nuligita. La Papo celebris la Diservon en la kapelo en Castel Gandolfo kaj tralegis la predikon  preparitan por Sarajevo. La televidstacio rekte dissendis la
 Diservon al Sarajevo. La vizito okazis dum la ankoraux nepaca periodo en la lando. La internacia soldataro zorgis pri la sekureco de la Papo. Dum du tagoj sur la stratoj de Sarajevo salutis lin ne nur katolikoj el la urbo, sed ankaux tiuj venintaj el aliaj urboj de Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio. Apud la katolikoj staris ankaux  membroj de aliaj nacioj, kaj oni ofte povis auxdi el iliaj busxoj "Ni salutas nian Papon". Kaj li alportis al Sarajevo kaj al la tuta logxantaro de Bosnio kaj Hercegovino mesagxon de la paco; fine de la Diservo li liberigis tri blankajn kolombojn. 
La episkopoj de Bosnio kaj Hercegovino sojle de la Tria Jarcento pardonpetis cxiujn, kiuj suferis pro ajna malbonajxo farita de katolikoj, sed samtempe pardonas al cxiuj. 
Grava estas la agado de la Kroata Kultura Societo "Napredak", kiu havas siajn filiojn en pluraj lokoj. Ili organizas diversajn kulturajn kaj ekonomiajn manifestaciojn kaj ankaux zorgas pri edukado, monsubteno de lernantoj kaj studentoj. En Bosnio kaj Hercegovino funkcias kelkaj katolikaj lernejaj centroj, kiujn vizitas ankaux nekatolikaj lernantoj. Komence de marto cxiuj diocezoj organizis la jubilean pilgrimon al Romo.

Deziras korespondi 34-jara virino, juristino, kun geamikoj, kiuj partoprenos nunjaran Ekumenan E-Kongreson en Zagrebo. Bv. skribi al: S-ino Zita Filepp, Str. Cazaban Nr. 51/A et. III ap. 38, RO-3700 Oradea, Rumanio.



DIO BENU - Eldonanto: Cxehxa Sekcio de IKUE. Adreso de la redakcio: IKUE-Katolika Sekcio de Cxehxa Esperanto-Asocio, str. Trsicka 6, CZ-75127 Pencice, Cxehxa Respubliko. Respondeca redaktoro: Miloslav Svacek. Telefono: +420 641 228304 a  tel./fax (labortage) +420 68 5311818.  ret-adreso: msvacek@iol.cz