La ne-eldirita parolado de la usona prezidento G. W. Bush post la 11a de septembro 2001

Je la 11a de septembro 2001 la mondo transformighis. Per nekomprenebla teroro, al ni okazis io horora.
Tiu estas horo de
FUNEBRO, sed ankau de PRIPENSADO.
Solene mi deklaras hodiau antau la
usona popolo kaj antau la tuta mondo,
ke ni usonanoj ne faros ion ech
nur proksimume tiel teruran kontrau iu lando de la tero.

Ekzistas homoj, kiuj malamas nin tiom, ke ili etendas teroron super ni kaj sendistinge mortigas homojn.
Sed ni ne permesas, ke tiaj homoj
diktu al ni la leghojn de nia propra agado.
Ilin blindigas malamo. Sed
ni ne transdonos nin al malamo. Ni ne respondos teroron per teroro.
Jen iuj deklaris al ni militon, sed ni ne permesas ke iu trudu al ni militon.

Tiuj atencoj estis ATAKO KONTRAU CHIUJ VALOROJ DE CIVILIZACIO.
Sed ni ne permesas, ke iu rabu de ni nian civilizon.
Ni
donos respondon, rezolutan, inteligentan, prudentan respondon, sed respondon civilizitan.
Kiel ni povus esti fideblaj en nia lukto kontrau malrespekto al la homoj, se ni mem aplikus rimedojn malrespektajn al la homoj?
Ni luktos kontrau terorismo, sed bazante nin ne sur vengho sed sur juro.

Antau chio, ni ne kauzos novajn TIMOJN EN LA ARABA MONDO pri krucmilito.
Malnovajn malamiko-klishojn ni lasas post ni.
La
novan jarmilon neniel inauguros nova milito, sed granda, mondvasta alianco kaj ofensivo kontrau teroro kaj perforto.
Por tio, ni turnos nin, komune kun chiuj shtatoj apogantaj nin sur tiu vojo,
kontrau mono-lavado, korupto, organizita krimo kaj mafiecaj
implikoj, se necese ghis en niaj propraj politikaj strukturoj.
Internacie ni kunlaboros police por malkovri planatajn atencojn kaj observadi suspektatojn.

SED POR DEPRENI DE TERORISMO SIAN GRUNDON EN LONGA PERSPEKTIVO,
ek de
nun, kun chiuj niaj politikaj kaj financaj, personaraj kaj moralaj fortoj,
ni engaghas nin por la sociaj kaj demokratiaj rajtoj en nia
lando kaj sur la tuta tero.
Ni postulas la protekton de malplimultoj
en kiu ajn lando.
Al chiu shtato ni apelacias, ke oni zorgu pri la
observo de homaj rajtoj,
tuj abolu tortur-kelojn, luktu kontrau sklava
kaj infana laboro kaj garantiu virinajn rajton.
Chi postulo ne estas
diskutebla.

Krome mi ordonas tujan haltigon de chia LIVERADO DE ARMILOJ el nia lando al regionoj de milito kaj krizo.
Ni ne povas pli longe toleri,

ke ni mem liveru armilojn al homoj, kiuj poste eventuale endangherigos la mondan pacon kiel teroristoj.
La aliajn landojn, kiuj produktas au
liveras armilojn, mi invitas age same.

Simile, chiuj landoj senprokraste starigos programojn por deklari MALSATON KAJ MIZERON la MALAMIKO NUMERO UNU de la homaro.
Dum chiutage
mortas pro malsato au subnutro 24 000 homoj, ne eblas paco.
La bazaj
rajtoj je nutro, logho, eduko kaj medicina baza prizorgo estu tuj garantiataj.
Chi postulo ne estas diskutebla, char ghi jam estas la
deklarita volo de la monda komunumo en la Charto de Unuighintaj Nacioj.
Por tiu celo ni disponigas dek miliardojn da dolaroj,
kaj ni
invitas chiujn milionulojn kaj miliardulojn en la mondo disponigi por la sama celo almenau la dekonon de siaj posedajhoj.
Sed ech nur unu
procento de la enspezoj de la plej richaj 200 personoj sur la tero havigus 8 miliardojn da dolaroj,
kiuj uzeblus por la nomita celo.

Tiel, tre baldau ni notus videblajn sukcesojn.

Pliaj programoj tiukampe enhavus batalon kontrau AIDOSO, precipe en Afriko;
reintegradon de iamaj infanoj-soldatoj kaj infanoj-prostituitoj,
batalon kontrau misuzo de narkotajhoj kaj komercado de narkotajhoj,
helpon por kultivantoj de kokao kaj opio por transiri al produktado de bazaj nutrajhoj,
plibonigon de la infra-strukturo kaj edukado en chiuj
mizer-kvartaloj.

Kromajn 5 miliardojn ni investos en RENKONTO-CENTROJ
por malsamaj
nacioj, rasoj, religioj kaj kulturoj sub la signo de kulturo de paco, pac-esploro kaj pac-laboro.
Chiujn religiojn ni invitas doni dekonon
de siaj rimedoj por interreligia komprenigho kaj renkonto.
Ni postulas
ke ili estu inter si toleremaj kaj pacemaj.
Ni apelacias ankau al
chiuj ne-religiaj homoj, ke ili konsciighu pri la bazaj valoroj de homeco kaj laboru favore al ili.

PASINTECE, NI FARIS MILITOJN au forigis registarojn, kiuj ne plachis al ni.
Je tiu loko, en la nomo de la usona popolo, mi volas esprimi
mian profundan bedauron al chiuj koncernaj homoj kaj popoloj.
Estis ja
ankau unu 11a de septembro, tiu de la jaro 1973,
kiam, helpe de nia
Sekreta Servo, en CHILIO ni renversis la registaron de Allende -
prezidanto, kiu chiutage disdonigis duonan litron da lakto al chiu infano.
Ni bedauras, ke en la landoj de Suda Ameriko ni apogis
reghimojn, kiuj subjugis sian landon per diktatoreco kaj torturo.
Tio
ne estas inda je humaneca monda potenco.

Ni bedauras, ke en la nomo de libereco, ni senfoliigis VJENAMION kaj mortigis centmilojn da homoj.
Mi pardonpetas ankau che la IRAKA POPOLO
pro la milionoj da viktimoj, precipe da infanoj,
kiuj mortis sekve de
la golfa milito pro subnutro kaj misformighoj pro la urania municio kiun ni uzis.
Hodiau, sciante kion senkulpaj viktimoj devas suferi, ni
promesas,
ke neniam plu ni konsideros homajn vivojn "flankaj difektoj"
- kolateralaj damaghoj.
Chiu vivo estas senfine valora.


Sed ANKAU CHIU ALIA VIVO SUR TIU TERO ESTAS VALORA KAJ PROTEKTINDA.

Tial kiel nacio ni ne pli longe kontraustaros la protokolon de Kyoto por protekti la mondan klimaton,
sed antauenigos alternativajn
energiojn, draste reduktos la emisiojn de nocaj substancoj,
kaj helpos
al la malrichaj landoj trovi pli inteligentajn solvojn  por ilia energio-produktado ol tiu praktikata de ni.
En tiu kunteksto, la tuja
chesigo de atoma energio urghe necesas,
ne laste pro tio ke
atomcentraloj povas farighi celtabuloj por terorismaj atakoj.
Sed ni
ankau helpos bori akvon en la dezerto, apogi sun- kaj vento-energion,
kaj tutmonde subtenos plantadon de arboj.
Por tio ni donos kromajn 5
miliardojn,
kiuj servos al la monda paco pli ol la mobilizo kaj
aktivigo de grandegaj armeoj kaj detru-armiloj.

Plu, mi deklaras hodiau: Ni rezignos chian PRETENDON DE HEGEMONIO.
Mi
havas revon: la revon de mondo, en kiu libero kaj rajtoj estos la libero kaj rajtoj ne nur de la potencaj kaj richaj.
Kune kun chiuj
homoj, organizoj kaj registaroj,
kiuj volas labori por pli bona
ESTONTECO DE NIAJ INFANOJ,
ni utiligas la historian horon, por ke
realighu plejeble granda bonfarto, justeco, paco, kaj per tio, sekureco.
La usona popolo komisiis al mi autoritaton por fari
ampleksajn decidojn.
Pro respondeco antau Dio, antau mia popolo kaj
antau la estonteco de niaj infanoj, mi decidis radikale shanghi nian kurson.
Ni estas nur homoj kaj ni ne sukcesos ekstermi chion malbonan en la mondo.
Sed mi havas vizion, kiun mi sekvos.
Kaj mi vokas al chiuj
homoj de bona volo:
HELPU MIN FORMI PLI BONAN MONDON.
NI POVAS FARI NUR TION, KIO EBLAS AL
HOMOJ,
SED TION NI POVAS KAJ VOLAS FARI!

Dio benu nin!

<Facile la leganto rimarkos, ke tiu parolado restis neeldirita.
Domaghe! Verkis ghin en germana lingvo Dagmar Hoffmann, Heidenheimer Friedensgruppe>

Atentu ankau la artikolon: Chu justa milito?