Graz 1997: fina mesagxo

Dua Euxropa Ekumena Kunveno en Graz, 23-29 junio 1997
(Schlussbotschaft / Final Message / Message Final)
Fina Mesagxo

I. Spertoj

1. Ok jaroj pasis post la Unua Euxropa Ekumena Kunveno en Bazelo, la unua de sia speco kaj gxojiga antauxgusto de la radikalaj sxangxoj okazontaj en Euxropo, nome la konsiderinda etendigxo de libero kun la fino de la "Malvarma milito". Nun, kiam ni kolektigxas en Graz por la Dua Euxropa Ekumena Kunveno en junio 1997, la euxforio jam disvaporigxis. La faktoj konfirmis la deklaron de la dokumento de Bazelo pri "justeco, paco kaj la protekto de la kreo", ke Euxropo konfrontigxas kun serio da problemoj inter si ligitaj, kiuj endangxerigas la transvivon de la homaro. Ecx la krueloj de milito revenis al Europo, postlasante vundojn ne sanigitajn.

2. Sub la defio kaj inspiro de la temo "Repacigxo - donaco de Dio kaj fonto de nova vivo" ni venis al Graz, viroj kaj virinoj el cxiuj generacioj, el la multaj eklezioj de Euxropo, el oriento kaj okcidento, el nordo kaj sudo. Inter ni estis ankaux reprezentantoj de aliaj religioj kaj gastoj el aliaj partoj de la mondo. Kiel kristanoj el eklezioj ankoraux disigitaj ni travivis timojn, tensiojn, problemojn kaj barierojn, same kiel niaj kun-Euxropanoj kaj, esence, cxiuj homoj. Sed en niaj koroj estis la forta espero fari pasxojn survoje al repacigxo. Tiun esperon plifortigis la cxeesto kaj la kontribuoj de tiom da junaj homoj.

3. Ni venis al la Dua Euxropa Ekumena Kunveno, cxar ni estas kredantoj, kaj cxar ni volas vivi el la Dia donaco de repacigxo. Ni venis kun la espero, ke ni antauxenigos la unuecon de la eklezio kaj de la homaro, se nin gvidas tiu donaco en nia cxiutaga vivo, en la vivo de niaj eklezioj kaj de nia kontinento.

4. Dio ricxe benis nin en tiuj tagoj. La cxiutagaj Diservoj formis fundamentan parton de la nuna kunveno kaj la bazon de nia komuneco. Komune pregxante ni nove konsciigxis, ke ni havas unu patron cxielan, kompatan kaj fidelan, je kiu ni cxiuj kredas kiel filoj kaj filinoj. Meditante la Vorton de Dio, ni sentis la potencon de la Dia graco en la evangelio, kiu transformas nian pensadon kaj donas novan vivon, dum ni kolekigxas cxirkaux la unu Sinjoro. La Sankta Spirito, kiu estas "donanto de vivo", kreis atmosferon de konfido kaj kunlaboro, en kiu ni povis malfermi niajn korojn kaj mensojn unu por la alia. Ni ankaux suferis pro la dividigxoj plu dauxrantaj, kiuj substrekas, kiom malfacile estas vivi la repacigxon, kiun ni proklamas. Praktika amo necesis por konduki tiel grandan kunvenon de delegitoj kaj ekleziaj gvidantoj el pli ol 150 eklezioj kaj de pli ol 10 000 homoj el multaj malsamaj tradicioj. Ni spertis kaj la pezan laboron, kiun postulas tia ekumena renkontigxo, kaj la gxojon de kreskanta unueco. Efektive, la ekumena movado jam en si mem estas vojo de repacigxo.

II. Pripensoj

5. En Graz ni ricevis impreson pri la realeco de la repacigxo en Kristo, kaj pri la benoj troveblaj sur la vojo al gxi - la beno rememori pri la judaj radikoj de nia kredo (Rom 11:16- 18), la beno ree malkovri niajn najbarojn, la beno renovigi amikecojn kaj reciprokan fidon, kiu transformas ambaux flankojn. Tio donis al ni okazon kune kreski kaj tiel konstrui komunan estontecon. En nia vizio de Euxropo ne estos unua-klasaj kaj dua-klasaj eklezioj, civitanoj, sxtatoj kaj rasoj, sed cxiuj membroj de la unu Euxropa familio havas parol-rajton, en tia Euxropo, kiu konscias pri sia respondeco kaj restas aperta al la aliaj kontinentoj. Certe, al la evoluigo de vere unuigita Euxropo kontribuus la renovigita kaj pasia sin-devigo fare de cxiuj eklezioj labori por la plenumo de la pregxo de nia Sinjoro "vi cxiuj estu unu: Kiel Vi, Patro, estas en mi kaj mi en Vi, tiel ili ankaux estu en ni, por ke la mondo kredu." (Joh 17:21- 22). Ni kredas, ke tio estas vizio, kiu devas trovi favoran ehxon inter cxiuj kaj instigi nin kiel kristanojn por persiste strebi tien.

6. Ni venis al cxi ekumena kunveno ne nur por intersxangxi ideojn kaj spertojn, sed por alveni preter la vortoj al konkretaj pasxoj, ne forgesante, ke niaj splitigxoj kaj malamikecoj plu provokas konfliktojn kaj konsistigas seriozan obstaklon por videbligi la donacon de repacigxo. Pri tio ni petas la pardonon de Dio kaj esprimas nian penton al tiuj, kiujn ni vundis. Ni malgxoje konscias, ke tiuj dividoj ekzistas ne nur inter niaj eklezioj, sed ankaux inter unuopaj membroj de niaj eklezioj kaj inter viroj kaj virinoj. Pro tio ke tiuj malfacilajxoj trovigxas en ni kiel individuoj kaj en niaj eklezioj, repacigxo devas komencigxi tiel, ke la Sankta Spirito en Kristo transformas niajn korojn kaj mensojn.

7. Rekonante la eblojn kiuj rezultas el la tutmondigxo, ni tamen ankaux konscias, ke homoj povas per gxi farigxi viktimoj de ekonomiaj interesoj kaj decidoj transe de ilia influ-povo. La fendego inter ricxa kaj malricxa pligrandigxas, ne nur en aliaj partoj de la mondo, sed ankaux en multaj partoj de Euxropo. Senskrupula ekspluato de ne renovigeblaj resurcoj, polucio de la natura medio kaj detruo de la ekologiaj sistemoj kauxzas nemezureblan damagxon kaj minacas la bonfarton de estontaj generacioj kaj de la tuta kreo.

III. Defioj

8. Ni, kristanoj kaj eklezioj de Euxropo akceptas cxi defiojn, konsciante nian malforton kaj la skandalon de niaj dividigxoj. Ni ne povas proponi simplajn solvojn. Kio nin motivas, estas nia kristana vizio de la repacigxo. La donaco de repacigxo en Kristo nin movas al engagxigxo
- por proklami kaj komuniki al la popoloj de Euxropo la evangelion ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si (2 Kor 5:19);
- por senlace sercxi la videblan unuecon; en tiu kunteksto ni devus reekzameni niajn dividigxojn kaj nin demandi, cxu ili rezultis el diversecoj kiujn tiutempe oni konsideris dividaj, sed nun oni povus rigardi kiel pliricxigon;
- por iniciati procezon de resanigo de la memoroj, en spirito de historia vero;
- por subteni kunlaboron sur cxiuj terenoj, inkluzive de misio, dialogo, kaj, respektante cxies liberecon de konscienco, eviti detruan rivalecon;
- por konfirmi la egalan statuson kaj samajn rajtojn de minoritataj eklezioj kaj popoloj:
- por subteni la repacigan laboron de lokaj grupoj, publikaj institucioj kaj Euxropaj organizajxoj;
- por dauxrigi seriozajn interreligiajn dialogojn, ne forgesante ke ecx en Euxropo unuopuloj kaj eklezioj plu suferas pro sia kredo;
- por organizi ekumenajn renkontojn sur loka kaj regiona nivelo cele al plu-evoluigo de la spertoj kolektitaj en Graz;
- por konfidi al junaj homoj la ekumenan vizion de la futuro kaj dauxrigi la konciliecan procezon por paco, justeco kaj konservo de la kreo.

La eklezioj, siaflanke, engagxigxas
- ne miskompreneble deklari kaj defendi la homajn rajtojn kaj la demokratiajn procezojn;
- kunlabori por lukti kontraux cxiuj formoj de perforto, precipe al virinoj kaj infanoj;
- oponi cxiujn formojn de diskriminacio ene de la eklezioj;
- antauxenigi la statuson kaj egal-rajtecon de virinoj sur cxiu kampo, inkluzive de decido-faraj procezoj, konservante la distingeblan identecon de viroj kaj virinoj;
- konfirmi sian engagxigxon por sociala justeco kaj sian solidarecon kun la viktimoj de sociala maljusto;
- subteni ekologian politikon sur la tereno de sia propra agado;
- oponi al ekonomiaj sistemoj kiuj kondukas al negativaj sekvoj  de tutmondigxo.

Surbaze de nia engagxigxo por tiu procezo de repacigxo, ni insiste invitas la portantojn de politikaj decidoj kaj cxiujn civitaninojn kaj civitanojn, ke ili
- protektu la dignon de la homa persono kaj la sanktecon de la vivo;
- restarigu aux konservu la prioritaton de la homa persono vide al ekonomiaj interesoj, t.e. lukti, inter alie, kontraux senlaboreco precipe inter junaj homoj;
- defendu la dignon kaj protektu la rajtojn de rifugxintoj, migrantoj kaj forpelitoj kaj garantiu la rajton de rifugxintoj pri azilo kun libera elekto de la logx-loko;
- subtenu malarmadon kaj evoluigon de neperfortaj metodoj por solvi konfliktojn, kaj urgxe postulu tujajn intertraktojn pri plena detruo de nukleaj armiloj konforme al la Traktato pri Nedisvastigo;
- kun la jaro 2 000 nuligu, en la biblia spirito de la jubileo, la sxuldojn nerepageblajn de la plej malricxaj landoj kaj zorgu pri tio, ke pleje profitos el tiu pasxo la simpla popolo;
- faru la necesajn pasxojn por inversigi la nunan tendencon al ekologia detruo kaj foruzo de la mondaj resurcoj kaj por krei kondicxojn kiuj permesas stabilan vivon por la tuta kreo.

9. Ni insiste konfirmas nian konvinkon, ke la etika dimensio de justeco sur la kampo de politiko, ekonomio, tekniko kaj amas-komunikiloj ludas nemalhaveblan rolon por efektivigi repacigxon en la vivo de cxiuj homoj.
 

10. La repacigxo kiel donaco de Dio kaj fonto de nova vivo instigas nin kunlabori kun niaj fratinoj kaj fratoj, kiuj suferas persekuton kaj margxenigon rezulte de antauxjugxoj bazitaj sur raso, sekso, etna deveno, agxo kaj religio, por konstrui auxtentan humanan komunecon. La spirito de repacigxo postulas kontrauxstaron al egocentra individuismo per la rekono, ke diferencoj estas donaco kiu nin helpas malkovri la mirindan diversecon en la unika mondo de Dio.

11. Kiel Euxropaj eklezioj kaj kristanoj ni engagxigxas manifesti pli videble nian solidarecon kun la suferantoj, la margxenigitaj kaj rifuzitaj far la mondo en kiu ni vivas. Cxiu homo estas frato aux fratino por kiu Kristo mortis kaj resurektis. Cxiu homo estas kreita laux la bildo de la Triunua Dio.

  Laux la angla, franca kaj germana trad. A. Burkhardt



zur ersten Seite "Esperanto" / al la Esperanta komenco-pagxo
zur Hauptseite / al la cxef-pagxo