91-a Universala-Esperanto-Kongreso (UK)


4 - 11 Aŭgusto 2007 en Yokohamo, Japanio

 
La Ekumena Diservo 5.8.07 je horo 15
La celebrantoj
Bernhard EICHKORN, katolika pastro em, Romäusring 20, D 78050 Villingen-Schwenningen. Retadreso: Bernhard.Eichkorn@esperanto.de  Fakso +49 7721 8787 063. Tel +49 7721 8787 062
Gerrit BERVELING, remonstra pastro, instruisto, Kalverstr. 8B, NL 8011 LH Zwolle. Retadreso: gerrit.en.madzy@planet.nl  Tel +31 38 423 7003
predikanto
Gerrit BERVELING (vidu celebranto supre)
Preparanto de la tekstoj
Bernhard EICHKORN (vidu celebranto supre)
laŭ la ekumena preĝ- kaj kant-libro ADORU. Kunportu vian libron mem. Chiu partoprenanto ricevas tekst-folion.
UEA, IKUE kaj KELI
UEA jam akceptis, ke la ekumena kongreso okazu dimanĉe, 5.8.07 je la 15a horo.
IKUE reprezentata de mi. Carlo SARANDREA pagas la duonon de la ĉambro-kostoj
KELI pere de sia estraro-membro Els VAN DIJK estas en kontaktoj kun mi kaj kun UEA en Rotterdamo.
Preĝejo en Yokohamo
kaj interŝanĝitaj leteroj
Jokohama Sxiro-Eklezio

laŭ jena letero, ricevita rete je 12.09.2006:

Kara Pastro Bernhard Eichkorn,

Saluton!  Mi estas SUZUKI Keiichiro, kiun vi renkontis post la IKUE/KELI kunveno en la lasta Florenca UK.

Ni japana kristana esperantistaro ekpreparis por la ekumena diservo en la venontjara Jokohama UK.  En la lasta UK mi enmanigis al vi brosxureton de pregxejo de protestanta eklezio, Jokohama Sxiro-Eklezio.  Mi apartenas al protestanta Rokkakubasxi-Eklezio en Jokohamo.  Laux mia peto pastoro de nia eklezio petis pastoron de Jokohama Sxiro-Eklezio pri la ekumena diservo cxe la UK.  En la 19a de septembro mi havos kunsidon kun la pastoro de Jokohama Sxiro-Eklezio por klarigi pri la ekumena diservo en la UK.  Mi nun ofte intersxangxas retmesagxojn kun s-ro JAMADA Tadasxi, la prezidanto de JAKE (Japana Asocio de Kristanaj Esperantistoj).

Ni konsiligxos kun la pastoro de la eklezio por ke ni havu en la pregxejo la unu-fojan ekumenan diservon posttagmeze en la 5a de auxgusto dimancxe.  Japanaj esperantistoj deziras tion kaj la pastoro komprenas tion.  IKUE/KELI estos la organizanto de la ekumena diservo, cxu ne?  Kiel kaj kiam ili fiksos cerebranton kaj predikiston por la ekumena diservo?  Ni volas scii la procedon fiksi la planon.  Bonvolu gvidi nin.

Atendante vian respondon, elkore via, 

SUZUKI Keiichiro el Jokohamo

-----

Mi respondis rete  kaj poste mi denove ricevis leteron je 5.11.07:

Kara Pastro Bernhard Eichkorn,

Ni estas gxoja informi al vi pri antauxpreparo por la Ekumena Diservo en la
92a Universala Kongreso de Esperanto, Jokohamo.
SUZUKI Keiichiro, reprezentante JAKE (Japana Asocio de Kristanaj
Esperantistoj) intertraktis kun la pregxejo Yokohama Siro Kyokai (Jokohama
Sxiro-Eklezio) por ke ni kunsidu por Diservi laux ekumeno en la kapelo kun
orgeno dum posttagmeze 3-4 horo de 5a (dimancxo) auxgusto 2006. Kaj la
pastoro kaj la reprezentaro de la pregxejo Yokohama Siro Kyokai donis al ni
favoran konsenton, kaj ni informis tion en la kunsido de JAKE.
Ni devas transdoni vian konsenton al la pregxejo.  Ni do konsiligxu kun la
pregxejo pri orgenisto kaj kunsidantoj ne-esperantistaj.
Suzuki Keiichiro estas unu el LKK-anoj, kaj li konfirmos la tempon kaj lokon
por la Ekumena Diservo al KKS, kiu venos al Jokohamo de la 18a de novembro.

Elkore via,
Jamada Tadasxi, la Prezidanto de JAKE
Suzuki Keiichiro (la Prezidanto de Jokohama Esperanto-Rondo)

-----

Al tiu letero mi respondis je 5.11.07 jene:

Karaj kaj estmataj sinjoroj Jamada Tadasxi, Prezidanto de JAKE,
kaj Suzuki Keiichiro (Prezidanto de Jokohama Esperanto-Rondo)

Kun gxojo mi ricevas vian informon
pri la preparoj por la Ekumena Diservo de la 92a UK Jokohamo.

> SUZUKI Keiichiro, reprezentante JAKE (Japana Asocio de Kristanaj
> Esperantistoj) intertraktis kun la pregxejo Yokohama Siro Kyokai (Jokohama
> Sxiro-Eklezio) por ke ni kunsidu por Diservi laux ekumeno en la kapelo kun
> orgeno dum posttagmeze 3-4 horo de 5a (dimancxo) auxgusto 2006. Kaj la
> pastoro kaj la reprezentaro de la pregxejo Yokohama Siro Kyokai donis al 
> ni
> favoran konsenton, kaj ni informis tion en la kunsido de JAKE.

Mi esperas, ke s-ro Clax Magalhaes povas akcepti,
ke la ekumena Diservo de la 92-a UK okazu dimancxe, 5.8.2007,
je horo 15a en la Siro Kyokai (Jokohama Sxiro-Pregxejo).
Mi esperas, ke la distanco
inter la kongresejo kaj la Siro-Pregxejo ne estas tro granda.
Dankon, ke la pastoro kaj la reprezentaro de la pregxejo donis siajn 
konsentojn.
- Kiom da personoj trovas lokon en la pregxejo?

> Ni devas transdoni vian konsenton al la pregxejo.  Ni do konsiligxu kun la
> pregxejo pri orgenisto kaj kunsidantoj ne-esperantistaj.
> Suzuki Keiichiro estas unu el LKK-anoj, kaj li konfirmos la tempon kaj 
> lokon
> por la Ekumena Diservo al KKS, kiu venos al Jokohamo de la 18a de 
> novembro.

Se la Konstanta Kongresa Sekretario Clax Magalhaes
okaze de lia vizito en Yokohamo povas konsenti pri la pregxejo,
ankaû mi konsentos.
Poste ni interkonsiligxu pri la orgenisto.
- Cxu estas orgenisto en la pregxejo, kiu volas ludi?
- aû cxu ni sercxu personon, kiu povas ludi la orgenon?
- per kiu adreso mi povas kontakti la orgeniston - se estas pregxeja 
orgenisto?
Mi volonte sendos al li la libron ADORU,
en kiu mi povas fiksi konsente kun la la kantojn.

Kore salutas vin

Bernhard Eichkorn
vic-prezidanto de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj 

-----

Konfirmo de Clay Magalhaes en ret-letero de 05.11.06

Karaj,

Dankon kaj gratulon por la novajho pri la Ekumena Diservo!

Pri la horo de la diservo, tio ne estos problemo. Ghi povas okazi je la 15-a
horo de dimancho. Pri la situo de la kapelo, mi kredas ke tio ankau ne estos
problemo. Chiokaze, dum mia vizito al Jokohamo mi provos viziti ghin (au
almenau ekscii kie ghi situas).

Amike salutas,

Clay KKS - UEA