Letero el Taize
speciala numero 1998

 Cxi tiun leteron tradukitan en 59 lingvoj (inter ili 23 Asiaj kaj 7 Afrikaj kaj nun ankaux en Esperanto) skribis frato Roger, Taize, por la 20-a Euxropa Junulara Renkonto okazinta je la jar- sxangxo 1997/98 en Vieno (29.12.-2.1.). La letero servas je 1998 al personaj kaj komunaj meditoj cxe Euxropaj Junularaj Renkontoj en Taize, en kiuj renkontigxas junuloj cxiujn semajnojn dum la tuta jaro el tuta Euxropo kaj el la aliaj kontinentoj.


  Letero 1998
  Notoj
  Cxiujn semajnojn de la jaro: Euxropaj Junularaj Renkontoj en Taize
  Mesagxoj senditaj al Taize okaze de la Euxropa Junulara Renkonto en Vieno
  La morto de Patrino Tereza de Kalkuto
  Helpi al homoj en mizero



   al Esperanto-Fidelis
   zur deutschen Esperantoseite
   zur Hauptseite    al la cxef-pagxo


   Neatendita gxojo 

Letero 1998

Felicxaj tiuj, kiuj aspiras al tempo de fido kaj simpleco! Ili ne volas esti majstroj de maltrankvilo, sed servistoj de fido. Ili malkovras ke la plej klara en niaj vivoj konstruigxas dank' al tutsimpla fido. (1) (La notojn vidu fine de la teksto)
Ili scias, ke en la Evangelio trovigxas belega espero, kaj ili volas gxin travivi. Ne temas pri tiu espero, kiu estas nur antauxenjxeto de pasemaj deziroj, sed tiu, kiu naskas kreivan elanon ecx en situacioj sxajne seneliraj. Tiu espero nove inventas la mondon. (2)
Sed kie estas ties fonto? Gxi trovigxas en la kompatema rigardo, kiun Dio direktas al ni.
Dio donas sencon al nia vivo ankaux per tio, kio en ni estas vundita (3) kaj ne bel-aspekta.(4) Li ekigas brileton en ni. Gxi eble estas malforta, sed jam gxi heligas niajn mallumojn.
Sendube ekzistas momentoj, dum kiuj la fido forvisxigxas, tamen ni volas vivi el la promeso de Kristo kaj memorigi al ni, ke lia Sankta Spirito cxiam logxas en cxiu; Li estas apogo kaj konsolo. (5)
Kiu estas tiu Sankta Spirito? Li estas la Spirito de Kristo resu rektinta.
Samkiel la venton ni auxdas lian vocxon, sed ni scias nek de kie li venas nek kien li iras. (6) Li estas la spiro de Dio, cxie kaj cxiam blovanta.
Cxu vi akceptos internan pregxon, kiun Li estigos en vi? (7)
Cxu vi vivos el Kristo por la aliaj akceptante ecx la plej humilajn? (8) Fronte al ne komprenebla homa sufero, cxiufoje kiam vi mildigas aflikton de senkulpulo, Kristo mem vizitas vin. (9)
Se vi iras pasxojn de solidareco kaj disdono, tiam liberigxas en vi vivaj fortoj. Ili venas rekte el la koro de Kristo.
Ju pli vi cxerpas kreajn energiojn el la pregxo, des pli vi malkovras kapablon por konstrui ion kun la aliaj. (10)
Cxu vi antauxsentas gxin? Lukto kaj kontemplado havas unu solan kaj saman fonton: se vi pregxas, vi amas; se vi luktas transprenante respondecon, por ke la tero farigxu pli logxebla, vi ankaux amas.
Kristo lancxas denove sian alvokon: "Amu viajn malamikojn, pregxu por tiuj, kiuj faras malbonon al vi". (11) Kaj cxar pregxi signifas pardoni, Dio atendas, ke ni iru  kiel eble malproksimen sur la vojo de la pardono. Tie estas la sekreto de libereco.
Kiu aspiras al repacigxo, tiu sercxas pli auxskulti ol konvinki, pli kompreni ol altrudi. (12)
Ni, kiuj deziras sekvi Kriston, eble en nia infan-agxo aux poste estis humiligitaj aux ecx forpusxitaj.
Venu la tago por tion konscii: mi ne rajtas stari tie cxi, mi iros al tiuj, kiuj ofendis min. (13)
Se hazarde ili rifuzas, cxu ni lasos, ke la veneno de amaro paralizu niajn profundajxojn? Ne, nepre ne.
Ni malkovros tion: post la risko de la fido, nia propra koro largxigxas. Kaj aperas io neatendita: la repacigxo estos rekonata en ni dank' al la paco kaj la gxojo, kiujn gxi estigas en ni. Kiam perdigxas gxojo cxe la kristanoj, la alvoko al repacigxo pli necesas ol iam. (14)
Sola, disa, kiel elteni tiel tutavive en kontempla atendo, kaj kiel transpreni tiel dauxran respondecon favore al aliaj.
Sed cxu ni forgesis, ke ni neniam solas? En la korpo de la Kristo vivas tiu dauxre disvolvigxanta komunumo, kiu nomigxas Eklezio.
Interna libero povas prosperi en ni, cxar la Eklezio lasas malfer maj la pordojn al gxojo kaj granda simpleco, kaj ecx kun preskaux nenio farigxas gastema, proksima al la homaj malfacil ajxoj, engagxita en la historio, akceptema al tiuj, kiuj plej bezonas helpon. (15)
Ju pli ni alproksimigxas al la gxojo kaj la simplo de la Evangelio, des pli disdonigxas la fido de la kredo.
Kiu elektas la simplecon, tiu subtenas tra la mondo universalan komunecon en Kristo. (16)
Ni miras, cxar Kristo, la Relevigxinta, ekskludas neniun el sia pardono kaj sia amo .(17) Kaj ni nomas la plej altan el la gxojoj tiel: sama atendo, sama amo, sama animo. (18)
Antaux cxio nur dank' al la atesto de nia ag-vivo ni povas kredebligi tiun am-komunecon en la Sankta Spirito. (19)
Kaj se hazarde Kristo alparolus nin: "Kiu mi estas por vi"? (20)
Cxu ni respondus:
Vi, Kristo, vi venis surteren ne por kondamni la mondon, sed por ke cxiu homo trovu vojon malfermitan al via kompato. (21)
Vi estas tiu, kiu amas nin gxis la vivo, kiu neniam finigxas. (22)
Vi kapablas senti cxion por mi, mian deziron kompreni kaj esti komprenata, ami kaj esti amata.(23)
Vi malfermas antaux mi la vojon de la risko. La "ne" en mi vi iom post iom sxangxas al eterna "jes".
Vi, Kristo, mistera cxeesto, vi estas tiu, kiu tage kaj nokte pregxas en mi, sen ke mi scias kiel.(24) Tial dauxre forlasante mian spiriton via-mane, mi ne maltrankviligxas pri mia ofte tiel mallerta pregxo. (25)
Vi senlace sercxadis min. Vi sugestis al mi: Vivu kion vi kom prenis el la Evangelio. (26) Venu kaj sekvu min. (27)
Sed kial mi hezitis tiel longatempe?... Tamen, sen ke mi vidis vin, mi vin amis. (28)
Kaj iutage mi agnoskis tion: vi alvokadis mian decidon definiti van. Tial mi volas esti tute malferma kun vi, nenion kasxi al vi el mia koro, al vi doni ne nur parton de mia vivo, sed mian tutan vivon. Neniam la Evangelio pesimisme parolas pri la homo. Neniam gxi invitas al grumblado. Tute kontrauxe. Gxi vekas pacan gxojon. Kaj kiam okazas sufero, la koro povas rompigxi, sed ne malmoligxi. (29)
Jam jarcentojn antaux Kristo, kredanto malkovris tion: "Gxojo en la koro estas vivo por la homo". (30)
Voko al interna gxojo metas nin antaux fundamenta elekto: cxu ni scios cxiutempe decidi vivi en la animo de la lauxdspirito? (31)
Gxoju nia koro! La simpla belo de komuna pregxo estas loko, kie renovigxas interna gxojo, kiu estas la lauxdspirito. Cxu kant ata pregxo surtere ne estas kiel unu el la unuaj donoj de nia relevigxo? (32)
La Evangelio diras al ni, ke dum sia surtera vivo, Kristo pregxis laux la lauxdspirito, sed ankaux kun larmoj kaj petegoj. (33)
En ni povas subite estigxi rezistoj, maldiafanajxoj, momentoj, dum kiuj niaj pregx-dezirantaj lipoj restas neklarigeble fermitaj. (34)
Sed ankaux estas vocxo de la koro kaj lingvo de la koro... Tiu interna vocxo estas nia pregxo, kiam niaj lipoj estas fermitaj kaj nia animo malfermita antaux Dio. Ni silentas kaj nia koro parolas; ne al la homaj oreloj, sed al Dio. Estu certa: Dio kapablas nin auxdi. (35)
Spirito Sankta, estas en la Evangelio tiel bela espero, kiun ni dezirus travivi nia-kore. Kie trovigxas gxia fonto? Gxi trovigxas en la kompatema rigardo, kiun Dio direktas al cxiu el ni.


Notoj
1 Kiam duboj kaj malkvietoj sukcesas sxanceli en ni la kredfidon, kelkaj sin demandas: cxu ni ankoraux kredas? Estas bone tiam memori, ke povas temi pri efemeraj momentoj de nekredemo, nenio pli.
2 Jam antaux Kristo, la Sankta Skribo invitadis al espero: "Ne rememoru tion, kio estis antauxlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva. Jen mi faros ion no van, nun gxi elkreskas; cxu vi tion ne komprenas?" (Jes 43, 18-19)
3 Vidu 2 Kor 12, 9
4 Jes 53, 2
5 Vidu Joh 14, 16. "La Sankta Spirito malproksimas ne niun" (S-ta Maksimo, la Konfesanto, 7a jc.). Dio donas la Sanktan Spiriton al cxiu, senescepte, sed lasas al cxiu la liberon rifuzi lin. Kiel Kristo surtere estis cxe la siaj, same hodiaux li estas cxe ni per la Sankta Spirito, kie ajn ni estas. Kaj kiam ni mortos, la Sankta Spirito ne disigxas de la animo eniranta la eternan vivon. Li akompanas nin cxiam.
6 Vidu Joh 3, 8
7 Lasi la Sanktan Spiriton pregxi en ni kaj vivigi nian atenton, tio karakterizas la kristanan pregxon. (Rom 8, 26-27)
8 Ecx la plej eta nia logxejo povas igxi loko de akcepto kaj auxskulto. La angulo de cxambro arangxeblas por tie kelkmomente enmemigxi. Invitante cxetablen, memoru, ke la spirito de festo ne bezonas abundan havajxon.
9 Vidu Mat 25, 40
10 Komunio kun Dio igas komunion kun la homo en ties luktoj kaj aspiroj. Multnombras tiuj, kiuj trovas dumpregxe kuragxon preni sur sin respondecojn por la aliaj. Iuj montras solidaron kun junaj aux malpli junaj homoj, kiuj estas senlaboraj... aliaj prizorgas izolitajn maljunulojn... aliaj donas tempon al infanoj, kies iu el la gepatroj mankas aux kiuj bezonas subtenon en la lernado... aliaj akceptas tiujn, kiuj vivas malproksime de siaj landoj aux apartenas al aliaj kulturoj... Suficxas tre malmultaj rimedoj por estigi tiajn gestojn. Kelkaj akceptas, kelkfoje surstrate, senhejmulojn preparante varman trinkajxon aux mangxon. Ili malkovris, ke bakistoj, lernej-kuiristoj... pretas doni tagfine postrestan mangxon. Ankoraux aliaj subtenas "nutrajn bankojn". Se tia disdono estas starigita de junuloj, tiuj devas asocii plenkreskulojn spertajn kaj sagacajn. Kaj ni neniam forgesu, ke okaze de cxiu disdono la cxefa afero estas auxskulti.
11  Luk 6, 27-28.  "Kristo suferante ne minacis" (1 Pet 2, 23).
12  Ni ne lacigu nin rigardante la pajlon trovigxantan en la proksimula okulo (vidu Mat 7, 3). Ni estu kompatemaj. Esti kompatema ne signifas suferi tion, kion la aliaj suferas, por fine malesperi kaj kune fali en la saman malfelicxon. Kompati irigas nin, ecx se ekzistas nek solvo nek respondo, transdoni al Dio la suferon de aliulo.
13  Vidu Mat 5, 23-24
14  Proksime al la dumila jaro sonas cxe kelkaj la voko al repacigxo ne nur inter kristanoj, sed ankaux en plej diversaj situacioj, en popoloj, en familioj, ankaux cxe nekredantoj. Evoluoj kelkfoje tiel rapidis kaj subitis, ke ecx inter kristanoj iaj pensmanieroj kolizias kaj amo ekmortas. Sen tion bone scii la ekumena vokigxo iluzie laboras, se gxi ne iras repacigxen. Kaj ne mirus, se gxi perdus kredindecon.
15  Kiam la Eklezio auxskultas, sanigas, repacigas, gxi igxas kio gxi estas laux la plej luma memo: klara rebrilo de amo, kompatemo, fonto.
16 En Taize, samkiel kun niaj fratoj, kiuj vivas ali kontinente, ni kelkfoje demandas nin: cxu nia gastigo ne tro povras? Kaj ni faras tiun malkovron: kun simpla koro kaj malabundaj rimedoj eblas gastigo, kiu sxajnis neebla.
17 (1 Tim 2, 4) Laux la kredsimplo, ni kapablas kom preni, ke Kristo, la Relevigxinto, estas antaux cxio komu nio... Li ne venis surteren por krei novan religion; li ne estis kritika koncerne religiojn, sed li venis por oferti al cxiuj tiun misteron de amkomunio en sia Korpo, la Eklezio.
18  Fil 2, 2
19 Kie ajn ni vivas, en Taize aux aliloke, ni tiom bon volus, ke nia komunumo diafane restadu kaj ke nia vivo per si mem parolu. Nia vokigxo alkondukas cxiun el ni elekti la evangelian gxojon, la korsimplon, la kompaton, kiu estas nur pardono. Unu el niaj fratoj iutage skribis por si mem: "La gxojo cxiam cxeestas, gxi estas la gxojo de la Kristalvoko, miraklo, dankesprimo".
20  Mar 8, 29
21  Vidu Joh 3, 17
22  Vidu Jer 31, 3 kaj Rom 8, 38. Ni rajtas pregxi: "Vi, kiu nin amas, viaj pardono kaj cxeesto naskas en ni la lauxdklarecon". En tiu pregxo, direbla aux kantebla, per pluraj, aux ankaux redirebla en la korsilento, la "Vi" sin turnas samtempe al Dio, al Kristo kaj al la Sankta Spirito.
23  Vidu Psa 139, 1-2
24  Vidu Rom 8, 26
25  Luk 23, 46
26  Ecx se ni malmulte spertas en la Evangelio, per nur kelkaj vortoj, eblas dumtage, ke ni estu interne konstruataj. Tro ofte ni aliras la Sanktan Biblion samkiel ni legus leteron de iu amata, sed kiu skribas en nekonata lingvo. Tion, kio restas nealirebla en la Evangelio, lasu. Pli poste aliuloj helpos nin por kompreni.
27  Mar 10, 21. Por vojiri kun Kristo, Dio sin turnas al cxiu tra fidelalvoko. Ni ne miru, se ni renkontas en ni rezistojn. Sed tia fideleco povas redonaci tiom da gxojo, tiom da paco, tiom da klaro, tiom da lumo. Gxi supozas dauxran konvertigxon kaj postulas maturigxtempon. Gxi ebligas la disvolvigxon de tuta interna vivo.
28  Vidu 1 Pet  1, 18
29  La ortodoksa teologo Olivier Clement skribas: "Iuj sin demandas, kiel eblas felicxi tiam, kiam povas okazi tiaj malfacilajxoj homavive. Ni gardas en ni grandan gxojon, sed gxi ne povas senkompatigi nin al suferoj de aliaj. Kontrauxe gxi nin pli kompatigas kaj ni samtempe kapablos konservi en ni tiun grandan gxojon de la Relevigxinta Kristo kaj eniri la korpremegon kaj suferon de la proksimulo. Gxojo ne kontrauxas kompatemon, gxi nutras gxin. Necesas travivi malgxojon kaj samtempe konservi en si gxojon, cxar ni scias, ke finfine la Relevigxo lastvorte parolos. Se ni ne estas la gxojkredantoj, tiam la homaro dronos en tristo. Necesas luktadi, kaj tio eblas, cxar ni konservas en ni la gxojon: ja tiu gxojo donas al ni la forton por la lukto. (En "Taize, iu vivsenco" Bayard-eldonejo 1997)
30  Vidu Sir 30, 21-23
31  Elekti la lauxdspiriton supozas sagacon por ne per mesi, ke impresoj distru nin interne. Okazas babiladoj kun ni mem, kiuj neniuloken kondukas. Pac-koro kelkfoje bezonas internan barakton: resti atenta je regado de siaj pensoj, por ke neniu ajn emocio kaj neniu ajn impreso invadu nin kaj por ke la fantazio ne rajtu deliri.
32  Tiom necesas, ke la komuna pregxo estigxu pli kon templema dank' al ikonoj diskrete lumigitaj, kiuj estos kiel fenestroj malfermitaj al la dia eterno, kun meditaj kantoj, kiuj ebligas cxies partoprenon. Kerne de la komuna pregxo silento-tempo memorigas, ke ofte dia vocxo auxdigxas en sitobloveto, malkovris samkiel la profeto Elio (vidu 1 Regx  19, 12-13). Silente stari antaux Dio kun la deziro akcepti ties Sanktan Spiriton estas jam pregxi.
33  Luk  10, 21-22 kaj Heb  5, 7
34  Se mi sole pregxas, cxu mi ne plej simple esprimu tion, kio elkorigxas kaj elprofundigxas? La lauxdspirito ne povas esti altrudata. La unuaj vortoj kelkfoje estas: "Dio, venu por helpi min!" aux "Ne forlasu min!"
35  Sankta Auxgusteno skribis tiun cxi tekston kvar jar centojn p.K. en sia komentario pri Psalmo 125.


Cxiujn semajnojn de la jaro: Euxropaj Junularaj Renkontoj en Taize

Cxiun semajnon dum la tuta jaro eblas partopreni en Taize en renkontigxoj kiuj arigas de dimancxo al la sekva dimancxo junulojn el Euxropo kaj ankaux el aliaj kontinentoj. Dum semajno en Taize la junuloj kontaktigxas kun la fontoj de la kredo, kun konfido, kiu povas longtempe resoni en ili, por kelkaj dum la tuta vivo.
 Por prepari vivi tian semajnon, cxiu estas invitita al tiu pripensado:
 "Se Kristo unuigxas kun cxiu homo senescepte, li atendas de ni tute simplan respondon. Alveni al Taize signifas esti invitita iri al la evangeliaj fontoj per la pregxo, la silento, la interparolo. Cxiu venas por trovi aux retrovi sencon de sia vivo, por repreni elanon por sin prepari, revenante hejmen, preni respondecon, sin memorigi la parolon de Sankta Johano: Kristo Jesuo ne venis teren por jugxi la mondon, sed por ke, per Li, cxiu homo estu savita, repacigita".
 Tiuj, kiuj alvenis al Taize estas gastoj de komunumo de viroj, kiuj definitive akceptis sekvi Kriston en komuna vivo, en frauxleco kaj en simpla vivo.
 En Taize la vivkondicxoj estas simplaj, kun logxejo en malgrandaj kabanoj (somere alportu lauxeble tendon)
 Cxiu kontribuas al la elspezoj laux siaj eblecoj. La proponita partopren-kotizo rilatas al la monvaloro de cxiu lando.
 Por alveni al Taize, venante de nordo, auxtovojo A6  elveturejoj Chalon-Sud aux Tournus, venante de sudo elveturejo Macon-Sud; per trajno gxis Chalon-sur-Saone aux Macon-Ville aux Macon-TGV, poste auxtobuso SNCF gxis Taize.
 Por pli da informoj kaj por registri al la renkontoj, skribu al:
Accueil, Fe 71250 Taize-Communaute,    03 85 50 30 01 (se urgxas: 03 85 50 30 30)  Fakso: 03 85 50 30 16
Rete: meetings@taize.fr  (TTT-pagxo de Taize: http://www.taize.fr) 


Mesagxoj senditaj al Taize
okaze de la Euxropa Junulara Renkonto en Vieno
De Papo Johano-Pauxlo IIa.

Frato Roger el Taize,
 Okaze de la dudeka euxropa renkonto organizita en Vieno per la Komunumo de Taize, la Papo kuragxigas la junulojn por profundigi ilian fidon kaj pripensi pri ilia promeso sekvante Kriston sekve de la dekduaj tutmondaj tagoj de la juneco. La grandaj momentoj travivitaj en Parizo kaj en la multaj renkontoj organizitaj de via Komunumo estas veraj motivoj de espero por la tria jarmilo, signo de la eterna juneco de la Eklezio. Ke ili restu en la memoro de la junuloj kiel gracdonaco de la Sinjoro mortinta kaj revivigxinta, por ke ili estu firmaj kristanoj dezirante raporti pri la Bona Novajxo de la Evangelio per la parolo kaj per la atestado de la karitato!
 Per la propeto de la Sankta Virgulino kaj de Sankta Tereza el Lisieux, modelo de sankteco por la juneco, la Sankta Patro alpregxas la Diajn Benojn sur la partoprenantojn de tiu renkonto, sur cxiujn helpantojn kaj ankaux sur la parokojn kaj sur la akceptantajn familiojn.

De la Patriarko Bartolomeo el Konstantinopolo
 Laux tradicio establita ekde jam pluraj jaroj, ni kun plezuro nin turnas ankorauxfoje al la partoprenantoj de la euxropa renkonto de junuloj en Taize kiu okazos tiujare en Vieno (...) Ni estas aparte felicxaj ke unu el temoj de la renkontigxo de la junuloj estu tiu de la konfido (...)
 Nia junularo respondeca pri la estonto de la mondo kaj de la Eklezio aspiras farigxi faktoro de la sxangxigxo, la kerno de pli bona Euxropo, la fermento de repacigita mondo. Tiu sxangxigxo povas kaj devas efektivigxi. Ni fidas, ke nia juneco estas tute kapabla entrepreni tiun laboron kaj plenumi tiun mision, kondicxe ke gxi cxerpas sian forton el la pregxo kaj el la fido en Dio (...)
 Mi diras do al nia junularo, niaj filinoj kaj niaj filoj en Kristo, sin konfidi sen timo al Dio, konfidi al unu Dio, kiu respondante al nia pregxo flustras sencxese al la orelo, tenere kaj potence: "Ne timu!  Estas mi!  Mi venkis la mondon!  Iru!"
 "Iru!" do, filoj kaj filinoj plej amataj. En tiu tagigxo de la tria jarmilo, "Iru" al la mondo kun gxojo kaj konfido, kiel la virinoj faris tion en la tagigxo de la resurekto. "Iru!" kaj la Dio de la vivo kaj de la espero estos kun vi gxis la fino de la tempoj.

De la cxef-episkopo el Canterbury – Georgo Carey
 Mi estas tre felicxa saluti vin dum vi kunvenas en Vieno por la dudeka euxropa renkonto de junuloj en Taize. Tiam kiam vi pregxas kaj vi meditas kune por malkovri kiel Dio dauxrigas labori en viaj vivoj, sciu ke mi portas vin en miaj pregxoj. Por la plimulto vi reprezentas la esperon ke la Evangelio de la simpla kaj fidema kredo estas vivanta kaj gxi pusxas multajn junajn korojn por marsxi decide por Kristo.
 Ke nia Sinjoro benu, tra vin, la euxropajn Ekleziojn. Ke ni cxiuj firme metu niajn manojn en tiujn de Dio, rikoltu novan jaron, plie unu jarmilon de repacigo kaj de paco.
 La 7an de oktobro 1995, dum la meso en Central Park, hodiaux, ni dauxrigas nian spiritan pilgrimadon, nin preparante al la proksima "Tutmonda Tago de la Juneco" en Parizo en 1997...
 Tiu pilgrimado komencigxis en Romo en 1984, poste gxi kondukis nin al Buenos-Ajreso en Argentino, al Santiago de Kompostelo en Hispanio, al Jasna Góra kaj Czenstochowa en Pollando, al Denver, al Manilo kaj fine al Parizo. Sur la ekumena nivelo pilgrimado simila al la nia okazas en Taize en Francio. La forto kiu animas tiun tutan movadon de la junuloj estas cxiam la Sankta Spirito."
(Taize kunlaboras en la "Tutmonda Tago de la Junularo" ekde gxia kreado en Romo en 1984, gxis tiu de Parizo, kaj dauxrigos.)

De la Gxenerala Sekretario de la Unuigxintaj Nacioj  -  Kofi Annan
 Por la dudeka jaro sinsekve vi venis el cxiuj partoj de Euxropo por celebri la pacon, la harmonion kaj la interkonsenton de popoloj.
 Respektoplena de la diferencoj, tute celanta al la kono de la alia, la fido kiu kunigas vin instigas al admiro. Efektive la respekto kaj la kono naskas la konfidon  -  memfidon same kiel konfidon al la aliaj  -  tiun konfidon sen kiu eblos nek vera solidareco nek vera progreso. Kaj tio, kio estas vera por la homoj, validas ankaux por la sxtatoj.
 Dauxrigu do per la fervoro de via promeso por montri la ekzemplon al la granduloj de tiu mondo. Cxiuj miaj bondeziroj akompanas vin.


La morto de Patrino Tereza de Kalkuto

 Patrino Tereza nun eniris en la eternan vivon. Kun la fratoj de nia Komunumo, speciale tiuj kiuj vivas en Azio, kun multaj junuloj de cxiuj kontinentoj ni partoprenas en la doloro de sxiaj fratinoj kaj de cxiuj sxiaj proksimuloj.
 Patrino Tereza sciis ke ni estas en unu mondo kie kunekzistas la lumo kaj la tenebro, kaj per sia vivo sxi invitis elekti la lumon.
 Mi renkontis sxin en la plej diversaj situacioj inter alie kiam mi vivis kune kun kelkaj miaj fratoj inter la plej malricxuloj en Hindio.
 Dum unu el la restadoj de Patrino Tereza en Taize en 1983, ni deziris lancxi komunan alvokon kiu restas valida gxis hodiaux:
 "En Kalkuto estas videblaj mortontejoj, sed en Okcidento multaj junuloj trovigxas en           nevideblaj mortontejoj. Ili estas markitaj de rompitaj sociaj rilatoj aux de maltrankvilo pri sia estonteco. Senkuragxaj kelkaj sin demandas: Por kio utilas vivi? Cxu la vivo ankoraux havas sencon?"
 Inter la belaj momentoj pasigitaj kun Patrino Tereza estas unu kiu datigxas de Romo en 1984, kie ni estis kune petitaj komune kunorganizi la inauxguron de la unua Tutmonda Tago de la Juneco.
 La pregxo estis por Patrino Tereza la amfonto, kiu bruligas la koron. Sxi devis esti konscia ke komunio en Dio kondukas al transfigurigxo de nia persono. Kaj ekaperas la demando: Kiel ni povas mildigi la animajn kaj korpajn suferojn de la homoj surtere? Frato Roger de Taize


Helpi al homoj en mizero

 La komunumo de Taize neniel akceptas donacon por si mem, gxi vivas nur el sia laboro. Gxi ankaux ne retenas por si mem la personajn heredajxojn de siaj fratoj, sed faras donacojn el tio al la plej malricxa.
 Per sia laboro la komunumo prenas sur sin grandparte la elspezojn estigxantajn pro la akcepto de la junuloj. Plie, ekde sia komenco (antaux 57 jaroj), pro Kristo kaj la Evangelio, gxi devigis sin alporti subtenon al la malricxuloj proksimaj aux malproksimaj.
 La Komunumo ne povas kovri cxiujn vojagxkostojn de la junuloj, kiuj venas el malproksimaj landoj por partopreni en la renkontoj en Taize aux aliloke.
 Krome nuntempe urgxas alporti helpon al zonoj de malricxeco kie nutrajxoj mankas, i.a. en Bangladesxo, Kambogxo, Etiopio, Brazilo, Bolivio, Bulgario... aux ankaux al regionoj kie kuracadoj estas necesaj, kelkfoje pro aideso.
 Ni estas konfuzitaj skribi tiujn liniojn, rememorante la Agadon ESPERO...
 Por partopreni en tiu helpo, donacoj povas esti sendataj al:

- France – "Operation Esperance" – CCP  Lyon 1171 – 21  D


Abono de la Esperant-lingvaj versioj de  "Letero el Taize": Informigxu kaj mendu cxe
Reinhard Pflüger, Hermannstr. 3, D-60318 Frankfurt.  Rete: RP.Esperanto@t-online.de

    al Esperanto-Fidelis
   zur deutschen Esperantoseite
   zur Hauptseite    al la cxef-pagxo