5a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro
5a JET'2001

14.-21.07.2001 en Zagreb, Kroatio
La JET 2001 okazis. Vi povas legi pri ^gi en ÖkEsFo 43 . Pro dokumentado vi povas legi pri ^gia preparado en la suba parto de ^ci tiu dosiero.

Pri la venonta JET-kunveno estas neniuj planoj. Mi rekomendas, ke la gejunuloj partoprenu la  KELI-kongeson 2001 en la bani^gloko Berekfürdö proksime de H - Debrecen, de 3. - 10. Aúgusto 2002 aú la IKUE-kongreson en CZ - Kromêríz de 20. - 27.7.2002.

En Rimini okazos la 6a JET.

Sube la dokumentoj de la preparo de la 5a JET Zagreb.


alighu che,
  la alighilo,
  listo de la alighintoj,
  informoj,
  la responsaj personoj,
  Atentu la listigon de chiuj JET
  pri la samloka kaj samtempa Ekumena Kongreso 2001


Informoj:


2001/03/26:  La planita konkurso por ricevi JET-subvenciojn ne devas okazi, char la nombro de alighintoj
    ne superos la disponeblan mon-sumon por subvencioj lau la invitilo.

La planita konkurso nun nuligita:
Chiuj gejunuloj kaj ties grup-estroj, kiuj volas pagi grupe nur 175 eurojn (B = 300 euroj), tio estas popersone 35 euroj  (B = 60 euroj), kaj kiuj volas ricevi vojagh-subvencion, devas partopreni jenan konkurson:

Bv. kruc-signi inter la krampoj (X) au konforme al la demando enskribi la ghustajn ciferojn.
La ciferoj aldonitaj de mi estas la antauviditaj poentoj.

Jen la ghis 1.5.01 resendota demandaro:
- Chu vi posedas Esperanto-vortaron?
  PIV? (  )=6; nacilingvan? (  )=3
- Chu vi partoprenis Esperanto-kurson? Se jes:
  Kiu estis la instruisto (nomo, adreso) _______________
  Kiom da lerno-horoj vi partoprenis entute? (     )=1-6
- Chu vi jam gvidis Esperanto-kurson? Se jes:
  Kiam? ________________________________________ (   )=6
- Chu vi jam skribis Esperantajn leterojn?
  Al kiu? (nomoj, adresoj)______________________________
  =2 por chiu adreso.
- Chu vi jam legis esperantajn librojn?
  Kiujn? _________________________________ =2 por chiu
- Chu vi pretas prezenti ion en la JET-2001?
  Kion? ________________________________________________
  Vi sola? (   )=6   Kun alia(j) (   )=3
- Chu vi jam partoprenis Esperanto-renkontighojn,
  daurinta unu tutan tagon?
  Kiujn? ___________________________________ =4 por chiu
  daurinta pli ol unu tutan tagon?
  Kiujn? ___________________________________ =6 por chiu
- Chu vi jam organizis Esperanto-renkontigho(j)n,
    Kiujn? _________________________________ =6 por chiu
- Chu vi estis en 2000 membro de Esperanto-grupo?
  Nomo de la grupo __________________________________ =6
- Chu vi gvidis en 2000 Esperanto-grupon?
  Nomo de la grupo __________________________________ =6
- Chu vi estis en 2000 membro de IKUE au IKUEJ au KELI?
  (  )=6
- Chu vi pretas en 2001 farighi membro de Esperanto-grupo?
  Nomo de la grupo __________________________________ =4
- Chu vi pretas en la Zagreb-a kongreso farighi membro
  de IKUE au IKUEJ au KELI por 2001? (  )=6
- Chu vi pretas en la Zagreb-a kongreso helpi, se oni
  bezonos vin? (  )=2
- Chu vi pretas en la Zagreb-a kongreso partopreni
  Esperanto-kurson? (  )=2
- Chu vi pretas en la Zagreb-a kongreso gvidi
  Esperanto-kurson? (  )=6
- Chu vi pretas en la Zagreb-a kongreso ludi iun
  muzikan instrumenton? Se je, kiun ______________ =4
- Chu vi pretas en la Zagreb-a kongreso kanti
  en koruso pri kantoj el ADORU? (  )=2
- Chu vi pretas en la Zagreb-a kongreso montri al
  grupo de gejunuloj ion, ekz. ludon, kiun vi konas;
  au instrui al ili skechon, teatrajheton, ktp.
  Kion? _______________________________________(  )=6
- Chu vi pretas en la Zagreb-a kongreso helpi kiel
  mesoservanto (viraj kaj inaj estas bonvenaj? (  )=2
- Chu vi pretas en la Zagreb-a kongreso helpi kiel
  leganto/kantanto/muzikludanto? (  )=2
Adreso de la pleniginto: __________________________
Subskribo kaj dato de la subskribo: ________________
-----------------------------------------------------

Ankau la grupestro plenigu folion.
Chiu grup-estro kolektu la plenigitajn foliojn de chiu
sia grupano kaj sendu la foliojn tiom frue, ke ili povas
atingi antau la 1-a de majo 2001 pastron Eichkorn.
Fakse: + 49 7721 22074
Poshte: Bernhard Eichkorn, Romäusring 20,
        DE 78050 Villingen
Chiu grupano ricevos 10 krom-poentojn pro aparteno al
sia grupo, se lia folio estas repondita lau la supre
skribitaj normoj.

Tiuj 30 alighintoj, kiuj gajnos la plej altan sumon da
poentoj, pagos en JET la subvenciitan sumon de 35 euroj
popersone por la tuta JET-semajno. La aliaj pagos
popersone 90 eurojn por la tuta semajno, sed ili
tamen ricevos la proponitan vojagh-subvencion (komparu
la alighilon). Sed tiun vojagh-subvencion ricevas nur la
partoprenintoj de la konkurso.

Kiuj ne partoprenos la konkurson, sed jam alighis al
JET, devos pagi 90 eurojn kaj ne ricevas vojagh-subvencion.
Tamen en la prezo de 90 euroj enestas jam subvencio de
50 euroj, char la kostoj de chiu kongresano estas 140
euroj.

La decido pri la konkurso okazos je la 1-a de majo 2001
de Bernhard Eichkorn. Li informos en la unuaj tagoj de
majo la partoprenintojn de la kongreso.



2000/12.19: Kristnaska donaco al al JET-anoj: Ili ne devas pagi aligh-kotizojn. Ulrich Matthias atentigis min, ke mi forgesis el la alighilo de la JET-anoj nomi la aligh-kotizojn. Estas skribite en la alighilo:

5. JET-anoj pagas jenajn JET-kotizojn:
5.1. Unuopulaj gejunuloj g'is 25 jaroj:      A: 90.- euroj;     B: 140.- euroj
5.2. Familioj au' grupoj g'is 5 personoj (1-2 responsaj plen-ag'uloj,
kaj inkluzive de c'iuj gejunuloj g'is 25 jaroj): A: 175,- euroj; B: 300,- euroj.
Do en 5-persona grupo c'iu pagos A = 35 au' B = 60 eurojn plus la alig'-sumon.

Do neniu klara informo pri aligh-kotizoj (la lastaj vortoj shajnas nur rilati al B-landanoj). La rezigno pri aligh-kotizoj che JET-anoj (ne che EEK-anoj) des pli facile okazos, char mi ricevis jhus rimarkindan mon-donacon por subteni la JET-anojn.



2000/10/30: Atentu, la du-litaj chambroj en la kongresejo estas limigitaj kaj ili estas rezervitaj ekzkluzive por geedzoj.


2000/10/16: SZEP Attila skribis al Ulrich MATTHIAS:
> > Mi havas demandon al vi. Mi legis ke junularaj grupoj ricevas rabaton. Mia demando: se mi veturas tien (mi jam
> > estas pli ol 25) kun kelkaj (2-4) aliaj gejunuloj (malpli agxaj ol 25), cxu ankaux tiam nia grupo devas pagi nur
> > tiun malgrandan sumon?
BE respondis: Kara Attila, legi vian demandon min tre ghojigas, unue, char mi havas la konfirmon, ke en Hungarujo
oni povas legi nian retpaghon http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/jet2001.htm, due, char mi povas positive respondi:
Jes, se vi venos 5-ope, kaj 1 au 2 el la grupo estas pli ol 25-jara(j), tiu grupo entute pagos 175 eurojn por la tuta semajno.

Sed estas kondicho: Chiuj partoprenantoj devas antaue okupighi pri esperanto, kaj nur la 30 plej aktivaj ricevos tiun subvencion. La precizajn kondichojn mi baldau publikigos chi tie, kaj je 31.5.2001 okazos konkurso; tuj post 1.5.2001
la 30 gajnantoj ricevos siajn rajtigilojn. Chiuj aliaj rajtas partopreni en JET'2001 Zagreb por 90 euroj + aligh-kotizoj popersone, en kiu sumo chiam ankorau enestas 50 euroj da subvencio. Oni povas partopreni la konkurson unuope au grupe. Okaze de grupa partopreno en la konkurso la poentoj de la tuta grupo estos adiciitaj, poste estos alkalkulitaj 25% de tiuj poentoj, kaj fine estos dividita la sumo per la nombro de la grupanoj. Do la shanco por grupo estas pli alta ol por unuopuloj. tiel mi volas instigi al grupigho kaj kunvenigi ankau iom pli malforta(j)n grupano(j)n.
Pri la vojagho rilatu kun pastro Kobor.

Attila SZEP: > >  Cxu cxiu grupo devas havi personon pli agxan ol 25?
BE: Esta skribite: 1 (au du) plenkreskuloj. Plenkrekaj estas lau germana juro minimume 18 jaraj. Sed tiurilate ni estas elastaj.
Grave estas, ke la akompananta(j) persono(j) kapablas gvidi la grupon, do ke (i)li havu minimuman autoritaton rilate al la grupanoj.



2000/10/10: Mi petis s-ron Mandrak, organizi subvenciatan buson ekde Varsovio por partoprenantoj el Pollando kaj orientaj kaj nordaj landoj. Detalojn demandu rekte che li: staman<>priv.onet.pl


2000/10/10: Milos Svacek kaj mi interkonsentis, ke li ricevas subvencion por buso kaj ties partoprenantoj el Chehhio kaj Slovakio. Pri detaloj demandu lin msvacek<>iol.cz

2000/10/12: Ne eblas tranokti en la kongresejo sen manghoj.


2000/07/24: Chi tiun invitilon ni disdonis en Rimini dum la IKUE-kongreso 2.-8.9.2000. Jen la enhavo en  HTML-formato.
Se vi deziras havi la invitilon en PDF-Formato, vi povas ghin bone kopii, sed atentu: la datao ampleksas 190 KB.


2000/04/01: Pastroj Bernhard Eichkorn kaj Adolf Burkhardt, prezidantoj de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj de KELI, vizitis je 22/23..3.2000 sinjorinon Maria Belosevich en Zagreb. Oni kune vizitis la help-episkopon d-ro Vlado Kosxecx, kaj la episkopon de la kroata evangelia eklezio Andreas Lukas. Akompanis la delegacion d-ro Jure Zecxevicx, prezidanto de la kroata komisiono por ekumeno. Chiuj akceptis agrable la informon, ke oni planas la 15-an Ekumenan Kongreson kun la 5-a Junulara Ekumena Esperanto-Tagoj JET'2001 je 14.-21.07.2001 en Zagreb rekte antau al Universala Esperanto-Kongreso okazonta en Zagreb. Oni vizitis diversajn eblecojn por la kongresejo. Prefere oni kongresos en la sacerdota seminariejo, 15 minutojn for de la Zagreb-a katedralo.

Kore invitas vin nome de KELI, IKUE kaj de la LKK:



Gvidantoj de JET'2001:

Patro Hatto VON HATZFELD: Germanio. < hatto<>salesianer.de >
D-ro Ulrich MATTHIAS: Ohmstr. 13; D-65199 Wiesbaden. JET-estro. Tel: +49-611-466712.
    Ulrich.Matthias<>t-online.de

Por JET kaj EEK  gxenerale:
Adolf BURKHARDT, Gimpelweg, D-73235 Weilheim/Teck, tel. kaj fakso +49 7023 72413
    <Adolf.Burkhardt<>t-online.de>
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D-78050 Villingen, fakse: +49 7721 22074, <Bernhard.Eichkorn<>esperanto.de>

Aligxu cxe: Marija BELOS'EVIC, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb,
telefono: + 385 1 3745 052, < mbelosev<>public.srce.hr >



La listo de la aligxintoj trovighas nun en la dosiero jet2001p.htm