55-a Kongreso de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Kromeriz (Cxehxa Respubliko) 20-27 julio 2002

La kongresurbo

La nomo de la kongresurbo Kromeriz (prononcu Kromierzijx) estas malfacile prononcebla por eksterlandanoj. La urbo trovigxas en Moravio - landparto de Cxehxa Respubliko, situanta surborde de rivero Morava (220 m super marnivelo). Gxi estas urbo negranda (30 mil enlogxantoj), kiu per sia situo, beleco kaj signifo allogas vizitantojn el la tuta mondo. Gxia Cxefepiskopa Kastelo (iama sidejo de episkopoj kaj iliaj korteganoj de cxefdiocezo Olomouc) kun vastaj kastelaj gxardenoj estas envicigitaj en listo de mondaj kulturaj kaj naturaj heredajxoj de UNESCO. Kaj nur kelkajn metrojn de la kastelo trovigxas la Cxefepiskopa Gimnazio, kiu farigxos agrabla kongresejo de la 55-a IKUE-Kongreso. Dekstra flanko de la Cxefepiskopa Gimnazio estas per Muelila Portalo (Mlynska brana) kunigita kun la kastelo. Maldekstre gxi najbaras kun gotikstila pregxejo de sankta Mauxricio. Krom multaj aliaj historiaj vidindajxoj en la urbo trovigxas pregxejo de sankta Johano la Baptisto, la barokstila perlo kaj parohxa pregxejo de Cxielenpreno de Beata Virgulino Maria, iama romanikstila konstruajxo rekonstruita en novgotika stilo. Dum libera tempo oni povas gxui belecon, promenante en cxarma Florgxardeno, kastelaj gxardenoj aux gustumi vinon en tute proksimaj Cxefepiskopaj Vinkeloj.

Urbo Kromeriz estas atingebla perauxtomobile, pertrajne aux perbuse. Peraviadile oni atingas urbon Brno, eventuale Pragon kaj de tie pertrajne la urbon Kromeriz. Cxiu aligxinto ricevos detalajn informojn pri vojagxkoneksoj, ebligantaj senprobleme atingi la kongresurbon. Pliajn informojn vidu che la fino de chi tiu artikolo.

La kongresejo
La kongresejo estas konstruajxo de Cxefepiskopa Gimnazio, iama Knaba Seminariejo por malkovro de vokiteco al sacerdoteco. Gxi estas konvena por la kongreso. Cxio okazos sub unu tegmento. Kapacito de la litlokoj estas 220 en suficxe grandaj cxambroj, plejofte kun 3 litoj. En koridoroj de cxiuj etagxoj ekzistas bone funkciantaj necesejoj, lavejoj kaj dusxejoj kun varma akvo. En gimnazia konstru-komplekso ekzistas kuirejo kun du mangxejoj por pli ol 300 mangxantoj. Por kongresaj kunsidoj estas je dispono auxlo kaj aliaj kunvenejoj. Por privataj aux grupaj pregxadoj ekzistas du kapeloj, por mescelebroj la apuda pregxejo de sankta Mauxricio. Surkoridore estas trinkajxauxtomatoj kaj ecx bolaparatoj por pretigo de propra kafo aux teo.

Se iuj preferas logxi en hotelo, ni proponas logxeblecon en tre proksima hotelo Boucxek sur la Granda Placo (Velke namesti), tri minutojn de la kongresejo.

Kongresaj kotizoj
pageblaj en cxehxaj kronoj, euxroj aux US-dolaroj.
Tarifo A: Cxiuj landoj sen B. Tarifo B: Euxropa Unio, Skandinavio, Svislando, Nord-Ameriko.

1. Kongresa aligx-kotizo (ne repagebla) por cxiu persono pagenda antaux la kongreso:
gxis 31.3.2002: A: 10.- euxroj, B: 20.- euxroj
gxis 31.5.2002: A: 15.- euxroj, B: 30.- euxroj
ekde 1.6.2002: A: 20.- euxroj, B: 40.- euxroj
Gejunuloj malpli ol 25-jaragxaj gxuas 50% rabaton de la koncerna kotizo laux grupo/periodo.

2. Kongresa kotizo pagenda en la kongresejo (inkluzivas tranoktojn, mangxojn, busvojagxojn):
A: 90.- euxroj, gejunuloj 50.- euxroj
B: 140.- euxroj, gejunuloj 80.- euxroj

Nur mangxoj sen tranoktoj:
A: 50.- euxroj, B: 80.- euxroj

3. Hotelaj prezoj en Hotelo Boucxek por 7 noktoj (pagendaj en hotelo, alkalkulu eblan inflacion):
cxambro logxigita de 1 persono 210.- euxroj,
cxambro logxigita de 2 personoj 280.- euxroj,
apartamento logxigita de 1 persono 360.- euxroj,
apartamento logxigita de 2 personoj 450.- euxroj.

Grava atentigo! La menciitaj kotizoj inkluzivas neniun asekuron. Cxiu kongresano por kongresaj tagoj prizorgu por si la asekuron (precipe sanitaran) en sia lando.

La aligxilon oni traktos kiel validan
post ricevo de aligxkotizo. Aligxkotizon oni povas sendi al banka konto de la Cxehxa IKUE-Sekcio: KB Prerov, kont- numero 194214890297/0100, aux per posxtmandato je nomo kaj adreso: s-ro Miloslav Sxvaek, Trsxicka 6, CZ-75127 Penice, Cxehxa Respubliko. Al jena adreso (kun ebla risko de la sendinto) oni povas sendi la aligxkotizon en bone pakita kaj registrite sendita leterkoverto. 

La aligxilon sendu al
IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, Miloslav Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehxa Respubliko.

Aliaj informoj pri la 55-a Kongreso de IKUE
TTT-pagxoj: < http://www.ikue.org, > < http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek >
Perletere: IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, Trsxicka 6, 751 27 Pencxice, Cxehxa Respubliko.

Responsulo de IKUE kaj LKK
S-ro Miloslav Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehxa Respubliko, telefon-numero +420 641 228304. 
Retadreso: msvacek@iol.cz.

Kore invitas al partopreno
de la 55-a IKUE-Kongreso la katolikajn esperantistojn kaj simpatiantojn de la katolika E-movado gxia arangxanto la Cxehxa IKUE-Sekcio, IKUE-Estraro kaj Loka Kongresa Komitato. Gxis la revido venontjare dum la 55-a IKUE-Kongreso en Kromeriz!

Skizo de provizora programo
Sabato, 20.7.2002
Akcepto kaj logxigo. Vespera mangxo. Sankta Meso en pregxejo de sankta Mauxricio. Ekzerco de la kantoj por Inauxgura Sankta Meso.

Dimancxo, 21.7.2002
Matenmangxo. Rozaria pregxo. Inauxgura Sankta Meso en pregxejo de sankta Mauxricio. Solena inauxguro de la kongreso en Deputirara Salonego en Cxefepiskopa Kastelo. Tagmangxo. Libera posttagmezo. Vespermangxo. Interkona vespero finigxota per vespera pregxo.

Lundo, 22.7.2002
Matenmangxo. Matena pregxo en kongresejo. Prelego. Tagmangxo. Sankta Meso en pregxejo de sankta Johano Baptisto. Vespermangxo. Vespera programo en kongresejo.

Mardo, 23.7.2002
Matenmangxo. Matena pregxo en kongresejo. Vizito de Cxefepiskopa Kastelo kaj historiaj urbaj vidindajxoj. Tagmangxo. Perbusa pilgrimo al pilgrimloko kun Baziliko de Cxielenpreno de Virgulino Maria sur monto Hostyn. Sankta Meso kun episkopo kaj Krucvojo. Vespermangxo. Koncerto en pregxejo de sankta Mauxricio.

Merkredo, 24.7.2002
Rozaria pregxo. Sankta Meso en pregxejo de sankta Mauxricio. Matenmangxo. Gxenerala Kunveno de IKUE. Tagmangxo. Vizito de Flora Gxardeno, promeno en Kastelaj Gxardenoj. Vespermangxo. Gxenerala Kunveno de IKUE - dua parto finigxota per vespera pregxo.

Jxauxdo, 25.7.2002
Matenmangxo. Prelego. Tagmangxo. Perbusa ekskurso kun Sankta Meso. Vespermangxo. Libera ripoztempo.

Vendredo, 26.7.2002
Matenmangxo. Prelego. Tagmangxo. Rozaria pregxo kaj Sankta Meso en pregxejo de Cxielenpreno de Beata Virgulino Maria. Vespermangxo. Adiauxa vespero - bunta programo de la kongresanoj finigxota per vespera pregxo.

Sabato, 27.7.2002
Matenmangxo. Sankta Meso en pregxejo de sankta Mauxricio. Solena fermo de la kongreso. Tagmangxo. Adiauxo kun la kongresurbo Kromeriz.

Helpe de viaj proponoj kaj sugestoj oni formos definitivan programon, kiu postlasos cxe cxiuj kongresanoj neforgeseblajn rememorojn pri la 55-a IKUE-Kongreso kaj entuziamon aktivadi kadre de la katolika Esperanto-movado.

Pri urbo Kromeriz
Nomo de la urbo Kromeriz havas slavan devenon. Gxia nuna formo historie evoluigxis el malnovslava Kromezirj (germ. Kremsier, latin. Cromesir). En 11-a jc. gxi farigxis havajxo de episkopejo de diocezo Olomouc, tial gxi farigxis kortega rezidejo de episkopoj de Olomouc. Dum kelkaj jarcentoj la urbo Kromeriz travivis diversajn dramajn situaciojn, precipe pro husana revolucia movado kaj pli posta tridekjara milito. Regreson de la urbo haltigis en la 16-a jc. episkopo Karel Lichtenstein, kiu estas konsiderata kiel dua fondinto de la urbo. En la 17-a kaj 18-a jcj igxis Kromeriz kultura centro de Moravio. El tiu tempo devenas nuna aspekto de la urbo. Post altigo de episkopejo Olomouc je cxefepiskopejo la urbo Kromeriz farigxis sidejo de la cxefepiskopo. Krom bela kastelo kun subkastela gxardeno, parohxa pregxejo de Cxielenpreno de Virgulino Maria, pregxejo de sankta Johano Baptisto, pregxejo de sankta Mauxricio ekzistas en la urbo multaj historiaj vidindajxoj.