14-a Ekumena Kongreso
52-a de IKUE                           49-a de KELI
7 - 14 Auxgusto 1999
en Gliwice, Pollando
" .. ke cxiuj estu unu .. "
La ordono de Jesuo, kaj la stato de ekumeno sojle de la 3-a jarmilo
kune kun
3-a JET'99
( 3-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro)
samtepe en la sama kongresejo, sed ofte kun aparta programo
.
La 20-a jarcento de la Kristanismo estas la jarcento de kreskanta ekumeno. Kion ni atingis? Kio estas nun komuna inter la Kristanaj eklezioj? En cxi tiu ekumena kongreso ni volas bilanci. Sed antaux cxio ni volas kune vivi Kristane, pregxante por plia progreso de unueco inter la gefratoj de Jesuo Kristo,
"por ke la mondo kredu".
(Joh 17,21)
La Estraroj de IKUE kaj KELI decidis laux la propono de Ekumena Komisiono kunvoki la Kristanan Esperantistaron je 1999 al 14-a Ekumena Kongreso en Pollando. La kongreso okazos en Gliwice tuj post la UK Berlino. La Ekumena Komisiono ankaux decidis, samtempe samloke organizi 3-an Junularan Ekumenan Esperanto-Tendaron JET'99. (Oni povas ricevi apartan informilon cxe unu el la subskribintoj; sed aligxo eblas jam per la apuda aligxilo.)

Oni atentu la speciale favorajn prezojn por familioj kaj por grupoj. Tio estas la sxanco, kunvenigi parencajn aux konatajn junulojn kaj familiojn al nia Esperanto-kunveno. Estas antauxkondicxo, ke la junuloj kaj infanoj jam komencis lerni Esperanton. Tion konfirmu antauxe grup-gvidanto aux gepatroj. Dum la kongeso ni donos kurson por komencantoj kun antauxscioj kaj paroligan kurson.

Ni kore invitas vin aligxi al nia 14-a Ekumena Kongreso Gliwice 1999.

Adolf Burkhardt  kaj  Bernhard Eichkorn

Aligxilo
al Stanisaw MANDRAK (la adreson vidu sube sur la lasta pagxo)
Familioj kaj grupoj bezonas nur unu aligxilon. La grupestro aux unu el la gepatroj kruc-signu supre kesteton kaj metu sian nomon en la suban linion:

/    /  Mi/ni aligxas al la 14-a Ekumena Kongreso 1999 en Gliwice, Pollando

/    /  Mi/ni aligxas al JET'99 en Gliwice, Pollando

Tuta nomo:_______________________________________________________

Bonvolu skribi vian familian nomon MAJUSKLE kaj la personan nomon minuskle

Adreso:__________________________________________________________

Lando (en Esperanto):____________________telefono: ______________________

faksnumero: __________________ reta adreso: ___________________________

Sekso (signu inter la strekoj): ina /    /,        vira /    /.

(Nur JET-aligxantoj): La aer-linia distanco de mia logx-loko al Gliwice estas cx.:_______km

Agxo: (Nur, se je 7.8.99 malpli ol 25-jara, notu cxi tie la naskigxtagon: ______________

Familio/grupo:
Kun mi venos: __________________________________________________________
Skribu cxi tie la
nomojn kaj en _________________________________________________________
krampoj la
agxojn (gxis 25 jaroj) ___________________________________________________

Logxado: Grupanoj/familioj ricevos du- aux tri-litajn cxambrojn laux siaj nombroj.
Unuopuloj aux paroj forstreku inter / / la nevalidajn partojn

Mi/Ni mendas / unu-litan  /  du-litan /  tri-litan / cxambron

Mi/Ni mendas en la hotelo Piast / unu-litan / du-litan / cxambron

Mi signas cxe la fino de la linio, se mi/ni volas partopreni nur dumtage sen kongresaj tranoktoj: /     /

Mangxoj: Signu la finon de cxi tiu linio, se vi ne volas partopreni la kongresajn mangxoj   /     /

Grupoj/familioj skribu post cxi tiu frazo la nombron de la personoj,
kiuj deziras vegetarajn mangxajxojn; unuopaj vegetaranoj skribu  1      /      /

Ekskursoj: (Elektu unun el du, cxar la ekskursoj okazos samtempe.
Grupoj/familioj skribu inter la oblikvajn strekojn la nombron de la personoj)

Mi aligxas ekskurson / al Auschwitz/Oswiecim  /     /  aux samtempe al Krakovo  /     /

Mi proponas jenajn kontribuojn al la kongresa programo (temo, dauxro): (Atentu, ke en la limigita tempo de la kongreso ne cxiuj ofertoj povas esti prezentataj)

________________________________________________________________

________________________________________________________________

La aligxo validas post pago de la aligx-sumo (Partoprenantoj el nepagipovaj landoj pagos la aligx-sumon en la kongreso).



Gliwice situas en la sud-okcidenta parto de Pollando en Supra Silesio 30 km okcidente de Katowice inter Wrocaw kaj Kraków. i estas atingebla el Berlino trajne kaj auxtomobile en 7 horoj.

En Gliwice ni kongresos en fervojista teknikumo Collegium Nobilium (kolegio nobla), strato Chorzowska 5. La kongres-domo kaj la dorm-domo estas du plur-etagxaj konstruajxoj kunligitaj, do kvazaux sub unu tegmento. Cx. 100 cxambroj kun po tri litoj estos je dispono kiel unu-, du- aux tri-litaj, suficxe grandaj dormejoj, cxiu kun flu-akvo, sxranko kaj tablo. Dusxoj kaj necesejoj estas en la koridoroj. La kongresejo situas en kvieta logx-kvartalo, piede 20 minutojn norde de la stacidomo. La tram-linio 1 ligas la urbo-centron tra la stacidoma placo kun la kvartalo de nia kongresejo. La JET-anoj logxas en aparta koridoro.

Se iuj preferas logxi en la hotelo Piast, 600 m for de la kongresejo, ni luos unu-litajn cxambrojn por 110 Zloty/tage aux du-litajn cxambrojn por 130 Zloty/tage, cxiam kun matena mangxo en la hotelo. Pagendas la aligx-sumo kaj la prezo 2.2.

Dank' al malaltaj prezoj en Pollando ni povas fondi Helpan Kason, el kiu estos subvenciataj familioj kaj gejunuloj. Jam per la Gosty-a kongreso 1994 ni ekipis Helpan Kason, kiu ebligis Junularajn Tendarojn 1997 kaj 1998, kaj el kiu ni povis arigi sukces-plenan grupon de Kristanaj Esperantistoj en Graz 1997.

Prezoj:

Tarifo A en Zlotoj (Eks-socialismaj landoj sen GDR)
Tarifo B en DM (cxiuj aliaj)

1. Kongresa aligx-sumo:
gxis 31.3.99:  A: 20.-ZL;    B 70.- DM;
ekde 1.4.99:  A: 40.-ZL;    B 90.- DM;

2 .Kongres-prezo aldone pagenda en la kongreso

2.1. Normala prezo: unu-lita cxambro:Tarifo A: 450,- Zlotoj;  Tarifo B: 450,- DM
sumoj pagendaj kontante
du-lita cx./1 persono: A: 390,- ZL;  390,- DM

en Zoty (A) aux DM (B): tri-lita cx./1 persono: A: 340,- ZL;  340,- DM

2.2. Prezo sen kongresaj tranoktoj, sed kun mangxoj: A: 210,- ZL;  210,- DM

2.3. Familioj kaj grupoj gxis 6 personoj (1 aux 2 responsa(j) plen-agxulo(j), kaj inkluzive de cxiuj infanoj/junuloj gxis 25 jaroj): A: 500,- ZL  500,- DM

3. JET'99-anoj logxos aparte, sed en la sama domo, iom pli simple, ekz. ili ne havas lit-tukojn kaj devas kunporti dormo-sakojn. Ili havas grand-parte propran junularan programon. La prezoj estas pli malaltaj ol en la kongreso, sed la plen-agxaj responsuloj de la grupoj kaj la aliaj partoprenantoj de JET (prezo 4.3.) helpos en la porjunula kaj porinfana programoj. Partoprenantoj de JET'99 el ekssocialismaj landoj, kiuj logxas pli ol 500 km aer-distance de Gliwice, ricevos jenan vojagx-subvencion. Se la logx-loko distancas de Gliwice: pli ol 500 aer-liniajn km = 50.- DM; pli ol 1000 aer-liniaj km = 100.- DM; pli ol 1500 aer-liniaj km = 150.- DM.

4. JET'99-anoj pagas jenajn JET-prezojn:

4.1. Unuopulaj junuloj gxis 25 jaroj: Tarifo A: 90,- Zlotoj; Tarifo B: 90,- DM

4.2. Familioj/grupoj gxis 6 personoj (1-2 responsa(j) plen-agxulo(j), kaj inkluzive de cxiuj junuloj gxis 25 jaroj):
Tarifo A: 300,- Zlotojn; Tarifo B: 300,- DM.

Do en 6-persona grupo cxiu pagos 50 Zlotoj aux DM plus la aligx-sumo.

4.3. Aliaj partoprenantoj de JET'99: Tarifo A: 190,- Zlotoj; Tarifo B: 190,- DM

Pagu la aligx-sumon al jena banka konto:
- Polski Zwiazek Esperantystow O/Gliwice, Bank Slaski Katowice, I O/Gliwice, nr 10501285 - 0202114427.
- Aux  por eviti altajn bank-kostojn, pagu al UEA-konto sman-e de Stanislaw MANDRAK. Sed tiu-okaze nepre informu s-ron MANDRAK rete per < staman@priv.onet.pl >  aux posxt-letere
.

Provizora Kongresa Programo


Vendredo, 6.Auxgusto 1999
   Akcepto kaj logxigo: 16h00 - 18h00, 20h00 - 21h00 
Sabato, 7. Auxgusto 1999
   Akcepto kaj logxigo: 10h00 - 12h00 
   15h00 - 17h00 kaj 19h00 - 21h00 
   18h00 Vespera mangxo 
   19h30 Inauxgura vespero 
      finigxonta per vespera pregxo 

Dimancxo, 8.8.99
   08h15 Matena mangxo 
   Komuna matena pregxo 
   Dimancxaj Diservoj en urbaj parohxoj 
   Solena Malfermo matene aux posttag-meze. 
   12h30 Tagmeza mangxo 
   15h00 vizitado de la urbo 
   18h15 Vespera mangxo 
 

Dumsemajna taga programo
   06h45 Sankta Meso 
   07h45 Komuna matena pregxo 
   08h15 Matena mangxo 
   09h00 Komuna kantado 
   10h00 kaj 11h00: Prelegoj 
   12h00 Tagmeza Pregxo 
   12h30 Tagmeza mangxoj 
   15h00 Popol-dancoj 
   16h00 kaj 17h00: Prelegoj 
   18h15 Vespera mangxo 
   20h00 Vespera programo 
   21h45 Vespera pregxo 

Sabato, 14.8.1999
   Adiauxa Mateno 
   Forveturado 
 

Kore invitas vin nome de KELI, IKUE kaj de la LKK:
Adolf BURKHARDT ,
Gimpelweg 1, D-73235 Weilheim/Teck, fakso ..49 7023 72413
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20,D-78050 Villingen,  fakso: ..49 7721 22074, < Bernhard.Eichkorn@esperanto.de>
Stanisaw MANDRAK, str. Kormoranow 39-16,  PL-44114 Gliwice,  < staman@priv.onet.pl >
Atentu informojn dauxre aktualigotajn en: http://home.t-online.de/home/st-fidelis


al la Esperanta komenco-pagxo
al la cxef-pagxo