14-a Ekumena Esperanto-Kongreso
EEK 1999 Gliwice, Pollando
52-a de IKUE                              49-a de KELI
7 - 14 Auxgusto 1999

2000/10/10: Pro historiaj kauzoj kaj por ebligi komparojn flanke de aliaj kongresoj ni ne forigas cxi tiujn kongresajn informojn de Gliwice.
Pri la kongreso oni trovas abundan dokumentadon en Espero Katolika kaj Dia Regno.
Vidu ankaú la ÖkEsFo-arkivon
Jen la preparaj informoj de la 14-a EEK:


Atentu niajn informojn pri cxiuj Ekumenaj Esperanto-Kongresoj
Kongresaj informoj,  Prezoj,  Pri la programo de la kongreso, Aligxintoj (alfabeta listo)


1999/08/01: Kiel trovi la kongresejon en Gliwice?
per trajno: de la cxef-stacidomo veturu per tramo n-ro 4 nord-orienten. Bonvolu eltramigxi sur la 3a haltejo post la stacidomo. Tion oni povas ankaux atingi piede. La adreso de la kongresejo: Fervojista Teknikumo, strato Chorzowska 5.
per auxtomobilo: Sercxu en Gliwice la cxefstacidomon kaj sekvu la tram-linion nord-orietene (do ne en la centron de la urbo, sed for de la centro) gxis la 3a haltejo, tiam secxu la straton Chorzowska, domon n-ro 5.

1999/08/01: El la programo de la kongreso.
Atentu, ke ni ne antauxfiksas detalan programon. La kongreso estas vivanta entrepreno. Ofte aperas lastminute utilaj aux valoraj ideoj kaj proponoj. Tial la detala programo estos cxiam publikigita en la kongreso mem unu tagon antauxe. Sed nun estas jam fiksitaj jenaj detaloj:
Vendredo, 6.Auxgusto 1999
    Akcepto kaj logxigo: 16h00 - 18h00, 20h00 - 21h00
 Sabato, 7. Auxgusto 1999
    Akcepto kaj logxigo: 10h00 - 12h00,  15h00 - 17h00 kaj 19h00 - 21h00
    18h00 Vespera mangxo
    19h30 Enkonduko en la kongresan temon: "... ke cxiuj estu unu ... - stato de ekumeno sojle de
la 3a jarmilo", samtempe prezento de la Malgranda Ekumena Katekismo, la labor-dukumento de nia
14-a ekumena kongreso. Prezentos la kajeron pastro Adolf Burkhardt, prezidanto de KELI kaj de la
Ekumena Komisiono, kaj pastro Bernhard Eichkorn, reprezentanto de IKUE kaj vic-prezidanto de la
Ekumena Komisiono. Li akcentos la taskon kaj celon de ekumeno sojle de la 21a jarcento.

 

 

 Dimancxo, 8.8.99
    09h00  Partopreno en pol-lingva Diservo en evangelia pregxejo kun Esperantaj partoj, 1. km distance de la kongresejo.
        Cxeestos la evangelia episkopo EINWEILER el Bielsko-Biala.
    10h30  en la kongresejo: Solena malfermo kun invitiaj gastoj.
    13h00  Sankta Meso en Esperanto en katolika pregejo "Jesuo Kristo la Regxo". 500 m distance de la kongresejo.
     Tagmeza mangxo en la kongresejo
    15h30 Renkontigxo apud la Gliwice-a radiostacio, 30 minutojn piede de la kongresejo. Cxi tie komencigxis

antaux 60 jaroj la 2-a mondmilito per provoko fare de Hitler. Pregxoj por la mortintoj de la milito

 

 

    Post la vespermangxo: Distra Vespero kun partopreno de fama esperanta bardo s-ro Jerzy Handzlik, kiu kantos.
Lundo, 9.8.99, samtempe la skemo de la aliaj tagoj.
    06h45 Sankta Meso
    07h45 Komuna matena pregxo
    08h15 Matena mangxo
    09h00 Komuna kantado
    10h00 kaj 11h00: Gxenerala Kunveno de IKUE kaj Jarkunveno de KELI
    12h00 Tagmeza Pregxo
    12h30 Tagmeza mangxoj
    15h00 Popol-dancoj
    16h00 Enkondukos pastro Eichkorn en la 1an parton de la Malgranda Ekumena Katekismo: Nia komuna Kredo.

Post mallonga enkonduko ni arigxos en diskut-grupoj pri tiu parto de la Malgranda Ekumena Katekismo.

 

 

    18h15 Vespera mangxo
    20h00 Vespera programo
    21h45 Vespera pregxo
Mardo, 10.8.99
    Ekskurso per busoj al Oswiecim (Auschwitz). Unu buso veturos al Krakovo kun tiuj, kiuj mendis tiun ekskurson.
Merkredo, 11.8.99
    Kiel lunde, sed
    10h00  Enkonduko en plian parton de la Malgranda Ekumena Katekismo: Ni konfesas la unu bapton - sakramentoj.

Post mallonga enkonduko ni arigxos en diskut-grupoj pri tiu parto de la Malgranda Ekumena Katekismo.

 

 

Jxauxdo, 12.8.99
    Kiel lunde, sed
    10h00  Enkonduko en plian parton de la Malgranda Ekumena Katekismo: Sekvi Kriston - la vivo el la fido. Amo al Dio

Post mallonga enkonduko ni arigxos en diskut-grupoj pri tiu parto de la Malgranda Ekumena Katekismo.

 

 

Vendredo, 13.8.99
    Kiel lunde, sed
    10h00  Enkonduko en plian parton de la Malgranda Ekumena Katekismo: Sekvi Kriston - la vivo el la fido.

Amo al proksimulo. Post mallonga enkonduko ni arigxos en diskut-grupoj pri tiu parto de la Malgranda Ekumena
Katekismo.

 

 

    Adiauxa vespero
Sabato, 14.8.99
    Adiauxa Mateno
    Forveturado 



1999/08/01: La teksto de la Malgranda Ekumena Katekismo en Interreto
Oni povas trovi la tekston en < http://home.t-online.de/home/st-fidelis > sub parto "Esperanto" "kolekto".
La kajero Malgranda Ekumena Katekismo estas esperanta traduko de la germana libro "Kleiner Ökumenischer Katechismus" de profesoro Schütte, Germano. Esperantigis la libron Adolf Burkhardt. La libreto montras, kiom multe estas komuna inter la kristanaj konfesioj, sed ankaux la problemoj estas montrataj. Cxiuj partoprenantoj ricevos po unu ekzempleron de tiu Malgranda Ekumena Katekismo, kaj gxi estas la cxefa gvidlibro pri la kongresa programo. 

1999/05/20: JET-anoj en klascxambroj sur matracoj. La aligxoj al nia Ekumena Esperanto Kongreso EEK jam atingis la nombron de 164 partoprenantoj (stato de 30.4.1999); kun la 85 JET-anoj tio jam estas 250 partoprenantoj. Por havi ankoraux liberajn lokojn por dauxre aligxantoj EEK-anoj, ni metos matracojn en cxambroj por la JET-anoj. Tiel okazos ecx pli la etoso de tendaro, kaj precipe ni povos ankoraux akcepti pliajnpartoprenantojn en EEK. 

1999/02/03: Kial la prezoj ne en Euxroj? Olve Kantele: Lahnatie 14, B 8; FIN-02170 Espoo, skribas al Siegfried Krüger: Kial hodiaux, en la jaro 1999, la prezoj en la aligxilo estas nomitaj en DM kaj ne en Euxroj? EICHKORN respondas: Ni fiksis la prezojn jam en somero 1998. Tiam la valoro de Euxro ankoraux ne estis fiksita. Vi povas ja nun facile mem kalkuli la valorojn. Pro tio mi jam je 1999/01/10 notis la tabelon de la Euxro-valoro en cxi tiu ret-pagxo
Gxeneralaj informoj:

Ni invitas al 14-a Ekumena Kongreso en Gliwice 7.-14.8.1999. (La nomo Gliwice estas Pola kun akcento sur la antauxlasta silabo wi). La definitiva invitilo aperis je 10.11.98.

La Estraroj de IKUE kaj KELI decidis laux la propono de la Ekumena Komisiono kunvoki la Kristanan Esperantistaron je 1999 al 14-a Ekumena Kongreso  en Pollando. La kongreso okazos en Gliwice tuj post la UK Berlino. La Ekumena Komisiono ankaux decidis, samtempe samloke organizi 3-ajn Junularajn Ekumenajn Esperanto-Tagojn JET'99. Tiel estigxas la sxanco por Kristanaj Esperantistoj, kunvenigi parencajn aux konatajn junulojn kaj familiojn al nia Esperanto-kunveno. Estas antauxkondicxo, ke la junuloj kaj infanoj jam komencis lerni Esperanton. Tion konfirmu antauxe grup-gvidanto aux gepatroj. Ni okzigos dum la 14-a EK kursojn por komencantoj kun antauxscioj kaj paroligan kurson.

Gliwice estas nun la sidejo de Pola Esperanto-Asocio PEA, kiu peras kunlaborantojn por la Loka Kongresa Komitato LKK. La urbo situas en la okcidenta parto de Pollando apud Katowice inter Wrocaw kaj Kraków. Gxi estas facile atingebla el Berlino trajne kaj auxtomobile en 7 horoj.

En Gliwice ni vivos en fervojista instruejo Collegium Nobilium (kolegio nobla). La kongres-domo kaj la dorm-domo estas du konstruajxoj kunligitaj, do kvazaux sub unu tegmento. Tamen dank' al malaltaj prezoj en Pollando ni povas fondi Helpan Kason, el kiu estos subvenciataj precipe familioj kaj gejunuloj, sed ankaux la partoprenantoj el ekssocialismaj landoj. Jam per la Gostyn-a kongreso 1994 ni nutris Helpan Kason, el kiu povis okazi Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tendaroj 1997 kaj 1998, kaj el kiu ni povis arigi sukces-plenan grupon de Kristanaj Esperantistoj en Graz 1997.

 Adolf Burkhardt kaj Bernhard Eichkorn


Prezoj:

Tarifo A en Zloty  (Eks-socialismaj landoj sen GDR)
Tarifo B en DM aux samvalore en aliaj sxangxeblaj valutoj (cxiuj aliaj)

1. Kongresa aligx-sumo pagenda de cxiu persono kun la aligxo
gxis 31.3.99:  Tarifo A: 20.-Zloty;   Tarifo B: 70.- DM;
ekde 1.4.99:  Tarifo A: 40.-Zloty;  Tarifo  B: 90.- DM;

2. Kongresa prezo aldone pagenda komence de la kongreso.
2.1. Normala prezo
- unu-lita cxambro: Tarifo A: 450,- Zloty;    Tarifo B: 450,- DM
- du-lita cxambro / 1 persono: Tarifo A: 390,- Zloty;   Tarifo B: 390,- DM
- tri-lita cxambro / 1 persono: Tarifo A: 340,- Zloty;   Tarifo B: 340,- DM
2.2. Familioj kaj grupoj gxis 6 personoj
(1 aux 2 responsa(j) plen-agxulo(j), kaj inkluzive de cxiuj infanoj/junuloj gxis 25 jaroj):
Tarifo A:  500,- Zloty;  Tarifo B: 500,- DM. Do en 6-kapa grupo cxiu persono pagos 86,50 Zloty/DM plus la aligx-sumo.
(En la JET-parto ili pagos jenan komunan sumon: Tarifo A: 300,- Zloty;  Traifo B: 300,- DM). Do en 6-kapa grupo cxiu persono pagos 50 Zloty/DM plus la aligx-sumo.)
La diferenco inter la JET-parto kaj la kongresa parto estas:
- sur la litoj de JET-cxambroj ne estas lit-tukoj, kaj cxiu persono bezonas dormo-sakon aux proprajn lit-tukojn.
- oni logxas en la etagxo de la gejunuloj, kiuj ne estas tiel trankvilaj kiel la kongresanoj.
- oni partoprenas en la gardado de la infanoj kaj junuloj, precipe rilate al la propra grupo.

3. JET'99-anoj  rigardu la informojn en JET'99

 Kore invitas vin nome de KELI, IKUE kaj de la LKK:

Adolf BURKHARDT , Gimpelweg, D-73235 Weilheim/Teck.
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, D-78050 Villingen.
Stanislaw MANDRAK, str. Kormoranow 39-16, PL-44114 Gliwice.

Informoj pri JET'99