18-a Ekumena Esperanto-Kongreso (EEK)
60-a de IKUE - 57-a de KELI
21- 28 Julio 2007 en Pelplin, Pollando
" .. Dio estas la amo .. (1 Joh 4,16)
La ĉefa donaco de Jesuo - kaj ni ... ?
 

kune kun la 8-a JET'07 (8-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro)

samtempe samloke, sed ofte kun aparta programo


La rezulto de la kongreso el vidpunkto de Bernhard Eichkorn, ĉeforganizanto

1. La pli ol 200 partoprenantoj de la kongreso estis agrablaj. 
- Triono estis Poloj, sed ili ne superregis la kongreson. 
- 20 % venis el okcidentaj landoj - signo, ke la kristana Esperantistaro en okcidentaj landoj ne estas granda. 
- 10 % estis evangeliaj - tro malmultaj por kristane ekvilibrigi ekumenan kongreson. Laudire ili timas la tro katolikan Pollandon. Ni vidos, ĉu post du jaroj en Francio, kie KELI organizos la kongreson, la situacio estos rimarkinde pli bona. 
- 10 % estis junuloj - bedaŭrinde mankis la ukraino Prudko kun siaj 20 junulinoj. 
- 4 familioj kun 11 infanoj - nu, pli da ili pli feliĉigintus min.

2. La loko Pelplin ravigis min: Bonaj ekipaĵoj. Ĉiuj lokoj por la vivo de la kongreso estis bonaj. Neniaj publikaĵoj en Pelplin forlogis la kongresanojn - tute alie ol ekz. en Rimini. La ĉefaj ekipaĵoj en Pelplin estas la belega, brike konstruita katedralo, nomita "baziliko", la porsacerdota seminario, kie ni kongresis, la alkonstruita klerig-domo Marianum kaj la biblioteko kun la Gutenberg-biblio. La kongresaj aranĝoj estis la solaj, kiu allogis la kongresanojn. Tiel la partopreno en la kongresaj aranĝoj estis bona.

3. La laboro de la Loka Kongresa Komitato (LKK) gvide de s-ino Jadviga WASIUK estis mirinda. Ĉio estis bone preparita kaj iris glate. La kunlaboro inter la LKK kaj mi kiel reprezentanto de la Ekumena Komisiono estis bonega. La laboro estis bone dividita inter ili kaj mi. Neniuj tensioj.

4. Belegan Kongresan Informilon Jadviga WASIUK kaj Eduardo KOZYRA preparis, vere montrinda al chiuj interesighantoj. Ĝin oni vere povas montri al ĉiu intresiĝanto. Ekzemple mia episkopo, al kiu mi sendis unu ekzempleron kun raporto pri mia vojaĝo al Pollando, laŭdis ĝin, ke ĝi donis al li bonajn informojn, kvankam li ja ne estas Esperantisto.

5. Plaĉis al mi la vesperoj, precipe kun entuziasmige kantantaj kaj ludantaj infanoj. Pleje plaĉis al mi la kantado de la infanoj (8 - 17-jaruloj) de la koruso Modraki. La aliajn mi ne havis tempon partopreni, sed oni rakontis al mi simile. La vesperojn organizis la LKK.

6. La kongresa programo estis sukcesplena: lunde la temo "Dio estas amo" evoluis kun multe pli da unueco inter la kristanoj ol mi supozis; vendrede la ekumena diskuto montris gravajn diferencojn inter ni. Sed nepre necesas, ke tiaj diskutoj okazu.

7. La Diservoj estis bonegaj en bela baziliko kaj bona kapelo. ADORU estis en la mano de ĉiu kongresano (vidu n-ro 13). Frumatene okazis ĉiutage Sankta Meso, poste ekumena Matenpreĝo, antaŭ la tagmanĝo estis libera ekumena preĝo kaj vespere ekumena vesperpreĝo. En liberaj tempoj ĉiutage oni preĝis publike la rozarion, ofte matene antaŭ la Sankta Meso. bone estis, ke la katolikoj partoprenis je la unua tago en la publika Sankta Meso. Tiel la kongreso prezentiĝis antaŭ la urba publiko.

8. La manĝoj estis bongustaj kaj la servistaro estis ĝentila - pli ol kelkaj (malmultaj) kongresanoj. Sed vre nenio estas plendinda.

9. La du ekskursoj al Malbork (Marienburg) kaj Gadansk (Danzig) estis inform-riĉaj, kvankam iomete nervozigaj. Tion estigis ankaŭ la ege malbona vetero en Malbork.

10. Al Miloslav Sváĉek mi dankas por la bona gvidado de la Solena Malfermo. Ĝi estis vere digna reprezentado de nia kongreso rilate al publikaj personoj.

11. Al Eduardo KOZARA ni dankas pri kongresa vortaro en esperanta, angla kaj pola lingvoj, kiun li preparis en intensa laboro.
Li anoncis, ke li preparas duan libreton kun la polaj kaj anglaj listoj de la vortaro. Interresiĝantoj demandu lin mem sub la leter-adreso < esperanto<>powiat.malbork.pl >. (mi anstataŭas la signoj @ per <> por malebligi la uzon de la retadresoj per komerciaj serĉ-maŝinoj)

12. Ni faris interesan ekzperimento kun libera ĵaŭda posttagmezo, dum kiu ne estis oficiala programo, sed ĉiu interesiĝanto rajtis prelegi aŭ prezenti siajn publikigaĵojn. Lunde mi kunvenigis la prelegemulojn kaj ni fiksis la prelegojn, kiujn mi publikigis en la program-tabulo. Vere en ĉiu prelego partoprenis sufiĉa aro da aŭskultantoj. Tiel ne aŭdiĝis la kutimaj plendoj, ke mankas la libera tempo pro tro da kongresa programo, sed aliflanke la prelegemuloj, kies temo en estis konvena al la temo de la kongreso, havis eblecon prelegi.

13. La artifiko kun ADORU. Ĝis nun en ĉiu ekumena kaj IKUE-kongreso estis granda grupo, kiu ne havis ADORU en la mano, kiam oni volis ĝin utiligi. Nun mi postulis 10 EUR pli de ĉiu kongresano, kaj mi donis al ĉiu unu uzitan libron ADORU. Se li redonos la pruntedonitan libron je la fino de la kongreso, li rericevos 5 EUR, kaj la kongresa kaso pagos po 5 EUR al la ADORU-kaso por la utado de la libro. Kiu kunportis sian propran ADORU (kun enskribita nomo), ricevis 10 EUR da rabato de la kongresa kotizo. La sistemo bonege funkciis. Nur 6 librojn oni redonis je la fino, por ricevis siajn 5 EUR. Pli ol 60 ADORU estis venditaj. Kaj pli ol 140 kunportis sian propran libron, kiun la plimulto el ili estus hejme forgesinta, se ili ne sparintus 10 EUR.

14. Unuan fojon en niaj kongresoj ne-membroj pagis 20 EUR pli ol IKUE- kaj KELI-membroj. Mi celis membrigi la ne-membrojn. Tio ne sukcesis. Ni gajnis nur 4 novajn IKUE-membrojn. Membrigo sukcesus, se ni dirus: Kiu membriĝas, ricevas iun rabaton, ekz. 10 EUR. Tiuokaze la plipago de la ne-membroj devus esti 30 EUR, kiam la jar-membreco estu 20 EUR. 

15. La financa rezulto: 911,19 EUR restas por la Kongresa Fonduso, kiu en venontaj kongresoj servos kiel helpa sumo, kiam la kongreso dificitos. Tia pago okazis nun la unuan fojon. La Kongresa Regularo skribas: "La Ekumena Kongresa Fonduso havu rezervon de minimume 5.000 EUR." (Kongrresa Regularo 6.3) "Ĉiu Ekumena Esperanto-Kongreso ... antaŭkalkulu gajnon de 5 % el la tuta kongresa buĝeto por la Kongresa Fonduso." (Kongresa Regularo 6.1). Tio estas la sola vojo, kiun mi vidas, eviti la netolereblan fakton, ke iu kongresa deficito, kiu pro neantaŭvideblaj kaŭzoj estiĝis, devas esti kovrata de la organizanto de la kongreso.

16. Bone funkciis la lingvaj kursoj de Stanislav MANDRAK, Gisel MICHEL-NEUROT kaj Alois EDER. La nombro de la malbonaj esperantistoj en niaj kongesoj bezonas streĉojn por plibonigi la lingvon. La kurs-gvidantoj ricevis 100 EUR por minimume 10 kurs-horoj.

17. La junulara parto JET'07 ne havis multajn partoprenantojn, sed ili estis bone prizorgitaj de la gvidantaro. Aperis neniu problemo. En la fina vespero ili forte kontribuis.

Kompreneble oni povus ankau paroli pri malglataĵoj. Sed krom ke la 23 Ukrainanoj ne venis, char ili supozis pro tajperaro en mia unua letero skribita komence de 2006, ke la kongreso okazos en Augusto 2007, mi volas silenti pri la aliaj truetoj de la kongreso. Ili estis vere elteneblaj.

Bona konsilo estas, ke oni antaŭfiksu fiksan prezon por la uzado de chambroj unu aŭ du noktojn antaŭ la kongreso. Ni postulis dekonon de la kongresa kotizo por unu nokto (sen promesi iujn manĝojn, kiuj tamen estis donitaj), sed tion iuj ne taksis justa solvo.

Bernhard EICHKORN

- Bonan raporton pri la kongreso kun belaj bildoj publikigis Miloslav Sváĉek en sia revuo "Dio Benu" 3 2007