18-a Ekumena Kongreso
, 60-a de IKUE, 57-a de KELI
  21- 28 Julio 2007 en Pelplin, Pollando
" .. Dio estas la amo .. (1 Joh 4,16)"
La ĉefa ordono de Jesuo - kaj ni ... ?
kune kun la  8-a JET'07 ( 8-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro)
samtempe samloke, sed ofte kun aparta programo


.
Jesuo Kristo preĝas por la unueco de la kristanoj. Kaj ni? Kio komuna vivas kaj kreskas hodiaŭ en niaj kristanaj eklezioj? En ĉi tiu ekumena kongreso ni volas kune vivi kristane, preĝante kaj parolante por plia progreso de amo kaj unueco inter la gefratoj de Jesuo Kristo - en ni kaj inter ni.
IKUE kaj KELI vokas la Kristanan Esperantistaron al 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Pelplin, Pollando, proksime de Gdańsk/Danzig kaj Malbork/Marienburg. Samtempe samloke okazas la 8-a Junulara Ekumena Esperant-Tendaro JET'07. Atentu la favorajn prezojn por familioj kaj por grupoj - ŝanco, kunvenigi konatajn gejunulojn kaj familiojn al nia Esperanto-kunveno. Estas antaŭkondiĉo, ke la gejunuloj kaj infanoj jam komencis lerni Esperanton. Tion konfirmu antaŭe grup-gvidanto aŭ gepatroj. Dum la kongreso ni donos kurson por komencantoj kun antaŭscioj, kaj paroligan kurson.        Bernhard Eichkorn

PELPLIN estas malgranda urbeto en norda Pollando proksime de Malbork. En Pelplin la kongresejo estos la Alta Seminario
(Supera Porpastra Seminario), Pl.Mariacki 2. Parto de la kongresanoj loĝas en Collegium Marianum, Pl. Cystersów 1, 100 m distance de la kongresejo. La JET-anoj loĝas en ZS nr.1 (la Mezlernejo), ĉe la strato/ul. Sambora 5, ĉ. 500 m distance de la kongresejo Alta Seminario. La Katedralo, la Alta Seminario kaj la Collegium Marianum troviĝas en unu loko. En la Alta Seminario estas „Aula Magna” – granda salono, kelkaj pli malgrandaj aŭloj kaj refektorio (manĝejo). Ĉe Alta Seminario estas bela ĝardeno, en kiu partoprenantoj povas ripozi, promeni kaj mediti. Ducent metrojn de la seminario (kongresejo) estas bela palaco de dioceza episkopo Johano Bernardo Szlaga kun ankaŭ bela vizitinda ĝardeno.     Jadwiga WASIUK

Ni kore invitas vin aliĝi al nia 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso Pelplin 2007
Philippe COUSSON kaj Miloslav ŠVÁČEK, prezidantoj de KELI kaj IKUE
Lajos KÓBOR kaj Bernhard EICHKORN de la Ekumena Komisiono
Jadwiga WASIUK < jagaw53@poczta.onet.pl > kaj Edward KOZYRA
< esperanto@powiat.malbork.pl > por la Loka Kongresa Komitato
Atentu la informojn daŭre aktualigotajn en: http://www.Bernhard-Eichkorn.de


Aliĝilo sendota al
Jadwiga WASIUK, Strzelnica 8, PL 83-130 Pelplin < jagaw53@poczta.onet.pl >
Geedzoj sen infanoj, same familioj kaj grupoj bezonas nur unu aliĝilon.
Gepatroj kun infanoj utiligu ankaŭ la suban parton 2. Grupestroj utiligu anka
ŭ la suban parton 3.

1. Unuopulo/patro/grupestro: Nomo:____________________________________
Bonvolu skribi vian familian nomon MAJUSKLE kaj la personan nomon minuskle

Adreso:____________________________________________________________

Lando (en Esperanto):____________________telefono: ______________________

faks-numero: ________________ reta adreso: ______________________________
        (Sube bv. ĉiam kruc-signi la enkrampan spacon, kiu rilatas al vi)
Sekso (signu inter la krampoj): ina (   ),        vira (   ).


Ĉambro:
(kruc-signu vian deziron!)
Mi mendas (   )unu-litan en (   )Alta Seminario aŭ en (   )C.Marianum
aŭ (   )du-litan  en (   )Alta Seminario aŭ en (   )C.Marianum, 
aŭ (   )tri-litan   aŭ (   )kvar-litan ĉambron (kruc-signu! atentu la prezojn en 5.1.)
kun jena kunulo en mia 
ĉambro: _________________________________________
- (   )  Tio estas mia edzino, por kiu mi ne plenigas plian aliĝilon.
- (   )  Mi/ni volas partopreni nur dumtage sen kongresaj tranoktoj (atentu 7.)
- (   )  Mi/ni volas veni jam vendrede (atentu 6.)



2. Ali
ĝo de familio (la patro aŭ la patrino plenigu la adreson de la familio supre ĉe 1.):

Nomo de la patro: ____________________________________________________

kaj de la patrino: _____________________________________________________

de la infano/j (antaŭnomo/j kaj enkrampe aĝo): _________________________________

___________________________________________________________________


(   ) En nia ĉambro en Collegium Marianum loĝu kun ni jena infano en tri-lita ĉambro:
(En Collegium Marianum disponiĝas nur du- kaj trilitaj
ĉambroj; atentu la prez-altigojn 5.2.)

Nomo de tiu infano: ___________________________________________________

(   ) Ni gepatroj volas loĝi en la Alta Seminario en du-lita ĉambro (prez-altigoj 5.2.)

(   ) Ni volas lo
ĝi en la Alta Seminario kun du infanoj en kvar-lita ĉambro (prez-altigoj 5.2.)
(Tie
disponiĝas nur du- kaj kvar-litaj ĉambroj)

Nomoj de tiuj du infanoj: _______________________________________________
(Se estas pli da infanoj, bv. klarigi viajn dezirojn en aparta folio)

(   ) Jenaj infanoj lo
ĝu en ĉambro apud la nia: _______________________________
Tio nur eblas, se estas du aŭ kvar infanojn en Alta Seminario, aŭ du aŭ tri en Marianum.
Se la nombro ne konvenas al via familio, bv. skribi tion aparte kaj ni serĉos solvon.



Manĝoj: (normale vi ricevas tri man
ĝojn matene, tag-meze kaj vespere)
(   ) Mi/ni deziras vegetarajn man
ĝojn

Ekskursoj:
Mi/ni ne volas partopreni ekskurson al
(   )Malbork, Kastelo; al (   )Gdańsk.

Mi proponas jenajn miajn kontribuojn al la kongresa programo (temo, daŭro):
(En la limigita tempo de la kongreso ne ĉiuj ofertoj povas esti prezentataj - uzu apartan folion!)

_________________________________________________________________

3. Aliĝo de grupoj.
Se estas pli ol 6 personoj, tiuj 7
ĝis 12 estas dua grupo kun dua ĉambroj.

1. Grupa responsulo (Nomo de 1.): ______________________________________
Mi konfirmas, ke ni jam komencis lerni Esperanton. (aldonu
post la nomoj krampe la aĝon)
Mi anoncas, ke venos jenaj pliaj grupanoj; 1.aŭ 2. dormos kun ili en la Mezlernejo.


2. Grupa vic-responsulo:  _____________________________________________

3. Grupano: ________________________________________________________

4. Grupano: ________________________________________________________

5. Grupano: ________________________________________________________

6. Grupano: ________________________________________________________

4. (   ) Mi/ni volas veni jam vendrede pagante por la tranokto(j) dekonon de la
kongresa prezo (sube 2.), sed mi/ni mem zorgas por la man
ĝoj ĝis sabate 18h15.

Dato/loko/subskribo:_______________________________________________________
La aliĝo validas post alveno de la aliĝ-sumo de
ĉiu persono escepte de infanoj ĝis 6 jaroj.


Prezoj:
Tarifo A: Iamaj socialismaj landoj escepte de la iama GDR, ĉiuj landoj de Azio (escepte de Arabio, Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko (escepte de Sudafriko) kaj Latina Ameriko. 
Tarifo B: Ĉiuj landoj escepte de A.

4. Kongresa aliĝ-sumo: (por validigi la aliĝilojn kaj ne repagebla)
ĝis 31.12.2006: A: 10.- EUR;  B 50.- EUR;  
ekde 1.1.- 31.3.2007: A: 25.- EUR; B: 60 EUR;
ekde 1.4.2007: A: 40.- EUR; B 70.- EUR;
pagenda al la Kongresa Kaso, kontojn vidu 4.
Por infanoj
ĝis 6 jaroj vi ne pagas aliĝ-sumon.

5. Kongres-prezo aldone pagenda en la kongresejo:
unua manĝo 21.7.2007 je 18h15; lasta manĝo 28.7.2007 je 08h15.

5.1.    Prezo kun tranoktoj kaj po tri manĝoj
(IKUE kaj KELI-membroj pagos 20 EUR malpli ol indikite.
Kunportu vian membro-kotiz-kvitancon 2007 por pruvi vian membrecon!)

5.1.1. unu-lita ĉambro:
5.1.1.1. Alta Seminario (kongresejo): (   ) 280.- EUR;
5.1.1.2. Collegium Marianum: (   ) 220.- EUR

5.1.2. du-lita ĉambro (prezoj por unu persono):
5.1.2.1. Alta Seminario: Tarifo A: (   ) 180.- EUR;  Tarifo B: (   ) 220.- EUR
5.1.2.2. Collegium Marianum: Tarifo A: (   ) 140.- EUR;  Tarifo B: (   ) 180.- EUR

5.1.3. tri-lita ĉambro Collegium Marianum: (   ) 110.- EUR

5.1.4. kvar-lita ĉambro Alta Seminario: (   ) 140.- EUR

5.2. Familio
estas minimume patro aŭ patrino kaj minimume unu infano ĝis maksimume 25 jaroj; maksimume patro kaj patrino kun iliaj infanoj malpli ol 26-jaraj. Unu familio pagas 180 EUR. La gepatroj loĝas en Collegium Marianum kun laŭvole unu infano en sia ĉambro aldonante 20 EUR. Pliaj infanoj loĝas kun aliaj infanoj aŭ gejunuloj en la Mezlernejo - knaboj kaj knabinoj aparte. La gepatroj povas loĝi en la Alta Seminario solaj (aŭ kun du infanoj en kvar-lita ĉambro) aldonante po 40 EUR por ĉiu familiano loĝonta tie. Se la gepatroj volas loĝigi pliajn el siaj infanoj en Collegium Marianum en ĉambro proksime de la gepatra, ili pagu 20 EUR aldone por ĉiu infano loĝonta tie.

5.3. Grupo estas gejunuloj, kiuj ankoraŭ ne estas 26-jaraj antaŭ 29.7.07. La grup-estro kaj la vic-grupestro povas esti pli aĝaj, sed unu el ili devas dormi kun la grupo en la Mezlernejo. JET’07 havas kelkajn apartajn programerojn. Unu grupo pagas 360 EUR sendepende, ĉu ili estas 6-personoj aŭ malpli. Ĉiu IKUE- aŭ KELI-membro de la grupo ricevas kontraŭ montro de sia membro-kvitanco (kvitanco de sia pago de la membro-kotizo) prez-redukton de tio, kion li pagis por 2007. La plen-aĝaj responsuloj de la grupoj kaj la aliaj partoprenantoj de JET helpos en la porjunula kaj porinfana programoj.

6. Kiu volas veni jam vendrede, povas tranokti pagante por la tranokto dekonon de la kongresa prezo (supre 2.1.), sed li mem zorgu por la manĝoj ĝis sabato 18h15.

7. Prezo sen kongresaj tranoktoj, sed kun du manĝoj tage: (   ) 200,- Złoty/zlotoj.

8. La libro ADORU estas grava parto de la 18-a EEK. Ĉiu aliĝanto, kiu montras sian propran libron kun sia enskribita nomo, ricevas prez-redukton de 10 EUR en sia kongres-prezo. La aliaj (ankaŭ la grupanoj) ricevas unu libron ADORU, kiun ili povas redoni je la fino de la kongreso rericevante 5 EUR. La aliaj 5 EUR estas lu-prezo por la dum-semajna uzado de la libro, kion ni poste ne plu povas vendi kiel nova. Familioj devas havi unu libron por du personoj, kiuj povas legi.

2.4. IKUE- kaj KELI-membroj  pagas 20 EUR malpli ol ne-membroj (la KELI-jarkoti-zon, dumkonrese ankaŭ valida por IKUE). Validas la membro-listoj de IKUE kaj KELI aŭ la kvitanco de pago de la membro-kotizo por 2007. Oni rajtas ĉe la kongresa kaso aliĝi al unu el ambaŭ organizoj laŭ la hejmlanda aliĝ-prezo konfirmita de IKUE kaj KELI, kaj tiam oni pagas la je 20 EUR reduktitan kongres-prezon.

Kongresa Kaso: Pagu la aliĝ-sumon al jena banka konto:
- BANK SPÓŁDZIELCZY W
SKÓRCZU, ODDZIAŁ W PELPLINIE, WASIUK JADWIGA – EEK, 12834200092007389930000001 (en Złoty/zlotoj).
aŭ: GOSPODARCZY BANK WIELKOPOLSKI POZNAŃ – GBWCPLPP, WASIUK JADWIGA – EEK, 12834200092007389930000001 (en euroj).
- El Eŭropa Unio: Bernhard EICHKORN, K-to 21193704 ĉe Postbank Stuttgart BLZ 60010070, IBAN: DE95 6001 0070 0021 1937 04; BIC: PBNKDEFF
Aŭ ĝenerale: UEA-konto echk-x de Bernhard EICHKORN. Tiam nepre informu lin: B.Eichkorn, Romäusring 20, D 78050 Villingen < Bernhard.Eichkorn@esperanto.de >.
Pagoj en Pelplin povas esti en Złoty/zlotoj (laŭ la aktuala kurzo) aŭ en euroj.


Provizora Kongresa program-skizo
Vendredo, 20. julio 2007
    Akcepto: 16h-18h, 20h-21h
Sabato, 21. julio 2007
    Akcepto: 10h-12h, 15h-17h, 19h-21h
    18h15 Vespera manĝo
    19h30 Inaŭgura vespero (ADORU)
Dimanĉo, 22. julio 2007
   08h15 Matena manĝo
   10h00 Solena Sankta Meso
   10h30 Evangelia Diservo en Malbork (
vizito kun nia senkosta buso)          
   13h00 Tagmeza manĝo
   17h00 Ekumena Diservo (kun ADORU)
   18h15 Vespera manĝo

   19h30 Solena Malfermo      

Dumsemajna taga programo
   07h00 Sankta Meso (kun ADORU)
   07h45 Ekumena matena preĝo (ADORU)
   08h15 Matena manĝo
   09h00 Komuna kantado (kun ADORU)
   10h00 kaj 11h00: Prelegoj
   12h30 Tagmeza preĝo (kun ADORU)
   13h00 Tagmeza manĝo
   16h00 kaj 17h00: Prelegoj
   18h15 Vespera manĝo
   20h00 Vespera programo
Merkrede, 25. julio: tuttaga ekzkurso
Sabato, 28. julio 2007
   Adiaŭa Mateno
   Hejmen-veturado

Bus-organizantoj atentu: Ni subvencias la organizadon de busa vojaĝo al Pelplin jene: Kiam via buso atingos Pelplin, vi ricevos 500 EUR por la buso (havanta minimume 9 okupitajn sid-lokojn) kaj po 10 EUR por ĉiu persono, kiu veturis kun via buso. Krome la bus-stiranto (en buso pli granda ol 9 sid-lokoj) respektive la du bus-stirantoj de minimume 45-seĝa granda buso ricevas senkosta(j)n loĝ- kaj manĝ-loko(j)n dum la tuta semajno, se (i)li pretas, veturi buse al niaj ekskurs-lokoj kontraŭ pagado de la bezonata brulaĵo.

Pelplin oni atingas:
- trajne ĉiun duan horon de Gdańsko, tra Tczew /60 km/; de Tczew /stacidomo/ pli favore per buso /ĉiam post 40 minutoj. Aŭ trajne ĉiun trian horon de Bydgoszcz, 150 km al Pelplin. (En Pelplin de stacidomo kaj bus-stacio al kongresejo 600 m)
- per aŭtomobilo – land-vojon n-ro 1, forlasu ĝin en la vilaĝo Rudno al Pelplin.
- per aviadilo al la flughaveno ĉe Gdańsk, 68 km al Pelplin per trajno (vidu supre).

La historio de Pelplin estas ligita ĉefe kun monumenta katedrala baziliko. Konstruis ĝin la ordeno de Cistercianoj. Post kasacio de la ordeno komence de la 19-a jc. la cistercia-nan kulturon transprenis la loka eklezio, ekde 1992 la diocezo de Pelplin. En la urbo loĝas 17 mil homoj. Sur la tombejo troviĝas tombo de episkopo sufragano /esperantisto/ Konstanteno Dominik (estonta beatulo). En Dioceza Muzeo estas Biblio de Gutenberg.

    Jadwiga WASIUK

al la Esperanta komenco-paĝo
al la ĉef-paĝo