16a Ekumena Esperanto-Kongreso EEK
56a de IKUE       53a de KELI
30.08.-06.09.2003 en Rimini, Italio
en la parohejo S-taj Johano kaj Paûlo, strato Viale Carlo Zavagli 73

Pri la kongreso informos ankau' Espero Katolika kaj Dia Regno

Atentu la informojn pri: La programo
Busvojaghoj el Pollando kaj Che^hio
listo de la ali^gintoj
kongresa temo
^ciuj Ekumenaj Esperanto-Kongresoj  - listo de ^ciuj EEK-oj


16a de Auxgusto

Mi atentigas pri la lingvaj kursoj, kiujn oferas la Akademio Internacia de la Sciencoj IAS okaze de gxia 9a itala studad-sesio, kio okazos en Rimini, parte ecx en nia kongres-centro, ekz:
Sabato, 30.8.03:
    - 9h15-10h45: Saloneto Patro PIO: AProf. N.Korsxenevskaja-Gouriou: ILo-kurso por komencantoj de Esperanto
    - 11h00-12h30: Saloneto Patro PIO: ASci. Liana Tuhxvatulina: ILo-kurso por progesintoj en Esperanto
    - 13h30-15h00: Saloneto Patro PIO: AProf. N.Korsxenevskaja-Gouriou: ILo-kurso por komencantoj de Esperanto
    - 15h00-17h00: Saloneto Patro PIO: ASci. Liana Tuhxvatulina: ILo-kurso por progesintoj en Esperanto
Diman^co, 31.8.03:
    - 11h00-12h30: Saloneto Patro PIO: ASci. Liana Tuhxvatulina: ILo-kurso por progesintoj en Esperanto
    - 15h00-16h00: Saloneto Patro PIO: ASci. Liana Tuhxvatulina: ILo-kurso por progesintoj en Esperanto


10a de Juli 2003

Atentu: La unu-litaj cxambroj tute elcxerpigxis en Rimini. Do ni ne plu akceptas mendon de unu-litaj cxambroj

Ankaux la aliaj menditaj cxambroj estas disdonitaj. Ni devas nun mendi novajn cxambroj, kaj iliaj prezoj alitigxis. Tial ankaux la prezo de niaj cxambroj ekde la 10.7.03 altigxas al jenaj sumoj:

2-litaj cxambroj ekde 10.7.03: A: 230 EUR; B:250 EUR Se iu aligxos, mi informos lin, ke lia aligxo nur validas, se li jesas tiujn prezojn. Tiuj monoj estas cxiam la kompleta prezo: Matenmagxoj, tagmangxoj, vespermangxoj, 2 busaj vojagxoj.



Invito al la 26-a SUS (Sanmarina Universitata Sesio) de la Akademio Internacia de Sciencoj (IAS) de San Marino
okazonta samtempe plejparte en Rimini: (ret-letero ricevita je 31.5.03 de profesoro Fössmeier)

Estimata, kara s-ro Eichkorn,

sinceran dankon pro via grandanima invito al la arangxoj de via EEK. Tiun oferton mi volas lauxeble reciproki; por regulaj aligxintoj de via kongreso la vizito de SUS-programeroj do estu same senkosta, kun nur jenaj rezervoj:
 - se en iu kurso mankas lokoj, prioritaton  havas la SUS-aligxintoj;
 - por ricevi kurs-atestojn necesas lauxregula  aligxo al SUS.

La "gustuma" tarifo de 1 / 0,5 EUR, kiun mi unue ofertis, do nun estas senkosta por EEK-anoj.

Mi esperas, ke niaj arangxoj reciproke profitos de si. Pretere, se inter la EEK-anoj ekestos intereso pri "kio ja estas tiu AIS?",
ni certe povos improvizi informprelegeton aux ion similan.

Sincerajn salutojn,
Reinhard Fössmeier



La programon de la 26-a SUS ni disonos en Rinmini kun la kongresa dokumentaro. Vi povas ghin mem rigardi (kun multaj informoj unue pri San Marino, poste pri IAS kaj SUS) en http://www.ais-sanmarino.org/rsm/prirsm.html ; tie vi trovas tuj komence en la unua linio la adreson de AIS San Marino.


2003 03 19: Kunveno de la Kongresa Komitato de la Ekumena Komisiono. Ni decidis:
- la postkongreso ne okazos por tro malmultaj ali^goj.
- la programo de la kongreso estas grandparte fiksita. ^San^goj eblas ankorau'. Rigardu nian enskribon "programo".


^Generalaj informoj:. En ^ci tiu kongreso ni volas kune kristane vivi, pre^gante por plia progreso de unueco inter la gefratoj de Jesuo Kristo. Por pli bona pre^gado ni havos la novan pre^g- kaj kant-libron ADORU.
    La 16-a EEK okazos en Rimini honore al pastro Magnani, honora prezidanto de IKUE. Li kreis veran Esperantan pre^gejon nomita lau' la sanktaj Johano kaj Pau'lo kun Esperantistaj mozaikoj. La sanktaj Johano kaj Pau'lo ne estas la konataj bibliaj personoj, sed pra-ekleziaj sanktuloj nomitaj en la Unua Eukaristia Pregho (ADORU p.173). La parohha salono servos kiel kongresejo. Ni loghos kaj manghos en proksimaj hoteloj. Post la kongreso pastro Magnani emeriti^gos. La 16-a EEK estos la kronado de la Esperanta agado de pastro Magnani.


    El la historio de Rimini. Riminiestas tre antikva, sed oni  ne konas la jaron de ^gia starigo.Oni opinias ke ^gia nomo devenas el la nomo de la rivero Armenium, pli poste nomata Marecchia. Dum la kvara jarcento post la Roma-fondo, Rimini estis okupita de Senonaj Galoj, kiuj en ^gi starigis la centron de sia militado. Post 113 jaroj la romanoj forpu^sis la galojn kaj fondis kolonion en la jaro 268a a.K. Dum la dua Punika Milito Rimini daûrigis sian obeon al Roma-Respubliko. Dum la komenco de la civil-milito la urbo estis sie^gata kaj difektita.
    Estas rimarkinde ke dum la dua Punika Milito, en la jaro 236-a post la fondo de Romo, la Konsulo Tito Sempronio Longo transportis sian armeon el Sicilio kaj el^sipi^gis ^ce Rimini.
    Dum la 6-a jarcento la urbo estis okupita de Grekoj. En la jaro 538-a, post longa sie^go, okupis ^gin la Gotoj. En la jaro 552-a ili estis forpelitaj.
    De la jaro 567-a ^gis la 8-a jarcento ^gi estis regata de Dukoj dependantaj de la greka ekzarko. Dum la 10-a jarcento regis la urbon Grafoj elektitaj de la Papo, kiuj pli poste fari^gis sendependaj.
    En la jaro 1295-a la urbo falis sub la povo de familio Malatesta, kiu regis ^gin ^gis la 15-a jarcento  per tre lertaj, famaj kaj valoraj princoj.
    ^Ci tie oni ne povas prisilenti la kompatindan vivon de Francesca el Rimini, kiu donis instigon al la Dia poeto Ali^gieri (kies tombo situas en Ravenna) por skribi en sia poemo la plej belan pa^gon pri amo (Dia Komedio, Infero, ^cap. 5-a).
    En la jaro 1503-a Malatestanoj vendis la urbon al la Venecia-Senato, kiu en la jaro 1509a donacis ^gin al la Papo. La Papoj  regigis ^gin de Prelato ^gis la jaro 1797a. En tiu ^ci jaro oni starigis Rimini kiel centron de la Rubikona Departemento  kun 28 distriktoj kaj 150.000 enlo^gantoj. Ekde  la jaro 1816a denove la Papo regis la urbon kaj tio ^gis Marto 1860, kiam oni kunligis ^gin al la Itala Regno.
    En la lasta mondmilito, de Novembro 1943a ^gis Julio 1944, Rimini suferis 396 bombadojn kaj ^gia oni detruis 82% de la urbo. La viglaj civitanoj tuj rekonstruis la urbon, sed, bedaûrinde, sen urba planprojekto, en perspektivo de la kreskonta turismo.
    La hodiaûa Rimini fari^gis ^cefurbo de Eûropa kaj luksa feriado, dank' al ^gia marborda beleco, al la klimata mildeco kaj ankaû al la sincera afableco de ^giaj lo^gantoj. Ili estas 150.000, sed somere por feriado c'eestas g'is unu miliono da turistoj laû ^giaj 15-km da marbardo kaj centoj da hoteloj kaj pensionoj. La 16-a Ekumena Esperanto-Kongreso okazos en  kvartalo de Rimini, nomita  SAN GIULIANO MARE ,  tute apude de la marbordo.

La plej fama monumentoj de la urbo:
1.  La Arka^jo de Cesaro Aûgusto, starigita de la Romia Senato kaj Popolo por honori la imperiestron Oktaviano en la jaro, en kiu li estis salutata "Aûgusto". ^Ce tiu ^ci arka^jo fini^gas la konsula strato de Flaminio, kiu komenci^gas ^guste ^ce la  Ponto Milvio en Romo.
2. La Ponto de Tiberjo estis konstruata inter 14a kaj 21a jaroj post la naski^go de Kristo. ^Ce tiu ponto komenci^gas la konsula strato Emilja, kiu fin^gas ^guste en Piacenza (prn. Pia^cenca).
3. La Malatesta Templo, estas la plej signifa renesanca verko de Arkitekto Leon Battista Alberti  (*Genova 1404, +Roma 1472). ^Gi estis konstruita okaze de la venko de Sigisismondo Pandolfo Malatesta super re^go Alfonso de Napolo (1448).
4. Religie valoras la Templeto (skolo de Bramante, 1518) honore al Sankta Antono el Padovo, ^car ^gi situas  sur la placo, kie mulino surgenui^gis antaû la Plej Sankta Sakramento portita procesie tien de la Sanktulo Antonio de Padovo.

Rimini favoras  Esperanton:
     Atestas tion la ^ceesto en Rimini ekde la jaro 1912-a de la mondfama E-pioniro, la  franciskana Prof. Patro Modesto Carolfi ofm  (+ 1958), kiu ekkonferencis pri Esperanto kaj vigle agadis kiel prezidanto de la Itala Esperantista Federacio ^gis la jaro 1920, kiam li en Bolonjo fondis kaj gvidis la italan IKUE-sekcion. Lia kunordenano kaj dis^ciplo P. Albino Ciccanti (+1994) daûrigis senlace loke, nacie kaj internacie haraldi Esperanton. La Komunumo de Rimini per lia iniciato titolis du stratojn en la stranda centro. Ili nomi^gas Via  Esperanto kaj Via L.L. Zamenhof.  El Rimini oni petis (1994)  al la Papo mesa^gi  tutmonden en Esperanto Kristnaske kaj Paske  kaj  ^ci tie oni presis la Roman Meslibron Esperant-lingvan (1995). La urbo gastigis du  IKUE-kongresojn (1997 kaj 2000). Per la nuna 16-a EEK, la eûropa kaj globa voki^go de tiu ^ci urbo fari^gas ankaû ekumena en esperantio.



Temo de la kongreso estas: Vi estos miaj atestantoj (Agoj 1,8; ADORU 560) salo kaj lumo por la mondo (Mat 5,13+14)
Sub la titolo ADORU aperis en la jaro 2001 ampleksa ekumena pre^g- kaj kant-libro. ADORU estos la libro ^generale uzata en la 16-a EEK. Posedantoj kunportu sian ekzempleron. Oni povas a^ceti la libron dum la kongeso.

Oni atentu la speciale favorajn prezojn por familioj kaj grupoj. Tio estas la ^sanco, kunvenigi parencajn aû konatajn gejunulojn kaj familiojn al nia kristana Esperanto-renkonti^go. Estas antaûkondi^co, ke la gejunuloj kaj infanoj jam antaû la kunveno komencis lerni Esperanton. Tion konfirmu antaûe grup-gvidanto aû gepatroj. Dum la kongeso ni donos kurson por komencantoj kun antaû-scioj kaj paroligan kurson.

La kotizoj inkluzivas ekskurson al Ravenna kun siaj famaj pre^gejaj mozaiko kaj al San Marino, la plej malnova respubliko de la mondo. Post la kongreso eblas du ekskursoj al Loreto kaj al Asissi. Tiuj du postkongresaj voja^goj devas esti aldone pagataj.

Ni kore invitas vin ali^gi al nia 16-a Ekumena Kongreso Rimini 2001
nome de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI:
Adolf BURKHARDT por KELI; Bernhard EICHKORN por IKUE kaj nome da la Loka Kongresa Komitato; Duilio Magnani, honora prezidanto de IKUE


Ali^gilo
sendota al  Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D 78050 Villingen

Ali^g-dato estas le 30a de Junio 2003. Por postaj ali^goj  ni serchos hotelon, se trovado estos ne plu certa.
Familioj kaj grupoj bezonas nur unu ali^gilon. La grup-estro aû unu el la gepatroj kruc-signu interkrampe kaj metu sian nomon en la nom-linion:





Ali^go al la 16-a Ekumena Kongreso 29.8.-6.9.2003 (   ) aû al la 6-a JET'2003 (   ) en Rimini.

Tuta nomo: ___________________________________________________________
Bonvolu skribi vian familian nomon MAJUSKLE kaj la personan nomon minuskle

Adreso:  _____________________________________________________________

Lando (en Esperanto):______________________reta adreso: ______________________

telefono:  ______________________________ fakso: __________________________

Sekso (signu inter la krampoj): ina (   ), vira (   ).

Mi/ni planas alveni je (dato kaj horo, se eblas): ________________________________

Mi/ni planas foriri je (dato kaj horo, se eblas): _________________________________

(Nur, se malpli ol 25-jara je 7.9.03, notu la naski^gtagon: ________________________ )

Mi deziras dividi la ^cambron kun: _________________________________________

Familio aû grupo): Kun mi venos: __________________________________________

Skribu ^ci tie la  ________________________________________________________
nomojn kaj en krampoj la
a^gojn (^gis 25 jaroj)  ___________________________________________________

Mi/ni mendas en du-stela (**) hotelo
(   ) unu-litan
(   ) du-litan ^cambron
(   ) plur-litan ^cambron

aû en la tri-stela (***) hotelo
(   ) unu-litan
(   ) du-litan ^cambron

(   ) Mi/ni ne mendas tranoktadon, char ni tranoktos alie,
sed ni volas vesperman^gi.

(   ) Mi/ni mendas nek tranoktadon nek man^gojn

(   ) Mi/ni petas vegetarajn man^ga^jojn(skribu por kiom
da personoj) por ____  personoj

Mi proponas jenajn kontribuojn al la kongresa programo (temo, daûro):
(Atentu, ke en la limigita tempo de la kongreso ne ^ciuj ofertoj povas esti prezentataj)

_____________________________________________________________________

_____________________________________________________________________

(   ) Mi shatas partopreni la postkongresajn voja^gojn
al Asissi kaj Loreto. Mi antaupagas 50 EUR, kiujn mi
rericevos, se la postkongreso pro malmultaj ali^goj ne
okazos.


La ali^go validas post pago de la ali^g-sumo.
La ali^go al la postkongreso validas, se la antaûpago de 50 EUR okazis.

Pagmaniero: Mi pagis la sumon de _________________ je la _______________
(   ) al Bernhard Eichkorn, poshtbanko Stuttgart (BLZ 60010070), konto 21193704
(   ) al UEA-konto echk-x. Prefere utiligu la UEA-konton por eviti altajn bankajn kostojn. Sed en tiu kazo informu Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, DE 78050 Villingen, fakso +49 7721 22074, au': Bernhard.Eichkorn@esperanto.de
La aligh-kotizojn el ne-germana lando sendu en EUR per bone shlosita koverto al Bernhard Eichkorn.

  Alighantoj el poshte nesekuraj landoj skribu al Bernhard Eichkorn, ke ili pagos la algh-kotizon en Rimini.


Informoj pri la kongresejo kaj hoteloj
En Rimini ni kongresos en la parohejo S-taj Johano kaj Paûlo, strato , Viale Carlo Zavagli 73, ^c 2 km norde de la ^cef-stacidomo.
Ni ^ciuj lo^gas en diversaj du-stelej (**) au tri-stelaj (***) hoteloj, kiuj en Rimini abundas. Ni elektas hotelojn plej proksimajn al la kongresejo (maksimume 15 minutojn da pied-irado)

Postkongreso 6.-9.9.2000

Bedau'rinde la anoncita postkongreso ne povas okazo pro tro malmultaj alighoj. Tiuj, kiuj jam pagis la postkongresan kotizon, rericedvos sian monon en Rimini.
 
 

Kongresaj kotizoj

Tarifo A: C'iuj landoj sen B.
Tarifo B: Eûropa Unio, Skandinavio, Svisio, Nord-Ameriko

1. Kongresa ali^g-kotizo (ne repagebla) por ^ciu persono:
^gis 31.12.2000: A: 20.- EUR;   B: 50.- EUR
^gis 31.3.2001:   A: 30.- EUR; B: 60.- EUR
ekde 1.4.2001:    A: 40.- EUR; B: 70.- EUR

La ali^go validas, se la ali^g-kotizoj estas pagitaj.

2 . Tranokta kaj man^ga kotizo
2.1. Oni pagos al la kongresa kaso la kongres-kostojn, la hotelajn
prezojn kaj la du ekskursojn.
2.2. Familioj 3 - 5 personaj kaj grupoj 3 - 5 personaj
(1 plenkreskulo kaj 2-4 infanoj/junuloj ^gis 25 jaraj)
^ciuj en la sama hotelo, pagos al la kongresa kaso:
A: 275,- EUR;   B: 340,- EUR.

3. Kongresaj kotizoj, kiuj estas la hotelaj prezoj (7 noktoj
+ 7 tag- kaj vesperman^goj de 30.8.vespere ^gis 6.9. matene)
kaj malgrandaj kontribuoj al la ceteraj kongresaj kotizoj.

Hoteloj               ** du-stela                ** tri-stela
^ciam u nu persono:
1-lita                   210  EUR                  380 EUR
2-lita     A: 180  EUR   B: 210  EUR     310 EUR
plurlita   A: 160  EUR   B: 190  EUR

4.1. Vi mendas en du-stela hotelo
(   ) 1-litan ^cambron por unu semajno ** hotelo
(   ) 2-litan ^cambron por unu semajno ** hotelo
(   ) plurlitan ^cambron en ** hotelo
(7 tranoktoj, matenman^goj kaj vesperman^goj)
4.2. En tri-stela hotelo
(   ) 1-litan ^cambron por unu semajno *** hotelo
(   ) 2-litan ^cambron por unu semajno *** hotelo
(7 tranoktoj, matenman^goj kaj vesperman^goj)

5. JET'2003-anoj lo^gos en samaj domoj. Ili havas grand-parte
propran junularan programon. La plen-a^gaj responsuloj de la grupoj helpos
en la porjunula kaj porinfana programoj.
Hotel- kaj man^go-prezoj po grupoj 3 - 5 personaj (1 plenkreskulo kaj 2-4
infanoj/junuloj ^gis 25 jaraj).
Ankau la JET-anoj devas pagi la aligh-kotizojn de 1. Kiel kongres-kotizoj
ili pagas
^ciuj en la sama hotelo:                                A: 275,- EUR;   B: 340,- EUR
Do en 5-persona grupo ^ciu pagos A = 55 EUR aû B = 68 EUR plus
la ali^g-sumon.

5.2. Unuopulaj gejunuloj ^gis 25 jaroj:.........A:  90.- EUR;    B: 120.- EUR
aldonighas la aligh-kotozo de 1.

Adresoj de la responsuloj de KELI, IKUE kaj de la LKK:

Adolf BURKHARDT , Gimpelweg 1, DE-73235 Weilheim/Teck,
fakso: + 49 7023 72413 < Adolf.Burkhardt@t-online.de >

Bernhard EICHKORN, Romäusring 20,DE-78050 Villingen,
fakso: + 49 7721 22074, < Bernhard.Eichkorn@esperanto.de >

Duilio MAGNANI, Viale Carlo Zavagli 73, IT 47900 Rimini RN,
tel+fakso:: +39.0541.26447 <duiliomagnani@iol.it>


Atentu la kutimajn informojn en DIA REGNO kaj ESPERO KATOLIKA, kaj krome la informojn daûre aktualigotajn en: http://st-fidelis.bei.t-online.de


Kio estas grupo/familio, kiuj pagos 275 EUR por 5 personoj por la tuta kongreso?

Mi atentigas, ke grupoj pagantaj kune 275 EUR estas
nur au' familioj au' gejunuloj kun 1-2 aliaj plenkreskuloj, kiuj respondecos por gejunuloj maksime 25-jaraj. Familio povas ankau' havi geamikojn de iliaj infanoj kun si. Se la grupo/familio estas pli ol 5 personoj (inkluzive la plenkreskuloj), la 6a kaj chiu plia persono pagas la konges-kotizon de 4.2. de la alighilo Aldone chiu persono pagas sian aligh-kotizon.
Ankau' geedzoj havas reduktitan prezon pagante kune el A-landoj 275 EUR kaj el B-landoj 360 EUR. Sed tiu redukto nur validas por du-stelaj chambroj, kiuj kostas por du personoj, kiuj ne estas geedzoj, por A-landanoj 320 EUR kaj por B-landanoj 420 EUR.

Mi ricevis alighon de 8 personoj el Pollando, kiuj alighis kiel grupoj, sed ili estis patro SULAK kaj filino (se mi bone komprenis), unu geedza paro KOLODZIEJSKI, kaj 4 diversaj plenkreskuloj. Do mi skribis al ili:

Estimata sinjoro SULAK,
dankon por via aligho de jenaj personoj:
36 PLATEK, Stanislaw: PL 80544 Gdan'sk, ul. Ks. Mariana
   Góreckiego 17. Tel: +058 3432144
48 PODKOWIK, Aleksandra: PL 83000 Pruszcz Gdan'ski,
   ul.Korzeniowskiego 49. Info per sulakad@poczta.w
49 KOLODZIEJSKI, Henryk: PL 81402 Gdynia, ul.Bp.Dominika 21/19. Edzo de 50.
50 KOLODZIEJSKI, Irena: PL 81402 Gdynia, ul.Bp.Dominika 21/19. Edzino de 49.
51 ANDRZEJEWSKA, Jadwiga: PL 81601 Gdynia,ul.Pomorska 44/5
52 PETRYMUSZ, Alexandra: PL 81621 Gdynia,ul.PCK 2/50
53 WITT, Andrzej: PL 81314 Gdynia,ul.Pomorska 44/6
54 EMLER, Daniela: PL 81316 Gynia,ulZgoda 8 m 5

Vi vidas, ke nun mankas al mi via adreso kaj la adreso de Daniela. Bv. ilin peri al mi. Sed vi ambau' estas nun alighintaj antau' la 31-a de decembro 2002. Sinjorino EMLER ja sendis la aligh-kotizojn de po 20 EUR al mia  konto por 8 personoj, kiujn shi alighis. Kaj vi promesis retposhte, sendi la aligh-kotizojn de la familio SULAK.

Pri la grupoj vi ne estas tute bone informita. La kongresa help-kaso volas subteni speciale familiojn kaj grupojn de gejunuloj, kiuj estas malpli ol 26 jaraj. Ili pagas 275 EUR por la tuta grupo/familio ghis 5 personoj kaj por la tuta kongreso. En la grupo/familio povas esti 2 personoj, kiuj estas pli aghaj ol 25 jaraj (patro kaj patrino/du grup-estroj, kiuj tute responsas pri sia grupo/familio.

Do ekz. la patro SULAK kaj la filino SULAK estas familio kaj pagos 275 EUR. (Mi supozas, ke Danuta estas malpli ol 26-jara kaj via filino - se shi estas via edzino, tiam validas la samo - do se Danuta estas via filino, shi anoncu sian naskigh-tagon)

Sed se krom filino SULAKAR ankau' la patrino SULKAR kunveturigus au' 3 aliaj gefiloj pli junaj ol 16-jaraj, ili pagus nenion en la kongreso. Char tiu familio pagos nur 275 EUR ghis 5 personoj. Se ili kunveturigos du filojn kaj unu amikon, ili estas grupo/familio kaj same pagos kune 275 EUR.

Se Danuta SULKAR alighos al la Junulara Ekumena Esperanto-tendaro (JET), kaj se la patro SULKAR akceptas la espondecon pri Danuta, ili kune pagos 160 + 90 EUR = 250 EUR.

Same la geedza paro Henryk kaj Irina KOLODZIEJSKI estas familio kaj pagos kune 275 EUR (anstatau' 320). Se ili kunveturigos ghis tri infanoj, tiuj infanoj pagos nenion. Se ili kunveturigos unu filinon kaj du amikinojn, tiuj estas grupo/familio kaj same pagos nenion. (Same por aliaj miksaj nombroj chiam ghis 5 personoj)

La aliaj de vi anoncitaj personoj devas pagi chiu po 160 EUR por la tuta kongreso, char ili estas nek malpli ol 26-jaraj nek familianoj unu kun la alia.

Bv. informi pri tio ankau' sinjorinon Daniela EMLER. Ankau' shi miskomprenis la ideon de "grupo". Tio do nur validas por
gejunulaj grupoj au familiaj grupoj (gepatroj kaj infanoj).

Ni chiam petas la gepatrojn kaj grup-gvidantojn, ke ili chiuj lernu Esperanton. Estas ja Esperantistoj, kiuj financas la
help-kason de la kongreso, el kiu ni subvencios la koncernajn personojn. Tiun kondichon ni petas nepre konsideri. Oni ja
ankau' estos en Esperanto-medio, kaj sen iuj scioj de Esperanto oni estas tute reduktita al samlandanoj kaj al
la propra familio/grupo.

La sistemo estas iomete komplika, sed finfine tute logika. ...



Busvojaghoj el Pollando kaj Chehhio:

Milos SVACEK (n-ro 33) planas bus-vojaghon el Chehhio kaj Slovakio, en kiu povas kunvojaghi ankau' aliaj landanoj.
Same Janina WERESZKA (n-ro 15) preparas busvojaghon el Pollando, al kiuj shi ankau invitas vojaghontojn el aliaj landoj.
Interesighantoj bv. kontakti la konvenan organizanton.