15a Ekumena Esperanto-Kongreso EEK
54a de IKUE       51a de KELI
14.-21.07.2001 en Zagreb, Kroatio

Pri la kongreso estis multaj informoj en Espero Katolika kaj en Dia Regno. Rigardu ankaú la informojn en ÖkEsFo 43
Atentu al venontajn kongresojn 2002 de IKUE kaj KELI
Atentu la postkongresajn informojn de: Burkhardt (germane) -  Zecchin  -  Cousson

La subaj dokumentoj pri la kongresa preparo restas en chi tiu dosiero:


Atentu la informojn pri:
antaukongresaj informoj - busoj:  el Varsovio, Pollando - el Chehhio
  la samloka kaj samtempa Junulara Ekumena Tendaro JET'2001
alighilo HTML-formata, au  alighilo-PDF-Formata (DIN A4 digonale, ! 190KB)
alighu che, la alighadreso en Zagreb. Tie trovighas ankau la listo de la aligxintoj
kongresejo kaj la hoteloj - atentu: hotelo JADRAN okupita
kongresa temo
kotizoj
gheneralaj informoj
responsaj personoj
el prepara tempo (jam iomte historiaj informoj)
chiuj Ekumenaj Esperanto-Kongresoj  - listo de chiuj EEK-oj


Postkongresaj informoj:

8.8.2001
Der Teckbote, Kirchheim untwr Teck, 4. August 2001

ESPERANTO / In Kroatien große Begeisterung ausgelöst

Durchweg gute Geschäfte der "Teck-Mafia"

Da kommen in Zagreb (Kroatien) für eine Woche rund zweihundert Christen,
darunter vierzig Jugendliche mit weitgehend eigenem Programm, zusammen
(Katholiken, Lutheraner, Reformierte, Methodisten, Baptisten usw. und
noch viele andere Richtungen). Sie feiern Gottesdienste und
Andachten (bis zu vier pro Tag), hören Vorträge, diskutieren, singen,
lachen, tanzen , machen Joga und Ausflüge. Sie kommen aus  sechzehn
verschiedenen Ländern in Ost und West.
 Besonders viele Polen sind dabei und viele Ungarn. Manche sprechen
auch deutsch, nur ganz wenige aber englisch. Die vielen
Deutschen, Franzosen, Schweden und so weiter können aber nicht polnisch.
Trotzdem gibt es keine Probleme mit der Verständigung, denn sie
sprechen alle die internationale, die nun schon über hundert Jahre
alte Kultursprache Esperanto.

 Manche Teckbotenleser mögen sich erinnern an den Bericht über das
kürzlich erschienene große Esperantogesangbuch "Adoru". Natürlich
wurde daraus ausgiebig gesungen und gebetet, und natürlich waren die
Urheber dieses bisher einmaligen Werks auch dabei. An erster Stelle
Pfarrer Adolf Burkhardt (neben Albrecht Kronenberger die Seele des Ganzen seit
Jahrzehnten) und seine Frau Grete Burkhardt, die mit ihrem täglichen
Volkstanzangebot wieder größte Begeisterung auslöste (Volkstanz im Kirchlichen
Bereich  war für die meisten nichtdeutschen Teilnehmer noch völlig unbekannt).
Im "Gepäck" hatten die Burkhardts nicht nur das erwähnte Adoru, sondern
auch den pensionierten Kirchenmusikdirektor Ernst Leuze, der sich um
die musikalische Endredaktion des Gesangbuches bemüht hatte.

 Adolf und Grete Burkhardt sowie Ernst Leuze, diese drei, waren die
"Teck-Mafia"; weniger salopp ausgedrückt: sie bestritten einen großen
Teil des Programms. Selbst beim allgemeinen Esperanto-Weltkongress,
der sich eine Woche später, ebenfalls in Zagreb, dem ökumenischen anschloss,
waren, zumindest zu Beginn, zwei unüberhörbar dominierend im wahrsten Sinne
des Wortes. Beim ökumenischen Gottesdienst in der Kathedrale predigte Pfarrer
Burkhardt (auf Esperanto natürlich) so klar und mitreißend, dass er von vielen
während des Kongresses darauf angesprochen wurde. Er ermunterte die viele
hundert Menschen umfassende Zuhörerschaft aus über fünfzig Ländern zu beherzten
Schritten und verständnisbereitem Aufeinanderzugehen. Dabei berief er sich auf
einen prophetischen Text aus dem Alten Testament.

 Dass selbst den Esperantisten, die ja eine gemeinsame Sprache sprechen, solches
immer wieder ins Stammbuch geschrieben werden muss, war bei beiden Kongressen
durchaus erfahrbar. Die ökumenischen Christen hatten so ihre liebe Not mit der
Mahlgemeinschaft (für Leute unter Teck fast nicht mehr zu begreifen). Die
Teilnehmer des "universala kongreso" bemerkten immer wieder unterschwellig das
Nachklingen der schrecklichen kriegerischen Konflikte auf dem Balkan. Aber
immerhin: auf der Ebene der Esperantisten muss man nicht mehr darüber streiten,
sondern kann wenigstens darüber reden.

 Das war selbst dem kroatischen Staatspräsidenten so wichtig, dass er
es sich nicht nehmen ließ, den Kongress zur Eröffnung zu besuchen und
nach seiner ausführlichen Begrüßung sogar einige Sätze in akzentfreiem Esperanto
zu sagen.

 Solche Sprachfähigkeit hätte man von den den Vertretern der  Kathedrale auch
erwünscht. Kein Grußwort vom Hausherrn! Und vom Organisten, dessen monumentales
Instrument zwar nicht unter der Teck entstanden ist, aber immerhinvon einem
Schwaben stammt, dem seinerzeit weltweit  tätigen Eberhard Friedrich Walcker aus
Ludwigsburg (Mitte 19. Jahrhundert), vom Kathedralorganisten also war nichts zu
hören. Auch war er für niemand zu sprechen, nicht einmal für die vielen Kroaten
unter den Esperantisten, geschweige denn dass er den Schlüssel zu seinem
Instrument herausgerückt hätte. Aber "der wackre Schwabe forcht' sich nit" und
begleitete den Gottesdienst kurzerhand auf dem Harmonium neben dem Alter. Keine
Schande für jemanden aus der Harmoniumstadt Kirchheim, aber alles andere als ein
Ruhmesblatt für den Kathedralorganisten.

 Um so schöner dann die folgenden reichen Tage des Austausches und Kennenlernens
nicht zuletzt von Zagreb, mit seinem märchenhaften Opernhaus  (Premiere eines
Theaterstücks auf Esperanto, das in einigen Wochen mit der gleichen Besetzung in
kroatischer Sprache auf  den Spielplan kommt), seinen bedeutenden Museen und
seiner unglaublich schönen Umgebung, beneidenswert reich an Kultur:
 Ein unscheinbares Bauernhaus entpuppte sich als die Wiege der naiven
Malerei, deren autodidaktischer Urheber Ivan Generalic bis heute auf der ganzen
Welt nachgeahmt, aber kaum erreicht wird. Oder: inmitten eines herrlichen
Eichenforstes spielte das Mandolinenorchester der Waldarbeiterjugend auf (unter
den Vätern befindet sich ein Esperantist).

 "Gute Geschäfte" hat also nicht nur die Teck-Mafia gemacht (in der
zweiten Woche waren wir sogar zu fünft von hier), sondern alle haben
ihr Geschäft besorgt, geschafft, gearbeitet für die Idee der Weltsprache, aber
auch genossen und dazugelernt - nicht zuletzt Esperanto.
                                                Ernst Leuze

25.03.2001
15-a Ekumena Esperanto-Kongreso - Mallonga raporto

En Zagreb (Kroatio), ni, 160 personoj el 20 landoj, kunvenis por la 15-a
Ekumena Esperanto-Kongreso. Kun ni trovighis 40 gejunuloj.

Per la komuna lingvo Esperanto, ni povis babili, studi, preghi.

La karakteron de chi tiu kongreso donis la jhusa apero de "Adoru", nia
komuna Diservo-libro, kiun ni inauguris per la uzo. En ghi trovighas kaj
preghtekstoj, kaj liturgiaj tekstoj, kaj himnoj el tre diversaj fontoj.

Ni ne scias chu ekzistas en iu alia lingvo tia libro, kiu enhavas kompletajn
Diservajn liturgiojn, kiel la Lima-liturgio, la Sankta Liturgio de S-ta
Krizostomo, pluraj rom-katolikaj, luterana, reformita, anglikana, pluraj
formoj el Taizé. Ankau ghi enhavas gregoriajn liturgiojn de la horoj, kaj
preghojn por plej diversaj okazoj.
Chu tradukitaj, chu originalaj, la varieco de la prezentitaj himnoj estas
ankau certe tre malofta.

Dank'al tiu libro, anim-zorgado de iu ajn Esperanto-arangho estos
faciligita. Ghi povus ankau esti tia ilo por iu ajn internacia kunveno.

Ni, de jaroj (1-a Ekumena Esperanto-Kongreso en 1968 en Limburg/Lahn)
praktikas ekumenismon, kaj ni dankas al Dio, ke Li permesis al ni alveni
ghis tiu nuna punkto, dank' ankau al nia komuna lingvo Esperanto.

Inter diversaj prelegoj, ni ankau havis la shancon auskulti, interpretitan,
unu el la romkatolikaj kroatiaj respondeculoj pri ekumenismo, Jure
Zechevich.

Nia venonta ekumena rendevuo estas por 2003. En 2002, la du ligoj kongresos
respektive, KELI en Hungario kaj IKUE en Chehhio.

Philippe Cousson



23.03.2001
Jen tutunua raporteto pri la ekumena Kongreso en Zagrebo

Reveninte el la ekumena kongreso en Zagrebo
Ofte ecx esperantistaj kongresoj ne kontentigas cxiujn kongresantojn, aparte ulojn kiuj alstrebas akiri plie da reputacio pere de
kritikoj kaj grauxladoj kiel ni du, Zecchin kaj Mantaut jxus revenintaj el la ekumena kongreso en Zagrebo. CXi-foje, male, ni
estis konstante kontentigitaj. La komencaj grumbadoj pro la insistaj kantado kaj analizo kun tramane la kantarego ADORU
kiu, pli amuzige ol malice, cxesigis inter ni la komenton "oni venigis nin adori libron!", farigxis pasxe-post-pasxe plezuro kaj
fonto de kulturo pri muziko kaj kanto. Tiuj cxi, igitaj palpeblaj per la tre sensiva orelo de Kronenberger kaj la sencxesa kaj
oportuna kantad-instruajxoj kaj man- kaj brak-gestado de pastoro Adolf Burkhardt, montris kiel la kristanismo, sendistinge de
konfesio, spontane atingigas pasion kaj arton. Por bildigi la komunan aligxon al la gxenerala etoso estu permesate ke ne eblis
ne gxoji kaj ne konsenti kun la amuza dirajxo: "Certe Adolf matene vekigxas kantante, dum lia edzino violonas".

Aliaj allogajxoj resonas ankoraux en nia memoro: la mezkongresa vespera koncerto. Pregxejo je perfekta akustiko, orgeno je
antikvaj tembroj perfekte ekvilibritaj inundis per harmoniaj flagroj de nebremsebla not-sinsekvo de la preludoj kun fugo C- kaj
G-majxoraj de J. S. Bach aux per la delikataj kaj melodie ravigaj kompozicioj de Johannes Brahms. La varia kaj plurricxa
potenco de kristanismo inspiranta la kristanan muzikon sekure kaj intense fluigxis, se tiel diri, el la ludantaj fingroj de la plurfoje
aplauxdata majstro Ernst Leuze. Kiam oni eliris el la Jezuita pregxejo nin akceptis subtila kaj apenaux perceptebla pluveto: ecx
cxi-tiu kunlaboris por ke la fajne arta etoso plu dauxru.

Kaj cxu eblas transsalti la improvizitan prelegon de G. Berveling? Improviza por ni cxar neantauxvidita, ne per la okaza gasto,
jam fama, krom pro diverspecaj esperantaj verkoj, per la esperantigo de la bibliaj duakanonaj libroj. Kiel sciate, li celas al la
kunigxo, prese kaj estime, de tiuj cxi al la komunaj kristanaj biblioj pro iliaj influoj en la kristana kulturo, aparte okcidenta. Por
pruvi sian tezon, li apogigxis sur la rakontoj de la "cxasta Susana insidita de la malicaj maljunoj": pentristoj kaj poetoj
sennombrafoje fantazie bildigis la imagitajn scenojn igante la publikon imaganta pri cxasteco en senpeke admirinda virina korpo
aux pri virina nudeco en epoko de vestoj senkorpigantaj. Kaj, el kio devenas la koncepto pri cxedia loko en kiu portempe sin
spirite purigas la pentintaj pekuloj kiuj ne tute sin lasis dumvive liberigi de la peko? CXu gxi naskigxis el nenio? Ne, gxi fakte
trovas sian literaturan originon el la duakanona unua libro de Makkabeoj kie oni diras, ke Judaso Makabea malkovris en la
brusto de siaj soldatoj, falintaj dum batalo por la defendo de la Javea religio, protektantajn idolajxojn: Judaso ne hezitis kolekti
kaj sendi monan oferton al la Jerusalema sanktejo por ke la pastroj oferbucxu por ke la falintaj ekidolecaj pekuloj estu
purigataj cxe Dio. Berveling alportis aliajn tiuspecajn ekzemplojn kiujn ni trovos en liaj komentoj en la aluditaj dukanonaj
tradukajxoj. Restis nur unu bedauxro: pri la alstrebataj sciencaj kriterioj (temas pri traduko-arto kiu iam postulis cxe modernaj
lingvesploristoj la kunlaboron de diversaj sciencoj) la tempomanko ne permesis al la preleganto prilumi nin malgraux la deziro
de la cxeestantoj. Ankaux pri tiuj cxi, tamen, nin informos la libro.

Fina akirajxo dum nia kongresado: la ekumena aspekto lasis en ni sian markon aparte dum la prelego pri ekumenismo de la
karmelana teologo: dum la diskutado, trademande kaj traresponde, konkretigxis io de la celoj de la IKUE.-KELI-a agado: ni
komprenis ke se katolikoj timas (Cappello kun aliaj) ke protestantoj ignoras kaj obskurigas Marian kaj protestantoj timas ke
katolikoj perdas ion Kristan (F. Cousson kun aliaj) per la Maria-kulto, fine aperis ke inter katolikoj pliigxas prizorgoj por tion
eviti kaj inter protestantoj estas nepre asertata la funkcio de Maria en la historio de la savo kaj de la kristana formado. Kaj
gxuste en tiu etoso estis komprenataj kaj tuj forgesitaj neprogramitaj sed antauxvideblaj troigoj. Ekumenismo maturigxas
pasxe-post-pasxe.

Pri aliaj "kongresaj" kontentigxoj ni povus paroli; sed ni lasu blankan pagxon ankaux al aliaj.

Zecchin kun Mantaut



Antaukongresaj Informoj:

2000/10/30: Atentu, la du-litaj chambroj en la kongresejo estas limigitaj kaj ili estas rezervitaj ekzkluzive por geedzoj.



2000/10/12: Ne eblas tranokti en la kongresejo sen manghoj.


G'eneralaj informoj:
En la unua jaro de la 21-a jarcento kaj de la 3-a jarmilo de la Kristanismo ni rigardas antau'en. C'i tiu kongreso estos la kongreso de nia portanta fundamento: Nia Diservo. Antau' c'io ni volas kune vivi kristane, preg'ante por plia progreso de unueco inter la gefratoj de Jesuo Kristo. Por pli bona preg'ado ni havos la novan preg'- kaj kantlibron ADORU.

La kongreso okazos en Zagreb tuj antau' la UK Zagreb. Samtempe kaj samloke kunvenos la 5-a Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro JET'2001.



Temo de la kongreso estas: Adoru
Kun la titolo ADORU aperis en Junio de la jaro 2001 ampleksa ekumena preg´- kaj kant-libro. Dum la 15-a EEK tiu libro estos vaste trapreg'ata, trakantata kaj tralaborata.

Oni atentu la speciale favorajn prezojn por familioj kaj grupoj. Tio estas la s'anco, kunvenigi parencajn au' konatajn gejunulojn kaj familiojn al nia kristana Esperanto-renkontig'o. Estas antau'kondic'o, ke la gejunuloj kaj infanoj jam antau' la kunveno komencis lerni Esperanton. Tion konfirmu antau'e grup-gvidanto au' gepatroj. Dum la kongeso ni donos kurson por komencantoj kun antau'scioj kaj paroligan kurson.

La kotizoj inkluzivas ekskurson al Marija Bistrica, kroata nacia pilgrimejo.
 
 

Ni kore invitas vin alig'i al nia 15-a Ekumena Kongreso Zagreb 2001

nome de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI:

Adolf BURKHARDT por KELI Bernhard EICHKORN por IKUE
kaj nome da la Loka Kongresa Komitato: Marija BELOS'EVIC


Alig'ilo

sendota al Marija BELOS'EVIC, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb

Familioj kaj grupoj bezonas nur unu alig'ilon. La grup-estro au' unu el la gepatroj kruc-signu interkrampe kaj metu sian nomon en la nom-linion:





Alig'o al (   ) la 15-a Ekumena Kongreso au' al (   ) JET'2001 en Zagreb

Tuta nomo: 


Bonvolu skribi vian familian nomon MAJUSKLE kaj la personan nomon minuskle

Adreso:  _____________________________________________________________

Lando (en Esperanto):______________________telefono: faksnumero: _______________

reta adreso: ___________________________

Sekso (signu inter la krampoj): ina (   ), vira (   ).
Mi deziras dividi la c'ambron kun: _________________________________________

Mi/ni planas alveni je (dato kaj horo, se eblas): ________________________________

Mi/ni planas foriri je (dato kaj horo, se eblas): _________________________________

(Nur JET-anoj: La aer-linia distanco de mia log'-loko al Zagreb c'.:________km)

(Nur, se malpli ol 25-jara je 14.8.01, notu la naskig'tagon: _________________ )

Familio au' grupo): Kun mi venos: _________________________________________

Skribu c'i tie la  _______________________________________________________
nomojn kaj en krampoj la
ag'ojn (g'is 25 jaroj)  ___________________________________________________

Log'ado: Legu unue la informojn sur la dekstra folio, duan parton!

Mi/ni mendas (   ) plur-litan c'ambron en la kongresejo (unu-litaj c'ambroj en la kongresejo
nur en eksterordinaraj kazoj kun 30% kotizaltig'o; skribu aparte viajn kialojn,
ekz. manka ir-kapablo, alta ag'o; du-litaj c'ambroj estas rezervitaj al geedzoj.)

Ni estas geedzoj kaj petas (   ) du-litan c'ambron en la kongresejo.

Mi/ni mendas en la hotelo ILICA (   ) unu-litan; (   ) du-litan c'ambron
(   )du-litan pli grandan c'ambron; (   ) 3-litan, (   ) 4-litan apartementon

au' en la hotelo JADRAN (   ) unu-litan (   ) du-litan c'ambron

Mi/ni ne mendas tranoktadon: (   )

Mi/ni volas resti en la kongresejo ankau' dum la UK (sen mang'oj): (   )

Mi/ni petas vegetarajn mang'aj'ojn (skribu por kiom da personoj) (   )

Mi proponas jenajn kontribuojn al la kongresa programo (temo, dau'ro):
(Atentu, ke en la limigita tempo de la kongreso ne c'iuj ofertoj povas esti prezentataj)


La alig'o validas post pago de minimume la alig'-sumo.

Pagmaniero: Mi pagis la sumon de _________________ je la _______________
(   ) al Banka konto Marija Belos'evic, Zagrebac'ka banka, Zagreb, Trg B.Jelac'ica 15, konto numero 2422034108
(   ) al UEA-konto belo-n. Prefere utiligu la UEA-konton por eviti altajn bankan kostojn.


Informoj pri la kongresejo kaj hoteloj
  En Zagreb ni kongresos en la porsacerdota seminario, strato Vocarska 106, (plej norda parto de la strato), c'.2 km norde de la c'ef-stacidomo, c'.1 km nord-oriente de la urbo-centra katedralo. C'ambroj, kongresejo kaj mang'ejo estas en unu komplekso. Ejoj malnovaj, plenaj de historio. Necesejoj kaj dus'ejoj en la koridoroj. Multaj muzikemaj kunvenejoj. Religia, hejmeca etoso. Unu-litaj c'ambroj normale nur en la hoteloj. Proksime de la seminario trovig'as ambulanco, apoteko, c'iovendejo, gazetvendejo, fruktovendejo. Facile atingebla per buso: ekiro antau' la katedralo, 2 haltejoj. La bushaltejo trovig'as 200 m for de la seminario. Dumtage la busoj trafikas plej ofte en invervaloj de 15 minutoj. Unua buso c'. 04h45 kaj la lasta c'. 23h50.
 

Se vi deziras pli komfortan log'adon, ni proponas
1. malgrandan tri-stelan hotelon ILICA (adreso: Ilica 102, 2 km okcident-norde de la stacidomo, 2 km for de la kongresejo) atingebla el la kongresejo per publika buso (2 haltejoj) + tramo (2 haltejoj) tra la centro. Tramhaltejo trovig'as antau' la hotelo en la centro, transporto-dau'ro c'. 7 minutojn. C'iu c'ambro estas klimatizata, kun dus'-neceseja banc'ambro, telefono, ret-aliro, televido kun satelita anteno.

2. Alia 3-stela hotelo JADRAN (adreso: Vlaska 50, 1 km norde de la stacidomo, 1 km for de la kongresejo) el la kongresejo atingebla per buso (1 haltejo) + tramo (1 haltejo 150 metrojn for de la hotelo). La c'ambroj estas ekipitaj per banc'ambro, televido, telefono.

Ambau hoteloj provizos la tranoktadon kun la matenmang'o. En la hoteloj eblas resti ankau' dum la UK, sed vi devas samtempe mendi tiun servon kun nia kongreso. La hoteloj estas malfermitaj 24-horojn kun propraj parkejoj.

La hotelon ni mendas nome de vi, kaj por atingi 10%-an rabaton vi pagos la hotel-kostojn al la kasisto de la LKK en la kongresejo tuj post la alveno. Al la kongresa kaso antau'pagendas la alig'-sumo kaj la kotizoj lau' n-ro 2.2. (vidu sube)



 
 

Kongresaj kotizoj

pageblaj en kunaoj (kroatia mono) au' en valutoj de euro-landoj au' en US-dolaroj.

Tarifo A: C'iuj landoj sen B.

Tarifo B: Eu'ropa Unio, Skandinavio, Svisio, Nord-Amerika

1. Kongresa alig'-kotizo (ne repagebla) por c'iu persono:
g'is 31.12.2000: A: 5.- euroj;   B: 30.- euroj;
g'is 31.3.2001:   A: 10.- euroj; B: 40.- euroj;
ekde 1.4.2001:  A: 20.- euroj; B: 50.- euroj;

2 . Kongres-kotizo aldone pagenda en la kongresejo:
2.1. Kun 2-5-lita c'ambro/1 persono:   A: 150.- euroj;   B: 230.- euroj
2.2. Sen tranoktoj, kun tag- kaj vespermang'oj: A: 80.- euroj; B: 130.- euroj
2.3. Familioj 3 - 5 personaj (infanoj/junuloj g'is 25 jaraj)
c'iuj en la sama c'ambro:                                    A: 175,- euroj;    B: 300,- euroj.
3. Hotelaj prezoj (euroj): 7 noktoj (enestas 10%-a rabato, nur per la kongresejo):
c'ambro:
1-lita 2-lita 2-lita pli granda 3-lita apartemento 4-lita apartem.
ILICA 252 336 420 539 658
JADRAN 301 371 --- --- ---

4. JET'2001-anoj log'os aparte, sed en la sama domo. Ili havas grand-parte
propran junularan programon. La plen-ag'aj responsuloj de la grupoj helpos
en la porjunula kaj porinfana programoj.

Partoprenantoj de JET'2001 el A-landoj,
kiuj log'as pli ol 500 km aer-distance de Zagreb, povas ricevi vojag'-subvencion.
Se la log'-loko distancas de Zagreb pli ol 500 aer-liniajn km = 20.- euroj;
pli ol 1000 aer-liniaj km = 40.- euroj; pli ol 1500 aer-liniaj km = 60.- euroj.
Necesas demandi antau'kongrese pastron B.EICHKORN.

5. JET-anoj pagas jenajn JET-kotizojn:
5.1. Unuopulaj gejunuloj g'is 25 jaroj:   A: 90.- euroj;     B: 140.- euroj
5.2. Familioj au' grupoj g'is 5 personoj (1-2 responsaj plen-ag'uloj,
kaj inkluzive de c'iuj gejunuloj g'is 25 jaroj): A: 175,- euroj; B: 300,- euroj.
Do en 5-persona grupo c'iu pagos A = 35 au' B = 60 eurojn plus la alig'-sumon.


Adresoj de la responsuloj de KELI, IKUE kaj de la LKK

Adolf BURKHARDT , Gimpelweg 1, DE-73235 Weilheim/Teck,
fakso: + 49 7023 72413 < Adolf.Burkhardt<>t-online.de >

Bernhard EICHKORN, Romäusring 20,DE-78050 Villingen,
fakso: + 49 7721 22074, < Bernhard.Eichkorn<>esperanto.de >

Marija BELOS'EVIC, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb,
telefono: + 385 1 3745 052,<mbelosev<>public.srce.hr>


Atentu la kutimajn informojn en DIA REGNO kaj ESPERO KATOLIKA, kaj krome la informojn dau're aktualigotajn en: http://home.t-online.de/home/st-fidelis

C'iuj alig'intoj ricevos informbultenon, c'u rete, c'u per ordinara pos'to

La kongesurbo estas trafike bone ligita kun pluraj eu'ropaj urboj: * trajne: horaro http://www.tel.hr/hz * buse: horaro http://www.tel.hr/autokol-zg * aviadile: horaro http://ww.croatiaairlines.hr * s'ipe g'is Rijeka kaj dau'rigi per buso au' trajno, s'iphoraro, http://www.tel.hr/jadrolinija * informo por s'oforoj: Kroata au'toklubo http.//www.hak.hr


El la preparo:
2000/04/01: Pastroj Bernhard Eichkorn kaj Adolf Burkhardt, prezidantoj de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj de KELI, vizitis je 22/23.3.2000 sinjorinon Maria Beloshevich en Zagreb. Oni kune vizitis la help-episkopon d-ro Vlado Kosxicx, kaj la episkopon de la kroata evangelia eklezio Andreas Lukas. Akompanis la delegacion d-ro Jure Zechevich., prezidanto de la kroata komisiono por ekumeno. Chiuj akceptis agrable la informon, ke oni planas la 15-an Ekumenan Esperanto Kongreson EEK'2001 kun la 5-a Junulara Ekumena Esperanto-Tagoj JET'2001 je 14.-21.07.2001 en Zagreb rekte antau al Universala Esperanto-Kongreso okazonta en Zagreb. Oni vizitis diversajn eblecojn por la kongresejo. Prefere oni kongresos en la sacerdota seminariejo, 15 minutojn for de la Zagreb-a katedralo.

Gvidantoj de EEK'2001:
Adolf BURKHARDT , Gimpelweg 1, DE-73235 Weilheim/Teck.
Bernhard EICHKORN, Romäusring 20, DE-78050 Villingen.

Gvidanto de la Loka Kongresa Komitato:
Marija BELOSEVICH, Sveti duh 130, KR-1000 Zagreb.
La alighojn bv. sendi al tiu adreso de la LKK.