DIO BENU
Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de EA
    Jaro 2002 (12)                                                                                                Numero 1 (46)


Enhavo-tabelo: 
Alparolo de la prezidanto
Meditado
Koran gratulon al jubileulo
Eterna felicxo el forsxirajxo de jxurnalo
Venu Konsolanto - La Sankta Spirito!
Post la Sankta Vendredo
Okazos kanonizado de Patro Pio el Pietrelcina
Kiam Li Venos ...
Antonio Rosmini
Ho, Dia Koro ...
Venu, Sankta Spirito
Novaj pregxejoj ankaux en Cxehxio
Por kio mi dankemas al Esperanto
Sankta Zdislava el Lemberk - Patronino de la familioj
Ho, kiel bone, ke vivis Maria!
Rakonto pri du dinastioj - servistoj de la Sinjoro
Estu salutata Maria
Annuario Pontificio 2002
Gloro al Dio
Du ranoj
La animo
Movadaj informoj
Paska papa beno sur la Placo de Sankta Petro
Gxojigaj informoj el Afriko
Letero de Landa Reprezentanto de IKUE el Togolando
El raporto pri Kongolanda IKUE-Sekcio 2001
Strasburga Seminario bone Sukcesis
Cxu okazos beatigo de prelato J. M. Schleyer?
55-a Kongreso de I.K.U.E. 2002
Venu al renkonto de la Cxehxa IKUE-Sekcio en Zeliv
Renkontigxo de ekspartoprenintoj de la tendaroj en Herbortice
Sincere kaj elkore ni gratulas
Ni kondolencas
Dio Benu - Jaro 2002 (12) n-ro 2 (46)


ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Jxus ni travivas cxe ni en Euxropo la plej belan monaton de la jaro - la monaton majon, en kiu ne nur la naturo belege verdigxis kaj sin ornamis per sennombraj floroj, sed gxi ankaux estas belega, cxar ni - la kristanoj, travivas belegan tempon de Pasko kaj Pentekosto. Jesuo resurektis, ascendis en la cxielon kaj sendis al ni, laux promeso, Sanktan Spiriton. Ni do gxoju kun la tuta Eklezio kaj danku al Dio, ke ni senmerite ricevis tiel neimageble grandan gracon - la kristanan kredon. Tiun altvaloran perlon, tiun trezoron, superantan cxiujn trezorojn de la mondo, ni ne nur zorge gardu, sed abunde el gxi donadu al niaj gefratoj, kiuj gxin ne posedas. Gxi estas eksterordinara trezoro, cxar se ni el gxi donadas, gxi ne malgrandigxas, sed male pligrandigxas. Ni ne forgesu por cxi tiu granda trezoro danki kaj glori Dion, nian cxielan Patron.

La monato majo estas belega antaux pro tio, ke gxi estas monato de Regxino de Majo - nia cxiela Patrino, la Virgulino Maria. Sxi al ni donis floron el cxiuj floroj la plej belegan - sian Filon Jesuon Kriston, nian Savinton. Dum la monato majo, la monato dedicxita al la Virgulino Maria, en niaj katolikaj pregxejoj okazadas majaj pregxadoj honore al la Regxino de la Majo. Ni do cxiutage alportadu al Sxi rozojn en formo de la rozaria pregxo, por ke Sxi niajn pregxojn, kiel grandegan bukedon, metu antaux Majeston de sia Filo kaj nia Savinto Jesuo Kristo. Ni ne forgesu aldoni pregxpetojn ankaux por sukcesoj de la nunjaraj arangxoj de la esperantistoj, precipe ankaux por la sukceso de la 55-a Kongreso de IKUE, okazonta julie en Kromeøiz, en nia lando Cxehxio.

Karaj gefratoj, kiel belege la naturo verdigxis kaj sin ornamis per floraro, ankaux ni - esperantistoj - verdigxu kaj ekfloru. Ni lasu en ni ekflori belegajn verdajn idealojn de la esperantistoj, kiuj kune kun la idealoj kristanaj donas sencon al la vivo kaj do valoras al ili dedicxi la tempon kaj ilin aktive travivi. La nuna tempo strebas diversmaniere forlogi la homojn de belaj kaj valoraj idealoj, forpeli el iliaj koroj Dion, entrudante al ili idolojn, kiuj sufokigas la amon kaj ceterajn noblajn homecojn. Tiujn idolojn ni do ne sekvu, cxar ni estis kreitaj por altaj celoj, por sekvi nian Savinton Jesuon Kriston, por eterna, do senfina, felicxo en cxielo. Al tiu ununura vivcelo nin sekure konduku nia cxiela Patrino, la Virgulino Maria, la Regxino de la Majo kaj Patrino de Pentekosta Amikigxado, Sinjorino - Nia Espero kaj niaj cxielaj patronoj, sanktaj Pio la X-a kaj Maksimiliano Maria Kolbe.

Karaj gefratoj, post nelonge multaj el ni gxuos belajn kongresajn tagojn en Kromeøiz kaj gejunuloj ankaux la postkongresan renkonton en Dub nad Moravou kaj septembran renkonton de la Cxehxa IKUE-Sekcio en Zeliv. Benu do tiujn kaj la ceterajn E-arangxojn la Triunua Dio kaj Dipatrino la Virga Maria sxirmu ilin, por ke cxio okazu por gloro de Dio kaj prospero de la animoj.

Tion plenkore deziras kaj vin salutas via frato Miloslav Svacek.
 

MEDITADO
surbaze de la Evangelio laux Sankta Luko (2,22-40)
Ni pregxu al la Sankta Spirito - Spirito de la Graco kaj Vero, ke Li plenigu niajn korojn per la sagxeclumo kaj gracoradioj, por ke ni komprenu bone kaj gxuste la Dian parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Regxino, helpu nin iri laux la vojo de via Filo Jesuo.

"Kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, Maria kaj Jozefo alportis la Infanon Jesuon al la jerusalema templo por lin prezenti al Dio. Tiam vivis en Jerusalemo grandagxulo Simeono, homo justa kaj pia, al kiu la Sankta Spirito montris, ke antaux la morto li vidos la Mesion. Inspirita de la Sankta Spirito, li venis en la templon, kiam Maria kaj Jozefo enportis la Infanon. En la infano li rekonis la Mesion, li brakumis Jesuon, benis Dion kaj diris: Nun, ho Eternulo, Vi ellasas vian servanton, laux via vorto, en paco, cxar miaj okuloj vidis vian savon, kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj, Lumon por malkasxo al la gentoj, kaj gloron de via popolo Izraelo." (Luk 2,29-32).

Maria oferis sian kvardektagagxan Filon Jesuon al Dio. Tio estis belega familia solenajxo. Maria kaj Jozefo miris pri tio, kion pri la Infano diris Simeono.

Jesuo, oferita de la patrino Maria al Dio Patro, Li mem sinoferos per la Sanga Ofero surkruce - per la Pasiono al Dio Patro pro la homaj pekoj. "Cxar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Joh 3,16). Kaj plenumigxis la profetaj vortoj de Simeono, kiu diris interalie al la Patrino Maria: "Kaj ankaux vian animon glavo trapasos, por ke la pensoj de multaj koroj malkasxigxu" (Luk 2,35).

Pro la senlima amo al la homo Jesuo sencxese sinoferas al Dio Patro en la sensanga ofero de la Sankta Meso. Partoprenante pie la Sanktan Meson, ni ricevas multajn gracojn, kiuj fluas el la sanktaj vundoj de Jesuo. Spiritajn fortojn Jesuo donas al tiu, kiu partoprenas la Euxkaristian Festenon. Li, kiel Bona Pasxtisto, satigas tiun per siaj Korpo kaj Sango por la eterna vivo. Li estas Lumo de la Mondo - la vera Lumo, kiu nin gvidas tra rekta kaj klara vojo al la cxiela patrujo.

Maria, la plej sankta inter la sanktuloj, benata inter la virinoj, la Plejsankta Virgulino, Amatino de la Sankta Spirito, ne bezonis la purigadon. Rilate al homoj, sxi plenumis la devon laux la legxo, kiel simpla virino, kasxante sian sanktecon, ecx virgecon, esceptan, neordinaran situacion. Rilate al Dio, Sxi altigxis supren al la plej alta gloro pro sia humileco. Pro tio Dio Sxin distingigis kaj faris al Sxi grandajxojn.

Maria cxielenprenita, Regxino de la cxielo kaj la mondo, pregxas por ni, pekuloj. Sxi estas nia Patrino, Regxino, Perantino, kiu petas sian Filon pri multaj gracoj kaj bezonoj por ni.

Ni petu Dipatrinon Maria, ke Sxi alportu al nia kortemplo sian Filon Jesuon, kiu estas Pano Viva cxieleliranta, la Lumo de la Mondo. Ni pregxu al la Regxino de la Mondo, ke Sxi petu sian Filon pri la vizagxosxango de multaj nacioj kaj landoj. La Regxino de la Paco estas nia Espero, ke danke al sxiaj pregxoj okazu transformigxoj de multaj homoj kaj rezulte ekregu la paco en la maltrankvilaj regionoj kaj triumfu sxia Senmakula Koro.

Prilaboris Zofia Kamieniecka (La medito prezentita dum la Renkontigxo de Gdanska Esperantista Liturgia Grupo, okazinta la 4-an de februaro 2002.)
 

KORAN GRATULON AL JUBILEULO

Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk
Lia Eminenco Mons. PhDr. Miloslav Kardinalo Vlk naskigxis en Lisnice la 17-an de majo 1932. En la jaro 1952 li abiturientigxis en gimnazio de Ceske Budejovice. Komence li laboris kiel laboristo kaj post reveno el dujara soldata servo li en la jaroj 1955-1960 studis en filozofia fakultato de Universitato de Karolo en Prago fakojn de historio kaj arhxivado kaj tie li en la jaro 1960 estis promociita. Li funkciis kiel faka arhxivisto en Tøebon kaj poste en Ceske Budejovice. Teologion li studis en Cirilometodia Teologia Fakultato en Litomeøice (1964-68), kie li ankaux sacerdotigxis. Li farigxis sekretario de episkopo Josef Hlouch en Ceske Budejovice. En la jaro 1971 sub premo de tiamaj sxtataj oficejoj li forlasis tiun lokon kaj plenumis sacerdotan servon en parohxo Laziste kaj Zablati, en Rozmital pod Tøemesnikem kaj samtempe li administris parohxojn Bohutin kaj Drahenice. En oktobro 1978 la komunistaj sxtataj organoj forprenis al li sxtatan permeson por plenumo de publika animzorga aktivado. Li foriris en Pragon, kie li dum ok jaroj laboris kiel purigisto de vendejaj montrofenestroj. En la jaro 1986 pro sanproblemoj li forlasis cxi-laboron kaj eklaboris kiel arhxivisto cxe Sxtata Cxehxoslovaka Banko.

Ekde 1-a de januaro 1989 estis redonita al li por unujara provtempo sxtata permeso por praktikado de animzorga servo. Li igxis parohxestro en Zihobce kaj Bukovnik, poste li administris parohxojn en Cachrov, Besiny, Javorne, Zelezna Ruda kaj Strazov.

En la datrevena tago de sanktaj Cirilo kaj Metodio la 14-an de februaro 1990 li estis nomumita sideja episkopo en Ceske Budejovice. Julie 1991 lin Papo nomumis membro de Papa Konsilio por dialogo kun nekredantoj kaj septembre de la sama jaro li estis nomumita sekretario de Eksterordinara Sinodo de Euxropaj Episkopoj, kiu okazis fine de la jaro 1991 en Romo. En aprilo 1993 li estis elektita Prezidanto de Konsilio de Euxropaj Episkopaj Konferencoj (CCEE).

Papo Johano Pauxlo la II-a lin en novembro de 1994 kardinaligis.

Indas mencii, ke en kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento li estis membro de tiama junulara Esperanto-Klubo en Ceske Budejovice. Li aktive partoprenadis agadojn de tiama tre vigla junulara E-aktivado. Dum la 48-a IKUE-Kongreso en la jaro 1995 en Olomouc Kardinalo Miloslav Vlk estis ne nur Alta Protektanto de la kongreso, sed ankaux igxis Protektanto de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista. Li ankaux igxis Alta Protektanto de la 55-a Kongreso de IKUE, okazonta julie de nuna jaro en Kromeøiz.

Sincere al jubileulo gratulas la Cxehxa IKUE-Sekcio
 

ETERNA FELICxO EL FORSxIRAJxO DE JxURNALO

En monahxejon de redemptoristoj en Philippsdorf, konstruitan apud la pilgrima pregxejo de Maria sur Cxehxa-Saksa landlimo, alvenis fama popola misiisto de la sama kongregacio, devenanta el Rejnlando. Emocio disvastigxis tra la monahxejo kaj cxiu sopiris disponigi sin por akompanado de la honora vizitanto dum la trarigardo de la pilgrima pregxejo kaj apuda kapelo kun graca bildo de Dipatrino. La misiisto Patro Remigio indulge ridetis, vidante avidon precipe de pli junaj anoj de la kongregacio, cxar li komprenis, ke ili estas atentantaj cxiun vorton de lia busxo. En ilia monahxeja izoleco cxiu spiritplena vorto de tiu, kiu famigxis per misiistaj sukcesoj, estas la objekto de la intereso kaj materio al parolado. Patro Remigio parolis entute ne multe dum la trarigardo, limigxante al ordinaraj vortoj de la admiro rilate al la grandiozeco de la pregxejo de Maria. Sed post vespermangxo li ekparoladis; liaj vortoj estis agrablaj al auxskultado.

"Sendube vi travivas cxi tie malagrablajxojn rilate kun protestantoj. En la parto de cxi tiu urbeto, kiu apartenas al Saksujo, mi vidis la protestantajn pregxejojn", estis rimarkinta Patro Remigio kaj per tio li direktis pluan paroladon. Oni parolis pri protestantoj, pastroj kaj konvertigxoj.

"Cxe ni tie okazis antaux ne longtempe interesa kazo de konvertigxo", komencis Patro Remigio sian ekzemplon, per kiu li tuj koncentris la atenton de cxiuj cxeestantoj.

"Antaux ne tuta jaro konvertigxis en Marienfels meblista helpanto, antauxe firma protestanto. Li devenis el ordinaraj vivkondicxoj. Li naskigxis en protestanta familio, ellernis meblistan metion kaj alvenis urbon por spertigxi. En Marienfels li demandis pri meblistaj metiejoj, migris de majstro al majstro, sed malsukcesis, kiel Virgulino Maria kaj sankta Jozefo en Betlehemo. Neniu volis lin akcepti por laboro; ili havis cxie suficxe da junaj metiistoj kaj aliaj helpantoj. Certe vi scias, karaj kunfratuloj, kiel homon aflikti-gas la neplenumita espero. Li proponis al ili, ke li estas kompleza akcepti laboron por tute malgranda rekompenco, sed lia peno restis sensukcesa. Kiam li tiel cxirkauxvagis en la urbo gxis krepuskigxo, li eksentis bezonon de ripozo kaj tiukauxze li kuragxis eniri la pregxejon kaj sidigxis antaux Maria-altaro. Li rigardis Virgulinon Maria kaj rememoris, ke cxe katolikoj li auxdis pri ebleco pregxpeti al Maria - Helpantino en cxiuj bezonoj. Cxi tiu estas certe tiu Helpantino, diris li al si kaj trarigardis la bildon de la Virgulino la Plej Sankta kun intereso. Cxu Sxi kapablus helpi ankaux al mi? - li ekpensis, sed Sxi tion ne faros. Mi estas protestanto. Li restis ankoraux momenton sidi kaj poste eliris denove la stratojn de la urbo kun decido, ke en Marienfels li ne restos. Li direktis siajn pasxojn al unu el najbaraj vilagxoj, kie li trovis dume laboron de helpa laboristo. Li devis ege cedi de sia komenca propono."

Patro Remigio ridetinte fiksis sian rigardon senatente al la malluma angulo de la mangxocxambro, cxar li rememoris pri sia unua agadloko, kien li estis sendita kiel helpa sacerdoto.

"Ne cxiam temas pri juna metiisto. Ankaux kelkaj sacerdotoj opinias, ke ili estas senutilaj kaj forpusxitaj, se ili estas senditaj iuloken por helpi", dauxrigas la misiisto. "Mi mem konfesas, ke mi iam falis en cxi tiun pesimismon, kiam mi estis sendita al mia unua laborloko kiel helpa konfesprenanto. En cxi tiuj laborlokoj mi lernis humilecon, persistemon; mi klopodis plenigi mian animon per la espero, ke Dio min rekompencos per laborloko pli konvena.

Tion nur parenteze. Per kio mi estis fininta? Jes, mi scias jam, do tiu juna metiisto nomigxis Marteno laux Lutero, mi pensas, ke mi tion al vi ne diris, sed tio ne gravas, do Marteno laboris sur la kamparo inter katolika logxantaro, kie li auxdis dum iliaj interparoloj pri Virgulino Maria. Kelkfoje li vizitis ankaux la katolikan pregxejon, kie li baldaux ellernis pregxon Saluton Maria. De tempo al tempo li ripetis gxin kvazaux antauxvidinte, ke cxi tiu mistera Sinjorino al li helpos. Multe da tempo forpasis. Iufoje li estis sendita porti iun komunikajxon en certan domon. Kiam li alvenis tien, li frapetis la pordegon, sed eksteren auxdigis sin nur la bojado de la hundo. Neniu malfermis. Li pripensis, kion fari.

Mi atendos momenton, decidigxis li kaj cxirkauxrigardis. Kontrauxflanke staris kapeleto de Virgulino Maria. Li trairis la straton por rigardi, kiel estas arangxita gxia interno. Rigardante simplan, malartan statueton tra kradita fenestro, li pregxis Saluton Maria. Poste li revenis por denove provi per la frapado sur la pordego alvoki la hejmulojn el gxardeno aux stalo, cxar li opiniis, ke ili ne estas malproksime. Dum atendado li ekvidis surtere forsxirajxon de la gazeto. Li prenis gxin kaj ekvidis sur gxi la malgrandajn anoncojn. Interalie li legis: La meblista majstro ... en Marienfels, strato ... numero ... sercxas la submajstron kun pli longa praktikado. Lia gxojo estis tiel granda, ke preskaux li forgesis transdoni la sciigon, sed plenuminte sian devon revenis al nuna labordonanto. Li rakontis al li pri sia malgranda okazajxo kaj ne hontis konfesi, ke li vidas en tio la helpon de Dipatrino. Baldaux li anoncis sin cxe la majstro en Marienfels kaj estis akceptita. Li komencis sur la nova laborloko kun la fervoro, sed ne restis maldankema al Virgulino Maria. Li klopodis per eniro en la katolikan eklezion pliproksimigxi al Sxi."

"Karaj kunfratoj", finis Patro Remigio sian rakontadon, "vi scias, kiel estas malfacila tasko konvinki protestanton pri la auxtentikeco de nia eklezio. Lia animo, ofte malmoligita per antauxjugxoj kontraux la katolika kredo, sxajnas kiel malkulturata kampo, sed la larmoj de patrino moligas ankaux krudan filon. Tiukauxze ankaux la larmoj, pregxoj kaj petoj de tiu, kiun ni nomas Rifugxejo de la Pekuloj, kapablas konverti ecx la animojn, kiuj estas kvazaux sxtonigitaj per siaj eraroj, cxar la larmoj de granda nia Patrino vere instigas Dion al la mizerikordo por ni. Vi havas multan okazon pregxi cxi tie en la pilgrimloko de la Virgulino Maria por konvertigxo de la pekuloj, de pekemaj kristanoj, kaj katolikoj kaj protestantoj. Al iu eble sxajnus, ke li atingus pli bonajn rezultojn en granda urbo ol cxi tie en flanke kusxanta solejo, duone en Saksio, duone en Bohemio. Cxiu de ni scias, ke cxiuloke atendas animoj ne sole niajn vortojn, sed ankaux niajn pregxojn. Per tiuj pregxoj estas preparata tereno ne nur por laboro propra, sed ankaux de la kunfratoj. Per tio estas niaj koroj edifataj kaj kondukataj al Kristo."

Patro Remigio finis sian parolon kaj tra la hejmeca mangxejo de Patroj redemptoristoj disvastigxis silento, kauxzita per kortusxo, kiu nerimarkeble larmigis la okulojn.

Sac. Ferdinand Hrusat
 

VENU KONSOLANTO - LA SANKTA SPIRITO!
En tristec´ kaj malespero
venu unika Konsolanto,
bonan konsilon portanto! -
Descendu ho, Sankta Spirito -
amata, bonega amiko! -
Spirito de l´ Grac´ kaj Vero
estu nia gxoj´ kaj espero! ...
Vi - gasto tre atendata,
Vi estas juvelo plej amata.
Ho, viaj gracofontanoj
atingu la korprofundojn
kaj viaj gracobalzamoj
cikatrigu, sanigu la korvundojn! ...
 

Kio estas nesankta,

kio estas malpura,
ho, farigxu cxasta,
bela kaj lazura!
Cxion perditan, devojigxantan,
ho, Spirito Sankta,
konduku al vojoj helaj -
al vojoj rektaj, puraj
kaj al vojoj belaj! ...
Varmigu cxion fridan,
varmetan kaj tepidan! ...
Versxu akvon vivantan
sur cxion, kio estas mortinta!
Uzu potencon sanktan -
vivigu cxion velkintan! ...

Al tiuj, kiuj semas la Veron,

donu kuragxon, sagxecon!
Donu al ili esperon
pri l´ sukcesa, bela estonteco! ...

Gvidu al la vivo plena -

enhavricxa - sanktigita! ... -
Al gxoj´ kaj felicxo vera -
en Di´ Sinjoro radikintaj! ...

Via Gracodiluvo

ampleksu la tutan mondon
kaj la Sagxecolumo
brilu sur diversaj vivondoj! ...
Zofia Kamieniecka

POST LA SANKTA VENDREDO

Post la Sankta Vendredo,
post plor-maldormigxo,
sonoril-lude venas -
Resurekci-tagigxo!

Di´ vivas! - Sinjor´ venas,
malgraux pordoj fermitaj,
sxloso-sxirmoj de l´ domoj,
kaj fenestroj kovritaj.

Li venas kiel iam,
al homa fermita kor´,
por venki pekon, morton,
sanktakruce - Li Sinjor´.

Kial vi konsternigxas?
Pro kio vi - dubantoj?
Jen Mi! - Resurektinto
Am-Regxo - Krist´ Savanto!

Verkis Leszek Legowski
Tradukis Zofia Kamieniecka
OKAZOS KANONIZADO DE PATRO PIO EL PIETRELCINA

Plenumigxis antauxdiro de rapida kanonizado de la kapucena beatulo Patro Pio el Pietrelcina, havinta ekde la jaro 1918 gxis sia morto stigmatojn - vundojn, respondajn al vundoj de krucumita Jesuo. Li estas kanonizota dimancxe la 16-an de junio 2002 en Romo. Decida en tiu afero igxis mirakla resanigxo de Mateo Colelli. Malgranda infano, kies sanstato estis proklamita kiel senesperiga, resanigxis el grava kolapso post inflamo de cerbo (encefalito). La resanigxo okazis post pregxpetoj al beata Patro Pio. Tiu okazo igxis Dia konfirmo en la proceso de lia kanonizado.

La cxefurbo de Italio atendas invadon de centmiloj da pilgrimantoj. Sed tiu cxi fakto ne estingas entuziasmon de patroj kapucenoj. - Niaj koroj estas plenplenaj de gxojo kaj jam nun ni komencas preparojn de tiu cxi grandega okazontajxo - atestis unu el ordenanoj el San Giovanni Rotondo. Tiu malgranda urbeto en suda Italio, la loko, en kiu Patro Pio travivis la plej grandan parton de sia vivo, esprimis sian gxojon per sonorado kaj pregxado de miloj da fideluloj atendantaj la decidon de la Papo. Regis tie atmosfero de popola festeno, okazis artfajrajxoj, gxoja kantado kaj muziko.

Laux pola gazet-raporto por Dio Benu sendis Stanislaw Smigielski
 

KIAM LI VENOS ... J. Stredel

Se Jesuo venus por frapi al ni
en vesto de nekonatulo,
sen tegmento super kapo kaj amiko,
cxu dum tiu nokto
Li estus gasto atendita?

Se Li venus por elsxiri nin
el songxo de niaj oportunoj,
por ke ni helpu
al najbaro en lia bezono,
cxu Li devus restadi ekstere?
Se Li venus nin arigi,
kunigi nin en unu Korpo,
se Dio volus
per ni konstrui pacon,
cxu ni povus ne pravigi Lin?
Tradukis Stanislaw Smigielski

ANTONIO ROSMINI (1797-1855)

Eklezia historiisto el Munkeno Ignaz von Dollinger taksis Antonion Rosmini kiel la plej grandan pensulon inter katolika klerikaro ekde la tempo de Tomaso Akvina.

Rosmini estis ne nur filozofo. Li ne estis profeto, kiu volus gvidi kristanojn laux malgxusta vojo. En katolika sfero li estis la unua kaj unusola, kiu provis fari supervidon - resumon de filozofio entute kaj ligis samtempe elementojn de greka kaj skolastika spekulo kun testamentajxo en moderna euxropa anima vivo de Descartes. Li klopodis kvitigxi al angla empirismo de la 18-a jarcento, same kiel kun Kant kaj Hegel. Kun sia amiko - poeto Alesandro Manzoni li elkondukis Italion el anima provincialismo post 200 jaroj kaj denove envicigis gxin en euxropan pensadon. Li farigxis nacia figuro de la itala Risorgimento, cxar li klopodis realigi harmonion inter nacia tendenco pri unueco kaj kristanaj tradicioj de la lando. Li estis filozofo, pedagogo, fondinto de ordeno, teologo, defendanto kaj ankaux kritikisto de eklezio, unu el la lastaj universalaj genioj de la homaro. Multaj liaj pensoj evoluis nur post lia morto.

Rosmini kiel homo de eklezio scipovis suferi kun gxiaj multaj mankoj sen malespero. Tio certe havas grandan signifon ankaux por nia tempo, por homo nuntempa. En lia persono estis ligita kritika opinio kun sindona rilato al eklezio. Ankaux pro tio certe valoras legi pri la personeco kaj pripensi almenaux kelkajn punktojn.

Tre frue aperis al li fundamenta koncepto de propra filozofia sistemo. En lia tempo superis du sistemoj - sensualismo kaj idealismo; li decidis por la dua. Ideo de ekzisto senpere cxeestas en homa animo, estas radiko kaj mezuro de cxiu ekkono. Pri ekzisto atestas pensado. Ideo de ekzisto en si mem estas malcerta: homo ekkonas gxian difinon per sperto. La ideon Rosmini plu disvolvis en sia unua cxefa filozofia verko "Nova Provo pri Deveno de Ideoj" (1830); cxi tiu skribajxo farigxis limsxtono en disvolvigxo de itala filozofio kaj pruvigxis kiel la plej vi-vanta el la filozofiaj sistemoj de frua itala Ottocento.

Kiel studento de gimnazio rilate la venontan profesion li decidis frue - li deziris farigxi pastro - ne por fari karieron (deveno de la gepatroj ebligus gxin al li), sed por dedicxi sin al esploro de tiutempaj problemoj. En la jaro 1816 li foriris al universitato en Padova kaj enskribigxis en teologian fakultaton. Tiam ankoraux ne ekzistis teologio kiel specialigxo, li studis precipe filozofion, sed ankaux la hebrean kaj sanskriton1. Li amikigxis kun multaj talentaj junaj homoj, gxis nun konataj en itala spirita vivo de la 19-a jarcento.

La unua plano fondi en la jaro 1819 societon de amikoj ne sukcesis. En la jaro 1821, mallonge post la konsekro, Rosmini donis al si duspecan taskon: unue agi por sia memperfektigxo kaj due rifuzi neniam faron de amo por proksimuloj, kiun oni postulos de li. Dio parolis al li per tempo-signoj: por sia verko li kapablas volontigi cxiun homon, kiu ne enfermas sin antaux li. Tre frue antauxiris lin famo de sankteco: de homo, el kiu elbrilas io Dia. Li evitis nenian taskon, malgraux tio, ke gxi ne promesis sukceson. Li havis tre ricxan, genie talentan karakteron. Lia vivo atestas, ke en profundeco de sia estajxo li havis ion specifan, kio ne povis nur simple iel perdigxi.

Post restado en Padova sekvis kelkjara studado en Rovereto. En la jaro 1826 oni aperigis lian fundamentan verkon pri unueco de edukado, en kiu li petis organike unuecan edukadon. Tiu cxi verko signifas por Italio la samon kiel antaux 18 jaroj por Germanio verko de Herbart.

Rosmini pensis unue je komuneco de laikoj, poste li decidis por instituto de diocezaj pastroj kun la celo, kiun li donis al si mem dum la pastrigxo: sanktigado pere de amo al Dio kaj proksimulo. En la tago cindromerkreda 1828 li foriris kun siaj kunuloj sur Monte Calvario cxe Domossola kaj per medita pregxo preparis sin por la fondo. Dum tiu cxi agado por la fondo li ne elcxerpis cxiujn fortojn. Li estis tre tolerema, multflanka kaj modesta. Lia principo estis fido al Providenco: se Dio volas lian aferon, donos al gxi tion, kion gxi bezonas por la fina sukceso. Rosmini fondis la kongregacion en kelkaj lokoj de Italio, ankoraux dum lia vivo liaj fratoj ekagis en Anglio, Irlando, Usono kaj Afriko. Grava celo de gxia aktiveco estas instruado.

Rosmini sukcesis transformigi virinan kongregacion kun la sama celo, sed mankis al gxi gxusta gvidado. Li formis el gxi vivokapablan organizajxon. Oni nuntempe ne povas imagi liajn malfacilajxojn. Lia vivo atestas, ke la homo ne devas fali sub pezo de malkompreno, sed pere de superado de malfacilajxoj povas kreski.

Unue auxstria registaro montris ekstreman malfidon. Unu el liaj unuaj verkoj "Lauxdado de Pio la VII-a", kiun Napoleono forkondukis en kaptitecon en Francio, estis kvin jarojn per cenzuro malpermesita, cxar la auxtoro en gxi kritikis sxtatan absolutismon. Ekde tiam oni spionis lin, policanaj informoj raportis en Vienon lokojn de lia restado. Oni suspektis lin ecx en la naskigxurbo Rovereto, kie li aktivis kiel pastro kelkajn jarojn. Li spertis multajn limigojn de sia agado.

Pli dangxera kaj pli sistema estis persekutado flanke de pastroj kaj monahxoj. Tre frue tio komencis kaj aktivis en tio cxefe kelkaj jezuitoj. Ili vidis en Rosmini rivalon, kiu malhelpas al la ordeno. Oni malbone taksis realecon kaj riprocxis, ke lia filozofio havis en italaj mezlernejoj kaj seminarioj pli grandan sukceson ol skolastikaj lernolibroj. La persekutado kulminis en la jaro 1838, kiam Rosmini publikigis traktadon (artikolon, disertajxon) pri konscienco. Cxio malbona dauxrigis en revolucia jaro 1848, kiam oni aperigis lian konatan verkon pri kvin batoj de la eklezio. Li verkis gxin preskaux 15 jarojn ekde la jaro 1832 sub la influo de movado de Lamennais en Francio. Kun granda konscio de profunda respondeco li nomis tiutempajn ekleziajn mankojn, kritikis malbonajxojn kaj samtempe proponis, kiel forigi ilin.

Skiza enhavo de la kvin batoj de eklezio: 1) La unua bato de eklezio laux Rosmini estas apartigo de klerikaro de laikoj dum la diservo (liturgio) kaj apatia popolo dum la euxkaristia festo. Popolo ne komprenas la latinan lingvon de la eklezio, dum la plej gravaj momentoj de liturgio restas surda, kiel templaj kolonoj. Lingva nekompreno kauxzas la dividon kaj klerikaro farigxis kasto nekomprenanta lingvon kaj problemojn de la popolo. 2) La dua bato de eklezio evidentigxas eduko de klerikaro. Plimulto de klerikoj ne kapablas memstaran pensadon. Ricxeco kaj potenco kauxzis distingon profanan: klerikaro "pli alta kaj pli malalta". Episkopoj tro okupitaj per laikaj (mondaj, profanaj) oficialajxoj simple lasis taskon edukadi popolon al nesuficxe preparita klerikaro. Kia helpo? Episkopoj devas denove farigxi anima centro de la popolo, sed tio dum la situacio ne eblas. 3) La tria bato de eklezio estas malunueco de episkoparo kaj perdo de reciprokaj rilatoj. Tio estas antitezo kompare kun pli frua situacio, kiam episkopoj komunikigxis (interrilatis) kaj persone kaj skribe, okazis sinodoj, ili kune solvis proprajn senperajn problemojn. Episkopoj ne perdis kontaktojn per politikaj vidpunktoj. 4) La kvara bato de eklezio estas nomumado de episkopoj per la registaro. Tio kolizias kun nefordoneblaj rajtoj kaj tradicia kutimo de malnova eklezio, nome, ke pastraro kaj popolo libere elektis episkopon. 5) La kvinan baton de eklezio vidas Rosmini en mallibereco de eklezia havajxo (posedajxo), transprenita el feuxdisma tempo. Gxi kauxzas malgxustan uzadon kaj celon de eklezia havajxo.

Rosmini kurantauxis per siaj planoj sian tempon. Post pli ol cent jaroj plimulto el ili realigxis per la 2-a Vatikana Koncilio. Kelkaj el ili, ekz. konforma partopreno de laikoj je elekto de episkopoj - ne perdis aktualajxon ankaux hodiaux. Sed post la aperigo - dum la tempo de Rosmini - ili kauxzis grandan konfuzon.

Rosmini sub impreso de liberalaj komencoj de pontifikado de Pio la IX-a (1846-1878) opiniis, ke li povas kontribui al klarigo de reformaj pensoj de la Papo. Kiam oni aperigis la libron, en eklezio jam ekzistis forta kontrauxfluo. La libro farigxis neoportuna. Neprofunda sentimentala liberalismo de la Papo Pio la IX-a malfondigxis en revolucio 1848. La Papo ekziligita el Romo, baldaux denove kontaktis tradiciajn konsilantojn en politiko kaj en eklezio. Tiel preterpasis influo de Rosmini je roma eklezia politiko. Jam en la jaro 1849 atingis lia libro pri kvin batoj de eklezio indekson de libro malpermesita. Anonimaj kalumnioj, diversaj riprocxoj, kontrauxstaroj kauxzis fine proceson de esplorado. Post jaroj venis Kongregacio por Indekso al la konkludo, ke nenio inda de kondamno trovigxas en skribajxoj de Rosmini. La rezulto plezurigis la Papon Pion la IX-an, cxar li en la koro cxiam tre estimis la auxtoron, malgraux tio, ke li lasis lin fali kiel politikan konsilanton.

Rosmini pro acxaj kalumnioj kaj multaj malbonajxoj lacigxis kaj devis ekkusxi. Dum lia malsano vizitadis lin poeto Alesandro Manzoni. Li esprimis esperon, ke Dio redonos al lia amiko denove sanon, cxar nemalhavebla estas li por eklezio. Sed Rosmini respondis: "Ne. Por Dio neniu estas nemalhavebla. Kion Dio komencis, tion Li finos per disponeblaj rimedoj. Se temas pri mi, mi estas neutila, mi ecx timas, ke malutila, kaj tiu cxi zorgo ebligas al mi kviete rigardi renkonte la morton, gxi permesas deziri gxin." "Pro Dio, ne parolu tiel", diris Manzoni, "kion ni farus sen vi ?" La mortanta respondis: "Adorare, tacere, gaudere" - adori, silenti, gxoji.

Rosmini mortis la 1-an de junio 1855. Regis gxenerala opinio, ke forpasis la plej granda intelektulo de Italio.

Kompilis Jitka Skalicka

1 sanskrito - la antikva, sankta lingvo de Norda Hindujo, la plej malnova konata membro de la hind-euxropa lingvofamilio.
Rim. de red.: En Historio de Eklezio (Cirkevni dejiny) de cxehxa historiisto Radomir Maly, 2000, sur la pagxo 249 oni povas legi: "Harnack, Tillich, Bultmann kaj aliaj ekzegezistoj kaj teologoj de protestantismo negis miraklojn de Kristo inkluzive de lia resurekto, sur flanko katolika ilin sekvis Tyrell, Loisy, Rosmini kaj aliaj. Kun tio rilatis ankaux radikalaj postuloj de animzorga praktikado: nuligo de deviga celibato, envicigo de naciaj lingvoj en liturgion, elekto de episkopoj kaj parohxestroj ktp. Tion cxion Pio la X-a energie rifuzis en encikliko "Pascendi Dominici gregis".
 

HO, DIA KORO ...
Ho, Dia Koro de l´ Savinto
kun vundo, dornoj, arda flamo!
Lumtur´ sur Kalvaria pinto
radiojn semas de la Amo...

Mi kiel povas inde glori
majeston de la Koro via?
Ja ne suficxas Vin honori
ter´ kaj cxiel´ per lauxdo sia.

L´ animo, kiu sxanceligxas,
Vin trovas, ankro de l´ espero,
amaraj larmoj dolcxaj igxas
en via maro de l´ sufero.

Ne cxesos dank´ de koro mia
al Vi, de gracoj firma Trono,
Lumtur´ sur pinto Kalvaria
radiojn semas de l´ pardono.

Sxipeton de la viv´ surtera
al viaj ondoj mi konfidos.
Mildigxos plor´, gxoj´ kreskos vera,
al la Haveno Vi min gvidos.
Sac. Jan Filip
 
VENU, SANKTA SPIRITO
Venu, Sankta ho Spirit´,
el cxiel´ al terorbit´
ekradiu via flam´!
Patro Vi de povrular´,
Donacant´ en malavar´,
lum´ de koroj, venu jam!

Konsolanto el sublim´,
dolcxa gasto de l´ anim´,
dolcxa refresxiga ban´.
En penad´, ripoza mild´,
dum varmego, ombra sxild´,
en gxemploro la balzam´.

Plej beata lumo, nin
trapenetru ilumin´
de l´ saniga via am´.
Sen Vi, helpa Dia ben´,
homo restas sen subten´,
kun makul´ kaj malornam´.
Lavu sxlimon de malpur´,
gxoju sek´ en rosplezur´
kaj al vund´ revenu san´.
Flekseblecon al rigid´,
varmon donu Vi al frid´,
brilu cel´ al senvojan´.

Al kredantoj la solen´
jam farigxu via ven´
kun sepdona akompan´.
Donu virton de merit´,
savon post la mort-vizit´
en eterna gxojpean´1.
1 peano - milita kanto de venko kaj gxojo

NOVAJ PREGxEJOJ ANKAUx EN CxEHxIO

Nia membro, Doc. Ingx. Ark. Jan Werner el Brno, reagis per jenaj vortoj je la artikolo en Dio Benu 1/2002 "Katolikoj en Latvio Fervore Konstruas Pregxejojn":

"Mi dankas por Dio Benu n-ro 1/2002. En gxi mi legis pri novaj pregxejoj en Latvio. Pere de almetita folio mi informas vin pri verko de miaj kolegoj en la arkitektura fakultato en Brno "Nove kostely a kaple z konce 20. stoleti v Ceske republice" (Novaj pregxejoj kaj kapeloj el fino de la 20-a jarcento en Cxehxa Respubliko). La libro estas tre interesa, sed ankaux multekosta. Mi rekomendas gxin almenaux por trastudo. Ankaux mencio en Dio Benu utilus."

Koran dankon al frato Ingx. J. Werner pro tiu cxi interesa sciigo. Sur tiu cxi mapeto de Cxehxio ni informas pri la novaj katolikaj pregxejoj en Cxehxa Respubliko, kvankam laux pliprecizigo de Ingx. Werner, en la menciita libro estas katalogitaj 90 novaj pregxejoj kaj kapeloj, realigitaj fine de la 20-a jc., do post falo de komunista regximo, kiu dum kvardek jaroj de sia ekzistado ne permesis la pregxejojn konstrui, sed en kelkaj kazoj ilin likvidis.

Unu el novkonstruitaj pregxejoj - Pregxejo de Virgulino Maria Helpantino de Kristanoj - estas en Brno-Zabovøesky. Al la pregxejo apartenas ankaux saleziana oratorio. La 13-an de aprilo 1950 estis cxiuj salezianoj malliberigitaj. Dum internigo en Zeliv jam en la jaro 1950 promesis la salezianaj superuloj al la Virgulino Maria, ke por sxia honoro oni konstruos en Brno-Zabovøesky pregxejon post akiro de libereco. La plenumitan promeson atestas la pregxejo, honore al V. Maria.

POR KIO MI DANKEMAS AL ESPERANTO

Subdiakono Karel Filip, 1935

Senlima estas valoro de sacerdota ofero, ofero de la Sankta Meso. Senlima estas precipe valoro de unua Sankta Meso. Surmonde cxiujare akceptas la sacerdotan ordinon multe da tiuj, kiuj sin dedicxis al la sacerdoteco. Kaj cxiuj, precipe en la solenaj momentoj post akcepto de ordinacio, plene konsciigxas, ke ili estas cxiuj fratoj en unu Kristo, en unu ofero.

Cxiu homo sercxas por si amikon, iun, kiu kun li kunsentus liajn animajn kaj sentajn statojn, iun, kiun li amus. Des pli la sacerdoto, kiu plejvivece konsciigxas pri frateco de cxiuj Diaj filoj.

Verkisto Jan Cep en sia lasta libro "Blua kaj Ora" esprimis tion per la vortoj: "Dio mia, ni estas jam tiel kreitaj, ke ni volas sub nia mano senti batadon de viva koro, varmon de konkreta homo."

Jes, la varmo de la homo, kiu varmigadus ecx nian propran, ankaux la homan koron. Estas tio tiel neordinara, ke tiu varmo de la koro malpliigxas nek per distancoj, ecx se ili estus longlongaj. Kaj tiu varmo ne rigardas la aspekton, la eksterajxon, ne rigardas la naciecon, la lingvon, sed tiu varmo sercxas nur kaj nur koron, la koron kaj la animon.

Mi estas tiel felicxa, ke mi eksentis tiun varmon de la reciprokaj rilatoj en mezuro nemeritinda. Mi havas, mi povas tion diri, fraton, fraton en Kristo, fraton hindon, anon de ordeno de Nudpiedaj Karmelanoj, en Suda Hindujo, en klostro Sankta Sebastiano en Pulincunnoo. Nunjare la 12-an de julio 1935 li sacerdotigxis. Kaj estis mia la plej granda felicxo, ke tiu cxi mia malproksima bruna amiko en fora Hindujo, en lando de longe dauxrantaj varmegoj kaj longe dauxrantaj pluvoj, rememoris min en la "memento" - rememorigo dum sia unua ofero de la Sankta Meso.

Estas tio cxiam agrabla sento, sed la dis-tanco de la ofero, celebrita sub alia cxielo, en kvazaux alia mondo, tio aldonas al la tuta forto de la rememorigo de la novsacerdoto hindo, kiun mi darfas nomi mia amiko, ion majestan.

Kaj por tio mi dankemas nur al Esperanto, cxar per Esperanto mi povis interkomprenigxi kaj korespondi kun logxanto de fora Hindujo, de la lando, el kiu la letero ecx cxe hodiauxa moderna teknika transporto kaj rapideco iras al ni tutajn 21 tagojn.

Kiom da belegaj ajxoj jam Esperanto donis al la homaro, kaj kiom gxi ankoraux donos. Precipe la katolikoj devus pli multe rimarki la Esperanto-movadon kaj mem por si eluzadi avantagxojn de Esperanto, kies sukcesan aktivadon benas ankaux la papoj.

Ni deziras al komercistoj, kiuj kiel unuaj konsciigxis signifon de Esperanto kaj komencis gxin eluzadi por sia negocado. Sed ni gxin povas plene eluzadi por profitoj de la animoj kaj la koroj.

Kiel mi estos felicxa, kiam post unu jaro, se Dio permesos, mi povos al mia amiko hindo, Pastro Theofil, lian rememorigon repagi per mia rememorigo dum mia unua sacerdota ofero...

SANKTA ZDISLAVA EL LEMBERK - PATRONINO DE LA FAMILIOJ

Komence de cxi-jaro mi legis en jxurnalo jenan informon: "La Cxehxa Nacia Banko eldonis hieraux argxentan ducentkronan moneron okaze de la 750-a datreveno de la mortotago de sankta Zdislava el Lemberk. La monero estis eldonita en duspeca stampo, en la klasika kaj en speciala pintkvalita ellaborajxo (t. n. "proof") por pretendemaj numismatoj. Sur la averso de la monero estas arta grupigxo de stilizitaj heraldikaj bestoj de la cxehxia granda sxtata blazono. Sur la reverso estas figuro de sankta Zdislava, fleganta malsanulon."

Gxis cxi tie la sciigo el la jxurnalo. Kiu estis tiu virino, je kies honoro estis eldonita la monero kaj kies mortotagon ni rememoras?

Siatempe mi legis, ke ne estas tiom grave, kiel longa estas la homa vivo, sed kiel ricxa, valora kaj utila gxi estas. Mi opinias, ke cxi tion ni povas sen restajxoj apliki cxe la vivo de Zdislava, kiu mortis tre juna, nur 32-jara. Kvankam sxi vivis sur cxi tiu tero nur ege mallonge, sxi postlasis profundan sulkon, plenan de bono, amo kaj mizerikordo ne nur en rondo de sia familio, sed cxie cxirkaux si, precipe en la medio de la plej grandaj povruloj, al kiuj sxi servis sinofere.

Nun ni revenos en la historion kelkcent jarojn reen, nome en la 13-an jarcenton. En Bohemia-Moravia Montetaro, proksime de urbo Velke Meziøici estas urbo Køizanov (latin. Cryzans aux Krisans), kie versimile en la jaro 1220 en tiama burgo naskigxis Zdislava. Sxi havis tri fratinojn kaj unu fraton. Ankaux sian infanagxon kaj junagxon sxi pasigis tie en modela familia medio.

Sxia patro Pøibyslav (Pribislav) estis signifa moravia elstarulo. Li ankaux administris la burgon en Brno, unu el tiamaj la plej gravaj, kaj en la jaro 1238 li estis ankaux burggrafo en Veveøi (Sciura burgo), burgo nordokcidente de Brno. Lia dauxra sidejo tamen estis Køizanov. La havis grandajn planojn, sed lia morto en la jaro 1251 cxesigis ilin. Li estis entombigita en la pregxejo de sanktaj Johanoj - cxe la minorita pregxejo en Brno.

La patrino de Zdislava, lauxnome Sibila, apartenis al la akompanantaro de Kunegunda, fiancxino de la estonta regxo Venceslao la I-a. Cxi tiu honordamo devenis el mediteranea regiono, nome el Sicilio, el la regiono, kiu en tiu tempo prezentis unu el la plej kulture evoluintaj landoj de okcidenta Euxropo. Sxi estis virino de suda tipo, tre bela kaj tre klera, kaj sinjoro Pøibyslav edzigxis kun sxi, kiu tiam estis juna vidvino de grandsinjoro Bohus. Pøibyslav kaj Sibila versimile konatigxis cxe la regxa kortego, kiun Pøibyslav ofte vizitadis. Ili ambaux subtenadis monahxejojn, ekz. monahxejon de dominikanoj en Brno, fonditan en 1239, kaj Sibila precipe favoris la monahxejon en Zïar nad Sazavou, kie sxi estis en monahxeja pregxejo entombigita, kiam sxi en la jaro 1262 mortis.

Zdislava kreskis, kiel ni jam diris, en la harmonia familia medio. Sxi kaj sxiaj gefratoj, pli bone dirite fratinoj, cxar la frato Petro mortis kiel infano, ricevis fundamentojn de klereco de sia klera patrino, t. s. lego- kaj skribo-sciojn kaj ankaux scion de lingvoj, kiujn Sibila mem scipovis. Krom cxi tiuj scioj Zdislava eksxatis kantadon kaj liutoludon. Sxi ankaux devis ellerni kudri, sxpini kaj kuiri. Sxi devis kompreni cxiujn laborojn en la burga mastrumo. Sinjorino Sibila edukis siajn filinojn kiel estontajn edzinojn de grandsinjoroj, kaj ecx se ili tiuj ne farigxos, ili devos cxion kompreni.

Por la plua klerigxo Zdislava estis sendita en monahxejon de Oslavany. La tempo tie estis dividita; kompreneble krom pregxado kaj meditado estis ankaux instruado praktika kaj teoria. Knabinoj tie lernis brodi kaj krom aliaj scioj ili ankaux ekkonis fundamentojn de botaniko, precipe sciojn pri kuracherboj kaj ilia uzado. Zdislava ion jam sciis pri tio, cxar sxia patrino konis la misteron de tiuj herboj kaj permesis al siaj knabinoj kolekti ilin kun spicistino el la subkastela vilagxo.

Kiel tre juna, iom post 15-a jaragxo Zdislava estis edzinigita al sinjoro Havel el la gento de Markvartidoj, mastro en la burgo Lemberk en norda Bohemio. El cxi tiu edzeco naskigxis kvar infanoj: Havel, Margareta, Jaroslav kaj Ladislav.

Kvankam sxi estis nobla burga mastrino, sxi tre ofte vizitadis la plej grandajn povrulojn, flegadis kaj helpadis ilin. Vagistoj, malsanuloj kaj helpobezonantoj trovis cxe sxi cxiam plej afablan akcepton. Sxi subtenadis ilin cxiuflanke. Kun sia edzo Havel sxi konstruigis en Jablonne ankaux hospitalon, kie al tiuj povruloj servis dominikanoj. Zdislava estis de cxiuj amata kaj ili nomis sxin "Patrino de povruloj".

En la kroniko de Dalimil ni povas legi pri sxi: "Kvin mortintojn sxi kun Dia potenco revivigis, al multaj blinduloj sxi redonis la vidkapablon, multajn kriplulojn kaj leprulojn sxi sanigis kaj super multaj povruloj grandajn miraklojn sxi faris." (Dalimil 87,5)

Zdislava, kiel ni jam diris, ne gxisvivis longan vivon. Sxi elcxerpigxis per la laboro en porvivaj devoj. Post bela familia vivo, post vivo plena de bonfaroj sxi mortis en la agxo de 32 jaroj kaj estis entombigita en la pregxejo de sankta Lauxrenco en Jablonne.

Tuj post sia morto sxi estis honorata kiel potenca propetantino kaj helpantino. De la 13-a jarcento gxis hodiaux la kredantoj honoras sxin kiel sanktulinon kaj helpopetas sxin kun ceteraj cxielaj patronoj. Kanonizita sxi estis kune kun Johano Sarkander en Olomouc la 21-an de majo 1995 de la Papo Johano Pauxlo la II-a. Dum la Sankta Meso de tiu granda kanoniza solenajxo ricevis reprezentanto de la katolikaj esperantistoj, frato Miloslav Svacek, tre honoran taskon - transdoni la oferdonojn al la Papo.

Dio, Vi ellernis Sanktan Zdislava iri la vojon de perfekteco per plenumado de la taskoj de geedzeca vivo kaj en farado de la agoj de la amo. Helpu al ni, por ke pro sxia propeto la kristanaj familioj sin konstante renovigu kaj ekfloradu per atestoj de pli helaj moroj. Amen.

Laux diversaj fontoj kompilis omagxe al jubileo de sankta Zdislava Marta Lorkova

HO, KIEL BONE, KE VIVIS MARIA!

Mil jaroj antaux Dio egalas al unu tago. Se Dio estus volinta plenumi sian savoplanon kelkajn tagojn pli poste, kian respondon, plenuminte lian ordonon, la Cxefangxelo Gabrielo estus povinta realporti al la Sinjoro en la jaro 2000?

En la jaro du mil de nia erao, Dio kompatplene rigardis desupre la Teron, por vidi, kion la homoj estis farintaj el lia bela kreajxo, kion ili cxiutage kauxzas unu al la alia: militojn, murdojn, cxiuspecajn krimojn, fizikajn kaj psikajn vundojn, misuzadon de la scienco, egoismon de cxiu nivelo, cxio trovigxis en ilia tagordo. Neniu pripenso pri la Diaj ordonoj, kiuj estus la fundamento de bona vivo; ecx ne dum instruhoroj de religio ili estas instruataj. Jam ili tute ne validas por la interhomaj rilatoj!

Por montri al la homoj, devojigxintaj el la gxusta vojo, por ebligi al ili ekkoni la veron, por redoni al ili la vivon en gxia abundeco, tial do lia unika Filo, la ununura kompetenta, devis malsupreniri sur la Teron kiel homo. Al tio estis necesa libera kunago de homo. Tiu devis esti bona, Dion amanta, helpopreta virgulino!

Tial Dio sendis sian Cxefangxelon Gabrielon sur la Teron kun ordono anonci al virgulino sian planon kaj peti sxian konsenton. Antauxdestinita sxajnis al Dio la okcidenta mondo, kie vivis spertaj, inteligentaj homoj, plenaj de fantazio, kiuj promesas posedi bonajn kondicxojn por plenumi lian planon. Kelkaj virgulinoj tie ankoraux vivis, nur tiu vorto iel elmodigxis.

Gabrielo eniris tial en la logxejon de juna virino, kies pieco estis en tuta regiono konata. KLAUxDIA, enprofundigxinta en la pregxo, rigardis indigne la gxenanton. Preskaux sxi ne auxskultis, kaj sulkiginte la frunton sxi respondis kun penige konservita gxentileco, ke momente sxi ne havas tempon por diskuti, cxar sxi devas pregxi pro tio, ke la mondo ja estas tiel malbona. Kaj tuj sxi turnis la dorson al la gasto.

Iomete elrevigita, Gabrielo foriris. Li ja estis de la Sinjoro ricevinta ankoraux kelkajn aliajn adresojn. Tial li venis al UTA.

Sxi estis la plej bela, klera virino, studinta ne nur teologion, sed ankaux multflanke sxi estis erudita. Scivoleme sxi lasis la gaston eniri kaj instigis lin klarigi sian deziron. Gabrielo sciigis al sxi, ke Dio volas sendi sian Filon kiel homon sur la teron, por liberigi la homaron el iliaj multspecaj kulpo-sxargxoj kaj instrui al ili la gxustan vojon.

Uta tre gxojis, cxar ankaux sxi sercxis elir-vojon el tiu mizero. Sed kiam Gabrielo parolis pri tio, ke virino farigxos patrino de la Dia Filo sen kunago de viro, tiam Uta ridis plena de moko. Tiu afero ja estas tute nerealigebla! Oni do ne opiniu sxin esti tiel stulta! Kaj al la angxelo sxi volis diri: "Tion vi mem certe ne kredas!", sed la "ne" restis blokita en sxia gorgxo, cxar Dio estis frapinta sxin per muteco. Gabrielo, devinta havi paciencon pro tiu malsukceso, sercxis nun la trian kandidatinon.

LAUxRA vere estis bona knabino. Kiam Gabrielo eniris, sxi tre ektimis, sentante sin honorata pro la vizito de la angxelo. Tiu klarigis sian mesagxon. Lauxra pli kaj pli paligxis, auxdante tion. Fine sxi diris: "Tiu afero ne koncernas min. Mi vivas cxiam senriprocxe kaj klopodas pri bonfamo. Cxiuj miaj najbaroj scias, ke mi ne komencas amaferojn kun viroj. Se mi nun gravedigxus, ho, nur imagu, kion cxion la homoj pri mi malbone parolus! Ne, ne, dankon!"

Post tio Gabrielo fine esperis sukceson cxe PETRA. Petra estis delikatsenta karaktero, sxatanta cxiun belon. Auxdante la mesagxon, sxi tre miregis, sed nur mallonge pripensinte sxi diris kun klara vocxo: "Tiel realisme la savado de la mondo do ne povos realigxi! Kontrauxe, tio devus farigxi spirite! En la kunvenoj de la esoteranoj oni instruas tute alian vojon el la malaltajxoj de la vivo. Diru al via Dio, ke tiu cxi mesagxo, tiel nekredebla, estas nekongruebla kun miaj sciencaj ekkonoj, pri gxi mi ne plu volas paroli!"

Suficxe malgaja Gabrielo finfine venis al OLGA. Sxi kore bonvenigis lin kaj li komencis klarigi la Dian planon. Olga plenigxis per entuziasmo. Tion cxion sxi komprenis, cxar laux sxia opinio gxuste nun estas la plej urgxa tempo, por ke finfine io estu farita por plibonigo de la mondo. La infanon sxi tre volonte naskus, kaj ke sxi estis elektita por tiu grandioza plano, tio sxin igis esperplena. Infano sen kunago de viro estus por sxi la konfirmo de sxiaj klopodoj humiligi la virojn.

Jam sxi volis respondi "JES", kiam Gabrielo klarigis al sxi, ke tiu filo estu nomata Jesuo.

"Kial do filo?", sxi objxetis. "Mi ne volas filon! Mi nur volas filinon! Nur la virinoj ankoraux povas savi la mondon! Ke lauxdire Dio estas patro, do la viro, tio estas por mi netolerebla. Dio estas bona patrino kaj sxia ununura eraro estas, ke sxi kreis ankaux virojn!"

Tuj, kiam Gabrielo ankoraux volis diri klarigantan vorton, sxi senprokraste montris al li elirejon.

Senkuragxigita Gabrielo revenis al la cxielo por sciigi al Dio la rezultojn de sia misio:

KlauxdiaUta Lauxra Petra Olga
K U L P O
Cxu ili ekkonos sian KULPON? Kompreneble sciante cxion, Dio konsolis sian angxelon dirinte: "Eble ni faros provon ankorauxfoje post du tagoj, tiam la homoj jam komprenos, ke ili iras la malgxusta vojon per cxiuj siaj pensoj, paroloj kaj agoj. Iom post iom ili do prudentigxos!"

Verkita de Ursula Tiedemann. El la germana esperantigis Hugo Westhoff.

RAKONTO PRI DU DINASTIOJ - SERVISTOJ DE LA SINJORO

La historio konas multajn okazojn pri tio, kiajn spurojn restigis en muzika kroniko muzikistoj el unu gento kaj en pluraj generacioj. Multaj tiaj estas ankaux en la latva muzika arto, ekzemple, fratoj Medini, patro kaj filo Darzini, patro kaj filo Kalnini, Vigneri, Kokari, Racxevski kaj tian cxenon oni povas longigi, cxar nature kaj memkompreneble cxiu deziras transdoni amatan profesion al siaj pli proksimaj homoj kaj vidi dauxrigon de gxi en sekvontaj generacioj.

Reprezentantoj de profesio, kiuj devenas el unu gento, la plej ofte estas renkontataj gxuste inter orgenistoj - la vasta gento de Bach, kvankam la plej fama, sed ne sola. Ecx inverse: kiel escepton oni taksas tiujn orgenistojn, kiuj ne venis el gentoj de orgenistoj aux muzikistoj. Evidente tio estas la esenco, ke orgenisto estas ne nur metio, sed ankaux profesio, ecx pli - vivstilo, mondakcepto kaj propra konvinko. En tiu cxi artikolo mi rakontos pri du dinastioj de orgenistoj.

La unua dinastio estas tiu, el kiu venis Mamerto Celminskis - la kreinto de mirinde belsona muziko kaj virtuoza, altnivele profesia orgenisto. Lia avo kaj patro estis orgenistoj en la vilagxa pregxejo Skaistkalne (distrikto Bauska). La patro estis ankaux la unua instruisto, de kiu Mamerto lernis ludi pianon kaj poste orgenon.

En la jaro 1927 dum Kristnaskofesto la patro igxis tre malsana, sed Mamerto tre sukcese anstatauxis patron kaj la Diservo estis bonorde plenumita. Tiu hazarda okazo vekigis en Mamerto fortegan deziron igxi muzikisto kaj servi al Dio.

En la jaro 1929 Mamerto translokigxis al Dauxgavpils, kie estis libera loko por orgenisto en la pregxejo de Sankta Petro. Tiutempe en Dauxgavpils aktive funkciis Popola Konservatorio, kaj tie lektoris famaj komponistoj kaj muzikpedagogoj el Rigo. La konservatorion estris fama muzikisto-komponisto A. Feils. De li Mamerto lernis orgenludon, kompozicion, paralele posedante pianon, harmoniumon kaj aliajn muzikteoriajn lernofakojn. Dum studado en la Konservatorio, kiun li finis en 1937, li jam igxis la auxtoro de kelke da ekleziaj kantoj. Kvankam li mem sin sentis kiel nehavanta suficxajn spertojn kaj ankaux teoriajn sciojn, tamen jam tiam li ekkuragxis komenci grandan verkon - la meson al la honoro de Aglona Dipatrino. Poste sekvis dujara studado cxe fama latva komponisto - klasikulo E. Melngailis, de kiu li lernis polifonion, kaj eble la plej gravan por kantistoj - fluan, belsonan kantmanieron por cxiu korusa vocxa grupo. Nur funde posedante teorion, multfoje plibonigante li post 20-jara periodo finverkis menciitan elstaran meson (en la jaro 1953). Eble indas prinoti, ke komence de la Dua Mondmilito, por eviti persekuton, la familio intencis elmigri, sed okazis tri gravaj signoj (subita malsano, poste subita kaj hazarda malapero de infano), ke Dio por li ordonis resti surloke. Dum soveta periodo, kiam oni malpermesis pilgrimi al Aglono, granda grupo tamen kolektis sin sub ekstera turisma ekskurso, kaj alveturinte Aglonon, okazis tie Sankta Meso kun koncerna kantado kaj orgena muziko en la festotago de Cxieleniro de Sankta Dipatrino. Entute li verkis 7 mesojn, proksimume 20 malpligrandajn verkajxojn, vicon da diversaj solokantoj kaj pli ol 70 kantatojn kaj korus-kanzonojn. Kiel la plej ofte plenumitan oni povas nomi la kantaton "Surexit". Same li kompilis la libro-kantaron "Vi Lauxdu la Sinjoron!", kaj tiun cxi libron oni povas trovi en cxiu parohxejo kiel gvidlibron por direktistoj kaj orgenistoj.

Dum lastaj jaroj de sia vivo li estis orgenisto en la pregxejo de Sankta Alberto en Rigo kaj ankaux instruis muzikon al estontaj pastroj en Katolika Seminario. Indas prinoti, ke li verkis ankaux Rekviemon, kiun deziris, ke gxi estu plenumota, akompanonte lin dum la lasta vojo post lia forpaso. Tiu trista intenco realigxis du monatojn poste, kiam la Sxtata Akademia Koruso "Latvija" akompanis lin al la lasta ripozo en la januaro de 1993.

Mirinda estis lia modesteco. Li gxojegis, se korusanoj belege kantis, ecx ne sciante, ke tiun muzikon kreis li mem. Por li fremda estis honoramo kaj ekstera sinelmontro. Al li apartenas vortoj: "La muziko suprenigas spiriton. Gxuste kun belsona muziko kaj pregxo oni povas plej bone esprimi la gloron al Dio, cxar tiu, kiu pregxas kantante - pregxas duoble".

Jen tia estis nia latva komponisto, orgena patriarko - Mamerto. Nun postrestis klasikaj, altnivelaj muzikaj verkoj, kiuj por sia plenumo postulas grandan laboron de la korusanoj. Kun la nomo de M. Celminskis estas ligita la historio kaj la sorto de ekleziaj korusoj en la tuta Latvio, sed tio jam indas apartan rakonton. Li mem tion priskribis antaux sia forpaso, kaj oni publikis tion en la Katolika Eklezia Kalendaro en la jaro 1993.
Jazeps Slars
ESTU SALUTATA MARIA

Estu salutata Maria,
nun kaj cxiam - Virgulin´!
Gracoplena - Sankta
el regxa gento de David´ - Frauxlin´!
Patrino de Dia Filo,
komencita en Virgulina sin´.
Virino plena de Di-favoro,
en vestoj el suna oro.
Senmakula - stelcxirkauxita,
de lun´ argxento ornamita.
Madono en siringoj kaj konvaloj dronanta,
en la monat´ majo ridetanta.
Estu salutata Maria,
Regxin´ de la Mondo kaj de la Angxeloj!
Patrino de Dio kaj nia Patrin´.
Kaj de la Paco Regxin´! Amen!
Leszek Legowski, 1994

ANNUARIO PONTIFICIO 2002

En Vatikano estis eldonita nova jarlibro "Annuario Pontificio 2002". Kiel unua ricevis gxin la Papo Johano Pauxlo la Dua (la 10-an de februaro 2002). Oni aperigis denove, kiel cxiujare, aktualajn informojn. Laux indikoj de la jarlibro la nombro de katolikaj kredantoj (katolikoj) atingis 1,05 miliardon, tio prezentas 17,3 % de monda populacio. Preskaux duono de katolikoj (49,4%) vivas en amerika kontinento, en Euxropo vivas 26,7% da katolikoj, en Afriko 12,4%, Azio 10,7%, Oceanio 0,8%.

Pluaj menciindaj nombroj: episkopoj 4541, pastroj 405178, konstantaj diakonoj 27824, monahxinoj 801185, katehxetoj 2641888. Nombro de pastro-kandidatoj plialtigxis ekde la jaro1978 gxis la jaro 2000 el 63882 je 110583.

Laux vatikanaj fontoj por D.B. preparis Jitka Skalicka

GLORO AL DIO

De mateno gxis vespero
bela vocxo disvastigxas.
Kantas cxielo, kantas tero,
Dia regno proksimigxas.
Ridas floroj sur herbaro,
kisas suno per radioj.
Kantas ondoj de la maro,
cxiuj gloras Bonan Dion.
Boguslaw Sobol

DU RANOJ (Litova popola fabelo)

Iam du ranoj decidis migri tra la vasta mondo. Ili deziris ekkoni la vivon de aliaj siaj samgentuloj en fremdaj landoj. Kiel ili decidis, tiel efektivigis - kaj ili formigris. La ranoj estis malsamkarakteraj: unu estis optimisto kaj la alia pesimisto.

Dum ilia migrado multe da diversajxoj ili renkontis. La vojagxo kauxzis tamen por ili ne imageblan kaj ne prisongxeblan okazajxon - ili ambaux falis en la ujon kun laktkremo.

Ili ambaux saltas, saltadas, sed vane - la supro de la ujo estas alta kaj refalinte, ili dronas gxis la fundo de la ujo. La pesimisto diras:

"Ho ve, karulino, se ni ne savos nin, ni pereos."

"Ne, kunulo, ni obstinu nur kaj ni sukcesos elsalti. La tuta nia vivo ja estas tia, ke ni nur mem povas fari gxin bona. Ni do ne devas malesperi, malentuziasmigxi, ni do obstinu kaj ni savos nin. Obstinu nur, karulo!"

La pesimisto ankoraux foje saltis, sed refalis kaj fordronis. Gxi ne plu jam suprenigxis.

La optimisto dauxre penadis, kvankam gxi vidis, ke gxia kunulo jam pereis... Gxi konstante saltadis, movetadis sur la suprajxo. Sed vane, elsalti el la ujo estis neeble. Dume jen gxi eksentis ion malmolan sub la piedoj kaj gxi strecxis la tutan sian forton, bone apogis sin kaj elsaltis eksteren. Okazis tiele, ke pro konstanta turnmovo, sencxesa saltetado la laktkremo buterigxis. La rano - optimisto malgxojanta ekmeditis pri sia kunulo, kiu cedis kaj ne plu obstinis kontraux la sorto.

La optimisto savos sin dank´ al sia espereco kaj obstineco.

El litova tradukis J. Petrulis

LA ANIMOSac. Jan Filip

Ho anim´, animo,
kiu konas vin?
Ocean´ sen limo,
profundajx sen fin´.
Dum tempesto bruas,
kreskas akva mont´,
en kvieto fluas
via funda ond´.
Ho anim´, animo,
kiu konas vin?
De la ter´ viktimo,
tamen venkantin´.
Korpo, mond´, infero,
ligas vin per cxen´,
sed vi en libero
fluas sen katen´.
Ho anim´, animo,
kiu konas vin?
En marcxeja sximo
flor´vidigas sin.
Malgraux log´ de luno,
de perfort´, malpur´,
akva roz´ al suno
malfermigxas nur.
Ho anim´, animo,
kiu konas vin?
Forno de la krimo,
aux de l´ virto sin´.
Sxafo obeema -
gxoj de bona vol´,
sed la kulpo trema
restas sen konsol´.
Ho anim´, animo,
kiu konas vin?
Or´, plezur´, estimo,
ne por vi destin´.
Ecx se cxie sonas
kant´ de voluptem´,
gxi nenion donas
tamen al vi mem.
Ho anim´, animo,
kiu konas vin?
Dio, Am´, sen limo,
Dio, Viv´ sen fin´!
Fonto, vojo, celo,
por vi estas Di´-
amo kaj cxielo
via melodi´...
MOVADAJ INFORMOJ

Paska Papa Beno sur la Placo de Sankta Petro

Kiel cxiujare, ankaux nunjare dum la paska beno de la Papo "Urbi et Orbi" - Al Urbo kaj Mondo, la Papo Johano Pauxlo la II-a salutis jam tradicie ankaux per esperantlingvaj vortoj: "FELICxAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA". Danke al meritplena iniciinta geedza paro Giovanni kaj Mariolina Conti el Cormano, itala urbeto apud Milano, estis bele reprezentitaj esperantistoj per bone videbla surskribo ESPERANTO.

La Cxehxa IKUE-Sekcio kore dankas kaj gratulas al gesinjoroj Conti kaj al cxiuj ceteraj, kiuj al ili helpis tiamaniere informi pri Esperanto milionojn de tiuj en la tuta mondo, kiuj pertelevide cxeestis la paskan solenajxon "Urbi et Orbi". Tiujn multajn bravulojn bezonas la Esperanto-movado.

Gxojigaj Informoj el Afriko

Letero de Landa Reprezentanto de IKUE el Togolando

Tre estimataj samideanoj, bonan kaj felicxan novjaron. Ekde la 1-a de oktobro 2001 mi trovigxas en Granda Seminariejo de Johano Pauxlo la II-a en nia cxefurbo Lome. Mi komencis mian unuan studjaron de filozofio. La pasintan jaron mi travivis spiritan jaron en seminariejo Sankta Pauxlo en Notse, for de Lome. Tie mi esperantigis dek unu kolegojn - seminarianojn per E-kurso FEREZ. Nunjare ni dauxrigas gxin. Mi estas ano de Unuigxo Togolanda por katolikaj esperantistoj, fondita de s-ro Maurice Messan Agbolo. Por bona funkciado de la movado ni bezonas konvenan E-materialon (pregxlibrojn, Sanktajn Bibliojn, ktp). En la seminariejo ni pregxas cxiumerkrede vespere rozarion kaj en la nacia katolika Radio Maria ni gxin pregxas vendrede. Cxu vi povas sendadi al ni vian gazeton "Dio Benu"? Mi antauxdankas. Pregxu por ni! Bonan paskon kaj Pentekoston. Dio benu! Basile. Jen la adreso:

Jean-Louis Basile AGBOLO, BP 12316 LOME, Togo, Afriko (E-posxto: agbobasi@yahoo.fr)
 

El raporto pri Kongolanda IKUE-Sekcio 2001
Antaux cxio, mi deziras nome de Kongolanda IKUE-Sekcio al estraro de IKUE kaj al cxiuj IKUE-anoj bonan kaj felicxan jaron 2002. Ni dankas cxiujn, kiuj helpis al nia sekcio dum la pasinta jaro. Ni pensas pri pastro Magnani pro liaj senditaj IKUE-ajxoj, al la Cxehxa IKUE-Sekcio pro la sendado de ilia organo Dio Benu, al Alberta Casej el Usono pro sxia bela donaco - kompakt-disko kaj al nia kara IKUE-movado pro la sendado de Espero Katolika kaj al UEA pro gxia promeso sendi al ni librojn. Tio multe kuragxigis nin kaj permesis al ni pasxi pluen. Al cxiuj ni diras, kun frata sento, dankegon. Eble niaj atingoj ne estas brilegaj, tamen ili nutras multe da espero kaj kuragxo por dauxrigi niajn klopodojn. Ni sentas grandan gxojon, ke dum du jaroj de agadoj la movado kreskas kaj la intereso estas granda inter la gefratoj. Estas interese ankaux konstati, ke malgraux la enlanda situacio, kiu estas nepriskribebla, ni jam strebas funkciigi la movadon kaj Kongolanda IKUE-Sekcio farigxis realajxo, malgranda (eble), sed ekzistanta, kun siaj problemoj, specifaj al grandparte junaj membroj. La brila celtrafa agado estis interalie la kresko de nombro de E-fratulinoj. La tuta konvento en Lukala esperantigxas. Por ne okazigi la situacion de stagnado, la Kongolanda IKUE-Sekcio estas prizorginda ilin.

La Kongolanda IKUE-Sekcio havas 33 membrojn. Okazas E-kursoj en cxiuj kluboj. La 17-an de decembro 2001, kadre de Zamenhofa Tago, Esperanto-Ligo de Kinshasa organizis E-ekspozicion. Tiuokaze la Kongolanda IKUE-Sekcio ekspoziciis siajn IKUE-ajxojn. La Kongolanda IKUE-Sekcio de tempo al tempo partoprenas la E-arangxojn de la Landa Asocio.

Decembre 2001 s-ro Ntoto, la sekretario, vizitis gefratojn en Lukala kaj same mi faris dum marto de tiu jaro. Mi dum tiu monato vizitis gefratojn en Mbanza-Ngungu kaj en Lukala. Sukcesa vojagxo kaj frata etoso regis dum niaj renkontigxoj. En Lukala, mi estis gastigita de fratulinoj. Pere de cxiuj kluboj mi informis precipe pri IKUE (malgraux tio, ke mi mem ne estas suficxe informita). Felicxe, ke antaux mia vojagxo alvenis "Esperanto - Nova Latino de la Eklezio", sendita al mi de la auxtoro, kiu permesis al mi regi miajn dirajxojn. Cxiuj membroj deziregas, ke okazu tiun cxi jaron la renkontigxo de cxiuj gefratoj. Pro tio, la membroj decidis kotizi. Malgraux la enlanda situacio, la membroj deziris tuj, kiam tio igxos ebla, kontribui finance aux alimaniere al la agado de IKUE. La membroj deziras, ke Kongolanda IKUE-Sekcio cxeestu la kongreson de IKUE 2003 kaj tiuokaze la jubileon de pastro Magnani.

Landa Reprezentanto de IKUE - Jean Bosco MALANDA LUTETE, B.P. 761, KINSHASA XI, Kongo DR, Afriko.

Strasburga Seminario Bone Sukcesis

Eble vi jam scias, ke la redakta komisiono de ADORU kaj pluraj kunlaborantoj havis konferencon kvintagan en la Strasburga Centre Culturel St. Thomas, proksime al la Euxropa Palaco, kaj intense intersxangxis spertojn kaj vidpunktojn. Ankaux trovitajn erarojn kaj era-retojn ni zorge registris. Venis la prezidanto de la Ekumena Komisiono P. Lajos Kobor el Hungario, la organizinto de la Zagreba kongreso Marija Beloseviæ, P. Jozef Zielonka el Pollando, kies libro "Ni vivu lauxeble plej bele" eniris preskaux integre en la novan ADORU, cxu en la gxeneralan parton cxu en la polan apendicon, Jevgenij Lalenkov, ortodoksa pastro el Tula (200 km sude de Moskvo), kun sia filino, medicina studentino, li jxus finis tradukon de la libro de Ulrich Matthias "Esperanto la Nova Latino de la Eklezio", Ake Ahlren el Stockholm, kun Adolf Burkhardt la lasta postvivanto el la kvinopo, kiu preparis Adoru Kantante (W.J.Downes, Britio, H.A.Rosbach, Norvegio, H.A. de Hoog, Nederlando), Ernst Leuze, kiu verkis kaj kontrolis la gitarajn akordojn en ADORU, cxeestis kaj prezentis novajn komponajxojn por melodio de ADORU. Li planas fari piano-arangxojn por cxiuj melodioj de la libro (escepte, kompreneble, la rondkantoj kaj la pure gregoriaj liturgiaj pecoj). Gabriel Anda el Kameruno montris al ni la katedralon kaj la urbon. Cetere ni multe laboris, sed ankaux multe uzis la kapelon por matenaj lauxdoj, mezaj horoj, ekumenaj diservoj, diservo laux Taize. Krome cxeestis la tutan tempon aux nur parte Daniel Chevalier kun edzino, Grete Burkhardt, Erika Discher, Manfred Retzlaff kun edzino, Alois Eder surprize vizitis nin kelkajn horojn.

Mia peto: parolu pri ADORU, kie vi povas, varbu, montru, ne nur al esperantistoj. Ni prenis grandan riskon kaj havas altajn sxuldojn, kiuj tamen ne pezas sur IKUE aux KELI, sed ekskluzive sur la komisionanoj persone. Se cxiu faros sian eblon por disvastigi la libron (prefere ne dirante "ilia libro", sed solidare "nia libro"), tiam ecx parto de la komponajxoj de eklezia muzikdirektoro Leute baldaux vidos la lumon de la suno kaj farigxos alireblaj al muzikemaj homoj.

Pri la reeldono de la Biblio mi esperas, ke baldaux sekvos ankaux bonaj informoj.

Frate via Adolf Burkhardt.

Cxu Okazos Beatigo de Prelato J. M. Schleyer?

En junio 2001 P. Bernhard Eichkorn, sacerdoto de diocezo Freiburg (Germanio) proponis al Lia Ekscelenco D-ro Oskar Saier, Arkiepiskopo de Freiburg, la beatigon de du diocezaj pastroj: D-ro Max Josef Metzger (1887-1944) kaj prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912).

D-ro Metzger estis ekzekutita en 1944 fare de la nazioj, cxar internacie li faris proponojn por nova komenco post la germana malvenko. Post la unua mondmilito li enpasxis en la porpacan movadon kaj aktivis kiel socia reformisto. Dum la tridekaj jaroj li pioniris en la ekumena movado. En siaj porpacaj laboroj li aktive uzis la internacian lingvon Esperanton kaj metis gxin en la servon de la Eklezio.

Prelato Johann Martin Schleyer estis la auxtoro de la planlingvo Volapük (1879/80). Ankaux li konsideris sian lingvon kiel kontribuon al la porpacaj klopodoj. Schleyer estis konata ankaux kiel katolika lirikisto kaj filantropo. Pro siaj meritoj li ricevis de Papo Leono XIII-a la titolon monsinjoro.

Formigxis Internacia Komitato por la Beatigo de prelato Johann Martin Schleyer, al kiu gxis nun apartenas: D-ro Andre Albault (Francio), Sac. Bernhard Eichkorn (Germanio), S-ro Reinhard Haupenthal, (adreso de la sekretariejo: BP 19, F-84340 Malaucene. Ret-adreso: SchleyerKomitee@aol.com), S-ro Andy Kuenzli (Svislando) kaj S-ro Goncalo Neves (Portugalio).

La komitato celas kolekti subskribojn, kiuj apogos la proponon faritan al la arkiepiskopo. Tiucele kontaktigxos cxiuj lokoj, kie Schleyer laboris kiel pastro. Lian nomon gardas strato kaj gimnazio en Lauda-Koenigshofen (la naskigx-loko), stratoj en Konstanz kaj Litzelstetten, me-mor-tabuloj cxe la pastra domo de Litzelstetten kaj la logx-domo en Konstanz, same kiel Vola-pük-Vojo kaj Hotelo Volapük en Litzelstetten (www.volapuek.de).

La urbestro de Konstanz estis petita deklari la tombon de Schleyer historia monumento.

Kiu deziras subteni la proponon pri beatigo de Schleyer aux/kaj Metzger, bv. sendi deklaron kun persona subskribo al la sekretariejo de la Komitato.

Gazetara Komuniko
 

55-a KONGRESO DE I.K.U.E. 2002
en Kromeøiz, Cxehxa Respubliko
sub auxspicio de
Lia Eminenco Mons. Miloslav Kardinalo Vlk
Cxefepiskopo de Prago kaj Primaso Cxehxa
Lia Ekscelenco Mons. Jan Graubner
Cxefepiskopo de Olomouc, Metropolito de Moravio
Prezidanto de Cxehxa Episkopa Konferenco
La kongresa temo:
Malfermu la Pordon al Kristo!
(Johano Pauxlo II-a)

Estimataj gesamideanoj, karaj gefratoj,
la kongresaj tagoj per mejlaj pasxoj alproksimigxas. Baldaux venos la tago de nia renkontigxo en la kongresurbo Kromeøiz, en kiu ni deziras en frateca kaj kristana amo travivi la kong-resan semajnon. Sincera deziro de Organiza Kongresa Komitato estas plenumo de deziro de cxiu kongresano - travivo de agrablaj kaj spirite ricxaj tagoj en internacia esperantista medio. Ni plene eluzu tiun cxi apartan kongreson de la katolikaj esperantistoj por plifortigo kaj plifirmigo de la katolika E-movado, kiu nuntempe tiun plifortigon ege bezonas. La komune travivitaj kongrestagoj nin plenigu per nova entuziasmo, por ke ni kun gxojo kaj optimismo plu iru la vojon de la noblaj idealoj de la kristanaj esperantistoj. Ni metu niajn kongresajn esperojn en la manojn de Dio, por ke la kongreso celu nur la honoron de Dio kaj prosperon de la animoj. Tiucele nin certe helpos nia potenca cxiela patronino, la Virgulino Maria - Nia Espero, niaj cxielaj patronoj sanktaj Pio la X-a, Maksimiliano Maria Kolbe kaj beata Tito Brandsma. Nian kongreson jam benis gxiaj Altaj Protektantoj, Lia Eminenco Mons. Miloslav Kardinalo Vlk kaj Lia Ekscelenco Mons. Jan Graubner. La kongreson ankaux benis Cxefepiskopoj Mons. György Jakubinyi (Rumanio), Mons. Karel Otcenasek kaj Episkopo Mons. Josef Hrdlicka. Se ni tiucele ankaux direktos niajn pregxojn, do certe ni travivos kongreson, kiun ni longe rememorados. Kompreneble estas necese, ke cxiuj kongresanoj sincere strebu pri vere frateca amatmosfero dum cxiuj kongresaj tagoj. Dum la kongreso ni praktike strebos realigi la kongresan temon: Malfermu la Pordon al Kristo! Tiucele ni pregxos, auxskultos kelkajn prelegojn, sed ankaux ni pri la kongresa temo kantos la samnoman kanton "Malfermu la Pordon al Kristo". Tiun kanton vi povas trovi sur alia pagxo de nia gazeto kaj gxin ellerni kanti. En monato junio cxiuj aligxintoj ricevos duan kongresan bultenon kun cxiuj praktikaj informoj. Kaj jen sekvas dauxrigo de la listo de la kongresanoj el la antauxa n-ro de Dio Benu:
103 Cudkova Vera, Cxehxio
104 Kazenas Petras, Litovio
105 Kazeniene Vida, Litovio
106 Lukoseviciene Palmira, Litovio
107 Kovar Jan, Cxehxio
108 Wanczyk Roma, Pollando
109 Siwon Kazimiera, Pollando
110 Horrix Hermann Josef, Germanio
111 Duda Josef, Cxehxio
112 Dudova Drahomira, Cxehxio
113 Studena Pavla, Cxehxio
114 Stastna Janka, Slovakio
115 Wujciow Elzbieta, Pollando
116 Swoboda Karol, Pollando
117 Le Bars Jean-Jacques, Francio
118 Koszegvari Nora, Hungario
119 Koszegvari Katalin, Hungario
120 Samula Piotr, Pollando
121 Zmitrowicz Krystyna, Pollando
122 Wasilewski Bohdan, Pollando
123 Kovarik Jan, Ingx., Cxehxio
124 Kolpanowicz Andrzej, Pollando
125 Kolpanowicz Anna, Pollando
126 Sulkowska Barbara, Pollando
127 Jilkova Ludmila, Cxehxio
128 Havlik Frantisek, Ingx., Cxehxio
129 Duda Zbigniew, Pollando
130 Jaskolska-Blecharz W. J., Pollando
131 Kozek Krystyna, Pollando
132 Vitkova Ruzena, Cxehxio
133 Gajdusekova Otilia, Cxehxio
134 Wolska Renata, Pollando
135 Sulak Adam, Pollando
136 Roslanowska Jolanta, Pollando
137 Plachta Stanislaw, Sac., Pollando
138 Heupel Markus Klaus, Germanio
139 Pomorska Teresa, Pollando
140 Laszay Anna, Hungario
141 Simakova Gitka, Slovakio
142 Podgorski Jacek, Pollando
143 Grenda Stefan, MUDr., Slovakio
144 Sacha Alicja, Pollando
145 Latacz Helena, Pollando
146 Eugeniusz Jania, Pollando
147 Stasinska-Kiciak Krystyna, Pollando
148 Kiciak Stanislaw, Pollando
149 Ruggiero Nicola, Italio
150 Svab Miloslav, Cxehxio
151 Chevalier Daniel, Francio
152 Chevalier Marie-Therese, Francio
153 Bieloviene Nijole, Litovio
154 Sukiene Irena, Litovio
155 Skalicki Roman, Pollando
156 Discher Erika, Germanio
157 Sester Engelbert, Germanio
158 Klumpar Alois, Cxehxio
159 Tomsikova Jitka. Cxehxio
160 Kluzova Marie, Cxehxio
161 Krejci Eva, Cxehxio
Estimataj kaj karaj, ankoraux ekzistas ebleco sin aligi al partopreno de la kongreso. Se vi bezonas la kongresajn informojn kaj aligxilojn, ni ilin sendos al vi perletere aux retposxte. Jen la adresoj: IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, Miloslav Svacek, Trsicka ul. 6, CZ-75127 Pencice, Cxehxio; retadreso: msvacek@iol.cz. Volonte ni ankaux vin informos pertelefone. Jen la telefonnumero de la prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato s-ro M. Svacek: +420 641 228304 (por enlandanoj 0641 228304). La aligxkotizon vi povas sendi al banka konto: KB Prerov, kont-numero 194214890297/0100 aux per posxtmandato al adreso: s-ro Miloslav Svacek, Trsicka ul. 6, 75127 Pencice, Cxehxio. Eventuale vi povas la aligxkotizon sendi al la sama adreso en bone pakita, se eble registrita, leter-koverto. La kongresajn informojn kaj aligxilojn vi povas ankaux akiri per jenaj TTT-pagxoj: http://www.ikue.org/kong2002.html aux http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/. Nome de OKK salutas vinMiloslav Svacek.
 
VENU AL RENKONTO DE LA CxEHxA IKUE-SEKCIO EN ZELIV
27-29 septembro 2002
Karaj gefratoj, en la lasta numero de DIO BENU sur la pagxo 25 ni informis vin pri planita Renkonto de la Cxehxa IKUE-Sekcio en Zeliv (prononcu Jxeliv) cxe Regxino de Valo de Felicxo. Tiam ni sciigis al vi provizoran daton de la renkonto. Post interkonsento kun prioro de premonstrata klostro en Zeliv, la renkonto okazos en la tagoj de la 27-a gxis la 29-a de septembro (je festotago de sankta Venceslao - cxefpatrono de Cxehxa lando). Ni tre kore invitas al tiu cxi bela kaj spirite ricxa renkonto ne nur membrojn de la Cxehxa IKUE-Sekcio, sed cxiujn esperantistojn, kiuj deziras travivi tri septembrajn semajnfinajn tagojn en verda kaj amikeca medio. Tre kore estas invitataj ankaux eksterlandaj esperantistoj kaj speciale ankaux karaj gefratoj el Slovakio.

Karaj gefratoj, por ke ni povu iom pli poste detale informi vin pri cxio kaj precipe pri trajnaj kaj auxtobusaj vojagxkoneksoj el viaj logxlokoj gxis Zeliv, bv. afable anonci vian partoprenon al adreso de la Cxehxa IKUE-Sekcio (Trsicka ul. 6, 75127 Pencice, Cxehxio). Ni tre kore invitas vin kaj gxojatendas renkonton kun vi. Estraro de la Cxehxa IKUE-Sekcio.

Renkontigxo de ekspartoprenintoj de la tendaroj en Herbortice
En la 25-jara datreveno de perforta likvido de la Katolika Esperanto-Tendaro en Herbortice (Cxehxio) fare de sxtata polico en la jaro 1977, rememoros tiujn belegajn tendarojn iliaj ekspartoprenintoj dum la renkontigxo, kiu okazos sabate la 8-an de junio 2002 sur Maria-pilgrimloketo Hory en Ceska Trebova. Tiun belan pilgrim-loketon la ekstendaranoj bone konas, cxar cxiujare post la tendaro tie okazis pilgrima renkontigxo de la Cxehxa IKUE-Sekcio kaj de la ekstendaranoj okaze de la oktobra rozaria pilgrimo. Ni kore invitas cxiujn eksherborticanojn veni sabate la 8-an de junio al Hory en Ceska Trebova, kie je la horo 9,30 okazos danka Diservo kaj post gxi en apuda restoracio amikeca renkontigxo kun tagmangxo. Por kovri elspezojn de tagmangxo, bv. sendi 120 Kc al s-ino Ludmila Maskova, Rudolticky 345, 560 02 Ceska Trebova. Venu, karaj ekstendaranoj, por rememori niajn tiutempajn kuragxajn aktivadojn de junaj katolikaj esperantistoj dum ekzisto de komunista sxtata krimsistemo. Cxu Hory denove farigxos tradicia cxiujara renkontejo de esperantistoj kaj ekstendaranoj de Herbortice kaj Sebranice? Interrompo de tieaj renkontigxoj okazis pro rekonstruaj laboroj de tiu cxi bela Maria-pilgrimloketo. Gxi do denove sin disponigas or ni. Do gxis la revido sur Hory!
SINCERE KAJ ELKORE NI GRATULAS
al kara jubileulo Patro Kanoniko Jozefo Cihak kaj al ceteraj jubileuloj de la dua kvaronjaro:
Bohumira Baierova, Marie Bednarova, Ilona Birkelbachova, Mgr. Marie Buckova, Iveta Hromnikova, Josef Jilek, Jana Kaucova, Dagmar Knappova, Zdenka Kralova, Ladislav Mlejnek, Ingx. Jiri Petrlik, Mgr. Milena Pickova, Frantisek Adamik.
Dian benon en pluajn jarojn al la jubileuloj deziras la redakcio de Dio Benu kaj la Cxehxa IKUE-Sekcio.
Patro Kanoniko Jozefo Cihak, aktiva animzorganto de parohxo Dolni Ujezd apud Litomysl, la 1-an de aprilo 2002 festis nauxdekjaran naskigxdatrevenon. Li, kiel studento, estis ankaux aktiva kunlaboranto dum kompilado de E-vortaroj de fratoj Jan kaj Karel Filip. Al gratulantoj sin aligas ankaux ekspartoprenintoj de la katolikaj tendaroj en Sebranice, kiujn li kelkfoje vizitis por celebri la Sanktan Meson, kaj kiun ili vizitis en Dolni Ujezd.
NI KONDOLENCAS
Nur malfrue ni estis informitaj pri forpaso de nia fidela longjara membrino, fratino Marie Voleska el Ceska Trebova. Sxi mortis la 14-an de decembro 2001 post longedauxra malsanado pro kancero. La entombigo okazis la 24-an de decembro en Ceska Trebova. Fratino Marie enskribigxis en historion de la Katolikaj E-Tendaroj en Herbortice kiel tre aktiva esperantistino. Gxis sia morto sxi estis fidela membrino de IKUE. Pregxe ni rememoradu sxin kaj ceterajn gefratojn, kiuj forlasis nin. Eternan ripozon kaj senfinan lumon donu al sxi, Sinjoro, sxi ripozu en paco. Amen.
DIO BENU Jaro 2002 (12) n-ro 2 (46). Eldonanto: IKUE-Katolika Sekcio de Cxehxa Esperanto-Asocio. Adreso de redakcio: IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, Trsicka ul. 6, CZ-751 27 Pencice, Cxehxa Respubliko. Respondeca redaktoro: Miloslav Svacek. Telefono: +420 641 228304, E-posxto: msvacek@iol.cz. Banka konekso: KB Prerov, kontn-ro: 194214890297/0100. Registra n-ro cxe Ministerio de Kulturo de Cx. R.: E 12647. Nevendebla.
 Pencice, 1.5.2002.
TTT-pagxo: http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/