DIO BENU
Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de EA
Jaro 2002 (12)                                                                                               Numero 1 (45)

Enhavo-tabelo:
klpunktblauAlparolo de la prezidanto
klpunktblauMeditado
klpunktblauCxu sxtono anstataux pano?
klpunktblauNin inspiru fervoreco de niaj antauxuloj
klpunktblauSankta Virgulino Maria - Potenca Helpantino
klpunktblauJozefo, la cxarpentisto
klpunktblauEcce Homo
klpunktblauDum mi genuas pli proksima
klpunktblauKannitverstan
klpunktblauPatro Josef Sxtemberka el Lidice
klpunktblauVi estas
klpunktblauMortigis Jesueton
klpunktblauCxu estas iu problemo?
klpunktblauKatolikoj en Latvio fervore konstruas pregxejojn
klpunktblauNuntempaj modernaj pregxejoj ekfunkciis
klpunktblauSanktaj Mesoj por membroj de I.K.U.E.
klpunktblauSxtona Kruco
klpunktblauPetrus Donders
klpunktblauRegxino de la Valo de Felicxo en Jxeliv, petu por ni
klpunktblauRenkonto de la Cxehxa IKUE-Sekcio okazos septembre en Jxeliv
klpunktblauEsperanto en Danio
klpunktblauNi kondolencas
klpunktblauLetero de nia handikapita fratino - rulsegxulino
klpunktblau55-a Kongreso de I.K.U.E. 2002
klpunktblauPostkongresa Renkonto de IKUEJ
klpunktblauDio Benu
  

ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

La tagoj de la nova jaro 2002 rapide pasas kaj tio signifas, ke ankaux rapide alproksimigxas grava nunjara evento de la katolika E-movado - la 55-a Kongreso de IKUE, okazonta en urbo Kromeriz en Cxehxa Respubliko. Do gravan parton de la nuna jaro ni travivos en signo de tiu esperdona kaj signifoplena evento. Estas certe deziro de cxiu sincera kaj sindona katolika esperantisto, ke la kongreso estu vere sukcesa, ke gxi al la katolika E-movado alportu multajn bonajn kaj dolcxajn fruktojn. Jes, tio estas deziro kaj sopiratendata celo de gxia arangxanto - la Cxehxa IKUE-Sekcio, kiesnome la Organiza Kongresa Komitato tiucele jam ekde kelkaj monatoj laboras. La informo pri okazonta nia 55-a kongreso en Cxehxio vekis suficxe grandan intereson, pri kio atestas 80 aligxoj gxis la fino de la pasinta jaro, malgraux tio, ke la legantoj de Espero Katolika ricevis la informojn fine de pasintjara decembro aux komence de la nuna jaro. La intereso de la katolikaj esperantistoj pri la kongreso donas esperon por la estonteco, ke versxajne la stagnantaj IKUE-Sekcioj en kelkaj landoj finfine levigxos el sia nekontentiga stato kaj aktive eklaboros prospere al la katolika E-movado.

La sukceso de la kongreso ne dependas nur de la Organiza Kongresa Komitato kaj gxiaj kunlaborantoj, sed de cxiuj gxiaj partoprenontoj kaj ankaux de tiuj, kiuj nepovante gxin partopreni persone, partoprenos gxin spirite kaj subtenos gxian sukceson per pregxoj. Jes, certe ni konsciigxas, ke diversloke enmonde ekzistas esperantistoj, kiuj volonte la kongreson partoprenus, sed diversaj gravaj kauxzoj tion ne permesas al ili, precipe malbona sanstato, vivo en malbonaj socialaj kondicxoj, vizaj problemoj ktp. Ilian pregxsubtenon ni bezonas kaj certe dum la kongreso ni ilin enpregxe ankaux rememoros. Tre bone ni konsciigxas, kiel vera estas la proverbo: "Sen Dia beno vana estas homa peno".

La kongresa temo estas alvoko de Papo Johano Pauxlo la II-a, eldirita dum unuaj momentoj post lia papigxo: "Malfermu la pordon al Kristo!" Tiuj liaj vortoj ne estu nia devizo nur dum la kongresaj tagoj, sed dum cxiuj tagoj de nia surtera vivo. Se ni permesos al Kristo trairi la pordon de nia koro, Li eklogxos en nia animo kaj pere de ni Li sukcesos fari ecx miraklojn. Li bezonas nin, por realigi sian regnon enmonde. Kie estas Jesuo, tie estas kun Li ankaux lia Patrino Maria, kiu sub la Kruco igxis ankaux Patrino nia. Sub sxian potencan protekton ni rekomendu ne nur la 55-an Kongreson de IKUE kaj ceterajn arangxojn de la katolikaj esperantistoj, sed ankaux niajn vivojn, niajn landojn kaj la tutan mondon. Kun Jesuo kaj Maria, al kiuj nian rigardon sencxese levas nia kara Papo Johano Pauxlo la II-a, ni ne devas timi estontecon, cxar bono venkos la malbonon.

Tial ni deziru al cxiuj, al la kongreso kaj ceteraj arangxoj: Dio benu! Miloslav Sxvacxek 

MEDITADO

surbaze de la Evangelio laux Sankta Luko (9,46-48)

Kaj komencigxis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos la plej granda. Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon kaj starigis lin apud si kaj diris al ili: "Kiu akceptos cxi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas, kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; cxar kiu estas plej malgranda inter vi cxiuj, tiu estas granda."

Ni pregxu al la Sankta Spirito - Spirito de la Graco kaj Vero, por ke liaj gracfontanoj atingu niajn korprofundojn kaj liaj sagxecobriloj lumigu niajn mensojn, por ke ni gxuste komprenu la Dian Parolon kaj ni volu fervore plenumi la Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Regxino helpu nin iri laux la vojo de sia Filo Jesuo.

El la fragmento de la Evangelio laux Sankta Luko ni sciigxas, ke la discxiploj de Jesuo diskutadis pri tio, kiu el ili estas la plej granda. Jesuo ekkoninte iliajn pensojn kaj dezirojn, prenis la infanon, starigis gxin apud si kaj diris al ili: "Kiu akceptos cxi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas, kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis, cxar kiu estas la plej malgranda inter vi cxiuj, tiu estas granda" (Luk 9,48). Tiamaniere Jesuo instruas nin, ke la vera homgrandeco konsistas el la humila, simpla, modesta sinteno. Tian sintenon prezentas antaux cxio infano, kies koro estas senkulpa, cxasta, modesta.

"Vere mi diras al vi: Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo. Kiu do humiligos sin, kiel cxi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la cxielo. Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min" (Mat 18,3-5). Tiuj klaraj, esprimoplenaj vortoj solvas la problemon de la homgrandeco - montras la unikan vojon al la cxielo. Gxi estas infanaj humileco, senkulpeco, modesto. "Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo" - fortaj vortoj de Jesuo.

Kvankam la discxiploj admonis tiujn, kiuj venigis al Jesuo siajn infanetojn, Li akceptis ilin kaj brakumis kun amo, dirante: "Lasu la infanojn veni al mi kaj ne malhelpu ilin, cxar el tiaj estas la regno de Dio" (Luk 18,16).

Jesuo akcentas klare kaj forte la signifon de la infanaj humileco, senkulpeco, modesto, kiujn oni devas prizorgi sencxese kun amo. "Pli bone estus por tiu, se muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el cxi tiuj malgranduloj" (Luk 17,2). Per tiuj klaraj kaj fortaj vortoj Jesuo admonas nin cxiujn, ke nia konduto estu cxiam gxusta, inda de Diinfaneco, por ke gxi servu kiel modelo por la aliaj, precipe por infanoj kaj gejunuloj.

Cxi-momente kreigxas la problemo pri edukado, kiu antaux cxio apartenas al gepatroj kaj instruistoj. Homo bone edukita laux la kristanaj valoroj, en latina kulturo, povas esti vere sagxa, konservante la infanajn ecojn de simpleco, humileco, modesto, senkulpeco.

Ni pregxu al la Plejsankta Virgulino Maria, ke Sxi helpu nin farigxi korcxastaj, simplaj, humilaj, modestaj, kiel veraj Diinfanoj, kiuj estas indaj je la amo de Kristo, je Lia ama invito al la Euxkaristia Festeno.

Prilaboris Zofia Kamieniecka, Pollando

(La medito prezentita dum la Renkontigxo de Gdanska Esperantista Liturgia Grupo, okazinta la 1-an de oktobro 2001.)
 

CxU SxTONO ANSTATAUx PANO? Zofia Kamieniecka

Ricevas cxiu petanto,
al la frapant´ estos malfermite,
trovas cxiu sercxanto -
de Kristo estis dirite.

Ni frapas, ni frapegas
al Dia Mizerikordo -
kial ni ne vidas
malfermitajn pordojn?

Ni sercxas, longe sercxas
la vojon al Vero -
kial ni ne scias
pri l´ trovita celo?

Ni petas, obstine petas
pri multaj bezonoj -
kial ni ne vidas
ricevitajn donojn?

Cxu anstataux la panon
ni ricevu sxtonon
de l´ Patr´ - Supera Amo,
nia Di´ Sinjoro?

La pensoj, vojoj Diaj,
la jugxoj de l´ Sinjoro
ne estas pensado nia,
ne estas homaj vojoj.

Supera Am´ de Dio,
por la pekema homo,
kauxzis suferon de l´ Filo -
gvidis al Pasiono.

Sencxese dauxras Mistero,
la Mister´ de l´ Pasiono -
en la Sensanga Ofero,
por savi cxiun homon.

Jesuo nin invitas
al Euxkaristia Tablo -
por la animojn fortigi
per siaj Korp´ kaj Sango.

Jen nin invitas Kristo
al la Pan´ Viva cxieleliranta.
Li - kiel Bona Pasxtisto
nin satigas por la vivo konstanta.  

NIN INSPIRU FERVORECO DE NIAJ ANTAUxULOJ

Foliumante en diversaj historiaj materialoj de la Katolika Esperanto-Movado, ni, nuntempuloj povas nur envii agemon kaj fervorecon de niaj antauxuloj. Malgraux tio, ke la Unua kaj la Dua Mondmilitoj en la dudeka jarcento en Euxropo kauxzis tre sangantan vundon gxenerale al la tuta E-movado, tamen en la fervoreco kaj agemo de niaj antauxuloj ni povas vidi modelon kaj inspiron por niaj nuntempaj aktivadoj. Ni povas nur bedauxri, ke la rilato de la homoj al noblaj ideoj de esperantismo nuntempe ege malfortigxis. Krom eksteraj potencaj negativaj influoj, ankaux ni, la esperantistoj kulpas, cxar en niaj koroj jam ne brulas tiel arda flamo por tiuj idealoj, kiel cxe niaj antauxuloj. Ni iomete memorigu al ni tiujn "pli favorajn tempojn" de nia Katolika E-Movado.
Nunjare okazos julie en Cxehxa Respubliko la 55-a Kongreso de IKUE. En nia lando do jam la kvara. Unuan fojon en la historio de IKUE okazis en nia lando la 14-a Kongreso de IKUE en la jaro 1929 en Prago, en la jaro de Milenio de Sankta Venceslao. Certe memorinda kongreso! La duan fojon okazis la 18-a Kongreso de IKUE en Brno en la jaro 1936, ankaux tre sukcesa; kaj fine en la jaro 1995 okazis la 48-a Kongreso de IKUE en Olomouc, kiu ankaux enskribigxis en historion de IKUE kiel kongreso grava kaj signifoplena. Kompreneble, multaj el la gxis nun okazintaj 53 kongresoj de IKUE en 17 landoj estis por la Katolika E-Movado gravaj kaj signifoplenaj.
Antaux mi kusxas propramane skribita letero de la unua episkopo - esperantisto en la mondo Mons. D-ro Antonio Eltschkner, helpepiskopo de Prago, kiun li adresis al partoprenantoj de la 27-a IKUE-Kongreso, okazinta en la jaro 1958 en Vieno, kiun tiam ne povis partopreni cxehxaj IKUE-anoj. Liaj vortoj estas ege aktualaj ankaux nuntempe.
Karaj Kongresanoj,

korpe forestante, sed spirite cxeestante, mi tutkore salutas cxiujn partoprenantojn de nia dudeksepa internacia kongreso, precipe tiujn, kiuj eble partoprenis antaux dudeknaux jaroj nian dekkvaran en Praha. Vi kunvenas en grava tempo, dum popoloj en la tuta mondo sopiras pacon. Bedauxrinde samtempe fulmotondras kvazaux antaux tempesto. Milito minacas. Kion faru ni, katolikaj esperantistoj? Tion, al kio nin instigas Dia Savinto. Li en sia surmonda prediko proklamas felicxaj ne nur pacamajn, sed pacigantajn homojn, nome tiujn, kiuj pacon igas aux faras, por la paco laboras. "Felicxaj estas la pacigantoj, cxar filoj de Dio ili estos nomataj." Kun tiuj cxi vortoj li anoncis al ni direkton kaj instrukcion, kiel ni devas agi. Paco estas gravega afero de nia konscienco. Necesas, ke cxiuj tuj unuigxu por komuna porpaca laboro, antaux ol estos malfrue. Neniu kompreneble havas tiel vastajn rilatojn, kiel esperantistoj. Pro tio ni kuragxe batalu kontraux ekflamo de nova mondmilito kaj pregxu. Tiucele Lia Papa Mosxto Pio la Dekdua jxur-petas en sia kristnaska mesagxo cxiujn karajn gefilojn labori por paco laux Sanktega Koro de nia Savinto kun cxiuj honeste pensantaj homoj, kiuj ecx ne trovigxantaj inter niaj vicoj, tamen konsentas en la sama idealo.

Mi gxojas, ke vi aligxas al nobla sento de nia sankta Patro, vikario de Jesuo Kristo, kaj deziras al via kongresa agado plenan sukceson. Nia devizo estu: "Per Esperanto por mondpaco!"

Dio benu vian apostolan laboron kaj Senmakula Dipatrino, Regxino de la Paco, sxirmu vin, viajn familiojn kaj landojn.

+ D-ro Antonio Eltschkner, helpepiskopo de Prago, 29.VII.1958
Oni povus publikigi pluajn dokumentojn pri multaj aktivaj ekleziuloj dum ekzisto de Katolika E-Movado, en diversaj landoj, kiuj ne nur bone regis la lingvon, sed tre fervore engagxigxis en la movado. Unu el ili estas Sac. Wigbertus Van Zon el Nederlando, kiu ne povante persone partopreni la 18-an Kongreson de IKUE, oka zintan en la jaro 1936 en Brno, li sendis al la kongresanoj jenan mesagxon.

Karaj legantoj, per aktiva partopreno en la Katolika E-Movado, ni komune fervore plu portu torcxon de nia movado antauxen, por ke ni ne devu honti, memorante pri multaj fervoraj pioniroj ne nur de esperantistaj idealoj, sed ankaux de la idealoj de la katolikaj esperantistoj. Tial jen, nia devizo kaj celo:

EK JULIE AL LA 55-A KONGRESO DE IKUE 2002 EN KROMERIZ, CxEHxIO! 

SANKTA VIRGULINO MARIA - POTENCA HELPANTINO

Sankta Patrino, Virgulino Maria, al Vi mi rapidas kaj petas la helpon. La malpiaj paganoj pelas siajn sovagxigitajn trupojn kontraux tuta kristanismo, kontraux eklezio sankta, kontraux tuta euxropa homaro. Kiuj aliaj povus nin sxirmi, kiuj aliaj povus nin fortigi, kiuj aliaj povus ilin venki ol Vi, la Virgulino Venka?

Kiu tiel pregxas antaux la bildo de gracoplena Virgulino Maria en la pregxejo de la patroj karmelitanoj en Krakovo? Cxu iu maljuna almozpetulino aux malricxa vidvino el malgranda dometo el la urba periferio? Cxiuj estas kortusxitaj, cxiuj rigardas la firman vizagxon de brava armea estro, kies armilaro briletas en la koloraj radioj de la suno, penetrantaj tra la mozaikaj vitraloj de la pregxeja alta fenestro. En la plena beleco cxi tie genuas Johano Sobieski, la pola regxo (1624-1696).

Li restas sendifekta en sia regxa majesto, sed lia interno estas plena de humileco. Cxe Dipatrino li akiras cxiun sian spiritecon, forton kaj memfidon. Li konsciigxas, ke neniu sperta militisto kapablas diveni, kiel finigxos la nova batalo. Sed tiukaze la regxo Johano estas konvinkita, ke li estas preta por superhoma batalo.

Profunden en Euxropon penetris la konfesantoj de islamo sur iliaj malgrandaj, sed tre rapidaj cxevaloj. Cxiuflanke flirtis turkaj "buncxukoj"1. Nura nomo de cxi tiu nacio vekis teruron ne nur sole cxe la infanoj, gevidvoj kaj gejunuloj, sed ankaux cxe militistoj, cxar ili estis konsciaj pri la nerezisteblo kontraux ili.

La batalo cxe Vieno estos decidiga, cxu la turka antauxenmarsxo estos haltigita aux ilia militamaso disvastigxos en la tutan kulturan Euxropon kaj forrabos en gxi cxion.

Cxi tiuj sciigoj svarmis en la kapo de pia regxo kaj okupis pensojn de polaj kavaliroj, kiuj kuragxis kun sia regxo sentime marsxi al Vieno. La saman intencon tenis en la brusto la militservistaro de unuopaj kavaliroj. Neniu hontis pregxpeti la helpon cxe Virgulino Maria. Cxiu serioze rigardis la dangxeron. Ili ankoraux ne sciis, ke la zorgo de la regxo Johano estis pligrandigita pere de unu kavaliro flustrinta al la regxo, ke du kurieroj lin atendas cxe pordo de la pregxejo. La regxo komisiis cxi tiun kavaliron transpreni la mesagxon kaj transdoni gxin al la regxo post la Sankta Meso.

Eksonis la sonorilo de la mesknabo. La Sankta Meso, celebrata de patro karmelitano, antauxenigxis al Sankta Komunio. La regxo levigxis por akcepti la Korpon de Kristo. El negxblanka mano de la sacerdoto li akceptis Jesuon Kriston en la Sankta Hostio. Elinterne de la koro sentis la regxo firman konvinkon pri la Dia helpo, cxar en la tuta mondo ne ekzistas pli bona helpo. Li sentis kvazaux Jesuo Kristo, eterna nia Savanto, ripetus la vortojn diritajn de sur la kruco: "Johano, jen via patrino. Estu certa, ke la tuta Euxropo estas sub la sxirma mantelo de la Patrino de la Konstanta Helpo."

Post fino de la Sankta Meso la militistoj eliris el la pregxejo. En la fresxa matena aero flirtis antikvaj kavaliraj standardoj, tintsonis kirasoj, glavoj kaj sxildoj kun cxefaj polaj blazonoj.

Al la regxo estis transdonita depesxo de regxo Leopoldo: Regxo, venu rapide, savu Vienon, savu kristanan Euxropon! La regxo traleginte la depesxon, transdonis gxin al kavalirestro. Poste li sursaltis la cxevalon kun la vortoj: Helpu Dio, helpu Maria!

La regxo Johano alkondukis al Vieno tridek mil batalantojn, kiujn plinombrigis du mil hejmaj defendantoj. La malamika armeo de fama militestro Kara Mustafa nombris tricent mil batalantojn - konfesantojn de Alaho, kiuj rabadis, bruligadis kaj postlasis diversloke nuran dezerton. Ili alproksimigxis al Vieno kiel fulmotondraj, nigraj nuboj, postlasinte preskaux cxie fumon, cindron, la plorantajn kaj agoniantajn kristanojn. Apenaux iu supozis venkon de la kristana militistaro, kies nombro estis nur dekona kaj malpli facile movebla ol la malamika militistaro.

La alveno de la pola armeo rekuragxigis la hejman armeon, sed ne malaperis zorgoj pri la defendo de Vieno.

La varmego de la someraj monatoj malfortigis la defendantojn. La preparoj en la turkaj tendaroj atestis, ke Kara Mustafa preparas la cxefan atakon. El alia flanko la ricxa rikolto permesis amasigi multe da sekalgreno en Vienon. El turka flanko la sanga rikolto minacis falcxi la homajn vivojn. La kruelaj islamanoj proponis anstataux sakoj da sekalo, doni al vienanoj gustumi, kiel gustas batoj per kurbigitaj sabroj.

Alproksimigxis la festo de la Naskigxo de Virgulino Maria. Multaj militistoj timis, cxu la pola armeo alvenos gxustatempe. Kiom da pregxoj estis senditaj al la cxiela Patrino, tion sciis nur angxeloj, kiuj laux Apokalipso kolektis la pregxojn kiel bonodorantan fumon de la incenso kaj prezentis ilin cxe la trono de la Plejsankta Triunuo.

La glora festo de la sankta Maria alportis al cxiuj plibonigon de la stato per gxoja anonco: La armeo de Johano Sobieski estas jam cxi tie. La anonco rapide disvastigxis de koro al la koro, en kiuj ege kreskis la espero pri la savo. La homoj ploris gxojante, la kredantoj plenigis la pregxejojn. La kristanaj defendantoj de Vieno ankoraux ne venkis, sed cxiu jam firme kredis, ke la Potenca Virgulino venkos, sxi certe elauxdos la multmilajn pregxojn.

La pola regxo Johano Sobieski estas viro de la energia decido. Li kunvokis rapidan militan konsilion kun hejmaj militestroj kaj jam post tri tagoj ekis potencan ofensivon. La estro de turkaj militistaroj Kara Mustafa planis okazigi grandajn ceremoniojn kaj longajn preparojn. Li eble intencis transgrupigi siajn militamasojn kaj tial li interkonsiligxis kun siaj armeaj estroj. Per la neatendita atako la fiera, memfidema Kara Mustafa estis konsternita. Lia armeego estis konfuzita. "Savu vin, kiu havas eblecon!" Per la rapidaj cxevaloj grupo post grupo de islamaj militistoj en grandega hxaoso malaperis el vidatingo de la venkaj kristanaj militistoj.

Estis do evidente, ke la Virgulino Maria elpetis la gravan venkon de la kristanaj militistoj, kiuj sxin insiste petis atingi la gloran savon de Vieno kaj de la kristana Euxropo. La cxefa sxia honoranto, la regxo Johano Sobieski, revenis kun pola armeo al Pollando ege honorita. Lia unua vojo direktigxis al pregxejo de la patroj karmelitanoj en Krakovo, por kanti la gloran "Te Deum Laudamus - Ni Lauxdas Vin, Dio", cxar Li en sia mizerikordo kaj amo elauxdis la pregxojn de la Venka Virgulino, la eterne honorata nia Patrino.

1 buncxuk - stango kun cxevala vosto kiel insignode armea turka potenco

Sac. Ferdinand Hrusxat, Brno 2001  

JOZEFO, LA CxARPENTISTO

 Laszlo Balassy (El hungara tradukis J. Hamwai)

  Mi ne devenas de la granduloj, mi ne apartenas al la pastra ordeno, mi ne estas farizeo kaj mi estas nek skribscienculo nek sadukeo.

Oni konas min tiel: Li estas Jozefo, la cxarpentisto, laboristo, al kies tablo neniam sidigxis ricxuloj.

Mi neniam estas gasto cxe ricxaj festenoj, mi ne pelas rangon kaj famon: mi estas Jozefo, via frato.

Dio faras la miraklon; la afero de l´ homo estas kredi. Jen, la Virgulino koncipis kaj naskis filon kaj la nomo de la filo estas: "Dio estas kun ni".

Mi vidis la miraklon kaj mi kredis.

Pasxtistoj ekiris de la stepoj en la nokto de Betlehemo, dum la angxelapero, sekretplena nokto, por adori unu sucxinfanon kamelpasxaj karavanoj venis el la dezertmalproksimo sur la vojo lumigita de pasanta - brila stelo, karavanoj de sagxuloj venis de la sunlevigxo, kaj la oron- incenson-mirhon-havaj sagxuloj surgenuen jxetigxis antaux infaneto.

Mi vidis la miraklon kaj vivis la miraklon: en la Portiko de la songxoj trifoje alparolis min la angxelo, - kaj la Sinjoro elsavis la Infanon, Li elsavis Lin el la manoj de Herodo per mi, kiam la domojn kovris la lun-argxenta-vuala okulkovrilo, kaj la frumateno sango-rugxkolore aperis super Betlehemo ...

Mi farigxis la gardisto de nia Sinjoro, kaj Li elektis min je gardisto de sia dompopolo.

Mi estis povra inter la malricxuloj kaj estis sensignifa inter la malgranduloj, kaj mi restis tia, por ke Li kresku.

Mi estas Jozefo, la cxarpentisto, laboristo, kiu taglonge rabotas kaj skulptas, kaj tiel travivas siajn tagojn. Mi venis el Nazareta domo kaj prezentas al vi ilojn de mia laboro.
 

ECCE HOMO
Dum mia juna agxo
naiva kaj sen sagxo,
mi ofte revis vidi la majestan Dion!
Sed poste, mi komprenis mian iluzion:
ne povas la okuloj tiel sendifekte
rigardi la cxielan brilan sunon rekte.
Mi tiam strebis senti Lin en mia koro
kaj kontempladis Lin en lia granda gloro
en l´ Universo kaj en cxiu lia faro -
en sennombra kaj mirinda kreitaro;
en cxio sur la Ter´ mi vidis la Kreanton
kaj auxdis de la mondo eternan kanton.
Kaj venis tag´ subite -
impetis mi spirite
atingi de la superhomo la nivelon,
laux mia propra voj´ eniri la cxielon.
Sed cxiam blankis for la Himalaj´ fiera
kaj ofte haltis mi en stato senespera
laux mia monta vojo, kruta kaj malglata,
kun koro de hezitoj longaj turmentata.
En la animo regis nur mallum´ terura,
ne povis mi plu iri al cxiel´ lazura,
ne povis iri sola al firmamento,
cxar antaux abismoj kaptis min timsento.
Kaj mi, pro malespero,
revenis al la Tero -
al mia homa vivo, plena de eraroj.
Kaj iun tagon, kiam pasis jaroj,
mi vidis homon kun animo purigita:
en la rigard´ radiis penso inspirita
de Dia graco kaj revelacio;
kaj tiam mi per la intuicio
komprenis klare: nur spirito virga, cxasta,
atingas la cxielon laux la voj´ malvasta,
gvidata de l´ Savanto al la Patra Domo,
laux tiu Voj´ unika - "Ecce Homo!"

Simeon M. Simeonov, Sofio, Bulgario
 

DUM MI GENUAS PLI PROKSIMA
Dum mi genuas pli proksima
al sanktaj vundoj de kruc´ Via,
en solec-nokto - plenmallume,
jen Via Amo min brakumas...

Dum mi suferas, tim-tusxita,
Vi donas la manon vunditan -
Dum cxe la kruc´ mi kapon metas,
cxio en mi estu kvieta.

Mi memoru pri Kalvario,
via dolora agonio.
Dum mi suferas, tim-tusxita,
pri la Pasion´ mi meditu!

Leszek Legowski, marto 1994

Tradukis Zofia Kamieniecka
 

KANNITVERSTAN

Mallongan rakonton de Peter Hebel el la germana tradukis Hugo Westhoff
Se oni volas, do cxiutage certe ekzistas okazo en Emmendingen kaj Gundelfingen, aux en Amsterdamo, por meditado pri la pasemo de cxiuj mondaj ajxoj kaj por farigxi kontenta pri sia sorto, kvankam ne multe da rostitaj kolomboj cxirkauxflugas por la homo en la aero.

Dum la plej kurioza cxirkauxvojagxo, vaganta metiisto estis alveninta Amsterdamon, kie li per eraro trovis veron kaj gxin ekkonis.

Tuj, kiam li venis en tiun grandan, ricxan, komercan urbon, plenan de belegaj domoj, ondantaj sxipoj kaj viglaj homoj, tuj lian rigardon ekokupis okulfrapa, bela domo, kiun li dum sia tuta migrado de Duttlingen gxis Amsterdamo neniam estis vidinta. Longe li rigardis kun miro tiun altvaloran konstruajxon kun ses kamentuboj kaj altaj fenestroj, pli grandaj ol la pordo de la patra domo hejme.

Fine li decidigxis alparoli la preterpasanton: "Bona amiko", li diris al li, "cxu vi bonvolus sciigi al mi la nomon de la sinjoro, al kiu apartenas cxi tiu mirege bela domo kun la fenestroj, plenaj de tulipoj, stelfloroj kaj levkojoj?"

Sed la viro, kiu supozeble gravajn aferojn havis por fari, malfelicxe komprenis nur tiel multe la germanan, kiel la demandanto la nederlandan: tio estas absolute nenion.

Sed la viro, supozeble havante gravajn aferojn por fari, do mallonge kaj malgxentile respondis: "Kannitverstan", kaj plu antauxen rapidegis. La respondo estis nederlanda esprimo signifanta "Mi ne komprenas vin". Sed la fremdulo opiniis, ke tiu vorto estas la nomo de la viro, pri kiu li demandis.

Li devas esti enorme ricxa homo, tiu sinjoro Kannitverstan, li pensis kaj pluiris. Tramigrinte multe da stratoj kaj stratetoj li fine venis al la marbordo, al loko nederlandlingve nomata "Het Ey". Tie staris cxe ankrejo multe da sxipoj, unu apud la alia kaj mastoj apud mastoj. Komence li ne kapablis suficxe bone rigardi per siaj nur du okuloj cxiujn tiujn vidindajn ajxojn, sed fine lian atenton kaptis granda sxipo, kiu antaux nelonge estis alveninta el Orienta Hindio, kiu jxus nun estis malsxargxata. Jam amasoj da kestoj kaj pakajxoj staris unu sur la alia en la vicoj cxe la marbordo. Kaj plu estis elrulataj cxiam aliaj, inter ili bareloj plenaj da sukero kaj kafo, rizo, pipro kaj musfekajxoj.

Longe rigardinte, fine li demandis iun, kiu elportis keston sur la sxultro, kiu estas la nomo de tiu felicxa homo, al kiu la maro albordigas cxiujn tiujn varojn.

"Kannitverstan", estis la respondo.

Tuj li pensis: Ha, ha! Jen el tio rezultas lia profito! Ne estas do mirige, ke tiu homo, al kiu la maro alportas tiajn ricxajxojn, povas do facile konstrui tiajn domojn kaj per orumitaj florujoj kun tulipoj ornami la fenestrojn. Li do ekiris pensante, kiel malricxa homo li do estas inter tiel multaj ricxaj homoj en la mondo.

Sed jxus, kiam li estis pensanta, ke se li do iam farigxos ankaux tiel bonstata, kiel tiu sinjoro "Kannitverstan", alveninte al la stratangulo, li ekvidis longan funebran procesion. Kvar cxevaloj, tegitaj per nigraj kovrajxoj, malrapide kaj triste tiris la funebran cxaron, same nigre kovritan, kvazaux ili scius, ke ili veturigas mortinton al la tombejo. Multe da amikoj kaj konatoj postsekvis gxin en longa procesio, paro post paro, silente, kun funebraj mienoj kaj vestitaj en nigraj manteloj. De malproksime solece sonoris la sonorileto. Tristeca melankolio, kiu trafas koron de bona homo, vidanta mortinton, tuj kortusxis nian fremdlandanon. Li restis staranta kun la cxapelo en la manoj, gxis cxio preterpasis. Sed proksimigxinte al la lasta el la procesio, kiu enmense estis kalkulinta, kian profiton li akiros per la vendo de la kotona sxtofo, se la prezo de dek guldenoj por funtocento plialtigxos, li ektusxis softe lian mantelon kaj samtempe simplaanime petis la pardonon: "Cxi tiu, al kiu la sonorileto sonoras, certe do estis via bona amiko, ke vi tiel triste kaj mediteme akompanas lin."

"Kannitverstan", estis la respondo.

Tuj el la okuloj de nia kara sinjoro el Duttlingen falis malsupren kelkaj grandaj larmoj, kaj li sentis sin subite cxe la koro malsxargxite kaj ree sxargxite.

"Ho, povra Kannitverstan", li elkriis, "kion vi nun havas de cxiuj viaj ricxajoj? Tion, kion ankaux mi iam ricevos de mia malricxeco: cxemizon de mortinto kaj tolan tukon kaj el cxiuj viaj floroj eble nur rosmarenon aux ruton sur mian malvarman bruston."

Kun tiaj pensoj li akompanis la mortinton gxis la tombo, kvazaux apartenante al la funebrantoj, kaj li vidis la enterigon de la supozita sinjoro "Kannitverstan". La funebra parolado, kvankam li komprenis neniun vorton, lin pli multe kortusxis, ol kelkfoje la germanlingva, kiun li malatentis.

Finfine li foriris kun la aliaj. En gastejo, kie oni komprenis la germanan, li mangxis kun bona apetito porcion da Limburga fromagxo. Sed se la pensoj refoje volis malgxojigi lin, ke tiom multe da homoj en la mondo estas tiel ricxaj kaj li estas tiel malricxa, tiam li tuj ekpensis pri la sinjoro "Kannitverstan" el Amsterdamo, pri lia granda domo, pri lia multvalora sxipo kaj pri lia malvasta tombo.

PATRO JOSEF SxTEMBERKA EL LIDICE

D-ro Vaclav BartunekNunjare okazos malgxoja 60-jara datreveno de granda tragedio - ekstermo de vilagxo Lidice. Ni rememoru gxin al ni per tiu cxi mallonga biografio de tiea parohxestro Josef Sxtemberka.
En parohxejo de Kladno (Cxehxio) kunvenadis en vikariaj konsultoj sacerdotoj de regiono Kladno. Inter ili neniam mankis parohxestro de Lidice P. Josef Sxtemberka. Lia rigardo cxiam koncentrige serioza, vizagxo kun akraj trajtoj kaj kapo kun grizaj haroj igis lin unuavide okulfrapa.

Patro Sxtemberka emis malmulte paroli - parolinte, do nur logike. Oni jugxis lin esti bona juristo. Malgraux sia alta agxo - li naskigxis en la jaro 1869 - li, kiel unua sacerdoto de sia distrikto uzadis kaj mem sxoforis auxtomobilon.

Oni sxatis Patron Sxtemberka gxuste pro lia malparolemo kaj modesteco. Lia kvieteco venadis de la interna koncentrigxo kaj elradiadis de la personeco de Patro Sxtemberka. Tiu cxi egalanimeco donis elkreski al tiom granda spirita forto, kiu sin manifestis en plej kriza momento de lia vivo. Kiam en kelkaj spacoj de bienulo Horak estis koncentrigitaj liaj parohxanoj, li propravole venis por ilin subteni en horo de ekzekuto.

Kvazaux antauxsignon de estonta tragedio travivis Lidice dum la Sepjara Milito. Tiam soldatoj de Germana-Franca armeo invadis vilagxon la 23-an de novembro 1741.

Delikata kaj kvieta P. Sxtemberka akceptis min, sian konatulon en la jaro 1934. Adiauxante tiun cxi agxan sacerdoton mi ne povis supozi, ke post 8 jaroj li kun siaj viraj parohxanoj estos mortigita fare de furiozanta Gestapo (la 10-an de junio 1942).

Pro la graco de Dio estis donita al la cxehxa nacio modela sacerdoto, fidela kaj kuragxa servanto de Dio kaj popolo!

Lia spirita forto kaj braveco memorigas al ni la unuajn kristanajn martirojn. Ni cxiam tenu en nia memoro Patron Sxtemberka.
 

VI ESTAS
Vi estas en cxiu estajxo.
Vi estas en cxiu kreitajxo.
En gxoj´ de infano Vi estas.
En Vino kaj Pano Vi restas.
Vi kantas en ondoj de l´ maro.
Instigas min por bonfaro.
Rideto de l´ floro sur kampo.
Por tero Vi estas la Lampo.
La Lumo de l´ bela auxroro
kaj Himno kantanta de l´ koro.
Vi estas la Suno kaj Luno,
en vintro kaj ora auxtuno.
Al mondo Vi bele parolas,
sed homoj auxskulti ne volas.

Boguslaw Sobol

MORTIGIS JESUETON

Sac. Jan Filip Cxu vi ne konas Tomcxjon Cxerny? Li estas tiu altstatura knabo kun malhelaj buklaj haroj, kiu cxiutage vizitadas pregxejon de la Virgulino Maria la Venka en urboparto Malgranda Urbo en Prago. Tomcxjo dumvoje al la lernejo neniam forgesas almenaux por momento haltigxi cxe Graca Jesu-Infano de Prago. Jesueto cxiam ekridas je li kaj per la etaj fingretoj lin benas.

Jxus estas la sepa kaj tridek kaj la nigrohara knabo kun paleta vizagxo, kiel tio estas cxe grandurbaj infanoj, genuas antaux la altaro de graca Praga Jesueto. Li estas Tomcxjo Cxerny. Fikse li rigardas al Dia Infano kaj mallauxte diras al li:

- Jesueto, hieraux ni ricevis leteron de avino el Kvetinov. Sxi skribas al mia panjo, ke sxi min sendu por ferii cxe sxi en kamparo. Tiun ideon certe vi inspiris al sxi. Kiel vi estas bona. Pro tio mi vin amas. Sed jam mi devas iri. Hodiaux mi iome malfruigxis. La panjo sendis min al malsana maljunulo. Li logxas en la plej supra cxambreto de la domo, en kiu ni logxas, kaj neniu zorgas pri li, nur nia panjo. Sxi sendis al li tason da kafo kaj pantrancxajxon. Kiam mi diris, ke mi forveturos ferii cxe la avino, la maljunulo malgxojigxis kaj mi lin devis iome konsoli. Mi petas vin, Jesueto, konsolu mem vi ankaux lin, vi ja tion pli bone kapablas fari ol mi. Denove mi cxi tien venos, Jesueto.

La tria klaso de baza lernejo en interno de Prago havas lecionon de religio.

- Karaj knaboj, alparolas ilin reverinda sinjoro, baldaux jam estos ferioj. Vi estos liberigitaj de la lernejo, liberigitaj de la lernado kaj de la cxirkauxajxo. Sed vi ne estos liberigitaj de la pregxo, de la sankta meso, de la obeemo, de la dekalogo. Somere estas belege en la naturo, sed estas tie ankaux venenaj vipuroj. Ankoraux pli malbona ol vipuro estas por la animo peko. Kiu faras ordinarajn pekojn, tiu jxetas sxtonojn je Sinjoro Jesuo kaj en la animo estas tio simila, kvazaux la nauxzaj vermoj svarmus en la floro. Sed kiu malrespektas la Dian legxon en grava afero, tiu mortige pekas kaj tio estas simila, kvazaux li denove krucumus Sinjoron Jesuon. Cxu vi scias, pri kio strebis Herodo?

Arbaro da brakoj elkreskis en la klaso.

- Mi petas, la regxo Herodo volis mortigi Jesueton.

- Jes, knaboj. Herodo volis mortigi mem la Filon de Dio. Pasxtistoj estis felicxaj, kiam ili povis vidi Jesueton, sur la manojn lin preni. La Virgulino Maria tion permesis al ili - sed Herodo volis Jesueton mortigi. Kaj ankaux hodiaux estas tiel malbonaj homoj. Pli volonte ili volas simili al kruela Herodo, ol esti bonaj pasxtistoj.

- Reverinda sinjoro, reverinda sinjoro, svingas sin en la aero longa malgrasa brako en eluzita maniko.

- Kion vi volas al ni diri, Tomcxjo?

- Reverinda sinjoro, dum la milito estis mortigitaj ankaux malgrandaj infanoj. Cxu tiuj, kiuj ilin mortigadis, similis al Herodo?

- Jes, vi pravas, Tomcxjo. Certe vi volus mortigi neniun. Kaj tamen multaj mortigas Sinjoron Jesuon, ecx se ili ne mortigas infanojn. Hieraux estis dimancxo, tago de la Sinjoro. Filo de Dio sin oferis por ni sur la altaro al la cxiela Patro. Kaj tamen multaj homoj ne cxeestis la sanktan meson, kvankam tio estas treege grava. Per tio ili mortige pekis. Kaj cxu vi scias, kion ili per tio faris?

- Ili mortigadis Sinjoron Jesuon, elspiris Tomcxjo.

- Jes, Tomcxjo. Kaj ekzistas multaj tiaj homoj. Mi scias, knaboj, ke vi per via fideleco anstatauxos al la Sinjoro Jesuo maldankemon de ceteraj homoj. Certe dum la ferioj vi faros nenion tian, por ke vi ne devu diri: Mi mortigis Sinjoron Jesuon.

Ne, tion certe neniu el ni faros, enmense promesas nome de cxiuj Tomcxjo. Ja la Sinjoro Jesuo estas verdire tiu malgranda bona Jesueto, al kiu li cxiumatene venas por la beno. Neniam li mortigos Jesueton.

Kvetinov estas bela vilagxeto en Cxehxa-Moravia Montetaro. Avino de Tomcxjo, patrino de lia patro, havas tie dometon, gxi staras iom rande de la vilagxo, sed al Tomcxjo sxajnas, ke gxi estas la plej bela dometo el tuta Kvetinov. Kiam lin tie panjo alkondukis, li ne povis rigardcxesi la florantajn florbedojn en la gxardeno sub la fenestro, la rojon proksime de la konstruajxo, la pirujon, kiu estis plena de etaj fruktoj.

Tomcxjo jam estis cxi tie antaux tri jaroj. Sed tiam post kelkaj tagoj sur lin falis stranga premsento, li nostalgiis pri panjo, li ploris kaj la patrino devis alveturi kaj la kvinjaran fileton forveturigi reen en Pragon, en fumbrunigitan domon en mallargxa strato.

La avinjo malgxojis, ke malgranda Tomcxjo tiel frue forveturis, sed sxi lin komprenis. Ja ecx lia patro, sxia filo Tomaso, estis tia. Li foje estis post grava malsano kaj tial la onklino invitis palan knabon al vizito. Sxi opiniis, ke cxe sxi li post kelkaj tagoj iom refortigxos. Sed ankoraux samvespere malgranda Tomaso el la najbara vilagxo, kie la onklino logxis, alkuris hejmen. Ecx oni hejme miris, ke li en sia sepa jaragxo ne timis sola trairi la arbaron. Ili tuj divenis, ke li forkuris de la onklino, malgraux tio, ke la knabo ne volis diri, kial li tiel baldaux revenis. Kiam la onklino enversxis la supon en la teleron - kaj gxi estis bona kaj nutriva supo, la onklino estis sperta kuiristino - la knabo elglitis el la segxo, iris al la pordo kaj eksteren. La onklino opiniis, ke li revenos - kaj li dume jam kuregis hejmen. Li volis nenion mangxi, kion la patrino kuiris. Kaj lia filo multe similas al li.

La avino cxiam malgajigxis dum rememoro pri sia filo Tomaso, kiu tiel baldaux mortis. Li estis cxarpentisto, laboranta sur la konstruajxo kaj rompigxis sub li difektita skafalda breto. Li falis teren kaj tuj li mortis. Postrestis post li edzino kun trijara Tomcxjo. Per laboro de siaj manoj sxi vivtenas sin kaj la filon. Sxi lavas al la homoj la tolajxon. La avino sxin plej volonte vidus cxe si ecx kun nepo, sed sxi komprenis, ke estas malfacile forlasi lokojn, je kiuj la homo alkutimigxis de la junagxo. Kaj panjo de Tomcxjo estis naskigxinta praganino.

- Cxu vi cxi tie ne ploros kaj ne volos tuj reveni hejmen?, diris avino al Tomcxjo tuj, kiam li kun patrino eniris en la cxambreton. Estis tie pure kaj hejmece. Sur la fenestro bonodoris pelargonio kaj sur la tablo estis statueto de Virgulino Maria kun Jesueto, kovrita per vitra kesto.

- Certe ne, avinjo, mi jam tiel multe gxojatendis esti kun vi.

- Ni vidos, ni vidos, Tomcxjo. Se vi eltenos resti cxi tie dum tutaj ferioj, vi do revenos en Pragon sana kiel pomo. Sciu, la lakto de nia kaprineto faras mirindajxojn.

La patrino dankeme ekrigardis avinon kaj metis la manon sur la kapon de Tomcxjo.

La sekvan tagon la patrino forveturis kaj Tomcxjo restis sola kun la avino.

Kompreneble sola li longe ne restis. Tuj li havis multajn kamaradojn. Cxiu knabo volis amikigxi kun knabo el Prago. Plej ofte iradis Tomcxjo kun Cirilo Joukl kaj kun Petro Lhotak. Ili kune iradis al la rojo observi kankrojn funde de la rojo inter la sxtonoj, kune ili sercxis en la arbaro fungojn kaj kolektis mirtelojn, kune ili kondukis pasxtigi la kaprinojn. Cirilo kaj Pecxjo sukcesis al Tomcxjo rakonti, kie kreskas arbaraj konvaloj kaj kie estas la plej bona akvofontujo, kiel oni laux vocxo povas ekkoni mokbirdon (sedmihlasek) kaj kiel krias garolo. Tomcxjo al ili diris, ke en Prago estas altaj domoj, surstrate veturadas tramoj, sur Petrin estas alta observa turo, en Troja estas zoologia gxardeno kaj en gxi multaj bestoj kaj birdoj, kiujn cxe ni oni povas nenie aliloke vidi. Sur Hradcxany estas sidejo de cxehxaj regantoj, staras tie la plej granda cxehxa pregxejo, konsekrita al sankta Vito. Estas tie belega kapelo de sankta Venceslao kaj sur gxia pordo pendas pordringo, cxe kiu sin permane tenis sankta Venceslao, kiam lin lia frato en Boleslav murdis. Sed plej volonte Tomcxjo rakontadis al siaj amikoj pri Jesueto kaj pri siaj vizitoj en la pregxejo de Virgulino Maria La Venka. Cxiutage almenaux unufoje li cxe Jesueto haltigxas kaj parolas kun li. Cxiam li diras al li, kion li faris kaj kiel li fartas.

- Vi kapablas kun Jesueto paroli?, miris foje Cirilo.

- Kiel oni tion faras?, scivoleme demandis Pecxjo.

- Vi ja ankaux scias pregxi, diris simple Tomcxjo.

- Ni scias, certigis Cirilo. Ni scias Patro nia, Saluton Maria, Mi kredas je Dio kaj ankoraux multajn pregxojn. Sed en ili ni ja ne diras al Sinjoro, kion ni faris aux kiel ni fartas. Cxu tion oni faras alimaniere?

- Mi ne faras tion alimaniere, ankaux mi pregxas tiujn pregxojn, kiel vi, sed mi ankoraux ion al tio aldonas. Ja mi devas al Jesuo diri, kiel mi en la lernejo sukcesis, aux ke la patrino havas multe da laboro - cxi cxio interesas Jesueton.

- Ja Jesueto estas cxionscianta.

- Li estas cxionscianta kaj scias cxi cxion, sed li tion volas auxdi de ni. Sinjoro instruisto ankaux scias, kiom estas ses oble sep aux kie oni minas karbon, kaj tamen li pri tio demandas nin kaj gxojas, se ni gxuste respondas.

Cirilo kaj Pecxjo tion komencis iome kompreni, sed Cirilo subite ekmemoris, ke li trovis en la arbaro neston de la mokbirdo.

- Morgaux estas dimancxo, kiam ni iros pregxejon, ni povas iri tra arbaro anstataux per sxoseo, estas tio pli proksime, kaj ni rigardos birdidojn.

Knaboj konsentis kaj Tomcxjo jam nun gxojatendis la morgauxan tagon. Li ekvidos neston de mokbirdidoj - kaj li iros pregxejon al la Sinjoro Jesuo.

La dimancxa mateno estis plena da suno kaj bluo. La avino iris pregxejon kun konata maljunulino, eksmastrino de proksima bieno. Tomcxjo kun du knaboj iris tra arbaro. Ne estis tio tro longa vojo, kiun la knaboj bone konis, do ne estis necese timi. Cetere pli multaj homoj mallongigis al si vojon per iro tra arbaro, kaj tial ili cxiumomente iun renkontis. Ili do ne povas vojerari.

Sed unue ili devas trovi la neston de la mokbirdoj. Gxi postulis suficxe da sercxado. Pecxjo sciis, ke gxi estas en krevinta trunko de malnova betulo. Sed ili trovis multajn malnovajn betulojn, sed en neniu estis la nesto. Finfine ili trovis la gxustan arbon. Maljunaj mokbirdoj alportadis nutrajxon al siaj idoj. Tio estis interesa. Al cxiu musxo, alportita de maljuna birdo, malfermigxis kvar beketoj. Sed la musxon ricevis nur unu. Ili do devis alterni. Finfine la knaboj ekiris la vojon al la pregxejo.

Fari al si la vojon tra arbara surkreskajxaro postlasis spurojn sur la festaj vestoj de la knaboj. Estis do necese halti kaj purigi ilin, forigante el ili almenaux pinglarojn kaj araneajxojn, kiuj sur ili algluigxis.

Kiam ili finfine venis al la pregxejo, la homoj jxus eliradis. Estis post fino de la sankta meso.

Cirilo kun Pecxjo estis konfuzitaj. Tomcxjo estis konsternita.

Li ellasis la sanktan meson kaj malsana li ne estis. Li ellasis la sanktan meson proprakulpe. Sinjoro Jesuo sin oferis, montris al sia cxiela Patro siajn vundojn, kiujn li pro ni suferis - kaj Tomcxjo tie ne estis. Larmoj malsekigis liajn okulojn. Lauxte li ekploris.

Cirilo volis lin konsoli.

- Cxu vi scias kion? Ni por momento vizitos pregxejon, tie ni pregxos kaj estos tio la sama, kvazaux ni cxeestus la sanktan meson.

Sed Tomcxjo malgxoje ekskuis la kapon.

- Certe ne. Cxu vi scias, kion ni faris? Ni mortigis Sinjoron Jesuon.

- Tio ja ne estas ebla, ne komprenis tion Pecxjo.

- Estas. Proprakulpe ni preterlasis la sanktan meson dimancxe kaj tio estas la mortiga peko. Kaj se iu faras mortigan pekon, estas tio la sama, kvazaux li mortigus Sinjoron Jesuon. La reverinda sinjoro tion al ni diris en la lernejo.

La knaboj senkonsile silentis. Evidente estas tio vero, se ilia kamarado el Prago tion auxdis de la reverinda sinjoro. Al ili tion ankoraux tiel neniu diris.

Ili haltis en la pregxejo, momenton ili genuis antaux la cxefa altaro kaj poste ili revenis direkte al hejmo. Tomcxjo ne havis emon paroli, Cirilo kaj Pecxjo pensis pri tio, kion al ili Tomcxjo diris. Ili ja iradis en la pregxejon cxiudimancxe, sed kelkfoje okazis jam, ke unufoje dum certa tempo ili ellasis sanktan meson - sed ecx ne unufoje venis al ili penso, ke ili eble per tio faris ion tiel gravan. Nur nun ili tion unuan fojon auxdis pere de ilia kamarado. Sed kiel tio estas ebla?

Sian dubon ili diris lauxte.

- Sinjoro Jesuo devis por cxiu mortiga peko senlime suferi, malgraux tio, ke la peko estis farita gxis en nia tempo. Se ni hodiaux ellasis la sanktan meson, en tre grava afero ni malobeis la Dian legxon. Tiu cxi nia peko krucumis Sinjoron Jesuon jam tiam, kiam li estis sur monto Kalvario. Sinjoro Jesuo estas Dio kaj tial la estantaj aferoj, estintaj kaj ecx estontaj estas al li same proksimaj. Kiam lin nia peko krucumis jam antaux dumil jaroj, estas tio por Sinjoro Jesuo same proksima, kiel tio estus gxuste hodiaux farita. Imagu, ke ni vidus Jesueton. Li ridus je ni kaj etendus al ni la manojn. Cxu ni estus tiel senkompataj kaj kauxzus al li grandajn vundojn sur la manoj kaj piedoj, kiel tion faris al li soldatoj sur Kalvario? Se antaux ni kusxus Jesueto, kiun ni per la peko vundis, mi pensas, ke ni devus ege pro tio bedauxri.

- Rigardu, tie kusxas - ekkriis Cirilo.

Tomcxjo ektirigxis.

- Cxu Jesueto?

- Ne - iu knabo. Kaj li sangas.

Fakte. Proksime de la rojo sub sxtonoza deklivo, surkreskita per rubusujoj, kusxis knabeto eble sepjara. Liaj blondaj haroj estis kelkloke sangmakulitaj. La sango fluis el infanaj manoj kaj ecx el sensxuaj piedoj, gxi malsekigis maldikan cxemizeton.

La knaboj rapide elkuris malsupren al la rojo.

La sangmakulita korpeto de malgranda knabo meze de bela somera naturo kauxzis en iliaj infanaj animoj nepriskribeblan senton. La unua penso, kiu cxe ili aperis, estis subita imago: Jesueto, sanganta el la vundoj, kiujn ili al li faris. Sed tuj ili konsciigxis, ke estas tio knabo kiel ili. Pecxjo lin ecx ekkonis. Estis li malgranda Bertcxjo, orfo el pasxtista domacxo.

Kiam ili venis pli proksimen, ili vidis, ke la vundoj ne estas tiel gravaj, kiel ili unuavide sxajnis. Estis tio fakte nur sangantaj skrapvundoj. Bertcxjo jam malfermis okulojn kaj malrapide li rektigxis.

La knaboj elspiregis.

- Bertcxjo, kio do okazis al vi?

Sed malgranda Bertcxjo, knabo, kiu estis pli alkutimigita ricevi batojn ol mangxon, jam ridetis.

- Ja nenio, nur mi glitfalis tie supre, kaj mi flugis perkape malsupren. Cxi tie mi restis por momento kusxi kaj mi pensis, ke mi estas tute rompita. Kaj tamen ne multo okazis al mi.

- Gxi suficxas Bertcxjo. La rubusujoj vin perfekte vundigis, la tutan korpon vi havas disgratitan. Iru, ni lavos viajn vundojn.

Tomcxjo jam siajn vortojn akompanis per faroj. Du puraj naztukoj, kiujn li per eksterordinara hazardo matene enmetis en la posxon anstataux unu, tre bone helpis kiel bandagxoj de la vunditaj manoj de Bertcxjo. Kaj Bertcxjo, brava knabo, sukcesis ridi, malgraux tio, ke la vundoj lin pikis.

- Kaj kion vi do cxi tie faris?, demandis fine Cirilo.

- Nenion. Verdire tamen ion. Mi kolektis rubusberojn. La avo en domacxo ne volis permesi al mi iri al la sankta meso. Sed mi tamen cxiudimancxe forkuras al gxi, sed la avo pro tio al mi dimancxe ne donas mangxon. Kaj tial do mi cxi tie kolektis rubusberojn. Ili verdire bongustas.

Tomcxjo eksentis ion kiel senton de grandega honto. Tiu cxi knabeto per dimancxa malsato elacxetas eblecon cxeesti la sanktan meson. Li ne malgxojigas Jesueton. Kaj ili hodiaux Jesueton - ne, eble ne mortigis lin, ili ja tion ne volis memvole fari, sed tamen ili grave vundis lin per sia facilanimeco, kiu al ili malebligis la sanktan meson.

- Bertcxjo, iru kun mi, la avino certe donos al vi la mangxon.

- Bertcxjo, iru al ni, intervenis Cirilo. Cxe ni vi ankaux ricevos tagmangxon. Ni mangxos kuniklajxon kun farunbuloj kaj ankoraux kazean kukon.

- Iru al ni, invitis Pecxjo, la patrino donos al vi cxerizajn farunbulojn, kiom da vi volos.

- Bertcxjo forvisxis sangon sur la frunto, sur kiu ankoraux gxi aperadis en etaj gutoj, kaj diris:

- Kion do, mi irus, sed kion diros la viaj.

- La avino vin volonte ekvidos, gxuste hieraux sxi pri vi parolis, sxi diris, ke vi eble ecx ne havas kion por mangxi, ke sxi ecx permesus al vi logxi cxe sxi.

Li pravis. Estas vere, ke la avino terurigxis, vidante kiel Bertcxjo aspektas, sed tuj sxi alportis puran akvon en lavujon kaj denove sxi lavis cxiujn liajn skrapvundojn.

Bercxjo estis cxe ili dum la tagmangxo kaj avino al li poste diris:

- Se vi volas, vi povas cxe ni restadi. Mi mem preskaux havas nenion, sed Sinjoro Dio al ni jam helpos, por ke ni ne mortu pro malsato.

Tomcxjo gxojis, ke li havos frateton. Kaj tamen la avino ekrimarkis, ke en li estas kasxita malgxojo. Kio do la knabon malgxojigas?

- Avinjo, diris vespere Tomcxjo antaux dormo kaj la larmoj malsekigis liajn okulojn. Avinjo, mi hodiaux mortigis Jesueton. Kaj Cirilo kaj Pecxjo ankaux.

- Kion vi diras, infano? La avino ektimis, ke el li parolas febro. - Montru la kapon. Nu, vi havas gxin iom varman.

- Avinjo, vere. Ni hodiaux ne cxeestis la sanktan meson. Ni sercxis en la arbaro neston de mokbirdoj, kaj kiam ni venis al la pregxejo, jam estis gxia fino. Tre mi tion bedauxras, avinjo.

Li ne ekrimarkis, ke apud li staras Bertcxjo.

- Tomcxjo, ne ploru, Jesueto tion pardonos al vi, se vi lin bele pardonpetos. Mi opiniis, ke vi estas malsana, cxar mi ne vidis vin en la pregxejo, mi pregxis por vi.

- Vidu, kion ni do faris. Duan fojon jam tio ne okazos. Nun obeu Bertcxjon kaj antaux la dormo petu Sinjoron Jesuon, ke li pardonu al vi.

La venontan dimancxon iris tri knaboj el Kvetinov al la sankta pekkonfeso. Estis ili Cirilo, Pecxjo kaj kompreneble ankaux Tomcxjo. Kaj kiam al ili venis Jesueto kasxita sub substanco de blanka Hostio, certigis Tomcxjo la karegan gaston:

- Jesueto, jam neniam, neniam mi volas vin vundi, kiel mi tion faris pasintan dimancxon. Jesueto, cxu vi amas min?

La eterna lumo antaux la altaro pli klare ekbriletis kaj en la animo de Tomcxjo ekbrilis certeco, ke li denove estas amiko de Jesueto.

CxU ESTAS IU PROBLEMO? (Rakonto) Mi laboris hejme cxe mia skribotablo, kiam eksonis sonorileto cxe la pordo. En tiuj kazoj mi cxiam grumblas, sed cxifoje mi iris malfermi, opiniante, ke tio povas esti leterportisto. Tamen ne estis li, sed iu, kiu alparolis min:

 - Cxu vi permesos, ke mi eniru por momento? Mi estas Dio.

- Kia gxojo Vin ekkoni - mi diris al Li. - De longe mi auxdis pri Vi, estas tio la ege grava okazo renkonti Vin. Cetere jxus mi estas skribanta la artikolon pri Vi kaj dum tio mi treege lacigxas. Cxu Vi eble povas helpi al mi?

- Povas esti, sed Vi ne tro atendu de tio. Mi kaj la beletro... vi scias...

Mi invitis mian majestan Gaston, por ke Li okupu lokon en la braksegxo. Li preferis la segxon plektitan el pajlo: gxi certe ion rememorigis al Li.

- Cxu Vi sidas ofte en la angulo? - mi demandis Lin.

- Mi estas tie cxiam - Li diris. - Mi estas Dio, kaj kiel diras Tomaso Akvino, mi estas cxie. Malgraux longeco de la tempo oni ne vidas min.

- Estas necese konfesi, ke Vi ne multon faras, por atentigi pri Vi mem - mi diris al Li. - De tempo al tempo fari iun miraklon, tio Vin ne multe kostus. Vi povus organizi grandan kampanjon, tiel, kiel oni tiamaniere ofte nuntempe faras.

- Komprenu, mi ne scias precize, kion oni povus atendi de tiamanieraj agadoj. Krom tio komercado vekas en mi mem malbonajn rememorojn. Mi estis vendita por tridek argxentaj moneroj. Se temas pri mirakloj, mi faradas ilin cxiutage, sed la homoj estas tiel hastantaj, ke ili tute ne rimarkas ilin. Se oni pasigas la tempon vojagxante perauxtomobile, fulmveturante per rapideco de 150 km en la horo, oni ne vidas florojn kreskantajn laux la vojo. Oni devas bone elektadi...

Dio pravis: Estas cxi tie certa problemo.

Gilbert Le Mouel, 2001

Tradukis Stanislaw Sxmigielski, Pollando

KATOLIKOJ EN LATVIO FERVORE KONSTRUAS PREGxEJOJN

Dum lastaj dek jaroj de sendependeco en Latvio oni konstruis, aux proksimigas al finkonstruo 30 katolikajn pregxejojn. La Katolika Eklezio tiun fenomenon nomas kiel de vivo diktita neceso, sed protestantoj gxin nomas kiel bonege planita ekspansio flanke de katolikoj, kaj kiel la duan fenomenon oni povas rimarki, ke tio okazis en lokoj, kie historie regis luteranismo - en Vidzeme kaj Kurzeme. Episkopoj opinias, ke kauxzis tion la fakto, ke dum soveta tempo konstrui novajn pregxejojn estis malpermesite, kaj elmigrado el la katolika regiono Latgale al regionoj, kie pli progresis industriado, elvokis fondon de la katolikaj parohxoj en menciitaj luteranaj regionoj.

La cxefepiskopo de Eksterlatvia Luterana Eklezio s-ro Elmars-Ernests Rozitis tian rapidan disvastigon komentas jene: "En Latvio nun preskaux egalas la nombro de luteranoj kaj katolikoj. La Katolika Eklezio cxe la "fronta linio" koncentris cxiujn rezervojn de homaj kaj materialaj eblecoj por pasxi antauxen tra la tuta Latvio".

Siavice la katolikaj episkopoj informas, ke la katolikoj havas bonegajn subtenantojn en Germanio, Usono kaj aliloke. Krom tio multaj ricxaj latvoj, kiuj logxas ekster Latvio, helpas multe. Pli frue mi jam skribis pri donaco de Vatikano al urbo Liepaja. Antaux soveta periodo en Latgale mezmezure cxiu katolika familio havis sep infanojn, kiuj dum soveta tempo migradis kaj hodiaux ilin oni povas renkonti en cxiuj anguloj de Latvio.

Katolika cxefepiskopo - metropolito Janis Pujats substrekis, ke la katolikoj tute sin ne altrudas al luteranoj kaj aliaj konfesioj, sed tre paceme kun ili kunlaboras. Tamen, kiel la unua por la katolikoj estas la tasko kuragxigi kaj gardi tiujn, kiuj estis baptitaj kaj estas katolikoj, trovi neaktivajn kaj defendi ilin ne flanke de aliaj kristanaj konfesioj, sed cxefe kontraux diversaj sektoj, kiuj hodiaux abundas. Laux starigita plano de Katolika Eklezio, laux bordoj de rivero Dauxgava de urbo Aizkraukle gxis la cxefurbo Rigo, cxiu pli aux malpli granda urbo aux urbeto havu katolikan pregxejon. Sur la mapo estas dislokigo de novkonstruitaj pregxejoj.

Indas mencii procentajn partojn de cxefaj konfesioj de Latvio: luteranoj 23,8 %, katolikoj 22,3 %, ortodoksanoj 18,9 %. malnovaj ortodoksanoj 2,7 %, baptistoj 0,8 %, adventistoj 0,4 % kaj judoj 0,1 %.

NUNTEMPAJ MODERNAJ PREGxEJOJ EKFUNKCIIS

Jam pli frue ni raportis pri Latvia Sanktulo Meinardo, pri Vatikana donaco de pavilono al urbo Liepaja kaj pri la plej juna episkopo de mondo V. Lapelis. Tiu cxi artikoleto estas kiel sintezo de publikigitaj menciitaj artikoloj en Dio Benu n-roj 3-4/2001.

La 15-an de septembro 2001 la modernan pregxejon (vidu desegnajxon) oni solene inauxguris, kvankam konatigxi kun gxi eblis jam pli frue. La pregxejo havas nomon de Sankta Meinardo, kaj ene de gxi trovigxas skulptajxo de Fatima Dipatrino Maria. Cxiumonate en la 13-a tago tie oni solene pregxas Rozarion kaj celebras la Sanktan Meson, dedicxe al memoro de aperoj de Dipatrino en Fatimo al tri infanoj - pasxtistoj de la 13-a de majo gxis la 13-a de oktobro en la jaro 1917, do entute sesfoje.

Por multaj homoj sxajnis intrigelvokaj la sekretoj, kiujn Dipatrino konfidis al tiuj tri pasxtistoj. Antaux nelonge Vatikano publikigis la trian sekreton, temantan pri la sanga persekutado de la Eklezio kaj atenco kontraux la Papo. Tiuj faktoj versxajne jam realigxis. La 13-an de majo en la jaro 1981 sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano okazis atenco kontraux la Papo Johano Pauxlo la II-a. Unu jaron poste, la Papo vizitante Fatimon anoncis, ke por sia savo antaux la morto li devas danki al Dipatrino Maria, kiu en Fatimo aperadis al menciitaj tri infanoj.

Episkopo de Meinarda pregxejo en Liepaja Mons. Vilhelmo Lapelis invitas cxiujn, kiuj deziras konatigxi kun nova eklezia centrejo en Liepaja, malgraux tio, ke oni ankoraux dauxrigas finordigi gxian internajxon kaj eksterajxon.

Kristnaske 2001 ekfunkciis nova pregxejo ankaux en urbeto Grobia, situanta en distanco de 11 km de Liepaja, gxi estas tre moderna konstruajxo. Laux formo gxi aspektas kiel sxipo. La alta kruco simbolos la maston. En la moderna pregxejo estas lokoj por proksimume 140 homoj. Planita estas ankaux malgranda ejo por dimancxa lernejo kaj ejoj por gejunuloj. La auxtoro de projekto estas arhxitekto Andreo Kokins.

Jazeps Sxlars

SANKTAJ MESOJ POR MEMBROJ DE I.K.U.E.

Iniciate de nia membro, frato Jiri Zindulka, okazos en Brno en Pregxejo de Sankta Jakobo, en strato Jakubska n-ro 11 (cxe Placo de Libereco - namesti Svobody) regule dum la tuta jaro 2002 je la 9-a horo la Sankta Meso por membroj de IKUE. La Sankta Meso do okazos en jenaj tagoj: 6-an de januaro, 3-an de februaro, 3-an de marto, 7-an de aprilo, 5-an de majo, 2-an de junio, 7-an de julio, 4-an de auxgusto, 1-an de septembro, 6-an de oktobro, 3-an de novembro kaj 1-an de decembro. La esperantistoj estas tre invitataj partopreni ilin.
 

SxTONA KRUCO

Sub fenestro mia
staras kruco sxtona,
sur gxi Filo Dia
por kulparo granda
kaj prapeko homa
en sufer´ pendanta.
Kiam mi pretendas
vivi egoiste,
Li de kruco sendas
vortojn de admono
ecx mutante triste
sur malvarma sxtono.
Al ni cxiun fojon,
kiam ni hezitas,
montras Li la vojon,
kaj se tent´ impetas
kaj de voj´ ni glitas,
Li al savo pretas.
Ja ne cxiam tiu,
kiu Lin predikas,
kiom ajn li kriu
per falsvocxa tono,
vojon pli indikas
ol cxi kruc´ el sxtono.
Vojmontrilo vera,
certa kaj sekura
dum pilgrim´ surtera,
por anim´ la pano
sur cxi vojo dura
estas Li, la Amo.
Jiri Korinek, 1953  

PETRUS DONDERS

En la jaro 1809 naskigxis en Tilburgo (Nederlando) knabeto en malricxa familio. Oni baptis lin Petro, sed en la cxiutaga vivo oni nomis lin Pecxjo.

La knabeto multe penis plenumi sian idealon: pastrigxi. Kaj kiam li fine estis pastro, li foriris al Suriname, Suda Ameriko. Tie li restis dum 45 jaroj. Neniam li reiris al sia patrujo. La unuajn 14 jarojn li laboris en la cxefurbo de Suriname Paramaribo. Tamen lia boneco pelis lin al arbar-nigruloj "Maronoj". Al tiuj cxi plantej-sklavoj mankis tiom da bonfarto...

Poste li rimarkis, ke en la praarbaroj vivas ankoraux pli forgesitaj homoj. Estis la lepruloj apud Kopename-rivero. Tie 400-500 hommizeruloj logxis kune pro sia malbelega infekta malsano. Cxiu ilin timevitis. Malgraux tio Pecxjo vizitis ilin, cxar ili ja ankaux havas animon, tiel li pensis kaj tial ili devis ekscii ion pri Dio.

Li flegis iliajn sangantajn vundojn, purigis plankojn en iliaj kabanoj, fendis lignon kaj alportis fresxan akvon. Se iu ajn ne povis iri pro siaj forputritaj piedoj, tiam la misiisto prenis lin plenmane sur siajn brakojn - kvazaux Kristo - kaj alportis la mizerulon al difinita loko. Iam estis iu mortonta. Cxi tiu sxatis ankoraux unufoje vidi la arbaron. Petro surprenis lin kaj en siaj brakoj li faris kun li tutan promenon en tropikaj arbaroj.

Estas nur malmultaj homoj, kiuj havas tiom da amo al proksimulo kiel Petrus Donders.

La statuon en sia naskigxurbo li do plen-plene meritas pro heroaj amagoj!

Frato M. Fulbertus Dankers

Tilburgo, Nederlando
 

REGxINO DE LA VALO DE FELICxO EN JxELIV, PETU POR NI

Sankta Maria, Dipatrino, konservu al mi koron de la infano, la koron puran kaj travideblan kiel montara fonto, elpetu por mi la koron simplan, kiu ne vivigas en si malgxojon kaj amarecon, la koron grandaniman kaj ofereman, la koron teneran kaj kompateman, la koron fidelan, kiu ne pensas pri si mem, kiu forgesas neniun bonfaron kaj rememoras neniun maljustajxon.

Donu al mi, ho Maria, la koron kvietan kaj humilan, kiu amas kaj ne atendas repagon, la koron grandan, neniam senkuragxigxantan, kiun malvarmigas neniu maldankemo, kiun lacigas neniu indiferenteco, la koron, en cxio sercxantan gloron de Jesuo Kristo, vunditan per la amo al Li per vundo, kiu povas cikatrigxi nur en la cxielo ... Amen.

RENKONTO DE LA CxEHxA IKUE-SEKCIO OKAZOS SEPTEMBRE EN JxELIV

Karaj gefratoj, de la 13-a gxis la 15-a de septembro 2002 oni planas arangxi renkonton en premonstrata klostro en Zeliv (Jxeliv), kiu estas ekterordinare spirite grava loko (situanta 10 km de Humpolec, do de la cxefsxoseo, kuniganta Pragon kun Brno). En Zeliv trovatas belega pregxejo, vasta klostro kaj belega cxirkauxanta naturo. Dum la renkonto okazos konferenco de la Cxehxa IKUE-Sekcio kun balotoj. Korege estas invitataj ankaux gefratoj el Slovakio kaj aliaj landoj. Detalaj informoj pri la renkonto aperos en venonta numero de DIO BENU.

ESPERANTO EN DANIO Mi volas informi vin pri Esperanto-agado en Danio, cxefe en Kopenhago, kie mi logxas kaj iomete agas en Esperantujo.

La cxefurbo de Danio havas longan tradicion sur tiu kampo, cxar la unua klubo cxi tie estis fondita en 1908, do baldaux danaj esperantistoj solene festos 100-jaran datrevenon. Tuj post la fondo de la E-klubo ekstaris multaj aliaj brancxoj, kiel ekzemple Laborista Ligo kaj Studenta Asocio. Kelkaj seriozaj gazetoj organizadis senpagajn kursojn, dezirante popularigi la lingvon. Oni lernigis ecx telegrafistojn kaj fervojistojn, por ke la lingvo estu uzata kiel laborlingvo. Estis eldonitaj multaj lernolibroj kaj revuoj. Oni verkadis grandan fervojistan vortaron en Esperanto.

Bedauxrinde tiu prospera tempo finigxis en la jaro 1950, post enkonduko de t. n. Plano de Marsxalo. Depost tiu tempo usonanoj en okcidentajn landojn penetrigis siajn modernajn produktojn, ne tradukinte instrukciojn, por devigi alilandanojn lerni la anglan lingvon. Pro tio multaj junaj homoj perdis intereson pri Esperanto.

Nuntempe en Danio nia laboro aspektas mizere. Funkcias E-kluboj en kvin grandaj urboj po kelkdek membroj. La plej dinamikaj estas tri kluboj en Kopenhago. Unu la plej aktiva estas Fervojista klubo kun 70 membroj logxantaj en Kopenhago kaj en cxirkauxajxoj. Plimulto estas emeritoj, kiuj pro malbona sanstato ne cxiam partoprenas en cxiusemajnaj kunvenoj. Efektive venas cx. 15 personoj. Malgraux tiuj malfacilajxoj okazas lingvoperfektigxo, diversaj ludoj aux prezentado de lumbildoj, kunportitaj de niaj gekolegoj el diversaj vojagxoj tra foraj landoj. Ni gastame akceptas en nia klubejo ankaux alilandajn samideanojn. Nia klubo funkcias cxiun lundon de la 19-a gxis la 22-a horo.

Cxiujn esperantistojn travojagxantajn Kopenhagon ni bonvenigos! Adreso de la Esperanto-Fervojista Klubo: Kopenhago, strato Vasbygade n-ro 10.

Eugeniusz Rybarczyk, Kopenhago, LR de IKUE por Danio

NI KONDOLENCAS

  La 25-an de novembro 2001, nur du tagojn antaux sia okdekjarigxo, subite je koratako mortis en Varsovio nia membro frato Ladislav Fiala el Podebrady (Cxehxio). Multaj esperantistoj enlande kaj eksterlande lin konis kiel tre fervoran kaj ofereman esperantiston, kiu plene dedicxis sian vivon al idealoj de esperantismo. Lastajn siajn fortojn li dedicxis en la pasinta jaro al arangxo "90 Jaroj de Esperanto en Podebrady", kiun li okazigis en sia logxurbo komence de auxgusto. Gxi fakte tro lacigis lian koron, ardantan por esperantistaj idealoj, kiu la 25-an de novembro cxesis bati. Partoprenantoj de oktobra Konferenco de Cxehxa E-Asocio, okazinta en Podebrady, povis ankoraux interparoli kun bonhumora samideano Ladislav nesciante, ke venontmonate porcxiame finigxos lia surtera migrado.

La funebra ceremonio kun Sankta Meso okazis en Varsovio la 6-an de decembro 2001. La korpo de frato Ladislav estis entombigita en tombon de gepatroj de lia edzino en Varsovio.

Al lia edzino kaj nia IKUE-membrino, fratino Halina Fialova, ni esprimas sinceran kondolencon kaj pregxan subtenon en sxia aflikto.

La 15-an de januaro 2002 subite mortis en la agxo de 76 jaroj nia IKUE-membro frato Jiri Slavik el Stochov (Cxehxio). La funebra Sankta Meso okazis la 22-an de januaro en la pregxejo de sankta Venceslao en Stochov, post kiu li estis entombigita en familian tombon en Stochov. Al la funebranta familio ni esprimas profundan kondolencon.

Eternan ripozon donu al ili kaj al cxiuj mortintaj geesperantistoj, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili. Ili ripozu en paco. Amen.

LETERO DE NIA HANDIKAPITA FRATINO - RULSEGxULINO

Karaj kaj estimataj,

mi dankas al vi por via favoro kaj por publikigo de mia petletero en DIO BENU n-ro 3/2001 favore al handikapitaj invalidaj infanoj, rilate al plivastigo de ilia centrejo Boruvka en Borovany (Cxehxio), kie ili ricevas la plej bonan kuracflegadon kaj kie ili gxuas senton de hejmeca trankvilo. La kapacito de tiu cxi centrejo estas tre malgranda, dauxre mankas monrimedoj por gxia pligrandigo. La nuna tempo estas tre malfacila, cxar regas korupcio, indiferenteco, egoismo kaj monavideco, mankas la amo al la proksimuloj. Eble iam en estonteco la situacio plibonigxos, nur Dio povas helpi. Mi deziras al viaj aktivadoj multajn sukcesojn, Dio vin benu. Mia sanstato rapide malbonigxas kaj tial mi tiamaniere petas pri refoja publikigo de mia petalvoko favore al Boruvka en Borovany en via E-gazeto DIO BENU. Por via komplezo kaj helpo dankas via fratino en Kristo Dagmar Knappova, DD U Hvizdala 6, CZ-370 11 Cxeske Budejovice, Cxehxa Respubliko.

7-an de decembro 2001

Volonte ni denove publikigas la petleteron de nia IKUE-fratino s-ino Dagmar Knappova en DIO BENU. Cxu la katolikaj esperantistoj restos surdaj rilate al la suferado de la handikapitaj infanoj? Dum ni gxuos agrablecon de la kongresaj tagoj en Kromeriz, ni tie okazigu la monkolekton favore al ili, kies vivsituacio tiom diferencas de ni - la partoprenontoj de la 55-a Kongreso de IKUE. Tiuj, kiuj ne cxeestos en Kromeriz, povas la monkontribuajxon disponigi ankaux pere de la Cxehxa IKUE-Sekcio (la adreso kaj banka kontnumero aperas sur kelkaj lokoj de cxi-gazeto).

Karaj geamikoj !

En pitoreska pejzagxo de sudo de la Cxehxa Respubliko situas historia urbeto Borovany kun pregxejo kaj monahxejo devenanta el mezepoka periodo kun apuda barokstila kastelo. Gxuste en ties gxardeno danke al oferemo de multaj bonkoraj homoj oni ekipis en estinta antauxlernejo malgrandan centrejon por prizorgo de handikapitaj infanoj. Samtempe uzas gxin 10 flegatoj kun gravaj difektoj. Tamen la bezono estas pli granda.

Pro specialaj postuloj je funkciado de cxi tiu centrejo oni devis fari konstruajn sxangxojn en la domo, por ke gxi bone servu al la restado de tiuj infanoj. Bedauxrinde la financa situacio estas nefavora kaj tial oni ne povas fini alikonstruon de la centrejo. La estraro varbis jam enlandajn subvenciantojn, sed tamen gajnitaj rimedoj ne suficxas por pluaj laboroj.

Ni turnas nin per cxi tiu letero, kies originalo estas skribita en la internacia lingvo ESPERANTO, al cxiuj homoj de bona volo ankaux en eksteraj landoj, por ke ili helpu grandanime al la handikapitaj infanoj en Borovany almenaux per eta monsumo. Homa solidareco ne konas ja limojn, ni petas do pri via kontribuajxo al jena bankkonto: 0563086389 / 0800 aux rekte al suba adreso.

Cxiuj donacantoj estas publikigotaj en regionaj jxurnaloj kaj dauxre enskribitaj en memorlibro de la infana centrejo por handikapitoj en Borovany. Por via helpo kore dankas: Boruvka - rehabilitacxni stredisko, ul. Petra z Lindy 147, CZ - 373 12 Borovany, Cxehxa Respubliko.

55-a KONGRESO DE I.K.U.E. 2002

en Kromeriz, Cxehxa Respubliko
sub auxspicio de
Lia Eminenco Mons. Miloslav Kardinalo Vlk
Cxefepiskopo de Prago kaj Primaso Cxehxa
Lia Ekscelenco Mons. Jan Graubner
Cxefepiskopo de Olomouc, Metropolito de Moravio
Prezidanto de Cxehxa Episkopa Konferenco

La kongresa temo:
Malfermu la Pordon al Kristo!
(Johano Pauxlo II-a)

Estimataj gesamideanoj, karaj gefratoj,

  cxiu el gxis nun aligxintaj kongresontoj el 10 landoj ricevis Unuan Kongresan Bultenon, por esti informita pri bonorda ricevo de la aligxilo, aligxkotizo kaj eventuale pri parta aux tuta pago de la kongresa kotizo, ankaux por kontroli, cxu la adreso kaj la indiko pri la pagita monsumo estas senerara. La aligxkotizon oni pagas antaux la kongreso, la kongresan kotizon oni povas pagi surloke post alveturo en la kongresejo. Kompreneble, ekzistas la ebleco la kongresan kotizon pagi ankaux antaux la kongreso, ecx poparte. En kazo de ne cxeesto de la kongreso, la aligxkotizon oni ne redonas al la aligxinto, sed la kongresan kotizon jes. Multe faciligos laboron al la Organiza Kongresa Komitato tiuj kongresanoj, kiuj sin aligos gxis la fino de la monato aprilo. Tial ni atendas baldaux ricevi multajn novajn aligxilojn. Bonvolu do, karaj, ne longe prokrasti vian aligxon al la kongreso, kiu certe enskribigxos en la historion kiel kongreso bela, grava kaj longe rememorinda. Kaj jen sekvas dauxrigo de la listo el la antauxa n-ro de Dio Benu:

65 Martin Majtan, Slovakio

66 Ludmila Tesarova, Cxehxio

67 Blanka Horacxkova, Cxehxio

68 Ing. Jan Werner, Cxehxio

69 Romuald Skalinski, Pollando

70 Sac. Stanislaw Platek, Pollando

71 Zdeka Kralova, Cxehxio

72 Alzbeta Branisxova, Slovakio

73 Ingx. Terezia Branisxova, Slovakio

74 Henryk Borkowski, Pollando

75 Ludek Brada, Cxehxio

76 Milada Cesarova, Cxehxio

77 Elzbieta Harezlak, Pollando

78 Laurynas Skupas, Litovio

79 Adomas M. Grikpedis, Litovio

80 Vladislav Hasala, Cxehxio

81 Andrea Hasala, Cxehxio

82 Jaroslav Chodnicxek, Cxehxio

83 Marta Lorkova, Cxehxio

84 Josef Flidr, Cxehxio

85 Miroslava Hodulikova, Cxehxio

86 Jan Kasxparek, Cxehxio

87 Elwira Lokuciewska, Pollando

88 Zofia Szczepan, Pollando

89 Josef Jilek, Cxehxio

90 Zdenka Novotna, Cxehxio

91 Urszula Giercarz, Pollando

92 Ludmila Lukacxekova, Slovakio

93 Jaroslava Humpova, Cxehxio

94 Czupkallo Zbigniew, Pollando

95 Galisova Maria, Slovakio

96 Kilijanski Jerzy, Pollando

97 Jadczyk Jadwiga, Pollando

98 Zdrojewska Regina, Pollando

99 Stoklas Vladimir, Cxehxio

100 Honora Gasto, Cxehxio

101 Karbe Norbert, Germanio

102 Hoffmannova Eva, Cxehxio

Estimataj kaj karaj, se vi bezonas por vi aux por viaj konatuloj - esperantistoj la kongresajn informojn kaj aligxilojn, post ricevo de via sciigo, ni tuj ilin sendos al vi perletere aux retposxte. Jen la adresoj: IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, Miloslav Sxvacxek, Trsxicka ul. 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehxio; retadreso: msvacek@iol.cz. Volonte ni ankaux vin informos pertelefone. Jen la telefonnumero de la prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato s-ro M. Sxvacxek: +420 641 228304 (por enlandanoj 0641 228304). La aligxkotizon vi povas sendi al banka konto: KB Prerov, kont-numero 194214890297/0100 aux per posxtmandato al adreso: s-ro Miloslav Sxvacxek, Trsxicka ul. 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehxio. Eventuale vi povas la aligxkotizon sendi al la sama adreso en bone pakita, se eble registrita, leter-koverto.

Karaj gefratoj, se vi ankoraux ne aligis vin, do jam maturigxis la tempo por vin aligi al la 55-a Kongreso de IKUE. Ju pli frue vi aligos vin, des pli bone por sukceso de tiu nunjara la plej grava arangxo de IKUE. Tre kore nome de OKK invitas Miloslav Sxvacxek

POSTKONGRESA RENKONTO DE IKUEJEN PILGRIMLOKO

DUB NAD MORAVOU, CxEHxA RESPUBLIKO 27.7 - 3.8.2002

  Internacia Katolika Unuigxo de Esperantista Junularo (IKUEJ) arangxos por gejunuloj Postkongresan Renkonton en pilgrimloko Dub nad Moravou en la tagoj de la 27-a de julio gxis la 3-a de auxgusto 2002. Dub (esperantlingve Kverko) super rivero Morava situas nur 30 km norden de la kongresurbo Kromeriz en Moravio - landparto de Cxehxa Respubliko. La Maria-pilgrimlokon oni facile atingos per rekta buslinio el Kromeriz.

La logxado okazos en parohxdomo, situanta en apudeco de la pilgrima pregxejo de Purigado de la Virgulino Maria. Estas necese, ke la partoprenontaj gejunuloj alportu propran dormosakon kaj termoizolan matracon (je dispono estas 30 litoj kaj pluraj lokoj por termoizolaj matracoj).

Interesan programon por gejunuloj organizos kompetentaj membroj de IKUEJ el Cxehxa Respubliko.

La kotizo, inkluzivanta logxadon kaj mangxajxojn dum la tuta postkongresa semajno estas malalta, nur 800 CZK, tio estas laux nuna kurzo 26 euxroj, pageblaj surloke, post alveturo al Dub.

Gejunuloj, kiuj deziras partopreni la renkonton, bv. la aligxilon sendi al sekretariino de IKUEJ f-ino Jana Koristkova, Hasxkova 47/61, CZ-59101 Zdar nad Sazavou 6, Cxehxa Respubliko. Pli poste la aligxintoj ricevos pluajn praktikajn informojn.

Tre kore gejunulojn invitas nome de IKUEJ:

Pavol Petrik - prezidanto de IKUEJ

Jana Koristkova - sekretariino de IKUEJ

Ludek Brada el Dub - aktivulo de IKUEJ
 

DIO BENU Eldonanto: IKUE-Katolika Sekcio de Cxehxa E-Asocio. Adreso de redakcio: IKUE-Katolicka sekce CxES, Trsxicka ul. 6, CZ-751 27 Pencxice, Cxehxa Respubliko. Respondeca redaktoro: Miloslav Sxvacxek. Telefono: 0641/228304 (+420 641 228304), E-posxto:msvacek@iol.cz. Banka konekso: KB Prerov, kontn-ro: 194214890297/0100.

Registra n-ro cxe Ministerio de Kulturo de Cx. R.: E 12647.

Pencxice, 20.2.2002. Jaro 2002 (12), n-ro 1 (45). Nevendebla.

Vidu ankau TTT-pagxo:
http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/