DIO  BENU

Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de CxEA agnoskita kiel laika eklezia organizajxo

Jaro 2001 (11)                                                                                                  Numero 3 (43)


Lauxdon kaj gloron al Vi, Sanktega Triunuo, unika kaj supera Dio!

Enhavo-tabelo:
POST BELAJ KAJ BENITAJ ARANGxOJ
DENOVA VIZITO DE CxEFEPISKOPO KARLO OTCENASEK
ADORU
LA MIRAKLA SAVO; En dudeka datreveno de atenco kontraux vivo de la Papo Johano Pauxlo la II-a,
    en 81-a datreveno de lia naskigxo (la 18-an de majo 1920)
15-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO
    5-A JUNULARA EKUMENA ESPERANTO-TENDARO
    ZAGREBO, KROATIO, 14.-21.07.2001
MARIJA BISTRICA EN KROATIO
LA 20-a IKUE-TENDARO 2001
LA TENDARAJ REMEMOROJ
LA TENDARAJ REMEMOROJ
KATOLIKAJ KAJ EKUMENAJ ARANGxOJ DUM BET-37 EN KAUxNAS
SANKTA HOSTYN 1995
PROTEKTANTINO DE URBO BRNO: Virgulino Maria de Sankta Tomaso
LA PLEJ JUNA KATOLIKA EPISKOPO EN LA MONDO
KROMERIZ EN CxEHxA RESPUBLIKO - LA VENONTJARA KONGRESURBO DE I.K.U.E.
LETERO DE LA LEGANTO

POST BELAJ KAJ BENITAJ ARANGxOJ

Karaj gefratoj!

Denove nunjare povis la kristanaj esperantistoj travivi belajn kaj vere benitajn arangxojn. En Zagrebo - la cxefurbo de Kroatio julie okazis la 15-a Ekumena E-Kongreso (EEK) kaj la 5-a Junulara Ekumena E-Tendaro (JET). Pli ol 200 kristanaj esperantistoj el multaj landoj, inkluzive de gejunuloj - JET-anoj, travivis belegan semajnon en koro de Kroatio. Komuna logxado, pregxado kaj partopreno de diversaj komunaj programoj denove donis la pozitivan pruvon, ke kristanoj de diversaj konfesioj povas kiel fratoj kaj fratinoj en Kristo konkorde kaj en vera amo vivi, respektante kaj amante sin reciproke. Tiel praktike iom post iom plenumigxas arda deziro de Jesuo Kristo, kiu pregxis al sia Patro: "Por ke ili cxiuj estu unu" (Joh 17,21). Kaj tiucele oni dum ekumenaj kongresoj prefere pregxadas.

Kaj auxguste okazis alia grava arangxo - la jubilea 20-a IKUE-Tendaro. Tiu nunjara, okazinta denove en Sebranice en Cxehxa Respubliko, en bela angulo de la Dia naturo, okazis tie jam la 11-an fojon. En gxi kolektigxis 50 gefratoj el ses landoj: Hungario, Germanio, Rusio, Pollando, Slovakio kaj Cxehxio. Vizite venis gastoj ankaux el Francio kaj fora Japanio. El Rusio de Uralo venis frato Danila - la ortodoksa diakono. Li vojagxis 4 tagojn por atingi la tendaron. Ni do povas ankaux diri, ke per lia vizito la tendaro estis ankaux iom ekumena. Favoron al la katolikaj esperantistoj esprimis per sia vizito kaj esperantlingva celebro de la Sankta Meso en tendara kapelo kara patro cxefepiskopo Karlo Otcenasek. Ni do danku al Dio pro tiom multaj gracoj akiritaj dum nunjaraj arangxoj. Miloslav Svacek


  DENOVA VIZITO DE CxEFEPISKOPO KARLO OTCENASEK

en Katolika E-Tendaro (20-a IKUE-Tendaro)

La 9-an de auxgusto honoris la Cxefepiskopo Karlo Otcenasek per sia vizito IKUE-Tendaron en Sebranice, Cxehxio, kie li esperantlingve celebris la Sanktan Meson en tendara Kapelo de Fatima Madono kiel dankesprimon por jam dudek okazintaj IKUE-tendaroj kaj por elpeti benojn kaj helpon de la Sankta Spirito por venontjara 55-a IKUE-Kongreso en Kromeriz (Cxehxio) kaj postkongresa junulara renkontigxo en Dub nad Moravou. Jen la esperantlingva prediko, per kiu la Cxefepiskopo alparolis la tendaranojn.

Tre amataj gefratoj, karaj gesamideanoj! Mi estas felicxa, ke post pluraj jaroj de miaj sanmalfacilajxoj mi povas persone viziti vian kaj nian tendaron kaj alporti al vi la benon el la Katedralo de Sankta Spirito. En la nuna epoko de sxangxigxoj kaj eniro en la novan jarmilon la beno de Sankta Spirito estas nepre bezonata.

Kiel mi povis ekscii el pluraj informoj, ambaux cxi-jaraj kongresoj en Zagrebo, kaj la ekumena kristana kaj la universala, estis tre sukcesplenaj kaj alportis multe da bono.

Ni vivas en cxiam pli akra diskutado pri globaligo. Neniu el la prudentaj homoj kontrauxas la globaligon. Precipe ne la kristanoj. Gxi do estas esprimo de amo al proksimuloj en la mondo. Tamen, nur tiam, se la globaligo estas komprenata en la senco de solidareco. La Sankta Patro emfazas ofte la neceson de solidara sinteno al la aliaj. Disvolvi siajn kapablojn favore al siaj familio, urbo kaj finfine al la tuta homaro. Kristanoj pensas pri la bono de la aliaj same, kiel pri la bono propra, bono de siaj familianoj. Male, se iu imagas la globaligon kiel superregadon de la mondo, tiam do - ni kontrauxas.

Tamen, ekzistas ankoraux aliaj globaligoj: ni esperantistoj vidas ankaux la flankon lingvan kaj gxenerale kulturan. Ankaux cxi tie estas nepre bezonata la solidareco, ne hegemonio; necesas respekti alies kulturojn kaj lingvojn. La kulturoj kaj lingvoj ecx de la plej malgrandaj kaj etaj grupoj reprezentas kulturan ricxecon de la mondo. Ili estas sxirmindaj kaj konservindaj, necesas utiligi ilin por la bono de cxiuj. Ni cxiuj devas labori tiucele.

Ankoraux alia globaligo devigas nin. Gxi estas same proksima, ecx pli proksima ol la lingva. Temas pri globaligo religia. Globaligo de la amo al Dio. Por ke la tuta mondo, la tuta terglobo realigu la volon de Dio. Tiun cxi religian globaligon forte subtenis la Dua Vatikana Koncilio per sia eksplicita proklamo de ekumena kaj interreligia dialogoj. Cxiuj admiras la kuragxon kaj intensecon de la Sankta Patro, per kiuj li iniciatis komunan pregxadon de diversaj religioj en Asizo, kiel li ekligas la difektitajn rilatojn kun judaismo kaj islamo, nomante la judojn niaj pli agxaj gefratoj, - kaj la judojn kaj la islamanojn komunaj infanoj de la prapatro Abraham, - aliajn kristanojn gefratoj de unu sola eklezio de Kristo nur kun malsamaj tradicioj. Por multaj tio cxio estas malfacile komprenebla kaj kelkfoje ecx neakceptebla. Subtene por la ekkompreno venas precipe la lasta encikliko Novo millenio ineunte - lauxvorte Kiam Eniras la Nova Jarmilo - kie tuj komence la Sankta Patro instigas nin: Duc in altum - Forsxovu gxis la profundo (Lk 5,4). Jes, ni iru gxis la profundo, ni konatigxu kun nia kredo gxis la profundo. Ni havas eksterordinare favorajn kondicxojn. Nome, kiel helpo, ekzistas ankoraux plua globaligo - la tuta mondo estas interplektita en informa reto. La unuan fojon en la homa historio oni havas, aux tre baldaux havos, eblecon kontakti la sciaron de la tuta homaro - gxis la profundo de tempoj.

Globaligon, cxiuflankan, oni devas percepti kiel realigon de la baza ordono de Dio: Ami Dion kaj ami la proksimulon. En tiu cxi senco mi alportas al vi la benon el la Katedralo de la Sankta Spirito kaj petas vin - turnu vin ofte al Li, ankaux cxi tie, kie vi povas peti ankaux pere de nia Cxiela Patrino, al kiu estas konsekrita la tendara kapelo - de la Virgulino Maria de Fatima. Amen.


ADORU

ADORU estas kristana pregx- kaj kant-libro, nunjare aperinta en Germanio, inauxgurita kaj sukcese per uzo elprovita dum 15-a Ekumena E-Kongreso en Zagrebo, Kroatio. Gxi aperis danke al oferema laborego de triopo: Adolf Burkhardt, Sac. Albrecht Kronenberger kaj Sac. Bernhard Eichkorn. Sur 1472 pagxoj trovatas pli ol 900 kantoj kun muziknotoj, liturgiaj tekstoj el diversaj tradicioj, romkatolika, ortodoksa kaj reformacia. La libro estas vere unika kaj en la mondo versxajne ununura Diservo-libro, destinita por kristanoj de cxiuj konfesioj, grandparte cxerpanta el katolikaj fontoj. Cxiu kristana esperantisto nepre devas posedi tiun cxi bezonatan unikajxon. Gxi estas mendebla cxe libro-servoj aux rekte cxe pastro Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-78050 VS Villingen, Germanio. La cxehxaj esperantistoj gxin povas akiri por favora prezo de 350 Kcx + sendkostoj cxe adreso: IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, Miloslav Svacek, Trsicka 6, CZ-75127 Pencice.

ADORU - la libro bezonata por uzo dum la venontjara 55-a IKUE-Kongreso en Kromeriz.


  En dudeka datreveno de atenco kontraux vivo de la Papo Johano Pauxlo la II-a,
en 81-a datreveno de lia naskigxo (la 18-an de majo 1920)

LA MIRAKLA SAVO

La 13-an de majo 2001 pasis ne nur dudeka datreveno de atenco kontraux vivo de la Papo, sed samtempe ankaux dudeka datreveno de lia mirakla savo, kiam cirkonstancoj, kiuj akompanis la savon de Johano Pauxlo la II-a, unusence al tio montras.  

La 13-an de majo 1917 okazis apero de Dipatrino Maria en Fatima (Portugalio). Sesdek kvar jarojn pli poste, precize en la sama minuto, en Romo sur la Placo de Sankta Petro elflugis pafkugloj kun celo mortigi la Papon Johanon Pauxlon la II-an.

En Vatikano, gxis tiu tempo neniam estis sav-ambulanco. Mallonge antaux la atenco la germana Caritas donacis cxi tiun ambulancon por la bezonoj de Vatikano. La Papo gxin benis kaj post 24 horoj li igxis unua gxia pasagxero.

Ali Agca, profesia murdisto - por la atenco sin preparis sisteme dum pli longa tempo. La 13-an de majo 1981 sur la Placo de Sankta Petro li cxe si havis la plej perfektan nauxkuglan pistolon. Li celis el kelkaj metroj al koro de la Papo. Per du pafoj li maltrafis la papan koron. La du kugloj mirinde sxangxis sian paflinion kaj volante elpafi trian fojon, la kuglingo blokis mehxanismon de la pistolo, malebligante pluajn pafojn.

Laux esprimo de specialistoj, la versxajneco de tia blokigo per kuglingo cxe tiu tipo de la pistolo povas okazi cxe unu el miliono. La atenco estis preparita dum pli longa tempo, pri kio atestas la fakto, ke - kiel pruvis la enketa esplorado - en hospitaleto cxe Vatikano atendis alia murdisto, havanta la devon mortigi eventuale vunditan Papon.

La grave vunditan Papon la rapida sav-ambulanca auxtomobilo transportis en klinikon Gemelli.

En tiu taga tempo, por traveturi per trafiko sxtopitan Romon gxis kliniko, estis necese 35 gxis 40 minutoj. Krom tio, la ambulanca auxtomobilo veturis sen akompano kaj difektigxis gxia alarma sireno, tamen la Papo jam post sep minutoj trovigxis en kliniko, kaj gxis hodiaux neniu, inkluzive de stiranto de ambulanca auxtomobilo, kapablas klarigi cirkonstancojn de fulmtempo, en kiu tio okazis. Se oni alveturigus Papon kvin minutojn pli malfrue, versxajne li ne transvivus, cxar li perdis jam duonon de sango, kiun enhavas la homa korpo.

En momento post atenco, en alia flanko de Romo la profesoro - hxirurgo ekauxdis alvokon al lia rapida alveno al kliniko Gemelli, por savi la vivon de vundita Papo. La hxirurgo, kiu tuj post tio rapidegis al kliniko, malrespektante cxiujn principojn de la veturo kaj regulojn de sxosea trafiko, estis persekutita per polico, kiu opiniis, ke temas pri forfugxanto, okazinta trafikan delikton.

Auxdante la kriparolon de hxirurgo, ke li veturas al kliniko de Gemelli por savi vivon de la vundita Papo - la polico tuj sin sxangxis je eskorto, zorganta pri senhalta traveturo de auxtomobilo de la profesoro. Kia estis gxojo de la medicin-personaro, ekvidante alvenintan en la sama tempo specialiston - operaciiston. La totala mirego kaj surprizego cxirkauxis cxiujn, kiam ili konsciigxis ankoraux unu tute nekredindan cirkonstancon. Tralikigxis, ke neniu sendis la radio-komunikajxon, alvokantan la hxirurgon veni al kliniko.

En momento de atenco ekregis sxoko kaj neordinara hxaoso, krom tio oni ne kuragxis doni la publikajn sciigojn, kiam estis transportata la Papo, pro timzorgo, rilate al ebla ekzisto de eventualaj pluaj murdistoj. De kie do, kaj pere de kiu estis elsendita kaj kiamaniere alvenis al la hxirurgo la mistera komunikajxo? La plej multe neklarigebla disvolvo de la eventoj devus ankoraux okazi.

Dum la operacio, la Papo subite cxesis doni signojn de la vivo. La kuracistoj post multaj provoj de reanimado venis al konvinko, ke ili ne sukcesos teni Papon cxe la vivo. Per influo de fortaj insistoj kaj petoj de pastro Stanislaw Dziwisz (kiu estis la tutan tempon cxe la Sankta Patro), la medicin-grupo sencxese renovigis provon reanimi la korpon de la Papo, malgraux tio, ke el medicina vidpunkto ili sciis, ke cxio jam estas senespera kaj vana.

En tiu sama tempo, sur la Placo de Sankta Petro dekmiloj da per terurego paralizitaj homoj pregxis por la resanigxo de la Papo. Ili komencis pregxi Rozarion antaux bildo de Dipatrino de Cxenstohxovo, provizore lokita sur la papa trono. Cetere, tiun bildon, verkon de popolaj kreintoj, alveturigis kun si la pilgrima grupo de fideluloj el Pollando kun la celo gxin donaci al la Sankta Patro.

Dum la tempo de Rozaria Pregxo sur la Placo de Sankta Petro - en kliniko, al mirego kaj gxojego de hxirurgoj la reanimita Papo komencis doni signojn de la vivo. Komencis reveni liaj viv-funkcioj kaj hxirurga grupo povis dauxrigi la kvin horojn dauxrantan operacion.

En momento de nova revivigo de la koro de la Papo, super la Placo de Sankta Petro eksplodis terura ventego. La bildo de Dipatrino de Cxenstohxovo estis suprenjxetita kaj antaux okuloj de la timegitaj pilgrimantoj forigita el papa trono, kvazaux per piedbato de nevidebla forto.

Tiumomente la ventego subite cxesis, tiel subite, kiel gxi komencis. Neniu, apoge je tiam ekestintaj faktoj dubis, ke ekestis miksajxo de eksterordinaraj cirkonstancoj kaj okazoj, dum kiuj iuj supernaturaj povoj luktis inter si pri la vivo de Johano Pauxlo la II-a. Kiel simbola signo agnoskata estas la fakto, ke sur la bildon de Dipatrino de Cxentohxovo (faritan el pajleroj, semoj de kukurbo, fazeoloj kaj pizoj), alveturigitan por Sankta Patro, la artistoj metis surskribon S.O.S.

Lige konekse kun la okazajxoj, en kiuj la bildo partoprenis, gxia cxeesto en tiamaj momentoj de la teruro surprizas kiel iu profeta alvoko de la sava rimedo kaj helpo por la Sankta Patro.

Ne mirinde, ke la 13-a de majo - la festotago de Dipatrino de Fatimo ekde la jaro 1981 estas konsiderata kiel tago de mirakla savo de la Papo Johano Pauxlo la II-a.

Prilaboris Grzegorz Fulawka. Aperis en pola semajngazeto "Niedziela". Por Dio Benu disponigis Stanislaw Smigielski.


  15-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO

5-A JUNULARA EKUMENA ESPERANTO-TENDARO

ZAGREBO, KROATIO, 14.-21.07.2001

En la unua jaro de la nova jarcento kaj jarmilo kongresis kune kristanaj esperantistoj en Zagrebo - la cxefurbo de Kroatio, kiu igxis ankaux la cxefurbo de Esperantio, cxar tuj post la 15-a Ekumena Esperanto-Kongreso okazis en Zagrebo Universala Kongreso de Esperanto. La tutmonda esperantistaro do turnis sian atenton al Zagrebo, inter ili ankaux ni, la kristanaj esperantistoj. Ni kolektigxis tie kadre de la 15-a Ekumena E-Kongreso kaj 5-a Ekumena E-Tendaro, por ke ni komune per unu lingvo lauxdu kaj gloru Dion. Profundan doloron en la koroj ni sentis, cxar peko dividis nin, dissxiris la mistikan korpon de Jesuo Kristo - la Eklezion. Strebante kaj sopirante pri reunuigxo ni spertas, kiel malfacila vojo kondukas al tiu sopirata celo. Nur helpe de Sankta Spirito iom post iom malaperas skandalo de dividiteco. Per komunaj ekumenaj kongresoj la kristanaj esperantistoj kontribuas al alproksimigo de la tempo, kiam malaperos dividiteco kaj okazos la reunuigo de la kristanoj, pri kiu pregxis la fondinto de la Eklezio mem - Jesuo Kristo.

NIA PERBUSA VOJAGxO AL ZAGREBO

Vendrede la 13-an de julio vespere ekvojagxis la cxehxaj kongresanoj kaj pola pastro Jozefo Zielonka el urbo Olomouc direkte al urbo Brno, kie enbusigxis ceteraj cxehxaj kongresanoj. Antaux noktomezo ni atingis cxefurbon de Slovakio Bratislava, kie enbusigxis niaj slovakaj gefratoj. Dumnokte ni transveturis Auxstrion kaj matene ni atingis Slovenion. Cxar estis tro frue por veni al la kongresloko, okazis do nia planita pilgrima vizito de Maria-pilgrimloko Ptujska Gora en Slovenio. Tie nin afable akceptis la monahxejestro Sac. Maks Klanjsek. Ni estis dankemaj, ke nia Sankta Meso, celebrata de kunvojagxanta pola pastro Jozefo Zielonka, povis okazi tuj post la slovenlingva. Dum la Sankta Meso ni pregxis por sukcesa vojagxo de cxiuj kongresanoj kaj por la agrabla kongresado en la frateca medio en Zagrebo.

La pregxejo de pilgrimloko Ptujska Gora ne estas granda, sed tre ricxa je valoraj elementoj de konstrustiloj. Eruditan klarigon pri ili donis al ni nia kunvojagxantino fratino Drahomir Budinska. Per kelkaj frazoj ni konigu nin pri tiu cxi bela konstru-perlo.

Ptujska Gora estas malgranda loko, situanta cx. 40 km suden de la auxstra landlimo. Sur la monteto en alteco de 356 m de marnivelo trovigxas gotika pregxejo de Dipatrino. La pregxejon oni konstruis inter la jaroj 1390 - 1410. La pregxejo apartenas al la konata lernejo de Prago.

Sur la cxefa altaro trovigxas Dipatrino kun talaro. Sub la Maria talaro trovigxas okdeko da personoj. Cxiuj vizagxoj portas verajn vizagxliniojn: ili estas portretoj. La reliefo estigxis kiel memoro pri bapto. En la jaro 1410 en Budapesxto oni baptis Elizabeton, filinon de la hungar-luksenburga Sigismondo de Luksenburgo kaj lia dua edzino Barbara el Celje. Apud ili sur la reliefo oni povas rekoni mecenatojn Bernardon III-an el Ptuj kaj lian edzinon Walpurg el Celje.

Dum la turka periodo la pregxejo estis damagxita. Detruitaj estis apudaj altaroj kaj originaj vitraloj. Nunaj vitraloj datigxas el la jaro 1981. Ilin auxtoris diplomita pentristino Ida Brisnik-Remec el Maribor. La vitraloj prezentas Kantikon de kreitajxoj de sankta Francisko el Asizo. Ilin oni verkis okaze de 800-jara jubileo de lia naskigxo.

En la pregxejo trovigxas du freskoj el la jaro 1420, verkoj de Hans el Bruneck.

La pregxejo sur Ptujska Gora estas cxefa Maria-pilgrimejo en la diocezo de Maribor.

Apud la pregxejo ekde la jaro 1937 trovigxas onahxejo de konventaj franciskanoj.

La vizito de tiu cxi bela pilgrimloko kun la Sankta Meso estis bona korpa kaj spirita refresxigxo post tutnokta busvojagxo. Nun ni do povis dauxrigi nian vojagxon al fina celo.

Zagrebon ni atingis tagmeze. La kongreslokon ni finfine sukcese trovis. Gxi estis konstru-komplekso de seminario de Zagreba cxefdiocezo. Al la konstru-komplekso apartenas ankaux duetagxa pregxejo, kie en la tago de alveturo vespere okazis unua Sankta Meso (por niaj busvojagxantoj tiutage jam la dua). Krome je dispono estis ankaux seminariaj kapeloj por privataj pregxoj. Kompreneble ne mankis ankaux suficxe kapacita mangxejo kaj kongresa salono.

Post alveturo oni logxigis nin. Gxis la komuna vespermangxo ni do povis iom ripozi, se tro varma vetero tion permesis. Agrabla estis renkonto kun tiom multaj konataj gefratoj. Dum la S. Meso ni povis diri: "Dankon, ho Dio, por felicxa vojagxo al Zagrebo!"

IMPRESOJ EL LA KONGRESA SEMAJNO EN ZAGREBO

Ne estas facile priskribi cxiujn impresojn, almenaux do kelkajn la plej gravajn.

Sabate la 14-an de julio post alveturo, logxigo, Sankta Meso kaj vespermangxo okazis ankoraux interkona vespero.

Dimancxo la 15-a de julio estis grava tago. Antauxtagmeze okazis Sankta Meso kaj Ekumena Diservo. Posttagmeze je la 17-a horo solena inauxguro de la kongreso kaj junulara tendaro. La inauxguron cxeestis helpepiskopo de Zagrebo Mons. D-ro Vlado Kusiæ, kiu prezentis sian gravan prelegon. Dum la inauxguro estis oficiale prezentita kaj por praktika uzado lancxita la nova kant- kaj pregxlibro ADORU. Vespere okazis en la pregxejo bela koncerto, kiun prezentis vira hxoro el grekkatolika seminario.

Lunda antauxtagmezo kaj posttagmezo estis dedicxitaj al prelegoj. Vespere prezentis siajn programerojn grupoj el Cxehxio kaj Pollando.

La cxehxa knabina grupo prezentis pantomimon pri Bono kaj Malbono, kutimojn kaj dancojn el Orienta Bohemio. Fine oni regalis cxiujn per hejme bakitaj marcipanoj.

La pola knabina grupo prezentis skecxon Adamo kaj Eva, teatrajxeton Onklino kaj kantojn pri Esperanto.

Post bele travivita tago cxiuj nokte bone dormis. Ecx forta fulmotondrado ne sukcesis veki cxiujn kongresanojn.

Marde la 17-an de julio okazis antauxtagmeze denove prelegoj en la kongresejo. La junularan grupon vizitis parohxestro - franciskano el zagreba parohxo de Sankta Spirito sac. Tomislav, kiu rakontis al gejunuloj pri sankta Francisko, pri la franciskana ordeno kaj nuntempaj aktivadoj de la franciskanoj. Posttagmeze la JET-anoj sin konigis kun historiaj urbaj vidindajxoj. La cxehxa grupo, invitita de P. Tomislav, vizitis la monahxejon de franciskana ordeno, kie li montris al ili pregxejon de sankta Antonio, monahxejon, domon por maljunuloj, mangxejon por malricxuloj kaj cxarman gxardenon, ricevintan unuan premion en konkurso de la gxardenoj.

La marda posttagmezo estis libera, oni povis eluzi gxin por vizito de cxefaj urbaj vidindajxoj. Prof. Sac. Franjo Gruiæ el Kroatio formis rondon, al kiu li lerte konigis la gravajn vidindajxojn de la historia urbocentro de cxefurbo Zagrebo.

Vespere okazis bela orgena koncerto en Zagreba Baziliko de la Koro de Kristo. La koncerton prezentis s-ro Ernst Leuze - eklezia muzik-direktoro, naskigxinta en la jaro 1935 en Ravensburg en Suda Germanio. Ekde sia 13-a vivo-jaro li ludas la orgenon dum Diservoj. Kiel aktiva kristana esperantisto li ankaux partoprenis la 15-an Ekumenan E-Kongreson kaj Universalan E-Kongreson en Zagrebo.

Merkreda tago estis la plej belega kongresa tago. Dum gxi okazis tuttaga perbusa pilgrimo - ekskurso. Oni vizitis cxarman, la cxefan pilgrimlokon en Kroatio Marija Bistria. Tiun pilgrimlokon vizitis la 2-an de oktobro 1998 Sankta Patro Johano Pauxlo la 2-a, kie li beatproklamis Dian servanton Kardinalon Alojzije Stepinac - novtempan heroon de la kroata popolo. En la Baziliko de Marija Bistrica okazis por kongresanoj Sankta Meso kaj post gxi gvide de pastro Jozefo Zielonka la Krucvojo. Belega liturgio kaj krucvoja pregxado en tiu cxi pilgrimloko estis kulmino ne nur de la merkreda kongresa tago, sed de la tuta kongresa semajno.

Post forlaso de pilgrimloko Marija Bistrica ni vizitis vilagxon Gornja Stubica, kie sub 600-jara tilio oni regalis nin per alkoholajxo "Rakija" kaj fresxaj farunajxoj. La virinoj en naciaj kostumoj de tiu regiono kantis la naciajn kantojn. Dumvoje al banloko Stubicke Toplice ni vizitis kastelon kun ekspozicio de bildoj kaj infanpentrajxoj.

En banloko kun terma banejo Stubicke Toplice ni restis tri horojn, por ke oni povu gxui agrablan kaj refresxigan banon en varma akvo aux ripozi en apuda parko.

Tiu cxi bela merkreda tago, precipe la vizito de Marija Bistrica certe restos longe en la memoro de la kongresanoj.

Jxauxdo la 19-a de julio estis destinita por Gxeneralaj Kunvenoj de IKUE kaj KELI. La gxenerala kunsido de IKUE okazis en la kongresejo. Prezidis gxin vicprezidanto de IKUE frato Miloslav Svacek. Post bonvenigo kaj komenca pregxo oni prezentis la cxeestantajn estraranojn kaj membrojn de la Ekumena Komisiono. La IKUE-Sekretario frato Carlo Sarandrea tralegis salutojn el Vatikano de Prezidanto de Pontifika Konsilio por laikoj. Poste li prezentis raporton de la IKUE-Prezidanto D-ro Antonio de Salvo kaj la financan raporton. La Gxenerala Kunsido decidis pri stipendio, kiu estis transdonita al studento de porpastra seminario frato Ingx. Attila Szep el Hungario. Estis aprobitaj anoj de la Ekumena Komisiono flanke de IKUE. Oni reelektis pastrojn Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger kaj Lajos Kobor. Krome oni elektis fraton D-ron Ulrich Matthias - auxtoron de germanlingva kaj esperantlingva versioj de la libro "Esperanto - la Nova Latino de la Eklezio". Poste prezentis raporton frato Ingx. Jan Kalny pri reto de landaj reprezentantoj de IKUE. Sekvis raportoj de cxeestantaj LR. Pri okazigo de la 55-a IKUE-Kongreso en la jaro 2002 en Cxehxa Respubliko en bela kaj ricxa urbo je historiaj vidindajxoj Kromeriz donis informojn frato Miloslav Svacek. Dum la kongreso estis disponitaj 300 ekzempleroj de faldfolioj kun informoj pri la venontjara kongresurbo kaj kongresloko kaj la aligxiloj. Jam en Zagrebo aligxis al tiu kongreso preskaux 40 personoj el kelkaj landoj. Fine estis pritraktita propono de IKUE-estrarano kaj Honora Prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani, kiu invitas okazigi la 14-an Ekumenan E-Kongreson en la jaro 2003 en Rimini en Italio. Tiujare li celebros 50-an datrevenon de la sacerdotigxo kaj samtempe li emeritigxos kiel parohxestro. La parohxa pregxejo de pastro Duilio en Rimini famigxis kiel "Katedralo de Esperantistoj" pro E-mozaikoj, kiujn ankoraux plivastigos la ekumenaj temoj. La Gxenerala Kunveno de IKUE per vocxdonado unuvocxe akceptis proponon de sac. Duilio Magnani por ekumene kongresi en la jaro 2003 en Rimini. La Gxenerala Kunveno de KELI pritraktis la proponon kaj promesis doni la respondon pli poste. Kun gxojo konstatis multaj cxeestantaj IKUE-anoj, ke ecx se KELI ne akceptos la proponon okazigi la 14-an Ekumenan E-Kongreson en Rimini, volonte ili venos al Rimini en proponita jaro 2003 por eventuala IKUE-Kongreso aux alia arangxo.

Dum la kongresanoj kunvenis, la JET-anoj per pola auxtobuso vojagxis al Cirkvenica cxe Adriatika Maro, por sin bani en la marakvo. Dum halto en urbo Rijeka perdigxis rumana kunvojagxanto, kio kauxzis malagrablan perdon de la tempo. Sen li oni plu vojagxis al la marbordo. Post banado kaj kelkaj problemoj oni felicxe, malgraux foresto de la rumana frato, revenis vespere al Zagrebo.

Nu kaj aperis lasta kongresa tago - vendredo la 20-a de julio. Tiutage aperis pluvo, sed oni ne devis tro lamenti pro gxi, cxar cxiuj programoj, kiuj postulis belan veteron, jam okazis dum antauxaj kongresaj tagoj. Pro tio ni do estis devigitaj dankemi al Dio. Tio okazis dum la ekumena Diservo en la katolika seminaria pregxejo. La elektita liturgio, akceptebla ankaux de evangelianaj gefratoj, havis cxiujn necesajn partojn de la katolika Sankta Meso. La ofertablo estis meze dividita per stolo. Cxe maldekstra parto celebris la Sanktan Meson sac. Lajos Kobor kun diakono el Hungario, dekstraflanke celebris la Lastan Vespermangxon pastoroj Adolf Burkhardt kaj Philippe Cousson. La katolikoj akceptis la sanktan komunion de pastro Kobor kaj la protestantaj gefratoj la sanktan mangxon de pastoroj Burkhardt kaj Cousson. Tiu formo de komuna Diservo certe estas ebla kaj senriprocxe realigebla. Malgraux tio mi devas konstati, ke mi ne havis centprocentan senton el tiu cxi komuna liturgio. Post gxi mi auxdis plendojn de multaj katolikaj gefratoj. Longe mian penson okupis tiu cxi afero. Mi supozas, ke estas necese antaux la ekumena Diservo bone prepari cxion, por ke ne okazu cxe celebrantoj certaj miskomprenoj kaj malperfektajxoj, kiuj kauxzas grandan konfuzon cxe cxeestantoj. La cxeestantojn estas necese antauxe bone informi, por ke ne okazu seniluziigxoj, malfortigantaj la ekumenajn strebadojn. Certe Dio ne tiom rigardas malperfektajxojn, sed sincerajn korojn kaj bonajn intencojn, kiuj ne mankis al la cxeestantaj kongresanoj.

Kaj vendrede okazis ankoraux tre interesa prelego de gasto D-ro Jure Zeceviæ pri eku-menismo en Kroatio kaj pri rolo de la Virgulino Maria en la katolika eklezio. La prelego okazis en germana lingvo, kiun lerte tradukis pastoro Adolf Burkhardt. Treege altvalora estis la dua parto de la prelego pri rolo de la V. Maria en la katolika eklezio, cxar multaj protestantaj gefratoj mise komprenas gxustan sintenon de la katolikoj al la Dipatrino V. Maria. La preleginto postlasis cxe mi senton de vere erudicia eklezia fakulo.

La vendreda vespero estis destinita por gaja adiauxa programo de la kongresanoj kaj JET-anoj. La konferencieran rolon dum la adiauxa bunta programo lerte plenumis frato Carlo Sarandrea. Dum gxi prezentis siajn programerojn la kongresanoj el diversaj landoj, ankaux la cxehxa kaj pola knabinaj grupoj. Polaj knabinoj prezentis scenon pri Bono kaj Malbono preskaux kiel perfektaj aktorinoj. La cxehxaj knabinoj prezentis teatrajxon pri morto de cxehxa duko sankta Venceslao. Oni tre admiris, ke la knabinoj parkere ellernis suficxe longan esperantlingvan tekston de la teatrajxo. La knabinoj rikoltis longan aplauxdon de la cxeestantaj kongresanoj. Ili meritas dankegon pro bela kaj bona reprezentado de Cxehxa Respubliko dum la 15-a EEK kaj la 5-a JET en Zagrebo.

Sabate la 21-an de julio post Sankta Meso kaj matenmangxo okazis forveturo de la kongresanoj kaj JET-anoj. Kun multaj geamikoj ni adiauxis kun deziro, ke post unu jaro ni revidos nin dum la 55-a IKUE-Kongreso en Kromeriz en Cxehxio. Forveturante ni estis kontentaj, ke ni revenos ankoraux sabate gxustatempe, por plu vojagxi el Brno, Prerov aux Olomouc al hejmoj. Bedauxrinde, traveturo de la plensxtopita Vieno kauxzis pli ol duhoran malfruigon, kio kauxzis problemojn kun trajnaj koneksoj. Malgraux tio cxiuj danke al Dio felicxe revenis hejmen. En la memoro longe restos belaj travivajxoj dum la kongresaj tagoj en Zagrebo. Miloslav Svacek


  MARIJA BISTRICA EN KROATIO
 Marija Bistrica estas la plej konata kroata Maria-pilgrimejo. Gxi situas 40 km norde de Zagreb. La pilgrimejo havas saman signifon por kroatoj, kiel Lourdes por francoj, Fatima por portugaloj, Loreto por italoj, Mariazell por auxstroj, Jasna Gora por poloj ktp. Tion konfirmis ankaux Papo dum sia vizito per la vortoj:

"La episkopoj de via lando petis, ke la beatigo de Alojzije Stepinac okazu gxuste cxi tie en la Sanktejo de la Dipatrino de Bistrica. El propra sperto mi scias, kio por ni poloj dum la komunisma regado signifis la sanktejo sur Jasna Gora, kun kiu estas aparte ligita la pasxtista agado de la Dia servanto Stefan Wyszynski. Mi ne miras, ke similan signifon por vi havis cxi tiu sanktejo, en kiu ni nun trovigxas, aux tiu en Solin, kien mi iros morgaux. Delonge mi deziris viziti la Sanktejon de la Dipatrino de Bistrica. Pro tio mi volonte akceptis la proponon de la kroataj episkopoj kaj hodiaux en cxi tiu signifoplena loko mi plenumas la solenan akton de beatigo." (Papo Johano Pauxlo 2-a, prediko, la 3-an de oktobro 1998.)

La nomon la loko ricevis dank' al Maria kaj rivereto Bistrica, kiu trafluas lokon. La lokon oni la unuan fojon mencias en la cxarto de la kroat-hungara regxo Andrija II-a en la jaro 1209. Skulptajxo de Dipatrino datas el la 15-a jc. Unue gxi trovigxis en la kapelo sur proksima monteto. Pro la timo de la turka okupo kaj detruo de la skulptajxo, tiama parohxestro kasxe enmasonigis gxin en la parohxa pregxejo. Oni retrovis gxin kvardek jarojn poste en la jaro 1588, sed pro nekonataj kialoj la skulptajxon oni denove enmasonigis en la jaro 1650. Gxi estis retrovita la 16-an de julio 1684 kaj de tiam sencxese oni honoras Dipatrinon de Marija Bistrica. Post la granda fajro en la jaro 1880, kiam forbrulis tuta enpregxeja inventaro, restis nur la cxefa altaro kaj la Dipatrina skulptajxo.

En la jaro 1923 papo Pio XI-a donis al la sanktejo la statuson de la Malgranda Baziliko (basilica minor). Laux la decido de la Episkopa Konferenco el la jaro 1971, Marija Bistrica estas nacia sanktejo. La festotago de Dipatrino de Bistrica estas la 13-a de julio.

La pilgrimtradicio dauxras pli ol 300 jarojn. Cxiujare la pilgrimejon vizitas pli ol 500 mil pilgrimantoj. La 18-an de julio vizitis la pilgrimlokon kaj celebris tie la Sanktan Meson partoprenantoj de 15-a Ekumena E-Kongreso. Proksime al la pregxejo trovigxas la krucvojo kaj karmelanina monahxejo.


 LA 20-a IKUE-TENDARO 2001
  En la tagoj de la 4-a gxis la 11-a de auxgusto okazis dekunuan fojon Katolika E-Tendaro apud vilagxo Sebranice en Cxehxa Respubliko. Lauxvice tiu tendaro estis jam la dudeka ekde komenco de arangxado de tiuj cxi tendaroj. Unuaj naux okazis en la jaroj 1969 - 1977 gxis perforta gxia likvido fare de tiama sxtata komunista polico. Nova dauxriga periodo komencigxis en la jaro 1991 kaj gxis nun do okazis dek unu tendaroj. Entute dudek. La nunjara do estis jubilea. Partoprenis gxin gesamideanoj el Hungario, Germanio, Rusio, Pollando, Slovakio kaj Cxehxio. Gaste venis ankaux gesamideanoj el Japanio kaj Francio.

Sabate la 4-an de auxgusto komencigxis la 20-a IKUE-Tendaro. Antauxtagmeze alvenis kelkaj gefratoj por transpreni la tendarspacon kaj gxin arangxi laux bezonoj de la kristanaj esperantistoj. Post malagrabla nokta fulmo-tondro la unua rigardo al la tendaro ne donis tro bonan impreson. Cxie estis videblaj sekigataj matracoj kaj kovriloj, kiujn la pluvo kun forta vento malsekigis ankaux interne de la tendoj. Dank´ al Dio, la sabata tago gxis vespero estis senpluva; cxio do suficxe sekigxis. Unue estis necese konstrui la tendaran kapelon de Fatima Madono kaj maston por la IKUE-flago. Dum tuta posttagmezo alvenadis novaj tendaranoj. Antauxvespere do povis okazi solena inauxguro de la tendaro, malgraux tio, ke la artoprenantaro ne estis tute kompleta. Lauxscie ankoraux dimancxe en la tendaro aperos kelkaj tendaranoj. Jam estis venintaj kelkaj eksterlandanoj - fratoj Jerzy el Pollando, Markus el Germanio kaj Pavol el Slovakio. Pri hungaroj oni sciis, ke ili venos dimancxe antauxvespere. Zorgon do faris nealveno de frato Danila el Rusio. Post la inauxguro kaj unua tendara vespermangxo, oni povis gxui unuan tranokton en la tendaro.

Dimancxe, kiel cxiujare ankaux do nunjare, la tendaranoj partoprenis (cxehxlingvan) Sanktan Meson kune kun parohxanoj en pregxejo de sankta Nikolao en Sebranice. Indas mencii, ke Sebranice estas parohxo, kie la eklezia vivo estas vere enviinda. Pro tiu escepto la parohxanoj dankas al salezianoj, kiuj tie havas sian domon kaj viglan aktivadon. La Sankta Meso estis belega travivajxo. El busxoj de kelkaj tendaranoj mi auxdis eldirajxon, ke tiel belan liturgion ili travivis unuan fojon en la vivo.

Post bongusta tagmangxo en la tendaro, oni povis posttagmeze iome ripozi aux libere eluzi la tempon. Je la 15-a horo okazis komuna kantado, dum kiu la partoprenintoj de la 15-a Ekumena E-Kongreso kaj 5-a Junulara Ekumena E-Tendaro, okazintaj en Zagrebo, rakontis pri tiuj nunjaraj gravaj arangxoj de la kristanaj esperantistoj. Antauxvespere okazis planita alveturo de hungara grupo, kiun al KET venigis cxiujara partoprenanto - pastro Lajos Kobor. Felicxe aperis ankaux frato Danila el Ruslando, al kiu la sabatan alveturon malhelpis okhora malfruigxo de auxtobuso, per kiu li vojagxis el Moskvo. Tuta lia vojagxo al KET dauxris kvar tagojn, cxar lia logxloko estas cxe Uralo, en distanco de 1200 km de Moskvo.

Vespere okazis unua tendara fajro kun interkona programo. Estas interese auxdi almenaux kelkajn prezentfrazojn pri si mem el busxo de cxiu tendarano.

Lundo, la 6-an de auxgusto estis unua tendara "labortago". Ekfunkciis kursoj de Esperanto por komencantoj, progresantoj kaj la kursoj konversaciaj. Kurson por komencantoj gvidis juna fratino Blanka Horackova, estraranino de IKUEJ (Internacia Katolika Unuigxo de Esperantista Junularo), kurson por progresantoj prezidanto de IKUEJ frato Pauxlo Petrik el Slovakio, kurson por hungarinoj spirita gvidanto de la tendaro pastro Lajos Kobor el Hungario - vicprezidanto de IKUE kaj prezidanto de Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI, kaj la konversaciajn kursojn frato Ingx. Johano Kalny - estrarano de IKUE kaj vicprezidanto de la Cxehxa IKUE-Sekcio kaj frato Markus Heupel el Germanio.

Posttagmeze okazis kunveno de Parlamenta Rondeto de la Cxehxa IKUE-Sekcio (funkcianta kadre de la preparata Parlamento de la Katolika Eklezio en Cxehxio). Je la 15-a horo ludo por cxiuj volontuloj.

Vespermangxo estis cxe la tendara fajro, cxar okazis rostado de la kolbasoj.

Marde antauxtagmeze okazis lecionoj de Esperanto. Posttagmeze je la 13-a horo oni perbuse ekskursis al urbo Chrudim. Tie en la parohxa pregxejo de Cxielenpreno de la Virgulino Maria okazis esperantlingva Sankta Meso, celebrata de pastro Lajos. Super la cxefaltaro trovigxas graca bildo de Sankta Salvatoro (Savinto).

Post la Sankta Meso okazis vizito de rara Muzeo de Pupoj. En Euxropo ekzistas nur du tiuspecaj muzeoj - en Britio kaj en Cxehxio en urbo Chrudim. Vizito de la muzeo estis interesa ne nur por infanoj, sed senescepte por cxiuj.

Dumvoje el Chrudim ni vizitis Slatinany, celante vidi multajn cxevalajn gregojn. Cxar ni venis jam tro malfrue, la cxevaloj jam estis en staloj. Bedauxrinde ankaux la muzeo de cxevaloj ne estis jam funkcianta. Post promeno en parko ni dauxrigis revenan vojagxon kun halto en Koci, kie trovatas historie kaj arkitekture valora ligna pregxejo. Bedauxrinde ni ne sukcesis vidi internon de la pregxejo pro foresto de la persono, kiu disponas pri la pregxej-sxlosiloj. Malgraux tio la ekskurso estis bela, ankaux la vetero estis favoranta nin.

Merkreda antauxtagmezo estis normala labortempo - okazis lecionoj de Esperanto. Posttagmeze okazis tradicia vizito de najbara vilagxo Horni Újezd. En tiea pregxejeto okazis Sankta Meso kaj post gxi amikeca interbabilado cxe "bierfonto". Per refresxiga biero elfluanta el gxi kaj per bongustaj mangxajxoj denove regalis nin familio de nia kara IKUE-anino - fratino Hana Batova, logxantino de Horni Ujezd. En proksima domo al "bierfonto" ni vidis ekspozicion de du betlehemoj, kiujn propramane pretigis anoj de kvin generacioj de familio Mraz. Tiu nova betlehehemo de auxtoroj - fratoj Josef kaj Jiri Mraz estas ankoraux finfarota, sed jam en nuna stato gxi ravis gxiajn admirantajn tendaranojn. Cxar kelkminuta ekpluvo baldaux cxesis, ecx la vetero do permesis denove realigi belan kaj tradician viziton de Horni Ujezd.

Jxauxdo la 9-an de auxgusto estis tre grava tendara tago. Matene okazis kiel cxiam lecionoj de Esperanto. Posttagmeze ni povis auxskulti ege interesan prelegon de frato Ingx. Danila Vorontsov, diakono de Rusa Ortodoksa Eklezio pri religia kaj eklezia situacioj en Ruslando. Alvenis gastoj (geedza paro) el Francio kaj samideano el Japanio. Ankaux ili povis alparoli la cxeestantajn tendaranojn. La komencantaj esperantistoj do praktike konvinkigxis pri vera utileco de Esperanto.

Kulmino de la jxauxda tago estis denova vizito de Cxefepiskopo Mons. D-ro Karlo Otcenasek - protektanto de la Cxehxa IKUE-Sekcio. En la tendara kapelo de Fatima Madono okazis esperantlingva Sankta Meso. Kun cxefcelebranto Cxefepiskopo Karlo kuncelebris pastro Lajos. Malgraux tio, ke la Cxefepiskopo Karlo devis pro du pluaj liaj vizitoj de aliaj lokoj tuj post la Sankta Meso forlasi la tendaron, ni estis tre gxojigitaj kaj felicxaj pro lia kara denova vizito kaj pro la Sankta Meso, post kiu ni kun li renovigis sinkonsekron de ni kaj de la tuta katolika E-movado al Senmakula Koro de Virgulino Maria. Nia Sinjoro Jesuo Kristo, dankon por pasxtista vizito de Cxefepiskopo Karlo Otcenasek. Nia cxiela Patrino, dankon ankaux al Vi, cxar Cxefepiskopo Karlo estas ankaux sincera via honoranto.

Post tiel belega posttagmezo, dum kiu ankaux la suno favore brilis al ni, ni povis denove okazigi vespermangxon cxe la fajro kun rostitaj kolbasoj. Malgraux tio, ke la pli granda tendara fajro estis planita por vendreda vespero, tiu cxi fajro kun rostado de kolbasoj estis fakte la lasta en nunjara tendaro. Kauxzon de tio vi tuj ekscios.

La vendreda mateno bonvenigis nin per pluvo. Antauxtagmeze okazis lastaj lecionoj de Esperanto. Posttagmeze kunvenis estraranoj de la Cxehxa IKUE-Sekcio kune kun estraranoj de IKUEJ kaj kelkaj aktivuloj, por pritrakti venontjaran gravan arangxon okazontan en Cxehxio en urbo Kromeriz - la 55-an Kongreson de IKUE. Estis ne nur necese pridiskuti diversajn aferojn rilate al la kongreso, sed ankaux decidi, cxu venontjare denove okazos la tendaro aux ne, cxar frato Svacek devas cxiujn fortojn disponigi prefere al preparoj de la kongreso, por garantii gxian sukcesan arangxon. La traktado de la kunsidanta komisiono rezultis en decido, ke venontjare ne okazos la tendaro. Estis decidite, ke tuj post la kongreso okazos postkongresa unusemajna renkontigxo de junularo en pilgrimloko Dub nad Moravou. Alia semajnfina (tritaga) renkontigxo por cxiuj okazos meze de septembro 2002 en Zeliv (en tre bonaj kondicxoj por la renkontigxo, okazonta en klostro).

Cxar la pluvo dauxris dum la tuta vendreda tago, pro tio do ne povis okazi la adiauxa vespera programo cxe la tendara fajro. Des pli ni gxojis kaj dankemis al Dio, ke dum cxiuj antauxaj tagoj la vetero estis bela kaj al ni favoranta. La distra adiauxa programo de la tendaranoj do okazis en la tendara mangxejo. La vetero tamen permesis, ke la solena fermo de la tendaro okazu sub la vasta cxielo, starante cxirkaux la masto kun IKUE-flago. Post finaj dankesprimaj vortoj kaj transdono de etaj donacetoj al tendarestraranoj, aktivuloj kaj eksterlandaj gastoj fare de la tendarestro Miloslav Svacek, la tendaranoj lin neatendite surprizis per transdono de donacpakajxo kun multaj bongustajxoj kaj la infanoj kun propramane preparitaj bukedoj de herbejaj floroj. Tiujn frato Milosx metis antaux altaran tablon en la tendara kapelo, kiel dankesprimon al Dio kaj la Virgulino Maria por la sukcesa IKUE-Tendaro 2001, dum kiu neniu grave malsanigxis kaj neniu malagrablajxo okazis.

Sabata mateno estis tempo de adiauxo. Per lasta Sankta Meso en la tendara kapelo de Fatima Madono ni esprimis lastan dankegon al cxielaj Pacxjo kaj Panjo pro agrabla semajno en Sebranice kaj elpetis felicxan revenon hejmen por cxiuj tendaranoj.

Miloslav Svacek

LA TENDARAJ REMEMOROJ

Reveno

Nunjara nia tendaro estis interesa pro specifa kuriozajxo. Dum kelkaj tagoj en gxi auxdigxis babiladoj kaj krietadoj de infanoj. Cxio aspektis kiel en gxusta familio.

Gxis nun la tendaron vizitis tuta familio Studeny kaj familio de Mitas. Nunjare al la tendaro revenis du ekstendaraninoj: Radka Starkova (antauxe Svandova) kaj Martina Sejkorova (antauxe Sourkova). Sed ili ne venis solaj. Ili kunportis ankaux siajn filinetojn: Radka dek-monatan bebon Barunka kaj Martina dek tri-monatan Madlenka.

Do, bona sciigo, niaj malnovaj geamikoj revenas kaj alkondukas ankaux siajn infanojn, eble nian esperdonan estontecon!
  

Ankaux plenkreskuloj sxatas ludi

 


Antauxtagmeza programo en la tendaro estas cxiujare la sama - kursoj de Esperanto. Sed kiaj estas la posttagmezoj? Oni povas respondi: cxiam aliaj.

Cxar nunjare estis bela vetero, la junaj tendaranoj gxin profitis por amuzi sin. Jen, kiel sprita povas esti unu ludo. Cxiu ludanto ricevas slipeton kun surskribita komplika Esperanta vorto. Tiun papereton oni algluas sur la frunton. La tasko de la ludantoj ne estas facila. Sian vorton ili devas gardi (sed ne permane) kontraux tralego de kunludantoj, strebante tralegi la vortojn sur fruntoj de aliaj kunludantoj. La ludo estas tre amuza (precipe por observantoj).

En deponeja tendego la knaboj trovis stilzojn. Komence ili nur provis pere de ili iri, sed tio ja ne estas tre interesa. Niaj knaboj do ekdibocxis per diversaj ideoj. Per tiuj irbastonoj ili vetkuris, saltis, trairadis ponteton de apudtendara rojo kaj kompreneble ankaux konkuris en transirado de la rojo. Sed la plej amuza estis staro per la stilzoj. Se vi trovos la okazon, provu tion. Via malbona humoro certe tuj sin sxangxos je humuro.

Jana Koristkova

JET 2001

En la tagoj de la 14-a gxis la 21-a de julio 2001 okazis en la cxefurbo de Kroatio Zagrebo la 15-a Ekumena Esperanto-Kongreso kaj samtempe kun gxi ankaux la 5-a Junulara Ekumena Tendaro (JET). Cxi tiun tendaron partoprenis cxirkaux 40 gejunuloj el diversaj landoj de Euxropo. Ni povis travivi unu semajnon en vera ekumena etoso kaj amika medio. Ni partoprenis parte ankaux la kongresajn programojn, cxar tiu por junularo estis plejparte improvizita. Antauxtagmeze estis ludoj por infanoj kaj pli agxaj gejunuloj povis diskuti en grupoj pri ekumenaj kaj religiaj temoj kaj cxiutaga vivo en siaj landoj. Posttagmeze ni promenis en la urbo. Cxiutage ni povis lerni iun novan dancon sub gvido de sperta dancistino. Vespere estis koncertoj kaj programoj de infanoj inkluzive de teatrajxo pri la sankta Venceslao kaj tradiciaj popolaj dancoj el Orienta Bohemio. Merkrede okazis komuna pilgrimo al la plej fama Maria-pilgrimejo de Kroatio, Marija Bistrica. Jxauxde kelkaj JET-anoj povis gxui la ekskurson al la maro. Dum la kongreso kaj la tendaro ni trovis tre bonajn amikojn el diversaj landoj, kun kiuj ni povis senprobleme interkomprenigxi, tamen aliflanke estis grupoj de pli junaj partoprenintoj, kiuj ne kapablis paroli Esperante.

Inter la plej interesaj kongresaj prelegoj estis tiu de Uli Matthias pri lia libro "Esperanto - la Nova Latino de Eklezio", kiu tre trafe resumas cxiujn argumentojn favore al Esperanto. Krome li parolis ankaux pri siaj spertoj el subtera katolika eklezio en Cxinio. Pri cxi tiu lando parolis ankaux Stanislaw Mandrak el Pollando. Geritt Berveling kontribuis al ekumena dialogo per interesa kaj enhavricxa prelego pri duakanonaj libroj en Malnova Testamento, kiujn li tradukis en Esperanton.

Gejunuloj povis gxui tre interesan rakonton de afrika seminariano Gabrijel Anda el Kamerunio pri cxiutaga vivo en lia naskigxlando. La juna franciskano el Zagreba monahxejo alproksimigis al ni la vivon de sankta Francisko el Asizo, la vivon de franciskanoj kaj la diferencon inter tri franciskanaj ordenaj brancxoj (kapucenoj, franciskanoj kaj minoritoj).

Ni dankas al cxiuj organizintoj pro vere belega semajno en Kroatio kaj gxojatendas venontan renkontigxon.

Blanka Horackova, Martina Janotova kaj Pavol Petrik

KATOLIKAJ KAJ EKUMENAJ ARANGxOJ DUM BET-37
EN KAUxNAS

En la tagoj de la 7-a gxis la 15-a de julio 2001 apud Kauxnas okazis Baltaj Esperanto-Tagoj-37. Cxirkaux 300 geesperantistoj venintaj el 20 landoj - proksimaj kaj malproksimaj - gxuis diversajn programarangxojn. Salutleterojn sendis sxtatprezidanto Valdas Adamkus kaj s-ro L. C. Zaleski-Zamenhof.

La programo estis ege ricxenhava: cxiutaga somera universitato, paroligaj kursoj, lecionoj de litova lingvo, ekskursoj, muzik-koncertoj de profesiuloj, trarigardo de filmoj en Esperanto, nacia kaj internacia vesperoj, diskutoj ktp.

Mi ne volas prirakonti detale la tutan programon. Mi parolos nur pri katolikaj kaj ekumenaj arangxoj, okazintaj sub iniciato de novrestarigita litova sekcio de IKUE.

Malgraux la neuxtraleco de BET-37 la katolika etoso senteblis cxiutage.

La BET-37 komencigxis per solena Sankta Meso, kiun celebris en loka kapelo pastro Lionginas Vaiciulionis. La Sanktan Meson priservis juna esperantisto Marius Dyglys, kiu revas estonte, eble post unu jaro, eniri pastran seminarion.

La junulara koruso de loka parohxa pregxejo esperantlingve plenumis religiajn kantojn dum tuta Meso, kiun partoprenis 70-80 geesperantistoj el Litovio, Pollando, Brazilio kaj aliaj katolikaj landoj.

Litovio estas tre katolika lando, do tute ne mirinde, ke organiza komitato ne kontrauxstaris diversajn religiajn aux religi

aspektajn arangxojn. En organiza komitato laboris pastro L. Vaicxiulionis kaj IKUE-peranto L. Skupas.

Vespere de la malferma tago cxiuj dezirantoj spektis filmon Mortotuko de Kristo.

Pastro L. Vaiciulionis proponis, ke Sankta Meso estu celebrata cxiutage, sed, bedauxrinde, pro iomete malbona informado, malmultaj partoprenis gxin. Poste oni decidis ne plu celebri la Meson cxiutage, nur celebri solenan ferman Sanktan Meson la 15-an de julio, kiun intencis partopreni ecx episkopo de Kauxnas Sigitas Tamkevicius. Tamen pro granda okupiteco Lia Ekscelenco ne povis veni al BET-37.

La 10-an de julio okazis Ekumena Diservo. Gxin priservis kaj organizis luterana pastro, sperta esperantisto, Erikas Laiconas. Partoprenis gxin ne nur protestantoj, sed ankaux katolikoj. Diservon muzike akompanis juna ortodoksanino el Moskvo.

Dum tuta BET-semajno la kristana literaturo estis disponata senpage cxe la registrejo kaj en librovendejo.

Ekskurse oni vizitis monahxejon de Pazaislis kaj pregxis cxe mirakla bildo de Dipatrino. Poste oni vizitis historian pregxejon de Liskiava (100 km de Kauxnas).

Propagandcele estis donacitaj kelkaj superfluaj numeroj de Espero Katolika al eblaj novaj anoj de IKUE.

Oni priparolis la eventualan partoprenon de IKUE-anoj en IKUE-Kongreso okazonta venontsomere en urbo Kromeriz - en Moravio - landparto de Cxehxa Respubliko.

La planita prelego pri sankta Maksimiliano Kolbe, okaze de lia martira mortigo antaux 60 jaroj, pro manko de tempo ne okazis. Mi intencas tion fari dum Zamenhof-Tagoj en decembro. La organiza komitato promesis disponigi al nia IKUE-sekcio du programitajn horojn. Tiam mi ankaux organizos abonadon de Espero Katolika por la jaro 2002, lernos novajn religiajn kantojn ktp.

Kelkaj ateismaj aux alireligiaj esperantistoj eble riprocxos litovojn pro iomete substrekita religia etoso de BET-37. Tamen neniu iun devigis partopreni kontrauxvole niajn arangxojn.

Ni dankas Dion pro lia helpo kaj protekto dum BET-37.

Laurynas Skpas, IKUE-peranto por Litovio


  SANKTA HOSTYN 1995

Sur fama pilgrim-loko
de l´ monto Sankta Hostyn,
radias per ampleno,
disdonas multajn benojn -
la Venka Protektantino
de l´ Moravia Regiono,
Maria Virgulino.

Sxian vizagxon belan,
Plejsanktan Gracoplenan
kaj Jesu-Infaneton -
la gracan statueton,
admiris surgenue,
pregxante rozarion,
kongresanoj de IKUE.

Rememore pri la 48-a IKUE-Kongreso 1995 en Olomouc, Cxehxio, dedicxe al Miloslav Svacek, verkis julie 2001 Leszek Legowski el Pollando


  PROTEKTANTINO DE URBO BRNO

Virgulino Maria de Sankta Tomaso

  La bildo de Virgulino Maria Sankt-Tomasa, protektantino de urbo Brno (cxefurbo de Moravio - landparto de Cxehxio), estas dauxre instalita sur la pinto de t. n. argxenta altaro en la Baziliko de la Cxielenpreno de la Virgulino Maria en la kvartalo Malnova Brno. Gxi estas honorata kiel mirakla, cxar lauxdire en 1645 gxuste cxi tiu bildo aperis super la urbo siegxata de svedoj. Ekde cxi tiu okazajxo gxi estas taksata kiel paladio - simbolo de la protekto de urbo Brno. La sama bildo aperis sur la firmamento ankoraux foje en la jaro 1742, kiam Brno estis siegxata de aliancigxintaj pruso-saksaj armeoj en la epoko de la bataloj pri la auxstria heredajxo.

La gracoplena bildo de la Nigra Virgulino Maria estis deponita gxis 1783 en speciala kapelo cxe la monahxeja pregxejo de auxgustenanoj cxe Sankta Tomaso en Brno, nur poste gxi akiris sian nuntempan lokon en baziliko en Malnova Brno. La bildo apartenas al la vico de malnovaj madonoj de bizanca origino, kiuj devenas el la 8-a gxis la 9-a jarcento.

Kia estis la sorto de cxi tiu sakrala bildo, antaux ol gxi alvenis al Brno, ne eblas precize pruvi. Sed kiel kredinda ni povas taksi la fakton, ke mem Karolo la IV-a donacis gxin al la monahxejo cxe gxia establo. Jam tre malnovaj dokumentoj kaj ankaux busxa tradicio pruvas, ke lokaj urbanoj cxiam petis helpon cxe la gracoplena Virgulino Maria en la Auxgustena Monahxejo. Kiam poste en 1645 svedoj siegxis la urbon, la Dipatrino cxe Sankta Tomaso farigxis elsercxata rifugxejo. Oni rakontas, ke dum la tempo plej dangxera montrigxis sxia bildo super la urbo - nur kun tiu diferenco, ke Maria estis videbla etendanta super la urbo sian sxirman mantelon. Tio onidire donis al la defendantoj de la urbo tiom da forto, ke ili rebatis la plej fortan svedan atakon, post kiu la malamiko fortiris sin de la urbo.

Ankaux Bohuslav Balbin (cxehxa historiisto, katolika sacerdoto) en iu el siaj verkoj, eldonitaj dektri jarojn post la siegxo de Brno, indikas, ke gxis hodiaux la homoj rakontas, kiel Dipatrino montrigxis super la urbo. Balbin auxdis pri tio cxe la restado en la urbo de homoj, kiuj travivis la svedan siegxadon, sed li kritike aldonas, ke ili povis elpensi tion.

Sed ankaux la urba konsilantaro skribas pri la liberigo de la urbo al la episkopo de Olomouc kaj por la savo kontraux svedoj dankas ne nur al Dio mem, sed unuavice al la forta pripeto de Virgulino Maria, kiu gxuste en la tagoj de sia Cxielenpreno estis malhonorita de miloj da kanonoj. Martin Streda (sacerdoto, provincestro de jezuita ordeno) eksplicite proklamis, ke la venko de la brnanoj super granda plimulto de svedoj ne estas faro homa, sed venko de Virgulino Maria. Gxuste Martin Streda estis granda honoranto de bildo de Sankt-Tomasa Virgulino Maria kaj dum la siegxado instigis honori sxin kaj certigis siajn kunulojn pri sxia forta protekto. Ankaux en la sveda tendaro oni sciis pri la aperajxo.

Vigssius, premonstrato en la urboparto Zabrdovice, skribis en 1663, ke svedoj moke vokis al la siegxatoj: "Helpu al vi sxi, kiun vi esperas helpi al vi". Kaj kiam ili venkite foriradis, ili kriis al venkintoj: "Al vi helpis tiu via nigrulino", kvazaux ili volus diris, se sxi ne helpus al vi, vane vi strecxus viajn fortojn. Al cxiuj cxi tiuj atestoj kaj dokumentoj oni povas aldoni ankoraux alian, nome la pramalnovan germanan kanton komencigxantan per la vortoj: "Brunn ist hin". Gxi estas pruvo, ke svedaj siegxantoj bone sciis pri la mirakla aperajxo de Virgulino Maria.

Sen respekto al tio, cxu ni akceptas ateston pri la aperajxo de Virgulino Maria super la urbo aux ne, restas nekontestebla fakto, ke lacigitaj kaj elcxerpitaj brnanoj venadis al sxia bildo cxerpi forton kaj kuragxon. Ne senkauxze sxi tial farigxis patronino de la urbo kaj sxia bildo gxis hodiaux alkondukas multajn en la Bazilikon de la Cxielenpreno de la Virgulino Maria sur Mendel-placo, por akiri tie sxian pripeton aux almenaux por taksi la belecon de la rara verko mem. Kopio de la bildo trovigxas ankaux sur la origina loko, en la pregxejo de s-ta Tomaso cxe Moravia placo.
 

Bohuslav Balbin (1621-1688) la cxehxa historiisto, katolika pastro, ano de jezuita ordeno. Ricxa historia materialo estas metita en liaj latine skribitaj verkoj, precipe en "Vytah z ceskych dejin" (Resumo el la cxehxa historio) kaj en la ne finverkita "Historicke rozmanitosti Kralovstvi ceskeho" (Historiaj variajxoj de la Regno Cxehxa) - estis eldonitaj 10 volumoj. Nur 100 jarojn post la morto de Balbin aperis volumo "Bohemia docta" (Ucene Cechy - Dokta Bohemio) - grava por la literatura historio.

Pastro Martin Streda naskigxis la 11-an de novembro 1587 en la familio de urba konsiliano en Hlivnice en Silezio. Klerigxon li akiris unue en la lernejoj de sia naskigxurbo, poste li studis en la praga seminario de Sankta Venceslao, kie estis malricxaj studentoj vivtenataj senpage. En la jaro 1608 li eniris la jezuitan ordenon kaj post du jaroj realigxis liaj bazaj ordenaj votoj. Post tio li estis sendita por filozofiaj studoj en Graz (Auxstrio), kie li ankaux en la jaro 1620 sacerdotigxis.

En 1621 li revenis al Prago, kie li farigxis profesoro cxe la universitato. En 1624 okazis liaj solenaj votoj. Post tri jaroj li aktivas kiel rektoro de la kolegio en Brno. Pli poste lin trafis cxi tie invado de la sveda armeo. La batalo kontraux svedoj estis longa kaj senfortiga. Raduit de Souches, la cxefkomandanto de brnaj defendantoj, skribis, ke li mem vizitadis pastron Martin Streda por interparoli kun li kaj cxiam li forportadis de li konsolon kaj internan pacon.

Laux ThDr. Augustin Neumann esperantigis Marta Lorkova, Brno 2001


LA PLEJ JUNA KATOLIKA EPISKOPO EN LA MONDO

  La koadjutora episkopo de Liepaja (Kurzeme) Vilhelmo Lapelis laux volo de Papo en majo de nuna jaro transprenis postenon de nuna pensiulo episkopo Arvaldo - Andreo Brumanis. Li ankoraux ne atingis 40-jaragxon. En momento de ricevo de la episkopa posteno li estis la plej juna katolika episkopo en la mondo. Estas eble, ke lia personeco, same kiel de Vatikano donacita neordinara centro por katolikoj, simbolas sxangxon en vivo kaj pensmaniero de socio, enan liberecon kaj bezonojn. Dume li estas ege okupita, transpreninte de konstruistoj kaj ordigante novan eklezian centron Ezerkrasts. La Vatikana donaco - pavilono de pasintjara ekspozicio en Hanovero meritas apartan rakonton.

La episkopo Vilhelmo Lapelis rakontis, ke lia frato estis pastro en Ukrainio, kie estis ecx ne unu episkopo. Iufoje delegitaro el Ukrainio vizitis kardinalon Julianon Vaivods. Surgenue ili plorante petegis lin, ke li sendu al ili iun pastron. Post tio okazis, ke dum jaroj, kiam la nuna episkopo de Kurzeme ankoraux ne studis en seminario, li oferis sin, laborante en Ukrainio. Kvankam kasxe agadi tie kaj tiam estis ege malfacile, tamen la jarojn, pasigitajn tie, li memoras kiel la plej belajn.

Ankoraux unu epizodon la nuna episkopo Vilhelmo Lapelis rakontis, ke la pastran ordinon li ricevis de episkopo, kiu ne sciis, ke li estas monahxo - dominikano. Dum soveta tempo tio estis dangxera kaj minaca situacio. Li, kiel sola monahxo - dominikano, logxis en Litovio apud Vilnius. Poste domi nikanoj en Vilnius (cxefurbo de Litovio) formis ordenan societon kaj pli poste ankaux en Riga (cxefurbo de Latvio). La pastro Vilhelmo Lapelis farigxis dominikana gxenerala vikario en Baltiaj landoj.

Estas necese kelkvorte ankaux mencii pri antauxa episkopo Andreo Brumanis, kiu mirinde transformis pensmanieron de postsovettempa socio. Pri si mem li diris jenon: "Kiel pensiulo mi jam igxis la duan fojon. Komence de nauxdekaj jaroj mi ricevis pension de Vatikana Radio. Poste mi iomete helpadis al kolegoj, sed dum du jaroj po du monatoj mi lektoris en Riga en porpastra seminario kaj en Instituto de Katehxistoj. Post du jaroj Papo Johano Pauxlo II-a min ordinis kiel episkopon de Liepaja, kaj mi translokigxis tien, al mia diocezo. Kaj nun, konforme al ekleziaj legxoj, cxiu episkopo, atinginte 75-jaragxon, devas abdiki pri estra posteno en diocezo, tio do okazis. Mi estas kontenta, atinginte tiun agxon, kaj mi transdonas gvidadon de diocezo al persono difinita de Papo, al episkopo - Lia Ekscelenco Vilhelmo Lapelis.

Rimarkoj: Kurzeme - proksimume unu kvarono de Latvia teritorio, gxia okcidenta parto; enkadre de gxi, apud marbordo, situas pli granda urbo de tiu regiono Liepaja.

Por legantoj de Dio Benu prilaboris Jazeps Slars - LR de IKUE en Latvio

LETERO DE LA LEGANTO

La artikolo "La estigxo de la euxropa flago" de Bart Ruigrok, aperinta en Dio Benu n-ro 2 (42), sonas bele, sed bedauxrinde gxia enhavo ne estas vera. Oni ne komisiis en la jaro 1987 iun homon projekti flagon de Euxropo. Jam la 18-an de auxgusto 1950 la Euxropa Konsilio debatis pri flago kaj komencis kolekti ideojn. Kvin jarojn poste, la 25-an de oktobro 1955, gxi akceptis inter pli ol 100 proponoj unuvocxe la bluan flagon kun la 12 steloj. Povas esti, ke la invento de la simbolo vere rilatas al la vortoj de Apokalipso 12,1 - sed laux la artikolo sur la germanlingva retpagxo:

http://www.unitrier.de/infos/ew/europa/die_botschaft_der_zw÷lf_sterne.htm, de kiu mi cxerpis la suprajn informojn, tio ne estas tute klara.

Amike Ulrich Matthias, Germanio.

Antaux nelonge mi auxdis en altnivela prediko de tre klera pastro mencion, ke gxuste la akceptita propono el multaj proponoj de la flago de Euxropa Unio estis inspirita laux vitrala bildo, trovigxanta en katedralo de urbo Strasbourg, kie estas sidejo de la Euxropa Parlamento. Kompreneble, mi ne povas min certigi, cxu la inspirinta vitralo, rilatanta la vortojn de Apokalipso 12,1 (Kaj granda signo vidigxis en la cxielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub sxiaj piedoj, kaj sur sxia kapo krono el dek du steloj) tie fakte ekzistas.
Miloslav Svacek

  KARAJ GEAMIKOJ!

Mi sendas al vi cxi tiun insistan petleteron kun deziro, ke vi traduku gxin en vian nacian lingvon kaj disvastigu cxien, kie oni povas esperi komprenemon kaj bonkoran komplezon helpi al handikapitaj infanoj. Tutkore dankas al vi rulsegxulino (IKUE-anino) Dagmar Knappova, Domov duchodcu, U Hvizdala 6, CZ - 37011 Ceske Budejovice, Cxehxa Respubliko.

En pitoreska pejzagxo de sudo de la Cxehxa Respubliko situas historia urbeto Borovany kun pregxejo kaj monahxejo devenanta el mezepoka periodo kun apuda barokstila kastelo. Gxuste en ties gxardeno danke al oferemo de multaj bonkoraj homoj oni ekipis en estinta antauxlernejo malgrandan centrejon por prizorgo de handikapitaj infanoj. Samtempe uzas gxin 10 flegatoj kun gravaj difektoj. Tamen la bezono estas pli granda.

Pro specialaj postuloj je funkciado de cxi tiu centrejo oni devis fari konstruajn sxangxojn en la domo, por ke gxi bone servu al la restado de tiuj infanoj. Bedauxrinde la financa situacio estas nefavora kaj tial oni ne povas fini alikonstruon de la centrejo. La estraro varbis jam enlandajn subvenciantojn, sed tamen gajnitaj rimedoj ne suficxas por pluaj laboroj.

Ni turnas nin per cxi tiu letero, kies originalo estas skribita en la internacia lingvo ESPERANTO, al cxiuj homoj de bona volo ankaux en eksteraj landoj, por ke ili helpu grandanime al la handikapitaj infanoj en Borovany almenaux per eta monsumo. Homa solidareco ne konas ja limojn, ni petas do pri via kontribuajxo al jena bankkonto: 0563086389 / 0800 aux rekte al suba adreso.

Cxiuj donacantoj estas publikigotaj en regionaj jxurnaloj kaj dauxre enskribitaj en memorlibro de la infana centrejo por handikapitoj en Borovany. Por via helpo kore dankas: Boruvka - stredisko pro rehabilitaci deti a mladeze se zdravotnim postizenim, Petra z Lindy 147, CZ - 373 12 Borovany, Cxehxio.


  KROMERIZ EN CxEHxA RESPUBLIKO - LA VENONTJARA KONGRESURBO DE I.K.U.E.

Estraro de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista kaj la estraro de Katolika Sekcio de Cxehxa Esperanto-Asocio vin kore invitas al partopreno de 55-a Kongreso de I.K.U.E., okazonta de la 20-a gxis la 27-a de julio 2002 en bela historia urbocentro de urbo Kromeriz en Cxehxa Respubliko. La informojn kaj aligxilon al vi volonte disponigos: IKUE-Katolika Sekcio de CxEA, Trsicka ul. 6, CZ-75127 Pencice, Cxehxa Respubliko. Kadre de la kongreso okazos ankaux apartaj programoj de gejunuloj. Do gxis la revido venontjare dum nia 55-a kongreso!


DIO BENU - Eldonanto: IKUE-Katolika Sekcio de Cxehxa E-Asocio. Adreso de redakcio: IKUE-Katolicka sekce CES, Trsicka ul. 6, CZ-751 27 Pencice. Respondeca redaktoro: Miloslav Svacek. Banka konekso: KB Prerov, kontn-ro: 194214890297/0100. Telefono: 0641/228304 (+420 641 228304), tel./fakso labortage 6-14 h.: 068/5311818 (+420 68 5311818). E-posxto: msvacek@iol.cz. Registra n-ro MK CR E 12647.