Kongresa Regularo

por la Ekumenaj Esperanto-Kongresoj (EEK) de IKUE kaj KELI

konreg.gif

1. Difino

Ekumenaj Esperanto-Kongresoj (EEK) estas oficialaj komunaj kunvenoj de IKUE kaj de KELI, normale daŭrantaj unu semajnon. Se iu alia instanco sen aprobo de la estraroj aŭ de la prezidantoj de IKUE kaj de KELI organizas similan kunvenon por Kristanoj, tiu kunveno ne estu nomata Ekumena Kongreso, sed Kristana Kongreso aŭ simile. La lingvo de EEK estas la Zamenhofa Esperanto.

2. Celoj de Ekumenaj Esperanto-Kongresoj estas

2.1. vivi inter Kristanoj la ordonon de Jesuo Kristo: "por ke ĉiuj estu unu" (Joh 17,21), pritrakti ekumenajn temojn kaj serĉi vojojn por pli bone plenumi la ordonon de Jesuo.

2.2. praktiki la ordonon de Jesuo: "Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo" (Mar 16,15).

2.3. celi la unuecon de la Eklezio uzante la internacian lingvon Esperanto en kongresaj Diservoj kaj agadoj.

2.4. kontribui al realigo de la homaj interkompreniĝo, frateco kaj paco en la nuntempa mondo.

3. Planado

3.1. La Ekumena Komisiono aŭ unu el la estraroj aŭ prezidantoj de IKUE kaj de KELI proponas lokon kaj tempon de EEK kaj komisias organizantojn en kontakto kun la landa sekcio aŭ kun reprezentanto de IKUE kaj de KELI, se tiaj ekzistas. Tiu Loka Kongresa Komitato (LKK) respondecas pri la kongresejo, la ekskursoj, la lokaj kontaktoj kaj - se petata de la Ekumena Komisiono - la pretigo de aliĝiloj kadre de la financaj decidoj de la Ekumena Komisiono, se la Ekumena Komisiono ne decidos aliajn detalojn.

3.2. Invito de la Ekumena Komisiono al EEK bezonas aprobon de la estraroj aŭ de la prezidantoj de IKUE kaj KELI. Invito de estraro aŭ prezidanto de IKUE aŭ KELI bezonas aprobon de ambaŭ estraroj aŭ prezidantoj.

3.3. La Ekumena Komisiono aŭ ĝia komisiito verkas plejeble frue invitilon kaj disponigas ĝin tuj almenaŭ al Dia Regno kaj al Espero Katolika, same al la prezidantoj de IKUE kaj KELI. Unua informo aperu laŭeble jam unu jaron antaŭ la planita kongreso.

4. Invitado

4.1. En ĝenerala kunveno de IKUE kaj en jarkunveno de KELI la planantoj de la venonta EEK aŭ ties komisiito invitas al la venonta kongreso kaj informas pri la stato de la preparoj. Laŭeble estas disdonataj unuaj informiloj.

4.2. Plej baldaŭ Dia Regno kaj Espero Katolika invitas al la kongreso. Ili almenaŭ informas, kie informiloj estas haveblaj kaj kie oni povas aliĝi.

4.3. Plejeble frue la prezidantoj de IKUE kaj KELI invitas siajn estraranojn al la kongreso kaj laŭbezone al estrar-kunvenoj okaze de la kongreso.

4.4. Pri invitoj de program-rilataj personoj pere de la LKK okazu konsento kun la aganta parto de la Ekumena Komisiono.

5. Programo

5.1. La programo estas organizata de la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI laueble kun Loka Kongesa Komitato LKK, kiun kunmetas la Ekumena Komisiono. Petoj de la prezidantoj aŭ de la estraroj de IKUE aŭ de KELI estas respektataj kaj prezentataj en la kongreso.

5.2. En la EEK aparte okazas ĝenerala kunveno de IKUE kaj jarkunveno de KELI. Ilin gvidas la prezidantoj de IKUE kaj de KELI aŭ ties komisiitoj. La kunvenan ordon antaŭe fiksas kaj laŭeble publikigas ĉiu prezidanto por sia organizo. IKUE kaj KELI en ĉiu EEK konfirmas siajn membrojn de la Ekumena Komisiono.

5.3. Se grupo de kongresanoj deziras okazigi iun programeron, ili anoncu sian peton plejeble frue al aganta membro de la Ekumena Komisiono. La Ekumena Komisiono laŭeble permesu al tiuj grupanoj okazigi la deziratan programeron petante de ili mem la necesajn laborojn. Tiu programero estu en la kongreso publikigata kiel ĉiuj normalaj programeroj, sed kiel libervola programero. Se ne eblas meti la koncernan punkton en la kongresan programon, komisionano klarigu la kaŭzojn al la petantoj.

6. Financoj

6.1. Ĉiu EEK zorgu mem pri siaj financoj kaj antaŭkalkulu gajnon de 5 % el la tuta kongresa buĝeto por la Kongresa Fonduso.

6.2. Post la kongreso 5 % de ĉiuj kongresaj enspezoj estu metata en la Ekumenan Kongresan Fonduson. Se la Kongresa Fondus jam havas sian antaŭviditan rezervon, la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI decidu, ĉu la 5%-a gajno tamen eniru la Kongresan Fonduson aŭ ĉu ĝi eniru la buĝetojn de IKUE kaj KELI, dividite laŭ la nombro de la membroj partoprenintaj la kongreson. Se la kongreso havas pli grandan gajnon ol tiuj 5 %, tiu parto estu dividita duone inter la agantoj de la ekumena komisono kaj la agantoj de la LKK. Ili uzu la monon por kristanaj Esperantaj agadoj.

6.3. La Kongresa Fonduso havu rezervon de minimume 5.000 EUR aŭ 20% de la kunkalkulitaj enspezoj de la du lastaj EEK. Ĝin prizorgas la sekretario de la Ekumena Komisiono - se ne estas sekretario, ricevu ĝin la persono, kiu estas taksata organizi la venontan EEK. El ĝi estu pagataj la unuaj elspezoj de la venonta EEK kaj kovrataj eventualaj kongresaj deficitoj. La sekretario de la Ekumena Komisiono - se ne estas sekretario, la prizorgantinto de la kaso de la pasinta EEK devas informi la prezidantojn de IKUE kaj KELI pri la stato de la Ekumena Kongresa Fonduso. Eventualaj minusoj rilate al la antaŭkongresa stato de la Kongresa Fonduso devas esti zorge dokumentataj.

6.4. Se la Ekumena Komisiono antaŭvidas deficiton de kongreso, la buĝeto devas esti aprobita antaŭ la kongreso de ambaŭ kasistoj de IKUE kaj KELI. Se ili ne akceptas la planitan deficiton aŭ se oni ne povas ŝpari la minacantan deficiton, la kongreso nur povas okazi, se la Kongresa Fonduso povas kovri la minacantan deficiton.

6.5. En kazo de antaŭe aprobita malprofito, kiun ne povas kovri la Kongresa Fonduso, IKUE kaj KELI portos tiun parton de la anoncita kongresa deficito, kiu spegulas la procentaĵon de la kongresaj partoprenantoj. IKUE pagos por la katolikaj kaj por la kun katolikoj unuiĝintaj, KELI pagos por la aliaj kristanaj partoprenantoj.

6.6. Neantaŭviditan malprofiton, kiun la Ekumena Kongresa Fonduso de la Ekumena Komisiono ne povas porti, ĉar ĝi estas malplena, devos pagi la kaŭzinto, krom se la kasistoj de IKUE kaj KELI akceptas postan klarigon de la kaŭzoj de tiu malprofito. Se la kaŭzinto ne povas porti la deficiton aŭ se li ne estas trovebla, la deficito iras al IKUE kaj KELI kiel en 6.5.

6.7. Se la Ekumena Komisiono malfondiĝas aŭ ne plu laboras iu Kongresa Komisiono dum 3 jaroj post la lasta EEK, po duono de la nomita Ekumena Kongresa Fonduso estu ĝirata al la kasistoj de IKUE kaj KELI.

7. La Ekumena Komisiono

7.1. La IKUE-membroj de la Ekumena Komisiono estas aparta fako de IKUE por ekumenaj aferoj. Ili prizorgas ekumenajn taskojn de IKUE laŭ ties statutaj celoj. Samo validas por la KELI-membroj de la Ekumena Komisiono rilate al KELI.

7.2. La Ĝenerala Kunveno de IKUE kaj la jarkunveno de KELI elektas maksimume po 6 membrojn por la Ekumena Komisiono respektive por Kongresa Komisiono.

7.3. La membroj de la Ekumena Komisiono antaŭ la 19-a EEK estis:

IKUE:

7.3.1. KÓBOR sac. Lajos: Fö u.61; H 9484 Pereszteg, vicprezidanto de IKUE <esperanto<>mail.datanet.hu> (1.1.2006), prezidato de la Ekumena Komisiono

7.3.2. EICHKORN sac. Bernhard: Romäusring 20; D 78050 Villingen, <Bernhard.Eichkorn<>esperanto.de> (1.1.2006), vicprezidanto kaj sekretario de la Ekumena Komisiono.
7.3.3. KRONENBERGER sac. Albrecht: Am Wiesbrunnen 29; D 67433 Neustadt <Albrecht.Kronenberger<>t-online.de>

KELI:

7.3.4. FARKAS s-ino Éva: Dohány u.36; H 1077 Budapest <farkas-tatar _eva<>externet.hu>

7.3.5. TUINDER s-ro Jacques: Henegouwenlaan 35; NL 1966 RH Heemskerk <vera.jacques<>casema.nl>

7.3.6. MUNGER s-ino Mariluis: ?; CH ? <ml.munger<>sysco.ch>

TOLE:

7.3.7. LEONOV prof. Boĵidar, Car Asen 7, BG 4300 Karlovo. <leonov<>rozabg.com>

La kongresa Komisiono por la 20-a EEK

7.4.0. Okaze de la 19-a Ekumena Kongreso 2009 en Vroclavo oni konstatis, ke la ĝisnuna Ekumena Komisiono ne plu estas labor-kapabla. Bernhard Eichkorn deklaris sian retiriĝon, kaj oni elektis Kongresan Komisionon anstataŭi la ĝisnunan Ekumenan Komisionon kun la tasko, prepari la venontajn EEK-ojn, unue en la jaro 2012.

Al la nova Kongresa Komisiono apartenas:

7.4.1. Prezidanto: Attila SZÉP, sacerdoto. Bathyány Kázmér u.3., HU-7800 Siklós: loko kaj tempo de la kongreso.

7.4.2. Miloslav ŠVÁČEK, prezidanto de IKUE, ul. Trŝická 6, CZ-75127 Penĉice: programo, kongres-libro.

7.4.3. Philippe COUSSON, 25 rue de Pré-Ventent, Fr-86340 Nouaillé-Maupertius: Ekumenaj Diservoj okaze de la kongreso.

7.4.4. Pavel POLNICKÝ, Na Vinici 110/10, CZ-29001 Poděbrady: Financoj de la kongreso.

7. 4.5. Stefan LEPPING, Mellinstr. 5, D-59457 Werl: muzikajhoj (orgeno, kantado, eventuale koruso.

7.4.6. En la Kongresa Regularo anstataŭu la Kongresa Komisiono la nun ne plu laborantan Ekumenan Komisionon

8. Ŝtupoj de validigo de ĉi tiu regularo

8.1. Proponita de Bernhard Eichkorn Villingen, 20.12.1998

8.2. Akceptita de la IKUE-estraro por fin-decido en Gliwice 1999. Romo, 21.12.1998

8.3. Priparolita en la Liturgia Komisiono de la Ekumena Komisiono. Freiburg, 29.12.1998

8.4. De IKUE per decido de la Ĝenerala Kunveno en Gliwice provizore validigita ĝis la venonta Ekumena Esperanto-Kongreso. Gliwice, 10.8.1999

8.5. Priparolita en la komuna kunsido de la IKUE- kaj KELI-estraroj en Gliwice 1999

8.6. Korektaĵo proponita al la Ekumena Komisiono je 15.4.2003

8.7. kaj akceptita de la Ĝenerala Kunveno en Rimini. Rimini, 4.9.2003

8.8. Bernhard Eichkorn aldonas partojn en punkto 6. kaj dissendas la regularon por aprobo al la estraranoj de IKUE kaj KELI. (9. kaj 30.12.2005)

8.9. Same kiel 8. je 27.6.2007.

8.10. Aprobita de IKUE en la Ĝenerala Kunveno en Pelplin, 26.7.2007 por du jaroj.

8.11. La nova Ekumena Komisiono (supre 7.4) kun la ĉefa tasko organizi la venontan EEK estis aprobite en la 19-a EEK en Vroslavo.

Okaze de la 19a EEK 2009 en Vroclavo la kongresa regularo estis plene sukcesa. La Kongresa Fonduso estas ĉe Bernhard Eichkorn kaj posedas je 1.1.2010 la sumon de 2491,19 EUR.

 

Villingen, 1.1.2011. Bernhard Eichkorn