Kantoj: Glor’ al la Patro kaj la Fil’
→ 086.3
Laŭd-kantu nun al via Di’ → 087.1
Al
Sia tablo vokas → 388
840
1.-4. Hodiaŭ estas fest’.
1. Ni tie
ĉi kunvenas.
2. Dankante ni jubilas.
3. Jam pretas pan’
kaj vino.
4. En Li ni estas unu.
1.-4. Hodiaŭ estas fest’,
ĉar Dio amas nin.
refreno:
Eniru do,
Li bonvenigas ĉiujn.
Eniru
do,
Li bonvenigas vin.
WIR FEIERN HEUT’ EIN FEST • M: Ludger Edelkötter • germana T: Rolf Krenzer • © Impulse Musikverlag Ludger Edelkötter, 48317 Drensteinfurt • E: Albrecht Kronenberger 1994
841
1. Ni kunvenis tie
ĉi,
vortojn aŭdi, ho Jesuo.
Niajn pensojn gvidu Vi
al
Vi mem kaj la instruo,
ke de l’ tero nia koro
iru nun al
Vi, Sinjoro.
2. La kompreno kaj
la sci’
nun en la mallumo iras,
tamen la Spirit’ de
Di’
ĝin en helan lumon tiras.
Mem Vi bene nin
preparu,
ke ni bone pensu, faru!
3. Lum’ el
lumo, glor’ el glor’,
kiun naskis nia Dio,
brilu
rekte en la kor’
kaj pretigu nin al ĉio.
Nian preĝon
mem Vi aŭdu,
ke ni Vin ĉiele laŭdu.
LIEBSTER JESU, WIR SIND HIER • Unisono 44 • GL 520 • EG 161 • KG 38 • RG 159 • M (Liebster Jesu): Johann Rudolf Ahle 1664, ĉe Wolfgang Carl Briegel 1687 • germana T: Tobias Clausnitzer 1663 • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 4 • AK 100*
842
1. Venu nun, animo
mia,
ĝoja pro la beno Dia,
kun laŭd-kanto en la
koro,
al la domo de l’ Sinjoro:
Kaj en ĝia sankta
paco
petu por la Dia graco;
universon Li regadas,
al vi
tamen Sin klinadas.
2. Ni al Vi, ĉiela
Reĝo,
venas kun humila preĝo,
Viajn farojn
pripensante,
tim-respekte meditante.
Vin ĉirkaŭas
misteraĵoj,
nesondeblaj profundaĵoj,
fonto Vi de ĉia
scio,
de eterne, sola Dio.
3. Suno,
forpelanta timojn,
lumiganta hom-animojn,
radianta puran
ĝojon,
brilu nun sur nian vojon.
Ni Vin preĝas el la
koro,
uzu nin por Via gloro;
nutru Via patra mano
per ĉiela
viva pano.
4. Koron puran al
ni kreu,
ke ni ĝoje Vin obeu.
Trovu eĥon amo Via
en
am-plena vivo nia.
Per la mano kondukante,
helpu, gardu nin
konstante;
gvidu al la fina celo –
al la hejmo en ĉielo.
SCHMÜCKE DICH, O LIEBE SEELE • EG 218 • DECK THYSELF, MY SOUL, WITH GLADNESS • kp. LBW 224, HON 108 • M (Schmücke dich): Johann Crüger 1649 • germana T: Johann Franck 1646 (strofo 1), 1649/1653 • angla traduko: Catherine Winkworth • E: M. C. Butler, 1966 en HE 1 • AK 101
843
M: Christus, der ist mein Leben → 496 «Min savas mia Dio»
1. Por laŭdi
Vin, Sinjoro,
kunvenu ĉiu hom’
kun amo kaj adoro
en
Via sankta dom’.
2. Kantadas ni en
ĥoro
al Vi, ĉiela Reĝ’;
kaj el humila
koro
sin levas nia preĝ’.
3. Ni danko-plene
miras
pri Via bon-farad’,
kaj danki Vin deziras
dum
tuta la vivad’.
4. Ni dankas Vin
kun ĝojo
pro Via sankta vort’:
gvidilo sur la
vojo
al vivo trans la mort’.
POR LAŬDI VIN, SINJORO • E (originale verkita): C. G. Wilkinson, 1966 en HE 3 • AK 99 [K385T]
844
1. Tag’ de
l’ Sinjor’,
tag’ de la laŭdo kaj de l’
preĝo!
Tag’ de l’ Sinjor’,
Dia ripozo,
pac’ de l’ kor’!
Jour du
Seigneur,
jour de louange et de prière!
Jour du
Seigneur,
repos de Dieu et paix des cœurs.
refreno:
Dio laŭdatu
ĉiam pli;
sankta nur Di’ kaj granda Li!
Haleluja,
haleluja!
Dieu soit
loué
dans tous les temps;
Dieu seul est saint, lui seul est
grand!
Alléluia, alléluia!
2. Tag’ de
l’ Sinjor’!
Dio kunigas Sian gregon
– Tag’
de l’ Sinjor’! –
ĝis la reveno de Jesu’.
Jour du
Seigneur,
Dieu nous rassemble en son Église!
Jour du
Seigneur,
qui nous annonce son retour!
3. Tag’ de
l’ Sinjor’!
Daŭre ĝis fin’ de nia
mondo
– Tag’ de l’ Sinjor’! –
vivu
en ni ĉi tag’ de l’ ĝoj’!
Jour du
Seigneur,
jusqu’ à la fin de notre monde,
jour du
Seigneur,
nous revivrons ce jour de joie!
Advento:
4. Venos
Jesu’.
Jen ni atendas la liberon.
Venos Jesu’,
venos
al ni kun Sia sav’.
Dieu va
venir,
nous attendons la délivrance;
Dieu va venir,
il
nous apporte le salut.
5. Celu al
Li!
Pli ol gardantoj la matenon
– Celu al Li! –
mia
anim’ atendas Lin.
Tendus vers
lui,
comme le veilleur attend l’aurore,
tendus vers
lui,
pour accueillir le Rédempteur.
Kristnasko:
6. Haleluja!
Kristo
en povra trog’ naskiĝis.
Haleluja!
Por ni la Vort’
fariĝis karn’.
Alléluia!
Jésus
est né dans une étable.
Alléluia!
Pour
nous la Verbe s’est fait chair.
7. Haleluja!
Jerusalemo,
Di’ vin vokas.
Haleluja!
Vidu la Princon de la Pac’.
Alléluia!
Jérusalem,
ton Dieu t’appelle.
Alléluia!
Voici le Prince de
la paix!
Pasko:
8. Haleluja!
Kristo
post morto nun triumfas,
– Haleluja! –
venka eliras
el la tomb’.
Alléluia!
Le
Christ est mort, mais il triomphe;
Alléluia!
et de
l’abîme il sort vainqueur.
9. Haleluja!
Ni
estis mortaj, Di’ vivigas.
Haleluja!
Nove nin naskas Lia
sav’.
Alléluia!
Nous
étions morts, mais Dieu fait vivre.
Alléluia!
Nous
renaissons, sauvés par lui.
Ĉieliro:
10. Haleluja!
Kristo
ascendas en la gloro.
Haleluja!
Li nin kunprenas al ĉiel’.
Alléluia!
Jésus
s’élève dans la gloire.
Alléluia!
Il
nous entraîne dans les cieux.
11. Haleluja!
Kristo
promesas la Spiriton,
– Haleluja! –
venos denove
por la juĝ’.
Alléluia!
Jésus
promet l’Esprit de grâce.
Alléluia!
Il
reviendra pour nous juger.
Pentekosto:
12. Dia
Spirit’,
Via potenco nin konsekru.
Dia Spirit’,
igu
nin firmaj en la kred’.
Esprit de
Dieu,
consacre-nous dans ta puissance.
Esprit de
Dieu,
fais-nous témoins du Dieu vivant.
13. Blovo de
Di’,
kreu senfine Vian mondon.
Blovo de Di’,
spiru
el ni kun Via ver’.
Souffle de
Dieu,
viens recréer sans fin le monde.
Souffle de
Dieu,
fais-nous porter ta vérité.
Korpo de Kristo:
14. Haleluja!
Korpo
de Kristo, nia forto!
Haleluja!
Pano ĉiela, don’ por
ni!
Alléluia!
le
Corps du Christ est notre force;
Alléluia!
le pain du
ciel nous est donné.
15. Haleluja!
Ni
formas unu gloran korpon.
Haleluja!
Kristo-Spirito, don’
por ni!
Alléluia!
nous
édifions le Corps de gloire!
Alléluia!
l’Esprit
du Christ nous est donné.
Komunumo de la Sanktuloj:
16. Urb’
el ĉiel’,
bild’ kaj esper’ de pac’
kaj lumo;
urb’ el ĉiel’,
en kiu brilas Dio
mem!
Cité
d’en-Haut,
vision de paix et de lumière;
Cité
d’en-Haut,
en qui Dieu même resplendit.
17. Jerusalem’,
kien
kunvenas ĉiuj gentoj;
Jerusalem’,
gloro-fanfar’
por nia Di’!
Jérusalem,
où
se rassemblent tous les peuples;
Jérusalem,
clameur de
gloire au Dieu vivant!
JOUR DU SEIGNEUR • LD 287 • M (The Infant King): antikva vaska kristnaska kanto, kp. HON 445 Sing lullaby • franca T: Jean Servel • © copyright control • E: Roger Degrelle, 1976 en Nia Kantikaro A4 / Albrecht Kronenberger 1998
845
1. Ho Jesuo, staru
meze inter ni,
kaj dum la kunveno apudrestu vi.
2. Regu la Spirito
nun en ĉiu kor’,
pelu ĉian timon kaj ĉagrenon
for.
3. Ni kun freŝa
fido iru sur la voj’;
tagon atendante de eterna ĝoj’.
angle:
1. Jesus, stand
among us in thy risen pow’r;
let this time of worship be a
hallowed hour.
2. Breathe the
Holy Spirit into ev’ry heart;
bid the fears and sorrows from
each soul depart.
3. Thus with
quickened footsteps we’ll pursue our way,
watching for the
dawning of eternal day.
JESUS, STAND AMONG US • HON 280 • M (Caswall): Friedrich Filitz 1847 • angla T: William Pennefather • E: M. C. Butler, 1966 en HE 2
846
1. Dio ĉe ni
estas,
brilas Li abunde.
Lin adoru de profunde.
Sankt-estime koro
kline
glor-atesta
nomu Lin la Plej-majesta.
Lia glor’
frapas for
povon
de la vido.
Cedu do, homido!
2. Dio mem
ĉeestas,
kiun serafaro
ade laŭdas sen komparo.
«Sankta, sankta, sankta»
tra
la volboj tonas,
dum anĝeloj klarionas.
Granda Di’,
ankaŭ
ni
voĉe, muzikile
laŭdu Vin simile.
3. Dio, loĝe
restu
en la kora limo,
templo estu do l’ animo.
Lavu la spiriton
kun la
intelekto,
ke ni amu en perfekto.
Kio ajn:
ne en ŝajn’,
sed
reala-bilde
Vi montriĝu milde.
4. Reĝo
grand-renoma,
nia laŭda vervo
kronu Vin per sklava servo.
Nia kanto ĥoru
ĉe Vi en
oreloj
kvazaŭ himno de anĝeloj.
Via fam’
kreskas jam.
Preĝu
ni ne vane:
iru akompane.
GOTT IST GEGENWÄRTIG • EG 165 • RG 162 • M (Gröningen = Wunderbarer König): Joachim Neander 1680 • germana T: Gerhard Tersteegen (antaŭ 1727) 1729 • E: Ko Haak, 1971 en AK 98
847
1. Mi preparos la
koron, ho Kristo,
mi preparos la koron plen-preta,
tiel bela
kaj ĝoja kaj penta,
ke al Vi ĝi dignu, ho Savanto.
2. Mi donacas al
Vi mian koron,
ke Vi povu per ĝi bonon fari,
kaj mi bridas
ĝuigan allogon,
por ke amon ĝi ne povu bari.
3. Mi preparos al
Vi la animon,
por ke estu ĝi Via loĝejo.
Mi ne volas
starigi la limon;
mem Vi estru ĝin laŭ Via leĝo.
PRZYGOTUJĘ CI SERCE • ŚK 582 (T) • M: buŝe transdonita • pola T: anonima • E: NV 234*
848
1. Jam septaga la
vojaĝ’
nun en paco pasis for;
antaŭ Via
glor-vizaĝ’
preĝe klinas sin la kor’.
Tag’
ripoza, ho konsol’
kaj de l’ eternec’ simbol’!
2. Kiam ni al la
Savant’
venas kun sincera preĝ’,
kiel forta
pacigant’
montru Vin al ni, ho reĝ’!
Paco kora
kaj pardon’
estu Via graca don’.
3. En ĉi tiu
sankta tag’
do aŭdiĝu sankta vort’;
ĝi
nin gvidu el forvag’
al la ĝusta bona pord’.
Trafu
Via kompatem’
ĉiun, kiu sekvas Vin.
4. Vi kunestu
inter ni,
kiujn ligas Via ben’;
volu montri do al
ni
gloron de l’ ĉiel-ĝarden’.
Lasu nin
aliĝi nun
al ĉiela la festen’.
SAFELY THROUGH ANOTHER WEEK • NANUKA NO TABIĴI • M (Holy Spirit, faithful guide): Marcus Maurice Wells • angla T: John Newton • japana T: nekonata tradukinto • E: Tarao, Iĉiro kaj Adolf Burkhardt 1965 • AK 97
849
refreno:
S/K: Ĝoj’
super ĝoj’,
kiam oni min invitis:
«Al domo de
Di’ ni pilgrimu».
versoj (S):
1. Loĝu la pac’
inter viaj remparoj,
en viaj palacoj la superflu’.
2. Dion fidanta
rokece persistos,
eterne li staros sen ŝanceliĝ’.
3. Vortojn de l’
vivo al ni Vi anoncos,
Vin mem kiel manĝon donacos Vi.
FREUD
ÜBER FREUDE, DA ALLE MIR SAGTEN • GL (Speyer) 805 • M
kaj germana T: Hermann Scherr 1964 • © copyright control •
E: Helmut Rössler kaj Albrecht Kronenberger 1996
• Psa
122,1.7
850
refreno:
S: Di’, via savo, Di’, via
ravo, Dio neniam forlasos vin.
K: Di’, mia savo, Di’,
mia ravo, Dio neniam forlasos min.
versoj:
S:
1. Vidu la lumon super via vojo.
Vi ne estas sola en tenebra land’.
Tio estas pli bona ol
glimanta oro. Vidu! Lia gloro ekbriligas vin.
K: Di’, mia
savo ...
S:
2. Aŭdu la voĉon inter
sensencaĵoj. Vi ne estas sola en babila mond’.
Tio
estas pli bona ol sonanta lado. Aŭdu! Lia vorto valorigas
vin.
K: Di’, mia savo ...
S:
3. Manĝu la panon, panon de
la vivo. Vi ne estas sola en dezerta kamp’.
Tio estas pli
bona ol delikataĵo. Manĝu! Lia korpo restarigas
vin.
K: Di’, mia savo ...
S:
4. Trinku la vinon, sangon de la
ligo. Vi ne estas sola en la larma val’.
Tio estas pli bona
ol narkotikaĵoj. Trinku! Lia sango refreŝigas vin.
K: Di’,
mia savo ...
S kaj K:
Di’, nia savo ...
ER RETTET DICH, ER RETTET MICH • M kaj germana T: Hoppe + Werry Verlagsges. • © copyright control • E: Albrecht Kronenberger 1993
851
Ni kunvenas antaŭ Vi, ho granda
Di’.
Ni kunvenas antaŭ Vi, ho granda Di’.
Ni
kunvenas dankante, ĉar Vi estas la am’.
Ni kunvenas
antaŭ Vi, ho granda Di’.
(2) preĝante
(3) kantante (improvizu mem!)
WIR VERSAMMELN UNS ZU DIR • M: tradicia usona • T: biblia • E: Rudolf Fischer / Albrecht Kronenberger, ĉ. 1994
852
1. Ek, talentoj
kaj emoci’,
kantu laŭte kun ĝoja kri’:
Pretas
pano kaj vino jam,
Krist’ senteblas kun Sia am’.
refreno:
Reenspiru, ter’,
vivas Krist’,
la ver’.
Li por ĉies man’
Dia pan’.
2. Povas Krist’
unuigi nin
ĉe la tablo. Ni sekvu Lin,
estu beno kun
malavar’,
donu amon per vort’ kaj far’.
3. Vokas, sendas
nin Krist’ Jesu’
frukti, kontraŭ la
dubo-flu’,
disdividi la panon ĉi
kaj la amon de nia
Di’.
LET US TALENTS AND TONGUES EMPLOY • HON 301 • EG 229 • M: jamajka popola melodio, adaptita de Doreen Potter 1972, © 1965 Hope Publishing Co., Carol Stream, IL 60188, ĉiuj rajtoj rezervitaj, uzata kun permeso • angla T: Fred Kaan 1975, © Stainer & Bell, London • E: Albrecht Kronenberger (versoj) kaj Kloster Kirchberg (refreno) 1998
853
1. Turniĝu,
Krist’ Jesu’, al ni.
Spiriton Sanktan sendu Vi.
Li
regu nin per help’ sur ter’
kaj gvidu nin al Via ver’.
2. Malfermu buŝojn
por la laŭd’.
Pretigu korojn por la aŭd’.
Fortigu
kredon en la hom’,
ke konatiĝu Via nom’;
3. ĝis kantos
ni en Dia ĥor’:
«Ho sankta, sankta
Di-Sinjor’!»
kaj propr-okule vidos Vin
en ĝoj’
eterna, glor’ sen lim’.
4. Honor’ al
Patro kaj al Fil’,
Spirito Sankta, unu bril’!
Ja
estu al la Triunu’
gloranta laŭd’ eterne plu.
HERR JESU CHRIST, DICH ZU UNS WEND • GL 516 • EG 155 • KG 199 • RG 156 • M (Herr Jesu Christ, dich zu uns wend): Gochsheim/Redwitz 1628, Görlitz 1648 • germana T: verŝajne Wilhelm II, duko de Sachsen-Weimar 1648, 4a strofo Gotha 1651 • E: Richard Hoppe, 1965 en EKE 4 • AK 96*
854
refreno:
Ke Vi min lasas jubile kunkantadi al
Vi, kun ĉielaj anĝeloj en ĥoro,
tio min, mia Dio,
altigas al Vi, granda Reĝ’, al Vi estu la gloro. (fine)
versoj:
1. Ĉar Vi estas la voj’, ĉar Vi estas la cel’ kaj min gvidas tra dezerto. (d.c.)
2. Kaj Vi venas en pan’, kaj Vi venas en vin’ kaj min volas akompani. (d.c.)
3. Kaj per Via Spirit’ Vi novigas min nun, kaj plenigas min per paco. (d.c.)
DASS DU MICH EINSTIMMEN LÄSST IN DEINEN JUBEL, O HERR • EG (Pfalz) 597 • M kaj germana T: Kommunität Gnadenthal 1976 • © Präsenz-Verlag, Gnadenthal • E: Rudolf Fischer*
855
refreno:
Kantu, dancu kun jubila krio,
ĉar
al festo nin invitis Dio.
Al la Patro en la domon venu,
gajaj
estu kune ni kun Li.
1. Kial pri la
sorto vi plendas?
Via Patro vin jam atendas.
2. Li pardonas kaj
paciencas.
Novan vivon vi nun komencas.
3. Kaj la fest’
finiĝos neniam.
Hejme sentos vi vin nun ĉiam.
SINGT UND TANZT UND JUBELT LAUT VOR FREUDEN • Das Kindergesangbuch 47 • M kaj germana T: Kommunität Gnadenthal • © Präsenz-Verlag, Gnadenthal • E: Rudolf Fischer ĉ. 1994*
856
1. (S/K:) |: Jen,
kiel bone kaj ĉarme estas, se ni kunvenas. :|
(S/K:) |: Tie
Dio donos al ni la benon. :|
2. |: Frate,
fratine formitaj ĉiuj kun ni akordos. :|
|: Tie Dio donos al
ni la amon. :|
3. |: Kiel ĝojige,
mirige estas, se ni festenas. :|
|: Tie Dio donos al ni la vivon.
:|
4. |: Kore,
spirite ligitaj ĉiuj kun ni kantados. :|
|: Tie Dio donos al
ni feliĉon. :|
5. |: Hine ma tov
u manaim ŝevet aĥim’ gam jaĥad. :|
|: Hine ma
tov ŝevet aĥim’ gam jaĥad. :|
2-voĉa
rondkanto (laŭplaĉe)
HINE MA TOV UMANAIM • RG 88 •
M: el Israelo • T: laŭ Psa 133 •EE: Albrecht
Kronenberger 1990
Traduko de la 5a strofo:
Jen kiel bone kaj ĉarme estas, se fratoj vivas kune.
857
1. Turnu ĉiu
koro
sin al la Sinjoro,
kaj sur la kunveno
restu Lia
beno.
Turnu ĉiu koro
sin al la Sinjoro.
2. Estu kun ni,
Dio,
Via familio,
pensojn purigante,
amon varmigante.
Estu
kun ni, Dio,
Via familio.
3. De l’
ŝafaro, Kristo,
estu la paŝtisto;
senfortulojn
vidu,
vagemulojn gvidu.
De l’ ŝafaro, Kristo,
estu
la paŝtisto.
4. Nin, Spirito
bona,
sankta, paco-dona,
savu kontraŭ provoj
de
malbonaj povoj.
Ho Spirito bona,
sankta, paco-dona!
TURNU ĈIU KORO • M (Ave Hierarchia = Gottes Sohn ist kommen): Hohenfurt 1410, Morava Frataro 1501/1531 • E (originale verkita): John Cyprian Rust, 1966 en HE 4
858
M (Christus, der ist mein Leben) → 496 «Min savas mia Dio»
1. Vi bone scias,
koro,
ke grandas nia Di’;
ke grandas la satano,
jam
ofte spertis vi.
2. Do bone,
ekbatalu,
kaj fidu, eĉ dum fal’,
ke venkos nia
Dio
en tiu ĉi batal’.
DU VED DET NOK, MIT HJERTE • norvega T: Kaj Harald Leininger Munk • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 27 • AK 163 [K861T]
859
1. Ĝojkriu,
tero! Via ton’
eksonu al la Dia tron’.
Kun ĝojo
ĉiu servu Lin;
el polvo Li ja kreis nin!
2. Ĉar l’
Eternulo estas Di’,
ni apartenas nur al Li,
ŝafaro
Lia kaj popol’.
Li paŝtos nin laŭ Sia vol’.
3. En Liaj kortoj
ĉiu hom’
la gloron de la Dia nom’
prikantu,
kaj kun dank’ sen fin’
en tiuj haloj laŭdu Lin.
4. Ĉar bona
estas la Sinjor’,
eterna Lia korfavor’.
Fidelas Li
de jar’ al jar’,
kaj de idaro al idar’.
Psa
100
VOUS QUI SUR LA TERRE HABITEZ • Unisono 65 • PC 51 •
M (Old 100th): Loys Bourgeois, Ĝenevo 1551 • franca T:
Théodore de Bèze 1562 • E: H. A. de Hoog, 1954 en
KELI-Kantaro De Pietersberg n. 2 • AK 94
Diservo laŭ Taizé 1: →
028
Diservo laŭ Taizé 2:: → 032.3
Dia
Liturgio: → 038
Meso de la Mondo: → 041
Rekviemo: →
081.2
Luterana Diservo: → 086.4
Korea Meso: →
810.1
Praga Meso: → 811.1
Rondkanta Meso: →
813.1
Germana Meso: → 815.3
Palatinata Meso: →
825.6.7
Meso kun Infanoj: → 836
860
1. S: Ros’ el Di-seren’, K:
elpetata ben’: ho, kompatu nin.
2. S: Nokt-lumiganta bril’,
K: savo el mond-ekzil’: Kristo, kompatu nin.
3. S: Venu,
Fil’ de hom’, K: de l’ ĉiela dom’: ho,
kompatu nin.
Kyrie-Litanio
por la Advento
TAU AUS HIMMELSHÖHN • GL 103 • M:
Heinrich Rohr 1952 • germana T: Maria Luise Thurmair-Mumelter
1952 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E:
Guido Holz 1986
861
S: En tenebro kaj malhel’
K:
brilas lumo de l’ ĉiel. Ho Sinjor’, kompatu nin.
S: Enkarniĝinta Vort’,
K:
sav’ el perea sort’, Kristo, kompatu nin.
S: Vi homiĝis inter ni,
K: ke
la hom’ fariĝu Di’. Ho Sinjor’, kompatu nin.
Kyrie-litanio
por la kristnaska tempo
CHRISTUS, HERR, ERBARME DICH / KYRIE
ELEISON • GL 506 • M: Heinrich Rohr 1952 • ©
Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger
2000
862
ruse:
Gospodi pomilui.
greke:
Kyrie eleison.
Krist’, Sinjor’, kompatu nin.
GOSPODI F • ruse ortodoksa • kanto el Taizé • © Ateliers et Presses de Taizé • kun afabla permeso
863
Kyrie eleison, eleison.
Dio sobiris
el ĉielo.
Kantu, anĝeloj, kantu la gloron de l’
Dia Fil’.
Christe eleison, eleison.
Li en
stal-trogo kuŝas povra.
Kantu, paŝtistoj, kantu la
gloron de l’ Dia Fil’.
Kyrie eleison, eleison.
Peko Li
iĝis, la Senkulpa.
Kantu, saĝuloj, kantu la gloron de l’
Dia Fil’.
Kyrie-kanto
por la kristnaska tempo
KYRIE ELEISON • Pjesmarica 39 •
M: HC Kantual • kroata T: nekonata verkinto • E: Lucija
Borčič / Albrecht Kronenberger 1999
• 2 Kor 5,21
864
S: Leviĝanta lumo: Sinjoro,
kompatu nin.
K: Radianta suno: Sinjoro, kompatu nin.
S: De l’ glor’ el Dia sfer’
la mondo ekbrilas: Mesio, kompatu nin.
K: Ĉiel’ pri Vi
kaj ter’ libere jubilas: Mesio, kompatu nin.
S: Ŝeolan forton Vi disŝiris:
Kristo, Sinjor’, kompatu nin.
K: Triumfe Vi al vivo iris:
Kristo, Sinjor’, kompatu nin.
KYRIE Vat. I (Lux et origo) • M: 10a jc. • greka T: meslibro • E (tropoj originale verkitaj): Albrecht Kronenberger 1995
865
1. Di’,
kuniru nian vojon tra la val’ de l’ zorgoj.
Di’,
kuniru nian vojon en morgaŭan vaston.
2. Fortikigu niajn
paŝojn tra febriga marĉo.
Fortikigu niajn paŝojn
sur solida grundo.
3. Nin perame
akompanu tra mizera mondo.
Nin perame akompanu al feliĉa
vivo.
refreno:
|:: Kyrie! Ho Sinjor’, kompatu. ::| Ho kompatu nin.
hispane:
|:: Kyrie! Ten piedad, Señor. ::| Ten piedad, Señor.
GEH MIT UNS AUF DIESEM WEG • M kaj germana T: Christoph Lehmann • © tvd-Verlag Düsseldorf • E: Albrecht Kronenberger 1994
866
Hela, klara sun-radi’, Sinjor’,
kompatu nin.
Kristo, vere inter ni, Sinjor’, kompatu nin.
Lum’ el lumo, Di’ el Di’,
Krist’, kompatu nin.
Filo, vere inter ni, Krist’,
kompatu nin.
Nin prilumu pli kaj pli, Sinjor’,
kompatu nin.
Dio vere inter ni, Sinjor’, kompatu nin.
HELA, KLARA SUNRADI’ • M: © Friedrich Janssen • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1995 • kun afabla permeso
867
La Repaciĝa Preĝo de Coventry
La du preĝejoj, Saint Michael Cathedral en Coventry, Anglio, kaj Kaiser-Wilhelm-Gedächtniskirche en Berlin, Germanio, dum la Dua Mond-milito estis plene detruitaj per bomboj. En simbola akto de repaciĝo, homoj el Germanio kontribuis por nov-konstrui la katedralon de Coventry, kaj inverse. En ambaŭ urboj, ĝis la nuna tago, tagmeze en ĉiu vendredo oni preĝas la samajn vortojn:
La malamon, kiu dividas rason de raso, popolon de popolo, klason de klaso – Patro, pardonu. Father, forgive. Vater, vergib.
La akaparajn dezirojn de homoj kaj nacioj por posedi, kio al ili ne apartenas – Patro, pardonu. Vater, vergib. Father, forgive.
La avidon, kiu ekspluatas la laboron de la homoj kaj dezertigas la teron – Patro, pardonu. Father, forgive. Vater, vergib.
Nian envion pri la bonfarto kaj feliĉo de aliaj – Patro, pardonu. Vater, vergib. Father, forgive.
Nian indiferenton pri la mizero de kaptitoj, senhejmuloj kaj rifuĝintoj – Patro, pardonu. Father, forgive. Vater, vergib.
La volupt-amon, kiu pereigas la korpojn de viroj, virinoj kaj infanoj – Patro, pardonu. Vater, vergib. Father, forgive.
La orgojlon, kiu nin misgvidas fidi nin mem pli ol Dion – Patro, pardonu. Father, forgive. Vater, vergib.
Estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.
Amen. – Patro nia …
868
greke:
|: Kyrie, Kyrie, Kyrie eleison. :|
|: Krist’, Sinjor’, Krist’, Sinjor’, Krist’, Sinjor’, kompatu. :|
KYRIE 12 • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé • kun afabla permeso
Meso de la Mondo: → 042
Luterana Diservo:
→ 086.5
Korea Meso: → 810.2
Praga Meso: →
811.2
Rondkanta Meso: → 813.2
Germana Meso: →
816
Palatinata Meso: → 825.8
Meso kun Infanoj: → 837
869
Kantu ni al Dio gloron.
Donu ni
jen
al Li
dankon kaj honoron.
Krist’ fariĝis nia
paco.
Benu do
Dion pro
Lia granda graco.
LASST UNS GOTT DEM HERRN LOBSINGEN • GL (Speyer) 808 • M (Warum sollt ich mich denn grämen): Johann Georg Ebeling 1666 • germana T: Petronia Steiner 1944 • E: Guido Holz 1986
870
|: Gloro nun al Dio en la altoj,
paco
sur la tero al la homoj de Lia bonvolo. :| (fine)
Vin ni laŭdas
kaj adoras,
Vin ni benas, Vin ni gloras,
dankas Vin pro Via
granda gloro,
Vin, ho Patro ĉiopova, Vin, Jesuo Kristo.
Ho
Difilo, korfavoru nin,
Diŝafido, senpekigu nin.
Sola estas
Vi la plejaltulo
kun la Sankta Spirito en la gloro de Dio
Patro.
d.c. al fine (sen ripeto)
GLORIA • M: Georg Friedrich Händel 1749 (motivoj el la «artfajraĵa muziko») • T: laŭ la meslibro • aranĝo: Albrecht Kronenberger 1989
871
M (St. Denio) → 475 «Sen-morta, sen-korpa»
1. Glor-kantas
anĝeloj en alta ĉiel’;
for-mortas neniam de laŭdo
la son’.
De l’ ter’ «Haleluja!» en
gaja akord’
sam-cele kunsonas al Di’ sur la tron’.
2. Savanto de l’
mondo, ni ŝuldas al Vi
eternan honoron pro Via ofer’.
Nun
sondu kaŝitajn profundojn de l’ kor’
kaj trovu
juvelojn de fido kaj ver’.
3. Ho, kia miraklo
de amo kaj grac’,
ke Dio en Kristo suferis por ni!
Kun Li
krucumitaj, liberaj de pek’,
ni vivas eterne, gefiloj de
Di’!
4. Jes, ni kun
anĝeloj glor-kantas al Di’,
la Patro amata, sindona
Sinjor’.
Pro benoj sen-nombraj verŝataj sur nin
ni
danke Lin laŭdas en sankta ador’.
GLORKANTAS ANĜELOJ • E (originale verkita): W. J. Downes 1969, sub inspiro de 2 Kro 29,30 • TK 32 [K956T]
872
1. Haleluja. Granda Reĝo kaj Sinjoro,
2. Haleluja, Vi rezignis pri honoro,
3. Haleluja, por nin savi iĝis homo,
4. Haleluja, iris ĝis la pasiono.
ostinato (ad lib.):
|: For de l’ Dia trono
Kristo
iĝis homo,
savo kaj pardono. :|
GROSSER HERR UND STARKER KÖNIG • M kaj T (laŭ Johann Sebastian Bach, Kristnaska Oratorio): Klaus Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt 2001 • kun afabla permeso
873
Glor’ al Di’, glor’
al Di’,
glor’ al Di’ en la altoj.
Glor’
al Di’, glor’ al Di’.
Haleluja, haleluja.
latine:
Gloria, gloria
in excelsis
Deo!
Gloria, gloria,
alleluia, alleluia.
4-voĉa
rondkanto
GLORIA, GLORIA IN EXCELSIS DEO • Kanto el Taizé
• Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé
• E: Albrecht Kronenberger 1995 • kun afabla permeso
▉
Enmeze de la nokt’ radias lum’ de l’
glor’.
Ĝin vidas nur okul-havanta vigla kor’.
Angelus Silesius
874
versoj:
1. Mi laŭdas
mian Dion, kiu levas min al vera vivo. (Haleluja.)
Mi laŭdas
mian Dion, kiu savas min en la liberon. (Haleluja.)
2. Mi laŭdas
mian Dion, kiu pelas min, ke mi aktivu.
Mi laŭdas mian Dion,
kiu puŝas min, ke mi parolu.
3. Mi laŭdas
Dion, kiu senlarmigas min, por ke mi ridu.
Mi laŭdas Dion,
kiu sentimigas min, por ke mi spiru.
refreno:
1.-3. Gloron al Di’
sur la tero
en ĉiuj stratoj kaj domoj!
La homoj ĝoje
kantos
tiun kanton ĝis ĉiel’!
|: Gloron al Di’,
al la homoj pacon, :|
gloron al Di’, al la homoj
pacon,
pacon surtere!
ICH LOBE MEINEN GOTT, DER AUS DER TIEFE MICH HOLT • EG (Württemberg) 611 • M: Christoph Lehmann • germana T: Hans Jürgen Netz • © tvd-Verlag Düsseldorf • E: Albrecht Kronenberger 1996
875
C: Gloro al Dio en la altoj,
S: kaj sur la tero paco al la homoj de Lia bonvolo.
K:
Ni
laŭdas Vin,
ni benas Vin,
ni adoras Vin,
ni gloras Vin,
Sinjor’.
S:
Ni
dankas al Vi pro Via granda gloro,
Sinjoro Dio, ĉiela reĝo,
Dio Patro ĉiopova.
K: Ni laŭdas Vin …
S:
Sinjoro,
Filo ununaskita, Jesuo Kristo.
Sinjoro Dio, ŝafido de Dio,
Filo de l’ Patro.
K: Ni laŭdas Vin …
S:
Kiu
forigas la pekojn de l’ mondo, akceptu nian petegon.
Kiu
sidas sidas dekstre de l’ Patro, kompatu nin.
K: Ni laŭdas Vin …
S:
Ĉar
Vi sola estas sankta, Vi sola Sinjoro, Vi sola Plejaltulo, Jesuo
Kristo.
Kun la sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro.
K: Ni laŭdas Vin …
K: Amen.
ÄRA ÅT GUD I HÖJDEN • SPB 697:2 • M (refreno): © Harald Göransson 1985, kun afabla permeso • M (versoj): Albrecht Kronenberger 1994/1996
La versojn oni povas ankaŭ paroli aŭ unu-tone ĉanti.
876
S/K: 1.-3. Gloro al Di’, gloro al Di’,
1. gloro al la Patro.
S/K: 1.-3. Gloro al Dio eterne.
S: Haleluja, amen,
K: haleluja,
amen, haleluja, amen.
2. gloro al la Filo.
3. gloro al l’ Spirito.
aŭ:
|: Gloro al Di’, gloro al Di’,
gloro en la alto. :|
|: Paco al ni sur la tero. :| Haleluja, amen
…
GLORIA A DIOS • el Peruo • Thuma Mina 56 • M: tradicia • T: liturgia • E: Kevin Bourne / Albrecht Kronenberger
877
Ĉiele kaj surtere
glorata Via nom’.
Benata
ĝi prefere
en Via sankta dom’.
Anĝela
legiaro
prikantas Vin en ĥor’.
Kun ĝi la
kristanaro
adoras Vin, Sinjor’,
adoras Vin, Sinjor’.
GOTT SOLL GEPRIESEN WERDEN • M: Norbert Hauner 1777 • E: Albrecht Kronenberger 1995
878
refreno:
Haleluja. Gloron en alto!
Haleluja.
Gloron al Di’!
Haleluja. Pacon sur tero!
Haleluja. Pacon
al ni!
versoj:
1. Kristo, venke
Vi triumfis
super morto kaj sufer’.
Do konfesos Vin
Sinjoro
ter’, ĉielo kaj infer’.
2. Brilos novaj
ter’, ĉielo,
nova urb’ Jerusalem.
Iĝos
nova nia vivo,
nova nia vera mem’.
Haleluja …
3. Vi la Alfa kaj
Omega,
Kristo, font’ de nia ĝoj’,
Vi la cel’
de l’ universo,
vivo, vero Vi kaj voj’.
Haleluja …
HALLELUJA, LASSET UNS SINGEN • M kaj germana T: © Hubert Janssen • E: Albrecht Kronenberger 1995 • kun afabla permeso
Krom la antifonoj, kiuj troviĝas en la diversaj Diservo-modeloj aŭ en la liturgio de la horoj, oni povos uzi jenajn aŭ aliajn, mem faritajn:
879.1-41
Advento:
879.1
La
Sinjoron, la reĝon, kiu venos:
venu, ni adoru Lin.
879.2
Proksima
estas la Sinjoro.
Venu, ni adoru Lin.
879.3
En
tiu tago gutigos montoj dolĉaĵon.
Abundos lakto kaj
miel’, haleluja.
879.4 La Sinjoro juĝos la mondon kun justeco.
879.5
Vidu:
Venos la Sinjoro,
kun Li la tuta sanktularo.
Kaj estos en tiu
tago
lum’ granda, haleluja.
879.6
Nun
ekgaju, vi, filin’ Cion.
Ĝojkriu plene, vi, filin’
Jerusalem, haleluja.
879.7
Nun
vidos blinduloj,
aŭdos surduloj,
kantos mutuloj,
haleluja.
Kristnasko:
879.8
Hodiaŭ
vi sciu, ke venos la Savanto.
Kaj morgaŭ vi vidos Lian brilan
gloron.
879.9
Kristo,
la eterna Vorto, hodiaŭ enkarniĝis por ni.
Venu, ni
adoru Lin.
879.10
Kriston,
la Filon de Dio, obeeaman al Maria kaj Jozefo:
venu, ni adoru Lin.
879.11
Tiel
la mondon amis Di’,
ke Li sendis Sian propran Filon.
879.12
Jen
brilas nova lumo:
Naskiĝis nia Sav’,
la lum’
de l’ paco por la mond’.
879.13 Patro, mi venas, por plenumi Vian volon.
Karesmo:
879.14
Ne
obstinigu viajn korojn.
Aŭskultu la voĉon de l’
Sinjoro.
879.15
Ne
obstinigu viajn korojn.
Aŭskultu la voĉon de l’
Sinjoro.
879.16 Estu kun ni, ho Sinjor’, dum niaj provoj.
879.17 Kompatu, Sinjoro, al mi, kompatu, Sinjoro.
879.18 Koron puran kreu al mi, Sinjor’.
879.19
Kristo,
la Sinjoro, estis tentata por ni kaj por ni suferis.
Venu, ni
adoru Lin.
879.20
Ĉiutage
mi Vin benos, ho Sinjoro,
kaj gloregos Viajn mirindajn farojn.
Paska Tempo:
879.21
La
ŝtono,
kiun forĵetis la konstruantoj,
fariĝis
baz-angula ŝtono.
879.22
Kristo
resurektis.
Ek, ni kantu al Li. Haleluja.
879.23
Kantu
al Dio novan kantikon,
kantu al Dio pri Lia glor’.
879.24
Kristo
ĉielen iris.
Venu, ni adoru Lin. Haleluja.
879.25
Ĉe
sonoj de ĝoj’ la Eternul’
supreniris ĉe
trumpetad’.
Jara Ciklo:
879.26
Venu,
ni jubilu antaŭ Dio.
Ni ĝoje kriu al la roko de nia
savo. Haleluja.
879.27
Ni
jubilu antaŭ Dio,
antaŭ Li ni ĝoje kantu.
879.28 Mia animo gloru Vin, Sinjoro.
879.29 Ĝoju, sankta gento, de Dio elektita.
879.30 Pri Via gloro mi rakontos al la homaro.
879.31 Renovigu nin, Dio, kaj donu al ni la savon.
879.32
Nin
ŝirmu de malbono, de premo kaj perfort’.
Ni fidas, Di’,
al Via vort’.
879.33
Favora
Di’,
Vin mi prikantos sen fin’.
879.34
Vi
kondukas min en vaston;
iros mi sub Via bril’.
Sanktuloj:
879.35
La
virtul’ verdestas kiel palmo, li staras alte, plantita en la
domo de Di’.
Kiel cedro sur la Lebanono, li freŝa
floras, suk-plena kaj fortika en Li.
879.36
Plantite
apud akvo
vi donos vian frukton viatempe.
879.37
Vin,
Dio, ni laŭdas pro sankta Johano,
heroldo de l’ lumo,
de Via Filo, Kristo.
879.38
Estu
salutata, Graco-plena.
Dio estas kun vi.
879.39
Vin,
Dio, ni laŭdas pro Petro kaj Paŭlo,
kolonoj elstaraj en
Via eklezio.
879.40 En granda komunumo mi gloras Vin, Sinjor’.
879.41
Enmeze
de la eklezi’
gloratas Di’.
festo de sanktulo(j): Enmeze de la sanktular’ gloratas Di’.
Krom tiuj, kiuj troviĝas en la diversaj Diservo-modeloj, oni povas uzi jenajn aŭ aliajn laŭ propra tradicio aŭ nova malkovro:
880
|:: Haleluja. ::|
HALELUJA • el Zimbabvo • Salmer 1997, n. 194 • M: Abraham Maraire
881
|:: Haleluja. ::|
el Francio
882
|: Haleluja, haleluja. Gloru Lin, ho mia anim’. :|
4-voĉa
rondkanto
HALLELUJA, MEINE SEELE • Psa 146,1 • M kaj
germana T: Hermann Mahnke 1983 • E: Kloster Kirchberg 2001
883
refreno:
|:: Haleluja. ::|
1. Serĉu la
Regnon de Dio en la mond’,
kaj Lian grandan justecon.
Ĉion
ceteran aldonos Dio mem.
Haleluja, Haleluja.
2. Vi estas lum’
en tenebro de la mond’;
vi estas salo de l’
tero.
Spicu, konservu la vivon de la hom’.
Haleluja,
Haleluja.
Plu improvizu mem!
SEEK
YE FIRST • HALELUJA • Unisono 106 • M (Seek ye first)
kaj angla T: Karen Lafferty • © 1972 Maranatha! Music,
rajtoj por Germanio: CopyCare Deutschland, 71087 Holzgerlingen, uzata
kun permeso • E: Kloster Kirchberg 1999, kp. TK 87
• Mat
6,33 • Mat 5,13-14
884
|:: Haleluja. ::|
2. Tiel amis Dio mondon, / ke Li donis Sian Filon.
3. Kristo vivas, Kristo vivas …
4. Li min gvidas, Li min gvidas …
5. Gloru Dion, gloru Dion …
HALELUJA DE LA «JESUO-POPOLO» • el la sveda • E: Åke Ahlrén • TK 22
Pliaj tekstoj improvizeblaj.
885.1-17
|:: Haleluja. ::|
en Karesmo anstataŭ Haleluja
886.1-11
886.1 Laŭdon al Vi, reĝo de l’ gloro eterna!
886.2 Laŭdon al Vi, Sinjoro, reĝo de l’ eterna gloro!
886.3 Laŭdon, Kristo, Reĝo kaj Savanto!
886.4 Laŭdon, Krist’, al Vi, ho Reĝo de la gloro!
886.5 Laŭdon, Kristo, glora Reĝo!
886.6 Estu laŭd’ al Vi, Reĝ’ eterna.
886.7 Estu laŭd’ al Vi, Kristo, Reĝode l’ gloro.
886.8 Reĝo de l’ gloro, laŭdon al Vi!
886.9 Laŭdon al vi, Sinjoro, reĝo de l’ eterna gloro!
886.10 Laŭdon, Kristo, reĝo de l’ glor’!
886.11
La
Estro de la estroj,
la Reĝ’ de l’ tuta mond’:
Al
Li la regno kaj la glor’.
Meso de la Mondo: → 043
Luterana Diservo:
→ 086.6
Korea Meso: → 810.3
Praga Meso: →
811.3
Rondkanta Meso: → 813.3
Germana Meso: →
817
Palatinata Meso: → 826
887
Bone estas fidi Vin, fidela Di’,
bone,
Vin esperi, bona Di’.
latine:
Bonum est confidere in Domino,
bonum
sperare in Domino.
BONUM EST CONFIDERE IN DOMINO • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Albrecht Kronenberger 1996 • kun afabla permeso
888
Ni kredas je Di’Patro,
Kreinto
de la mond’,
kaj je Kristo, la Sinjoro,
la homiĝinta
Fil’ de Di’;
Li por ni suferis sur la kruc’,
releviĝis
el la morto,
supreniris al ĉielo,
kaj revenos juĝi
kun justec’.
Ni kredas je Di’Spirito,
la vivon
donanta,
kaj la unu sankta eklezio,
kaj vivo en eterna
glor’.
Amen.
WIR GLAUBEN AN GOTT VATER • GL 450 • RG 269 • WIR GLAUBEN ALL AN EINEN GOTT • EG 183 • M (Wir glauben all): 15a jc., Wittenberg 1524 • germana T: EGB 1970 laŭ Credo; Martin Luther 1524 laŭ latina kaj germana strofo el Breslau 1417 kaj Zwickau ĉ. 1500 • E: Werner Drüschler kaj Albrecht Kronenberger 1996
Dum la Pretigo de la Oferdonoj:
888.2
Panon kaj vinon ni alportas.
Benu,
Dio, tiujn donojn. Amen.
2-voĉa
rondkanto
PANON KAJ VINON NI ALPORTAS (originalo ne konata) •
M kaj T: anonimaj • E: Josef Grabmaier 1983
889
Mi kredas Vin, triunu Di’:
Vin,
Patro kaj kreant’;
Vin, Krist’ Jesuo, Dia
Fil’,
profeto kaj savant’;
Vin, sankta ama
Di-Spirit’,
sinjor’ kaj vivigant’.
Eterne
Vin, triunu Di’,
konfesu mia kant’.
Amen.
ICH GLAUBE AN DEN EINEN GOTT • GL (Speyer) 816 • M: Erhard Quack 1945 • germana T: Breslauer Gesangbuch; nova versio 1951 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Albrecht Kronenberger
Germana Meso: → 818
Palatinata Meso: →
827, 827.4
Ĉeĥa Meso: → 839.4
Rondkanto: →
888.2
890
1. Ni portas puran
panon kun dank’ al Vi, Sinjor’,
la frukton de la tero
kaj homa manlabor’.
Bonvolu ĝin akcepti, kaj iĝos
ĝi por ni
manĝaĵo de la vivo, la korpo de l’
Mesi’.
2. Ni portas
klaran vinon kun ĝoj’ al Vi, Sinjor’,
la frukton
de la vito kaj homa man-labor’.
Favore ĝin rigardu, kaj
iĝos ĝi por ni
trinkaĵo de la savo, la sango de l’
Mesi’.
WIR WEIHN DER ERDE GABEN • GL 480 • M (Entlaubt ist uns der Walde): antaŭ 1526, Michael Töpler 1832 • germana T: laŭ la meslibro • E: Albrecht Kronenberger 1996
Alian version de la melodio → 350 «Spirito de la vero»
Meso de la Mondo: → 045
Luterana Diservo:
→ 086.8
Korea Meso: → 810.4
Praga Meso: →
811.4
Rondkanta Meso: → 813.4
Germana Meso: →
819.1
Palatinata Meso: → 828
Meso kun Infanoj: → 838
891
Sankta, sankta, sankta
estas Vi,
Sinjor’,
sankta, sankta, sankta
Via Dia glor’.
Estu
adorata,
kiun sendis Vi,
alte Li benata,
Kristo, la Mesi’.
HEILIG, HEILIG, HEILIG. HEILIG IST DER HERR • kp. GL (Speyer) 821 • M: Franz Schubert 1826 • E: Albrecht Kronenberger 1995
892
Sankta, sankta Vi, Sinjor’.
Di’,
Vin altigas mia animo.
Sankta, sankta Vi, Sinjor’.
Di’,
Vin altigas mia kor’.
latine:
|: Sanctum nomen Domini
magnificat
anima mea. :|
SANCTUM NOMEN DOMINI • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Albrecht Kronenberger 1995 • kun afabla permeso
893
1. Kantu kun la
anĝelaro,
ekumena kristanaro,
en spirita harmonio.
Kiel
en ĉiela sfero,
tiel ankaŭ sur la tero
sonu brila
melodio.
Sankta, sankta la Sinjoro,
grandioza Lia gloro,
vere
sankta Dio.
2. Vere sankta
estas Dio,
super ĉiu, super ĉio.
Ĉies lango Lin
honoru.
Kiu en la Dia nomo,
kiel Dio, kiel homo,
venas, Lin
ni benu, gloru.
Sankta, sankta Vi, Sinjoro,
grandioza Via
gloro.
Ĉio Vin adoru.
KANTU KUN LA ANĜELARO • M (Singet mit dem Engelheere): Speyer 1929 • E (parte originale verkita): Albrecht Kronenberger 1991
894
M (Jeder Teil dieser Erde) → 611 «Ĉiu part’ de la tero»
1. Sankta Vi en la altoj, sankta Vi, granda Di’.
2. Ter’, ĉiel’, estas plenaj de Via glor’, ho Sinjor’.
3. Ben’ al Li, kiu venas en Via nom’, Plej-altul’.
4. = 1.
4-voĉa
rondkanto
SANKTA VI EN LA ALTOJ • E: Albrecht Kronenberger
1994 laŭ la meslibro
895
|: Benon al Vi, Mesio! :| En
Dia
nom’ Vi venas.
Benon al Vi, Krist’, Mesi’!
latine:
|: Benedictus qui venit :| in
nomine,
in nomine,
in nomine Domini.
4-voĉa
rondkanto, ĉiu voĉo kantu ĝisfine.
BENEDICTUS QUI
VENIT • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • ©
Ateliers et Presses de Taizé • E: Albrecht Kronenberger
1996 • kun afabla permeso
896
Sankta, sankta, sankta
estas Vi,
Sinjoro.
Ter’, ĉiel’ jubilas, Di’, pri Via
gloro.
Hosana en la altoj.
Estu Kristo, Via Fil’, de ni
benata;
danke Li kaj ame estu adorata.
Hosana en la altoj.
HEILIG, HEILIG, HEILIG, HERR DER HIMMELSHEERE • GL (Speyer) 822 • M: Heinrich Rohr 1945 • germana T: Karl Hofen 1944 • © copyright control • E: Albrecht Kronenberger 1995
897
Tiun ĉi tablo-preĝon oni kantas en kelkaj nederlandaj komunumoj (rom-katolikaj, remonstrantaj kaj aliaj) en la eŭkaristia preĝo.
Ĉiu linio havas du akcentojn. La koncernaj silaboj estas substrekitaj; la ne-akcentitajn oni adaptu libere.
Celebranto:
Ni dankas al Vi, sankta Patro,
pro
Via Filo Jesuo Kristo:
Solisto:
Kiun laŭ kutim’ homara
nomis
propra nom’ persona,
kiam en pasinto fora
Li naskiĝis
en lontan’:
Kunveno:
1. Li nomiĝis
Jeŝu, Jesu,
fil’ de Jozef, fil’ de David,
fil’
de Jiŝaj, fil’ de Juda,
fil’ de Jakob, fil’
de Abram,
fil’ de Adam, fil’ de homoj,
Li eĉ
fil’ de Di’ nomiĝas,
pac-vizio kaj savanto,
monda
lumo, vivo-vojo,
2. viva pano, vera
vito,
Li, amata, ne-komprenata
konserviĝas
vort-simbole
kiel olda pra-sekret’,
transdonata kiel
pas-vorto,
kiel strange intima rakont’,
iĝis nom’
en mia memoro,
iĝis voĉ’ de l’ konscienco,
3. iĝis Li
por mi la vero:
Lin memoras mi, Lin mi nomas
kiel mortinton ne
mortintan,
kiel vivantan tre-amaton,
kiu venis por vivadi
por
la povraj plej malriĉaj,
frat’, kompano, vojkunulo
de
la homo plej malgrava,
4. kiu tempe de
Sia vagado
tra vilaĝoj de Sia lando
homojn inter si
pacigis,
kaj al-tiris kaj inspiris,
ne de-diste kaj
distance,
ne fiere kvazaŭ reĝo,
sed vivante
serv-aspekte
kaj la vivon por amikoj
Solisto:
lasis, perfidita de amiko,
torturita
ĝis krucum’,
preĝis por la malamiko,
dum
forlasis hom’ kaj Di’ Lin,
fine mortis kiel sklav’,
Kunveno:
5. kaj semite en
la agron
kiel semo la plej eta,
jen atendas longan vintron
en
silento de la mort’,
kiel gren’ Li rikoltiĝos,
kiel
pan’ Li disdoniĝos
por en homoj iĝi homo,
kaj
kaŝite ĉe sia Di’
6. nia paco Li
fariĝis,
kvietiĝis nia animo,
Li salutas nin
de-fore,
alrigardas de proksim’,
infanet’, amiko,
alia,
Lin memoras mi, Lin mi nomas,
rekomendas Lin al vi
kiel
vivan tre-amaton,
Solisto:
kiel homon, kiu apudas vin.
DIE NAAR MENSELIJKE GEWOONTE – TAFELGEBED • M: Bernard Maria Huijbers • nederlanda T: Huub Oosterhuis • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Gerrit Berveling • kun afabla permeso
Dia Liturgio: → 039
Roma Mesrito: →
048
898
1. Patro nia, Patro ĉiela!
1.-5. Sankta, sanktega Via nomo!
(1) Via regno venu, fariĝu Via volo.
1.-5. Sankta, sanktega Via nomo!
2. En ĉielo, same sur tero. … (2) Nian tagan panon donacu hodiaŭ. …
3. Kaj al ni pardonu la ŝuldojn. … (3) Kiel ni pardonas al niaj ŝuldantoj. …
4. Kaj nin ne konduku en tenton. … (4) Sed nin liberigu de ĉia malbono. …
5. Ĉar al Vi la regno, potenco … (5) kaj al Vi la gloro de nun ĝis eterno. …
6. Amen.
PATRO NIA • Thuma Mina 163 • M: okcident-hinda kalipso-melodio • T: Mat 6,9-13 • E: Adolf Burkhardt 1975, TK 13 / Kloster Kirchberg 2000
899
1. Patro nia, kiu
estas en la ĉielo, Patro nia,
sanktigata estu Via nomo, Patro
nia.
2. Venu Via regno,
Patro nia,
fariĝu Via volo, | kiel en la ĉielo, tiel
ankaŭ sur la tero, Patro nia.
3. Nian panon
ĉiutagan donu al ni hodiaŭ, Patro nia,
kaj pardonu al ni
niajn ŝuldojn, | kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj,
Patro nia.
4. Kaj ne konduku
nin en tenton, Patro nia,
sed liberigu nin de la malbono, Patro
nia.
[5. Ĉar Via
estas la regno kaj la potenco, Patro nia,
kaj la gloro eterne.
Amen. Patro nia.]
PATRO NIA • buŝe transdonita de Józef Zielonka
900
Sankta pan’, por ni benata! Amen.
Ho kalik’, por ni benata! Amen.
3-voĉa
rondkanto
HEILGES BROT, SEI MIR GESEGNET • M kaj germana T: ©
Klaus Jürgen Thies • E: Kloster Kirchberg 2001 • kun
afabla permeso
901
1. |: Kune manĝu ni nun de Lia pan’. :|
refreno:
Revigliĝas la vivo per Lia eterna
am’.
Sinjoro, restu ĉe ni.
2. |: Kune trinku ni nun de Lia vin’. :|
3. |: Kune kantu ni nun je Lia glor’. :|
LET US BREAK BREAD TOGETHER • M (Break bread together): usona Spiritualo • E: Åke Ahlrén • TK 25
902
1. Vi, el katen’
de malforto
nin liberigis, Dio,
kaj Kristo, frato iĝinta,
al
ni jen instruis alvoki:
refreno:
1.-4. Abba,
Patro,
Abba, Patro,
Abba, Abba,
Patro, Patro!
2. Nin eklezio
kunligas,
kiu en amo vivas;
Vi montras Vin en kreaĵoj,
kaj
ni ĉiun horon alpreĝas:
Abba, Patro …
3. Di’, la
venkinto de l’ morto,
donis al ni la vivon,
nin igis Siaj
infanoj,
pro tio kuraĝas ni kanti:
Abba, Patro …
4. Ni ĉiuj
estas gefratoj,
mond-familio unu;
travivas ni tiun veron,
la
horon de ties konfirmo:
Abba, Patro …
ABBA, PATRO • Sankta Meso, p. 14 • M: J. Sykulski • E: Wiesław Tomaszewski
Meso de la Mondo: → 049
Luterana Diservo:
→ 86.12
Korea Meso: → 810.5
Praga Meso: →
811.5
Rondkanta Meso: → 813.5
Germana Meso: →
820
Palatinata Meso: → 829
Meso kun Infanoj: → 838.4
903
S: Dia ŝafido,
K: fordonita pro
la homa peko, kompatu nin, Sinjoro.
S: Dia ŝafido,
K: fordonita pro
la homa peko, kompatu nin, Sinjoro.
S: Dia ŝafido,
K: fordonita pro
la homa peko, donacu Vian pacon.
O DU LAMM GOTTES • GL (Speyer) 825 • M: Münchner Gesangbuch 1817, nova versio 1951 • germana T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 1996
904
S: 1.-3. Kristo, Di-Ŝafid’,
K:
kiu forigas la pekojn de l’ mond’:
1.-2. nin ĉiujn
kompatu.
3. donu al ni Vian pacon.
CHRISTUS, GOTTES LAMM • GL 442 • KG 127 • M: Heinrich Rohr 1964 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Guido Holz 1986
905
latine:
Da pacem, Domine.
Da pacem,
Domine,
in diebus nostris.
Donu la pacon, Di’.
La pacon
donu Vi,
Di’, en niaj tagoj.
Rondkanto
per 4 voĉoj en la suba kvarto
DA PACEM, DOMINE • EG
(Pfalz) 668 • Melchior Franck • E: Albrecht Kronenberger
1996
Kantoj:
Eliros vi kun ĝoj’ →
783
En Via paco → 822
Rondkantoj:
Veni, foriri →
017
Nin benu kaj protektu → 110
906
1. Benu nin,
Sinjor’,
ke ni ne forgesu,
kies anoj ni;
Vin do ni
konfesu!
Ne plu en izol’
ni, la Viaj, sidas:
ridon,
ploron vidas
bene Via vol’.
2. Mem ne povas
hom’
benon akapari,
sed pro Via don’
ni ne devas
ŝpari:
Flori povas ben’,
kie ni disdonas,
amas
kaj pardonas,
spitas al ĉagren’.
3. Pacon donis
Vi,
pac’ plu devas veni
por, laŭ Di-promes’,
mondon
viva teni.
Helpu nin al far’,
se pri paco temas.
Kiu
plore semas,
plukos sen avar’.
4. = 1.
KOMM, HERR, SEGNE UNS • EG 170 • RG 343 • KG 147 • M kaj germana T: Dieter Trautwein 1978 • © Strube Verlag, München • E: Manfred Retzlaff 1983 (strofo 2), Adolf Burkhardt 1985 (strofoj 1 kaj 3) • TK 101
907
1. Dio benu vin
kaj protektu vin,
kaj ĝojo lumas super viaj vojoj.
Dio
benu vin kaj protektu vin;
en Liaj manoj restu timoj, ĝojoj.
1.-3. Amen, amen,
amen,
paŝu kun aŭdac’.
Amen, amen, amen,
venkos
Lia pac’.
2. Dio benu vin
kaj protektu vin.
Li al plej foraj steloj nomon donas.
Dio benu
vin kaj protektu vin.
Li viajn lumon kaj obskuron konas.
3. Dio benu vin
kaj protektu vin.
Li iris vojon de la am’ sindona.
Dio
benu vin kaj protektu vin.
Li gvidas vin per la Spirito bona.
DER HERR SEGNE DICH UND BEHÜTE DICH • EG (Württemberg) 563 • M kaj germana T (laŭ Nom 6,24-26): Ulrich Gohl 1970 • © Carus-Verlag, Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1986 • TK 126
908
Nun benu kaj protektu nin
la Patro,
Filo kaj Spirit’.
Favore Li rigardu nin
kaj donu Sian
pacon.
4-voĉa
rondkanto
DER HERR SEGNE UND BEHÜTE UNS • M: nekonata
verkinto • T: el la liturgio • E: Albrecht Kronenberger
2000
909
Eternulo, grace benu
kaj nin ĉiujn
gardu nun.
Kontraŭ ni vizaĝon tenu,
ke surfluu nin la
lum’.
Turnu Vin al ni kun grac’;
venu en la koron
pac’.
Laŭdu danke mi, savito,
Vin, ho Patro, Fil’,
Spirito!
Nom
6,24-26
ETERNULO, GRACE BENU • M (Werde munter): Johann Schop
1642, Morava Frataro 1661, kp. EG 475 • E (originale verkita):
Magda Carlsson-Bohman 1951 • AK 260
910
1. Protektu nin,
Dio, estu kun ni,
dum iro kaj dum reveno.
|: Kun akvo kaj
pan’
Vi estu kompan’.
Nin gvidu per Via beno. :|
2. Protektu nin,
Dio, estu kun ni,
eĉ kiam venas suferoj.
|: Plor’
ĉesu kaj larm’
pro lumo kaj varm’;
apudu nin
en danĝeroj. :|
3. Protektu nin,
Dio, estu kun ni,
nin gardu kontraŭ malbono.
|: Per forto
de l’ grac’
kreskadu la pac’,
libero,
kompren’, pardono. :|
4. Protektu nin,
Dio, estu kun ni,
nin gvidu kun Via beno.
|: La Sankta
Spirit’
al viv’ estu gvid’,
nin ŝirmu
dum ir’, reveno. :|
BEWAHRE UNS, GOTT • EG 171 • RG 346 • M (La paz del Señor): © Anders Ruuth (ĉ. 1968) 1984, kun afabla permeso • germana T: Eugen Eckert (1985) 1987, © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1999
911
Mi vin benos,
kaj vi estos beno,
vi
estos beno,
diras Li.
4-voĉa
rondkanto
ICH WILL DICH SEGNEN • M: © Siegmund Schmidt
1985 • T: Gen 12,1 • E: Adolf Burkhardt 1986 • TK 145
• kun afabla permeso de la komponisto
912
1. Ni iru en
paco,
ni iru en paco,
ni iru en paco
vojon, sur kiu ni
venis.
2. Ni iru en
paco,
ni iru en paco,
ni iru en paco.
Venis la hor’
adiaŭa.
3. Ni iru kun
beno,
ni iru kun beno,
ni iru kun beno.
Nin la Sinjor’
akompanos.
GEHN WIR IM FRIEDEN • M kaj strofoj 1-2: el Tanzanio, strofo 3: © Hermann Mahnke, kun afabla permeso • E (el la germana): Adolf Burkhardt • TK 153
913
Ho granda ĝojo,
ho granda
ĝojo,
ĝoj’ pri Jesuo,
ho granda ĝojo.
hause:
Muna da murna,
muna da murna,
sabo
da Yesu
muna da murna.
MUNA DA MURNA • ripetad-kanto el Niĝerio • E: Adolf Burkhardt 1986 • TK 140
Improvizu mem, ekzemple:
Ĝis la revido. Ĝis la revido.
Iru en paco. Ĝis la revido.
Dio vin benu. Dio vin benu.
Sur viaj vojoj Dio vin benu.
914
Vi, eterna Di’, nin fortigu, donu
benon.
Spiriton sendu Vian. Flamigu nin,
sur Via voj’ iri
ĝis fin’.
3-voĉa
rondkanto
VI, ETERNA DI’ • M: J. Trabsky •
nederlanda T: Jacqueline Roelofs-van der Linden • E: Jacques
Tuinder • kun afabla permeso
915
1. Branĉo de
l’ migdala arb’ reekfloras jam.
Same floros inter ni
la velkinta am’.
2. Malgraŭ
ĉiu sango-flu’ viv’ ne fluis for:
Bona vort’
en trista temp’, plena de valor’!
3. Milojn ja
milit-frenez’ falĉas kun kruel’.
Venkos per
facila vent’ softa floro-bel’.
4. Ho migdala
flor-abund’ – signo kaj proklam’:
Glore ĉiam
venkos viv’, venkos per la am’.
FREUNDE, DASS DER MANDELZWEIG • EG (Württemberg) 655 • M: Fritz Baltruweit 1981, el: Mein Liederbuch, Band I, 1981, © tvd-Verlag Düsseldorf • germana T: Schalom Ben-Chorin 1942 laŭ Jer 1,11, © Hänssler Verlag, D-71087 Holzgerlingen • E: Albrecht Kronenberger 2001