KRISTANA VIVO

LAŬDO – ADORO – DANKO

Psalmoj:
Psa 117 → 091.11
Psa 150 → 733
Kantoj:
Honor’ kaj laŭd’ al nia Di’ → 093
Laŭdkantu nun al via Di’ → 087.1
Al Vi, majesta Patro, estu glor’ → 087.7
Rondkanto:
Junaj kaj maljunaj kune laŭdu → 064
Ripetad-Kantoj:
Laŭdadu ĉiuj gentoj → 025
kaj aliaj el la Diservoj laŭ Taizé

446

Adoru kantante,
adoru kantante,
kantante, kantante.

3-voĉa rondkanto
ADORU KANTANTE • M: Hermann Stern 1970, speciale komponita por la evangelia himnaro «Adoru Kantante» • AK, p. 3

447

Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro. Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero. Al Vi ĉiuj Anĝeloj, al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj, al Vi Keruboj kaj Serafoj per voĉo senĉesa proklamas: Sankta, sankta, sankta Sinjoro, Dio de Legiaroj. Plenas ĉieloj kaj tero de l’ majesto de Via gloro. Vin la glora ĥoro de l’ apostoloj, Vin de l’ profetoj laŭdinda aro, Vin laŭdas de l’ martiroj brilanta armeo. Vin tra la tuta terglobo konfesas la sankta eklezio: Vin, la Patron de senfina majesto, adorindan Vian veran kaj unikan Filon, kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.

447.2

Vi reĝo de l’ gloro, Kristo. Vi de l’ Patro estas la Filo eterna. Prenonte sur Vin, liberigi la homon, Vi humile elektis la sinon de l’ Virgulino. Vi, venkinte la sagon de l’ morto, malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan. Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l’ Patro. Kiel juĝisto laŭkrede Vi venos. Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj, kiujn Vi savis per sango valorega; ke estu ni kun Viaj sanktuloj en eterna glor’ nombrataj.

447.3

Oni, prefere matene, povas aldoni:

Sanigu Vian popolon, Sinjoro, kaj benu bonvole heredon Vian. Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco. Tagon post tago ni Vin gloradas. Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne kaj de jarcentoj al jarcentoj. Bonvolu, Sinjoro, en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi. Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati. Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni, samkiel ni en Vi esperis. En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.

TE DEUM LAUDAMUS • Unisono 74 • M: gregoria, tonus simplex, 4a / 11a jc. • latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997

447.4

S: Estu laŭdata, Sinjoro, Dio de niaj patroj:
K: laŭdinda kaj gloregenda eterne.

S: Ni benu la Patron kaj la Filon kun la Sankta Spirito.
K: Ni laŭdu kaj superaltigu Lin eterne.

S: Estu benata, Sinjoro, en la firmamento ĉiela:
K: laŭdinda kaj gloregenda / kaj superaltigata eterne.

S: Sinjoro, elaŭdu mian preĝadon,
K: kaj mia voko al Vi venu.

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Ni preĝu. – Dio, Via favoro estas sen nombro kaj Via boneco estas trezoro senfina. Ni dankas al Vi pro ĉio, kion Vi donacis al ni, kaj petas, ke Vi ankaŭ estonte plenumu niajn petojn. Ne forlasu nin, sed pretigu nin por la eterna premio. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

448

1. Granda Di’, ni laŭdas Vin,
Viajn verkojn ni honoras.
Kun la mond’ ni klinas nin,
kaj pro Via fort’ Vin gloras.
Tra l’ miljaroj restas Vi,
la eterna sama Di’.

2. Antaŭ la eterna tron’
en la gloro de l’ ĉieloj
sonas unu-voĉa ton’,
ĉar savitoj kaj anĝeloj
kantas en potenca ĥor’:
«Sankta, sankta, la Sinjor’.»

3. Sankta, ho, Sinjor’, Regant’
de l’ ĉielaj regimentoj,
ĉiam estas Vi venkant’!
Ter’, ĉielo, maroj, ventoj,
plenas do de Via glor’,
tial laŭdas nia kor’.

4. Je honor’ de l’ Patro ni,
vir’, virino kaj infano,
kun la tuta Eklezi’
himnas pri la Dia amo.
Kaj je l’ trono de l’ Savant’
sonas nia laŭda kant’.

5. Ho, Spirito, sankta Reĝ’,
kiu ĉiam nin instruas
kaj konsolas; ni kun preĝ’
antaŭ Via glor’ genuas.
Kun la Fil’ kaj Patro Vi
ja eterne estas Di’.

GROSSER GOTT, WIR LOBEN DICH • Unisono 75 • GL 257 • EG 331 • KG 175 • RG 247 • M (Hursley = Grosser Gott): Lüneburg 1668, Wien ĉ. 1776, Leipzig 1819 • germana T: Ignaz Franz 1768 laŭ la latina Te Deum • E: H. A. de Hoog, 1971 en AK 13*

449

|: Te Deum
laudamus.
Ni laŭdas Vin, Sinjor’.
Orbis terræ
te laudat.
Vin laŭdas kosma ĥor’. :|

4-voĉa rondkanto
TE DEUM LAUDAMUS, WIR LOBEN DICH, O GOTT • el: Elisabeth von Thüringen, 1985 • M: Peter Janssens • latina-germana T: Hermann Schulze-Berndt • © Peter Janssens Musik Verlag, Telgte • E: Albrecht Kronenberger 1996

450

M (Lobet den Herren) → 091 «Vidu, la noktaj ombroj jam paliĝas»

1. Laŭdu la Estron, ĉar Li estas bona;
tre bele estas, nian Dion glori;
laŭdo por Li sonoras rave, ĉarme.

1.-6. Laŭdu la Estron.

2. Kantu komune dankon al la Estro,
gloru per harpoj Dion la majestan;
ĉar tre potenca Li, kun grandaj fortoj.
Laŭdu …

3. Li povas nube la ĉielon kovri
kaj al la ter’ laŭplaĉe pluvon doni;
herbon kreskigas Li sur sekaj montoj.
Laŭdu …

4. Manĝi Li donas por la kreitaro,
ankaŭ la bestojn nutras kvazaŭ patro,
eĉ junajn korvojn, kiuj Lin alvokas.
Laŭdu …

5. Danku Lin, kiu ĉiujn aĵojn kreis.
Ŝprucas la fonto de la vera vivo
el de l’ ĉielo, el de Lia koro.
Laŭdu …

6. Kristo Jesuo, Filo de l’ Plejalta,
donu per grac’, ke ĉiuj Viaj homoj
gloros eterne Vian nomon. Amen.
Laŭdu …

LOBET DEN HERREN, DENN ER IST SEHR FREUNDLICH • EG 304 • germana T: Nürnberg ĉ. 1560, Leipzig 1565 • E: Adolf Burkhardt 1982 • TK 96 [K007T]

451

1. Laŭdu ni Dion, la reĝon potencan de l’ tero.
Laŭdu al Li, ĉar Li estas la vojo kaj vero.
Ho kantu ni
gloron kaj dankon al Li:
Li estas nia espero.

2. Laŭdu ni Dion, ĉar ĉiun patrece Li vidas.
Tra la danĝeroj de l’ vivo Li ame nin gvidas.
Gardos Li nin,
kiel Li faris jam ĝin.
Firme pri tio ni fidas.

3. Laŭdu ni Dion, ĉar donis Li forton kaj sanon;
ĉiam fidele etendis al ni Sian manon.
Ofte jam Li
pruvis mirinde al ni
Sian bonecon kaj amon.

4. Laŭdu ni Dion, ĉar benis Li nian laboron,
sendis feliĉon, per paco plenigis la koron.
Pensu do ni,
kiom ni ŝuldas al Li!
Kantu ni laŭdon kaj gloron.

5. Laŭdu ni Dion, laŭdegu Lin tero kaj maro!
Laŭdu Lin preĝoj, laŭdegu Lin vorto kaj faro!
Danko al Li
sonu konstante ĉe ni:
Laŭdu Lin, ho kristanaro!

LOBE DEN HERREN, DEN MÄCHTIGEN KÖNIG DER EHREN • Unisono 81 • GL 258 • EG 316, 317 • KG 524 • RG 242 • M (Lobe den Herren = Praxis pietatis): 17a jc., religie: Stralsund 1665, Halle 1741 • germana T: Joachim Neander 1680 • E: Hugo Marx por la 4a Universala Kongreso Dresden 1908, HE 16, laŭ la tiama stilo reviziita de Adolf Burkhardt 1985 • TK 122

452

1. L’ Eternulon laŭdu ni, haleluja,
adorante tie ĉi, haleluja,
kun anĝeloj en la glor’, haleluja,
kantu kun ĝoj-plena kor’, haleluja.

2. Ĝoju, ĉar el Patra man’, haleluja,
venas ĉiutaga pan’, haleluja.
Danku pro anim-trankvil’, haleluja,
elaĉeto per la Fil’, haleluja.

3. Kun instiga elokvent’, haleluja,
sonu ĉiu instrument’, haleluja.
Ni kunkantu en ador’, haleluja,
laŭdon al la Di-Sinjor’, haleluja.

PRAISE THE LORD, HIS GLORIES SHOW • CP 20 • kp. HAM 147, HON 191, LBW 128 (M) • M (Llanfair): Robert Williams 1817 • angla T: Henry Francis Lyte • E: W. J. Downes • elektitaj strofoj: 1,4,5 • AK 14*

453

1. Nun Dion danku ni per mano, voĉo, koro!
Ĝojegas tuta mond’ pro Lia bonfavoro.
De frua infanec’ Li benis nin sen fin’,
kaj sur la tera voj’ ankoraŭ gvidas nin.

2. Ni preĝu nun, ke Li eterne apudestu;
en ĉiu ĝoja kor’ la paco bene restu;
per ama forta man’ Li ĉiam gardu nin,
ĝis fine en ĉiel’ ni danke gloros Lin.

3. Laŭdata estu Di’ la Patro, kaj dankataj
la Filo, la Spirit’, egale honorataj!
Al unu sola Di’ senĉese sonu ĥor’,
el tero kaj ĉiel’, de amo kaj ador’.

NUN DANKET ALLE GOTT • Unisono 79 • GL 266 • EG 321 • KG 236 • RG 233 • M (Nun danket): Leipzig (ĉ. 1630) 1636, eble de Martin Rinckart / Johann Crüger 1647 • germana T: Martin Rinckart (ĉ. 1630) 1636 laŭ Sir 50,22-24 • E: M. C. Butler, 1966 en HE 9 • AK 22

454

1. Laŭdu la ĉielan Reĝon, ho animo! Danku Lin;
Li pardonis, elaĉetis, resanigis, savis vin.
Haleluja!
Haleluja!
Dion laŭdu vi sen fin’.

2. Al la patroj en aflikto korfavora estis Di’,
ĉiam same beno-preta Lin ankoraŭ trovas ni.
Haleluja!
Haleluja!
Bonfarema restas Li.

3. Patre nin Li prizorgadas, ĉar malfortaj estas ni;
en la manoj ame portas; el danĝero savas Li.
Haleluja!
Haleluja!
Kompatema estas Di’.

4. Ho anĝeloj, kun ni kantu! Vi rigardas Lin en glor’;
Lin adoru suno, luno, ĉiu loko, ĉiu kor’.
Haleluja!
Haleluja!
Dion laŭdu kun fervor’.

PRAISE, MY SOUL, THE KING OF HEAVEN • HAM 365 • HON 422 • LBW 549 • M (Praise, my soul): John Goss • angla T: Henry Francis Lyte • E: Clarence Bicknell (1842-1918), 1966 en HE 19

455

1. Ho granda Dio, kiam mi rigardas
la mirindaĵojn, kiujn kreis Vi,
kaj ke senĉese Via amo ardas
por teni ĉion en plen-harmoni’:

refreno:

1.-4. |: Animo mia gloras Vin per kant’,
ho granda Di’, ho granda Di’. :|

5. |: Des pli mi laŭde gloros Vin per kant’,
kaj dankos Vin, ho bona Di’. :|

2. Pri Vi parolas la somera vento,
kaj floroj odorantaj en kampar’,
trilantaj birdoj en vesper-silento:
sennombraj voĉoj de la kreitar’.
Animo mia …

3. Miraklojn vidas mi en la biblio,
faritajn jam de tempo de Adam’;
dum ĉiuj jaroj de mond-historio
ne ĉesis Via graco-plena am’.
Animo mia …

4. Kaj kiam mi memoras pri la gloro
de mia savo per la Krist-ofer’,
mi klinas min kun adorad-fervoro,
dankante Vin kun pura kor-sincer’.
Animo mia …

5. Kaj fine falos ĉiuj temp-vualoj,
kaj bonvenigos min Imanuel’;
ravege sonos la anĝel-ĥoraloj;
ekĝuos mi la gloron de l’ ĉiel’.
Des pli mi laŭde …

O STORE GUD • SPB 11 • M (O store Gud): nekonata deveno 1889 • sveda T: Carl Boberg 1885 • E: W. J. Downes ĉ. 1966 • AK 30

456

M (Danke für diesen guten Morgen) → 128 «Dankon pro hodiaŭa tago»

1. Dankon al Vi, ho Patro nia,
dankon, Vi tiel amas nin.
Dankon, ke ĉiu dono Via
helpas koni Vin.

2. Dankon, Vi estas sun’ de l’ vivo,
dankon, en nia loĝas kor’.
Dankon, Vi gvidas sur deklivo
nin en trista hor’.

3. Dankon pro tiu bela tago,
dankon pro ĉiu eta bon’.
Dankon, ke suno, floro, lago
estas Via don’.

Plu improvizu mem.

DANKON AL VI, HO PATRO NIA • improviz-ekzemploj el NV 200

457

1. Ni danku la Sinjoron,
al Dio donu gloron
pro ĉiuj Liaj donoj,
abundaj trans bezonoj.

2. Li, praa origino
de vivo, korp’, animo,
prizorgi ne neglektas
kaj ilin plu protektas.

3. La korpon Dio nutras;
l’ animo ne forputras,
eĉ se ĝin pek’ inundis
kaj ĝin mortige vundis.

4. Li donis kuraciston
al ni, Jesuon Kriston;
el tombo venke iris
kaj vivon Li akiris.

5. La Vorto, Bapto, Manĝo –
jen Lia sav-aranĝo;
instruas nin Spirito
akcepti ĝin en fido.

6. Pro Kristo, Li pardonis
la pekon, vivon donis.
Eĉ pli en la ĉielo
abundos bon’ kaj belo.

7. Ni Vin petegas firme,
ke Vi plu viglu ŝirme
por grandaj kaj etuloj
en ĉiuj ter-anguloj.

8. Nin gardu en la vero,
eterne en libero,
por glori Vian nomon
per Jesu Kristo. Amen.

NUN LASST UNS GOTT DEM HERREN • EG 320 • M: ĉe Nikolaus Selnecker 1585 • plurvoĉeco: Johann Crüger 1649 • T: Ludwig Helmbold 1575 • E: Adolf Burkhardt 1990 • TK 150

458

1. Dankon diras ni, PatroDi’,
pro la sankta Ido Davida,
kiun Vi donis koni
en Jesuo, Filo Via.

refreno:

Al Vi gloro eterna!

2. Dankon diras ni, Patro-Di’,
pro la sankta nomo Via,
al kiu Vi preparis
loĝejon en niaj koroj. –
Al Vi gloro eterna!

3. Dankon diras ni, Patro-Di’,
pro la kredo kaj eterno,
kiun al ni Vi donis
per Jesuo, Via Filo. –
Al Vi gloro eterna!

4. Ĉiopova Sinjoro,
Vi kreis ĉion al la gloro,
pridonacis per povo
laŭ la vivobezono. –
Al Vi gloro eterna!

5. Al ni, krome, Vi donis
nutraĵon por la vivo eterna,
per graco nin indigis
per Jesuo Kristo. –
Al Vi gloro eterna!

6. Benu la Eklezion,
kaj savu de ĉiu malbono,
gvidu per la amo
al la ĉiela regno. –
Al Vi gloro eterna!

7. Sendu al ni la gracon,
kaj sanktigu la homaron.
Kiu estas malpura,
tiu pentofaru. –
Al Vi gloro eterna!

DZIĘKUJEMY CI, OJCZE NASZ • ŚK 469 • M: K. Pasionek • T: parafrazo malnovkristana el la Instruo de la dek du Apostoloj (2a jc.) • E: 1985 en NV 202*

459

Jubilante Dion,
jubilante gloru Lin.
Haleluja.

latine:

Iubilate Deo.
Iubilate Deo.
Alleluia.

6-voĉa rondkanto, ĉiu voĉo kantu ĝis la fino
IUBILATE DEO • Unisono 73 • RG 223 • KG 2 • kp. EG 181.7 • M: Michael Prætorius 1610 • T: Psa 66,1 • E: Kloster Kirchberg 1999

460

1. Animo, levu kanton
de ĝojo kaj admir’
por laŭdi la reganton
de ĉiu viva spir’!
La Estron supre glori
fariĝu sol-motiv’
por kredi kaj labori
dum tuta mia viv’.

2. Feliĉaj, kiuj konas
la Dion de Jakob’
kaj sin al Li transdonas
por juĝo aŭ aprob’!
Plej bona ĉi elekto,
plej bela ĉi trezor’!
Eterne sen difekto
teniĝas mens’ kaj kor’.

3. Ho kia Di-potenco,
neelĉerpebla fort’!
Ĝin pruvas, de l’komenco,
la verk’ de l’krea Vort’:
de l’ tero abundego;
ĉielo kaj stelar’;
de l’ fiŝoj granda grego
en vasta brua mar’.

4. Maljuston Li elbaras
kaj celas nur al bon’
por ili, kiuj staras
kun fid’ ĉe Lia tron’.
Promesojn Li plenumas
kun ĝoj’ laŭ propra vol’;
al subprematoj lumas
per helpo kaj konsol’.

5. En mort-danĝer’ disponas
Li sav-eblecojn mil,
kaj prete manĝon donas
al malsatanta fil’.
Ruĝigas Li la vangojn
eĉ per modesta pan’;
malliberejajn stangojn
disrompas Lia man’.

6. Tro feblas mia preĝo
por Lia inda glor’.
Li sola estas reĝo,
mi – nur velkinta flor’.
Sed ĉar mi apartenas
al Lia famili’,
mi Lian nomon benas
laŭpove nur des pli.

DU MEINE SEELE, SINGE • EG 302 • RG 98 • M (Du meine Seele): Johann Georg Ebeling 1666 • germana T: Paul Gerhardt 1653 laŭ Psa 146 • E: Adolf Burkhardt antaŭ 1975 • TK 6*

461

Laŭdu la Estron,
ĉar Li estas bona.
Laŭdu Lin. Gloru Lin.
Adoru Lin.

4-voĉa rondkanto
LOBET DEN HERREN, ALLE DIE IHN EHREN • EG 448 • M (Laŭdu): Herbert Beuerle 1967 laŭ Johann Crüger 1653/1662 • © Strube Verlag, München • E: Albrecht Kronenberger 1996

462

1. Neniam mi povos kalkuli
la spertojn de Dia favor’.
La ros’ ilin volas speguli
matene en nombro kaj glor’.
Neniam mi povos kalkuli
la spertojn de Dia favor’.

2. Simile al granda stelaro
sen nomo kaj sen numeral’
la amo briladas en klaro
eĉ inter la ombroj de l’ val’.
Simile al granda stelaro
sen nomo kaj sen numeral’.

3. Kalkuli neniam mi povas,
sed ho, ke mi danku des pli!
La pruvon de amo mi trovas
en gracaj mirakloj al mi.
Kalkuli neniam mi povas,
sed ho, ke mi danku des pli!

JAG KAN ICKE RÄKNA DEM ALLA • SPB 260 • M (Neniam mi povos): Albert Lindström 1889 • sveda T: Lina Sandell-Berg 1883 • E: Karl Olof Sandgren,1962 en EKA 8 • AK 28

463

1. Kun preĝo
al Reĝo
de l’ reĝoj ni venas.
Laŭd-krio
al Dio
eksonu el kor’.
Ni Lian grandan gloran nomon benas,
ĉar malamikon nian Li pelas for.

2. Li gvidas.
Ni fidas
la Di-providencon.
Apogas nin,
logas nin
Lia bonvol’.
En nia Di’ la vivo havas sencon.
Vin gardu de l’ malbono, ho Di-popol’.

3. Konsento
en tento
neniam okazu
nek rego
de l’ peko
nek ajna damaĝ’.
Tiranan forton nia Dio ĉasu.
Per fid’ Li nin provizas kaj per kuraĝ’.

WILT HEDEN NU TREDEN VOOR GOD, DEN HERE • LvK 414 • M (Kremser): tradicia nederlanda • nederlanda T: Adriaan Valerius • E: mozaiko el H. A. de Hoog 1954 kaj Leland Bryant Ross 1996: Kloster Kirchberg 2000

464

|: Al Vi ni kantas, ni laŭdas, laŭdas Vin, al Vi ni dankas, dankas, ho Sinjor’. :|

|: Kaj al Vi ni preĝas, kaj al Vi ni preĝas, kaj al Vi ni preĝas, ho Sinjor’, :|

|: al Vi preĝas, ho Sinjor’. :|

TIBJE PAJOM • M kaj rusa T: Dimitrij Stepanoviĉ Bortnjanskij • E: Alex Humet kaj Johan Donckerwolcke 1997, okaze de IF (Internacia Festivalo) en Trier, Germanio

Kiel la diversaj laŭdo-himnoj entenas variajn harmoniojn kaj akordojn, tiel ĉiu ajn speco homa, leona, agla, k.t.p. estas aparta himno el laŭdoj al Dio kaj fondita por Lia laŭdo.

Nikolaus el Cues

465

1. Dum krutas vojo,
Vi estas ĝojo,
dolĉa Kristo, ho Sinjor’.
En Vi ni havas,
kio nin savas,
certon de ĉiel-trezor’.
Rompas Vi ĉenojn
kaj sendas benojn.
Kiuj Vin fidas,
pace eksidas,
ne plu eraros. Haleluja.
Via proksimo
tiras el timo.
El Via korto
vivo aŭ morto
nin ne separos. Haleluja.

2. Se al Vi plaĉas,
nin ne damaĝas
pekoj, mondo kaj infer’.
Ĉion Vi ŝanĝos,
bone aranĝos,
kia estu la mizer’.
Vin do ni gloru
kaj Vin honoru
kun helaj tonoj,
ĝojaj resonoj,
ho bona Estro! Haleluja.
Al Vi jubilas,
kantas kaj trilas
buŝo kaj koro
en am-adoro,
alta majesto! Haleluja.

IN DIR IST FREUDE • Unisono 78 • EG 398 • RG 652 • M (In dir ist Freude): Giovanni Giacomo Gastoldi 1591 (por itala danco), religie Erfurt 1598 • germana T: Cyriakus Schneegass 1598 • E: Adolf Burkhardt 1990 • TK 152
• Rom 8,38-39

466

M (Ode to Joy) → 597 «Homoj, kantu ĝojo-kanton»

1. Ĝoje, ĝoje ni Vin gloras,
granda Di’, reganta Am’:
Koroj antaŭ Vi ekfloras,
kvazaŭ sub la suna flam’.
Ekforfandu tristajn nubojn,
pek-obskuron pelu for. Sci-
-o anstataŭu dubojn:
iluminu nin, Sinjor’.

2. Viaj verkoj Vin ĉirkaŭas
ĝoje: Tero kaj ĉiel’
Vin spegulas. Ade laŭdas
ĉiu stelo kaj anĝel’.
Kampo, bosko, valo, monto,
flora bedo, ŝaŭma ond’, ĉan-
-ta birdo, akva fonto –
kun ni laŭdas tuta mond’.

3. Ĉiam donas kaj pardonas,
benas kaj benatas Vi.
Ĝoj-naskanto, ni Vin konas,
fonto de l’ viv-harmoni’.
Patras Dio, fratas Kristo:
ĉies amon estras Di’. Nin
amigu, Instruisto.
Levu nin al ĝoj’ ĉe Vi.

4. Kantu, homoj, dum laŭdegas
la stelaro de l’ maten’:
Patra amo ĉion regas,
homojn ligas am-katen’.
Kantadante marŝu kune;
ni la venkon gajnis jam! Ĝoj-
-muziko gvidas sunen,
himno de triumfa Am’.

JOYFUL, JOYFUL, WE ADORE THEE • LBW 551 • angla T: Henry van Dyke • E: Leland Bryant Ross 1997 [K513T]

467

1. Tero, plaŭdu!
Mondo, laŭdu!
Kantu fortajn kantojn vi!
Ho anĝeloj
en ĉieloj,
ĝoje kantu vi kun ni!
Jen la ĉiopova Dio
kreis kosmon el nenio.
Gloru Lin, ho tera rond’,
tuta mond’!

2. Vi sablero
sur la tero,
ĉiu vivo sub la sun’,
ho fiŝaro
en la maro,
astroj vi, stelar’ kaj lun’,
vi, ho birdoj en aero,
ĉirkaŭanta atmosfero,
Dion, kiu kreis vin,
laŭdu Lin!

3. Nun en ĥoro
kun sonoro
ekjubilu tuta mond’.
Kun anĝeloj
en ĉieloj
kantu vi, ho tera rond’.
Laŭdu ĉiu kontinento,
ĉiu lando en konsento.
Diru dankon nun al Li,
ĉiuj vi!

ERDE SINGE • GL (Speyer) 848 • M: Köln 1741, versio el Kirchenlied • germana T: Johannes Jakob von Geissel 1835 • E: ĉe Kindler n. 2*

468

1. Dum ni iras tra la mond’, laŭdu Dion,
ni, en ĉiu temp’ kaj rond’, laŭdu Dion!
Havas sencon ĉiu tag’
kaj en ĉiu de komenc’
agas Dia providenc’!

refreno:

Ĉar Di’, nia Patro,
nin amas sen fin’,
al ni montras vojon
kaj mem
kondukas nin!

2. Pro ĝojiga la pejzaĝ’ laŭdu Dion,
pro l’ vidinda teatraĵ’ laŭdu Dion!
Dum aperas hela tag’,
bonon ĝojan danku ni,
ĝin donacis bona Di’!

3. Se minacas nin sufer’, laŭdu Dion,
se ekregos nin koler’, laŭdu Dion!
En veninta trista tag’
bonon pezan prenu ni,
ĝin destinis bona Di’!

GDY IDZIEMY POPRZEZ ŚWIAT • Śpiewnik p. 413 • M kaj pola T: © Zofia Jasnota • E: Serĉante Dion p. 9, kp. NV 223 • kun afabla permeso

469

1. Tero kaj ĉielo kantu
antaŭ Dio, plena de glor’.
Ĉie en la mondo grandu
Lia laŭd’ en ĉiu hor’.
Haleluja.
Servu Lin el tuta kor’.

2. Steloj, suno, lun’ sin klinas
antaŭ Dio, plena de glor’,
kaj neniam ili finas
laŭdon doni al Sinjor’,
haleluja,
servi Lin en ĉiu hor’.

3. Ankaŭ vi do ne silentu
antaŭ Dio, plena de glor’.
Vian dankon supren sendu,
laŭdu Lin per kant-sonor’,
– haleluja –
servu Lin en ĉiu hor’.

4. Kiam Li suferon sendas,
Li, la Dio plena de glor’,
vin kaj Lin ĝi ne disfendas,
se vi laŭdas eĉ kun plor’,
– haleluja –
servas Lin en tiu hor’.

5. Nin laŭdado interligu
antaŭ Dio, plena de glor’.
Lian laŭdon pligrandigu
ankaŭ nia tag-labor’.
Haleluja.
Servu ni en ĉiu hor’.

ERD UND HIMMEL SOLLEN SINGEN • EG 499 • RG 249 • KG 584 • M (Singing with a sword in my hands, Lord): Spiritualo • Paul Ernst Ruppel 1956 • T: Paul Ernst Ruppel 1956 laŭ la himno Corde natus ex parentis de Aurelius Prudentius Clemens ĉ. 400 • 3a strofo: Paulus Stein 1961 • © Verlag Singende Gemeinde, Wuppertal • E: Adolf Burkhardt 1974 • TK 1

470

Al Dio laŭdu tuta ter’,
Lin laŭdu la ĉiela sfer’.
Laŭdadu ni sen intermit’
al Patro, Filo kaj Spirit’.

PRAISE GOD FROM WHOM ALL BLESSINGS FLOW • HON 417 • M (Doxology): Jimmy Owens • angla T: Thomas Ken • E: Kevin Bourne

471

1. Dum homoj vivas sur la tero,
dum fruktas greno kaj oliv’,
Vi por ni ĉiuj estas patro. Ni dankas Vin pro ĉia viv’.

2. Dum homoj homajn vortojn diras,
dum vokas Via vort’ al pac’,
Vi Vin de l’ mondo ne retiras. Ni dankas pro Jesua grac’.

3. Vi nutras birdojn en arbaro,
Vi vestas florojn sur la kamp’;
fortika estas Vi remparo por ŝirmi nin en ĉiu temp’.

4. Vi estas lumo, viv’ eterna;
de l’ morto savas Via man’.
Al ni Vi donis Vian filon; Li estas nia viva pan’.

5. Al Vi ni do adoron faru,
pro kies am’ ekzistas ni;
Vi, Patro, Vi enmeze staru; parencoj Viaj estas ni.

ZOLANG ER MENSEN ZIJN OP AARDE • Unisono 88 • GvL 567 • LvK 488 • ZJ 575 • M: Tera de Marez Oyens-Wansink 1960 • nederlanda T: Huub Oosterhuis (1958) 1960 • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Adolf Burkhardt 1977 • TK 52* • kun afabla permeso

472

1. Ho anĝeloj! La Sinjoron
adoradu en ĉiel’!
Ĝoje laŭdu Lian gloron
suno, luno, ĉiu stel’!
Laŭdu Lin, ĉar Li regadas,
de la universo reĝ’,
kaj la mondoj obeadas
al konstanta Lia leĝ’.

2. Laŭdu pri la gloro Dia!
Ne pereos Lia vort’;
venkos sanktularo Lia;
neniiĝos peko, mort’.
Estu Lia pov’ laŭdata
de l’ ĉiela anĝelar’;
Lia nomo adorata
de la tuta kreitar’.

PRAISE THE LORD! O HEAV’NS • LBW 540 • HON 425 • M (Austria): Franz Joseph Haydn • angla T: The Foundling Hospital Collection, London 1796, alt. • E: Clarence Bicknell (1842-1918), 1966 en HE 7, 1971 en AK 7

473

1. Dio, reĝanta en ĉiel’,
ni vidas Vin en sun’ kaj stel’;
centro, anim’ de ĉiu sfer’,
sed kun ni ankaŭ sur la ter’.

2. Suno de l’ vivo! Hele Vi
vojon prilumas antaŭ ni.
Stelo de l’ nokto! Via glor’
esperon donas al la kor’.

3. Noktmezo, se Vi kaŝas Vin;
tago, se Vi surbrilas nin.
Arko ĉiela, Via ben’;
kaj nia peko, nub-kurten’.

4. Dio de ĉio sur la ter’,
fonto de lumo, amo, ver’;
antaŭ majesta Via tron’
malhela estas ĉiu kron’.

5. Per vero liberigu nin;
kun ardo ni adoru Vin;
en ĉiu koro brulu flam’
de sankta elĉiela am’.

LORD OF ALL BEING • M (Uffingham): Jeremiah Clarke, HAM 274 • angla T: Oliver Wendell Holmes, kp. CP 23 • E: Janet Caw, 1966 en HE 15, 1971 en AK 26

474

1. Sankta, sankta, sankta!
Dio adorata!
Frue en matena horo Vin alpreĝas ni.
Sankta, sankta, sankta!
Forta kaj kompata!
En tri personoj unu glora Di’!

2. Sankta, sankta, sankta!
Ĉe la vitra maro
ĵetas la sanktuloj siajn kronojn antaŭ Vi!
Tuta kerubaro
kun la serafaro
Vin adoradas, Eternulo, Di’!

3. Sankta, sankta, sankta!
Al la hom-okulo
peko vualadas nun la gloron de l’ vizi’.
Nur ĉe Vi troviĝas
plene, sen makulo,
amo perfekta, ĉiopova Di’!

4. Sankta, sankta, sankta!
Dio adorata!
De la tuta kreitaro sonas laŭdo-kri’.
Sankta, sankta, sankta!
Forta kaj kompata!
En tri personoj unu glora Di’!

HOLY, HOLY, HOLY, LORD GOD ALMIGHTY • Unisono 51 • LBW 165 • HAM 160 • HON 212 • M (Nicaea): John Bacchus Dykes 1861 • angla T: Reginald Heber 1826 • E: Agnes Burton Deans, Arthur Llewelyn Curry kaj aliaj, 1966 en HE 28 • AK 17
• Apo 4,2-11

475

1. Senmorta, senkorpa, plej saĝa Sinjor’,
malantaŭ lumego Vi kaŝas Vin for.
Ni benas kaj gloras Vin, Nom’ sen makul’,
senmanka, venkanta, la Antaŭtempul’.

2. Sendorma, senforma, en luma silent’
Vi regas la kosmon en plen-kompetent’.
La montoj de justo kaj nuboj de am’
sin interplektadas laŭ Via proklam’.

3. Vi donas la vivon al ĉiu vivant’,
kaj vivas en ĉiu, Vivanto-Vidant’.
Folioj sur arbo, ni kreskas, ho Di’,
kaj velkas kaj mortas. Konstantas nur Vi.

4. Patrego de gloro kaj lumo kaj pur’,
anĝeloj vualas sin, por en obskur’
Vin plene adori. Ho ni en egal’
komprenu: Vin kaŝas nur luma vual’.

IMMORTAL, INVISIBLE, GOD ONLY WISE • HON 242 • M (St. Denio): tradicia kimra • angla T: Walter Chalmers Smith 1867 • E: Leland Bryant Ross 1997
• 1 Tim 1,17

476

S: La Sinjoron gloru ni.
La Sinjoron gloru ni.
La Sinjoron gloru ni. Amen.
Halelu

K: |: Haleluja.
Haleluja.
Haleluja. Amen. :|

mungake:

Bani ngyeti Ba Yawe.
Bani ngyeti Ba Yawe.
Bani ngyeti Ba Yawe. Amen.
Hallelu

Hallelujah.
Hallelujah.
Hallelujah. Amen.

BANI NGYETI BA YAWE • Thuma Mina 2 • koruso el okcidenta Kamerunio en la mungaka-lingvo • E: Adolf Burkhardt 1988 • TK 135

Oni ripetadas laŭplaĉe, kun man-klakado.

477

1. Ĝoju, kantu pri l’ Dia glor’.
Sur la kampoj flor’ apud flor’.
Fiŝoj naĝas, ondas la mar’.
Birdoj flirtas, lumas sun-klar’.

refreno:

Dank’ al Kreinto,
laŭdo al Patro!
Gaje pro Li saltas mia koro.
Versojn mi skandas,
gloras kaj kantas:
|: Ĝoju kun mi pro mia Dio. :| (Amen.)

2. Ĝoju, kantu pri l’ Dia glor’.
Ĉies vivon donas Sinjor’.
Sur montar’, en rojo kaj lag’,
vivo floras, viglo kaj ag’.
Dank’ al Kreinto …

3. Ĝoju, kantu pri l’ Dia glor’.
Pligrandiĝas Lia favor’,
Lia graco tenas min, ĉar
Li min amas jaron post jar’.
Dank’ al Kreinto …

FREUT EUCH, FREUT EUCH, SINGT GOTT ZUR EHR • Zanmei Shi 307 • M kaj ĉina T: Xu Jifa 1980, © copyright control • germana T: © Günter Balders 1987 • E: Adolf Burkhardt 1999 • kun afabla permeso de Günter Balders

Danko-kanto post liberigo el prizono.

478

1. Kantu, danku vi al Di’, la kreint’ de l’ mond’.
Kantu, danku vi al Di’, aŭdu kun volont’.

2. Ĉiutage laŭd’ al Di’, nia viv’ ĝis fin’.
Ĉiutage laŭd’ al Di’, kiu amas nin.

3. Kore danku vi al Di’ por la vin’ kaj pan’.
Kore danku vi al Di’ por la sava man’.

4. Kantu, danku vi al Di’, la kreint’ de l’ mond’.
Kantu, danku vi al Di’, sekvu kun volont’.

SINGET, DANKET UNSERM GOTT • GL 277 • EG (reform.) 597 • KG 142 • M: Horst Weber 1963 • germana T: Kurt Rommel 1963 • © Strube Verlag, München • E: Guido Holz 1986*

479

Lian majeston mi proklamu,
ĉio vivanta Lin gloru,
Lin, la sanktan, la tre sanktan Dion,
nun kaj eterne. Amen.

4-voĉa rondkanto
ICH WILL DEN RUHM DES HERRN VERKÜNDEN • M kaj germana T (laŭ Psa 145): © Hans-Jürgen Hufeisen • E: Adolf Burkhardt 1986 • kun afabla permeso • TK 138

480

M (Vruechten) → 319 «Ho bela paska tag’»

1. Nun gaje kantu ni
por laŭdi la Sinjoron,
kaj donu ni al Li
honoron kaj adoron.

Ho danku ni al Dio
elkore kaj konstante;
glorante Lin pro ĉio,
kaj ĝoje Lin laŭdante,
laŭdante, laŭdante,
laŭdante.

2. Perdiĝis ni sen fort’,
de peko sklavigitaj;
sed per Jesua mort’
ni estas pardonitaj. Ho …

3. Pro ĉiutaga pan’,
kaj forto por laboro;
amikoj, amo, san’;
konsolo en doloro; ho …

4. Pro gvido sur la voj’;
feliĉo, bono, belo;
subteno en malĝoj’;
espero al ĉielo; ho …

5. Li patre amas nin,
forlasos nin neniam.
Ni do amadu Lin
kaj fidu Lin por ĉiam. Ho …

NUN GAJE KANTU NI • E (originale verkita): M. C. Butler, 1966 en HE 20 [K486T]

481

Halelu’, halelu’, halelu’, haleluja. Gloron al Di’!
|: Gloron al Di’! Haleluja. :|
Gloron al Di’! Haleluja. Gloron al Di’!

angle:

Praise ye the Lord!

france:

Gloire au Seigneur!

germane:

Preiset den Herrn!

greke:

Δοξα Θεου!

ruse:

Ĥvali ĥrista!

HALLELU-, HALLELU- • M kaj plurlingva T: tradiciaj • E: Albrecht Kronenberger 1996

482

M (Lasst uns erfreuen) → 613 «Vi, kreitaĵoj»

1. Vi, homoj de la granda Di’,
eklevu vian voĉon vi:
Haleluja, haleluja.
Eksonu ĉies nova kant’.
Laŭdata estu la Savant’.
Kantu ĝoje,
ĉiufoje:
Haleluja, haleluja, haleluja.

2. Potenca estu via kant’.
Ĝi sonu tra la tuta land’:
Haleluja, haleluja.
Glorata Patro kaj Sinjor’,
Spirito Sankta. Ni en ĥor’
kantu ĝoje,
ĉiufoje:
Haleluja, haleluja, haleluja.

VI, HOMOJ DE LA GRANDA DI’ • E (verŝajne originale verkita): Roel van Spronsen, 1954 en KELI-kantaro de Pietersberg 18* [K919T]

483

M (Valet will ich dir geben = St. Theodulf) → 308 «Al Vi, Sinjoro, estu»

1. Mi laŭdas Vin, Sinjoro,
mi laŭte gloras Vin.
Jubilas mia koro,
ĉar Vi altigis ĝin.
Laŭ Via sankta nomo
Vi kor-favoris min.
Mi estis povra homo,
sed Vi riĉigis min.

2. Vi faras farojn fortajn,
per forto vestu min.
Vi vekas membrojn mortajn,
el morto voku min.
Dankante Vin, Sinjoro,
mi firme fidas Vin:
En mia fina horo
Vi hejmen portos min.

MI LAŬDAS VIN, SINJORO • E (originale verkita, 1a strofo laŭ Magnificat): Albrecht Kronenberger 1989/1998 [K008T]

484

Mia kor’,
ho Sinjor’,
per ador’
kaj honor’
laŭdas Vin kun ĝojo kaj jubilo.

Tra la sfer’
de l’ aer’,
tra la ter’
ĝis infer’
sonu gaje ĉies muzikilo.

Vin ni dankas, Di’, pro Via gloro.

Junular’,
adoltar’,
kun fanfar’
kaj gitar’
harmonie benu Vin en ĥoro.

MIA KOR’, HO SINJOR’ • M (Maienzeit bannet Leid): ĉ. 13a jc. • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1994

Ni ne forgesu
glori, danki, beni, adori;
ĉar
nenio estas memkomprenebla.

485

1. Laŭdu Dion ĉie sur la stratoj.
Haleluja. Haleluja.
Laŭdu Lin, Li estas nia vivo.
Haleluja. Haleluja.

Haleluja. Haleluja.
Haleluja. Haleluja.

2. Laŭdu Dion, junaj kaj maljunaj.
Haleluja. Haleluja.
Laŭdu Lin, Li estas la espero.
Haleluja. Haleluja. …

3. Laŭdu Lin matene kaj vespere.
Haleluja. Haleluja.
Laŭdu Lin, Li estas nia ĝojo.
Haleluja. Haleluja. …

4. Laŭdu Lin, popoloj kaj nacioj.
Haleluja. Haleluja.
Laŭdu Lin, Li estas nia vivo.
Haleluja. Haleluja. …

LOBT DEN HERRN AUF STRASSEN UND AUF PLÄTZEN • M kaj germana T: anonimaj • E: Albrecht Kronenberger 1999

486.1

Laŭdu, popoloj, kaj gloru al Di’!
Servu volonte kaj ĝoju pri Li!
Ĉiuj landoj danku al Li!

3-voĉa rondkanto
LOBET UND PREISET, IHR VÖLKER, DEN HERRN • GL 282 • EG 337 • KG 537 • RG 42 • M (Lobet und preiset): tradicia, antaŭ 1913 • germana T (Psa 100,1-2): tradicia • E: el Pepu, birdanoj (Stefan Maul) • TK 2
• Psa 117,1 • Psa 67,5 kaj alialoke

486.2

Kantu kune
ni al Di’:
Dion benu nia eta
melodi’.

4-voĉa rondkanto
AUF, IHR FREUNDE, AUF UND SINGT • M kaj germana T: Karl Gottlieb Hering • E: Albrecht Kronenberger 1996

Plu improvizu mem.

486.3

Idoj de Dio, el-
kore gloru, laŭdu Lin.
Ĝoju jubilante, ĉar
via Dio amas vin.
Haleluja.
Haleluja.

ostinato ad libitum, ekzemple: (melodioj A ĝis H)

6-voĉa rondkanto
IDOJ DE DIO • M: Albrecht Kronenberger 1977 • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1989/1998

487

|: Ĉio spiranta Vin gloru, Sinjor’. Haleluja. Haleluja. :|

ostinato:

Haleluja.

germane:

Alles, was Odem hat, lobe den Herrn.

france:

Que tous les êtres louent Dieu, le Seigneur.

nederlande:

Alles wat adem heeft, love den Heer.

angle:

Praise ye the LORD in His mighty expanse.

4-voĉa rondkanto
ALLES, WAS ODEM HAT, LOBE DEN HERRN • EG (Pfalz) 621 • M: Hans Rudolf Siemoneit 1959 • © Strube Verlag, München • T: Psa 150,6 • E: Albrecht Kronenberger 1994

488

[ Jen senteksta
melodi’.
Propran tekston
trovu vi!]

4-voĉa rondkanto
M: el (tiama) Ĉeĥoslovakio • el konkurso dum la 12a Ekumena Kongreso de IKUE kaj KELI en Szombathely (1996) kaj poste estiĝis i. a. jenaj tekstoj:

1. La promeson donis Li:
«Ĉiam estas mi kun vi.»

Gerhard Hofmann

2. Kantu ni el tuta kor’
ĝoje, Di’, al Via glor’.

Daniel Chevalier*

3. Repaciĝu ni kun Di’,
vivo-fonto estas Li.

Kevin Bourne, laŭ la devizo de la dua Eŭropa Ekumena Kunveno, Graz 1997

4. Amikeco estas vera or’;
flegu ĝin dum ĉiu hor’.

Siegfried Krüger

  1. Loĝis am’ sur nia ter’:
    Kristo mem, la mond-esper’.

Kloster Kirchberg 1998

Serĉu mem aliajn tekstojn!

FIDO KAJ PETO

Psalmo:
Psa 91 → 097.6
Kantoj:
Ho manojn miajn prenu → 107
Nin irontajn Dio benu → 089
Ripetad-kantoj:
Restu kun la graco ĉe ni → 029
For estu timo → 033

489

Di’, Vin kredas,
Vin esperas,
Di’, Vin amas mia kor’.

Staros forte
mia fido
kontraŭ mort’, infer’, insido.

Kiam mia viv’ regresos,
mia lasta spir’ konfesos:

Di’, Vin kredas,
Vin esperas, Di’,
Vin amas mia kor’.

AN DICH GLAUB ICH, AUF DICH HOFF ICH • GL (Speyer) 909 • M kaj germana T: Speyer 1842 • E: Albrecht Kronenberger 1996

490

1. Sub ŝirm’ mirinda de potencoj bonaj
l’ estonton kun trankvil’ atendas ni.
Apudas Di’ vespere kaj matene,
kaj ĉiun novan tagon sendas Li.

2. Se temp’ antaŭa plu turmenton donas,
se tag’ malbona premas per angor’,
la savon donu, kiun Vi proponas,
ho Di’, por nia terurita kor’.

3. Kaj se kalikon donas Vi amaran,
sufero-plenan, pezan ĝis ekstrem’,
ni prenas ĝin el Via man’ amata
dankeme, fido-plene kaj sen trem’.

4. Se tamen Vi ankoraŭ donos ĝojon
pri tiu mond’ kaj ĝia brila sun’,
ni rememoros la iritan vojon:
nur Via estu nia vivo nun.

5. Dum ĉiu tera bruo iĝas febla,
por ni laŭtiĝu tiu plen-sonor’
el Via vasta mondo nevidebla,
akordoj ravaj de l’ eterna ĥor’.

VON GUTEN MÄCHTEN • kp. EG 65, RG 353 kaj 550 • M: Otto Abel 1959, © Verlag Merseburger Berlin GmbH • germana T: Dietrich Bonhoeffer 1944, nova versio 1951, © Christian-Kaiser-Verlag München • E: Adolf Burkhardt 1977 • TK 53

491

1. Kantadas mia buŝ’ al Vi,
ho ĝoj’ de mia kor’,
kaj sur la ter’ proklamas pri
l’ bonaĵoj de l’ Sinjor’.

2. Mi scias ke l’ eterna font’
de ĉiu graco Vi,
el kiu fluas por la mond’
la beno pli kaj pli.

3. De kiu venas la ĉiel’
en alta grandioz’?
De kiu por la kampa bel’
la pluvo kaj la ros’?

4. Kaj kiu ŝirmas nin en frost’
kaj kontraŭ la tempest’?
Pro kiu kreskas fruktoj, most’
kaj vino por la fest’?

5. De kie venas vivo-san’
al ni kaj al la plant’?
Kaj kiu tenas en la man’
la pacon por la land’?

6. Ho, mia Dio, estas Vi,
de kiu ĉiu fort’.
Vi gardo-staras apud ni,
ŝirmil’ ĉe nia pord’.

7. Vi nombras larmojn de kristan’
kaj kio premas lin.
Vi vidas larmon de infan’
kaj tuj sekigas ĝin.

8. Ek, ĝoje kantu, mia kor’,
kaj kuraĝiĝu, hom’!
De Dio venas ĉiu flor’,
la bon’ en via dom’.

9. Do, lasu Lin nun agi plu
kaj ne kontraŭu Lin!
La paco estos via ĝu’,
eterne gardos vin.

ICH SINGE DIR MIT HERZ UND MUND • EG 324 • RG 723 • M (Nun danket all): Johann Crüger 1653 laŭ psalmkanto • germana T: Paul Gerhardt 1653/1666 • E: Richard Hoppe, 1965 en EKE 16 / Adolf Burkhardt • AK 11*

492

Jen la arko ĉiela post diluv’.
Jen la beno de Dio post pereiga pluv’.

Pluv’ kaj sun’ en la mondo, pez’ kaj rav’,
en la homa animo loĝas pekem’ kaj sav’.

Dankon, Di’, por la pluvo, por la sun’!
Dankon por la suferoj samkiel por fortun’!

JEN LA ARKO ĈIELA • M: Harold Arlen 1939, el «The Wizard of Oz» • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 2000

493

1. Sinjoro, Vi ŝirmadis nin,
dum jaroj sekvis jarojn.
Popolo Via restis ni
kaj laŭdis Viajn farojn.
Se en aflikto kriis ni,
ĉiame apudestis Vi
kaj venkis ĉiujn barojn.

2. Jam ofte, konfesante ĝin,
ni ploris pekon nian;
sed tamen firme fidis Vin
kaj amis nomon Vian.
Vi gardis nin senĉese, por
ke ni neniam vagu for,
nek lasu vojon Dian.

3. El Viaj brakoj, ho Savant’,
perdiĝos ni neniam.
Konstante restos Vi helpant’,
nin ne forlasos iam.
Sub Via ŝirmo loĝis ni,
kaj rifuĝejo staros Vi
eterne kaj por ĉiam.

LORD, THOU HAST BEEN OUR DWELLING-PLACE • M (Luther’s Hymn): Martin Luther 1529 • angla T: Thomas Hornblower Gill • E: Florence Harriet Hanbury, 1966 en HE 108 • AK 166
• alia M: Ich steh an deiner Krippe hier → 245##

494

1. Ho Dio, tra jarmiloj Vi
fidele helpis nin;
do, prave kun espero ni
persistos ĝis kulmin’.

2. Se ŝtormoj venos kun minac’,
ŝirmilo estos Vi;
sufiĉaj Via brak’ kaj grac’;
timigos nin neni’.

3. Jam antaŭ ol aperis ter’,
ĉielo aŭ la mar’,
ekzistis Vi en la mister’
de l’ Dia potencar’.

4. Ĉe Vi eonoj pasas for
simile al vesper’;
aŭ al la lasta nokta hor’
je l’ brila sun-aper’.

5. Simile al rivera flu’
la tagoj glitas for,
kaj restas en memor’ ne plu,
kiel sonĝo je l’ aŭror’.

6. Ho Dio, tra jarmiloj Vi
fidele helpis nin.
Tra ĉia sort’ nin gardu, Di’,
ĝis glora la destin’.

O GOD, OUR HELP IN AGES PAST • Unisono 63 • HAM 165 • HON 366 • LBW 320 • M (St. Anne): William Croft 1708, kp. EG (Bayern) 658 • angla T: Isaac Watts 1708 • E: W. J. Downes 1966 • AK 165

495

1. Tagon nur, momenton nur mi prenas,
kio ajn okazas, jen konsol’:
Ĉion ja la Patro mane tenas,
ĉu mi timu do pri Lia vol’?
Li, havante por mi patran koron,
donas – jen saĝeco trans imag’! –
ĝojon kaj ripozon kaj doloron
ĉiufoje nur por unu tag’.

2. Mem Li akompanas min ĉiame
en aparta temp’ kun ties grac’.
Mian ŝarĝon Tiu portas ame,
kies nomoj estas Fort’, Sagac’.
Gardi Sian karan dum la plago,
tiun zorgon metis Li sur Sin.
«Via fort’ sufiĉos por la tago»,
ĉi promeso konsoladas min.

3. Helpu min do resti kaj kvieti
ĉe promesoj Viaj, kara Di’,
ne konsolon de la fid’ forĵeti,
kiun ĉerpu el la Skribo ni.
Helpu, Di’, ke ĉiu-cirkonstance
prenu mi el Via patra man’
tagon nur, momenton, ĝis mi transe
vidos ĝoje bonan landon jam.

BLOTT EN DAG, ETT ÖGONBLICK I SÄNDER • SPB 249 • NSB 490 • M (Tagon nur): Oscar Ahnfelt 1872 • sveda T: Lina Sandell-Berg 1865, 1872 • E: Magda Carlsson-Bohman, 1952 en EK 19 • AK 249

496

1. Min savas mia Dio,
do kiun timu mi?
En tento kaj mallumo
helpadon donas Li.

2. Se frontas min armeo
kaj granda ar-milar’,
kun Dio dekstra-mane
restados mia star’.

3. Atendu, do, animo,
fidadu je l’ Sinjor’;
subtenos Lia vero
en malfacila hor’.

4. El Lia forto – povo;
el Lia amo – ĝoj’;
dum paco vin benados
sur via tuta voj’.

GOD IS MY STRONG SALVATION • CP 501 • M (Christus, der ist mein Leben): Melchior Vulpius 1609, EG 516, GL 662 • angla T: James Montgomery • E: Arthur T. Maling, 1966 en HE 121 • AK 171

497

1. Eblas ja, ke falas mond’,
ke la burgoj en la rond’
ruiniĝe ĉiuj svenas.
Staru do en firma fid’,
Dio estas gard’ kaj gvid’,
la promeson tenas.

2. Eblas ja, ke ruz’ kaj tromp’
regas kun aroga pomp’.
Nur la bonon Di’ intencas.
Ne kverelu pri posed’,
ĝuo ofte estas ted’.
Fido paciencas.

3. Eblas ja, ke venkas krim’,
virto dronas en la tim’;
sed post ĉiu malprospero
vidos vi, ke la justul’
viva venas el la brul’,
levas lin espero.

4. Eblas ja, ke aĉas ter’;
ĉie regas la mizer’
de misformo kaj malbono.
Staru firme laŭ la prav’:
nur starante en la brav’
indos vi je l’ krono.

5. Eblas ja – okazu do!
Cedu vi sen «ve» kaj «ho»,
tim’ kaj zorgo ne utilas.
Luktu, via jen la gajn’!
Via viv’ kaj ĉio ajn
antaŭ Di’ trankvilas.

ES MAG SEIN, DASS ALLES FÄLLT • EG 378 • M: Paul Geilsdorf 1940, © Strube Verlag, München • germana T: Rudolf Alexander Schröder (1936) 1939, © Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main, kun afabla permeso • E: Guido Holz 1986*

497.6

Ho mia koro, kantu,
kantu al Di’, ĉar Li al vi
faris bonaĵojn abunde.

3-voĉa rondkanto • el Psa 103
LOBE DEN HERRN, MEIN LEBEN • EG (Pfalz) 619 • Rolf Schweizer 1987 • © Fidula-Verlag Boppard/Rhein und Salzburg • E: Albrecht Kronenberger 1996

498

1. Donu vizion de Vi, Di-Sinjor’!
Gravas nenio, krom Via estad’.
Fonto konstanta de mia pensado,
Via kunesto mia lumo kaj gard’.

2. Estu mia saĝo, ho Vi vera Vort’.
Mi kun Vi, Vi kun mi ĉiam, Sinjor’.
Patro Vi granda, infano mi vera,
kune ligitaj pro Via favor’.

3. Estu Vi ŝildo batala kaj glav’.
Dignon kaj ravon mi havu per Vi.
Estu ŝirmilo de mia animo;
tiru min supren, Fortego en mi.

4. Laŭdoj, riĉaĵoj ne logas min plu,
mia trezoro la Reĝo de glor’!
Mia heredo Vi estos ĉiame,
Vi la profunda deziro de l’ kor’.

5. Reĝo ĉiela, post venko sur ter’
ĝojojn ĉielajn mi ĝuos kun Vi.
Kio ajn venos, ho kore Amata,
Ĉioreganto, restu mia vizi’.

ROB TU MO BHOILE, A COMDI CRIDE • BE THOU MY VISION • VH 53 • HON 56 • M (Slane): irlanda tradicia melodio • T: antikva irlanda himno, 8a jc. • angla traduko: Mary Elizabeth Byrne kaj Eleanor Henrietta Hull • E: W. J. Downes, 1971 en AK 145

499

1. Aŭdu mian voĉon,
turnu Vin al mi.
Helpu min rapide, ho favora Di’.

2. Estas laciĝintaj
korpo kaj anim’.
Ĝemas mi senforte en ĉagren’ kaj tim’.

3. Akvoj min ĉirkaŭas,
ondoj de la mort’.
Savu min, eltiru min per Via fort’.

4. Tiam restariĝos
mia kor’ en Vi.
Ĉiam mi Vin gloros, ho favora Di’.

AŬDU MIAN VOĈON • M, laŭ motivo de Johann Sebastian Bach, kaj E, laŭ psalmaj motivoj: Albrecht Kronenberger 1993

500

1. Tiel ne sekuras io
kiel infanar’ de Dio,
ne la stel’ sur firmamento,
nek la bird’ en nest-silento.

2. Mem Li zorgas pri la bono
de la Siaj en Ciono.
Li kompatas ja ĉiame,
brake portas ilin ame.

3. Ĝoj’, mizero venos, iros,
sed nin ne de Li forŝiros.
El amikoj plej amika,
scias Li pri viv’ tragika.

4. Ĝoju, infanaro eta,
Di’ vin gardi estas preta.
Kiuj kontraŭ Li batalas,
senkondiĉe teren falas.

5. Ĉu Li prenas, ĉu Li donas,
Patro tamen same bonas,
kaj la cel’ de Lia amo
estas bono de l’ infano.

TRYGGARE KAN INGEN VARA • SPB 248 • M (Sekureco): sveda german-devena popolmelodio 1874 • sveda T: Lina Sandell-Berg 1856 • E: Magda Carlsson-Bohman, 1952 en EK 18 • AK 169

501

1. Okulojn levas ĉielen mi,
la manojn kune mi plektas.
Infan-amiko, al Vi, ho Di’,
mi volon, penson direktas.

2. Ĝojige estas, al kara Di’
volonte danki kaj laŭdi.
Mi certe scias: min vidas Vi
kaj ne rifuzas min aŭdi.

3. Por ĉiu bono Vin dankas mi,
por amo, kono, akiro.
Mi dankas, Patro, por multe pli
sen nomo kaj sen eldiro.

4. La manon tenu Vi super mi
en Patra bon’ sen ŝancelo.
Kreskigu min por la vivo, Di’,
en regno de la ĉielo.

JAG LYFTER ÖGAT MOT HIMMELEN • SPB 210 • M (Okulojn levas): Oskar Lindberg 1917 • sveda T: Johan Ludvig Runeberg 1857 • © Nordiska Musikförlaget, Stockholm • E: Karl Olof Sandgren, 1962 en EKA 45 • AK 23

502

1. Patro kaj Dio, Vi ege fidelas.
En Vi ne estas dubiga ŝancel’.
Vi ne ŝanĝiĝas, nek ĉesas kompati:
Restos eterne ja Via fidel’.

refreno:

Ege fidelas Vi.
Ege fidelas Vi.
Ĉiun matenon Vi benas min pli.
Ĉion necesan Vi mane provizis.
Ege fidelas Vi, Dio, al mi.

2. Vintre, somere, printempe, aŭtune
suno kaj luno kaj tuta ĉiel’
kununuiĝas por laŭde atesti
pri Via amo, favoro, fidel’.

3. Pek-libereco, trankvilo daŭrema,
Via instiga, enesta influ’,
forto por nun kaj espero por morgaŭ:
Jen miaj benoj, kaj dek miloj plu!

GREAT IS THY FAITHFULNESS • HON 186 • M (Faithfulness = Runyan): William Marion Runyan • angla T: Thomas Obadiah Chisholm • M kaj T © 1923, renovigita 1951 de Hope Publishing Co., Carol Stream, IL 60188, ĉiuj rajtoj rezervitaj, uzata kun permeso • E: Leland Bryant Ross 1997

503

1. En anim-sufero,
meze de dolor’,
Dion kun espero
fidu via kor’.

2. Vidas ĉiun ploron,
ĉion scias Di’;
vian kor-doloron
sentas ankaŭ Li.

3. Se en agonio
ĝemas la anim’,
preĝu vi al Dio,
fidu Lin sen tim’.

4. Ĉian kor-doloron
kiun sentas vi
– larmojn kaj angoron –
foren viŝos Li.

5. Kion ni suferas
sur la tera voj’,
plene ja superos
enĉiela ĝoj’.

6. Ho Savinto, donu
amon nun al ni;
per favoro kronu,
tiru nin al Vi.

OH! LET HIM WHOSE SORROW • M (Glenfinlas): Kenneth George Finlay 1882, HAM 433 kaj 494 • T: Heinrich Siegmund Oswald • angla T: Frances E. Cox 1841 • E: M. C. Butler, 1966 en HE 138 • AK 184

504

1. Patro elĉiela, Dio,
sur la teron sendu Vi
|: Vian sanktan am-radion,
sur la teron sendu ĝin. :|

2. Granda Dio, jen humile
surgenue petas ni.
|: Vin rigardas ni gefile:
Sendu Viajn gracojn, Di’! :|

OJCZE Z NIEBIOS • ŚK 481 • M: Stanisław Moniuszko • pola T: anonima • E: 1985 en NV 243*

505

1. Venkos ni en gloro,
venkos ni en gloro,
fine glore venkos iam ni.
Ho, en mia kor’
firme kredas mi,
ke fine glore venkos ni.

2. Ni iros man-en-mane,
ni iros man-en-mane,
iros man-en-mane iam ni.
Ho, en mia kor’
firme kredas mi,
ke man-en-mane iros ni.

3. Dio al ni helpos,
Dio al ni helpos.
Helpon iam sendos Li al ni.
Ho, en mia kor’
firme kredas mi,
ke Dio iam helpos nin.

4. Ni ne konas timon,
ni ne konas timon,
timon plu neniam konos ni.
Ho, en mia kor’
firme kredas mi,
ke timon ne plu konos ni.

5. Liberos ni pro vero,
liberos ni pro vero,
pro ver’ liberos fine ĉiuj ni.
Ho, en mia kor’
firme kredas mi,
ke fine ja liberos ni.

6. Vivos ni en paco,
vivos ni en paco.
Fine paco regos inter ni.
Ho, en mia kor’
firme kredas mi,
ke fine pace vivos ni.

WE SHALL OVERCOME • Unisono 119 • M (We shall overcome): usona Spiritualo • angla T: diversaj prilaborantoj de «I’ll overcome», la himno de la amerika movado pri civitanaj rajtoj, Charles Albert Tindley 1901 • E: Wouter Pilger kaj Adolf Burkhardt, 1974 en TK 9

506

1. Ne timu do,
kaptita de kor-angor’.
Fortas la viv’.
Ne timu do,
kaptita de kor-angor’.
Pli fortas viv’.

2. Ne timu do,
portata de Lia vort’,
vorto de l’ viv’.
Ne timu do,
portata de Lia vort’,
la vort’ de l’ viv’.

3. Ne timu do.
Jam vokas la nova tag’.
Logas la viv’.
Ne timu do.
Jam vokas la nova tag’
kaj logas viv’.

FÜRCHTE DICH NICHT, GEFANGEN IN DEINER ANGST • el: Fritz Baltruweit – Meine Lieder, 1996 • M, aranĝo kaj germana T: Fritz Baltruweit 1981 • © tdv-Verlag Düsseldorf • E: Albrecht Kronenberger 1999

507

1. Se nur al Dio vi konfidos
kaj daŭre vivos el esper’,
Li vin mirige ame gvidos
eĉ en tristeco kaj mizer’.
Fidante al la forta Di’
sur sablo ne konstruis vi.

2. Pro kio ĝemi zorgo-plene,
pro kio ve’ kaj plenda vort’?
Pro kio plori dummatene
pri via malagrabla sort’?
Fariĝas via kruco-voj’
nur pli peniga per malĝoj’.

3. La providencon nun fidele
sekvante iru al labor’,
kaj riĉa beno elĉiele
novigos sin en via kor’.
Kredante al la forta Di’
ne estos forlasita vi.

WER NUR DEN LIEBEN GOTT LÄSST WALTEN • Unisono 93 • GL 296 • EG 369 • KG 541 • RG 681 • M (Wer nur den lieben Gott) kaj germana T: Georg Neumark (1641) 1657 • E: Felix Ney, 1958 en LSN p. 44 s, prilaborita de Albrecht Kronenberger 1995

508

1. Vi, Dio, estas bona,
bonega Via faro,
jen milda, jen drakona,
sed ĉiam sen eraro.
Mi vivu, kiel volas Vi,
laŭame Vi decidas;
infane Vin mi fidas.

2. Vi volas min feliĉa
jam tie ĉi surtere,
je ĉiu bono riĉa,
servanta Vin libere.
Mi ĝoju do glorante Vin,
suferon ignorante,
ĉielon aspirante.

VI, DIO, ESTAS BONA • M (Was Gott tut): Severus Gastorius (1675)1679, Unisono 80 , EG 372, GL 294 , RG 684, KG 549 • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 1990

509

1. Pro la amo de l’ Sinjoro
ne timos ni.
Ne ŝanĝiĝas Di-favoro,
ne timos ni.
Nin vivigas Krista morto,
instruadas Lia vorto,
ŝirmas nevenkebla forto;
ne timos ni.

2. Se nin tentos akra provo,
ne timos ni.
Plene savos Dia povo,
ne timos ni.
Dion amu do kun fido,
Kriston servu kun avido,
sekvu al Spirita gvido;
ne timu vi.

3. Lumas antaŭ ni la vojo,
ne timas ni.
Fido kantas en malĝojo:
ne timas ni.
Nin ĉirkaŭos amo Dia,
zorgos pri bezono ĉia,
dum la tuta vivo nia
ne timos ni.

THROUGH THE LOVE OF GOD OUR SAVIOUR • M (Ar hyd y nos): kimra, tradicia, HON 178 kaj 319 • angla T: M. Peters • E: M. C. Butler, 1966 en HE 105 • AK 167

510

1. Li gvidas min! Ho bena vort’!
Konsolo en malgaja sort’!
Ĉar kie ajn mi trovos min,
la Dia mano gvidas min.

refreno:

1.-4. Li gvidas min! Li gvidas min!
Jes, propra-mane gvidas min;
fidele mi sekvados Lin,
ĉar Lia mano gvidas min.

2. Tra malĝojego kaj sufer’,
aŭ sur Edena flora ter’;
ĉe prosperado aŭ ruin’,
egale Dio gvidas min.
Li gvidas min …

3. La Dian manon tenos mi
sen plendo aŭ murmura kri’,
antaŭen marŝos kun obstin’;
kontenta, ĉar Li gvidas min.
Li gvidas min …

4. Kaj kiam post la viv-labor’
Li vokos min de l’ tero for,
sen timo mi sekvados Lin,
Li trans Jordanon gvidos min.
Li gvidas min …

HE LEADETH ME • LBW 501 • M (He Leadeth Me): William B. Bradbury • angla T: Joseph Henry Gilmore • E: M. C. Butler, 1966 en HE 147 • AK 175

511

1. |: Turnu Vin al ni, ho Sinjor’. :|
Turnu Vin al ni, ho Sinjor’.
Sinjoro, ho Sinjor’.

2. Estu inter ni, ho Sinjor’ …

3. Ni bezonas Vin, ho Sinjor’ …

4. Venu gvidi nin, ho Sinjor’ …

KUMBA YAH, MY LORD • okcident-hinda Spiritualo • E-aranĝo: Åke Ahlrén • TK 15

Plu improvizu mem!

512

1. Malplenas miaj manoj antaŭ Vi,
kaj fremdas Via nom’ kaj Viaj vojoj.
Ĉu homoj pravas, kiuj vokas Vin?
Ĉu vere post la morto sekvos beno?
Ĉu vere Vi la Dio de l’ futur’?
Mi volas kredi. Kial Vi kontraŭas?

2. Min duboj paralizas kaj nesci’.
Senpovo mia fikse min katenas.
Ĉu mian nomon Vi en Via man’
enskribis vere laŭ favoro Via?
Ĉu estos hejm’ en promesita land’?
Ĉu mi Vin vidos per okuloj novaj?

3. La vorton diru, kiu savas min,
konsolas min, kondukas min al paco.
Malŝlosu mondon vastan, sen limig’,
en kiu Via plena amo regas.
Vi kiel tagan panon donu Vin.
Vi estas mem la cel’ de miaj preĝoj.

IK STA VOOR U IN LEEGTE EN GEMIS • Unisono 87 • GvL 473 • ZJ 924 • M (Ik sta voor U): Bernard Maria Huijbers 1964 • nederlanda T: Huub Oosterhuis 1964/1983 • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E : Kloster Kirchberg 2000 • kun afabla permeso

Laŭ la sama melodio:

513

M (Ik sta voor U) → 512 «Malplenas miaj manoj antaŭ Vi»

1. La Eternulo vidis min, kaj jen,
denove mi naskiĝis, kaj saviĝis.
Al mi Li lumon donis en la nokt’,
novajn okulojn kaj vivantan koron.
Li ĉiam venis kun silenta fort’,
ame eltenas mian senpovecon.

2. Li traktas nin, Li iras en kaj el,
en Siajn manojn skribis nian nomon.
Loĝejon Sian faras Li en nin,
enplantas Sian vivon kiel arbon.
Kun ni Li ludas, Sia fianĉin’,
kaj kio estas ni, Li tion donis.

3. Al la amatoj donas Vi en dorm’,
en niajn sonĝojn Via nom’ semiĝas.
Vi mem nin faris pretaj je akcept’,
pluveroj, kiuj falas sur la arbojn.
Kaj kiel vento – kien iras ĝi? –
Vi tiel venos al amatoj Viaj.

DE HEER HEEFT MIJ GEZIEN EN ONVERWACHT • GvL 421 • LvK 487 • ZJ 559 • nederlanda T: Huub Oosterhuis 1964 • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Jan van Keulen, 1990 en TK 144 • kun afabla permeso [K868T]
• Psa 127,2

514

1. Jesuo, lumo de l’ anim’,
kun kia granda amo
Vi amis min, trans ĉiu lim’
penetris ĝia flamo.
Ho, donu, ke en mia kor’
eklumos ĝia brilo,
Dia Filo,
ke mi al Vi, Sinjor’
fariĝos taŭga ilo.

2. Vi helpu, ke ekloĝos jam
en la spirit’ nenio
krom Via graco, Via am’
kaj Via beno, Dio!
Forpelu ĉion, prenu for,
se io nin disigas
kaj min ligas.
Kaj ĉiam Vi, Sinjor’,
al bono min instigas.

3. Amiko, bona, bela ĝi
ja estas, ho Jesuo.
Beata venas ĝi de Di’,
plenigas min per ĝuo.
Kaj tial, kara Di-ŝafid’,
aperu al l’ orelo
krom la belo
nenio, ke en fid’
mi iru al la celo.

4. Savanto mia, al mizer’
kaj morto jam Vi iris.
Mokitan, krucumitan, per
la lanc’ Vin homoj ŝiris.
La vundojn Viajn tenu mi
eterne en memoro,
kaj en koro
mi ĉiam pensu pri
dorn-krono kaj doloro.

5. Ho, se la koro nun al Vi
malferma preta estus,
ke Via justo, kara Di’,
anstataŭ peko restus.
En la okuloj mia plor’
pri pento nun rakontas,
kaj mi hontas
Vin vidi, dum, Sinjor’,
Vi pri la am’ rakontas.

6. Ĉar Vi min amis, kiam mi
nenion bonan faris.
Jam tiam al la eklezi’
la vojon Vi malbaris.
Instruu min per Via vort’,
ĝis mi la vojon iros
kaj sopiros,
ke Via ama fort’
min el la mondo tiros.

O JESU CHRIST, MEIN SCHÖNSTES LICHT • M (Ich ruf zu dir): Hagenau ĉ. 1526/27, Wittenberg 1529, EG 343 • germana T: Paul Gerhardt • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 34 • AK 149

515

1. Donu pacon al la ter’.

1.-3. Ne forlasu nin.

1. Firme Vi al ni promesis helpi nin sen fin’.

1.-3. Ĉar nur Vi, nia Di’,
ĉar nur Vi, nia Di’,
tenas nin per patra man’.
Ne forlasu nin.

2. Donu liberecon, Di’. –
Ke por paco kaj libero agu ni sen fin’. –

3. Donu ĝojon, Di’, al ni. –
Eĉ pro bagatelaj ĝojoj danku ni sen fin’. –

GIB UNS FRIEDEN JEDEN TAG • GL (Speyer) 911 • EG 425 • KG 593 • RG 828 • M: Rüdeger Lüders 1963 • germana T: Rüdeger Lüders / Kurt Rommel 1963 • © Gustav Bosse Verlag, Kassel • E: Jiři Kořinek, en: Restu kun ni, 1a volumo, n. 14 / Albrecht Kronenberger 1999

516

1. De Dio mi ne lasos,
ĉar Li ne lasas min.
Kun Li mi ĉie pasos
sekure, sen deklin’.
Li min per forta man’
vespere kaj matene
prizorgas amo-plene
kun daŭra akompan’.

2. Lin laŭdu buŝo, koro,
ĉar ambaŭ donas Li.
Ho, kia graco-horo,
dum Lin memoras ni!
Perdiĝus ĉiu hor’
de viv’ sen Li surtere.
Kun Li ni vivos vere
nun kaj en Lia glor’.

3. Mi fido-plene celas
nur Lin en peza sort’.
Apudas Li, fidelas
al Sia propra vort’.
Al Li transdonu mi
animon, korpon, vivon
kaj iun ajn aktivon.
Pri mi disponu Li.

VON GOTT WILL ICH NICHT LASSEN • EG 365 • RG 671 • M (Von Gott will ich nicht lassen): Lyon 1557, religie: Erfurt 1563 • germana T: Ludwig Helmbold 1563, Nürnberg 1569 (elektitaj strofoj: 1, 5 kaj 3) • E: Adolf Burkhardt 1994*

517

1. Mi staras sub la Dia man’
kaj plu mi tie staros.
Nek tera ĝoj’ nek uragan’
min de l’ Sinjor’ forbaros.
Eĉ se disfalus tuta ter’,
ne falos tiu ĉi esper’,
ĉar Li ŝirmejon faros.

2. Li estas roko, firma fort’;
miraklojn oni vidas,
se oni pri la bona Vort’
atentas kaj ĝin fidas.
Li mem parolis, la Sinjor’;
kuraĝas tial mia kor’
kaj sian timon bridas.

3. La sorton, kiun sendas Li,
akceptas mi respekte.
En fid-trankvil’ atendas mi
la benon sensuspekte;
ĉar bona ĉiu Lia far’,
ŝirmata kvazaŭ per rempar’
mi vivas sendifekte.

4. Eĉ se profunde en mizer’
mi sidas, jen balzamo:
Mi scias: baldaŭ la koler’
foriĝos por ĉiamo.
Kareso, kio ŝajnas pik’!
Ĉu patro estus malamik’?
Li punas nur pro amo.

5. Fid-garantion mi, Kristan’,
en la promeso trovas,
ke min el Lia forta man’
nenio ŝiri povas.
Promesojn ja ne rompas Li;
la harojn eĉ elnombras Di’
kaj min al laŭdo movas.

ICH STEH IN MEINES HERREN HAND • EG 274 • M: Wittenberg 1529 • germana T: Philipp Spitta 1833 • E: Adolf Burkhardt 1976 • TK 30

Kantebla ankaŭ laŭ «Luther’s Hymn» → 493

518

M (Harre, meine Seele)

vaste konata

1. Fidu al Sinjoro,
mia anim’.
Li dum ĉiu horo
grace helpas vin.
Zorg’ fuĝas for
helpe de l’ Sinjor’.
Vian vintran hejmon kovros nova flor’.
Li ĉiutempe,
Li, am’ kaj bon’,
aŭdas vin helpeme
en plej-bezon’.

2. Fidu al Sinjoro,
mia anim’.
Li dum ĉiu horo
grace helpas vin.
Li el malĝoj’
igas esti ĝoj’.
Lia-grace iĝas bena mia voj’.
Dio eterna,
Vi scias ĝin,
kion koro fermas.
Ni dankas Vin.

HARRE, MEINE SEELE • EG (Württemberg) 623 • RG 694 • M (Harre, meine Seele): César Malan (1827) 1843 / Essen 1848 • germana T: Johann Friedrich Räder (1845) 1848 • E: Jiři Kořinek* el la ĉeĥa «Důvěřůj se v Pána» [K949T]

519

refreno:

Dio estas la ŝild’,
Dio estas la ŝild’,
Dio estas la ŝild’,
kun Li ne timas mi.

1. Mi kun timo pri futuro
paŝas plu kun malsekuro.
Vojon kovras la nebulo.
Dio estos mia sav’.

2. De vekiĝ’ min ĉiutage
nigraj zorgoj pelas plage;
sen ripoz’ mi iras vage.
Nur ĉe Dio estas pac’.

3. Mi senpacan mondon vidas,
kiu rabas, mon-avidas;
kiu stultas kaj militas.
Montru al ĝi vojon, Di’!

IMMER AUF GOTT ZU VERTRAUEN • M (Gimme dad ol’ time religion): tradicia usona Spiritualo • naciaj T: anonimaj • E: Restu kun ni 35, Dio benu p. 150

520

Abba, Patro! Tenu min
sole Via man’.
Mia volo ligu sin
nur al Via plan’.
Ne frostiĝu mia kor’.
Min ne lasu for.
Abba, Patro! Tenu min
sole Via man’.

angle:

Abba, Father, let me be
yours and yours alone.
May my will forever be
more and more your own.
Never let my heart grow cold,
never let me go.
Abba, Father, let me be
yours and yours alone.

ABBA, FATHER, LET ME BE • HON 5 • M kaj angla T: Dave Bilbrough • © copyright control • E: Kevin Bourne / Kloster Kirchberg 1999

521

refreno:

Al Vi mi fidas, Patro,
al Via patra am’.
Al Vi mi fidas, Patro,
al Via helpa man’.
Al Vi mi fidas, Patro,
en ĉiutaga pen’.
Forte mi kredas kaj esperas,
Dio, je Via ben’.

strofoj:

1. Min kiel polvereton
pelas senhalte la vent’.
De Vi dependas,
Dio potenca,
mia estad’ kaj ent’.

2. Estu ni ĉiam kune,
ĉiam Vin sentu la kor’,
por ke anstataŭ
timo infera
regu la Dia glor’.

3. Volas mi kiel fajro
teron varmigi per am’,
montri, ke Krist’ la
vojo kaj celo,
hela, heliga flam’.

LICZĘ NA CIEBIE, OJCZE • Śpiewnik p. 44 • M kaj pola T: fratino Magdalena • E: 1985 en NV 190*

522

1. Mi Vin kredas, Di’ mistera
en la Triunuo vera.
Mi Vin fidas, Dio kara,
kies plano senerara.

2. Ĉiopova, elĉiela!
Kiu ekster Vi fidela?
Mi esperas, ke mi havos,
kio min eterne savos.

3. Kvankam mia scio lamas,
bona Dio, Vin mi amas.
Super ĉio mi Vin celas,
ĉar Vi super ĉio belas.

4. Mi bedaŭras, ke mi pekis.
Vi en mi la penton vekis,
rekondukos min al ordo,
Dio de mizerikordo.

MI VIN KREDAS, DI’ MISTERA (originalo ne konata) • E: 1985 en NV 159*

523

1. Ondegaro preter lim’
frapegadas ĉe l’ anim’;
tamen en trankvilo mi
frontas al tempest-defi’:
Mia ankro tra l’ futur’
tenas min en plen-sekur’.

refreno:

Blovu kiom ajn ŝtorm-pel’
kontraŭ febla barka vel’:
Per la graco tenos min
Dia ankro ĝis la fin’.
Dio tenas min.
La ankro tenas min.

2. Ĉirkaŭ min en flus-inund’
la minacoj el profund’.
Jen hurlegas uragan’
kvazaŭ spiro de Satan’:
Min ne movas venta ŝok’,
ĉar mi kroĉis min al Rok’.

3. Kaj la ankro fiksis sin,
kvankam ventoj skuas min,
nevidata kablo ja
la tension portas tra
la plejforto de l’ skual’
ĝis la fina tajda fal’.

4. Preskaŭ min inundas ĝen’
kaj afliktoj kaj ĉagren’;
min delogi strebas tent’;
lumon kaŝas nuba vent’:
Sed en Krist’ kuraĝas mi:
ankro firma estas Li.

THOUGH THE ANGRY SURGES ROLL • M (My Anchor Holds): Daniel B. Towner 1902 • angla T: W. C. Martin 1902 • E: Leland Bryant Ross 1995
• Heb 6,19

524

1. Diaj promesoj ne trompas,
staras en rok-firma fort’,
ilin sigelas Jesuo
per Sia sango kaj mort’.

refreno:

1.-6. Eĉ se la tero bruliĝos,
monto kaj rok’ detruiĝos,
al la kredanto pruviĝos:
restas la Dia promes’.

2. Kiel Abramo jam faris,
levu l’ okulojn de l’ ter’;
dum vi kalkulas la stelojn,
kreskos jam fid’ kaj esper’.
Eĉ se la tero …

3. Kiam la voj’ mallumiĝis,
kredu, ĉar post la kurten’,
suno ja ne estingiĝis,
baldaŭ radios maten’.
Eĉ se la tero …

4. Kiam vin mond’ persekutas,
kredu, ĉar Dia Sendit’
kun vi trairos eĉ fornon;
fidu al Li sen hezit’.
Eĉ se la tero …

5. Kiam amikoj vin trompos,
kredu, ĉar via Jesu’
ĉiam vin gvidos, jes, ĉiam
savos Li vin de detru’.
Eĉ se la tero …

6. Baldaŭ vi estos nun hejme,
kredu, sub ĉiu mizer’,
tie ja estos realo,
kion vi kredis sur ter’.
Eĉ se la tero …

LÖFTENA KUNNA EJ SVIKA • SPB 254 • M (Diaj promesoj) kaj sveda T: Lewi Pethrus 1913 • © Förlaget Filadelfia / Libris Media AB. Svedio, presita kun permeso de Linx Music AB. Svedio • E: H. A. de Hoog, 1971 en AK 177 • kun afabla permeso
• Gen 15,5 • Dan 3,49-50

525

1. Se gvidas Jesuo survoje,
heliĝos eĉ ŝtorma veter’.
Kaj kiel birdeto mi ĝoje
jam rajtas Lin laŭdi sur ter’.
Li levis el morto kaj portis al la glor’.
Per Sia kor-sango Li pekojn viŝis for.
Jesuo, Jesuo,
Paŝtisto Jesuo
plu iras kun Sia ŝafar’.

2. Se venos ondegoj de l’ tento,
Jesuo rapidas al mi.
Dum dorna, troŝarĝa momento
Li portas la krucon sur Si.
Per fajro-kolon’ zorgas Li pri Izrael’,
per sang-nubo montras hejm-vojon al ĉiel’.
Jesuo, Jesuo,
Savanto-Jesuo,
manaon donacas Li plu.

3. Mi gvatas, ĉu el-oriente
leviĝus aŭroro de l’ ben’.
Mi ankaŭ aŭskultas atente
harp-sonojn de l’ reĝa alven’.
Ho, tiam kapablus ekkanti ankaŭ mi
la novan laŭd-himnon ĉielan antaŭ Di’.
Jesuo, Jesuo,
Fianĉo-Jesuo,
jam venu por porti min for!

KUN JEESUS ON OMANA MULLA • M (Törnvall): Emil Törnvall 1902, SPB 228 • finna T: O. H. Jussila • E: T. I. Haapalainen, 1971 en AK 178

525.4

Se ĉiu unu floron plantus,
ĉiu homo sur ĉi ter’,
kaj, anstataŭ pafi, dancus,
pagus per ridet’, ne per moner’;
se ĉiu al alia varmon donus
kaj pri forto ne plu fanfaronus;
se neniu plu alian pikus,
en mensogon ne plu sin implikus;
se la oldaj iĝus kiel junaj,
ŝarĝojn portus en strebadoj kunaj;
se fareblus tiuj «se» precize,
ja ne vivus ni jam paradize.
Tamen, kion la milit-amoko
preskaŭ fuŝis, komenciĝus: hom-epoko.

Peter Härtling
E (el la germana): Adolf Burkhardt 1985
en: Dia Regno (1986) 1/2

526

1. For tra la vastaj spacoj,
preter la sun-orbit’,
trans la trem-brilon stelan
atingas en preĝ’ spirit’.
Ĝi la flugilojn levas
alten el polva sort’,
Patron kaj hejmon serĉas,
frapante sur perlo-pord’.

2. Preme malvastas mondo,
trompas amik-fidel’,
trovas anim’ firm-punkton
nur ĉe la eterna cel’.
Nokto plej nigra helos,
ĉesos la larmo-font’,
kiam vi lernos iri
fidante sur preĝo-pont’.

3. Eta infan’ preĝanta
vivas en plen-sekur’,
fortas pli ol heroo
post lia kastela mur’.
Kie en mond’ ni migras,
tenu ni en memor’:
ĝem’ de preĝanto iras
rekt-voje al Patra kor’.

LÅNGT BORTOM RYMDEN VIDA • SPB 212 • M (Dahlöf): Julius Dahlöf 1906 • sveda T: Augusta Lönborg 1895 • E: Magda Carlsson-Bohman, 1962 en EKA 36 • AK 255

527

1. Dio, aŭdu nin.
Patro, pardonu nin.
Pekojn forgesu multfoje.
Voku nin, dum ni senvoje.
Patro, pardonu nin.

2. Dio, prenu nin.
Patro, akceptu nin.
Vi per la vorto alvenu,
nin en malforto subtenu,
Patro, akceptu nin.

PANIE, PRZEBACZ NAM • Śpiewnik p. 55 • M kaj pola T: fratino Magdalena • E: 1985 en NV 249*

528

1. Sinjor’, per forto vestu Vin,
subtenu nin kuraĝe.
Vi plu nin helpas kun inklin’
samkiel jam praaĝe.
Batalas ni je ĉiu hor’,
pri ni do zorgu pro favor’,
ĉe nia flanko staru.

2. Kun Via forta Di-Spirit’
venkante ni sukcesos
kaj, eĉ se daŭras la milit’,
Vin fine glor-konfesos.
Kuraĝu ni, ĉar post temp-er’
ni post batalo, post sufer’
atingos vivo-kronon.

3. En Vian manon, bona Di’,
trankvile ni do falos.
Ĉar helpon sendis Vi al ni,
Vi ĉiujn plu regalos,
kiuj el ĝoja kor-instig’,
fidante al la interlig’,
al Vi ekkantas himnon.

ZIEH AN DIE MACHT, DU ARM DES HERRN • GL 304 • EG 377 (strofoj 1, 2, 4) • M (Lobt Gott den Herren, ihr): Melchior Vulpius 1609 • germana T: Friedrich Oser 1865 • E: Guido Holz 1986 / Kloster Kirchberg 1998

529

1. Al Dio konfidante,
nenion timas mi;
Li gardas min konstante,
senŝanĝe restas Li.
Ekstere ŝtormoj muĝas,
sed vana la minac’;
al Dio mi rifuĝas;
interne estas pac’.

2. Vivadas mi sen manko,
ĉar Dio paŝtas min;
kun ama kora danko
mi ĝoje sekvas Lin;
Li ĉion klare vidas,
perfekta Lia sci’;
antaŭen Li min gvidas,
kaj iras mi kun Li.

3. Al kampoj verdaj, belaj,
mirige por okul’;
ĉieloj sune helaj
sen nubo kaj nebul’;
plenumo de espero,
veriĝo de vizi’,
al vivo kaj libero:
kaj iros Li kun mi.

IN HEAVENLY LOVE ABIDING • HON 246 • M (Penlan): David Jenkins • angla T: Anna Laetitia Waring laŭ Psa 23 • E: M. C. Butler, 1966 en HE 98 • AK 164

530

1. Al Vi, Sinjor’, la koron levas ni,
ĉar nia sola helpo estas Vi.
Unu-anime kaj kun plen-fervor’
la koron levas ni al Vi, Sinjor’.

2. El profundaĵoj de la peko-ŝlim’,
malvirto, dubo, kulpoj ja sen lim’,
mallumo densa, tento, kaj ruin’,
ho Dia Lumo, supren levu nin.

3. El nigra marĉ’ de peko kaj perfid’,
malindaj pensoj, skismo, kaj avid’,
balbuta lango pro hontanta tim’,
al Via Ver’ sopiras la anim’.

4. Super minacaj nuboj de fier’,
malam’, ĵaluz’, envio, malesper’,
ho Dia Amo, supren levu nin.
Starigu Vian regnon en la fin’.

5. «Rigardu supren!» sonas en orel’,
«La koron levu alten al ĉiel’!»
En plen-akord’ respondas ni en ĥor’:
«La koron levas ni al Vi, Sinjor’».

LIFT UP YOUR HEARTS • HON 304 • kp. HAM 491 • M (Woodlands): Walter Greatorex • angla T: Henry Montagu Butler • E: M. C. Butler, 1966 en HE 115
• Lam 3,41

531

M (Slane) → 498 «Donu vizion»

1. Estro de l’ vivo, atentu pri mi.
Sen Vi, mi vivas en nokta medi’.
Vigla aŭ dorma, ne solas mi dum
por mia vojo Vi estas la lum’.

2. Saĝo eterna, la Vorto de l’ ver’,
sankta Di-Patro, rok-firma esper’,
Viaj infanoj ni estu; la mond’
iĝu konkorda en ama respond’.

3. Donu la saĝon por tiu kompren’,
ke en la homoj loĝadas Vi mem.
Esti mi volas, ho Di’, en humil’
por aliuloj voj-montra lumil’.

HERR MEINES LEBENS • germana T: Renate Schiller laŭ traduko de Helga Rusche el Be Thou my vision • E (el la germana): Adolf Burkhardt 1982 • TK 94 [K439T]

531.4

Min lasu ĉe Vi resti,
ho mia kara Di’,
je l’ kredo volas esti
fidela ĉiam mi.
Ho, donu, ke ne mankos
al mi la konstantec’;
pro tio kore dankos
mi Vin en eternec’.

LASS MICH DEIN SEIN UND BLEIBEN • EG 157 • M (Valet will ich dir geben = St. Theodulph): Melchior Teschner 1614 • germana T: Nikolaus Selnecker 1572 • E: Manfred Retzlaff 1983 • TK 155

532

1. Jen ni konas la Dian volon, jen nenia ajn kon’.
Prilumu nin, Di’,
kiam provoj venos.

2. Jen ni vidas la Dian onton, jen nenia ajn vid’.
Konduku nin, Di’,
kiam duboj venos.

3. Jen ni sentas la Dian amon, jen nenia ajn sent’.
Subtenu nin, Di’,
kiam timoj venos.

4. Jen ni faras la Dian pacon, jen nenia ajn far’.
Inspiru nin, Di’,
por ke paco venu.

MANCHMAL KENNEN WIR GOTTES WILLEN • el «Neue Geistliche Lieder» (BE 285) • GL 299 • EG (Württemberg) 626 • KG 184 • RG 832 • M: Felicitas Kukuck 1967 • germana T: Kurt Marti 1965 (strofoj 1-3), Arnim Juhre 1966 (strofo 4) • © Gustav Bosse Verlag, Kassel • E: Guido Holz 1986 / Kloster Kirchberg 1998

SERVO KAJ RESPONDECO

Kantoj:
Kie fidon donas hom’ → 068
Patro, aŭdu novan preĝon → 070
Rom-katolika Meso:
La Ordono de Dio → 067

533

1. Vi ne havas manojn, Di’.
Prenu miajn.
Prenu miajn.
Ilin movu kaj konduku Vi.
Ili portu kaj tenu,
ili donu kaj helpu,
fariĝu kvazaŭ Viaj.

2. Vi ne havas piedojn, Di’.
Prenu miajn.
Prenu miajn.
Ilin movu kaj direktu Vi.
Ili iru kaj kuru,
ili saltu kaj dancu,
fariĝu kvazaŭ Viaj.

3. Vi ne havas lipojn, Di’.
Prenu miajn.
Prenu miajn.
Ilin movu kaj malfermu Vi.
Ili danku kaj gloru,
ili versu kaj benu,
fariĝu kvazaŭ Viaj.

DU HAST KEINE HÄNDE, HERR • M: © Hugo Scholter • germana T: © Alois Albrecht • E: Albrecht Kronenberger 1995, kun afabla permeso de la aŭtoroj

534

refreno:

Estas la temp’,
estas la horo:
Nun farendas ag’,
kiu gravas por la tag’
de l’ veno de l’ Sinjor’.

versoj:

1. Jesu’ ne demandos:
Kion ŝparis vi?
Kiom da mono vi havis?
Li demandos kontraŭe:
Kion donis vi,
kiun ŝatis vi pro mia amo?

2. Jesu’ ne demandos:
Kion manĝis vi?
Kiom da vino vi trinkis?
Li demandos kontraŭe:
Kiun servis vi,
kiun nutris vi pro mia amo?

3. Jesu’ ne demandos:
Ĉu kongresis vi?
Ĉu vi sufiĉe diskutis?
Li demandos kontraŭe:
Kion faris vi,
kiun amis vi pro mia amo?

4. Jesu’ ne demandos:
Kiom brilis vi?
Kia vin taksis la homoj?
Li demandos kontraŭe:
Ĉu vi konis min?
Ĉu vi taksis min amanta frato?

JETZT IST DIE ZEIT, JETZT IST DIE STUNDE • el: Weisst du wo der Himmel ist (IMP 3001) • M: Ludger Edelkötter • germana T: Alois Albrecht • © Impulse-Verlag Ludger Edelkötter, 48317 Drensteinfurt • E: Albrecht Kronenberger 1993/1998, kun afabla permeso de la poeto

534.5

Mat 25,31-40

31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; 32 kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; 33 kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. 34 Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; 35 ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; 36 nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. 37 Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? 38 Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? 39 Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? 40 Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

535

1. Mondon amas Di’.
Al Li apartenas
nia tuta viv’. Montru ni, ke venas
Lia am’ al mond’.

2. Mondon amas Di’.
Ĝin Li mem estigis,
propra-vole Sin al la mondo ligis.
Lia do la mond’.

3. Mondon amas Di’.
Fajro-lumo, nubo
kaj la sankta tend’ montras ekster dubo:
Dio en la mond’.

4. Mondon amas Di’.
En mallumo ĝemis
tuta kreitar’, ĝis lumige venis
Lia Fil’ al mond’.

5. Mondon amas Di’.
La diablo cedos.
Pro la mort’ de l’ Fil’ Regnon ni heredos.
Nova iĝas mond’.

6. Mondon amas Di’.
Vanas la rezisto
de la mort-potenc’: releviĝis Kristo –
vivo por la mond’!

7. Mondon gardas Di’
ame sub okuloj,
ĝis revenos Krist’, ne nur por piuloj,
sed por tuta mond’.

8. Mondon amas Di’.
Al Li apartenu
nia tuta viv’ kaj tra ni do venu
Lia am’ al mond’.

GOTT LIEBT DIESE WELT • Unisono 103 • EG 409 • GL 297 • RG 279 • KG 709 • M kaj germana T: Walter Schulz 1962/1970 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1975 • TK 41

536

1. Pli ol nur vort’ estas am’.
La amo estas vortoj kaj agoj.
Jesuo naskiĝis, signalo de amo,
signalo de amo por nia mond’.

2. Pli ol nur vort’ – la liber’!
Libero estas vortoj kaj agoj.
Jesu’ kruce mortis, signal’ de libero,
signal’ de libero por nia mond’.

3. Pli ol nur vort’ – la esper’!
Espero estas vortoj kaj agoj.
Jesuo leviĝis, signal’ de espero,
signal’ de espero por nia mond’.

LIEBE IST NICHT NUR EIN WORT • EG (Bayern) 650 • M: Gerd Geerken 1973, © Gustav Bosse Verlag, Kassel • germana T: Eckart Bücken 1973, © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1981 • TK 66

537

1. Amo de Dio estas kiel strando,
vento kaj vasto, kaj eterna hejm’.
Li nin permesas veni aŭ foriri,
«jes» al Li diri aŭ respondi «ne».

1.-4. Amo de Dio estas kiel strando,
vento kaj vasto, kaj eterna hejm’.

2. Serĉas liberon ni por krei, servi,
vivi kaj esti nia vera mem’;
tian liberon, kie kreskas revoj,
kie radikojn trovas arb’ kaj flor’.
Amo de Dio …

3. Sed staras muroj, kiuj nin dividas;
unu alian vidas nur tra krad’.
Ŝtonoj el tim’ konstruas la prizonon,
nia orgojlo estas sklava rob’.
Amo de Dio …

4. Dio, juĝante Vi nin liberigu!
Via absolvo gvidas al liber’
por la popoloj, rasoj, homoj, kien
Via kompata am’ etendas sin.
Amo de Dio …

GUDS KÄRLEK ÄR SOM STRANDEN OCH SOM GRÄSET • Unisono 105 • SPB 289 • M: © Lars Åke Lundberg 1968 • sveda T: Anders Frostensson 1968, laŭ Christa Weiss-Werner 1965, © AF Foundation Hymns and Songs, Verbum, Stockholm • E: Adolf Burkhardt 1980 • TK 72 (tie kun izometra melodio)

538

1. Nin antaŭiris Vi
tra la angora pord’.
Restu trovebla do
eĉ en mallumo.

2. Vi nia ŝuld-ofer’,
mem Vi pardon’ por ni:
Estu la pac’ de l’ kor’,
Jesu, eterne.

3. Vi iras tra la temp’
kun Via viva pan’,
panon de ĉiu tag’
donu hodiaŭ.

4. Ĉiam Vi antaŭ ni
iras al hom-mizer’:
Sendu kun paco nin,
Krist’, kaj kun pano.

DU SOM GICK FÖRE OSS • Unisono 107 • SPB 74 • M kaj plurvoĉeco: Sven-Erik Bäck 1959 • sveda T: Olov Hartman 1968 • © Nordiska Musikförlaget, Stockholm • E: Albrecht Kronenberger 1999

539

refreno:

Min faru ilo, ho Sinjor’, de Via paco,
ke mi amon donu, kie malam’,
ke mi pardonu, kie ofendado,
ke mi kunligu malpacantojn,

verso:

ke mi la veron diru, kie trompa ŝajn’,
ke mi konfidon semu, kie premas dub’,
ke mi esperon veku en la malesper’,
ke Vian lumon ekbruligu mi en nigra nokt’,
ke mi donu ĝojon, kie loĝas plor’.

refr.

verso:

Ho, lasu min strebi:
ne por esti konsolata,
sed ke mi aliajn konsolu,
ne por esti komprenata,
sed ke mi aliajn ja komprenu;
ne ke estu mi amata,
sed ke mi aliajn amadu.

refr.

verso:

Ĉar kiu donas, mem ricevos;
kiu sin forgesas, trovos;
pardoninton Di’ pardonos;
kiu mortas, iros al vivo eterna.

refr.

O HERR, MACH MICH ZU EINEM WERKZEUG DEINES FRIEDENS (ofte nomata: simpla preĝo de Sankta Francisko el Assisi) • EG 416 • RG 800 (T) • el: Souvenir Normand 1913 • M: Rolf Schweizer 1962/1969 • © Carus-Verlag Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1980 • TK 68

540

1.-4. En Via nomo faru ni
la paŝojn necesajn nun.

1. Donu kuraĝon, per la fid’
agi hodiaŭ kaj morgaŭ.

2. Donu kuraĝon, per la am’
vivi hodiaŭ la veron.

3. Donu kuraĝon, per esper’
nove komenci hodiaŭ.

4. Donu kuraĝon, per la fid’
kun Vi, Sinjor’, iĝi homoj.

LASS UNS IN DEINEM NAMEN, HERR • EG (Bayern) 634 • KG 149 • M kaj germana T: Kurt Rommel 1964, en Gott schenkt Freiheit • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1986 • TK 124

541

1. Donu nun okulojn,
kiuj, ho Sinjor’,
ankaŭ la fremdulojn
vidas kun favor’.

2. kaj orelojn, kiuj
pretas al aŭskult’;
malfermitajn mensojn
por kompren-rezult’;

3. manojn, kiuj lernas
servi al kunul’;
krurojn, kiuj portas
helpon sen skrupul’;

4. korojn, kiuj ĝojas
pri alies rid’;
buŝojn por instigi
al serena fid’.

5. Ho Sinjor’, vigligu
nin pri tiu tem’:
Ni nenion havas
sole por ni mem.

TAMA NGAKAO • HERR, GIB DU UNS AUGEN • EG (Bayern) 649 • kp. Thuma Mina 47 • M kaj maoria T: el Nov-Zelando • germana T: Friedrich Walz 1981 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1974 • TK 5*

542

1. Helpu, Di’, potence,
ke mi ne sensence,
ke mi ne sensence
vivu sur la ter’.

2. Gvidu miajn tagojn,
ke ne kaŭzu plagojn,
ke ne kaŭzu plagojn
mi al proksimul’.

3. Fiksu mian rolon,
ke mi Vian volon,
ke mi Vian volon
sekvu kun obe’.

4. Via helpo faru,
ke mi firme staru,
ke mi firme staru,
kie la bezon’.

Oni povas aldoni laŭplaĉe aliajn strofojn, ekzemple:

5. Helpu, Dio, ame,
ke ne pasu vane,
ke ne pasu vane
mia tera viv’.

HILF, HERR MEINES LEBENS • GL 622 • EG 419 • KG 547 • RG 825 • M: Hans Puls 1962 • germana T: Gustav Lohmann 1962, 3a strofo: Markus Jenny 1970 • © Gustav Bosse Verlag, Kassel • E: Rudolf Fischer (1a-3a strofoj), Jan kaj Karel Filip en Restu kun ni n. 23 (4a strofo), Adolf Burkhardt (5a strofo); kunmeto: Kloster Kirchberg 1998

Samtempe oni povas kanti jenan rondkanton:

542.6

Mi akompanos vin ĉiujn tagojn,
ĉiujn tagojn de l’ tuta viv’.

2-voĉa rondkanto
SIEHE, ICH BIN BEI EUCH ALLE TAGE • M: © Wolfgang Fischer 1967 • T: Mat 28,20 • E: Adolf Burkhardt 2000 • kun afabla permeso

543

1. Instigu nin, aŭskulti
la vorton de la ver’.
Ni dankas Vin
pro fido kaj esper’.

2. Instigu nin por vivi,
eĉ se kaŝiĝas senc’.
Ni dankas Vin
pro korpo kaj pro mens’.

3. Instigu nin labori,
ĉu kun, ĉu sen prefer’.
Ni dankas Vin
pro nia bela ter’.

4. Instigu nin, por servi
hodiaŭ laŭ bezon’.
Ni dankas Vin
pro ĉiu Via don’.

5. Instigu nin silenti,
ripozi post labor’.
Ni dankas Vin
pro ĉia kor-favor’.

6. Instigu nin, por fidi
unike Vin, Sinjor’.
Ni dankas Vin,
ĉar Vi ne restas for.

HERR, GIB UNS MUT ZUM HÖREN • GL 521 • EG (Bayern) 588 • KG 567 • RG 258 • M kaj germana T: Kurt Rommel 1964 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1980 • TK 76

544

1. Eternulo, granda Dio,
en majesto regas Vi
astrojn en plen-harmonio,
fluon de mond-histori’.
Donu saĝon
kaj kuraĝon,
por ke regu Vi en ni!

2. Jen minacas nin potenco
de l’ malbono sur la ter’,
kaj insidas kun intenco
kapti nin por la infer’.
Donu saĝon
kaj kuraĝon,
por nin savi el danĝer’.

3. Ŝiras eklezion Vian
kredataĵoj en sincer’,
ĉar ne karitaton Dian
montras ni en Krist’-liber’.
Donu saĝon
kaj kuraĝon,
unuigu nin en ver’.

4. Fondis regnon Vi, ho Kristo,
por bon-farto de l’ homar’;
ĝin etendi kun persisto
strebu ni, la Di-idar’!
Donu saĝon
kaj kuraĝon
cele servi sen erar’!

5. Granda la honoro nia
partopreni en labor’
kun la mond-Savanto Dia –
Lin konfesas ni Sinjor’,
en fidelo
ĝis ĉielo
kaj la promesita glor’!

ETERNULO, GRANDA DIO • M (Rhuddlan): kimra, tradicia, HAM 556, HON 285, LBW 418 • E (originale verkita): W. J. Downes 1968 • AK 12

545

Esti por ĉiuj servisto,
frato, helpant’, laŭ Lia model’,
jen, post la veno de Kristo,
sola cel’.

4-voĉa rondkanto
ALLEN HELFEN UND DIENEN • M: Rudolf Irmler ĉ. 1966 • germana T: Christian Morgenstern • E: Adolf Burkhardt 1967 • TK 154

546

refreno:

Aŭdu, fil’,
Dian voĉon nun,
vokas Patra am’ vin al brakum’.
Manĝu, trinku en konkord’,
amu vi laŭ Krista vort’.
Halelu, halelu, halelu, haleluja!

versoj:

1. Laŭdu la Sinjoron kant’,
laŭte sonu ĝi tra land’.
Laŭ promeso de l’ Savant’,
daŭros nia viv’ plu.

2. Estas de Jesu’ ordon’
amo al proksima hom’.
Eĉ post lasta tomba dom’
daŭros nia viv’ plu.

3. Se ni vivos nur laŭ Krist’,
mortos en ni egoist’,
ni feliĉos en persist’,
daŭros nia viv’ plu.

4. Nia celo: unu mond’,
unu familia rond’,
kaj kun Patro la renkont’;
daŭros nia viv’ plu.

5. Kun la Krista eklezi’
ni atendu. Venos Li.
Kun Krist-nom’ revivos ni,
daŭros nia viv’ plu.

AŬDU, FIL’ (originalo ne konata) • M kaj E: Restu kun ni 4*, NV 192*

547

1. Tutan mondon plenigas Dia amo.
De boneco plenas ĉiu tag’.
Ĉiutempe aŭdiĝas ĝojo-gamo,
dum ni serĉas Lin en nia vag’.

refreno:

Kiel ni vivu, diru, ho Sinjoro!
Kie la vojo? Kiel trovi ĝin?
Kie la vero por la homa koro?
Ja vivo, vojo, vero estas Vi.

2. Via am’ estas ne nur vorto pia,
ĉar sen faroj estus ĝi sen senc’.
Nek elkanti ĝin povos koro nia,
nek ampleksos ĝin la homa mens’.

3. Ni ne perdos, ho Dio, amon Vian,
kiun vekis Vi en nia kor’.
Ĝi ĝojigas de l’ vivo aĝon ĉian,
montras vojon en danĝera hor’.

CAŁY ŚWIAT JEST PEŁNY TWEJ MIŁOŚCI • Śpiewnik p. 411 • M kaj pola T: Wiesław Kądziela • E: NV 254*

548

1. La birdoj de l’ ĉielo,
paseroj, merloj, korvoj,
instruas nin dirante:
«Ne havu tro da zorgoj.»

2. Surkampe ĉiu floro,
lilio kaj levkojo,
instruas nin dirante:
«Restadu en la ĝojo.»

3. Skarabo sur rubejo,
urtiko, heleboro,
instruas nin dirante:
«La etajn ne ignoru!»

4. La pontoj jam faritaj
de niaj antaŭuloj
instruas nin dirante:
«Vi estu dankemuloj!»

5. Fabrikoj, magazenoj,
eĉ ekleziaj domoj,
instruas nin dirante:
«Pli gravaj estas homoj.»

DIE VÖGEL UNTERM HIMMEL • EG (Pfalz) 661 • M: © Martin Gotthard Schneider 1975 • T: Rudolf Otto Wiemer 1974, © Kaufmann Verlag, Freiburg • E: Albrecht Kronenberger 1994

549

1. Kiel en lern-kajero
iu tasko tre peza,
tiel strangas la vivo.
Unu granda demand’:
Kio la plej grava?
Kio la plej bela?
Kio vera, unika, alloga,
pli kara ol vivo mem?

2. Sian propran respondon
ĉiu devas eltrovi.
Nur ĉi tiu feliĉos,
kiu konas ĝin mem:
Kio la plej grava?
Kio la plej bela?
Kio vera, unika, alloga,
pli kara ol vivo mem?

3. Sur la brusto kruceto
brilas ĉiam amike.
Nur unika rigardo,
kaj mi scias de nun,
kio la plej grava,
kio la plej bela,
kio vera, unika, alloga,
pli kara ol vivo mem.

4. Ami ĉiam denove,
ami ĉiam pli arde,
daŭre esti kun Dio,
kune iri tra l’ mond’:
Tio la plej grava.
Tio la plej bela.
Tio vera, unika, alloga,
pli kara ol vivo mem.

KIEL EN LERN-KAJERO (originalo ne konata) • M: buŝe transdonita • E («Kiel en la kajero»): NV 225*

550

1. La jena miraklo
min ravis plej multe,
ke mondo ne estis
nek firmament’,
nek arbo sin montris,
nek monto altiĝis,
la luno ne ŝvebis,
nek brilis sun’.

2. Ne ŝaŭmis potence
la ondoj de l’ maro,
nek io ajn estis
en vaka spac’.
Plenigis ĝin dense
la Dio plej-pova,
estulo plej milda.
Ho sankta Di’,

3. Vi kreis ĉielon,
estigis la teron,
la homon provizis
per multa bon’.
Min faru kredanta,
prudenta kaj saĝa
kaj forta, por agi
laŭ Via vol’.

DAS ERFRAGTE ICH UNTER DEN MENSCHEN • M (Mein Zuflucht alleine): Münster 1677 • T: bavara preĝo Wessobrunner Gebet, komence de la 9a jc. • E: Wilhelm Herrmann, 1985 en Germana Antologio p. 22 • kunmetita de Albrecht Kronenberger 1993

551

strofoj:

1. Sur polvo-plena voj’
kaj en brulanta sun’
Li iris instruante pri pardono.
Li manĝis kun pekul’,
putino, doganul’.
Li klinis sin al kiu ajn bezono.

refreno:

Ho, Majstro,
la vojon antaŭ mi mi iru, kiel iris Vi.
Ho, Majstro,
la homojn ĉirkaŭ mi mi amu, kiel amis Vi.
Ho Majstro,
la fremdan ŝarĝon mi brakumu, kiel faris Vi.
Ho, Majstro,
mi ĉiam fortos, se la krucon portos mi kun Vi.

2. Sur tiu sama voj’
ni sekvu Lin kun ĝoj’,
Li nin instruas amon kaj pardonon.
Al ĉiu malamik’
sen plua polemik’
ni klinu nin, al li farante bonon.
Ho, Majstro, …

MÓJ MISTRZU • Śpiewnik p. 417 • M kaj pola T: fratino Magdalena • E: Józef Zielonka, 1985 en NV 252*

552

M (Quem pastores) → 250 «Aŭdu, sonas pastoralo»

1. Vin obeas vento, maro,
suno, luno, kaj stelaro;
kun humila petegaro
ankaŭ ni adoras Vin.

2. Benu ĉiun vojaĝanton;
oceano-transiranton;
de la hejmo for-migranton –
gardu ĉiun de ruin’.

3. Estu ĉiuj postlasitaj
al ni reunuigitaj;
pli amindaj, Krist-imitaj
tiam ili trovu nin.

4. Sur la vojo nin direktu;
se ni pekas, nin korektu;
de malbono nin protektu;
el danĝero savu nin.

5. Dum la tuta vivo nia
sekvu nin la beno Dia;
kaj per gvida mano Via
ĉiam kondukadu nin.

6. Dio, ame Vin klinante,
hom-animojn kompatante,
plipretigu nin konstante
por ĉielo en la fin’.

LORD, THE WIND AND SEA OBEY THEE • angla T: Percy Dearmer • E: M. C. Butler, 1966 en HE 243 • AK 146 [K499T]

553

1. Ĉion al Jesu’ mi cedos.
Ĉion donos mi al Li.
Ĉiam mi Lin ame fidos.
Tage vivos Li en mi.

refreno:

1.-3. Ĉion cedas mi.
Ĉion cedas mi;
ĉion mi al vi, Savanto,
ĉion cedas mi.

2. Ĉion nun al Li ni cedu.
Ĉiam vivu ni por Li.
La Spirito nin posedu.
Uzu nin, ho nia Di’.
Ĉion cedas mi …

3. Ĉion al Jesu’ mi cedis.
Sanktan flamon sentas mi.
Ĝojon, kian mi ne kredis,
mi ricevis, dank’ al Li.
Ĉion cedas mi …

ALL TO JESUS I SURRENDER • M: Winfield S. Weeden • angla T: Judson W. van Deventer • E: David Featherstone, 1987 por la jubilea Universala Kongreso en Varsovio

554

Mi volus ion fari kio Vin honoras, Di-Sinjoro,
mi volus ion fari kio Vin honoras,
por la amikoj,
por la najbaroj,
por ĉiu kiun mi renkontas.
Mi volus ion fari kio Vin honoras, Di-Sinjoro.

JAG SKULLE VILJA • M: © Göte Strandsjö 1973 • sveda T: el Jag sjunger ditt lov dagen lang, laŭ afrika preĝo • E: Adolf Burkhardt 1979 • TK 64 • kun afabla permeso

555

1. Replenigu mian lampon, ke ĝi brilu,
replenigu ĝin, ho Sinjor’.
Replenigu mian lampon ke ĝi brilu,
ke ĝi brilu ĝis tagiĝa hor’.

refreno:

1.-5. Hosana!
Hosana!
Kantu laŭde al la Reĝa Reĝ’.
Hosana!
Hosana!
Kantu laŭde al la Reĝ’.

2. Renovigu mian koron, ke mi amu,
renovigu min, ho Sinjor’.
Renovigu mian koron, ke mi amu,
ke mi amu el kristeca kor’.
Hosana! …

3. Refortigu mian korpon, ke mi servu,
refortigu min, ho Sinjor’.
Refortigu mian korpon, ke mi servu,
ke mi servu en la Di-labor’.
Hosana! …

4. Refreŝigu mian voĉon, ke mi kantu,
refreŝigu min, ho Sinjor’.
Refreŝigu mian voĉon, ke mi kantu,
ke mi kantu en eterna ĥor’.
Hosana! …

5. Repurigu mian vivon, ke mi sanktu,
repurigu min, ho Sinjor’.
Repurigu mian vivon, ke mi sanktu,
ke mi sanktu antaŭ Via glor’.
Hosana! …

SING HOSANNA / PUT SOME OIL IN MY LAMP / GIVE ME JOY IN MY HEART • HON 153 • M (Sing Hosanna) kaj angla T: tradiciaj • E: Leland Bryant Ross 1997

556

Ho, rigardu min, kompatu min, kompatu min,
ĉar solec’ premas min. Mi sidas en mizer’.

Psa 25,16
2-voĉa rondkanto
HO, RIGARDU MIN (originalo ne konata) • M: anonima • E: Josef Grabmaier 1983 / Adolf Burkhardt 2001

557

1. Orele do aŭskultu vi,
kiun leĝon donas Di’:
Ne sekvu falsajn diojn,
sed plu konfesu nur pri Mi:
Ho Izrael, jen l’ ordono.

2. Sinjoron vian amu vi,
servu al Li per ĉiu fort’,
adoru Lin per agoj:
l’ unua jen kaj ĉefa ordon’:
la vol’ de Di’ via Patro.

3. La proksimulon helpu vi,
nutru la povrajn en la land’,
per hejm’ provizu ilin:
la dua ordon’ egalas tiun ĉi:
ĝin faru kaj vi vivos.

4. Potenco grandas de la Am’:
fajron ĝian ne viŝas mar’,
ĝi brulos plu eterne.
Ekflagru do je l’ ama parol’:
Al ni parolis Dio!

WIE OREN OM TE HOREN HEEFT • LvK 62 • ZJ 594 • M (Wie was diegene die die loverkens brak): Souter Liedekens, Antwerpen 1540 • nederlanda T: Huub Oosterhuis • © copyright control • E: Gerrit Berveling • TK 156
• Rea 6,4-10 • Mat 22,34-40

558

1. En Krist’ ne estas sud’ aŭ nord’,
oriento, okcident’,
sed nur gefratoj en konkord’
sur ĉiu kontinent’.

2. Sin interligu ĉies kor’
en Li, la Dia Fil’.
Lin servi estu por l’ homar’
la firma or-ligil’.

3. Man-plektu, unu en la fid’,
el kiu ajn naci’;
servante Patron kvazaŭ fil’
parencas vi al Mi.

4. En Krist’ kuniĝas sud’ kaj nord’,
oriento, okcident’;
pro Kristo iĝas unu ni
sur ĉiu kontinent’.

IN CHRIST THERE IS NO EAST OR WEST • LBW 359 • M (McKee): usona Spiritualo, adaptita de Harry T. Burleigh • angla T: John Oxenham 1924, Unisono 116, HON 244 • E: Adolf Burkhardt 1982 • TK 81*

559

1. Donu al mi
novan koron, Di’!
Ho, kvazaŭ flam’
brulu pro am’
al Vi, Sinjor’,
tia nova kor’,
kaj ĝi iru kun Vi,
senĉese nur kun Vi.

2. Mi preĝas por
gaja, milda kor’;
ĝin loĝu plu
nur Vi, Jesu’.
Via parol’
estu ĝia vol’.
Plena iĝu la kor’,
plen-plena nur de Vi!

3. Sub Via man’
reaperas san’;
Vi tuŝis jam
koron per am’.
Firma do sci’,
ke senkulpa mi
baldaŭ staros ĉe Vi,
ho, supre apud Vi.

ÚJ SZIVET ADJ, URAM ÉNNEKEM • M (Donu al mi): Peter Balla • hungara T: Tamás Vargha • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 128, kun afabla permeso de la komponisto

ATESTO KAJ MISIO

560

S: Vi havos la povon de la Spirito,
la povon de l’ Sankta Spirito,

rondkante:

|: kaj estos miaj atestantoj,
estos miaj atestantoj,
ateston faros vi pri mi. :|

K: d.c.

3-voĉa rondkanto kun kadro
IHR WERDET DIE KRAFT DES HEILIGEN GEISTES, DES HEILIGEN GEISTES EMPFANGEN • EG 132 • KG 486 • M, laŭ Köln 1623, Samuel Scheidt 1650: Paul Ernst Ruppel 1964 • © Verlag Singende Gemeinde, Wuppertal • E: Adolf Burkhardt 1976 • TK 38
Ago 1,8

561

1. Krist’ ĉe l’ marbordo ekstaris,
serĉi homojn postsekvi Lin pretajn,
por kapti korojn per Dia vorto.

refreno:

Sinjoro,
jen Vi min ekrigardis,
Via buŝo
mian nomon ekdiris;
mi la barkon
ĉe la bordo postlasas,
nun la homojn
kapti kune kun Vi!

2. Mi estas homo mizera,
nur la koron mi havas bonvolan
kaj manojn pretajn al kunlaboro.
Sinjoro …

3. Vi miajn manojn bezonas,
mian koron junece fervoran,
ŝvit-gutojn miajn, solecon mian.
Sinjoro …

4. Nun ni jam kune ekiros,
kapti korojn sur hom-oceano,
per ret’ de l’ vero kaj vivo-vorto.
Sinjoro …

PAN KIEDYŚ STANĄŁ NAD BRZEGIEM (BARKA) • Śpiewnik p. 610 • M: Cesareo Gabarain • pola T: Stanislaw Szmidt, SDB • E: Serĉante Dion, p. 4, kp. NV 229

562

1. Ho, ne ĉagreniĝu, sankta Krist-armeo!
Spite de malam’ ne trafos vin pereo.
Kvankam furiozas kontraŭ vi la mondo,
la majesta Krist’ ne lasos vin en honto.

2. El nacio reĝa, kvankam tre malgranda,
vin elektis Di’ pro amo sendemanda.
Lia sankta Filo mem vin faris filoj;
kredu, ke por vi do Liaj venko-briloj!

SEMMIT NE BÁNKÓDJÁL • M: Balázs Székel 1546 • hungara T: András Szkhárosi Horvát • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 185
• Luk 12,32 • 1 Pet 2,9

563

Ni ne vivas al ni,
ni ne mortas al ni.
Ni vivas al Kristo, ni mortas al Li.
Ni apartenas al Li.

nederlande:

Niemand leeft voor zichzelf,
niemand sterft voor zichzelf.
Wij leven en sterven voor God onze Heer:
aan Hem behoren wij toe!

NIEMAND LEEFT VOOR ZICHZELF • GvL 501 • ZJ 923 • M: Flor van de Putt • nederlanda T: Huub Oosterhuis • E: Albrecht Kronenberger 1997
• Rom 14,7-8

564

1. Dum sufokas min la zorgoj de l’ vivo,
dum kontraŭas al mi la uragan’,
tiam brilas kiel stel’ unu vero:
ke dank’ al Di’ estas mi kristan’.

refreno:

|: Ni vivu laŭeble plej bele,
ĉu grandas, ĉu simplas la tag’.
Ĉi vivon ni gardu fidele,
ke l’ mond’ stabiliĝu el vag’. :|

2. Pri la Dia regno zorge mi penu,
pri l’ kolekto de ĉiu Di-infan’,
pri la plua kresko de l’ eklezio;
ĉar dank’ al Di’ estas mi kristan’.
Ni vivu …

3. Eble, se fariĝus mi bona homo,
edukanta min laŭ la Dia plan’,
iu fora hom’ per mi Dion spertus
kaj mem fariĝus kun mi kristan’.
Ni vivu …

CHRZEŚCIJANIN, TO JA • Śpiewnik p. 441 • M kaj pola T: © Zofia Jasnota • E («Inter ĉiuj zorgoj kaj vivklopodoj»): Henryk Paruzel, 1985 en NV 219 • prilaboroj: 1990 en Serĉante Dion p. 12 («Kiam inter vivdanĝeroj kaj zorgoj») kaj 1999 de Albrecht Kronenberger, kun afabla permeso

565

1. Mi sendas vin misii sen ripozo,
je peza, dura kaj sendanka pen’,
je malkompreno, batoj kaj nervozo,
kun mia amo kaj eterna ben’.

refreno (pli vigle):

1.-3. |: Jen: Kiel la Patro Min,
Mi nun sendas vin. :|

2. Mi sendas vin priflegi homajn vundojn,
helpadi al malfortaj en danĝer’,
konsoli tristajn, levi la malvirtajn,
anonci venon Mian en la ver’.
Jen: Kiel …

3. Mi sendas vin al lupoj venĝo-plenaj,
al batalantoj pro malica pens’.
Vi semu amon, pacon kaj pardonon
kun simpla kor’, prudent’ kaj pacienc’.
Jen: …

POSYŁAM WAS NA PRACĘ • Śpiewnik p. 402 • M: J. Nylrö CM • pola T: Adela Bajko • E: NV 235*
• Joh 20,21; Mat 10,15-16

566

refreno (rondkante):

Kiel mia Patro min sendis,
Mi nun sendas vin.

1. Li Min sendis por anonci, ke la kaptitoj la liberecon havos.
Kaj Mi sendas vin, anonci, ke la kaptitoj la liberecon havos.

2. Li Min sendis por anonci, ke la blinduloj la vido-povon havos.
Kaj Mi sendas vin, anonci, ke la blinduloj la vidopovon havos.

3. Li Min sendis por anonci, ke al vunditoj la resaniĝo venos.
Kaj Mi sendas vin, anonci, ke al vunditoj la resaniĝo venos.

refreno: 2-voĉa rondkanto (laŭplaĉe)
GLEICHWIE MICH MEIN VATER GESANDT HAT • GL 641 • EG 260 • M: Paul Ernst Ruppel 1963 • © Carus-Verlag Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1976 • TK 44*
Joh 20,21; Luk 4,18; Jes 61,1

567

1. Porti mi volas Vian mesaĝon,
kanti, Sinjoro, je Via glor’.
Ĝoje mi Vian Vorton proklamos,
saĝon por homa kor’.

refreno:

1.-3. El mia vivo, per Via Vorto, disen radiu Dia la am’.
Tra mia vivo, per Via Vorto, venu la vivo-pan’.

2. Se mia vivo kaŝas la Vorton,
kaŝas la fonton mi de ĉi viv’,
kiun Jesuo venis malkaŝi,
kiam homiĝis Li.

3. Dio, ni spertu Vian Spiriton
gvidi sur vojo laŭ Via vol’.
Fajron flamigu en niaj koroj
ĝis fina celo-trov’.

Y MAMBU MAKU MU ZINGO KIAMI • SE, JAG VILL BÄRA DITT BUDSKAP, HERRE • SPB 89 • M kaj el-kongola T: Hilaire N’kounkou 1970 • sveda T: Olle Berglund 1974 • © copyright control • E: Åke Ahlrén 1979, kun permeso de la sveda aŭtoro • TK 57

568

Kaj ili firme persistis
en apostol-instruo
kaj en kunuleco kaj en preĝ’
kaj en divido de unu pan’.

4-voĉa rondkanto
SIE BLIEBEN ABER BESTÄNDIG • M: Theophil Laitenberger • E: Adolf Burkhardt 1977 • TK 45 • kun afabla permeso de la komponisto
• Ago 2,42

569

1. Stariĝu por Jesuo,
soldatoj de l’ Sinjor’!
Alt-levu la standardon,
neniu restu for.

Li gvidos vin armee,
venkante pli kaj pli,
ĝis ĉiu malamiko
forkuros antaŭ Li.

2. Stariĝu por Jesuo!
Jen la trumpeta kri’:
«Antaŭen! Al batalo!
Sentime marŝu vi.»

Sennombraj malamikoj
vin frontos sur la voj’:
batalu do plenforte,
kuraĝe, kaj kun ĝoj’.

3. Stariĝu por Jesuo!
Li estas nia fort’.
La homa brako cedos;
vin armu per la vort’.

Kun preĝo vi surmetu
kirason de l’ Sinjor’;
per ĝi vi kontraŭstaros
en ekdanĝera hor’.

4. Stariĝu por Jesuo!
Finiĝos la batal’.
Nun bruo de armiloj,
sed morgaŭ pac-signal’;

kaj tiu, kiu venkos,
ricevos de l’ Sinjor’
la kronon, kaj regados
kun Kristo en la glor’.

STAND UP, STAND UP FOR JESUS • HAM 307 • HON 457 • LBW 389 • M (Morning Light): George James Webb • angla T: George Duffield • E: strofoj 1 kaj 2: J. Gourlay, 1966 en HE 154; strofoj 3 kaj 4: Magda Carlsson-Bohman, 1952 en EK 30 • AK 201
• Efe 6,16-17; Apo 2,10

570

1. Ni volas Vin, ho granda Dio!
Jen estas de l’ kristana kor’
la ĉiam redirata krio
de fideleco kaj ador’.

2. Ni volas Vin en niaj domoj,
por ke, dum ĝojo kaj dum pen’,
sur niaj karaj familioj
restadu ĉiam Via ben’.

3. Ni volas Vin en la lernejoj,
por ke el nia junular’
restadu pia ĉiu membro
de la fidela Kristanar’.

4. Ni volas Vin en la armeoj,
por ke soifo al la glor’
nek pac-deziron nek hom-amon
estingu en soldata kor’.

5. Ni volas Vin ĉe l’ tribunaloj,
por ke honesta juĝistar’
regigu ĉie la justecon
por la feliĉo de l’ homar’.

6. Ni volas Vin ĉe l’ parlamentoj,
por ke en ĉiu ŝtat-afer’
Vi estu super ĉiu reĝo
la vera reĝo de la ter’.

NOUS VOULONS DIEU • M (Wallin): Bertil Wallin 1945 • T kaj E: Karel Clé (frato Izidoro), 1971 en AK 211

571

Se revas nur unuopul’,
restas nura rev’.
Se revas komune pluraj,
estiĝas nova mond’,
ja estiĝas pli bona
nova mond’.
Revu kun ni.

germane:

Wenn einer alleine träumt,
ist es nur ein Traum.
Wenn viele gemeinsam träumen,
so ist das der Beginn,
der Beginn einer neuen
Wirklichkeit.
Träumt unsern Traum.

7-voĉa rondkanto
WENN EINER ALLEINE TRÄUMT • el: Weisst du, wo der Himmel ist (IMP 3001) • M: Ludger Edelkötter • T: Dom Hélder Câmara • © Impulse Musikverlag Ludger Edelkötter, 48317 Drensteinfurt • E: Albrecht Kronenberger 1993