EŬKARISTIO / SANKTA MANĜO

378

1. Riverence ni kliniĝu
antaŭ tiu sakrament’.
Jen Jesu’, manao vera
de la nova testament’.
Manke nin informas vido,
fido estu suplement’.

2. Estu gloro kaj adoro,
laŭdo, beno kaj jubil’
al la sankta Triunuo:
al la Patro, al la Fil’,
al la Sankta Di-Spirito:
unu lum’, triopa bril’.

TANTUM ERGO SACRAMENTUM • M (Pange lingua): gregoria 12a jc. • latina T: Tomaso el Aquino 1263/1264 • E: Albrecht Kronenberger 1993

C: Panon ĉielan Vi donis al ili, (Haleluja.)
K: kiu enhavas ĉion bongustan. (Haleluja.)

C: Ni preĝu. – Sinjoro Jesuo Kristo, en ĉi tiu mirinda sakramento Vi transdonis al ni memoraĵon de Viaj sufero kaj releviĝo; donu al ni, tiel honori la sanktajn misterojn de Viaj korpo kaj sango, ke ni prave sentu en ni la frukton de Via elaĉeto; Vi, kiu vivas kaj regas eterne.
K: Amen.

379

aŭ latine:

1. Tantum ergo sacramentum
veneremur cernui,
et antiquum documentum
novo cedat ritui;
præstet fides supplementum
sensuum defectui.

2. Genitori Genitoque
laus et iubilatio,
salus, honor, virtus quoque
sit et benedictio;
procedenti ab utroque
compar sit laudatio. Amen.

C: Panem de cælo præstitisti eis. (Alleluia.)
K: Omne delectamentum in se habentem. (Alleluia.)

C: Oremus. – Domine Iesu Christe, qui nobis sub sacramento mirabili passionis et resurrectionis tuæ memoriam reliquisti: tribue, quæsumus, ita nos corporis et sanguinis tui sacra mysteria venerari, ut redemptionis tuæ fructum in nobis iugiter sentiamus. Qui vivis et regnas in sæcula sæculorum.
K: Amen.

380

1. Laŭdu, Cion, vian Kriston,
vian dukon kaj paŝtiston;
himnojn kantu sen avar’.

Kiom povas vi, kuraĝu,
tiom faru: Lin omaĝu!
Ne sufiĉos tiu far’.

2. Plena estu, ĝoj-sonora,
via laŭd’ kun ĉarm’ dekora,
kun jubila, ama gest’.

Nova tablo, nova Reĝo,
nova Pasko, nova leĝo,
nova brila luma fest’!

3. Estas Krist’ en ĉi monstranco,
Lia karn’, ne pan-substanco,
en pokalo Lia sang’.

La obstinaj prenos morton,
bonvolemaj vivo-forton
el la sama sankta manĝ’.

4. Nin, paŝtisto, vera Pano,
paŝtu, gvidu Via amo
jam ĉi tie sur la ter’,

ke ni spertu Vian gloron,
ĝuu Vian kor-favoron,
tiam en ĉiela sfer’.

Amen. Haleluja.

sekvenco por la festo de la korpo kaj sango de Kristo
LAUDA SION SALVATOREM • M: Francio 12a jc. • latina T: Tomaso el Aquino 1263/1264 • E: 1985 en NV 157, prilaboro: Albrecht Kronenberger 1999

381

1. Adoras mi devote Vin, kaŝita Di’.
Vi sub tiuj signoj vere estas ĉi.
Jen al Vi submetas mia koro sin.
Mi, Vin kontemplante, povra sentas min.

1. Adoro te devote, latens Deitas,
quæ sub his figuris vere latitas:
Tibi se cor meum totum subjicit,
quia te contemplans totum deficit.

2. Vid’, gustum’ kaj tuŝo trompas sin en Vi.
Nur aŭdad’ kaj kredo montras Vin al mi.
Kion ajn Vi diris, kredas mi kun fort’,
ĉar neni’ egalas Vin, vereca Vort’.

2. Visus, tactus, gustus in te fallitur,
sed auditu solo tuto creditur:
Credo quidquid dixit Dei Filius:
Nil hoc verbo veritatis verius.

3. Sur la kruc’ kaŝiĝis Via Dia ec’.
Tie ĉi latentas ankaŭ la homec’.
Ambaŭ mi konfesas en la sakrament’,
petas, kion petis la latron’ kun pent’.

3. In cruce latebat sola Deitas,
at hic latet simul et humanitas:
Ambo tamen credens atque confitens,
peto quod petivit latro pænitens.

4. Kvankam ne vidante Viajn vundojn ĉi,
kun Tomas’ mi vokas: Ho Sinjor’ kaj Di’.
Iĝu pli profunda tiu kred-proklam’,
kresku la espero, fruktu mia am’.

4. Plagas, sicut Thomas, non intueor:
Deum tamen meum te confiteor:
Fac me tibi semper magis credere,
in te spem habere, te diligere.

5. Memoriga signo de l’ surkruca mort’!
Pano, regalanta min per vivo-fort’!
Viva Vi nutraĵo estu de l’ anim’,
ke en Vi dolĉecon spertu ĝi sen lim’.

5. O memoriale mortis Domini,
panis vivus vitam præstans homini,
præsta meæ menti de te vivere,
et te illi semper dulce sapere.

6. Pia pelikano, ho Jesu’ Sinjor’!
Via sango igu pura min de l’ psor’.
Povas unu guto for de l’ tuta ter’
lavi ĉiujn krimojn, savi de l’ infer’.

6. Pie pellicane Iesu Domine,
me immundum munda tuo sanguine,
cuius una stilla salvum facere
totum mundum quit ab omni scelere.

7. Nun, Jesu’, mi vidas nur vuale Vin.
Tion mi soifas, ke je mia fin’
povu Vin rigardi klare mia kor’,
esti feliĉega, Di’, en Via glor’.

7. Iesu, quem velatum nunc aspicio,
oro fiat illud quod tam sitio:
ut, te revelata cernens facie,
visu sim beatus tuæ gloriæ.

ADORO TE DEVOTE • Unisono 53 • M (Adoro te devote): Francio 17a/18a jc. • latina T: Tomaso el Aquino 13a jc. • germana T «Gottheit tief verborgen, betend nah ich dir»: fratino Petronia Steiner OP 1951, GL 546 • E: Albrecht Kronenberger 1995 • kp. NV 160

382

1. Elvirgina korpo vera
de Jesu’, al Vi la glor’.
Sur la kruco Vi sufera
mortis por homar-favor’.
Akvon, sangon sin ofera
elfluigis vunda kor’.
Estu manĝo do espera,
forto en la mort-angor’.

2. Desurkruca sango Dia
ruĝa el mesia vund’,
savis nin el morto fia,
gvidas nin al Dia grund’.
Premas malamik’ rabia
nin perfide ĝis la fund’.
Helpu nin en lukto pia,
ŝirmu nin en mort-profund’.

AVE VERUM • WAHRER LEIB, O SEI GEGRÜSSET • GL (Speyer) 875 • M: nekonata verkinto • latina T: 15a jc. • germana T: Heinrich Bone 1888 • E: laŭ kajero por la germana Esperanto-kongreso en München 1991

383

1. Donu vi lokon, ĉar el ĉielo
iras Jesuo en pana helo.
Li tre volonte nin pririgardas
kaj emas vidi, kiel ni fartas.

2. Nun ĉirkaŭ Di’ genuu en rondo,
ho elektitaj filoj de l’ mondo.
Voĉu pri Lia gloro kantikon.
Kantu la Patron, kantu Amikon.

3. Li ne kontentas nur pri altaroj,
kvankam vizitas Lin homaj aroj.
Li nin vizitas en niaj domoj,
kie laboras, vivas la homoj.

4. Vojojn plenigu vi per bukedoj,
kie Jesuaj paŝos piedoj.
Kriu sur ĉiuj flankoj ĉevoje:
Estu benata Kristo mil-foje.

ZRÓBCIE MU MIEJSCE • ŚK 278 • M: ĉe M. Mycielski kaj J. Urbanek 1878 • pola T: nekonata verkinto • E: NV 145*

384

1. Mi sentas, ke mi kredas
kun tuta mia sci’,
ke en la sakramento
ĉeestas mia Di’,
veninta el ĉielo,
savanta Mond-sinjor’.
Min nutras Lia korpo,
la sang’ el Lia kor’.

2. Mi firme Lin esperas,
Li estas mia fort’.
Li min instruas ame
per esperiga vort’.
Di’ estas la feliĉo.
Di’ min riĉigas plej.
Li ĉiam min atendas
en tabernakla ej’.

3. Mi scias, ke mi amas
eternan amon nur.
Al mia Krist’ ĝismorte
fidelas mia ĵur’.
Ja ĉio sur la tero
perea estas vant’;
Al Dio apartenas
ĉi kora, ama kant’.

JA WIEM, W KOGO JA WIERZĘ • Śpiewnik p. 103 • M kaj pola T: nekonataj verkintoj • E: 1985 en NV 158*

385

1. La korp’ de Kristo, Lia sang’,
en ĉi solen’ prezentos sin
– la vera Dia kruc-ofer’ –
en form’ de l’ pano kaj de l’ vin’.

2. La homiĝinta Fil’ de Di’
– mirinda, granda Dia far’! –
alvenos, restos inter ni
por temp’ sur tiu ĉi altar’.

3. En unuec’ de l’ eklezi’
ni bene danku al Jesu’,
al Di’, la Patro, la Spirit’:
la amo-plena Triunu’.

NOW JESUS CHRIST’S TRUE FLESH AND BLOOD • VH 29 • M (Munster): irlanda • angla T: anonima • E: Albrecht Kronenberger 1999

386

1. Jesuo proksimiĝas, jam venas Li en glor’.
Lin tuj mi bonvenigas, ĝoj-plene tremas kor’.

refreno:

Feliĉo grandioza: Vizitas Dio min.
Jesuo, helpu grace, akcepti digne Vin.

2. Mi tute ne meritas, ke min vizitu Di’.
Li reĝ’ de l’ universo, mizera polvo mi.

3. Pro ĉiuj pekoj miaj pent-larmas la anim’.
Mi vundis Vian koron, absolvu, Dio, min.

PAN JEZUS JUŻ SIĘ ZBLIŻA • kp. ŚK 258 (tie kun alia melodio) • M kaj pola T: anonimaj • E: Edward Tadeusz Wojtakowski • TK 19, kp. NV 153 (Jesuo jam alvenis)

387

1. Levu vin, manĝu: vino, pan’
Li estas mem, por longa voj’.
|: Vin gardu la Sinjor’; forlasos vin angor’. :|

2. Vidu, gustumu: vino, pan’
Li estas, meze de mizer’.
|: Li fortikigu vin per amo kaj pardon’. :|

3. Levu vin, iru: vino, pan’
Li estas; kreskas la esper’.
|: Vin benu la Sinjor’, Li ne forlasos vin. :|

ER IST DAS BROT, ER IST DER WEIN • EG 228 • M: Joachim Schwarz 1980 • germana T: Eckart Bücken 1980 • © Mechthild Schwarz Verlag, Fassberg/Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1985 • TK 100

388

1. Al Sia tablo vokas Sinjoro Kristo nin,
samkiel la disĉiplojn, al fiŝo, pano, vin’.
Li vokas ĉiujn homojn, ne restas lim’ aŭ bar’.
Vivantajn en obskuro venigas Li al klar’.

2. La riĉajn, la mizerajn, el nordo kaj el sud’,
Li ĉiujn al Si tiras kun bonvenig-salut’.
El ĉiuj gentoj venu la gastoj pro invit’.
Ne veni, tio estus plorinda ben-evit’.

3. Nenio plu dividas ĉe tia kuna manĝ’;
ni nin konfesas anoj de l’ sama sav-aranĝ’.
La viv’ kaj amo Liaj – jen de l’ kunec’ la kor’;
kuneco, viv’ – ni estas la korpo de l’ Sinjor’.

4. Li montras al ni taskojn en tiu nova viv’.
Tra ni, la pac’ por ĉiuj fariĝas efektiv’.
La estonteco helas ĉe vino, fiŝo, pan’.
Ni danku. Morgaŭ same nin nutros Lia man’.

WIR SIND ZUM MAHL GELADEN • el: Gott schenkt Freiheit, Burckhardthaus-Verlag, Gelnhausen • M: Herbert Beuerle 1968 • germana T: Kurt Rommel 1967 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1986 • TK 109

389

1. Di-sendita sankta pan’!
Sango, puriganta ban’!
Vin ni gloras
kaj adoras,
kredas kontraŭ scia van’.

2. Filo de l’ senfina Di’!
Vin prikantas nia kri’.
Ĉe l’ altaro,
anĝelaro
ĝoje benas Vin kun ni.

ÉGBŐL SZÁLLOTT SZENT KENYÉR • el: Katolikus egyházi énektár, 1855 • M: Endre kaj Ferenc Zsasskovszky • hungara T: Béla Tárkany • E: Tibor Veszprémi*

390

Danko-diron kaj gloron en ĉiu momento
havu nia Jesuo en ĉi sakramento.
En minutoj kaj horoj, dum eterna pluo,
estu ĉiam laŭdata nia Krist-Jesuo.

3 fojojn.

CHWAŁA I DZIĘKCZYNIENIE • ŚK 236a* • M: Wyderkowksi, ĉe Jan Siedlecki, Kraków 1879-1895 • pola T: anonima • E: 1985 en NV 143*

391

1. Gloro eterna, Kristo Sinjoro,
ĉiam resonu en ĉies koro.

2. Ĉiuj hodiaŭ Viaj servantoj,
Vian majeston laŭdas en kantoj.

3. Pro Via dono tuta la gento
Vin nun adoras en Sakramento.

4. Ĉar Vi donacis Vin al malriĉaj,
por nin pekulojn igi feliĉaj.

TWOJA CZEŚĆ, CHWAŁA • ŚK 271 • M: 17a jc., ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: nekonata verkinto • E («Eterna gloro»): 1985 en NV 148, prilaboro: Albrecht Kronenberger 1999

392

1. Ho savo-dona Di-hosti’,
gvidanta al ĉiela pord’!
Teruraj luktoj premas nin.
Alvenu Via helpa fort’!

2. Al triunua Di-Sinjor’,
senfina estu glora kant’,
ĉar vivon donas Lia kor’
en la ĉiela patro-land’.

Amen. (Haleluja.)

O SALUTARIS HOSTIA • M kaj latina T: anonimaj • E: 1985 en NV 150

JESUO KRISTO

Rondkanto:
El Viaj fontoj vivas ni → 014
Litanio:
Al la Koro de Jesuo → 019.1
preskaŭ ĉiuj kantoj, preĝoj kaj liturgioj

393

1. Pri Jesuo kantu, kantu nur pri Li!
|: Grandan pek-pardonon havas Li por mi. :|

2. Li per Sia sango prenis pekon for,
|: ke la sklavo portu gracon sur la kor’. :|

3. Li min liberigis el mensogo, mort’,
|: kaj donacis savon per la sankta vort’. :|

4. Regnon mi heredos kun ĉiela kron’
|: kaj kun Reĝa riĉo ĉe la Dia tron’. :|

5. En la urbo ora, Dia glor-maten’
|: benos min eterne en edziĝ-festen’. :|

JEESUKSESTA LAULAN • VK 276 • M: Martti Hela 1923 • finna T: Simo Korpela 1919 • E : T. I. Haapalainen, 1971 en AK 160

394

1. Kristo, la vojo, lumo, pord’,
la vivo kaj la vero,
de l’ Patro la eterna vort’,
donaco kaj ofero
por nia ŝirm’,
ke ni kun firm’
al Li nur fide gapu,
por ke nek mort’
nek iu fort’
el Lia man’ nin rabu.

2. Mi petas Vin el kor-profund’:
el mia buŝ’ ne prenu
la vorton de la grac-abund’;
min tiam ne plu ĝenu
kulp’ aŭ malpac’;
pri Via grac’
mi senhezite fidos.
Kiu sur Vin
apogas sin,
neniam morton vidos.

3. Por niaj paŝoj Via vort’
lanterno estu, helo,
sur niaj vojoj la eskort’.
Sub tiu maten-stelo
pri l’ granda don’
ja fine l’ hom’
mirante ekkomprenas,
kia promes’
al ni sen ĉes’,
se ni esperon tenas.

CHRIST IST DER WEG, DAS LICHT, DIE PFORT • EG (Württemberg) 612 • M (Pavia): 1525, religie Wittenberg 1529 • germana T «Durch Adams Fall ist ganz verderbt»: Lazarus Spengler 1524 • E: Adolf Burkhardt 1995/1996 • TK 482

395

1. Venis Vi, homa Fil’, el fora land’,
tamen prenita Vi el nia sango.

2. Vi, kamarad’ en ĝojo kaj sufer’,
por mi ne restis iu fremda Dio.

3. Kiam nenie mi, eĉ apud mort’,
Vi ekflamigis mian vivo-lumon.

4. Lumon ricevis ni de Via lum’,
homoj de lum’, sed nigras niaj vojoj.

5. Homojn el karno, ŝton’, esper’ kaj tim’ –
hejmen nin gvidu, donu Vian pacon.

GIJ ZIJT EEN MENSENZOON • kp. GvL 449, ZJ 120 • M: Bernard Smilde • nederlanda T: Huub Oosterhuis • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Jacques Tuinder, 1981 en TK 77 • kun afabla permeso

396

M (Bunessan) → 126 «Glora mateno»

1. Venu, kredantoj,
kantu al Dio.
Glora Li estas
preter imag’.
Plej-potenculo,
ĉion reganta,
Lin kun fervoro
serĉu ni nun.

2. Venu, kredantoj,
kantu al Kristo!
Filo de Dio,
nia Savant’.
Kvankam egala
al la Di-Patro,
Li enkarniĝis
en Betleĥem’.

3. Ne kiel reĝo
inter riĉuloj,
sed kiel bebo
de virgulin’,
kiu Lin naskis
ne en la hejmo,
sed sur la fojno
en besta stal’.

4. Tamen anĝeloj
Lian alvenon
ĝoje anoncis
al paŝtistar’.
«Gloro al Dio
en la plejalto,
paco sur tero
kaj Di-favor’.»

5. Kreskis la bebo,
kaj Li fariĝis
de l’ Dia vero
viva perant’,
lumo de l’ mondo,
pano de l’ vivo,
bona paŝtisto
por Sia greg’.

6. Por ni Li mortis,
krucumiĝinte,
Dia ŝafido,
elaĉetaĵ’
por la pekuloj
de l’ tuta mondo,
anstataŭanta
ofer-viktim’.

7. Li releviĝis,
iris ĉielen,
kaj Li revenos
fine en glor’.
Li nin ne lasis
orfaj en mondo,
restas ĉe ni per
Sia spirit’.

8. Sankta Spirito,
Dia gvidanto,
lumon de l’ vero
verŝu sur nin.
Forta helpanto,
tenu nin firme,
por ke neniam
vagu ni for.

9. Do ni al Patro,
Filo, Spirito,
kantu fervore
pri nia sav’,
pri la mirinda,
neesprimebla,
save-serĉanta
amo de Di’.

VENU, KREDANTOJ • E (originale verkita): W. J. Downes 1967 • AK 1 • 7a strofo Albrecht Kronenberger 1996 [K190T]

397

1. Ĉar kvazaŭas Li najbar’,
la Sinjoro venis:
Meze inter hom-ŝafar’
subtegmenti penis.

refreno:

1.-5. Meze inter vi
Li staras. Kiu Li?
Meze inter vi.
Sed Lin ne konas vi!

2. Ĉie Li proksimas tre,
kore nin konsolas.
Lin neniu konas, ne
eĉ pri Li parolas.
Meze inter vi …

3. Dia Filo, lum’ de lum’,
paŝtu nin kompate,
kiel vera homo, dum
Vi nin amas frate.
Meze inter vi …

4. Eku Dia regno jam,
beno ĉiuloka:
Pro Li estu nure am’
ŝuldo reciproka.
Meze inter vi …

5. Ĝoju vi, la zorgojn for;
danku ĉiuj domoj:
Tuŝe Di’ ĉeestas por
loĝi inter homoj.
Meze inter vi …

OMDAT HIJ NIET VER WOU ZIJN • GvL 513 • LvK 162 • ZJ 105 • M: Bernard Maria Huijbers 1964 • nederlanda T: Huub Oosterhuis 1964 • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Jacques Tuinder, 1981 en TK 80 • kun afabla permeso

398

1. Venis Jesuo, la ĝojo eterna,
alfa, omega, komenco kaj fin’.
Dio kaj hom’ en unuo konsterna:
Li, la Kreinto, en homa proksim’!
Kosmo, rakontu kun voĉ’ senalterna:
Venis Jesuo, la ĝojo eterna.

2. Venis Jesuo, rompiĝas katenoj,
krake dissaltas rigliloj de l’ mort’.
Li, Dia Filo, el timoj kaj premoj
estas por vera liber’ la pasport’,
levas al gloro el pekoj, malbenoj.
Venis Jesuo, rompiĝas katenoj.

3. Venis Jesuo kun venko-proklamo,
frontas fortulon en ties kastel’.
Per Lia venko finiĝas la dramo.
Li elkondukas kaptitojn al hel’.
Ĉu la pli fortan vi sentas, satano?
Venis Jesuo kun venko-proklamo.

4. Venis Jesuo, la reĝo de gloro.
Laŭdu Lin, tero, laŭdegu, ĉiel’!
Por la regist’, konvertanto de l’ koro,
pordojn apertu kun verva akcel’.
Pensu: Li donas la kronon el oro!
Venis Jesuo, la reĝo de gloro.

5. Venis Jesuo, la peko-ofero;
pekojn tutmondajn forportas ŝafid’,
savas eterne el tim’ kaj infero,
mortas surkruce pro homa perfid’.
Amo abisma, profunda espero:
Venis Jesuo, la peko-ofero.

6. Venis Jesuo. Ĉi vorton plu-donu,
kuru al Lia sav-dona standard’;
ĵuru kaj koran fidelon proponu;
diru: ni vivos sub Via rigard’.
Koro-amiko, per vero nin zonu!
Venis Jesuo. Ĉi vorton plu-donu.

7. Venis Jesuo, la fonto de beno.
Kuru, soifaj, kaj trinku ĝis fund’.
Kontraŭ pereo kaj kontraŭ veneno
prenu el tiu senfina abund’.
Tie la koro sin banu ĝis pleno.
Venis Jesuo, la fonto de beno.

8. Venis Jesuo, la kaŭzo de vivo.
En Li korpiĝas la Di-kompatem’.
Agi el amo – jen Lia motivo.
Mortis la morto, mizer’ kaj malben’.
Liaj ni restu sen alternativo.
Venis Jesuo, la kaŭzo de vivo.

JESUS IST KOMMEN, GRUND EWIGER FREUDE • EG 66 • RG 405 • M: Köthen ĉ. 1733 • germana T: Johann Ludwig Konrad Allendorf 1736 • E: Adolf Burkhardt 1988 • TK 131

399

1. Nigran nokton luma stel’
pelas for per ĝoja hel’.
Krist’, Sinjor’,
de la kor’
igu ĉiun nokton for,
igu ĉiun nokton for.

2. Via trono jen en mi,
ĝi sopiras nur al Vi.
Sen hezit’
per vizit’
luma iĝu la spirit’,
luma iĝu la spirit’.

3. Antaŭ Via klara lum’
superatas eĉ la sun’.
Sola Vi,
Krist’ en mi,
brilas multe pli ol ĝi,
brilas multe pli ol ĝi.

4. Vi heligas plu kaj plu
ĉion en la tempo-flu’.
Nokta hor’
iĝas or’
pro ridet’ de Via glor’,
pro ridet’ de Via glor’.

5. Nin ĝojigas Via bril’,
monda reĝo, Dia Fil’.
Di-Sinjor’,
en ador’
ĉie dankas pia kor’,
ĉie dankas pia kor’.

MORGENSTERN DER FINSTERN NACHT • GL 555 • KG 192 • RG 658 • M: Georg Joseph 1657 • germana T: Angelus Silesius (Johann Scheffler) 1657 • E: ĉe Kindler n. 27, 4a str.: Albrecht Kronenberger 1996

400

M (Sine nomine) → 701 «Pro la sanktuloj»

1. Vin, Princ’ ĉiela, gloru nia kant’,
ĉar Vi rezignis pri Dieca grand’,
por iri teren kiel la Savant’.
Haleluja. Haleluja.

2. Al ni Vi venis sen majesta pomp’,
kaj gvidis nin el iluzi’ kaj tromp’;
por doni savon iris Vi al tomb’.
Haleluja. Haleluja.

3. Modelon lasis Vi ĉe l’ piedo-lav’;
por liberigi nin, Vi iĝis sklav’,
eĉ mortis kvazaŭ mutiĝinta ŝaf’.
Haleluja. Haleluja.

4. Kaj tial Vin tre alten levas Di’;
nomon eternan jam ricevas Vi;
por Vi genuojn fleksi devas ni.
Haleluja. Haleluja.

5. Nun ĉiu lango supre kaj sur ter’
Kriston konfesu: Estas Li Sinjor’.
Per Li al Dio Patro estu glor’.
Haleluja. Haleluja.

ZU DIR, O HIMMELSFÜRST • plurlingva T: el RISK, liturgia kajero por la Kvina Asembleo de la Ekumena Konsilio de Eklezioj • E: Adolf Burkhardt 1977 • TK 55* [K221T]
• Flp 2,5-11; Joh 13,1-15; Jes 53,7

401

versoj:

1. Ni vidis, ke senĉese nia Di’
paŝas sur nia vojo.
Ni vidis, ke nun brilas lum-radi’
por de l’ malriĉul’ la ĝojo.

refreno:

1.-6. Ĉu Li revenos plu sur nia voj’
ŝanĝi la ŝtonajn korojn?
Ĉu Li disverŝos plu por nia ĝoj’
amon kaj lum-trezorojn?

france:

1. Nous avons vu les pas de notre Dieu
croiser les pas des hommes.
Nous avons vu brûler comme un grand feu
pour la joie de tous les pauvres:

1.-6. Reviendra-t-il marcher sur nos chemins,
changer nos cœurs de pierres?
Reviendra-t-il semer au creux des mains
l’amour et la lumière?

2. Ni vidis, ke refloras en dezert’
floroj de la tenero.
Ni vidis brili en la univers’
novan lumon de libero.
Ĉu Li revenos …

2. Nous avons vu fleurir dans nos déserts
les fleurs de la tendresse.
Nous avons vu briller sur l’univers
l’aube d’une paix nouvelle:
Reviendra-t-il …

3. Ni vidas, ke nun dancas la povrul’,
kiel por festo inda.
Ni vidas renaskiĝi en l’ okul’
la esperon jam mortintan.
Ĉu Li revenos …

3. Nous avons vu danser les malheureux
comme au jour de la fête.
Nous avons vu renaître au fond des yeux
l’espérance déjà morte:
Reviendra-t-il …

4. Ni vidis, ke foriras la riĉul’
kun kor’ kaj man’ malplenaj.
Ni vidis, ke ekstaras la povrul’
kun rigardoj lum-serenaj.
Ĉu Li revenos …

4. Nous avons vu le riche s’en aller
le cœur et les mains vides.
Nous avons vu le pauvre se lever
le regard plein de lumière:
Reviendra-t-il …

5. Ni vidis, ke satiĝas nun sen ĝen’
ĉiuj pan-mankaj vere.
Ni vidis, ke nun venas al festen’
ĉiu almozul’ surtere.
Ĉu Li revenos …

5. Nous avons vu se rassasier de pain
les affamés du monde.
Nous avons vu entrer pour le festin
les mendiants de notre terre:
Reviendra-t-il …

6. Ni vidis, ke brakumas nia Di’
al malŝparinta filo.
Ni vidis, ke el kor’ de nia Di’
fontas vivo kaj jubilo.
Ĉu Li revenos …

6. Nous avons vu s’ouvrir les bras de Dieu
devant le fils prodigue.
Nous avons vu jaillir du cœur de Dieu
la fontaine de la vie:
Reviendra-t-il …

NOUS AVONS VU LES PAS DE NOTRE DIEU • EBL 204 • LD S25 • EG (Pfalz) 665 • M: Jo Akepsimas 1973 • franca T: Michel Scouarnec 1973 • © tvd-Verlag Düsseldorf • E: Roger Bernard • Nia Kantaro E120*

402

M (Kirken) → 667 «Domo malnova estas ĝi»

1. Estas, Jesuo, Vi la voj’,
kiu al Dio nin gvidos.
Trovi Vin estas do la ĝoj’,
vivon kaj gloron ni vidos.
Vi estas ĉies viv’ kaj lum’,
sed iras mond’ en densa fum’
malsaĝe inter la tomboj.

2. Brilas en nokton klara lum’,
nokto ne lumon perceptas.
Di’ sendis Filon al krucum’,
sed Lin la mond’ ne akceptas.
Li en la mondon kiel hom’
venis, sed restis Lia nom’
fremda kaj eĉ malamata.

3. Sed ĉiuj, kiuj fidis Lin,
kiuj de l’ nokto foriris,
kaj pentis, preĝis, turnis sin
al la Savanto, akiris
Lian heredon, poste pli:
per Lia sankta nomo vi
iĝas infanoj de Dio.

4. Al Sia Patro iris Li,
lokon por ni Li pretigas;
kaj nun la Sankta Spirit’ de Di’
nin al la vero irigas.
Per Dia vort’ en Lia nom’
sendas nin Ĝi al ĉiel-dom’,
per Jesu, vojo kaj vivo.

5. Estu mi inter tiuj, Di’,
kiujn Vi amas kaj konas.
Tage kaj nokte iru mi
la vojon, kiun Vi donas.
Sen Via help’ perdiĝos ĝi,
per Via forto flugu mi,
ĝis en ĉielon mi venos.

JESUS, DU ER DEN HIMMELVEG • NSB 418 • norvega T: Elias Blix 1875 • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 48 • AK 154 [K422T]

403

1. Por Vi mi vivas,
por Vi mi mortos,
mi apartenas
al Vi, Jesuo mia.

2. Estu favora,
estu bonkora,
gvidu, Jesuo,
min al feliĉo Via.

3. Donu la pacon,
donu la gracon,
ĉiujn kompatu,
Jesu’, Ŝafido Dia.

JESUS, DIR LEB ICH • Salve Regina n. 192 • KG 197 • M: Franz Bühler • germana T: Sebastian Schlettstätter, Augsburg Triumph des Heyligen Rosenkrantz 1667, Liegnitz 1828 • E: ĉe Kindler n. 3*, 3a strofo: Albrecht Kronenberger 1999
• Rom 14,8

404

1. Iun tagon
li venis. Li havis ian sorĉon
en sia voĉo, ian varmon
en siaj vortoj, ian ĉarmon
en siaj diroj.

2. Iun tagon
li venis. Li havis ian ĝojon
en la okuloj, kaj liberon
en siaj faroj, estontecon
en siaj signoj.

3. Iun tagon
li venis. Li havis la esperon
en la mirakloj, ian forton
en la konduto, kaj sinceron
en sia koro.

4. Iun tagon
li venis. Li havis ian amon
en siaj gestoj, bonkorecon
en siaj kisoj, kaj fratecon
en brakumado.

5. Iun tagon
li venis. Li havis la spiriton
en siaj verkoj, persistecon
en la sufero, kaj signifon
en sia kruco.

6. Iun tagon
li venis. Li havis la trezoron
en la ĉielo, en la morto
la novan vivon, el la tombo
la resurekton.

EINES TAGES KAM EINER • el: Auf Messers Schneide, 1992 • M: Peter Janssens • germana T: Alois Albrecht • © Peter Janssens Musik Verlag, Telgte • E: Albrecht Kronenberger 1996 / Kloster Kirchberg 1998 • kun afabla permeso de la poeto

405

Kristo reĝas suverene,
ĉar al Li submetas plene
ĉion ajn la Mond-Aŭtor’.

3-voĉa rondkanto
JESUS CHRISTUS HERRSCHT ALS KÖNIG • kp. EG 123 • M: Bodo Hoppe laŭ Johann Löhner 1691 • germana T: Philipp Friedrich Hiller (1755) 1757 • © Christlicher Liederverlag Gisela Hoppe, Hatten-Sandkrug • E: Adolf Burkhardt, (1971 en AK 75) 1977 en TK 46

406

1. Kristo reĝas suverene,
ĉar al Li submetas plene
ĉion ajn la Mond-Aŭtor’.
Dubo kaj rezisto ĉesos;
ĉies lango Lin konfesos:
Li, Li estas la Sinjor’!

2. Unu estas la Sinjoro:
Dio en unika gloro;
Lin egalas nur la Fil’.
Firma estas Lia seĝo,
forta Lia vivo-leĝo,
Lia regno sen simil’.

3. Nur en Li, ho mir-donaco!
por ni prepariĝis paco,
elaĉeto per la sang’.
Aŭdu: Vivo mem aperis;
Kristo sin por ni oferis
sur la Kalvaria stang’.

4. Laŭdu Lin, sanktul-amasoj,
gloru Lin, ĉielaj rasoj
kun la palmoj en la man’!
Vi, popolo ĉe la trono,
Lin altigu per la sono
de la harpo kaj timpan’!

5. Kvankam nura pilgrimanto,
ankaŭ mi per fido-kanto
vokas nun laŭ kor-inklin’:
«Kristo reĝas suverene;
ĉio submetiĝu plene.
Gloru, amu, laŭdu Lin!»

JESUS CHRISTUS HERRSCHT ALS KÖNIG • EG 123 • RG 492 (T) • M (Alles ist an Gottes Segen = Evangelists): Johann Löhner 1691, ĉe Johann Adam Hiller 1793 • germana T: Philipp Friedrich Hiller (1755) 1757 • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 75

407

Kristo Jesuo, hieraŭ, hodiaŭ,
kaj la sama ĝis eterneco.
Amen, amen, amen.

Heb 13,8
3-voĉa rondkanto
KRISTO JESUO, HIERAŬ, HODIAŬ • M: Humphrey Trevelyan • E (originale verkita): Adolf Burkhardt, 1971 en AK 155

408

1. Jesuo, Vi estu en mi, en la kor’,
Jesuo, Vi restu en mia memor’.
Jesuo, de frue Vi estis ĉe mi:
Neniam min forlasu, Vi, «Amen» de Di’.

1. Bí 'Íosa im chroíse 's im chuimhne gach uair,
bí 'Íosa im chroíse le haithrí go luath,
bí 'Íosa im chroíse le dúthracht go buan,
's a Íosa, 'Dhia dhílis, ná scar choíche uaim.

2. Jesuo, Vi reĝas, Vi, am’ kaj amik’,
Jesuo, Vi ŝirmas de peko-instig’.
Jesu’, mia ĝojo, subteno al mi:
Disiĝon ne allasu, Vi, «Amen» de Di’.

2. 'Sé Íosa mo ríse, mo chara 's mo ghrá,
'sé Íosa mo dhídean ar pheaca 's ar bhás,
'sé Íosa mo aoibhneas, mo sheasamh de ghnáth,
's a Íosa, 'Dhia dhílis, ná scar liom go bráth.

3. Vi estu, Jesuo, en sent’ kaj sopir’,
Vi restu, Jesuo, en pens’ kaj dezir’.
Jesuo, kulturo kaj klero por mi:
Izola min ne lasu, Vi, «Amen» de Di’.

3. Bí, 'Íosa, go síoraí im chroí is im bhéal,
bí, 'Íosa, go síoraí im thuiscint 's im mhéin,
bí, 'Íosa, go síoraí im mheabhair mar léann,
's a Íosa, 'Dhia dhílis, ná fág mé liom féin.

BÍ 'ÍOSA IM CHROÍSE • VH 31 • M kaj irlanda T: tradiciaj • E: Seán Ó Riain 1999 / Albrecht Kronenberger 2000

409

1. Ĝojan certecon donas Jesu’,
dubo turmenta min pikas ne plu;
kredas mi vortojn de l’ Dia Fil’,
fidas Lin kun anima trankvil’.

refreno:

1.-5. Jen mi atestas per mia kant’
pri mia kara, glora Savant’.
Laŭdas mi Lin el ĝoj-plena kor’,
vivas por Li kun ama ador’.

2. Ŝarĝon de pekoj levis Li for,
min elaĉetis el ties dolor’,
lokon preparas en la ĉiel’;
Lia promeso mia sigel’.

3. Dume feliĉa sub Lia ben’
danke mi vivas sur monda teren’,
ĉiam konscia pri Kalvari’,
preta por porti krucon por Li.
Jen mi atestas …

4. Savo mirinda, paco kun Di’,
riĉoj ĉielaj, heredo por mi!
Honto, se mi pri tia donac’
restus silenta en kontumac’!
Jen mi atestas …

5. Cede mi petas al Vi, Sinjor’,
tenu min inda por Via labor’,
faru per mi laŭ Via dezir’,
vana ne estu mia aspir’.
Jen mi atestas …

ĜOJAN CERTECON DONAS JESU’ • M (Blessed assurance): Phoebe Palmer Knapp, HON 62 • E (originale verkita): W. J. Downes 1969 • AK 170

kontumaco = ne-obeo al tribunala ordono

410

1. |: Vi diris: «Estas Mi la vojo». :|
Vian vorton fidas mi.
Al vi mi venas por Vin sekvi.
Jen Vi la ĝusta vojo.

2. |: Vi diris: «Estas Mi la vero». :|
Vian vorton fidas mi.
Al Vi mi venas por ekkoni.
Vi estas mem la vero.

3. |: Vi diris: «Estas Mi la vivo». :|
Vian vorton fidas mi.
Mi venas nun kun mia kulpo.
Jen Vi la nova vivo.

4. |: Vi diris: «Estas Mi la pano». :|
Vian vorton fidas mi.
Al Vi mi venas por satiĝi.
Jen Vi la vera pano.

5. |: Vi diris: «Estas Mi la pordo». :|
Vian vorton fidas mi.
Mi venas, kaj Vi min enlasas.
Jen Vi la pord’ al ĝojo.

6. |: Vi diris: «Jen Mi la paŝtisto». :|
Vian vorton fidas mi.
Al Vi mi venas; Vi min gvidos –
Vi, la paŝtisto bona.

DU HAST GESAGT: «ICH BIN DER WEG» • M kaj germana T: Bodo Hoppe • © Christlicher Liederverlag Gisela Hoppe, Hatten-Sandkrug • E: Adolf Burkhardt 1975 • TK 37

411

Jen, la Di-Ŝafido forportas la pekon de l’ mond’.

Aliaj tekstoj laŭplaĉe:

Ni Vin adoras, granda Dio, nia Sinjor’.

Ni al Vi dankas, ho Savanto, Kristo Jesu’.

Ni al Vi fidas, ho konsola Sankta Spirit’.

Plu provu mem!

Joh 1,29
3-6-voĉa rondkanto
SIEHE, DAS IST GOTTES LAMM • M: Rolf Schweizer 1972 • E: Adolf Burkhardt • TK 177 kaj 178

412

1. Ho, kantu nun pri Betleĥem’
pri paŝtistoj sub ĉiel’,
kaj pri l’ mesaĝo per antem’
anoncita de anĝel’:
La lum’ trafinta Betleĥemon brilas ĝis monda rand’.
Pri l’ Krist-aper’
kaj pac’ al ter’
eterniĝas anĝel-kant’.

2. Ho, kantu jam pri Nazaret’,
pri ĝoj-plena suna bril’,
pri parfumanta burĝonet’
kaj pri l’ senmakula Fil’:
Nun povos floroj Nazaretaj kreski en ĉiu kor’.
Al ĉiu ho-
mo Lian no-
mon la ventoj portas for.

3. Ho, kantu plu pri Galile’,
pri la lago, bosko, mont’,
pri Tiu ordoninta, ke
kvietiĝu mara ond’:
Ĉar kvankam kvazaŭ-Galileaj ŝtormoj minacas nin,
se fidas ni
al la Mesi’,
trankviliĝas la anim’.

4. Ho, kantu eĉ pri Kalvari’,
ĝia gloro kaj dolor’,
pri l’ krucumita homa Di’,
kiu pekojn portis for:
Ĉar kiu mortis Kalvarie, viva leviĝis jam,
kaj Kristo nun
anstataŭ pun’
savas per potenca am’.

O SING A SONG OF BETLEHEM • M (Kingsfold): tradicia angla, CP 376 • angla T: Louis F. Benson 1899 • E: Leland Bryant Ross 1997

413

1. Ni antaŭ Via tron’, Sinjor’,
prezentas nian preĝon,
kun ĉiuj, kiuj en ador’
ĉirkaŭas Vian seĝon.
Al Vi sin klinu ĉiu hom’,
ho Dia atestanto!
Por laŭdi Vin per glora nom’
sin levu ĉies kanto.

2. Sur kruco mortis Vi por ni,
kaj fluis Via sango;
per ĝi la Viajn levas Vi
al pastra, reĝa rango.
Portanto de la gloro-kron’,
Venkanto de la morto!
Tra l’ tuta ter’ eksonu ton’
de dank’ pro Via forto.

3. El tomb’ de mort’ Vi levis Vin
por savo de l’ nacioj.
Kaj iam, ĉe la mondo-fin’
en brilaj lum-radioj,
sur nubo-ĉaro vidos ni
reveni Vin en gloro,
kaj kun la tuta eklezi’
Vin laŭdos en adoro.

4. La temp’ senhalte fluas plu,
ĝis venos tiu horo.
Kaj jam krepuskas nova lum’,
herold’ de tiu gloro!
Jam sin trarompas granda ĝoj’:
Li venos, venos tamen.
Ĝoj-kantu nun. Haleluja!
Jubilu! Amen. Amen.

WIJ KNIELEN VOOR UW ZETEL NEER • LvK 231 • M (Gregor = Die Wanderschaft in dieser Zeit): 17a jc., Herrnhut ĉ. 1740, Christian Gregor 1784 • nederlanda T: Clara Feyoena van Raesfelt-van Sytzama • E: H. A. de Hoog, 1971 en AK 20

413.5

Ni predikas ne nin mem,
sed Jesuon Kriston,
Kriston Jesuon,
Lin, la Sinjoron.

2 Kor 4,5
4-voĉa rondkanto
NI PREDIKAS NE NIN MEM (originalo ne konata) • M: anonima • E: Josef Grabmaier 1983 / Adolf Burkhardt 2001

414

1. Kristo, mia ĝojo
por la vivo-vojo,
mia bela kron’!
Longe jam la koro
plena de angoro
serĉas Vin, ho Bon’.
Di-ŝafid’,
al Vi la fid’
tiras min, mi amas vere
pleje Vin ĉi-tere.

2. Pro protekto Via
malsukcesas ĉia
malamika plan’.
Se l’ Satano premas,
se la ter’ ektremas:
savas Via am’.
Kvankam nun
timigas pun’,
la infer’, ĉiama tristo:
liberigos Kristo.

3. For arĝenton, oron!
Havas mi trezoron
en Vi, ho Savant’.
Kontraŭ vanta gloro
Vi en ĉiu horo
estas defendant’.
Eĉ mizer’
kaj malesper’,
mok’, sufero vane ŝiras,
min de Vi ne tiras.

4. For, ho ĉagrenanto!
Venas Konsolanto:
Kristo, al la hom’.
Kiu amas Dion,
tiu havas ĉion
por la propra bon’.
Ĉe ĉagren’,
Satana prem’,
havas mi ja ĉiun fojon
Kriston, mian ĝojon!

JESU, MEINE FREUDE • EG 396 • kp. RG 659 • M (Jesu, meine Freude): Johann Crüger 1653 • germana T: Johann Franck 1653 • E: Julio Varga, 1971 en AK 147

415

Venis Jesuo, la ĝojo eterna. Haleluja.

ostinato (ad lib.):

Laŭdu Lin, laŭdu Lin.

2. Venis Jesuo, rompiĝas katenoj, haleluja.
3. … simile laŭ la sam-noma himno → 398

2-voĉa rondkanto kun ostinato laŭplaĉa
JESUS IST KOMMEN • M kaj germana T (laŭ EG 66): © Klaus Jürgen Thies • E: Adolf Burkhardt 1988 • kun afabla permeso

416

1. Juvelo brila, mia glor’
surtere estas Vi, Sinjor’;
Vi do pri mi disponu,
dum mia voj’
tra pen’ kaj ĝoj’
en mia koro tronu.

2. Elstaras Via am-fidel’,
fortika, certa, sen ŝancel’,
mi tion firme diru.
Do nek la mort’
nek peza sort’
el Via pac’ min ŝiru.

3. Al Via vorto kaj promes’
sendube fidas mi sen ĉes’
en viv’ kaj morto-horo.
Jen mia Vi
kaj Via mi
sindone en fervoro.

4. Malkreskas tag’. Ho brila glor’,
ĉe mi do restu Vi, Sinjor’,
jam venas la vespero.
Ho ke la bel’
de Via hel’
ne svenu sur la tero.

MEIN SCHÖNSTE ZIER UND KLEINOD BIST • GL 559 • EG 473 • KG 206 • RG 672 • M: Leipzig 1573, Nürnberg 1581, ĉe Sethus Calvisius 1594 • germana T: ĉe Johann Eccard, Königsberg 1598 • E: Guido Holz 1986, prilaboro: Kloster Kirchberg 1998

417

1. Jesu, Vi estas reĝ’ en ver’,
Vi, reĝ’ eterna de la ter’,
ĉiela reĝ’ kaj reĝ’ al mi,
reĝ’ de la glor’, majesta Di’.

2. Reĝo, mi estas Via sklav’,
kaj tio estas mia rav’.
Ne kompareblas tiu rang’
eĉ al nobela blua sang’.

VÍST ERTU, JESÚS, KÓNGUR KLÁR • Sálmabók 41 • M: popola islanda • islanda T: Hallgrímur Pétursson • E: Stefán Jónsson, en Muziko, la bulteno de Muzika Esperanto-Ligo 77/3, p. 8-9 • prilaboro: Albrecht Kronenberger 1999

418

1. Rok’ eterna, Dia Fil’,
estu Vi por mi azil’.
Estu l’ akvo kaj la sang’
el fendita Via flank’
por la pek’ duobla pag’;
savu min de l’ morta plag’!

2. Faroj de la propra man’
ne min savos de Satan’.
Eĉ se regus min fervor’,
se ĉiamus mia plor’,
ne kompensus ĉio ĉi;
povas savi sole Vi.

3. Malplen-mana venas mi
al la kruc’ sur Kalvari’;
povra, petas pri donac’
el la font’ de Via grac’;
pek-makulojn lavu for,
pura estu mia kor’.

4. Dum mi vivas nun kun fort’;
je la hor’ de mia mort’;
kiam en ĉiel-salon’
mi Vin vidas sur la tron’:
Rok’ eterna, Dia Fil’,
estu Vi por mi azil’.

ROCK OF AGES, CLEFT FOR ME • HAM 210 • HON 437 • LBW 327 (T) • M (Petra): Richard Redhead • angla T: Augustus Montague Toplady • E: W. J. Downes, 1971 en AK 254 (tie kun la melodio Ajalon)

418.5

Memore al D-ro Martin Luther King

Kiam diris benon vi laŭ alta nomo,
Serve tiun, kiu MI EKZISTAS diris,
Kiam vi de l’ kruc’ la vojon tute iris,
Estis sole amo de l’ spirit’ rizom’.

Kiam nigraj manoj en la Dia domo,
Kunigante sin, adoris kaj admiris,
Benon, kiu ĉion regas, vi sopiris,
Zorge pri la eraranta blanka homo.

Nedireble peza, kion vi intencis!
Vian koron skuis ja neniu tremo.
Via preĝ’ pri malamikoj paciencis.

Por murdinto via eĉ ne anatemo!
Kaj pro vi la tuta mondo kondolencis.
Sankte kronas vin martirodiademo.

ŜULCO Rikardo

419

1. Kun ardo Vi nin amas,
Vi amas plu kaj plu.
Abunde Vi regalas nin, Sinjor’ Jesu’.
Abunde Vi regalas nin, regalas nin, Jesuo.

2. Nin ĉiujn Vi rigardas
sen «kial» kaj sen «ĉu».
Favore Vi akceptas nin, Sinjor’ Jesu’.
Favore Vi akceptas nin, akceptas nin, Jesuo.

3. Vi estas la stirilo
en tiu tempo-flu’.
Eternen Vi direktas nin, Sinjor’ Jesu’.
Eternen Vi direktas nin, direktas nin, Jesuo.

4. Vi estas la silento
en babilema bru’.
Profunde Vi riĉigas nin, Sinjor’ Jesu’.
Profunde Vi riĉigas nin, riĉigas nin, Jesuo.

5. Vi estas nia roko,
la bazo de l’ konstru’.
Solide Vi subtenas nin, Sinjor’ Jesu’.
Solide Vi subtenas nin, subtenas nin, Jesuo.

6. En Vi nur estas ĉarmo,
en Vi nur estas ĝu’.
Alloge Vi ĝojigas nin, Sinjor’ Jesu’.
Alloge Vi ĝojigas nin, ĝojigas nin, Jesuo.

7. Kun ardo ni Vin amu,
Vin amu plu kaj plu.
Dankante ni adoru Vin, Sinjor’ Jesu’.
Dankante ni adoru Vin, adoru Vin, Jesuo.

GEBORGEN UND VERSTANDEN • el la muzik-kasedo «Ich werfe mein Lied hinauf in den Himmel (2)» • M: Hella Heizmann 1991 • germana T: Albrecht Gralle 1991 • E: Albrecht Kronenberger 1994

420

1. Ŝirmo por la pilgrimanto
estu al mi, Di’ Sinjoro!
Kuraĝigu mian koron,
renovigu mian forton!

refreno:

1.-6. Restu, ho anim’, en Jesu Krist’!

2. Vi promesis ja kompaton
kaj indulgon al pekinto.
Vi forsendis Vian Filon,
donis al ni novan vivon.
Restu, ho anim’ …

3. Vi ne volis, ke pereu,
kiu fidas al Jesuo.
La savita tuta mondo
laŭdu Vin en sia koro!
Restu, ho anim’ …

4. Ankaŭ mi al Vi sopiras;
kvankam vundoj min deformas,
abomenon Vi formetu
kaj kompate min purigu.
Restu, ho anim’ …

5. Ĝoju, flugu, mia koro,
rekte al la reĝa trono.
Dum mi vivas sur la tero,
Lin mi laŭdas en libero.
Restu, ho anim’ …

6. Via suno, Jesu Kristo,
min prilumu sur la vojo.
Karan, varman lumon Vian
ankaŭ mi radiu ĉiam.
Restu, ho anim’ …

PAIZSA SZEGÉNY FEJEMNEK • M (Király): © Kálmán Csomasz Tóth • hungara T: Imre Pécselyi Király • E: Éva Farkas-Tatár, 1971 en AK 133 • kun afabla permeso de la komponisto

421

Aŭdu bonan sav-novaĵon!
Dio amis nin ĝis mort’!
Venas el ĉiel’ mesaĝo
per kompate ama vort’.
JesuKrist’, mi Vin amegas!
El la pek’ Vi savis min!
Mi Vin amas! Min rigardu,
ke puriĝu la anim’.

WOTANIN WASTE NAHON PO • M (Nettleton): anonima usona, unue aperis en Repository of Sacred Music de J. Wyeth, dua parto, 1813 • dakota (Sioux) T: John B. Renville 1879 • E: Leland Bryant Ross 1999
• Efe 1,3

422

1. Kristo, la lum’ de l’ mond’, lumo sen egalo,
nokton penetris, iĝis nia frato.
Dum ni Lin vidas, vidas ni la Patron.
Gloro al Di-Sinjor’.

2. Kristo, la pac’ de l’ mond’, paco sen egalo.
Servu ni Lin, servante al la frato.
Li nin kunligas kun la alta Patro.
Gloro al Di-Sinjor’.

3. Kristo, la viv’ de l’ mond’, vivo sen egalo.
Li perfidita, iĝis nia frato.
Nia Savanto regas kun la Patro.
Gloro al Di-Sinjor’.

4. Gloro al Li en alt’, nur al Li la gloro!
Patron kun Fil’ ni laŭdas el la koro,
same Spiriton! Homa Dio, frato!
Gloro al Di-Sinjor’.

CHRIST IS THE WORLD’S LIGHT • Unisono 104 • M (Christe sanctorum): Paris 1681 • angla T: Fred Pratt Green 1968 • E (el la angla): Adolf Burkhardt 1999

423

1. Bela Jesuo,
estro de la estroj,
Dia Filo sen kompar’!
Vin mi honoras,
Vin mi adoras,
Vin, gvidant’ tra l’ vivo-mar’.

2. Belas la montoj,
belas la arbaroj,
mondo estas bel’ sen fin’.
Sed, Jesu mia,
jen belo Via
multe pli ĝojigas min.

3. Belas la suno,
belas ankaŭ luno,
steloj sub la firmament’.
Pli bela brilo
de l’ Dia Filo
ravas nin al ama sent’.

4. Belas la floroj,
belas pli la homoj
dum la freŝa, juna fort’.
Jen ni forpasos,
belon postlasos,
Jesu restas ekster mort’.

5. Teran belecon
kaj ĉiel-helecon
superbrilas Via bel’.
Mia Savanto,
Dia Peranto,
mia nura amo-cel’!

SCHÖNSTER HERR JESU • GL 551 • EG 403 (unua melodio) • KG 196 • RG 686 • M (Schönster Herr Jesu): Münster 1677, kp. ankaŭ → 772 • germana T: Münster 1677, 2a strofo ĉe Heinrich August Hoffmann von Fallersleben 1842 • E: H. A. de Hoog, 1954 en KKP 29 • AK 151 • prilaboro: Albrecht Kronenberger 1996 / Kloster Kirchberg 1998

424

1. Belega stelo de l’ maten’,
en graca kaj vereca plen’,
lumanta supreniris.
Jiŝaja flor’, Davida fil’,
fianĉo el ĉiela bril’,
Vi koron mian tiris.
Rava,
sava,
kaj amika,
mult-efika,
don-riĉega,
alta, mire majestega!

2. Valora kron’ en perla bril’,
de Dio kaj Maria fil’,
nobela reĝo mia,
miel-odora rozo-flor’,
lilio, blanka je kolor’,
min kaptis amo Via.
Jen mi
sen Vi
nur sopiras.
Vin deziras
mia koro,
vokas larme kun fervoro.

3. De Dio venas ĝojo-hel’
al mi, se Vi el la ĉiel’
amike min rigardas.
Jesu’, spirit’, riĉaĵo, fort’,
per Via karno, sango, vort’
mistere Vi min vartas.
Venu,
prenu
en la manojn
la infanojn
pro kompato.
Mi aliras invitato.

4. Eksonu kordoj kaj orgen’.
Ekkantu kor’ en ĝojo-plen’
kun dolĉa melodio,
ke Kristo estas la Sinjor’
por mi, juvelo kaj trezor’,
anima vivo, ĉio.
Sonoj,
tonoj
jubiladu,
triumfadu
en ĉi ĥoro:
Dankon, reĝo de l’ honoro!

5. Gajege kantas mia kor’:
Komenco, fino la Sinjor’,
la alfa kaj omega.
Post mia vivo je la glor’
de Lia nomo migros for
ĉielen mi ĝojega.
Amen,
amen,
ne hezitu,
nin vizitu,
kron’ de l’ ĝojo.
Al Vi celas mia vojo.

WIE SCHÖN LEUCHTET DER MORGENSTERN • GL 554 • EG 70 • KG 194 • RG 653 • M (Wie schön leuchtet) kaj germana T: Philipp Nicolai 1599 • E: ĉe Kindler n. 28, prilaborita de Albrecht Kronenberger 1994 kaj Kloster Kirchberg 1998 kaj 2002

425

1. Ni ne devas ĉiel-iri,
por Jesuon vidi;
nek profundegaĵojn ŝiri,
por Lin kore fidi.

2. Li ne estas homo mita
el la legendaro,
de poetoj prirevita
ĉe fabela maro.

3. Ne! ankoraŭ ama, viva,
helpas Li en vero;
staras sur la mont’ Oliva,
Galilea tero.

4. Lin atingas nia ĝemo,
se espero vanas;
Lin tuŝante en hom-premo,
ni denove sanas.

5. Junaj, ni per Li konstante
niajn preĝojn diras;
kaj maljunaj, ni, mortante,
Lian nomon spiras.

6. Per la vivo – Petra pento,
amo de Johano –
pli ol per ekstera sento
konas Lin kristano.

7. Ĉe la paco enanima,
pento de la koro;
ja sin montras tre proksima
Kristo la Sinjoro.

WE MAY NOT CLIMB THE HEAVENLY STEEPS • M (Hornsey): Samuel Sebastian Wesley, adaptita de R. Johnson • E: M. C. Butler, 1966 en HE 131

426

1. Jesuo! Tiu dolĉa nom’ plenigas per esper’;
pro ĝi forflugas kor-ĉagren’, doloro kaj mizer’.

2. Revenas ĝojo al anim’, trankvilo al la kor’;
saniĝas vundoj, mortas tim’, sekiĝas ĉiu plor’.

3. Jesuo! Firma Fundament’; Lumego tra nebul’;
ŝirmilo kaj kaŝejo Vi, ripozo por lacul’.

4. Jesu’! Amiko, Edzo, Reĝ’, Gardist’, Anim’, Sinjor’,
Profeto, Pastro, Vojo, Fin’ – al Vi estadu glor’.

5. Ho ve! Senforta estas mi, malvarma mia kor’;
sed en ĉiel’ mi vidos Vin kaj laŭdos kun fervor’.

6. Ĝis tiam mi adoros Vin kun amo kaj sincer’;
kaj min mortantan Via nom’ fortigos per esper’.

HOW SWEET THE NAME OF JESUS SOUNDS • M (Belmont): adapto de William Gardiner’s Sacred Melodies (1812), HON 341 • angla T: John Newton, LBW 345 • E: Louisa Frederica Adela Schafer, 1966 en HE 85 • AK 156

427

1. Ni etendu al ni manojn,
kiel por familianoj
decas kaj postulas hom-fratec’.
Ĝojo ne nur sur la tero,
ĝojo ankaŭ en ĉielo.
Estas ĝi laŭ Kristo voj-komenc’.

refreno:

1.-2. Ĝojon havas ni.
Benon donas Di’.
Montojn, kampojn kaj arbarojn, ĉion donas Li.
Ĝojon havas ni.
Benon donas Di’.
Ĉiun nian grandan ĝojon donos mi al Li.

2. Kristo al ni daŭre venas,
Lia vorto gloro-plenas,
kiel pastro estas inter ni.
Ĝoju, fratoj, do pro tio,
ke nin amas Fil’ de Dio,
ke ni estas Lia famili’.

PODEJME SI RUCE • M kaj ĉeĥa T: buŝe transdonitaj • E: Jiři Kořinek • 1985 en NV 237* • 1996 en Dio Benu K 47*

428

M (Wachet auf) → 189 «Ho vekiĝu, jen la voko»

1. Nun al Kristo sonu kanto,
de ĉiuj homoj la Savanto,
sidanta sur la Patra tron’.

Laŭdu Lin, ho vi anĝeloj!
El altaj volboj de l’ ĉieloj
revibru ĉien ĝoja son’.
Al tiu glora kri’
aliĝu ankaŭ ni:
Haleluja!
Per ĝoj-kantar’
de mar’ al mar’
laŭdados Lin la tut-homar’.

2. Kristo, super la infero,
pekado, morto, kaj mizero,
potence triumfadis Vi.
Surgenue adorante,
kaj amon Vian konfesante,
ni laŭdas Vin per danka kri’.
Post kruco tie ĉi,
la kronon portos ni:
Haleluja!
Jam nun sen fin’
regadu nin,
kaj ĉiu koro laŭdu Vin.

PRAISE THE LORD THROUGH EVERY NATION • angla T: James Montgomery 1808 el teksto de Rhijnvis Feith 1806 • E: M. C. Butler, 1971 en AK 153 [K421T]

429

1. Vivo-celon kaj feliĉon mi serĉadis,
kiam mian vojon Vi ekpaŝis, Di’.
Mi ne scias, kio tiam ekokazis,
sed de tiam apartenas mi al Vi.

refreno:

1.-5. Al Sinjor’, al Sinjor’
«Haleluja» kantas mia kor’.
Al Sinjor’, al Sinjor’
estu danko kaj eterna glor’.

2. Vi elmontris Vian amon al mi, Kristo,
kies grandas kaj senfinas dimensi’.
Kiam oni Vin insultis ĉe l’ juĝisto,
kie kraĉis, vango-frapis oni Vin.
Al Sinjor’ …

3. Nun Golgoto por mi estas font’ de l’ vivo,
tie ĉiujn pekojn lavis Via sang’.
Pro la kruco dankon kaj pro la travivoj
kaj pro l’ vortoj: «Ĉio plenumiĝis jam»!
Al Sinjor’ …

4. Vin obei nun deziras mia koro
kaj fidele esti ĉiam Di-servist’.
Vian vorton pli instruu min, Sinjoro,
kaj plenumi arde Vian volon, Krist’.
Al Sinjor’ …

5. Vi promesis, ke surteren Vi revenos,
l’ eklezion preni al ĉiela dom’.
Tiam kanton de anĝeloj mi subtenos.
«Haleluja» estos mia glora son’.
Al Sinjor’ …

VIVO-CELON KAJ FELIĈON (originalo ne konata) • M buŝe transdonita • E: 1985 en NV 257*

430

1. Krist’ Jesuo, reĝo, Sinjor’,
Liaj la regno, forto, glor’!
Ŝtormoj muĝu, tamen
Li sola venkos. Amen.

2. Ĉe l’ piedoj de la juĝist’
de l’ lasta tag’, Jesuo Krist’,
kiam kosmo krevos,
ĉiu konfesi devos:

3. Krist’ Jesuo, reĝo, Sinjor’,
Viaj la regno, forto, glor’!
Ŝtormoj muĝis, tamen
Vi sola venkis. Amen.

JESUS CHRISTUS, KÖNIG UND HERR • EG (Bayern) 590 • M: Gottfried Schneider 1937 • germana T: Richard Lörcher 1937 • © mundorgel verlag gmbh Köln/Waldbröl • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 74

431

refreno:

Krist’ Jesu’,
frato, amik’,
prae, nune, kaj ĉiam plu!
Dia Fil’,
amo kaj bril’,
ankro en la tempo-flu’!

1. Laŭdon al Vi,
Vorto de Di’!
En la komenc’ Vi estis kun Li,
vivo en Vi kaj lum’ por ni.

1.-4. Kiom grandas Via am’!
Amen. Haleluja.

2. Laŭdon al Vi,
Dia sendit’!
Vi, kiam venis temp’ al kulmin’,
por ni naskiĝis el virin’.

3. Laŭdon al Vi,
Kosmo-Regant’!
Tero, ĉiel’ jubilas en Vi,
bildo de l’ nevidebla Di’.

4. Laŭdon al Vi,
Dia Sinjor’!
De sur la tron’ Vi venos en glor’,
loĝos sur nova ter’ kun ni.

CHRIST HIER, CHRIST AUJOURD’HUI • Himno por la Jubilea Jaro 2000 • M: Jean-Paul Lécot 1997 • franca T: Jacqueline Frédéric Frié 1997 • © copyright control • E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 2000
kp. Heb 13,8 • el Joh 1 • el Gal 4 • el Kol 1 • el Apo 21

432

1. Ĉarme super ter’ radias
lumo de ĉiela spec’.
Milde en la temp’ ekbrilas
suno de la eternec’.
Ho, tre milde, ke eltenu brilon
ĝian hom-okul’,
vidu Dion tra l’ nebul’.

2. Ne saĝuloj mondaj sciis
pri l’ mirinda Konsilist’.
Kristo venis, disradiis
pacon, veron, en persist’.
Veron al fidelaj koroj,
pacon al pentema vol’,
jen por tero lum’, konsol’.

3. Milda bril’ de l’ Patra gloro
enpenetru do kun grac’
mondon nian, ke bonvolo
regu ĝin en lum’ kaj pac’,
ke ĝi estu antaŭhalo
de l’ ĉielo, kien Vi
ĉiujn Viajn vokas, Di’.

VÄNLIGT ÖVER JORDEN GLÄNSER • SPB 34 • M: sveda manskribo 1694/1695 • sveda T: Johan Olof Wallin 1818 • E: Åke Ahlrén, 1962 en EKA 13 • AK 220

433

1. Gloru Kriston, Li nin amis, purigadis de malbon’;
per la propra sang’ aĉetis, kronos per ĉiela kron’.
Gloron, gloron,
gloron, gloron
al la sankta ofer-don’!

2. Estro Li de l’ anĝelaro, kapo de la eklezi’,
reĝo de la naciaro, de ĉiel’ kaj tero Di’.
Gloron, gloron,
gloron, gloron
ĝoja-kore kantu ni.

3. Gloron, benon kaj laŭdadon himnas la anĝela ĥor’.
Honorado kaj potenco estu Liaj kun ador’:
Gloron, gloron,
gloron, gloron
ricevadu la Sinjor’.

GLORY BE TO GOD THE FATHER • M (Regent Square): Henry Smart, HAM 279, HON 174 • angla T: Horatius Bonar, LBW 167 • E («Gloron al la Dia Patro»): M. C. Butler, 1966 en HE 6, 2-4
• alia M: Praise, my soul → 454##

434

1. Homoj de l’ galilea land’,
kian vizion vidis vi,
kiam sur via sankta ter’
paŝis glorinda la Mesi’?
L’ Estro de vivo kaj de mort’
venis al vi kun sava vort’.

2. «Gloron ne vidis ni ĉe Li.
Ŝajnis Li ja mirinda hom’!
Ĉarmis Li nin per Sia grac’,
vokis al Si en Dia nom’.
Daŭre dum vivo ĝis la mort’
regis Lin elĉiela fort’.»

3. Mia Savanto, Estro, Reĝ’,
min anstataŭis en dolor’.
Kiel anĝeloj en ĉiel’,
tiel mi kantas kun ador’:
Savis Li min de pek’ kaj mort’,
vivo eterna mia sort’!

HOMOJ DE L’ GALILEA LAND’ • M (St. Catherine): Henri Frederick Hemy, linioj 5-6: James G. Walton, LBW 500 • E (originale verkita): W. J. Downes 1968 • AK 162

435

1. Ĉu lacega, kor-premita, en aflikto, vi? –
Venu Kriston, kaj ripozu nun ĉe Li.

2. Kiel povas mi rekoni Lin gvidant’ por mi? –
Vundojn en pied’, man’, flanko, havas Li.

3. Ĉu Li portas diademon sur ĉiela tron’? –
Jes, Li portas – sed ĝi estas dorna kron’.

4. Se mi trovos Lin kaj sekvos …? – Tie ĉi dolor’
estos via sort’, kun larmoj kaj labor’.

5. Kio por la fidelulo estos la donac’? –
Fino de malĝojo ĉia, vera pac’.

6. Ĉu al peto senkompata estos Lia kor’? –
Ne ĝis tero kaj ĉielo pasos for.

7. Ĉu Li ja min benos, se mi sekvos Lin sen ĉes’? –
Apostoloj kaj sanktuloj diras: Jes.

ART THOU WEARY • HAM 348 • M (Stephanos): Sir Henry Williams Baker • angla T: John Mason Neale • E: G. M. Hollis, 1966 en HE 79
• Mat 11,28-29

436

1. Jesuan nomon gloru kun
la anĝelara ĥor’;
per reĝa diademo nun
Lin kronu, kronu, kronu, kronu la Sinjor’.

2. Martiroj, kies firma fid’
proviĝis en dolor’,
konfesu Lin la Davidid’
kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor’.

3. Ho tuta Izraela ras’,
ekkantu kun fervor’!
Kuniĝu vi en grand-amas’
kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor’.

4. La Kalvarian krucon ni
konservu en memor’;
ni danke kantu tie ĉi,
kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor’.

5. El ĉiu gento kaj naci’
de l’ mondo, ĉiu kor’
aklamu Lin per laŭta kri’,
kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor’.

6. Kun la sanktuloj ankaŭ ni
kuniĝu en ador’;
ĝis en eterna harmoni’
ni kronos, kronos, kronos, kronos Lin Sinjor’.

ALL HAIL THE POWER OF JESUS’ NAME • HAM 217 • HON 13 • LBW 329 • M (Miles Lane): William Shrubsole • angla T: Edward Perronet • E: M. C. Butler,1966 en HE 84 • AK 157

436.7

Belegas stelo de l’ maten’, kun lumo-ben’.

ostinato (ad lib.):

Forpasas la mallumo, la vera lum’ brilas jam.

2-voĉa rondkanto kun ostinato laŭplaĉa
WIE SCHÖN LEUCHTET DER MORGENSTERN • Klaus Jürgen Thies (laŭ EG 70 → 424) • Adolf Burkhardt 2001

437

1. Reĝos Jesuo! Ja la sun’
radiojn verŝos, kaj la lun’,
sur Lian regnon tra la ter’,
kaj sonos laŭd’ en ĉiu sfer’.

2. Levos incenso sin kun preĝ’
al Li, de reĝoj ĉiam Reĝ’.
Simile al ofer-arom’
odoros dolĉe Lia nom’.

3. Homoj kredantaj tra la mond’
prikantos Lin en danka rond’;
ne mankos infan-voĉoj por
Lin plaĉi en la vasta ĥor’.

4. Benoj abundas kie Li
regadas korojn ĉiam pli.
Laculo kaj de peko sklav’
ĝojegas en la Dia sav’.

5. Klinu al Li sin ĉiu kor’,
Lin honorante kun fervor’,
ĉar Li meritas sen kompar’
la laŭdon de la tut-homar’.

JESUS SHALL REIGN • Unisono 94 • HAM 220 • HON 277a • M (Truro): Thomas Williams, Psalmodia Evangelica 1789 • angla T: Isaac Watts • E: W. J. Downes • AK 148* (tie kun alia melodio)

438

1. Venu ĉiuj, kiuj portas
vivo-ŝarĝon sen la pac’.
Venu, kiuj ne plu fortas
viv-batali sen la grac’.

refreno:

1.-4. Kredu nur al Di’,
kredu nur al Di’.
Kiu al Jesuo venos,
pacon trovos li.

2. Venu ĉiuj, kiuj ploras
en malriĉo kaj mizer’.
Venu, kiuj voj-esploras
en mallum’ kaj mort-sufer’.
Kredu nur …

3. Li kun brakoj malfermitaj
vokas daŭre kun persist’.
Al konsolo vin invitas
koro de Jesuo Krist’.
Kredu nur …

4. Mond-trezoro eta estas
en kompar’ kun Lia pac’.
La anim’ beate festas,
kies fonto estas grac’.
Kredu nur …

VÅGA BLOTT ATT TRO • M: Winfield S. Weeden, presita Len 1896 • sveda T: Johan August Gustafsson • E: Karin Persson kaj Karl Olof Sandgren, 1962 en EKA 29 • AK 193

439

1. La forton mi de l’ amo benas,
kiu sin montras en Jesu’.
Soife mi al fonto venas,
al Lia ama superflu’.
Mi ne pri memo fanfaronu,
en amo-maro jen mi dronu.

2. Por Vi batadas mia koro,
por Vi, ho ĉarma kor’ de Di’.
Por Vi mi vivu, ho Sinjoro,
samkiel vivis Vi por mi.
Nenie logas tia ĝuo
krom en la kor’ de Vi, Jesuo.

ICH BETE AN DIE MACHT DER LIEBE • EG (Pfalz) 651 • RG 662 • M: Dimitrij Stepanoviĉ Bortnjanskij 1822 • germana T: Gerhard Tersteegen 1757 • E: Albrecht Kronenberger 1995

440

1. Miriga graco fontas el la nesondebla font’
de amo en la Dia kor’, kompata por la mond’.

2. Kompare kun vastega spac’, da steloj miliard’,
ni sensignifaj sentas nin, estantaj per hazard’.

3. Sed Vi, ho Kristo, vokis nin el tiu fantazi’,
ĉar eĉ la plej pekema hom’ valoras antaŭ Vi.

4. Ne estus Vi mortinta por la tuta galaksi’,
sed venis Vi, kaj mortis ja por ni, sur Kalvari’.

5. Sen Via am-ofero ni droniĝus en mizer’;
bonvena estus nigra mort’ pro hanta malesper’.

6. Do, «Haleluja!» kantas ni kun ĝoja, danka kor’.
Miriga graco savis nin por la eterna glor’.

AMAZING GRACE • kp. Unisono 95 • M (Amazing grace): amerika popola melodio, HON 27 • E (originale verkita): W. J. Downes 1972 • TK 35
• Efe 2,8

441

1. Ĉiu vivo malhelas.
Ne scieblas la fino.
Ĉiu strebas al ĝoj’.
Di’ havas koron por homoj:
Frato iĝis Jesu’.

2. Home vivis Jesuo.
Pekojn portis Jesuo.
Home mortis Jesu’.
Di’ havas koron por homoj:
Frato estas Jesu’.

3. En la vort’ de Jesuo,
en la far’ de Jesuo
koro batas por mond’.
Di’ havas koron por homoj:
Jen Jesu’ tiu kor’.

ALLES LEBEN IST DUNKEL • GL 552 • KG 502 • M: Wolfram Menschick 1973 • germana T: Maria Luise Thurmair-Mumelter 1971 • © Christophorus-Verlag, Freiburg i. Br. • E: Guido Holz 1986* • kun afabla permeso de la komponisto

442

1. Hom-animoj! Kial ŝafe kuri disen pro ektim’,
stulte vagi for de amo profundega kaj sen lim’?

2. Ĉu duone tiel dolĉe vokis iam ajn paŝtist’,
kiel al piedoj Siaj vokas nin Jesuo Krist’?

3. Tiel vasta kiel maro estas Dia pardonem’;
kaj pli milda Lia justo ol la homa tolerem’.

4. La ĉielo akre sentas la malĝojojn de la ter’;
niajn malfortaĵojn juĝas kun kompata malsever’.

5. Amo Dia pli ampleksas, ol mezuras homa mens’.
Kaj mirinde amaj estas Dia koro, Dia pens’.

6. Pro la sango de Jesuo nin pardonas Dia grac’.
El sufero de la Kapo por la membroj venas pac’.

7. Do kun pento proksimiĝu, kaj neniam dubu plu,
sed akceptu plen-konfide sin-oferon de Jesu’.

8. Se ni amus Lin pli simple, se Lin fidus nia kor’,
niaj vivoj sune brilus en la ĝojo de l’ Sinjor’.

SOULS OF MEN, WHY WILL YE SCATTER • M (Cross of Jesus): John Stainer, HAM 54, HON 98 • angla T: Frederick William Faber, HAM 364 • E: Florence Harriet Hanbury, 1966 en HE 71

443

1. El animoj, koroj nun
al ĉiela Dia tron’,
al Jesua Sankta Kor’,
fluas pie kanta ton’.

refreno:

1.-4. |: Ni ĉe Koro Via, Kristo,
volas stari kun persisto. :|

2. Kvankam fia malamik’
nin atakas en perfid’,
al ni helpos Via Kor’,
kaj nin savos el insid’.
Ni ĉe Koro Via …

3. Ho miraklo de la grac’!
La Jesua arda Kor’
pro la granda kompatem’
nin konsolas en dolor’.
Ni ĉe Koro Via …

4. En obstakloj de la viv’,
en turmentoj, en malpac’,
helpos nin, ho, Via Kor’
per la amo, per la grac’.
Ni ĉe Koro Via …

NIECH DZIŚ Z NASZYCH SERC • ŚK 210 • M (Auf zum Schwur): tirola, ĉe M. Mycielski kaj J. Urbanek 1878 • pola T: W. Wojtoń • E: 1985 en NV 146*

444

1. Amo Dia, tut-supera,
ĝoj’ ĉiela inter ni,
restu kun ni, Vi mistera,
glorajn benojn donu Vi.
Jesu, Via kor-kompato
fluas el senlima am’.
Venu kun la sav-mandato,
savu el infera flam’.

2. Venu Vi, Liberiganto,
vivu ni per Via grac’.
De pek-loga insidanto
gardu nin de la minac’.
Beni Vin ni volas ĉiam,
kaj Vin servi kun fervor’,
ĉesi laŭdi Vin neniam
pro sindono kaj favor’.

3. Novaj kreitaĵoj indaj
estu ni al Via glor’!
Al Vi estis ni savindaj,
ĝin ni tenu en memor’.
Pli kaj pli en glor-ornamo
kreskos ni ĝis vivo-fin’.
Tiam kun miranta amo
ni adore laŭdos Vin.

LOVE DIVINE, ALL LOVES EXCELLING • HON 321a • HAM 205 (T) • LBW 315 (T) • M (Blaenwern): William Penfro Rowlands • angla T: Charles Wesley • E : W. J. Downes, 1971 en AK 134

445

En Ci mi fidas, Sinjor’,
en Ci, la ĝoj’ de mia kor’.
Ho! Ho!

france:

Notre âme attend le Seigneur.
En lui la joie de notre cœur.
O … O …

NOTRE ÂME ATTEND LE SEIGNEUR • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Bruno Masala 1995 • kun afabla permeso