DUM LA SANKTA SEMAJNO:

310

Palmo-Dimanĉo

Enira Antifono:

310.1

Hosana, ho Fil’ de David!

aŭ la rondkanto «Levu vin, pordoj» → 181

Antifono por la Responsoria Psalmo (el Psa 22):

310.2

Di’, mia Di’!
Kial do Vi min forlasis.

Antaŭ la Pasiono:

310.3

Kristo venkas,
Kristo reĝas,
Kristo, Krist’ en Dia glor’.

latine:

Christus vincit,
Christus regnat, Christus,
Christus imperat.

CHRISTUS VINCIT, CHRISTUS REGNAT, CHRISTUS IMPERAT • KS 79 • E: Albrecht Kronenberger 1996

aŭ:

310.5

Venkas Kristo,
reĝas Kristo,
suveren’ de l’ tuta mond’.

311

Sankta Ĵaŭdo

Enira Antifono:

311.1

Ni fieru en la kruco de Kristo, en kiu estas vivo por ni kaj savo.

Antifono por la Responsoria Psalmo (el Psa 116):

311.2

La kaliko, kiun ni benas,
igas nin unu en Kristo.

Antaŭ la Evangelio:

311.3

Laŭdon, Kristo, Reĝo kaj Savanto!

Dum aŭ post la Pied-Lavo:

311.4

Kie karitat’ kaj amo, tie Dio.

latine:

Ubi caritas et amor, ibi Deus est.

aŭ:

311.5

Kie amo kaj karitat’,
tie inter ni loĝas Di’.

latine:

Ubi caritas et amor,
ubi caritas, Deus ibi est.

UBI CARITAS (2) • Kanto el Taizé • Joseph Gelineau • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Albrecht Kronenberger 1996 • kun afabla permeso

aŭ:

311.6

Kie karitat’ kaj amo,
kie karitat’, tie estas Di’.

latine:

Ubi caritas et amor,
ubi caritas, Deus ibi est.

UBI CARITAS (1) • Kanto el Taizé • Jacques Berthier • © Ateliers et Presses de Taizé • E: Albrecht Kronenberger 1995 • kun afabla permeso

312

Sankta Vendredo

Enira Antifono por la Liturgio de la Horoj:

312.1

Kristo, la Filo de Dio,
elaĉetis nin per Sia sango.
Venu, ni adoru Lin.

Antifono por la Responsoria Psalmo (el Psa 31):

312.2

Patro, en Viajn manojn
mi fide transdonas min.

Aklamo post la Dua Legaĵo:

312.3

Kristo estis obeema ĝis la mort’,
ĝis la kruca mort’.

Dum la celebranto prezentas la krucon:

312.4

S: Vidu la lignon krucan, sur kiu la sav’ de l’ mondo pendis.
K: Venu, venu, ni adoru.

latine:

Ecce lignum crucis, in quo salus mundi pependit. – Venite adoremus.

aŭ:

312.5

S: Vidu la krucon, sur kiu pendis la Mondo-savanto.
K: Venu, ni Lin adoru.

Dum oni honoras la krucon:

«Mia popolo, ĉu mi kulpe venis» → 302
«Agios o Theos / Sankta Dio» → 036
«Vi, Dio sankta / Sviaty Boæe» → 284

PASKO

313

Paska Nokto

Ĉe la Eniro kun la Paska Kandelo:

D: Jen la lumo de Kristo.
K: Al Dio estu danko.

Antifonoj post la Legaĵoj

Unua Legaĵo: Gen 1,1 - 2,2

313.1

Elsendu Vian Spiriton,
kaj iĝos nova
la vizaĝo de la tero. (el Psa 104)

Dua Legaĵo: Gen 22,1-18

313.2

Protektu min, Di’, ĉar mi konfidas al Vi. (el Psa 16)

Tria Legaĵo: Eli 14,15-15,1

313.3

Al Dio mi kantos,
forte Li manifestis sin. (el Eli 15)

Kvara Legaĵo: Jes 54,5-14

313.4

Vi min levis, Sinjor’.
Do mi glore Vin prikantos eterne. (el Psa 30)

Kvina Legaĵo: Jes 55,1-11 (el Jes 12)

313.5

Vi ĉiuj ĉerpos akvon,
la akvon de la sav’,
kun granda ĝoj’ el freŝa font’.

Sesa Legaĵo: Bar 3,9-15.32 - 4,4

313.6

Di’, Viaj vortoj vortoj de l’ vivo. (el Psa 19)

Sepa Legaĵo: Jeĥ 36,16-17a.18-28

313.7

Mi soifas kore pri Vi, Sinjor’. (el Psa 42/43 aŭ el Psa 51)

aŭ:

313.8

Koron puran kreu en mi, Sinjor’.

Gloro-Himno

Epistolo: Rom 6,3-11

313.9

Haleluja. (el Psa 118)

aŭ:

313.10

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

Evangelio

Litanio al Ĉiuj Sanktuloj → 019.7

Renovigo de la Bapto-Konfeso → 098.10

Kanto: Baptita estas mi por Di’ → 101

Komunia Antifono:

313.11

Kristo nia Pasko, haleluja.
Ĝoje ni festenu, haleluja.

PASKA TEMPO

Psalmo:
Psa 118 → 059.4
Kanto:
Morton venkinte → 061
Rondkanto:
Haleluja … resurektis → 789
Sekvenco:
Paska viktimo → 060
Maria-Antifono:
Ĉiel-Reĝino, ekĝoju → 097.18
Meso por Pasko → 059

314

1. Al Di’ tronanta estu glor’
kun Lia Filo, la Sinjor’,
nin paciginta kun fervor’.
Haleluja. Haleluja. Haleluja.

2. La trian tagon en maten’
Li spite al la ŝtona ten’
el tomb’ leviĝis sen ĉagren’. Haleluja …

3. Li releviĝis el la mort’,
triumfis super ĝi en fort’
laŭ la viviga Dia vort’. Haleluja …

GELOBT SEI GOTT IM HÖCHSTEN THRON • EG 103 • GL 218 • RG 466 • KG 437 • M (Gelobt sei Gott = Vulpius) kaj plurvoĉeco: Melchior Vulpius 1609, kp. Unisono 118 • germana T: Michael Weisse 1531 • E: Guido Holz 1986

315

1. Jesu, nia viv’, konsolo,
kiun vindis morto-tolo,
nun potence kaj kun glor’
venkis kiel viv-sinjor’.
Rompis ĉenojn de la morto
Lia princa venka forto.
Haleluja. Haleluja.

2. Tuta mond’ en ĝoj’ komuna
iĝas freŝa, nova, juna;
ĉio sur la tero-glob’
vestas sin en festa rob’;
ondas nun pro ĝoj’ la maro,
val’ resonas kaj montaro.
Haleluja. Haleluja.

3. Morto kuŝas katenita,
venkis Vivo forta, spita.
La pikilo falis jam
el la mano de l’ tiran’.
La ĉielon Di’ apertas,
homoj veran pacon spertas.
Haleluja. Haleluja.

JESUS, UNSER TROST UND LEBEN • EG (reform.) 561 • M (Jesus, unser Trost): el Geistreiches Gesangbuch de Johann Anastasius Freylinghausen, Halle 1714 • germana T: Ernst Christoph Homburg 1659 • E: Adolf Burkhardt 1988, 2a strofo 1993 • TK 132 (tie kun la plurvoĉa aranĝo de Johann Sebastian Bach el Schemellis Gesangbuch 1736)

316

Vivas Li, nia Sinjoro.
Haleluja, haleluja.
Kristo hodiaŭ revenis al viv’.
Haleluja, haleluja.

4-voĉa rondkanto
VIVAS LI, NIA SINJORO (originalo ne konata) • M kaj T: anonimaj • E: Josef Grabmaier 1983 / Adolf Burkhardt 2001

317

1. Aperis jam la glora tag’
ĝojiga preter hom-imag’;
triumfas nun Jesuo Krist’;
de l’ morto mortis la rezist’. Haleluja.

2. La praserpento, pek’, infer’,
la morto, timo kaj mizer’
venkitaj estas de Jesu’;
ne tenis Lin la tombo-tru’. Haleluja.

3. La predon devis cedi Mort’.
La Vivo venkis, Dia fort’.
Fiaskis la detru-persist’.
La vivon revenigis Krist’. Haleluja.

4. Sun’, tero, tuta kreitar’
dronintaj estis en amar’;
ĝoj-krias valo nun kaj mont’:
malvenkis Princo de la mond’. Haleluja.

5. Do ankaŭ ni en ĝoj-jubil’
Vin halelujas, Dio-Fil’.
Konsolas nin la paska fru’.
Ni gloras Vin, Sinjor’ Jesu’. Haleluja.

ERSCHIENEN IST DER HERRLICH TAG • EG 106 • GL 225 • RG 469 • M (Erschienen ist) kaj germana T: Nikolaus Herman 1560 • E: Adolf Burkhardt 1993

318

1. Dio la venkon gajnis,
dum nevenkeblaj ŝajnis
mond’ kaj infero, jen:
vivo, vero.

2. Kristo nin mem kondukos,
por ni batalos, luktos.
Ni nin konsekru,
la vojon sekvu!

3. Tial ni sen teruro
rigardu al futuro.
La ombroj fuĝas,
aŭroro ruĝas.

DIO LA VENKON GAJNIS • M (Beuerle): Herbert Beuerle • © Strube Verlag, München • E (originale verkita): Adolf Burkhardt 1982 por la KELI-kongreso en Burgh-Haamstede, Nederlando, kun la temo Mi estas la Vojo kaj la Vero kaj la Vivo • TK 97

319

1. Ho bela paska tag’!
Nun paŝu, hom’, al helo!
Krist’ iris post la plag’
el Sia tombo-ĉelo.
Se regus plu pereo kiun tomba ŝton’ kondiĉis,
ja vanus nia fid’.

refreno:

1.-3. Sed Kristo releviĝis,
leviĝis,
leviĝis,
jes, Kristo releviĝis.

2. Timigas vin malsan’,
aŭ kulp’ sentigas tremon;
sed kruce Lia am’
jam portis vian premon.
Se plu Li kuŝus, kie Li dum morto-nokt’ troviĝis,
ja vanus nia lukt’.
Sed Kristo releviĝis …

3. Por la forir-sufer’
Li helpon preparadis:
Sen pov’ la mort-river’,
ĉar Kristo ĝin travadis.
Se plu Li restus, kie pro la ondoj ni vertiĝis,
ja vanus la esper’.
Sed Kristo releviĝis …

THIS JOYFUL EASTERTIDE • Unisono 34 • LBW 149 • CP 726 • M (Vruechten = This joyful eastertide): nederlanda, 17a jc. • angla T: George Ratcliffe Woodward 1894 • E (el la angla kaj germana): Adolf Burkhardt 1999

320

Krist’ resurektis,
haleluja,
haleluja,
por ke ni vivu.

4-voĉa rondkanto
CHRIST IST ERSTANDEN • M kaj germana T: nekonataj verkintoj • E: Albrecht Kronenberger 1994

321

1. Ho Revivanto,
al Vi estu glor’!
Al Vi venko-kanto
ĝis l’ eterna hor’!
Venis jen l’ anĝelo
en la bril’ de Di’.
For de l’ tombo-kelo
rulis ŝtonon li.

refreno:

Ho Revivanto,
al Vi estu glor’!
Al Vi venko-kanto
ĝis l’ eterna hor’!

2. Jen Li aperas:
estas Li, Jesu’,
Reĝ’, Savanto. Veras!
Ne malcertu plu!
Ĝojon do elspiru,
Di-popolo vi,
kaj senĉese diru:
Venkis Kristo-Di’!

3. Ĉu mi forcedu?
Ĉiam vivos Li,
do je Li mi kredu,
Pacoprinco Di’;
Li: triumfo-festo,
forto kaj subten’,
vivo kaj majesto,
ĝojo sen ĉagren’!

À TOI LA GLOIRE, Ô RESSUSCITÉ • Unisono 35 • EBL 271 • M (Maccabaeus): Georg Friedrich Händel 1747, HON 503 • franca T: Edmond Louis Budry 1900 • E (el la franca): Guido Holz 1986

322

1. Ĝojan tagon ni deziris,
kiun ĉiuj tre sopiris.
Krist’ el Sia tombo iris;

1.-5. haleluja, haleluja.

2. Reviviĝis Reĝ’ ĉiela,
kiel flor’ leviĝis bela,
en postmorta korpo hela;

3. Venkis Li inferan forton,
malamikan rompis pordon,
ekkompatis nian sorton;

4. Tagojn tri en tombo litis,
patrojn niajn Li vizitis,
ilin al ĉiel’ invitis;

5. Pro Jesua tomb-elveno
ni post ĉi surtera peno
iru al ĉiel-festeno;

WESOŁY NAM DZIEŃ DZIŚ NASTAŁ • ŚK 177, elektitaj strofoj • M: 16a jc., ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • pola T: 17a jc. • E: 1985 en NV 136*

323

Kristo leviĝis post la kruc-turmento.
Jubile ĝoju ĉies kor’;
nin konsolas Krist-Sinjor’. Kyrieleis.

Se Li ne leviĝus, la mondo jam pereus.
Ekde tiu paska tag’
vanas la satan-atak’. Kyrieleis.

Haleluja. Haleluja. Haleluja.
Jubile ĝoju ĉies kor’;
nin konsolas Krist-Sinjor’. Kyrieleis.

CHRIST IST ERSTANDEN • EG 99 • RG 462 • KG 436 • kp. Unisono 31, GL 213 • M (Christ ist erstanden): Salzburg 1160/1433, Tegernsee 15a jc., Wittenberg (1529) 1533 • germana T: Bavario / Aŭstrio 12a-15a jc. • E: Adolf Burkhardt, 1970 en AK 65

Alian melodi-version vidu ĉe la ĉielira himno: «Krist’ alĉielis» → 344.

324

Tie ĉi en la mond’ estas vi en angor’,
sed konsolu vin, kuraĝigu vin:
Mi venkis la mondon por ĉiam.

post la fermato oni povas aldoni:

Kristo leviĝis.

3-voĉa rondkanto
IN DER WELT HABT IHR ANGST • EG (Pfalz) 560 • RG 668 • KG 448 • M: © Friedemann Gottschick 1982 • T: Joh 16,33 / malnova liturgia voko • E: Albrecht Kronenberger 1994 • kun afabla permeso

325

1. Nia Estro el la morto leviĝis,
tial nova tempo nun!
Ĉio olda estas pasinta,
do ĝi ne validas plu.
Nia Estro el la morto leviĝis.

2. Nia Estro el la morto leviĝis.
Novan vivon donas Li.
Foraj homoj iĝas najbaroj;
ili ne malsatu plu.
Nia Estro el la morto leviĝis.

3. Nia Estro el la morto leviĝis.
Nokton sekvas nova tag’.
Malamantoj estos gefratoj.
«Dent’ pro dent’» ne eblas plu.
Nia Estro el la morto leviĝis.

4. Nia Estro el la morto leviĝis.
Jen la voj’ al nova far’.
Li pardonis niajn mis-agojn;
pardonem’ ne ĉesu plu.
Nia Estro el la morto leviĝis.

UNSER HERR IST AUS DEM TOD AUFERSTANDEN • M kaj germana T: Kurt Rommel 1967 • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1981 • TK 59

326

1. Krist’ Jesuo la Savanto
venkis super la mort’.
Li releviĝis.
La pekon Li katenis. Kyrie eleison.

2. Nian punon Li transprenis,
mem estante sen pek’,
nin repacigis,
ke Dio nin favoru. Kyrie eleison.

3. Morton, pekon, vivon, gracon
tenas Li en la man’.
Li povas savi
al Li venantajn ĉiujn. Kyrie eleison.

JESUS CHRISTUS, UNSER HEILAND • EG 102 • RG 463 • M: Martin Luther 1529, Leipzig 1545 • germana T: Martin Luther 1524 • E: Adolf Burkhardt ĉ. 1993 / Albrecht Kronenberger 1996

327

1. La tago releviĝa! Ho mond’ kun laŭta kri’
proklamu vi la Paskon de ĝojo kaj de Di’.
De morto al vivado, de tero al ĉiel’,
nin kondukadis Kristo triumfe al la cel’.

2. El peko kaj malbono puriĝu ĉiu kor’,
por ke ni vidu Kriston en releviĝa glor’;
por ke «Bonvenon» Lian finfine aŭdu ni;
kaj, ĝin aŭdinte, kantu kun laŭta venko-kri’.

3. Ĉielo, jubiladu; kaj tero, ĝoju vi.
La tuta mondo festu kun ĉio ajn en ĝi.
La universo kantu en gaja melodi’!
Ĉar releviĝis Kristo, senfine laŭdu ni.

THE DAY OF RESURRECTION • HAM 132 • HON 474 • M (Ellacombe): Bruchsal 1784, Kantolibro el Mainz ĉ. 1833, Unisono 86 • angla T: John Mason Neale laŭ greka himno «ANASTASEWS HMERA» de Johano el Damasko ĉ. 750 • E: Clarence Bicknell (1842-1918), 1966 en HE 64 • AK 68

328

Kiu en Kristo,
tiu estas nova hom’,
estas nova hom’.

2 Kor 5,17
3-voĉa rondkanto
KIU EN KRISTO (originalo ne konata) • M: anonimaj • E: Josef Grabmaier 1983 / Adolf Burkhardt 2001

329

1. Krist’ per la Dia forto
sin levis el la morto.

1.-4. Do ĝoju jubilante,
haleluja kantante
in cymbalis, in cymbalis bene sonantibus.
Haleluja. Haleluja. Hale. Haleluja. Haleluja.

2. Ŝeolon Krist’ superis.
Vivon al ni konkeris. …

3. Krist’ iris al ĉieloj,
benate de l’ anĝeloj. …

4. Kun Kristo ni festenos.
En gloro Li revenos. …

CHRISTUS IST AUFERSTANDEN • EG (Pfalz) 564 • RG 472 • KG 451 • M: Köln 1623 • germana T, strofo 1: Friedrich Spee von Langenfeld 1623, strofoj 2-4: Arbeitsgemeinschaft für ökumenisches Liedgut 1983 • E: Albrecht Kronenberger 1994

La latina «in cymbalis bene sonantibus» signifas: «kun cimbaloj bone sonantaj».

330

Kristo leviĝis el la mort’,
savis el pereiga fort’.
Haleluja.
Haleluja, haleluja.

4-voĉa rondkanto
sinsekvo de la voĉoj: baso, tenoro, aldo, soprano
ER IST ERSTANDEN VON DEM TOD • © Verlag Singende Gemeinde, Wuppertal • M: Horst Krüger • E: Albrecht Kronenberger 1994

331

1. Ĉi tiun tagon faris Di’.
En ĝi gajiĝu, ĝoju ni.
Jubile kantu ĉiu kor’:
Miraklon faris la Sinjor’.

2. Ŝanĝiĝis la aflikta sort’.
Ekhelis la mallum’ de l’ mort’.
Potence ja leviĝis Krist’.
Aperas nova nun ekzist’.

3. L’ okulojn levas ni de l’ ter’
al Krist-Sinjoro, la esper’.
Ni membroj estas, kap’ la Krist’;
savitaj ni pro fid-persist’.

DAS IST DER TAG, DEN GOTT GEMACHT • GL 220 • KG 455 • M: laŭ Johann Leisentrit 1567 • germana T, strofoj 1-2: laŭ Heinrich Bone 1851, strofo 3: Friedrich Dörr 1972 • © Diözesancaritasverband Eichstätt • E: Guido Holz 1986

332

Ni fidu al la vivo;
Di’ vivas ĝin kun ni!

4-voĉa rondkanto
LASST UNS DEM LEBEN TRAUEN • M: Robert M. Helmschrott • germana T: Alfred Delp • E: fratino Theotima Rotthaus, 1984 en Kompaso 4 • TK 160

333

1. Ekruĝas nun aŭrora hel’,
resonas glore la ĉiel’,
ĝojege ekjubilas tero,
ulule ĝemas la infero.

2. La reĝo per heroa fort’
potencon rompis de la mort’,
dispremis jugon de l’ geheno,
senigis nin de peza ĉeno.

3. Ŝlosita en la tomba grot’,
gardata de soldata rot’,
venkinto Li la rokojn fendas,
radia en triumf’ ascendas.

4. Jam eksilentas do lament’,
dolor’ fariĝas ĝoja sent’.
«Jen releviĝis la Sinjoro!»
Anĝel’ konigas ĝin en gloro.

5. Majest’ kaj laŭd’ al la Sinjor’,
el tombo leviĝinta for,
al Patro, al Spirit’ samgrade
tra l’ tempoj kaj epokoj ade.

AURORA LUCIS RUTILAT • M (Nun lobet Gott im hohen Thron): Guillaume Franc, Ĝenevo 1542, Caspar Ulenberg 1603, kp. GL 265 kaj KG 534 • latina T: ĉ. 800 • E: Guido Holz 1985*

334

1. Sur tomb’ kia lumo,
Li vivas, ho mir’!
Jen do la plenumo
de l’ Skriba eldir’.
Anĝele glorata
aperas en bril’,
al homo beata,
venkanta la Fil’.
For estas la ŝtono, sigelo en split’,
kaj fuĝis gardantoj pro Lia Spirit’.
Mort-regno nun tremas. Haleluja!

2. Tie ĉi kontraŭ lumo
batalis mallum’.
Sed venkis la lumo
post Lia krucum’.
Venkita la morto!
Triumfas la fid’!
Por ĉiu hom-sorto –
espero kaj gvid’.
Do kiun plorante vi serĉas, virin’?
Ne trovos vi inter mortintoj Lin.
Jesuo leviĝis. Haleluja!

VAD LJUS ÖVER GRIFTEN • SPB 146 • M (Sur tomb’ kia lumo): dana manskribo ĉ. 1528 • sveda T: Frans Mikael Franzén 1812 • E : Magda Carlsson-Bohman 1962 en EKA 20 • AK 69

335

Haleluja! Haleluja! Haleluja!

1. Ne plu batalo, lukto, dolor’.
Finan triumfon festas la kor’.
Ni, jubilante, kantu en ĥor’: Haleluja!

2. Ĉiun potencon perdis la mort’.
Ne plu la tombo nia fin-sort’.
Danke kaj laŭte sonu la vort’: Haleluja!

3. Ĉar Kristo en la tria maten’
glore leviĝis, for la ĉagren’.
Sonu tutmonde gaja refren’: Haleluja!

4. Por ni suferis Kristo sur ter’,
nin elaĉetis el malesper’;
tial ni kantu nun en liber’: Haleluja!

FINITA IAM SUNT PRŒLIA • THE STRIFE IS O’ER, THE BATTLE DONE • HAM 135 • HON 495a • M (Victory): William Henry Monk laŭ Giovanni Pierluigi da Palestrina • latina T: 17a jc. • angla T: Francis Pott • E: Leonard Ivor Gentle, 1966 en HE 65 • AK 67

336

1. Ĝojegu, alta vi ĉiel’,
jubilu kune, maro, ter’.
Leviĝis Krist’ el tomba ĉel’:
kun Li la mond’ el mort-sufer’.

2. Naskiĝis nun la tag’ de l’ grac’,
alvenis promesita hor’:
el sankta sango floras pac’,
la mond’ leviĝas el angor’.

3. El kruc-turmento kaj el mort’
pardono fontas pri malfid’;
triumfas Dio en malfort’,
venkinton venkas la venkit’.

4. Por ke ni fidu, la Di-Fil’
donacas guston de l’ esper’:
leviĝos ni kun Li en bril’
kaj regos ĝis la fina er’.

5. Al Dio Patro estu glor’
kaj al la Fil’, levinta Sin
el Sia tombo, kaj honor’
al la Spirit’ sen iu fin’.

DU HIMMEL DROBEN, FREUE DICH • M: Albrecht Kronenberger laŭ «Ad regias agni dapes» • germana T: Antiphonale zum Stundengebet p. 360 • E: Guido Holz 1986*

337

1. Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu ĉiu kor’;
ĉiu voĉo al ĉielo kantu himnojn kun fervor’!
Kristo, kiu sur la kruco Sin oferis por sufer’,
el la morto releviĝis Reĝo de ĉiel’ kaj ter’.

2. El la sankta rikoltaĵo estas Li unua gren’,
kaj la tuto maturiĝos je la dua Krista ven’.
Tiam ĉiun oran spikon portos Li al la grenej’,
kiu kreskis gloro-plene el la sulkoj de l’ tombej’.

3. Ni kun Kristo releviĝis! Benu nin la Di-favor’;
de vizaĝo Lia hela nin surbrilu lumo-glor’,
por ke en la nuna mondo bonan frukton portu ni,
ĝis en la ĉiel-grenejo ni restados apud Li.

4. Haleluja! Haleluja! Al la Patro kantu ni;
Haleluja al Jesuo, ĉar triumfe venkis Li;
kaj al la Spirito Sankta sonu laŭdo pli kaj pli;
Haleluja! Haleluja! Al la Triunua Di’.

HALLELUJA! HEARTS TO HEAVEN • HAM 137 • HON 25 • M (Lux Eoi): Arthur Seymour Sullivan • angla T: Christopher Wordsworth • E: Clarence Bicknell (1842-1918), 1966 en HE 60 • AK 72

338

Krist’, Venkinto, el la tomb’
levis sin en glora tag’.
Haleluja. Haleluja.
Glora tag’, brila tag’,
tago de l’ viv’ eterna!

KRIST’, VENKINTO • M: laŭ F. Ó Carroll • E (originale verkita): Ferdinand Hrušat*

339

Kantu vi al Dio, kantu, tuta ter’.
Laŭdu Lin, kiu vin kreis por esper’.
Haleluja, haleluja, kantu, tuta ter’.
Haleluja, haleluja, ĝoju en esper’.

latine:

Jubilate Deo, omnis terra.
Psallite Domino en lætitia.
Alleluia, alleluia, in lætitia.
Alleluia, alleluia, in lætitia.

2-voĉa rondkanto
IUBILATE DEO • Kanto el Taizé • M: Jacques Berthier T: laŭ Psa 100,1-2 • © Atéliers et Presses de Taizé • E kaj ŝanĝo de la latina teksto pro la akcento (en la originalo: «Servite Domino»): Albrecht Kronenberger 1995 • kun afabla permeso

340

1. Krist’, la Reĝo de l’ ĉielo,
venkas morton kaj inferon.
Lin garnas per la gloro-kron’
la universo kaj Cion’. Haleluja, haleluja.

2. Ho infer’, satano, morto,
kie estas via forto?
Venis pli forta reĝ’ ol vi,
venkis protekta nia Di’. Haleluja, haleluja.

3. Vane tentas nin satano,
lin ne timas plu kristano.
Estas venkita draka man’,
ĉiu el ni jam Di-infan’. Haleluja, haleluja.

4. Jesu, Dio kaj Savanto,
elaĉeta grac-donanto.
Ni vivu, Krist’, por servi Vin,
post kuna venk’ adori Vin. Haleluja, haleluja.

5. Estu, Krist’, al Vi adoro,
kaj al Vi, ho Patro, gloro.
Al Vi, ho Sankta Di-Spirit’,
nun nia kant’ kun am-ekscit’. Haleluja, haleluja.

DZIŚ CHRYSTUS, KRÓL • ŚK 167 • M: ĉe Teofil Klonowski, Poznań 1856-1867 • pola T: 17a jc., ĉe Michał Marcin Mioduszewski, Kraków 1838-1853 • E: 1985 en NV 137*

341

Kristo leviĝis.
|: Haleluja, haleluja. :|
|: Kristo leviĝis. :|

5-voĉa rondkanto
CHRIST IST ERSTANDEN • RG 461 • M: Herbert Beuerle laŭ la germana «Christ ist erstanden» el la 12a jc. • T: malnova liturgia voko • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt 1977 • TK 46

342

1. Kristo vivas, ho ĝojiga vort’,
viviganta nin en peza sort’.
Spite reston de malluma fort’: Ĝoju, Kristo vivas!

2. Kristo vivas, Elsavint’ de pun’,
por la tera mizerul’ la Sun’,
kaj Li saman koron havas nun. Ĝoju, Kristo vivas!

3. Venkon gajnis Li jam en batal’
kaj Satanon igis al la fal’.
Ne timigas plu la morta val’. La Venkinto vivas!

4. Pro la venk’ en granda sang-ofer’
ni transvivos en la mort-river’.
Nia kanto sonos en liber’: Ĝoju, Kristo vivas!

5. Vivas Li! Voj-perda hom-anim’,
nun ne iru plu en via tim’,
ĉar Jesuo staras ĉe la lim’. Ĝoju, Kristo vivas!

KRISTUS LEVER – UNDERBARA ORD • SPB 152 • M: laŭ la M (Meribah) de Lowell Mason 1839, kp. LBW 353 • sveda T: Selma Sundelius-Lagerström 1884 • E: Karl Olof Sandgren, 1952 en EK 10 • AK 73

ĈIELIRO

Maria-Antifono:
Ĉielreĝino, ekĝoju → 097.18

343

1. Ĉielen iris la Sinjor’,

1.-5. haleluja,

(1) Jesuo Krist’ en reĝa glor’,

1.-5. haleluja.

2. Nun ĉe la dekstra Dia man’, (2) Li regas laŭ eterna plan’,

3. Plenumis sin la psalma vort’, (3) skribita pri l’ Mesia sort’,

4. Pro tio ni kun ĝoja bru’, (4) kantadu laŭdon al Jesu’,

5. Nun al la sankta Triunu’, (5) ni donu gloron ĉiam plu,

GEN HIMMEL AUFGEFAHREN IST • EG 119 • GL 230 • RG 491 • KG 472 • M (Franck): Melchior Franck 1627 • germana T: ĉe Bartholomäus Gesius, Frankfurt/Oder 1601, laŭ la latina «Cœlos ascendit hodie» el la 16a jc. • E: Adolf Burkhardt 1970 en AK 66, 3a strofo: Albrecht Kronenberger 1996

344

Krist’ alĉielis.
Li sendis la Spiriton.
Jubilu, kristanaro,
pri tiu brila tago. Kyrieleis.

Sankta Spirito,
plenigu nian mondon.
Novigu la vizaĝon
de l’ tuta kreitaro. Kyrieleis.

Haleluja.
Haleluja. Haleluja.
Jubilu, kristanaro,
pri tiu brila tago. Kyrieleis.

CHRIST FUHR GEN HIMMEL • GL 228 • kp. EG 120, KG 474 • M (Christ ist erstanden): Salzburg 1160/1433, Tegernsee 15a jc., Wittenberg 1529, Unisono 31 • germana T: Crailsheim 1480 • E (meza parto originale verkita laŭ Psa 104,30): Albrecht Kronenberger 1993, 1a linio: Roger Degrelle 2001

Alian version de la melodio oni trovas ĉe la paska himno «Kristo leviĝis» → 323.

345

M (Eisenach) → 269 «Post mi», parolas Krist’ Jesu’»

1. Al lando de l’ eterna glor’
mi vidas Vin reiri,
sed mi ankoraŭ kun dolor’
nur povas ĝin sopiri.
For de la hejm’ sur fremda voj’
akompanadas min malĝoj’.

2. Ho, supre estas nokto for,
neniam sonas ploro,
kaj tie, kie la trezor’,
ja estu mia koro.
Mi ĉiam havu kun fidel’
kunecon mian en ĉiel’.

3. Kaj kiel iris, same Vi,
Jesuo, venos ree.
Laŭ Via volo vivos mi,
preĝante kaj obee;
ne scias horon de l’ reven’,
sed Vin atendas ĝis maten’.

4. Feliĉa estas la servant’,
se tia Vi lin trovos;
ĉe la reveno, ho Savant’,
Vi lin konduki volos
al Via Patro laŭ promes’ –
al gloro kaj al senmortec’.

TILL HÄRLIGHETENS LAND IGEN • SPB 159 • sveda T: Johan Olof Wallin 1816 • E: Magda Carlsson-Bohman,1962 en EKA 23 • AK 76 [K419T]

PENTEKOSTO – SANKTA SPIRITO

Psalmo:
Psa 104 → 062.4
Sekvenco:
Venu el ĉiela spac’ → 063
Rondkantoj:
Junaj kaj maljunaj → 064
Blovu, Spirito, super la Viaj → 066
Ripetad-kanto:
Venu, Vi, Spirit’, ho kreant’ → 065
Maria-Antifono
je l’ festo:
Ĉielreĝino, ekĝoju → 097.18
alie:
Salve, reĝina → 097.16

346

1. Venu, Kreanto, Di-Spirit’,
hejmiĝu al fidela kor’;
al ĉiu Via viv-kreit’
abundon donu da favor’.

1. Veni, Creator Spiritus,
mentes tuorum visita:
imple superna gratia,
quæ tu creasti pectora.

2. Nomiĝas Vi la Paraklet’,
donaco de la Plejaltul’,
spirita unkto, fajr-impet’,
viviga fonto, amo-brul’.

2. Qui diceris Paraclitus,
donum Dei altissimi,
fons vivus, ignis, caritas
et spiritalis unctio.

3. Sepopa Vi trezor’ de grac’,
Vi fingro de la Dia man’;
gloregas buŝo kun aŭdac’
la Patron pro la savo-plan’.

3. Tu septiformis munere,
digitus paternæ dexteræ,
tu rite promissum Patris
sermone ditans guttura.

4. Bruligu lumon en l’ anim’,
penetru korojn per la am’,
kaj nian korpon en deprim’
firmigu Vi per virto-flam’.

4. Accende lumen sensibus,
infunde amorem cordibus,
infirma nostri corporis
virtute firmans perpeti.

5. Repelu regon de l’ malbon’,
donacu pacon plu sen ĉes’;
kaj dum nin gvidos Via spron’,
nin lasos kulpo kaj opres’.

5. Hostem repellas longius
pacemque dones protinus;
ductore sic te prævio
vitemus omne noxium.

6. Vidigu Patron laŭ la dir’,
per Vi koniĝu Lia Fil’,
je Vi, la el-ambaŭa spir’,
ni ĉiam kredu en humil’.

6. Per te sciamus da Patrem
noscamus atque Filium,
Teque utriusque Spiritum
credamus omni tempore.

7. Glorata estu Patro Di’,
la Fil’, vekita el la mort’,
kaj Vi, Spirit’, en harmoni’,
ĝis mondo-fin’ konsola fort’.

Amen. (Haleluja.)

7. Deo Patri sit gloria,
et Filio, qui a mortuis
surrexit, ac Paraclito,
in sæculorum sæcula.

Amen. (Alleluia.)

VENI, CREATOR SPIRITUS • Unisono 38 • M (Veni, Creator Spiritus = Mechlin): Kempten ĉ. 1000 • latina T: alskribita al Hrabanus Maurus 9a jc. • E: Guido Holz 1986* • adapton por alia melodio → 353

347

1. Spirito Sankta, venu.
Nin, Viajn idojn, benu.
Alvenu, Dia graco.
Fortigu nin en paco.

2. Forpelu la malbonon,
arogan fanfaronon.
Per Via pura flamo
instigu nin al amo.

3. Moligu niajn korojn,
ĝermigu Viajn sporojn,
por ke per Via roso
fekundu ĉiu sproso.

4. Ho vigliganta ŝtormo,
elŝiru nin el dormo.
El marĉo nin eltiru.
En ni, Spirito, spiru.

5. Vin, Patro, ni adoru.
Vin, Filo, ni honoru.
Spirito, Vin ni laŭdu.
Triunu, nin elaŭdu. Amen.

VENI, CREATOR SPIRITUS • GL 241, kp. EG 126 • M: Kempten ĉ. 1000, Erfurt 1524, Mainz 1947, Unisono 37 • latina T: alskribita al Hrabanus Maurus 9a jc. • E: Albrecht Kronenberger 1991/1996

348

M (Veni, Creator Spiritus = Mechlin) → 346 «Venu, Kreanto, Di-Spirit’»

1. Ho venu, sankta Paraklet’,
lumigu per ĉiela flam’!
Vi sanktiganta Di-Spirit’,
donanto laŭ sepobla gam’.

2. Kun benoj falu Vi sur nin,
konsolo, vivo, fajra am’,
rivela lumo al l’ anim’,
por mens-blindeco la balzam’.

3. Purigu niajn korojn per
alfluo de pardona grac’.
Detruajn fortojn de l’ infer’
frakasu Vi por nia pac’.

4. Instruu nin, kaj kantos ni
nun kaj eterne antaŭ Vi:
Al Patro, Filo kaj Spirit’
ĉiama laŭd’ en infinit’.

Amen. (Haleluja.)

VENI, CREATOR SPIRITUS • latina T: alskribita al Hrabanus Maurus 9a jc. • E: W. J. Downes, 1970 en AK 78* laŭ la angla Come Holy Ghost de John Cosin [K147T]

349

Spirito de la vero,
ni petas Vin: Alvenu
kaj gastu inter ni.

3-voĉa rondkanto
O KOMM, DU GEIST DER WAHRHEIT • EG (Pfalz) 588 • M: Bodo Hoppe 1969 • germana T: Philipp Spitta 1827 • © Carus-Verlag Stuttgart • E: Albrecht Kronenberger 1994

350

1. Spirito de la vero,
alvenu inter ni,
kaj cedos atmosfero
de tromp’ kaj iluzi’.
Elverŝu fajron sanktan.
El lipoj kaj el kor’
fluigu pli konstantan
fid-kanton al Sinjor’.

2. Vi, kiun nia granda
Sinjor’ promesis mem,
Spirito konsolanta,
nin ŝiru el timem’.
Nin armu, dum ĉe miloj
nun mankas kredo-klar’,
per akraj bataliloj
de l’ praa kristanar’.

3. Malfido kaj malsaĝo
aŭdacas pli kaj pli.
Nin zonu per kuraĝo
kaj kredo-energi’.
De supre nin fortigu
por pacienca fid’,
kaj plene nin dis-ligu
de ĉia hom-timid’.

4. Necesas nun konfesi
libere, sen hezit’,
senkaŝe, klare jesi
ĉe malamika spit’,
ke, kiel ajn tempestu
la mondo kun defi’,
ni laŭde ĝoj-atestu
pri Krist-evangeli’.

5. Spirito, ni Vin petas
pri nova pentekost’,
sub kies ardo cedas
la kontraŭstara frost’.
Ho, donu al ni bravon;
apertu buŝojn por
al mond’ proklami savon
de ĉiu homa kor’.

O KOMM, DU GEIST DER WAHRHEIT • EG 136 • RG 511 • M (Entlaubt ist uns der Walde): 16a jc.; religie: Nürnberg ĉ. 1535, Morava Frataro 1544, ĉe Otto Riethmüller 1932 • germana T: Philipp Spitta (1827) 1833 • E: Adolf Burkhardt 1986 • TK 121

Alian version de la melodio → 890 «Ni portas puran panon»

351

M (Wie schön leuchtet) → 424 «Belega stelo de l’ maten’»

1. Spirito Sankta, venu por
loĝadi nun en nia kor’,
ho, montru Vian vojon!
Kaj Via hela brilo nun
en ni efiku kiel sun’,
kaŭzante en ni ĝojon!
Vojon,
ĝojon,
vi ja konas
kaj Vi donas,
se ni gloras
kaj el koro Vin adoras.

2. Ho fonto, kiu verŝas sin
en piajn korojn ja sen fin’,
konsolon lasu aŭdi,
por ke en sama fido ni
kun ĉiuj homoj tie ĉi
Vin ĉiam povu laŭdi.
Aŭdi,
laŭdi
ni Vin volas.
Vi konsolas
nin en sorto
dum la vivo kaj en morto.

3. Nin ĉiam do konsilu nun,
kaj Vi mem gvidu nin al sun’.
La vojon ni ne konas.
Kaj persistecon donu Vi,
por ke fidelaj restu ni.
Konsilon ni bezonas.
Vidu,
gvidu.
Vi instruas
kaj konstruas.
Ni ĝin vidas,
kaj al Vi ni ĉiam fidas.

4. Emfazon donu al la Vort’,
ke ĝi per la ĉiela fort’
en niaj koroj brilu,
por ke per Via am-doktrin’
la tuta kristanaro sin
al Vi nun asimilu.
Vorton,
forton
al ni donu,
ke rekonu
ni la Kriston
kiel la elaĉetiston.

5. Ho dolĉa roso, falu Vi
el la ĉielo super ni:
Bruligu nian amon,
ke ĉiam kun kompato ni
kunulojn traktu kiel Vi.
Ni sentu Vian flamon.
Flegu,
regu
ne intrigo,
sed instigo
al la paco.
Benu nin per Via graco.

O HEILGER GEIST, KEHR BEI UNS EIN • EG 130 • RG 504 • germana T: Michael Schirmer 1640 • E: Alfred Conzeth kaj Richard Hoppe, 1965 en EKE 3 • AK 81* [K148T]

352

1. Ni petas Vin, sankta Di-Spirit’,
antaŭ ĉio pri la vera fid’,
ke ĝi nin protektu je nia fino,
hejmen dum migros ni el ekzilo.
Kyrieleis.

2. Vi, nobla lum’, brilu Vi en ni,
ke ni Kriston konu pli kaj pli,
ke ni ne forlasu Lin, la Savanton,
kiu nin portis en la hejm-landon.
Kyrieleis.

3. Regalu nin, dolĉa am-favor’,
ke fervore ardu nia kor’,
ke la karitato sur tero estu,
unu en paco ĉiam ni restu.
Kyrieleis.

NUN BITTEN WIR DEN HEILIGEN GEIST • Unisono 40 • GL 248 • kp. EG 124, KG 482, RG 502 • M (Nun bitten wir): 13a-16a jc., nova versio 1970 • germana T: 1a strofo ĉe Berthold el Regensburg 13a jc., strofoj 2-3 Martin Luther 1524 • E: Felix Ney, 1958 en LSN p. 69 s, Albrecht Kronenberger 1995/2000

353

M (O dass doch bald = Commandments) → 761 «Se l’ domon Dio ne konstruas»

1. Venu, Kreanto, Di-Spirito,
hejmiĝu al fidela kor’;
al ĉiu Via viv-kreito
abundon donu da favor’.

2. Nomiĝas Vi la Parakleto,
donaco de la Plejaltul’,
spirita unkto, fajr-impeto,
viviga fonto, amo-brul’.

3. Sepopa Vi trezor’ de graco,
Vi fingro de la Dia man’;
gloregas buŝo kun aŭdaco
la Patron pro la savo-plan’.

4. Bruligu lumon en l’ animo,
penetru korojn per la am’,
kaj nian korpon en deprimo
firmigu Vi per virto-flam’.

5. Repelu regon de l’ malbono,
donacu pacon plu sen ĉes’;
kaj dum nin gvidos Via sprono,
nin lasos kulpo kaj opres’.

6. Vidigu Patron laŭ la diro,
per Vi koniĝu Lia Fil’,
je Vi, la el-ambaŭa spiro,
ni ĉiam kredu en humil’.

7. Glorata estu Patro Dio,
la Fil’, vekita el la mort’,
kaj Vi, Spirit’, en harmonio,
ĝis mondo-fin’ konsola fort’.

VENI, CREATOR SPIRITUS • latina T: alskribita al Hrabanus Maurus 9a jc. • E: Guido Holz 1986* • simpla adapto de → 346 [K298T]

354

1. La blovon de l’ Spirit’
ne povas ni diveni;
ĝi kaptas niajn korojn
por nin antaŭen treni.

2. La blovo de l’ Spirit’
penetras la kvieton,
parolas ĉiujn lingvojn,
proklamas Di-dekreton.

3. La blovo de l’ Spirit’
impulsas nian amon;
Li vekas la esperon,
forigas lacan lamon.

4. La blovo de l’ Spirit’
aktivas malgraŭ spito.
El polvo Li nin kreis
infanoj de l’ spirito.

DEIN GEIST WEHT, WO ER WILL • el: Weil du mich so magst (IMP 1036) / Weisst du, wo der Himmel ist (IMP 3001) • M: Ludger Edelkötter • germana T: Wolfgang Poeplau • © Impulse-Verlag Ludger Edelkötter, 48317 Drensteinfurt • E: Adolf Burkhardt 1984 • TK 139

355

1. Nia vivo estu fest’,
Krist-spirito en nia mezo,
Lia verko en niaj manoj,
Krist-spirito en niaj verkoj.

1.-4. Nia vivo estu fest’
en ĉi vespero (ĉi mateno) (tiu horo), en ĉiu tag’.

2. Nia vivo estu fest’.
Ni spiradu en Lia ĝojo,
eĉ sub larmoj en ĉiuj tagoj,
ja hodiaŭ kiel hieraŭ.
Nia vivo …

3. Nia vivo estu fest’.
En liber’ ni amu la teron,
Liajn homojn, niajn najbarojn,
la gefratojn kaj nian memon.
Nia vivo …

4. Nia vivo estu fest’.
Ni ĝin vivu por Lia gloro.
Ni en fid’ al Li apartenu
nun kaj ĉiutempe. Jes. Amen.
Nia vivo …

UNSER LEBEN SEI EIN FEST • el: Wir haben einen Traum, 1972 • M: Peter Janssens • germana T: Josef-Metternich-Team • © Peter Janssens Musik Verlag, Telgte • E: Adolf Burkhardt 1984/1988 • TK 128

356

M (St. Columba) → 150 «La ombroj plilongiĝas nun»

1. Ho Dia Spir’! Inspiru min
per nova vivo Via,
ke plenumiĝu Via vol’
en ĉiu ago mia.

2. Ho Dia Spir’! Inspiru min,
ĝis mia kor’ puriĝos;
ĝis Via am’ kaj mia am’
plen-plene unuiĝos.

3. Ho Dia Spir’! Inspiru min,
animon mian gardu;
por ke eĉ mia tera part’
per Dia fajro ardu.

4. Ho Dia Spir’! Inspiru min,
ke mi neniam mortu,
sed vestojn de perfekta viv’
dum eterneco portu.

BREATHE ON ME, BREATH OF GOD • HAM 236 (T) • HON 69 (T) • LBW 488 (T) • angla T: Edwin Hatch • E: Frederick William Hipsley, 1966 en HE 93 • AK 79* [K496T]

357

1.-3. Sankta Spirit’,
venu al ni,
amon kaj vivon donacas Vi.

1. Kiel fajro disvastiĝas en malhel’ al luma rond’,
tiel nin, Spirito, kaptu, ke noviĝu nia mond’.

2. Kvazaŭ ŝtorm’ en nian vivon forte enpenetru Vi,
por ke estu ni malfermaj, estu Via eklezi’.

3. Amon kun kompren’ kaj fido lernu ni en Via nom’.
Ni komunan lingvon havas, se la homon amas hom’.

KOMM, HEILGER GEIST, MIT DEINER KRAFT • M: israela popolkanto • germana T: K. Okonek / J. Raile • E: Rudolf Fischer ĉ. 1994*

358

M (Alles ist an Gottes Segen) → 406 «Kristo reĝas suverene»

1. Venu, ho Spirito Dia,
kaj de Via lum’ radia
sendu brilon el ĉiel’.
Patro de l’ mizeraj, venu,
per donacoj homojn benu,
venu, kor-heliga stel’.

2. Konsolanto Vi elstara,
kor-amiko Vi plej kara,
refreŝigo por l’ anim’.
En penado Vi kvieto,
milda spiro en impeto,
kuraĝigo en la tim’.

3. Lumo je beat’ abunda,
dronu Vi ĝis la profunda
kerno de l’ fidela kor’.
Sen la saĝa rego Via
estas homa virt’ nenia,
vana nur kaj sen valor’.

4. Ĉian malpuraĵon lavu,
ĉion sekan akve savu,
sanon donu al vundit’.
Fleksu Vi la kor-rigidon,
plivarmigu Vi la fridon,
ŝirmu kontraŭ voj-deglit’.

5. Donu al la Di-popolo,
Vin fidanta pro parolo,
la sepopon de la grac’.
Donu al la virt’ valoron,
donu post la morto gloron,
ĝojon en eterna pac’.

Oni povas aldoni:

Amen. Haleluja.

Pentekosta sekvenco
VENI, SANCTE SPIRITUS • latina T: Stephan Langton ĉ. 1200 • E: Guido Holz 1986 • TK 119* [K438T]

359

Venu, Sankta Di-Spirit’. S: Vi, Spirit’ de l’ ver’.
Venu, Vi, ho Dia fort’. S: Spirita fort’ de Di’.
Venu, venu, venu. S: Vi, Di-Spirit’.

jorube:

Wa Wa Wa Emimimo. – Emioloye
Wa Wa Wa Alagbara. – alagbarameta
Wao wao wao. – Emimimo.

WA EMIMIMO • Thuma Mina 12 • M kaj joruba T: tradiciitaj de Samuel Solanke, Jorubo (Niĝerio) • E: Albrecht Kronenberger 1997 • copyright control

360

1. Venu jam, ho Spirit’ Kreanto,
sankta pacigil’!
Venu jam! Ŝanĝu ĉiun landon
nova krea bril’.

refreno:

1.-3. Sankt-Spirito, Via-pove
renoviĝu am’!
Ho ne pasu nin sentrove!
Donu pacon jam!

2. En malsan’ helpu Vi, ho Spiro!
Ŝirmu antaŭ rif’!
Savu surdajn ĉe misa iro!
Benu al la viv’!

3. Veku Vi niajn konsciencojn!
Pacon al la ter’!
Blovu al sklavigitoj pensojn
gvidajn al liber’!

VENU JAM, HO SPIRIT’ (originala titolo ne konata) • M: buŝe transdonita • E: 1985 en NV 141*

361

1. Ho Estro de l’ ĉiela sfer’, la sanktan fajron donu Vi.
Sur la altar’ de mia kor’ bruligu flamon nun ĉe mi.

2. Ardege, daŭre, brulu ĝi por Via laŭdo, Via glor’;
incenso sankta de l’ anim’: la preĝo-flamo de ador’.

3. Jesuo! Helpu nun al mi per ĉiu forto servi Vin;
la sanktan flamon gardu mi dum pilgrimado ĝis la fin’.

4. Tutpreta por la Via vol’ mi agu ĉiam kun fervor’,
ĝis morto, laŭ la Dia plan’, kondukos min al plen-ador’.

O THOU WHO CAMEST FROM ABOVE • M (Ach Gott und Herr): Leipzig 1625, Johann Sebastian Bach, HAM 588, HON 460 • angla T: Charles Wesley, HAM 329, HON 392 • E: Leonard Ivor Gentle, 1985 en EH 90
• Lev 6,5-6

362

M (St. Clement) → 153 «Finiĝis nun alia tago»

1. Beatajn ĝojojn revenigas
al ni dum sia flu’ la jar’:
La Parakleto sin prodigas
radie al la disĉiplar’.

2. Vibrante lumo sin deĵetas
sur ilin en langeca flam’,
ke la paroloj nun impetas,
fervoras proksimula am’.

3. Fremd-lingve ili jen parolas,
l’ amasoj tremas de ekscit’.
Ebriaj ŝajne ili bolas,
trinkigis ilin la Spirit’.

4. Ni petas Vin, fontan’ de l’ bonoj,
vizaĝ-al-tere antaŭ Vi:
Sin verŝu la Spiritaj donoj
per Via graco super ni.

5. Al Dio Patro estu gloro
kaj al la Fil’, levinta sin
el Sia tombo, kaj honoro
al Sankta la Spirit’ sen fin’.

(Amen.)

BEATA NOBIS GAUDIA • latina T: antaŭ 900 • E: Guido Holz 1986*, 4a strofo: Albrecht Kronenberger 1999 [K655T]

363

Sendu, Jesuo, sendu al ĉiuj ni
Vian Spiriton, kiun promesis Vi;
ke Li nin gvidu, Kristo, al Via ver’.

3-voĉa rondkanto
SENDE, HERR JESU, UNS DEINEN HEILGEN GEIST • M: Michael Prætorius • E: Albrecht Kronenberger 1995 laŭ Joh 16,13

364

1. Kaptu min, Sankta Spirito,
kaptu min, Dia hel’.
Novajn, klarajn pensojn donu por nova cel’.

2. Regu min, Sankta Spirito,
regu en kor-profund’.
El Jesu’ mi vivu; Li mia firma grund’.

3. Spronu min, Sankta Spirito,
spronu al taŭga serv’.
Mi, el kon’ de l’ memo, agu kun lert’ kaj verv’.

4. Puŝu min, Sankta Spirito,
por ke komprenu mi:
Unu nia majstro; fratoj, fratinoj ni.

5. Kaptu min, Sankta Spirito,
kaptu kaj tenu min;
kaj al Vi mi dankos, Sankta Spirit’, sen fin’.

KOSKETA MINUA, HENKI • VK 125 • SPB 646 • M: Ilkka Kuusisto 1979 • finna T: Pia Perkiö / Anna-Maija Raittila 1979 • E: Albrecht Kronenberger / T. I. Haapalainen 2000

TRIUNUO

Formuloj:

Bapto → 098.4
Kruco-Signo → 001.1
Liturgia Saluto → 023.2 kaj aliloke

Konfesoj:

Bapto-Konfeso → 098.3
La Apostola Kredo-Konfeso → 001.4
La Granda Kredo-Konfeso → 043

Doksologioj:

Gloro al la Patro … → 001.3
kantata: Glor’ al la Patro kaj la Fil’ → 086.3
Per Kristo … → 023.26 kaj aliloke
La fina strofo de multaj himnoj → ofte
La Gloro-Himno → 023.6 kaj aliloke
Te Deum: Vin, Dio, ni laŭdas→ 447
kaj: Granda Di’, ni laŭdas Vin → 448

Benoj:

je la fino de Diservoj → 023.35 kaj aliloke

365.1

Mat 28,16-20

16 Sed la dek unu disĉiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili. 17 Kaj kiam ili vidis lin, ili ador-kliniĝis al li; sed kelkaj dubis. 18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero. 19 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; 20 instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mond-aĝo.

365.2

2 Kor 13,11-14

11 Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unu-animaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi. 12 Salutu unu la alian per sankta kiso.

13 Ĉiuj sanktuloj vin salutas.

14 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.

365.3

|: Alta Triunu’ beata,
de ni ĉiam adorata,
Triunu’
glor-solena,
unueco mire bena! :|
|: Vi manao gusto-plena,
Vi el ĉio plej bonvena! :|

itale:

|: Alta Trinità beata,
da noi sempre adorata.
Trinità
gloriosa,
unità maravigliosa. :|
|: Tu sei manna saporosa
e tutta desiderosa. :|

ALTA TRINITÀ BEATA • M (Laude italiana) kaj itala T: 15a jc. • plurvoĉa aranĝo: anonima, eble 19a jc. • E: Adolf Burkhardt 1994 • TK 181

366

1. Al Dio sola estu glor’
kaj dank’ pro Lia graco,
ĉar liberiĝis nia kor’
de ĉiu ajn minaco.
Favore Li rigardas nin.
Nun regas granda pac’ sen fin’.
Konfliktoj devis ĉesi.

2. Vin benas nia laŭda preĝ’;
pro Via glor’ ni dankas,
ke Vi eterne estas reĝ’;
potenc’ al Vi ne mankas.
Pro Via forto sen mezur’
obeas homoj kaj natur’.
Ho, kia bona Estro!

3. Jesuo Kristo, sola Fil’
de Via Patro glora,
Vi, la unika kuracil’
por pek-malsan’ dolora,
ŝafido Dia, Di-Sinjor’:
Aŭskultu voĉon de l’ angor’,
kaj ĉiujn nin kompatu!

4. Spirito Sankta, alta don’,
helpema konsolanto,
nun gardu ĉiujn de malbon’,
al kiuj la Savanto
pardonis pro la kruc-dolor’.
Mizeron, timojn turnu for.
Ni firme Vin konfidas.

ALLEIN GOTT IN DER HÖH SEI EHR • Unisono 46 • EG 179 • GL 457 • RG 221 • KG 75 • M (Allein Gott in der Höh): Nikolaus Decius (1523) 1539 laŭ Gloria Vat. I el la 10a jc. • germana T: Nikolaus Decius (1523) 1525 laŭ la latina Gloria in excelsis Deo el la 4a jc. • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 4

367

M (Old 124th) → 605 «Pentu, vi homoj»

1. Ni, el popoloj multaj sur la ter’,
levas la voĉojn, Di’ al Via glor’.
Vokas la koroj Vin en la super’.
Aŭdu nin; ni kunvenas al ador’,
Di’, el popoloj multaj sur la ter’.

2. Kristo, Sinjoro, Vojo, Vero, Viv’,
Vi, enkarniĝo de la Dia vort’,
donu viv-akvon por la kor-soif’,
dolĉon por ĉiu kruda vivo-sort’,
Kristo, Sinjoro, Vojo, Vero, Viv’.

3. Sankta Spirito, ho, instruu nin,
gvidu nin ame pluen al kompren’
de nia ĝusta, vera viv-destin’,
pri la signif’ de Dia amo-plen’.
Sankta Spirito, ho, instruu nin.

NI EL POPOLOJ MULTAJ SUR LA TER’ • E (originale verkita): Åke Ahlrén 1966 • AK 107 [K391T]

368

1. Ni gloras Vin, ho riĉa font’
de ĉio bona en la mond’.
Sur nin el Dia sankta plen’
defluu Via alta ben’.

2. Sinjoro krea, per proksim’
nin benu, korpon kun anim’.
Potence kontraŭ fi-atak’
nin ŝirmu nokte kaj dum tag’.

3. Sinjoro sava, nia lum’,
vizaĝon Vian turnu nun
favore, por ke tiu vid’
nin gvidu al eterna fid’.

4. Sinjor’ konsola, super ni
ŝvebadu Via lum-radi’;
ĝi stampu nin laŭ Via bild’,
kaj paco estu nia ŝild’.

5. Di-Patro, Filo kaj Spirit’,
ho beno-font’ sen intermit’,
trafluu pensojn, agojn por
plenigi nin per ben’ kaj glor’.

BRUNN ALLES HEILS, DICH EHREN WIR • EG 140 • RG 244 • M (Old 100th): Loys Bourgeois, Ĝenevo 1551, por Psa 134, kp. GL 605 kaj AK 94 • germana T: Gerhard Tersteegen 1745 • E: Adolf Burkhardt 1989 • TK 151

369

1. Nin tenu, Di’, ĉe Via Vort’!
Ne lasu, ke malica hord’
deĵetu laŭ satan-ordon’
Jesuon de la Dia tron’.

2. Potencon Vian montru, Krist’,
de ĉiuj estroj Vi Regist’!
La Viajn savu de ruin’;
eterne ili laŭdu Vin.

3. Spirit’ konsola, donu Vi,
ke unu estu l’ eklezi’.
Apudu ĉe la lasta klif’:
el morto gvidu nin al viv’.

ERHALT UNS, HERR, BEI DEINEM WORT • Unisono 91 • EG 193 • RG 255 • M (Erhalt uns, Herr) kaj germana T: Martin Luther 1543 • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 85

Kiu rezignas pri Dio,
estingas la sunon,
por marŝi plu
kun sia lantern’.

laŭ Christian Morgenstern

370

M (Lobet den Herren) → 091 «Vidu, la noktaj ombroj jam paliĝas»

1. Sankta Di-Patro, estu nun proksima.
Sperton alsendu pri la fort’ anima.
Vi, donacanto de la don’ senlima.
Aŭdu nin, Patro.

2. Krist’, kiu mortis por ni ĉiuj, venu.
Aŭdu, ni vokas: Per la savo benu,
gvidu kaj portu, nin de fal’ retenu,
Vi, nia forto.

3. Dia Spirit’, al vero nin gvidanta,
venu malsupren, Vi kolombo sankta.
Benon inspiru al anim’ preĝanta.
Amen, jes amen.

HELIGE FADER, KOM OCH VAR OSS NÄRA • SPB 20 • sveda T: Jakob Timotheus Jakobsson 1889 • E: Karl Olof Sandgren, 1962 en EKA 3 • AK 29 [K181T]

371

1. Luno kaj sun’,
akvo kaj vent’,
infanoj kaj floroj estas de Di’.
Tero, ĉiel’,
venas de Li.

1.-3. Do ni jubilu al Dio.

refreno:

Dankon al Vi, Sinjor’!
Gloron al Vi, Sinjor’!
Kanton!
Adoron al Vi, ho Sinjor’!

2. Vivis Jesu’,
mortis por ni,
leviĝis el morto, vivas en glor’,
estas ĉe ni,
restas ĉe ni.

3. Jen la Spirit’
blovas de Di’,
vivige kaj varme en nia kor’,
ŝtormas en ni,
brulas en ni.

SONNE UND MOND • EG (Pfalz) 629 • M: Egil Hovland 1974 (laŭ Kyrie Vat. VIII) • germana T: Jürgen Henkys 1988 el la sveda • © Strube Verlag, München • E: Albrecht Kronenberger 1994/1998

372

1. Nia Patro ĉiela,
1.-3. ni al Vi apartenas. Ni laŭdas Vin.

2. Kristo, nia Savanto,

3. Vi, Spirito konsola,

3-voĉa rondkanto
VATER UNSER IM HIMMEL • M: amerika • germana T: © Gerhard Röckle 1977 • E: Adolf Burkhardt 1978 • TK 65 • kun afabla permeso

373

1. Kaŝita, Vi, triunu Di’,
brilanta lum’ el sunoj tri,
triop’ el unu am-ekscit’,
Di’ Patro, Filo kaj Spirit’.

2. Di-Patro, Via ĉiopov’
elvokis mondon al la mov’,
kaj kion kreis Via man’,
kondukas Vi laŭ Via plan’.

3. Di-Filo, reĝo, Patra bild’,
la mondon savis Vi kun mild’,
en Vi fariĝis Dio hom’,
altigis nin al Sia nom’.

4. Spirito Sankta, Dia spir’,
satig’ de monda viv-dezir’,
nin trapenetras Via grac’,
liganta nin en Dia pac’.

5. Vi, kiu hejmas ĉi en ni,
plejsankta, Vi, triunu Di’,
Vin laŭdu nia kred-konfes’
de nun ĝis fino kaj sen ĉes’.

DREIFALTIGER VERBORGNER GOTT • GL 279 • KG 240 (T) • M: Kempten ĉ. 1000 • germana T: Friedrich Dörr 1969 • © Diözesancaritasverband Eichstätt • E: Guido Holz 1986*

374

M (Rhuddlan) → 544 «Eternulo, granda Dio»

1. Nin, ho Patro, pilotadu
trans viv-ondojn al haven’;
gardu, gvidu, prizorgadu,
sola helpo kaj subten’;
bono ĉia
estu nia,
se kun Via Patra ben’.

2. Ho Savanto, aman koron
klinu al malforta kri’;
mem Vi spertis homan ploron
kiel homo inter ni.
Tra danĝero
kaj sufero
sur la tero paŝis Vi.

3. Ho Spirito Dia, venu!
Fonto de ĉiela ĝoj’!
Nin per amo sankta benu,
kaj feliĉo sen aloj’ –
pac’ sen limo
en animo
post pilgrimo sur la voj’.

LEAD US, HEAVENLY FATHER • angla T: James Edmeston • E: M. C. Butler, 1966 en HE 148 • AK 137 [K498T]

375

M (Lasst uns loben) → 671 «Dion ni, gefratoj, gloru»

Al Vi decas la honoro,
al Vi nia kant’ en gloro,
al Vi, Dio, estu ben’:
al la Patro kaj la Filo,
la Spirito en jubilo
nun kaj tra jarcento-plen’.

TE DECET LAUS, TE DECET HYMNUS • latina T: prakristana • E: Guido Holz 1986* [K323T]

376

1. Venu, tut-pova Di’,
Vin laŭdi volas ni
kun danka kor’.
Patro de l’ kreitar’,
estu por ni rempar’
kontraŭ allog-erar’
dum ĉiu hor’.

2. Enkarniĝinta Vort’,
venu kun sava fort’
kaj tenu nin
ĉiam en harmoni’,
kun frata simpati’,
ke Via eklezi’
pli gloru Vin.

3. Sankta Spirito, Vi
en ni atestu pri
la Dia ver’.
Vi granda Paraklet’
flustru en la kviet’
de l’ koro pri l’ aĉet’
el mort-danĝer’.

4. Ho triunua Di’!
Levas la korojn ni
kun laŭd-fervor’.
Plejalta Suveren’,
Vin en eterna ben’
vidos ni ĉiam en
ĉiela glor’.

COME, THOU ALMIGHTY KING • THOU, WHOSE ALMIGHTY WORD • HAM 266, HON 514 • M (Moscow): laŭ Felice Giardini • angla T: anonima ĉ. 1758 / John Marriott • E: W. J. Downes • AK 95*

377

Al Dio sola estu glor’
kaj dank’ pro Lia graco.
Soli Deo gloria.

Laŭplaĉe oni povas samtempe kanti:

Soli Deo, Deo gloria.

3-voĉa rondkanto kun 2-voĉa ostinato
ALLEIN GOTT IN DER HÖH SEI EHR • EG 180.4 • RG 222 • KG 77 • M kaj germana T: Herbert Beuerle 1975 laŭ Nikolaus Decius, kp. la fontoindikon de la sam-noma himno • © Strube Verlag, München • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 4

Ne fidu al via orelo
Ne fidu al via okul’
Mallumon, mallumon vi vidas
Eble ĝi estas lum’

laŭ Bertolt Brecht