067

MESO: LA ORDONO DE DIO

22a ordinara Dimanĉo (Ciklo B)

Enira Antifono:

Kompatu min, Sinjoro, ĉar mi krias al Vi dum la tuta tago. Bona kaj pardonema Vi estas, Sinjoro, kaj favor-plena al ĉiu, kiu Vin vokas.

Psa 86,3.5

aŭ:

067.1

Bona estas Vi kaj pardonema.
Vi helpas ĉiujn, kiuj Vin alvokas.

aŭ iu konvena himno, ekzemple pri la Vorto de Dio

Resuma Preĝo:

C: Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj, donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon, por ke kresku en ni la ĝermo de la bono, kaj per Via helpo ĝi atingu la plenan maturecon. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

067.2

Unua Legaĵo:

Rea 4,1-2.6-8

L: El la libro Readmono

Moseo diris: Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi. Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi.
Kaj observu kaj plenumu ilin; ĉar tio estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj aŭdos pri ĉiuj ĉi tiuj leĝoj, kaj diros: Efektive, popolo saĝa kaj prudenta estas tiu granda popolo. Ĉar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, ĉiufoje, kiam ni vokas al Li? Kaj kie estas granda popolo, kiu havas leĝojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta ĉi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaŭ?

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu laŭdo.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

067.3

Di’! Kiu gastos en Via tend’?
Kiu staros sur Via sankta montar’?

067.4

Psa 15:

III

Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo; * kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, * kaj parolas veron el sia koro;

kiu ne kalumnias per sia lango, / ne faras malbonon al sia kunulo, * kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon.

Antifono

Kiu abomenas malnoblulon, * kaj estimas la respektantojn de la Eternulo;

kiu faris ĵuron malprofite por si * kaj ĝin ne rompas.

Antifono

Kiu sian monon ne donas procentege, * kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.

Kiu tiel agas, * tiu neniam falos.

Antifono: Di’, tiu gastos en Via tend’. Tiu staros sur Via sankta montar’.

067.5

Dua Legaĵo:

Jak 1,17-27

L: El la epistolo ĝenerala de Jakobo

Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de sinturnado. Laŭ Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaŭ unuaaĵo de Liaj kreitaĵoj.
Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri; ĉar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio. Tial, formetinte ĉian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.
Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem. Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo; ĉar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis. Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas, ne estante aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.
Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta. Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

067.6

Haleluja-Aklamo:

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

P7

Malfermu, Sinjoro, nian koron, * por ke ni atentu la vortojn de Via Filo.

Haleluja

067.7

Evangelio:

Mar 7,1-23

D: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Marko.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Kaj kolektiĝis al Jesuo la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem, kaj jam vidis, ke kelkaj el Liaj disĉiploj manĝas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj. Kaj la Fariseoj kaj ĉiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne manĝas, tenante la tradicion de la antaŭuloj; kaj veninte el komercejo, ili ne manĝas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezur-potoj kaj kupraj vazoj. Kaj Lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj: Kial ne faras Viaj disĉiploj laŭ la tradicio de la antaŭuloj, sed manĝas panon kun manoj profanaj? Kaj Li diris al ili: Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite:
Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj,
sed ilia koro estas malproksime de Mi.
Sed vane ili Min adoras,
instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
Ĉar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj. Kaj Li diris al ili: Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion. Ĉar Moseo diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi, vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino; vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.
Kaj denove alvokinte la hom-amason, Li diris al ili: Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu: Ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
Kaj kiam Li eniris en domon for de la hom-amaso, Liaj disĉiploj demandis Lin pri la parabolo. Kaj Li diris al ili: Ĉu vi ankaŭ estas tiel sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin; ĉar ĝi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion Li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn. Kaj Li diris: Kio elvenas el homo, tio profanas la homon. Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco; ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

067.8

Universala Preĝo (Porpetoj):

Ni preĝu al Jesuo Kristo, kiu liberigis nin.

Ni petas Vin, elaŭdu nin.

Ke la sankta eklezio spertu sin unu …

Ke ĝi ne trotaksu homajn statutojn …

Ke en la tuta mondo regu la paco …

Ke ĉiuj homoj komprenu unu la alian …

Por ni mem en niaj zorgoj kaj problemoj …

Por niaj karaj mortintoj …

Per Vi ni laŭdas la Patron en la Sankta Spirito nun kaj eterne.
K: Amen.

Ofera Preĝo:

C: Ĉi tiu sankta ofero donu ĉiam al ni, Sinjoro, Vian savan benon, por ke plene efektiviĝu la mistero de la elaĉeto, montrata per la sakramento. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.

067.9

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Patro sankta, ĉiopova eterna Dio.
Pro Via boneco Vi kreis la homon, kaj kiam li meritis la justan kondamnon, Vi indulge elaĉetis lin per Kristo, nia Sinjoro.
Per Li Vian majeston laŭdas la anĝeloj, adoras la regadoj, treme honoras la potencoj. La ĉieloj kaj la ĉielaj fortoj kaj la beataj serafoj Vin gloras en kuna jubilo.
Kaj tial: Ke kun tiuj voĉoj Vi bonvole akceptu ankaŭ la niajn, ni preĝas, ador-kliniĝe dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

Kiel granda estas Via boneco, Sinjoro, kiun Vi havas al tiuj, kiuj Vin timas!

aŭ:

Beataj estas la pacigantaj: ĉar gefiloj de Dio ili estos nomataj. Beataj estas tiuj, kiuj estas persekutataj pro justeco: ĉar al ili apartenas la regno de la ĉielo.

aŭ:

068

1. Kie fidon donas hom’,
ne nur pensas pri si mem,

1.-3. tie falas pluvo-guto;
kaj ekfloras la dezert’.

2. Kie homon vidas hom’,
ne nur sin en sia mond’,

3. Kie sin donacas hom’
for de l’ ordinara voj’

WO EIN MENSCH VERTRAUEN GIBT • el: Oekumene heute, Mein Liederbuch 2, 1992 • EG (Bayern) 648 • M: Fritz Baltruweit 1977 • germana T: Hans-Jürgen Netz 1975 • © tvd-Verlag Düsseldorf • E: Albrecht Kronenberger 1995

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu: – Ĉar Vi satigis nin per la ĉiela pano, ni Vin petegas, Sinjoro: Ĉi tiu ama nutraĵo fortikigu nian amon, por ke ni kapablu servi al Vi en la gefratoj. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.

069

MESO: VIVA AKVO

en ordinaraj dimanĉoj aŭ en Karesmo

Enira Kanto

070

1. Patro, aŭdu novan preĝon:
Ne komforton petas ni,
sed kuraĝon por la devoj
de la vivo tie ĉi.

2. Ne sur ĉiam-verdaj kampoj
estu glata nia voj’,
sed altegajn mont-krutaĵojn
suprengrimpu ni kun ĝoj’.

3. Ne ĉe akvoj de trankvilo
kuŝu ni por ripozad’;
sed ni frapu vivajn fontojn
el la roko dum marŝad’.

4. Donu forton en malforto,
gvidon, dum vagadas ni.
Ĉe penado kaj danĝero,
Patro, apudrestu Vi.

FATHER, HEAR THE PRAYER WE OFFER • HON 120 • CP 523 • kp. HAM 182 • M (Sussex): tradicia angla • angla T: Love Maria Willis 1864 • E: M. C. Butler, 1966 en HE 164*

Enira Antifono:

Ho vi, ĉiuj soifantoj, venu al la akvo. Kaj vi, kiuj ne havas monon, venu. Venu kaj trinku kun ĝojo.

kp. Jes 55,1

aŭ:

070.5

Mi soifas kore pri Vi, Sinjor’.

Psa 42

070.6

II

aŭ:

070.7

P10

Kiel cervo sopiras al fluan+ta akvo, * tiel mia animo sopiras al vi, ho Dio.

Mia animo soifas Dion, la vivan+tan Dion; * kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?

Miaj larmoj fariĝis mia pano tage +kaj nokte, * ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?

Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, / kiel mi iradis kun la granda hom-+amaso, *

kaj kondukis ĝin en la domon de Dio,

ĉe laŭta kantado kaj +glorado * de festanta amaso. — (Antifono)

Kial vi malĝojas, ho mia +animo? * Kaj kial vi konsterniĝas en mi?

Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ +mi dankos Lin, * la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. — (Antifono)

Malĝojas en mi mia animo; / tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan +kaj Ĥermon, * sur la monto Micar.

Abismo resonas al abismo / per la bruo de Viaj +fal-akvoj; * ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, / kaj en la nokto mi havas kanton +al Li, *

preĝon al la Dio de mia vivo.

Mi diras al Dio, mia Roko: / Kial Vi min +forgesis? * Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?

Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj mal+amikoj, * dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio? — (Antifono)

Kial vi malĝojas, ho mia +animo? * kaj kial vi konsterniĝas en mi?

Esperu al Dio; / ĉar ankoraŭ +mi dankos Lin, * la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al +la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun +kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu: – Dio, nia forto kaj espero, sen Vi nenio estas valora kaj sankta; elverŝu sur nin Vian mizerikordan gracon, por ke per Via subteno kaj gvidado ni kapablu uzi la bonojn de ĉi tiu mondo, daŭre celante la eternajn. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

070.8

Unua Legaĵo:

Jeĥ 47,1-9.12

L: El la libro Jeĥezkel

[La viro, kiu montris al mi ĉion,] revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro. Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laŭ ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko.
Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezur-ŝnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la maleoloj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta ĝis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la lumboj. Kiam li mezuris ankoraŭ mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; ĉar la akvo estis tro alta, oni devis ĝin transnaĝi, sed transiri la torenton oni ne povis. Kaj li diris al mi: Ĉu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento.
Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaŭ flankoj. Kaj li diris al mi: Ĉi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam ĝi troviĝos en la maro, tiam saniĝos la akvo. Kaj ĉiu vivanta estaĵo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, reviviĝos, kaj estos tre multe da fiŝoj; ĉar tien venos ĉi tiu akvo, kaj ĉio saniĝos kaj reviviĝos, kien venos la torento.
Kaj apud la torento sur ambaŭ bordoj kreskos ĉiaspecaj manĝaĵ-donantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfiniĝos iliaj fruktoj; ĉiumonate ili donos novajn fruktojn, ĉar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

070.9

Responsoria Psalmo

el Psa 46

S: La Eternulo Cebaot estas kun ni;
nia defendo estas la Dio de Jakob.

K: La Eternulo Cebaot …

S: Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, * helpo en mizeroj, rapide trovata.

Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero * kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

K: La Eternulo Cebaot …

S: Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, * la sanktan loĝejon de la Plejaltulo.

Dio estas en ĝia mezo, / ĝi ne ŝanceliĝos; * Dio ĝin helpas en frua mateno.

K: La Eternulo Cebaot …

S: Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, * kiu faris detruojn sur la tero,

kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, / rompas paf-arkon, rompas ponardegon, * forbruligas veturilojn per fajro.

K: La Eternulo Cebaot estas kun ni;
nia defendo estas la Dio de Jakob.

070.10

Dua Legaĵo:

1 Kor 12,12-13

L: El la unua epistolo de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj

Kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo.
Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Aklamo:

070.11

Haleluja, haleluja, haleluja.

aŭ, en la karesma tempo:

070.12

Laŭdon, Krist’, al Vi,
ho Reĝo de la gloro!

P5

S: Venu, ĉerpu kun ĝojo * el la fonto de l’ savo.

070.13

Evangelio:

Joh 5,1-16

D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Johano.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis. Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, Li diris al li: Ĉu vi volas fariĝi sana? La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi. Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru. Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris.
Kaj estis la sabato en tiu tago. La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu vian liton, kaj iru. Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi: Prenu kaj iru? Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso. Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi. La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis. Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

Universala Preĝo (Porpetoj) → 63.9 aŭ iu alia konvena

Ofera Preĝo:

C: Dio, Vi zorgas por ni. Vi donacis al ni panon kaj vinon, nutraĵon por nia pasema vivo. Ni portas tiujn ĉi donojn al Via altaro. Bonvolu redoni ilin al ni kiel sakramenton de senmorteco. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

070.14

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, sankta Patro, per Kristo, nia Sinjoro.
Li, levite sur la kruco, en Sia senlima amo por ni fordonis Sian vivon; kaj el la vundo de Sia koro Li elverŝis sangon kaj akvon, simbolo de la ekleziaj sakramentoj.
Do ĉiuj homoj, al-tiritaj al la koro de l’ Savanto, kun ĝojo ĉerpu el la neestingebla fonto de l’ savo.
Kaj tial, pro ĉi tiu sankta mistero, ni kune kun la anĝeloj kaj sanktuloj kantas Vian gloron, senfine dirante:

aŭ:

70.15

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, sankta Patro, ĉiopova eterna Dio.
Per nia karesma fasto Vi bridas niajn pasiojn, levas nian spiriton, nin fortigas kaj premias, per Kristo, nia Sinjoro.
Pere de Li la anĝeloj laŭdas Vian gloron, adoras la regadoj, treme honoras la potencoj. La ĉieloj kaj aŭtoritatoj kaj la beataj serafoj Vin celebras en kuna jubilo. Kun ili ankaŭ niaj humilaj voĉoj kuniĝu, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. Li kvietigas mian animon.

aŭ:

70.16

La Sinjoro estas mia paŝtisto.
Nenio mankos al mi.

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu: – Bonkora Dio, ni ricevis la sanktan manĝon, la panon por la vivo de la mondo. Bonvolu forigi per tiu ĉi sakramento nian kulpon. Fortikigu nian malfortan korpon, por ke ni povu persisti ĝis la soleno de nia savo. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

071

MESO POR PACO KAJ JUSTECO

Enira Antifono:

Donu pacon, Sinjoro, al tiuj, kiuj esperas al Vi; aŭskultu la preĝojn de Viaj servantoj, kaj direktu nin laŭ la vojo de la justeco.

kp. Sir 36,18-19

aŭ:

071.1

Kiam estos paco,
la paco inter ni,
Via paco inter ni,
la paco inter ni?

4-voĉa rondkanto
WANN, WANN, WANN WIRD FRIEDEN • M kaj germana T: anonimaj • E: Adolf Burkhardt por la 9a Ekumena Kongreso en Viviers 1993

aŭ iu konvena himno

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Dio, kiu nomas la pacigantojn Viaj gefiloj, ebligu, ke ni konstruu tian justecon, kiu kapablas certigi firman kaj veran pacon. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

071.2

Unua Legaĵo:

Kol 3,12-15

L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Koloseanoj

Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru; kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco. Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.

071.3

aŭ:

Efe 4,30-5,2

L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Efezanoj

Ne ĉagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elaĉeto.
Ĉia akreco kaj indigno kaj kolero kaj voĉ-bruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun ĉia malico; kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.
Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

071.4

Responsoria Psalmo kun Antifono:

En Liaj tagoj ekfloros justeco
kaj paco por ĉiam.

Psa 72

La tekston de la psalmo vidu ĉe la meso por Epifanio

→ 057.5

Jen la melodio en la taŭga tonalo:

071.5

P11

Aklamo:

071.6

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

aŭ, en la karesma tempo:

071.7

Laŭdon al Vi, Sinjoro,
reĝo de l’ eterna gloro!

IV

S: Feliĉaj estas la pacigantoj, * ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Oni ripetu Haleluja.

071.8

Evangelio:

Mat 5,38-48

D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Mateo.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed Mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.
Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu viajn malamikojn; sed Mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn. Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? Ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? Ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

071.9

Universala Preĝo (Porpetoj):

Ni preĝu al Jesuo Kristo, kiu estas unu kun la Patro kaj la Sankta Spirito. Ni vokas al Li:

Vi, Sinjor, kompatu nin.

ruse:

Gospodi pomilui.

greke:

Kyrie eleison.

GOSPODI A • Kanto el Taizé • ortodoksa • kun afabla permeso de Ateliers et Presses de Taizé

Ke en multaj radioj ekbrilu la unu lumo.

Ke el mozaikaj koloroj estiĝu la unu bildo.

Ke per malsamaj vokiĝoj agu la unu Spirito.

Ke la unuopaj membroj formu la unu korpon.

Ke el diversaj ŝtonoj konstruiĝu la unu eklezio.

Per Vi ni laŭdas la Patron, en la Sankta Spirito, nun kaj eterne.
Amen.

Ofera Preĝo:

C: Ni Vin petas, Sinjoro, ke la sava ofero de Via Filo, reĝo de paco, prezentata sub ĉi tiuj sakramentaj signoj, kiuj signifas pacon kaj unuecon, estigu konkordon inter ĉiuj homoj. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

071.10

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, sankta Patro, per Kristo, nia Sinjoro.
Per Li Vi volis ĉion restaŭri kaj doni al ni ĉiuj el Lia pleneco. Li, kiu estas Dio, neniigis Sin mem kaj ĉion repacigis per Sia sango, verŝita el la kruco.
Pro tio Li estis starigita super ĉio, kaj fariĝis eterna savo por ĉiuj, kiuj Lin sekvas.
Kaj tial, kun la anĝeloj kaj ĉefanĝeloj, kun la tronoj kaj regadoj, kun ĉiuj ĉielaj estuloj, ni kantas la himnon de Via gloro, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

Beataj la pacigantoj, ĉar ili estos nomataj filoj de Dio.

aŭ:

071.11

Feliĉaj estas la pacigantoj, *
ĉar ili nomiĝos infanoj de Dio.

aŭ:

Pacon Mi lasas al vi, Mian pacon Mi donas al vi, diras Jesuo.

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Donu al ni, Dio, Vian Spiriton de amo, por ke, nutritaj per la korpo kaj sango de Via unika Filo, ni zorgu efike pri tiu paco, kiun Kristo lasis al ni kiel donacon. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

Aldonaj Kantoj:

072

1. Paco perfekta, sur pek-nigra ter’?
Jesuo pacon donas, kun esper’.

2. Paco perfekta, malgraŭ devo-prem’?
Jesuon servi estas paco mem.

3. Paco perfekta, meze de ruin’?
Trankvilon trovu ĉe Jesua sin’.

4. Paco perfekta, kun amatoj for?
Jesuo gardos nin en ĉiu hor’.

5. Paco perfekta – morgaŭ nur mister’?
Jesuo gvidos nin al lum’ kaj ver’.

6. Paco perfekta, kiam ombras mort’?
Jesuo venkis ĝin per Sia fort’.

7. Tio sufiĉas! Nin post lukt’ kaj lac’
Jesuo vokos al ĉiela pac’.

PEACE, PERFECT PEACE • HAM 358 • HON 413 • M (Pax tecum): George Thomas Caldbeck 1877 • angla T: Edward Henry Bickersteth • E: Ernest Bertram Johnson, 1966 en HE 124*

073

Donu al ni Vian pacon. ||: Donu Vian pacon. :||

latine:

Dona nobis pacem, pacem. ||: Dona nobis pacem. :||

3-voĉa rondkanto

DONA NOBIS PACEM • Unisono 76 • M: tradicia • latina T: liturgia • E: Adolf Burkhardt en AK 217, Kloster Kirchberg 1999

074

MESO POR UNUIĜO DE LA KRISTANOJ

Enira Antifono:

Mi estas la bona paŝtisto – diras la Sinjoro –; Mi konas Miajn ŝafojn, kaj ili konas Min, kiel la Patro konas Min, kaj Mi la Patron. Kaj Mi donas Mian vivon por la ŝafoj.

Joh 10,14-15

aŭ:

La amo de Dio elverŝiĝis en niajn korojn, per la Sankta Spirito, kiu elektis nin kiel Sian loĝejon. Haleluja.

kp. Rom 5,5

aŭ iu konvena kanto, ekzemple:

074.1

Multaj konfesoj, sed unu Sinjor’.
Multaj vokiĝoj al sama ador’.
Kune survoje, unu en glor’

3-voĉa rondkanto
MULTAJ KONFESOJ, SED UNU SINJOR’ • M (Lobet und preiset): tradicia, antaŭ 1913 • E: tradicia

075

1. La Spirito nin igas unu en la Sinjor’.
La Spirito nin igas unu en la Sinjor’.
Unuecon promesis Li, ĝin petu ni el kor’.

1.-4. Nia am’ estu signo por la mond’, por la mond’,
nia amo estu signo por la mond’.

2. Ni proklamu, ke venas jam la regno de Di’.
Ni proklamu, ke venas jam la regno de Di’.
Kuntenataj en Li, sur unu vojo iru ni. Nia am’ …

3. Unu helpas alian kontraŭ tim’ aŭ mizer’,
unu helpas alian kontraŭ tim’ aŭ mizer’,
aŭ se homoj minacas al hom-digno kaj liber’. Nia am’ …

4. Laŭdo, glor’ al Di-Patro, al la Mondo-Aŭtor’!
Al Jesu’, la helpanto, Lia Filo, honor’!
Al Spirito, ligil’ de unueco, estu glor’! Nia am’ …

WE ARE ONE IN THE SPIRIT • M kaj angla T: Peter Scholtes 1965 • © Lorenz Creative Services (BMG USA), rajtoj por Eŭropo: Universal Songs, Holland, uzata kun permeso, informpetoj al CopyCare Deutschland, D 71087 Holzgerlingen • E: Adolf Burkhardt 1985 • TK 98

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Ĉiopova kaj eterna Dio, kiu kunigas kaj protektas Viajn disigitajn ŝafojn, rigardu favore al ni, grego de Via Filo, por ke ni ĉiuj, kiuj per la sama bapto estas sanktigitaj, vivu kunigitaj en la integreco de la kredo kaj en la ligilo de la amo. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

075.5

Unua Legaĵo:

Efe 4,1-6

L: El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Efezanoj

Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

075.6

Ni iru ĝoje al la domo de l’ Sinjoro.

075.7

Psa 122

VI

Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: * Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, * ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, * en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, * por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, * tronoj de la domo de David. — (Antifono)

Deziru pacon al Jerusalem; * bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, * bonstato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: * Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, * mi deziras al vi bonon. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

Aklamo:

075.8

Haleluja. Haleluja.

aŭ en Karesmo:

075.9

Laŭdon, Kristo, Reĝ’ de l’ glor’!

V

Ili ĉiuj estu unu * por ke la mondo kredu.

Joh 17,21

075.10

Evangelio:

Joh 17,11b-19

D: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Johano.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Jesuo, levante la okulojn al la ĉielo, diris:
Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni. Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo.
Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem. Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono. Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo. Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero. Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon. Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

075.11

Universala Preĝo (Porpetoj):

Ho ĉiopova Dio,
Vi estigis Vian regnon sur la tero,
por ke ĉiuj homoj estu unu en Vi
kaj povu partopreni en la savo de Via Filo.

Por ke Vi gvidu ĉiujn kristanojn al la unueco de la kredo en Via sankta eklezio, ni preĝas al Vi:

Sinjoro, aŭskultu nin.

Por ke Vi benu ĉiujn ekumenajn interrilatojn kaj gefratajn dialogojn, ni preĝas al Vi:

Por ke Vi faru nin atestantoj de la kristana vivo en la mondo, ni preĝas al Vi:

Por ke Vi donu al ĉiuj popoloj, kiuj suferas pro milito, la justan pacon, ni preĝas al Vi:

Por ke Vi donacu al ni la efikan gracon por konvertiĝo al serioza vivo laŭ Via volo, ni preĝas al Vi:

Por ke Vi donu al niaj karaj mortintoj la eternan feliĉon en Via gloro, ni preĝas al Vi:

Ho Dio, kiu estas unu en la sankta Triunuo,
gvidu ĉiujn homojn al la unueco kun Vi,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen.

Ofera Preĝo:

C: Sinjoro, kiu per unu-nura ofero, unufoje por ĉiam donita, akiris al Vi adoptan popolon, liveru bonvole al ni la donacojn de unueco en Via eklezio kaj paco. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

075.12

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Patro sankta, per Kristo, nia Sinjoro.
Ĉar per Li Vi kondukis nin al la lumo de Via vero, por ke ni, per la kunigilo de unika kredo kaj unika bapto, fariĝu Lia korpo.
Per Li Vi donis al ĉiuj popoloj Vian Sanktan Spiriton, kiu, mirinde agante per la diverseco de donacoj, kaj estigante unuecon, loĝas en la adoptaj gefiloj, plenigas kaj regas la tutan eklezion.
Pro tio: kune kun la anĝelaj legiaroj, ĝoje ni Vin laŭdas, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

kp. Ago 2,4.11

Estas unu pano, kaj pro tio ni estigas unu korpon, kvankam ni estas multaj, ĉar ĉiuj kune ni manĝas tiun unikan panon.

aŭ (kun akompano ostinata F – C):

075.13

Ni partoprenas en unu pan’:
ni estas unu en Li.
Haleluja.

germane:

Wir haben teil an dem einen Brot,
so sind wir alle ein Leib.
Halleluja.

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Ĉi tiu sankta komunio, kiun ni ricevis, Sinjoro, signo de kuneco de la fidelularo al Vi, efikigu ankaŭ unuecon en Via eklezio. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

Aldonaj Kantoj:

075.14

Jesu, ligu nin.
Staru inter ni.
Ligu nin per vera amo,
kiu estas Vi. (3 fojojn)

JESU, LIGU NIN (originala titolo ne konata) • M: buŝe transdonita • E: 1985 en NV 152

076

1. Jenon, kristanoj, sciu kaj memoru:
per unu pano Kriston ni honoru;
nin la kaliko ame interligu
kaj unuigu.

2. Kiel fratar’ ni iru vojon nian,
helpu malfortajn, unu la alian,
eĉ al pekulo helpu en kompato
kiel al frato.

3. Helpu la amo ankaŭ al ĉi tio,
sed tiun amon mem Vi kreu, Dio.
Estu nun grego unu kun paŝtisto
Jesuo Kristo.

DAS SOLLT IHR, JESU JÜNGER, NIE VERGESSEN • EG 221 • M (Dank sei dir, Vater): Johann Crüger 1640, Unisono 120 • germana T: Johann Andreas Cramer 1780 • E (strofoj 2-4 de «Vi, ho Savanto, iris al doloro»): Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 62 • AK 61
Alia M: Herzliebster Jesu → 286 «Jesu amata»

077

MESO HONORE AL SANKTA MARIA

Enira Kanto:

078

1. Ho sankta Maria, patrino de Di’,
popoloj kristanaj jen kantas al vi:

refreno:

Ave, ave, ave Maria,
ave, ave, ave Maria.

2. En via sanktejo, patrin’ de l’ Sinjor’,
ni kantas multfoje je via honor’: Ave …

3. Matene, tagmeze, vespere, Mari’,
ni kun Gabrielo rediras al vi: Ave …

4. Kaj ofte tra tago, dum nia labor’,
se ne per la buŝo ni diras per kor’: Ave …

5. El ĉiu danĝero nin savu, Mari’,
kaj danke ni kantos senĉese al vi: Ave …

AVE, AVE, AVE MARIA • pilgrima kanto de Lourdes • E: 1985 en NV 169*

aŭ:

Enira Antifono:

Mi multe ĝojas pri la Sinjoro, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li kovris min per gracoj de savo, per vestoj de sankteco, kiel per mantelo; per juveloj, kiel amatan fianĉinon.

aŭ:

078.6

En Dio ni ĝoju
pro sankta Maria,
la virga patrino
de Kristo, nia Savanto.

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Favora Dio, Vi elektis Marian el inter ĉiuj homoj kaj sanktigis ŝin: Elaŭdu ŝian propetadon, kaj donacu ankaŭ al ni savon kaj benon el la pleno de Via graco. Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

078.7

Unua Legaĵo:

Jes 61,10-11

L: El la libro de la profeto Jesaja

Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn. Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron antaŭ ĉiuj popoloj.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

La reĝino staras je via dekstra flanko.

aŭ:

078.8

En Dio jubilas mia anim’.

078.9

el 1 Sam 2

I

Ĝojas mia koro pri la Eternulo, * mia korno altiĝis pro la Eternulo.

Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj, * ĉar mi ĝojas pro Via helpo. — (Antifono)

La paf-arko de la fortuloj estas senvalorigata, * kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.

Satuloj sin dungigas pro pano, * kaj malsatuloj jam ne malsatas; — (Antifono)

La Eternulo mortigas kaj vivigas, * malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas.

La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas, * malaltigas kaj altigas. — (Antifono)

Li levas malriĉulon el polvo, * el koto Li altigas senhavulon,

por sidigi lin kun altranguloj; * kaj tronon de gloro Li heredigas al li. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

Aklamo:

078.10

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

aŭ en Karesmo:

078.11

Laŭdon, Kristo, glora Reĝo.

I

Benata vi estas inter la virinoj, * kaj benata estas la frukto de via sino.

Aklamo

078.12

Evangelio:

Luk 1,39-47

D: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Luko.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: En tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo; kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabetan. Kaj kiam Elizabeta aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeta pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris: Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro. Kaj feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo. Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon, Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

078.13

Universala Preĝo (Porpetoj):

S: Ni altigu Dion, kiu faris grandaĵojn al Maria, kaj ni [kantu / preĝu] al Li:

Kun Maria ni vokas al Vi.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Sanktigu Vian nomon en Via eklezio.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Montru Vian bonecon al ĉiuj generacioj.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Dispelu fierulojn kaj malaltigu potenculojn.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Plenigu malsatulojn per Viaj bonaĵoj.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Memoru favore niajn mortintojn.
K: Kun Maria ni vokas al Vi.

S: Kun ŝi ni laŭdas Vin per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

Ofera Preĝo:

C: Leviĝu, Dio, al Vi, nia oferdono, kaj pro la propeto de la beata virgulino Maria niaj koroj ardantaj ĉiam sopiru al Vi. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.

078.14

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, sankta Patro, per nia Sinjoro Jesuo Kristo, filo de la virgulino Maria.
Ŝi estas fianĉino de la Sankta Spirito, aŭroro de nia savo, bildo de la eklezio, nia patrino.
Pro tio kune kun la anĝeloj kaj ĉiuj sanktuloj ni kantas la himnon de Via gloro, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

Laŭdojn ni kantas pri vi, Maria, ĉar el vi leviĝis la suno de justeco, Kristo, nia Dio.

aŭ:

078.15

Saluton al vi la grace favorita,
la Eternulo estas kun vi.

078.16

I

Aŭdu, filino, rigardu / kaj klinu vian orelon,* kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, * tiam vi kliniĝu antaŭ li.

Antifono

La tutan psalmon 45, en la 6a tonalo, oni trovas en la liturgio de la horoj ĉe la meza horo → 093.10-13

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Festinte la sanktajn misterojn ni petas, Dio, al Vi: partoprenigu nin kun Maria je la ĉiela festeno, kie Vi mem estas la ĝojo de Viaj sanktuloj. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.

079

MESO HONORE AL SANKTA FRANCISKO

la 4an de oktobro

079.1

Enira Kanto:

Vin, Dio, ni laŭdas
pro sankta Francisko,
elstara trezoro
de Via eklezio.

aŭ:

Enira Antifono:

Francisko forlasis sian domon kaj sian heredon por transpreni la sorton de la malriĉuloj. Sed Dio lin levis al Si.

Resuma Preĝo:

C: Ni preĝu. – Dio, Patro de la malriĉuloj, Vi elektis sanktan Franciskon el Assisi, fariĝi simila al Kristo per perfekta malriĉeco kaj humileco. Pretigu nin, sur liaj spuroj sekvi Vian Filon, por ke ni restu ligitaj kun Vi per ĝojo kaj amo. Pri tio ni petas per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro kaj Dio, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

079.2

Unua Legaĵo:

Gal 6,14-18

L: El la epistolo de sankta apostolo Paŭlo al la Galatoj

Gefratoj, por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.
Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitaĵo. Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio.
De nun neniu min ĝenu, ĉar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.
La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, gefratoj. Amen.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

079.3

Di’! Kiu gastos en Via tend’?
Kiu staros sur Via sankta montar’?

079.4

Psa 16

III

Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. / Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; * mi ne havas alian bonon krom Vi.

Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, * kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; / mi ne verŝos iliajn sangajn verŝ-oferojn * kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. — (Antifono)

La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; * Vi subtenas mian sorton.

Loto agrabla trafis min, * ĉarma estas mia heredo.

Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; * eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.

Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; * ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. — (Antifono)

Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; * eĉ mia karno ripozas senzorge.

Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol’; * Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

Vi konigos al mi la vojon de la vivo; / multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, * ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne. —

(Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

Haleluja-Aklamo:

079.5

Haleluja. Haleluja. Haleluja.

S1

Estu benata, Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero! * Vi malkaŝis Viajn misterojn al infanoj.

079.6

Evangelio:

Mat 11,25-30

D: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Mateo.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj; jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi.
Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj kor-humila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

079.7

Universala Preĝo (Porpetoj):

S: Ni preĝu al Jesuo Kristo, kies malriĉeco riĉigis nin.

Kristo, aŭdu nin.
K: Kristo, elaŭdu nin.

Por nia eklezio: ke ĝi lasu sin gvidi per Via volo kun ĝoja koro.

Por ĉiuj, kiuj vivas laŭ la regulo de Sankta Francisko: ke ili estu ligitaj per paco kaj bono.

Por la riĉuloj: ke ili ne konfidu al lukso kaj posedaĵo.

Por nia komuno: ke ni fariĝu similaj al Vi en la spirito de humileco, simpleco kaj malriĉeco.

Por niaj mortintoj: ke ili trovu la eternan ĝojon kun Viaj sanktuloj.

S: Per Vi ni laŭdas la Patron en la Sankta Spirito nun kaj eterne.
K: Amen.

Ofera Preĝo:

C: Ho Patro ĉiela, akceptu niajn ofer-donojn. Donacu al ni la saman amon al Kristo la krucumita, kia ĝi pregis la vivon de Sankta Francisko; kaj donu, ke ni ĉe Via altaro digne celebru la misteron de la kruco. Per Kristo nia Sinjoro.
K: Amen.

079.8

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi!
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj!
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni danku al Vi, ĉiela Patro, kaj je la festo de sankta Francisko prikantu Vian majeston.
Lia vivo estas al ni ekzemplo, lia prediko instruo, lia porpeto helpo per Kristo, Via Filo.
Per Li ni benas Vin en Via eklezio, kaj kune kun ĉiuj anĝeloj kaj sanktuloj, ni kantas Vian gloron, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

080

1. Kia feliĉ’ vivi kun moder’!
Kia feliĉ’ plori pri konsol’!

2. Kia feliĉ’ resti en humil’!
Kia feliĉ’ strebi la justec’!

3. Kia feliĉ’ helpi kun kompat’!
Kia feliĉ’ puri en la kor’!

4. Kia feliĉ’ zorgi pri la pac’!
Kia feliĉ’, eĉ en persekut’!

Mat 5,3-10
SELIG SEID IHR, WENN IHR EINFACH LEBT • el: Uns allen blüht der Tod, 1979 • M: Peter Janssens • germana T: Friedrich Karl Barth, Peter Horst • © Peter Janssens Musik Verlag, Telgte • E: Albrecht Kronenberger 1998

Postkomunia Preĝo:

C: Ni preĝu. – Ho Sinjoro, nia Dio! Tiu ĉi sakramento plenigu nin per Via amo kaj donu al ni fervoron por la savo de la homoj. Laŭ la ekzemplo de Sankta Francisko ni estu por niaj gefratoj servantoj de la ĝojo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

081

MESO POR MORTINTOJ (REKVIEMO)

KAJ FUNEBRA CEREMONIO

081.1

Enira Antifono kaj Psalmo:

S/K: Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, kaj lumon senfinan lumigu al ili.
S: (el Psa 65) Al Vi decas himno, Dio, en Cion’, al Vi oni plenumos la voton en Jerusalem’. * Elaŭdu preĝadon mian, al Vi ĉiu karno venos.
K: Ripozon …

Enira antifono kaj psalmo (el Psa 65) en mesoj por mortintoj
REQUIEM ÆTERNAM • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2000aŭ:

Eternan ripozon donu al ili, Sinjoro, kaj la senfina lumo ilin prilumu. Leviĝas al Vi himno de Ciono, ho Dio; al Vi estas prezentataj oferoj de Jerusalemo; elaŭdu la preĝojn de ĉiuj vivantoj, kiuj venas al Vi.

081.2

Kyrie-Alvoko:

S/K: Kyrie eleison.
S/K: Christe eleison.
S/K: Kyrie eleison.

KYRIE ELEISON • M kaj greka T: gregoriaj

Resuma Preĝo:

* Ŝanĝenda laŭ sekso kaj nombro.

C: Ni preĝu. – Ho Dio, kiu laŭesence ĉiam kompatas kaj indulgas, humile ni Vin petegas por [la animo de Via servanto]* …, [kiun]* Vi ordonis migri for el ĉi tiu mondo, por ke [tiu, kiu]* esperis kaj kredis al Vi, atingu la veran patrujon kaj ekposedu la eternan ĝojon per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.
K: Amen.

081.3

Unua Legaĵo:

2 Mak 12,42-45

L: El la dua libro de la Makabeoj

La nobla Judas admonis la popolon, ke ili estu senpekaj, ĉar ili vidis, kio okazis pro la peko de la mortintoj. Judas ordonis monkolektadon inter la soldatoj, kaj sendis al Jerusalem du mil arĝentajn draĥmojn, por ke oni faru pek-oferon. Li agis noble kaj inde, ĉar li pensis pri la releviĝo de la mortintoj. Se li ne atendus, ke releviĝos la mortintoj, estus superflue kaj vane preĝi por la mortintoj. Li ankaŭ rigardis al la tre bela rekompenco, kiu atendas tiujn, kiuj ekdormis en pieco. Vere, tio estis penso sankta kaj pia. Tial li prizorgis la senpekigan oferon por la mortintoj, por ke ili estu pek-liberigitaj.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

081.4

aŭ:

Saĝ 3,1-6.9

L: Legaĵo el la libro de la Saĝeco

La animoj de la justuloj estas en la mano de Dio kaj turmento nepre ne tuŝos ilin.
Al la stultuloj ŝajnis, ke ili mortis, kaj ilia foriro estis taksita kiel malfeliĉo, kaj ilia forvojaĝado for de ni kiel katastrofo; sed ili estas en paco.
Ĉar eĉ se laŭ homa juĝo ili estas punitaj, ilia espero estas plena je senmorteco; kaj malmulte punite, ili gajnos multon, ĉar Dio provis ilin kaj trovis ilin indaj je Li mem.
Kiel oron en fandujo Li provis ilin, kaj kiel grandan brul-oferon Li akceptis ilin.
Kaj en la tempo de sia puno ili ekbrilos, kaj kiel fajreroj en la stoploj ili diskuros.
Ili juĝos la naciojn kaj regos popolojn, kaj la Sinjoro reĝos super ili por ĉiam.
Tiuj, kiuj fidas al Li, komprenos la veron, kaj la fideluloj daŭre ĝuos Lian amon, ĉar graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Responsoria Psalmo kun Antifono:

081.5

Supren ni iru al la dom’ de Dio.

La psalmon 122, en la VI-a tonalo, oni trovas ĉe la Meso por Unuiĝo de la Kristanoj → 075.7

aŭ:

081.6

Mi el profundo vokas Vin, Sinjoro.

081.7

Psa 130

P1

El profundo mi vokas * Vin, ho Eternulo.

Mia Sinjoro, | aŭskultu mian voĉon; * Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, * kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, * por ke Vi estu respektata. — (Antifono)

Mi esperis al la Eternulo, | esperis mia animo, * kaj Lian vorton mi fidis.

Mia animo atendas mian Sinjoron | pli, ol la gardantoj atendas la matenon, * la gardantoj la matenon. — (Antifono)

Izrael fidu la Eternulon; | ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco * kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon * de ĉiuj liaj pekoj. — (Antifono)

[Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen.] — Oni ripetu la antifonon.

081.8

aŭ laŭ la latina originalo:

II

Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, * kaj lumon senfinan lumigu al ili.

Virtulo estos memorata eterne, * malbonan famon li ne timos. —

Ĉiujn mortintojn liberigu, Sinjoro, * de ĉia kulp-kateno.

Helpe de Via graco * ili eskapu el venĝa juĝo.

Kaj ili ĝuu * la feliĉon de la lumo eterna. —

Responsoriaj tekstoj en mesoj por mortintoj
REQUIEM ÆTERNAM • E: Albrecht Kronenberger 2000
• Psa 112,6.7

081.9

Dua Legaĵo:

1 Tes 4,13-18

L: El la unua epistolo de la apostolo Paŭlo al la Tesalonikanoj

Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormiĝis; por ke vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon. Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li. Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj. Ĉar la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signal-krio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo leviĝos la unuaj; poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por ĉiam kun la Sinjoro. Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.

L: Jen la parolo de Dio.
K: Al Dio estu danko.

Aklamo:

081.10

Haleluja, haleluja, haleluja.

aŭ en Karesmo:

081.11

Laŭdon al Vi, Sinjoro,
reĝo de l’ eterna gloro!

P1

S: Venu, vi benataj de mia Patro, * heredu la regnon preparitan por vi | de post la komenco de la mondo.

082

Sekvenco:

1. Tag’ alvenos de kolero,
cindre diseriĝos tero
laŭ profeto-vorta vero.

2. Kia do tremado estos,
kiam la juĝist’ majestos,
ĉiujn per rigor’ molestos.

3. Tubjo ĵetos strangan sonon,
skuos tomban regionon,
puŝos ĉiujn antaŭ tronon.

4. Morto kaj naturo miros,
kiam hom’ el tombo iros,
al juĝist’ respondon diros.

5. Juĝisto kun libro venos,
kiu ĉion ene tenos,
kio mondon pun-ĉagrenos.

6. Li por la juĝo eksidos,
kaŝitaĵojn Li ekvidos,
Li pri ĉiu far’ decidos.

7. Kion diros mi mizera?
Kie propetant’ sincera?
Tremos eĉ virtulo vera.

8. Reĝo de altec’ terura,
savas Vi pro graco nura,
savu min, am-fonto pura.

9. Vi ja serĉis min ĝis sveno,
savis min per kruc-ĉagreno:
Ne vaniĝu tia peno!

10. Konsciiĝu, Filo Dia:
Kulpas mi pri vojo Via.
Gardu min je tago tia.

11. Juĝanta Vi kun rigoro,
min pardonu pro favoro
antaŭ la verdikta horo.

12. Ĝemiĝas min abomeno,
kulpe ruĝas la mieno:
Di’, indulgu min per beno.

13. Al Maria Vi pardonis,
savon al krimul’ proponis,
eĉ al mi esperon donis.

14. Mia preĝ’ ne indas famon,
sed Vi, bona, montru amon,
pelu for eternan flamon.

15. Post mutigo de l’ damnitoj,
post punad’ per flam-ekscitoj
voku min kun virt-spiritoj.

16. Inter ŝafojn Vi min metu,
inter kaprojn ne forĵetu;
dekstra flanko por mi pretu.

17. Mi petegas Vin kun klino,
cindre pentas mia sino:
zorgu do pri mia fino.

18. Jen la tago de la ploro:
el la cindro kun angoro

19. hom’ leviĝos por la juĝo.
Estu, Dio, do rifuĝo.

20. Ho Jesuo, pro fidel’
gvidu ilin al ĉiel’. Amen.

Sekvenco en mesoj por mortintoj
DIES IRÆ, DIES ILLA • M kaj latina T: gregoriaj • E: Guido Holz 1986*

082.21

Evangelio:

Joh 11,21-27

D: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

D: El la evangelio laŭ Johano.
K: Gloro estu al Vi, Sinjoro.

D: Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. Sed eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi. Jesuo diris al ŝi: Via frato releviĝos. Marta diris al li: Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago. Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas? Ŝi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon.

082.22

aŭ:

Joh 17,1-5

D: Jesuo, levinte la okulojn al la ĉielo, diris: Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru; kiel Vi donis al Li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke Li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al Li.
Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari. Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis.

D: Jen la parolo de la Sinjoro.
K: Al Kristo estu laŭdo.

082.23

Universala Preĝo (Porpetoj):

C: Tre karaj gefratoj. Ni preĝu al la ĉiopova Dio, kiu sendis Sian Filon en la mondon, por ke Li savu la pekulojn kaj malfortulojn de la puno eterna.

S: Ĉiopova Dio, donu la eternan feliĉon al ĉiuj mortintoj. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

S: Pardonu al ĉiuj interbatalantoj en Via eklezio. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

S: Kompatu al ĉiuj mortigitaj en la interreligiaj bataloj. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

S: Donu la eternan vivon al ĉiuj mortintoj en la disaj eklezioj. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

S: Donu Vian feliĉon al ĉiuj mortintaj esperantistoj kaj al ĉiuj batalantoj pri la repaciĝo de la homoj. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

S: Donacu al ni, ĝuste kompreni Vian ordonon pri la reciproka amo, kaj post la morto stari kune ĉe Via trono. — Ni preĝas al Vi.
K: Sinjoro, aŭskultu nin.

C: Ho Sinjoro, Vi faris nin temploj de la Sankta Spirito; tial savu nin el la surteraj danĝeroj. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo, Kiu vivas kaj regas kun Vi, kaj kun la Sankta Spirito, dum la senfinaj jarcentoj.
K: Amen.

082.24

Ofera Kanto:

S: Sinjoro Jesu’ Kristo,
K: Reĝ’ glor-plena, mortintojn ĉiujn Vi, kiuj kun fidel’ Vin servis, liberigu de l’ punoj inferaj kaj de l’ profunda lago. Vi savu ilin de l’ faŭko leona. Ne englutu ilin Tartaro nek faligu mallumo, sed la kornedo, sankta Miĥael, li eskortu ilin en la lumon sanktan, * kiun al Abraham Vi promesis kaj al semo lia.
S: Oferojn kaj preĝojn al Vi, Sinjoro, laŭde ni alportas. Ilin akceptu por niaj forpasintoj, kies memoron hodiaŭ ni celebras. Ilin transirigu, Sinjoro, de l’ morto al la vivo,
K: * kiun al …

Ofertoria antifono kun versiklo en mesoj por mortintoj
DOMINE JESU CHRISTE • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2000

Ofera Preĝo:

* Ŝanĝenda laŭ sekso kaj nombro.

C: Por la savo de [via servanto]* … ni levas al Vi, ho Sinjoro, ĉi tiun oferon, petegante, ke [tiu, kiu]* kredis je Via Filo, la indulgema Savanto, nun trovu Lin kompatema juĝisto. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

082.25

Prefacio:

C: La Sinjoro estu kun vi.
K: Kaj kun via spirito.

C: Leviĝu viaj koroj.
K: Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C: Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
K: Estas inde kaj juste.

C: Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, sankta Patro, ĉiopova, eterna Dio, per Kristo, nia Sinjoro.
En Li brilas por ni la espero de beata reviviĝo kaj Lia promeso pri la estonta eterna vivo estu konsolo por ni, kiam ni malĝojas pro la certeco de la morto.
Ĉar por Viaj kredantoj, Sinjoro, la vivo aliiĝas, ne perdiĝas, kaj dum disfalos la domo de nia surtera restado, estas pretigata en la ĉielo eterna loĝejo.
Kaj tial kun la Anĝeloj kaj la Ĉefanĝeloj, kun la Tronoj kaj la Regadoj, kun ĉiuj ĉielaj Legiaroj, ni kantas la himnon de Via gloro, senfine dirante:

K: Sankta, sankta, sankta estas la Sinjoro, Dio de Legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj! Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!

Komunia Antifono:

Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos.

Joh 11,25-26

aŭ laŭ la latina originalo:

082.26

S/K: Lumon eternan lumigu, Dio, al ili eterne en la ĥor’ de l’ Sanktuloj, ĉar Vi estas milda.
S: Ripozon eternan donu, Dio, al ili, kaj lumon senfinan al ili lumigu eterne en la ĥor’ de l’ Sanktuloj, ĉar Vi estas milda.
K: Lumon eternan …

Komunia antifono kun versiklo en mesoj por mortintoj
LUX ÆTERNA • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2000

Postkomunia Preĝo:

* Ŝanĝenda laŭ sekso kaj nombro.

C: Ni preĝu. – Ho Sinjoro, nia Dio, kies Filo per la sakramento de Sia korpo lasis al ni la vojaĝ-provianton, faru laŭ Via boneco, ke per tiu ĉi rimedo [nia forpasinta frato]* ... atingu la eternan festenon de la ĉielo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

083

1. Nur gastoj ni sur tero
migrantaj sen trankvil’,
strebantaj el mizero
al eterneca bril’.

2. Ni ofte en malĝojo,
solecaj, sen helpant’.
Sur tiu griza vojo
neniu kunirant’.

3. Nur unu akompano:
la kara Krist’-Sinjor’.
Li tenas nin per mano,
se ĉiu restas for.

4. Kondukas kelka strato
el tiu ĉi malhel’.
Ho, ke la ĝusta pado
nin gvidu al ĉiel’.

5. Kaj kiam svenos lace
la kor’, ho bona Di’,
elmetu lumon grace,
kaj hejmen trovos ni.

WIR SIND NUR GAST AUF ERDEN • GL 656 • KG 727 • M: Adolf Lohmann 1935 • germana T: Georg Thurmair 1935 • © Christophorus-Verlag, Freiburg • E: ĉe Kindler n. 36, Albrecht Kronenberger 1995

084

FUNEBRA CEREMONIO

084.1

Responsorio:

S/K: Min savu, Kristo, Sinjoro, de l’ morto eterna, en la tago de l’ tremo: * Kiam ŝanceliĝos teraj potencoj kaj ĉielaj: ** Dum venos Vi, por ke Vi juĝu tiun eonon per fajro.
S: Estos mi tremanta kaj timanta, kiam trafos verdikto min kaj atendos min kolero.
K: * Kiam …
S: Jena tago: tag’ de kolero, de l’ embaraso kaj de l’ mizero, tago granda, tago tre amara.
K: ** Dum …
S: En ripoz’ eterna ili vivu antaŭ Vi; kaj lum’ senfina brilu super ili.
K: Min savu, Kristo …

LIBERA ME, DOMINE • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2001
Luk 21,26-27 • 2 Pet 3,7.12

084.2

S: Kyrie eleison.
K: Christe eleison. Kyrie eleison.

K: Patro nia …

C: Preĝo(j)
K: Amen.

084.3

Sur la Vojo al la Tombo:

En la paradizon vin eskortu la anĝeloj.
Je via alveno la martiroj bonvenigu vin
kaj konduku vin en la urbon sanktan Jerusalem.
La ĥoro de l’ anĝeloj en la glor’ akceptu vin.
Kaj kun Lazaro, iam la povra,
eterna ripozo ĝojigu vin.

IN PARADISUM DEDUCANT TE ANGELI • M kaj latina T: gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2001

084.4

Ĉe la Tombo:

Estas Mi la reliviĝo kaj la vivo.
Kiu kredas al Mi, eĉ se li estos mortinta, vivos.
Kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi,
por ĉiam li ne mortos.

EGO SUM RESURRECTIO ET VITA • M kaj latina T (Joh 11,25-26): gregoriaj • E: Albrecht Kronenberger 2001

084.5

C: (aspergante per benita akvo la ĉerkon de la mortinto)

Per akvo kaj Sankta Spirito vi baptiĝis. Dio perfektigu en vi, kion Li komencis per la bapto.

C: (incensante per olibano la ĉerkon de la mortinto)

Via korpo estis templo de Dio. Li ĝojigu vin ĉe la festeno de la vivo eterna.

C: (ĵetante iom da tero en la tombon de la mortinto)

Polvo vi estas, polvo vi refariĝos, sed Dio vivigos vin en gloro.

C: (farante la kruco-signon super la mortinto)

En la kruco de Jesuo Kristo ni havas la savon. Li estas nia releviĝo kaj nia vivo.

C: Fina Preĝo

K: Fina Kanto → 642-664, aŭ paska himno → 314-342

085

Aldona Kanto:

1. Sankta Dio, Via nom’ kaj gloro
en la mondo brilu en honoro!
Kaj en animo
sub ŝarĝ’ de timo,
de pek’ kaj krimo,
kun laŭd’ sen limo
en koro!

2. Kaj se homoj povus eĉ forgesi
nomon gloran de l’ Sinjor’ konfesi,
aŭdiĝus sono
el osto, ŝtono,
pro Lia bono,
ke Dia kono
progresu.

3. Eĉ se mond’ disiĝus je nenio,
eĉ se ĉiu mortus, restus Dio!
Kaj flugus miloj
inter la steloj
sur la ĉieloj
kiel anĝeloj
al Dio.

4. Montoj, valoj, ja al malapero
kondamniĝis ĝis la lasta ero!
Post tio puna
pro ĉio nuna,
de Dio suna
kreiĝas juna
la tero.

HERRE GUD, DITT DYRE NAVN OG ÆRE • Unisono 83 • NSB 268 • SPB 649 • M (Deus Fortis): norvega popolmelodio • norvega T: Petter Dass 1698, Gustav Margerth Jensen 1909 • E: Hans Amund Rosbach, 1966 en CH 95 • AK 2