LITANIOJ

019.1

LITANIO AL LA KORO DE JESUO

S: Sinjoro, kompatu nin.
K: Kristo, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.
S: Kristo, aŭdu nin.
K: Kristo, elaŭdu nin.
S: Patro elĉiela, Dio,
K: kompatu nin.
S: Filo, Redemptoro de la mondo, Dio,
K: kompatu nin.
S: Sankta Spirito, Dio,
K: kompatu nin.
S: Sankta Triunuo, unu Dio,
K: kompatu nin.
Koro de Jesuo, Filo de la eterna Patro …
Koro de Jesuo, de la Sankta Spirito formita en la sino de l’ virga Patrino …
Koro de Jesuo, esence unu kun la Dia Vorto …
Koro de Jesuo, senfine majesta …
Koro de Jesuo, sankta templo de Dio …
Koro de Jesuo, tabernaklo de la Plejaltulo …
Koro de Jesuo, domo de Dio kaj pordego de la ĉielo …
Koro de Jesuo, forno ardanta de la karitato …
Koro de Jesuo, hejmo de justeco kaj amo …
Koro de Jesuo, plena de boneco kaj amo …
Koro de Jesuo, abismo de ĉiuj virtoj …
Koro de Jesuo, plej inda je ĉiu laŭdo …
Koro de Jesuo, reĝo kaj centro de ĉiuj koroj …
Koro de Jesuo, en kiu estas ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj scienco …
Koro de Jesuo, en kiu loĝas tuta pleno de la Dieco …
Koro de Jesuo, en kiu la Patro al Si bone plaĉis …
Koro de Jesuo, el kies pleneco ni ĉiuj ricevis …
Koro de Jesuo, deziro de la eternaj montetoj …
Koro de Jesuo, pacienca kaj multe kompata …
Koro de Jesuo, riĉa por ĉiuj, kiuj Vin alvokas …
Koro de Jesuo, fonto de vivo kaj de sankteco …
Koro de Jesuo, repacigo pro niaj pekoj …
Koro de Jesuo, satigita per malhonoroj …
Koro de Jesuo, frakasita pro niaj krimoj …
Koro de Jesuo, obeema ĝis la morto …
Koro de Jesuo, traborita de la lanco …
Koro de Jesuo, fonto de ĉiu konsolo …
Koro de Jesuo, nia vivo kaj reviviĝo …
Koro de Jesuo, nia paco kaj repaciĝo …
Koro de Jesuo, viktimo de la pekuloj …
Koro de Jesuo, savo de tiuj, kiuj Vin esperas …
Koro de Jesuo, espero de tiuj, kiuj en Vi mortas …
Koro de Jesuo, feliĉego de ĉiuj sanktuloj …
S: Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
K: indulgu nin, Sinjoro.
S: Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
K: elaŭdu nin, Sinjoro.
S: Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
K: kompatu nin, Sinjoro.
S: Jesuo milda kaj humila je la koro;
K: Faru niajn korojn similaj al Via koro.

S: Ni preĝu. – Ĉiopova, eterna Dio, rigardu la koron de Via plej amata Filo. Vidu la laŭdojn, kaj la kontentigojn, kiujn Li prezentas al Vi nome de la pekuloj.
Repaciĝinte, Vi bonvolu pardoni al tiuj, kiuj petas Vian kompaton en la nomo de la sama Jesuo Kristo, Via Filo, kiu vivas kun Vi kaj regas de jarmiloj ĝis jarmiloj.
K: Amen.

latina T: tradicia • E: Dio benu P27*, NV 42*

019.2

LITANIO PRI LA ĈEESTO DE DIO

Oni kantu alterne
– per solisto(j) kaj kunveno
– per du flankoj
– per viroj kaj virinoj k.t.p.

1. Estu proksima, / lum’ de la vivo.
2. Ĉe ni ĉeestu / en nia mezo.
3. Nin malblindigu, / ke ni Vin vidu.
4. Veku la sensojn / por Via veno.
5. Vin montru ĉea, / ke ni Vin sentu.
6. Kun Via forto / nin liberigu.

7. Estu proksima, / por ke ni vivu.
8. Ĉe ni ĉeestu, / fajro kaj forto.
9. Flamo kaj vivo, / Di’ inter homoj.
10. Nin liberigu, / por ke ni vivu.
11. Venu nin savi, / lumo matena.
12. Tago brilanta / lum’ de l’ okuloj.

13. Estu proksima / kun Via vivo.
14. En nia mezo, / Di’ inter homoj.
15. Estro de l’ estroj, / Di’ por la homoj.
16. Vi nin rigardu, / por ke ni vivu.
17. Aŭ ĉu Vi estas / Di’ por mortintoj?
18. Alproksimiĝu, / por ke ni vivu.

19. Aŭ ĉu Vi estas / ne Di’ de l’ homoj?
20. Nin eklumigu, / nin liberigu.
21. Lumo matena, / nin liberigu.
22. Di’ por ni ĉiuj / nun kaj estonte.
23. Vi tra eonoj / restas fidela,
24. ankaŭ hodiaŭ / Di’ por la homoj.

25. Vi nin ĉeestas / de hom-memoro.
26. Vi estas sankta. / Kiu Vin vidus?
27. Senlime fore, / tamen proksime.
28. Vi ne similas / al iu bildo.
29. Vi ne troveblas, / restas fremdulo.
30. Via stulteco / saĝon superas.

31. Kaj Via sveno / forton superas.
32. Kiu Vi estas? / Kaj Via nomo?
33. Dio plej sankta, / nemortipova.
34. Estu proksima, / ke ni ne mortu.
35. Kio sen Vi, Di’, / estas ĉielo?
36. Diru la nomon, / signon de l’ vivo.

37. Kiom valoras / sen Vi la tero?
38. Estu favora / kaj nin kompatu.
39. Vi nia spiro, / Vi nia sango.
40. Patro, Vi estu / nia estonto.
41. En Vi ni vivas, / en Vi ni staras.
42. En Via lumo / ni povas vidi.

43. Estu favora, / nin esperigu.
44. Vi estas Dio. / Kial ni mortos?
45. Vin la mortintoj / ne plu proklamos.
46. Ĉiuj mortintoj / en la silento.
47. Ni, kiuj vivas, / Vin, Dio, vokas
48. dum tiu tago, / dum tiu nokto,

49. klamas al Vi, Di’, / volas Vin vidi,
50. pri Vi atendas, / mem nesciante,
51. volas Vin vidi, / vere, proksime.
52. Ĉiu vivanta / pri Vi esperas.
53. Per Via mano / Vi nin satigos.
54. Ne Vin deturnu, / ke ni ne mortos,

55. ke ni ne falu / reen en polvon.
56. Via Spirito / kreu novaĵon.
57. Flamo de l’ vivo, / Vi nia lumo.
58. Via Spirito / novaj nin kreu.
59. Fundo de l’ koro, / Vi nia lumo.
60. Via Spirito / novaj nin kreu.

61. Tiun ĉi teron / Vi renovigu.
62. Kun ĉiuj homoj / ajne vivantaj,
63. kun ĉiuj homoj / ajne naskitaj,
64. kun la multego / nekalkulebla
65. Vin ni alvokas: / Estu proksima.
66. En tiu horo, / Dio, ĉeestu.

67. En tiu loko / Vi nia paco.
68. En niaj domoj / nestu la paco.
69. Sur niaj tabloj / pan’ por la paco.
70. Por niaj idoj / Vi la estonto.
71. Lum’ de l’ promeso: / homoj en paco.
72. Kiom ni devas / pri Vi atendi?

73. Ree aperu / kaj nin pacigu.
74. Kiom ni devas / pri Vi sopiri?
75. Ree aperu, / por ke ni restu.
76. Lumo brilanta, / donu la vivon.
77. Kiom ni devas / pri Vi sopiri?
78. Lumo brilanta, / lumo de l’ vivo.
79. Al Vi ni fidas, / al la vivanta.
80. Ĉu nian fidon / iam Vi trompos?

LITANIE VAN DE TEGENWOORDIGKEIT GODS • M: Bernard Maria Huijbers • nederlanda T: Huub Oosterhuis • © Uitgeverij Gooi & Sticht, Baarn • E: Albrecht Kronenberger 1996 • kun afabla permeso

019.3

LITANIO PRI LA DIA POTENCO

S/K: Haleluja. Haleluja.

S: Vi, mia forto.
K: Haleluja.

Vi, mia roko.
Vi, mia ŝirmo.
Vi, mia ŝildo.
Vi, mia kastelo.
Vi, mia rifuĝejo.
Vi, mia savanto.
Vi, mia gloro.
Vi, mia Dio.

S: Vi estas favora.
K: Kompatu min.

Vi estas bonkora.
Vi estas justa.
Vi estas helpema.
Vi estas fidinda.
Vi estas aminda.
Vi estas pura.
Vi estas sankta.
Vi estas Dio.

S: Aŭdu mian voĉon.
K: Elaŭdu min.

Etendu el supre Vian brakon.
Eltiru min el grandaj akvoj.
Starigu min sur altaĵoj.
Savu min de miaj malamikoj.
Subtenu min per Via dekstra mano.
Ĉirkaŭzonu min per forto.
Elkonduku min en vastan lokon.
Vin montru Dio.

S: Glorata Vi estu, Dio de la universo, pro Via granda potenco,
K: kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.

019.4

S/K: Haleluja. Haleluja.

el Psa 18
HALELUJA. VI, MIA FORTO • laŭ liturgiaj tekstoj kaj melodioj • E: Albrecht Kronenberger 1993/1999

019.5

LORETA LITANIO

S: Sinjoro, kompatu nin. K: Kristo, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.
S: Kristo, aŭdu nin. K: Kristo, elaŭdu nin.

S: Dio, ĉiela Patro
K: Kompatu nin.

Dio, savanta Filo
Dio, Spirito Sankta
Sankta triunu Dio

S: Sankta Maria
K: Preĝu por ni.

Sankta Dipatrino
Sankta Virgulino
Patrino de Kristo
Patrino de la eklezio
Patrino de la Dia graco
Patrino pura
Patrino ĉasta
Patrino nelezita
Patrino nemakulita
Patrino aminda
Patrino admirinda
Patrino de bona konsilo
Patrino de la krea Vorto
Patrino de l’ Savanto
Virgulino prudenta
Virgulino glorinda
Virgulino laŭdinda
Virgulino potenca
Virgulino milda
Virgulino fidela

Sidejo de l’ saĝeco
Kaŭzo de nia ĝojo
Vazo de la Spirito
Vazo honorinda
Vazo nobla de devoto
Rozo mistika
Turo Davida
Turo ebura
Domo ora
Kesto de la interligo
Pordo de la ĉielo
Stelo matena
Savo de la malsanuloj
Rifuĝejo de la pekuloj
Konsolantino de la afliktitoj
Helpo de la kristanoj

Reĝino de la patriarkoj
Reĝino de l’ profetoj
Reĝino de la apostoloj
Reĝino de l’ martiroj
Reĝino de la konfesoroj
Reĝino de la virgulinoj
Reĝino de ĉiuj sanktuloj
Reĝino sen peko origina koncipita
Reĝino ĉielen levita
Reĝino de la rozario
Reĝino de la familio
Reĝino de la paco

S: Di-Ŝafido, Vi portas nian pekon,
K: indulgu nin, Sinjoro
elaŭdu nin, Sinjoro.
kompatu nin, Sinjoro.

S: Pledu por ni, sankta Dipatrino,
K: por ke ni fariĝu indaj je la promesoj de Kristo.

S: Ni preĝu. – El Vi, Dio, ni petas ĉiaman sanon de korpo kaj menso. Pro la pledo de la glorinda Virgulino Maria bonvolu liberigi nin de la nuntempa tristeco kaj donaci al ni la ĝuon de la eterna ĝojo. Per Kristo, nia Sinjoro.
K: Amen.

LORETA LITANIO • latina versio: tradicia • germana versio: GL 769 • E: Albrecht Kronenberger 1994/1999, kp. NV 44

Pilgrimado

Ne devas esti
Lourdes aŭ
Les Saintes Maries-
de-la-Mer.
Ni ne devas
nombri genue
la ŝtupojn
al klostroj
frankoniaj.

Validas jam
surgrimpi
la monton
de la savado
kaj dediĉi horon
por la tempo
medita.

WALLFAHRT • poemo de la germana poetino Susanne Faschon • E: Franz-Georg Rössler, 1997 en Oraklo

Frankonio, la norda parto de Bavario, estas germana regiono.

019.6

MARIA-LITANIO EL GRÜSSAU

S/K: Dipatrino, ni vokas al vi.

1.
S: Vin laŭdas la ĥor’ de l’ anĝeloj.
K: Maria, ni vokas al vi.
2.
S: Vin laŭdas la ar’ de l’ sanktuloj.
K: Maria, ni vokas al vi.
3.
S: Vin laŭdas la kant’ de l’ kristanoj.
K: Maria, ni vokas al vi.
S/K: Dipatrino, ni vokas al vi.
4.
S: Patrino de l’ graco de Dio. –
5.
S: Patrino de nia Savanto. –
6.
S: Patrino de ĉiuj kredantoj. –
S/K: Dipatrino, ni vokas al vi.
7.
S: Vi, de la pekuloj konsolo. –
8.
S: Vi, nia espero pri paco. –
9.
S: Vi, kaŭzo de nia jubilo. –

S/K: Dipatrino, ni vokas al vi.

MUTTER GOTTES, WIR RUFEN ZU DIR • GL (Speyer) 894 • M: Grüssau, pole Krzeszow, Silezio • germana T: Grüssau, nova regiona versio 1974 • E: Albrecht Kronenberger 1996

019.7

LITANIO AL ĈIUJ SANKTULOJ

mallonga formo (en la paska nokto)
Oni mem pliriĉigu la litanion per la alvoko de loke famaj sanktuloj kaj per aktualaj petoj.

S: Sinjoro, kompatu nin.
K: Kristo, kompatu nin. Sinjoro, kompatu nin.

S: Kristo, aŭdu nin.
K: Kristo, elaŭdu nin.

S: Dio, ĉiela Patro
K: Kompatu nin.

Dio, savanta Filo
Dio, Spirito Sankta
Sankta triunu Dio

S: Sankta Maria
K: Preĝu por ni.

Sankta Dipatrino
Sankta Virgulino

Sankta Miĥaelo
Sankta Gabrielo
Sankta Rafaelo
Ĉiuj sanktaj anĝeloj kaj ĉefanĝeloj
Ĉiuj beataj spiritoj

Sankta Petro
Sankta Paŭlo
Sankta Andreo
Sankta Johano
Ĉiuj sanktaj apostoloj kaj evangeliistoj
Ĉiuj sanktaj disĉiploj de la Sinjoro

Sankta Stefano
Sankta Laŭrenco
Sankta Vincento
Ĉiuj sanktaj martiroj

Sankta Silvestro
Sankta Gregorio
Sankta Aŭgusteno
Ĉiuj sanktaj episkopoj kaj konfesoroj
Ĉiuj sanktaj doktoroj

Sankta Antono
Sankta Benedikto
Sankta Francisko
Ĉiuj sanktaj sacerdotoj kaj levidoj
Ĉiuj sanktaj monaĥoj kaj ermitoj

Sankta Maria Magdalena
Sankta Agnesa
Sankta Cecila
Sankta Agata
Sankta Anastazia
Ĉiuj sanktaj virgulinoj kaj vidvinoj

Ĉiuj sanktuloj kaj sanktulinoj de Dio

S: Estu favora.
K: Kristo, Vi indulgu nin.

S: Estu favoro.
K: Kristo, Vi elaŭdu nin.

S: De ĉiu malbono
K: Kristo, liberigu nin.

De ĉiu peko
De la morto eterna
Per la mistero de Via homiĝo
Per Via alveno
Per Via naskiĝo
Per Via bapto kaj Via sankta fasto
Per Via kruco kaj pasiono
Per Via morto kaj enteriĝo
Per Via sankta releviĝo
Per Via mirinda ĉiel-iro
Per la alveno de la Sankta Spirito, la Parakleto
En la tago de la juĝo

S: Ni pekuloj,
K: Ni petas Vin, elaŭdu nin.

Al ni pardonu.
Regu kaj protektu Vian sanktan eklezion.
Tenu nin ĉiujn en la sankta religio.
La malamikojn de la eklezio Vi humiligu.
Al la ŝtatoj kaj iliaj reĝimoj donu pacon kaj unuecon.
Nin mem fortigu en Via servo.
Al niaj bonfarantoj redonu per la eternaj bonoj.
Konservu la fruktojn de la tero.
Al niaj mortintoj donacu la vivon eternan.
Nin elaŭdu.

S: Di-Ŝafido, Vi portas nian pekon,
K: indulgu nin, Sinjoro
elaŭdu nin, Sinjoro.
kompatu nin, Sinjoro.

S: Kristo, aŭdu nin.
K: Kristo, elaŭdu nin

LITANIO AL ĈIUJ SANKTULOJ • latina T: tradicia • E: Albrecht Kronenberger 1999

019.8

LITANIO AL SANKTA JOZEFO

Sinjoro, kompatu nin: Kristo, kompatu nin, Sinjoro, kompatu nin.

Kristo, aŭdu nin: Kristo, elaŭdu nin.

Patro elĉiela, Dio: kompatu nin.
Filo, Redemptoro de la mondo, Dio: kompatu nin.
Sankta Spirito, Dio: kompatu nin.
Sankta Triunuo, unu Dio: kompatu nin.

Sankta Maria: preĝu por ni.

Sankta Jozefo: preĝu por ni.
Glorega ido de Davido: preĝu por ni.
Lumo de la patriarkoj: preĝu por ni.
Fianĉo de la Patrino de Dio: preĝu por ni.
Ĉasta gardanto de la Virgulino: preĝu por ni.
Zorgema patro de la Filo de Dio: preĝu por ni.
Atenta protektanto de Kristo: preĝu por ni.
Estro de la Sankta Familio: preĝu por ni.
Jozefo tre justa: preĝu por ni.
Jozefo tre ĉasta: preĝu por ni.
Jozefo tre singarda: preĝu por ni.
Jozefo tre forta: preĝu por ni.
Jozefo tre obeema: preĝu por ni.
Jozefo tre fidela: preĝu por ni.
Spegulo de pacienco: preĝu por ni.
Amanto de malriĉeco: preĝu por ni.
Modelo de la laboristoj: preĝu por ni.
Ornamo de la familia vivo: preĝu por ni.
Protektanto de la virgulinoj: preĝu por ni.
Subteno de la religiemaj familioj: preĝu por ni.
Konsolo de la malfeliĉuloj: preĝu por ni.
Espero de la malsanuloj: preĝu por ni.
Patrono de la mortantoj: preĝu por ni.
Teruro al la diabloj: preĝu por ni.
Protektanto de la sankta Eklezio: preĝu por ni.

Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo: indulgu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo: elaŭdu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo: kompatu nin Sinjoro.

S: Li starigis Jozefon princo de Sia domo
K: kaj faris Lin administranto super Sia posedaĵo.

S: Ni preĝu. – Sinjoro Jesuo Kristo, kiu en Via neesprimebla providenco bonvole elektis sanktan Jozefon fianĉo de Via plej sankta naskintino, donu, ni petas, ke li, kiun surtere ni honoras kiel protektanton, estu en la ĉielo nia pledanto. Tiel ni petas Vin, kiu vivas kaj regas eterne.
K: Amen.

NV 48*

019.9

LA KVIN VUNDOJ

MEDITO PRI LA KVIN VUNDOJ DE JESUO

Krist’ Jesuo, por ni surkruce mortinta, pro la vundo de Via
– sankta dekstra man’ kompatu, Sinjoro.
– sankta maldekstra man’
– sankta dekstra pied’
– sankta maldekstra pied
– traborita kor’

JESUS CHRISTUS, FÜR UNS AM KREUZ GESTORBEN • GL (Speyer) 857 • M: laŭ Martin el Cochem 1712 kaj Trier 1847 • T: tradicia • E: Albrecht Kronenberger 1996
Post ĉiu strofo estu sufiĉe longa tempo por mediti, aŭ en silento, aŭ kun deca muziko.

Oni povas fini per trifoja:

019.10

Kiu por ni portis vundojn,
Jesu Kristo,
estu kompatema.

KTÓRYŚ ZA NAS CIERPAŁ RANY • ŚK 118b • M kaj pola T: anonimaj • E: 1985 en NV 129


020

LA DEK-KVAR STACIOJ

LA KALVARIA VOJO

Prepara Preĝo

Ho Sinjoro, ni ekgenuas kaj ni humile petas, ke Vi instigu nin al preĝado per la forto de Via graco. Ni intencas primediti la sanktan suferadon de Via Filo kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo. Favore donu, ke ni sincere kunsuferu Liajn dolorojn kaj danke akceptu nian propran krucon. Per la sama Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.

Unua Stacio:

Jesuo estas kondamnata al morto

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Jen Pilato publike konfesas al la Judoj: «Mi trovas en Li nenian kulpon.» (Joh 19,4) Tamen li transdonas Lin al ili por krucumado.

Kaj Vi, Jesuo, neniel kontraŭstaras. Vi pacience akceptas la maljustan verdikton. Helpu al ni, kiam oni nin traktas maljuste, resti firmaj kaj trankvilaj en Vi.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Dua Stacio:

Jesuo transprenas Sian krucon

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Kaj ili prenis Jesuon; kaj Li eliris, portante Sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio.

(Joh 19,17)

Vi antaŭiras, Jesuo, por ke ni sekvu kaj portu nian krucon laŭ Via ekzemplo. Donu bonvole, ke ni kuraĝe kaj pacience iru sur nia vivo-vojo.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Tria Stacio:

Jesuo falas la unuan fojon sub la kruco

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Vere niajn malsanojn Li portis sur Si, kaj per niaj suferoj Li sin ŝarĝis; sed ni opiniis Lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita.

(Jes 53,4)

Vi falis, Jesuo, por ke ni agnosku, ke ni falis en la pekon. Vi falis, por ke ni kun pento ekstaru. Tial ni kore dankas al Vi pro Via doloro.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Kvara Stacio:

Jesuo renkontas Sian patrinon

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu.

(Luk 2,35)

Ho vi ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero.

(Lam 1,12)

Dolĉa Dipatrino, vi portis tiom da doloro pro amo al ni, bonvole akceptu la konsolon de nia sincera amo.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Kvina Stacio:

Simono el Kireno estas devigata kunporti la krucon de Jesuo

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Ili devigis al servado unu preterpasanton, ke li portu Lian krucon. Estis Simono, Kirenano, la patro de Aleksandro kaj Rufo.

(Mar 15,21)

Kvankam devige Simono portis Vian krucon, Jesuo, tamen Vi donis rekompence al li la riĉan gracon de la eterna vivo. Donu al ni la forton, ke ni memvole, portante nian krucon, kunportu laVian.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Sesa Stacio:

Veronika prezentas al Jesuo viŝ-tukon

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li plaĉus al ni. Li estis malestimata kaj evitata de la homoj, viro suferanta kaj malsana.

(Jes 53,2b-3a)

Same kiel Vi akceptis, Jesuo, la aman servon de Veronika, bonvole akceptu, ke ni portu la bildon de Via sufero en niaj koroj.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Sepa Stacio:

Jesuo falas la duan fojon sub la kruco

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis.

(Jes 53,5)

Vi denove falas sub la peza kruco por instrui nin per Via obeo, ke «Dio estas fidela, kaj Li ne lasos, ke ni estu tentataj super nia forto, sed kune kun tento Li donos la rimedon, por ke ni povu ĝin elporti.»

(1 Kor 10,13 )

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Oka Stacio:

Jesuo admonas la plorantajn virinojn

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Filinoj de Jerusalemo, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj viaj infanoj; ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?

(Luk 23, 28.31)

Ili nur lamentas, Jesuo, pro Vi, sed ili ne kapablas vidi pli profunden. Bonvole vidigu al ni la konsekvencojn de historiaj eventoj kaj de niaj propraj agoj.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Naŭa Stacio:

Jesuo falas la trian fojon sub la kruco

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Ni ĉiuj erar-vagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj.

(Jes 53,6)

Tiel Vi deziras sperti, Jesuo, ĉiujn niajn malfortaĵojn, por ke ni eĉ en senperspektiva situacio trovu nian ekzemplon en Vi, kaj neniam malesperu.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Deka Stacio:

Jesuo estas senvestigata

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Mi estas vermo kaj ne homo, mokata de la homoj, malestimata de la popolo. Ili dividas miajn vestojn inter si, pri mia tuniko ili lotas.

(Psa 22,6.18)

Senhonte oni forrabas ĉion de Vi, Jesuo, Viajn vestojn, Vian honoron, Vian vivon. Helpu al ni honori Dion en niaj korpoj.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Dek-unua Stacio:

Jesuo estas krucumata

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Ili alvenis al la Loko de Kranio; tie ili krucumis Lin kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras.

(Luk 23,33-34)

Dum Vi agonias pro la dolorego de la krucumiĝo, Jesuo, Vi ne pensas pri Vi mem, sed petas la pardonon por Viaj torturantoj, por ke ni lernu pardoni niajn ofendantojn.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Dek-dua Stacio:

Jesuo mortas sur la kruco

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Estis ĉirkaŭ la sesa horo kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo. Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn Mi transdonas Mian spiriton. Kaj tion dirinte, Li ellasis for la spiriton.

(Luk 23,44-46)

Ni kune kun la cent-estro pri Vi atestas: Vere, ĉi tiu estas la Filo de Dio.

(Mar 15,39)

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Dek-tria Stacio:

La korpo de Jesuo estas forprenata de la kruco

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Kiam vesperiĝis venis Jozefo el Arimateo kaj petis de Pilato la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin.

(Mat 27,58)

Tiel Maria, la Dipatrino, ricevas la senvivan korpon de Jesuo. Ho Patrino, pro viaj doloroj estu nia propeto, por ke ni sankte ricevu la korpon de Jesuo en nian koron.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Dek-kvara Stacio:

La korpo de Jesuo estas entombigata

S: Ni adoras Vin, Kristo, kaj laŭdas Vin.
K: Vi savis la mondon per Via kruco.

Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo. Kaj estis en la ĝardeno nova tombo. Tien ili enmetis Jesuon.

(Joh 19,40.42)

Kun respekto ni adoras Vian sanktan korpon, Jesuo, per kiu Vi liberigis nin, kaj ni konfesas Vian resurekton, per kiu niaj tomboj fariĝis signoj de espero kaj vivo.

S: Kompatu, Sinjoro, kompatu nin.
K: Al ni pekuloj estu favora.

Ferma Preĝo:

Jen Mia Servanto altiĝos kaj gloriĝos kaj staros tre alte.
(Jes 52,13)
Dio superigis Lin kaj donis al Li nomon, kiu estas super ĉiu nomo, por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo enĉiele, surtere kaj subtere, kaj ĉiu lango konfesu por la gloro de Dio, la Patro, ke Jesuo Kristo estas la Sinjoro.»
(Flp 2,9-10)
Ni do preĝas, ho Sinjoro, ke la primedito de la suferado de Via Filo estu je Via gloro kaj sanktigu nian vivon. Per la sama Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
Amen

laŭ: Katolika preĝaro, Romo 1975

Antaŭ aŭ post la unuopaj stacioj oni povas kanti:

021

1. Oni kondamnas Vin al la morto,
Vin, senmakula Dia ŝafido.

refreno:

1.-14. Kristo, Jesu’!
Vin ni adoras,
Vi per la kruco
savis la mondon.

2. Vole Vi prenas mem Vian krucon,
portas la lignon al Kalvario.

3. Via malforto ĵetas Vin teren,
pluen Vin pelas la plenumendo.

4. Jen la patrino sur Via vojo.
Kia ĉagreno! Kia doloro!

5. Helpas Simono la Kirenano
porti la trabon al Kraniejo.

6. Jen per viŝ-tuko zorge mildigas
Vian suferon nun Veronika.

7. Premas la pezo de nia peko.
Ree Vi falas sub nia kulpo.

8. Jen la virinoj Jerusalemaj
ploru prefere pri sia urbo.

9. Trian eĉ fojon sinkas Vi suben,
kuŝas en polvo, ĉies subulo.

10. Oni senhonte Vin senvestigas,
nuda viktimo de violento.

11. Oni alnajlas Vin al la kruco,
oni Vin krampas en la turmenton.

12. Krevas la rokoj, tremas la tero,
kiam Vi mortas, por ke ni vivu.

13. La deprenitan korpon Maria
tenas tenere sur sia sino.

14. Vin entombigas Viaj amikoj,
semas la grajnon por resurekto.

La Kalvaria Vojo
ROZJĺMEJ, KŘESŤANE, O SMRTI KRISTOVĚ • Kancionál 073 • M: Jan Hlucháň 1935 • ĉeĥa T: Kancionál svatojanský 1863 • E (rekte laŭ la 14 stacioj): Albrecht Kronenberger 1994

022

Aldona Kanto:

1. Dio, min helpu pontojn fari,
helpu min por l’ unua paŝ’.
Fide sur Viaj pontoj stari
volas mi, plena de kuraĝ’.

2. Pontojn mi volas tie fari,
kie dislarĝas faŭka fos’.
Muroj ne rajtu plu forbari
homojn per riglo, ferm’ kaj ŝlos’.

3. Manojn mi premos kun aŭdaco,
kie pugniĝas dura man’.
Signojn mi serĉas pri la paco
inter junul’ kaj veteran’.

4. Lunon atingi mi ne volas,
sed al la pord’ de malamik’.
Kie kvereloj brule bolas,
dampi mi volas al pacig’.

5. = 1.

HERR, GIB MIR MUT ZUM BRÜCKENBAUEN • EG (Württemberg) 657 • RG 829 (T) • M: Paul Bischoff • germana T: Kurt Rommel 1963 • © Gustav Bosse Verlag, Kassel • E: Adolf Burkhardt 2001