006

MATENA DISERVO

Tiun ĉi formon, kiu estas pli malstrikta ol la matena laŭdo en la liturgio de la horoj, ni prenis el la Evangelia Kantaro de la Luterana Eklezio en Bavario / Germanio.

Prologo, ekzemple:

La nokto forpasis, nova tago komenciĝis. Ni estu viglaj kaj sobraj, kaj forigu ĉion, kio nin pigrigas. Do ni gloru Lin, nian Dion, per nia vivo, de la unua matena kanto ĝis la ripozo de la nokto.

Kanto, ekzemple:

007

1. Noviĝas freŝe ĉe l’ aŭror’
fidelo granda de l’ Sinjor’.
Ne ĉesas ĝi dum longa tag’,
fideblas sen mensog’ aŭ blag’.

2. Ho bela stelo de l’ maten’!
Ni petas Vin pri Via ben’.
Per Vi lumiĝu ĉiu spac’.
En kor’ abundu Via grac’.

3. Elpelu ombrojn de l’ obskur’.
Nin gardu, Lumo, de malpur’,
de honto, blindo, trompa van’.
Tag-nokte prenu nin je l’ man’

4. por vivo en tag-luma klar’.
Dum ĉiu krizo, ĉiu far’
en fido staru ni ĝis fin’.
De Vi neni’ separu nin.

ALL MORGEN IST GANZ FRISCH UND NEU • Unisono 123 • EG 440 • GL 666 • RG 557 • KG 670 • M: Johann Walter 1541 • germana T: Johannes Zwick (ĉ. 1541) 1545 • E: Adolf Burkhardt 1986 • TK 116

Psalmo, ekzemple:

En tiu ĉi Diservo oni kutime recitas la psalmon sen antifono kaj ne kantante. Por aliaj okazoj jen muzik-notacio:

008.1

Li kondukas la sunon el ĝia tend’.
Ĝi eliras kiel fianĉo.

008.2

Psa 19

III

La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, * kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

Tago al tago transdonas diron, * kaj nokto al nokto faras sciigon.

Sen parolo kaj sen vortoj; * oni ne aŭdas ilian voĉon.

Tra la tuta mondo iras ilia ordono, * kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj.

Por la suno Li aranĝis tendon inter ili; * kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,

ĝojas kiel heroo, * trakuranta sian vojon.

Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, / kaj ĝia rond-iro estas ĝis aliaj randoj; * kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. — (Antifono)

La instruo de la Eternulo estas perfekta, * ĝojigas la animon.

La atesto de la Eternulo estas certa, * ĝi saĝigas sensaĝulon.

La ordonoj de la Eternulo estas justaj, * ĝojigas la koron.

La ordon-diro de la Eternulo estas klara, * faras lumon antaŭ la okuloj.

La timo antaŭ la Eternulo estas pura, * restas eterne.

La juĝoj de la Eternulo estas veraj, * kaj ĉiuj estas justaj.

Ili estas pli dezirindaj, ol oro * kaj ol multe da plej pura oro.

Ili estas pli dolĉaj, ol mielo * kaj ĉelaraj miel-gutoj.

Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; * kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

Kiu scias siajn erarojn? * Purigu min de eraroj kaŝitaj.

Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, * ke ili ne regu super mi.

Tiam mi estos perfekta, * kaj pura de granda peko.

Akceptu kore la vortojn el mia buŝo / kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, * ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

008.3

Legaĵo, ekzemple:

Rom 13,8-14a

Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo.

Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo por leviĝo el dormo; ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis. La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo. Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo. Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo.

Silento aŭ Homilio

Kanto, ekzemple:

009

1. Vi patran gloron file rebrilas,
lumo el lumo kiel radi’.
Lumon fontan’ de lumo similas:
Tag’ prilumanta tagon, Vi.

2. Ho vera Sun’, la teron vizitu;
daŭre ardegu tiu donac’.
Funde en koro fajron ekscitu
Sankta Spirit’ kun Sia grac’.

3. Ni preĝe ankaŭ Patron adoru;
sankta la Patro, glora sen fin’.
Ĉiujn Li tre potence favoru:
el kulp-danĝer’ Li savu nin.

4. Al viglaj faroj forton Li donu;
denton elrompu Li de l’ serpent’,
en amareco dolĉon proponu;
fruktu labor’ per bena vent’.

5. Li menson nian reĝe regadu;
korpon Li faru pura en fid’.
Kredon fervor’ flamanta flegadu;
ĝin ne venenu falsa gvid’.

6. Manĝaĵo nia, Kristo, Vi estu;
puran trinkaĵon ĉerpu la kred’.
Trinku kaj festu! Inter ni restu
sobra ebri’ de l’ Paraklet’.

7. La nunan tagon vivu ni ĝoje;
ĉastu la koroj kiel aŭror’.
Hele la fid’ tagmezu survoje;
restu krepusk’ el mensoj for.

8. Eksaltu, Sun’, leviĝu al brilo;
grimpu la lum’ ĝis plena komfort’.
Loĝas en Patro tute la Filo,
Patro kaŝiĝas en la Vort’.

SPLENDOR PATERNÆ GLORIÆ • M (Slaat op de trommele): nederlanda popolkanto, GvL 456, ZJ 540 • latinaT: Ambrosius el Milano • E: Jacques Tuinder 1979 • TK 58

009.9

Preĝo, ekzemple:

Dio, al Vi mi vokas en la fruo de tiu ĉi tago. Helpu al mi preĝi kaj kolekti miajn pensojn al Vi; sola mi ne kapablas. …

Patro en la ĉielo, laŭdon kaj dankon al Vi pro la ripozo de la nokto! Laŭdon kaj dankon al Vi pro la nova tago! Laŭdon kaj dankon al Vi pro ĉiuj Viaj amo kaj favoro kaj fidelo en mia vivo. Vi donacis al mi multon bonan, do mi ankaŭ akceptu la pezaĵojn el Via mano. Sed Vi ne metos sur min pli multon ol mi kapablas porti. Vi ja efikas, ke por Viaj infanoj ĉio kunlaboras al bono.

Sinjoro, kion ajn alportos tiu ĉi tago: Via nomo estu laŭdata. Amen.

Dietrich Bonhoeffer • EG (Bayern) 841.2

Patro nia …

009.10

Sendo:

Iru en la tagon kun la beno de Dio. Li akompanos vin kaj staros je via flanko. Li donu al vi forton kaj sukceson. La amo estu la mezurilo por ĉio, kion vi faros.

009.11

Beno:

Benu kaj gardu nin la ĉiopova kaj favorkora Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

010

TAGMEZA DISERVO

Tiun ĉi Diservon, kies formo estas pli malstrikta ol la meza horo, kunmetis Bernhard Eichkorn sub la influo de la apudaj matena kaj vespera Diservoj.

Kanto, ekzemple:

011

1. La tag’ jam grimpis al kulmin’.
Rigardu supren vi
al Dio, kiu gardas vin.
Abunde benas Li.

2. Vi serĉu el la monda bru’
momenton de silent’,
por ke en hasta tempo-flu’
ripozu via sent’.

3. Ripozu preĝe via man’,
ke ĝi kun nova firm’
sin movu laŭ la Dia plan’
sub Lia bena ŝirm’.

4. Ŝirmata iros vi sen lac’,
vi fortos ĝis reven’.
Neniam dormas Lia grac’,
la Dia beno-plen’.

5. La tag’ sin levis al kulmin’.
La koron levu vi
al Dio, kiu levis vin.
Senfine benas Li.

DER TAG IST SEINER HÖHE NAH • EG 457 • RG 584 • M: Fritz Werner 1949 • germana T: Jochen Klepper 1938 • © Verlag Merseburger Berlin GmbH • E: Albrecht Kronenberger 1998

011.6

Enira Preĝo:

Meze en la fluo de la tago ni venas al Vi, Jesuo.

Trankviligu nin, kiujn maltrankviligas la streĉoj de la vivo. Fortikigu nin, kiujn malfortigis la ŝarĝoj de la tago. Plenigu nin, kiujn malplenigas la deziroj de la homoj.

Ni sidas antaŭ Vi, kaj Vi estas en ni.

Restu ĉe ni, kaj restigu nin ĉe Vi. Amen.

Psalmo, ekzemple:

En tiu ĉi Diservo oni kutime recitas la psalmon sen antifono kaj ne kantante. Por aliaj okazoj jen muzik-notacio:

011.7

Ĉar min paŝtas mia Di’
mankos nenio al mi.

011.8

Psa 23:

P13

La Eternulo estas mia paŝtisto; * mi mankon ne havos.

Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, | apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. * Li kvietigas mian animon.

Li kondukas min laŭ vojo de la vero, * pro Sia nomo. — (Antifono)

Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, * mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi.

Via bastono kaj apogiĝilo * trankviligos min. — (Antifono)

Vi kovras por mi tablon * antaŭ miaj malamikoj.

Vi ŝmiris per oleo mian kapon, * mia pokalo estas plenigita.

Nur bono kaj favoro sekvos min * en la daŭro de mia tuta vivo;

kaj mi restos en la domo de la Eternulo * eterne. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

011.9

Laŭdo:

Efe 1,3-10

Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per ĉia beno spirita en la ĉielejoj en Kristo.

Li elektis nin en Li antaŭ la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Li en amo.

Li antaŭdestinis nin por fil-adopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo, al la laŭdo de la gloro de Lia graco.

Per ĝi Li favoris nin en la Amata; en kiu ni havas la elaĉeton per Lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laŭ la riĉo de Lia graco, kiun Li abundigis al ni en ĉia saĝeco kaj prudento.

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, laŭ Lia bonvolo, kiun Li antaŭdecidis en Li, por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero.

011.10

Fina Preĝo:

Eternulo, Vi estas majesta kaj laŭdenda; majesta estas Via potenco, Via saĝeco estas senfina. Laŭdi Vin aŭdacas la homo, eta parto de Via kreo; lia sorto estas la morto, li scias pri sia peko, kaj li scias, ke vi kontraŭstaras al malhumiluloj. Tamen, Vi mem volas, ke ni laŭdu Vin el ĝoja koro; ĉar Vi kreis nin celantaj al Vi, kaj nia koro estas maltrankvila ĝis ĝi trovas trankvilon en Vi. Amen.

El «confessiones» de Sankta Augustinus

011.11

Beno:

Benu nin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

Aldonaj Kantoj:

012

1. Kelkafoje ni meze de l’ tag’
solenas resurekton.
|: Horoj estas fandiĝantaj.
Nin plenigas feliĉ’. :|

2. Kelkafoje ni meze en vort’
solenas resurekton.
|: Frazoj estas rompiĝantaj.
Sin komponas kantik’. :|

3. Kelkafoje ni dum kverelad’
solenas resurekton.
|: Lancoj estas transforĝataj.
Nin pacigas konkord’. :|

4. Kelkafoje ni meze de l’ far’
solenas resurekton.
|: Baroj estas transsaltataj.
Nin vivigas spirit’. :|

MANCHMAL FEIERN WIR MITTEN AM TAG • el: «Ihr seid meine Lieder» 1974 • M: Peter Janssens • germana T: Alois Albrecht • © Peter Janssens Musik Verlag, Telgte • E: Albrecht Kronenberger 1995, kun afabla permeso de la poeto

aŭ:

013

1. Flori kiel arbo: ne demandi kial.
Migri kiel vento: ne demandi kien.
Kvazaŭ foliaro fali sen demand’.

2. Stari kiel roko: ne demandi kial.
Flui kiel akvo: ne demandi kien.
Kvazaŭ fajra ardo bruli sen demand’.

3. Ĝoji kaj suferi: ne demandi kiel.
Diajn spurojn sekvi: ne demandi kien.
Kvazaŭ al patrino fidi sen demand’.

BLÜHEN WIE DER BAUM • M kaj T de la 1a strofo laŭ germana 1993a kalendar-folio • © copyright control • E: Albrecht Kronenberger 1994

aŭ:

014

El Viaj fontoj vivas ni, Sinjor’ Jesu’.

3-voĉa rondkanto
VON DEINEN QUELLEN • M kaj germana T: Bodo Hoppe • © Carus-Verlag Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1986 • TK 110

015

VESPERA DISERVO

Tiun ĉi formon, kiu estas pli malstrikta ol la kompletorio, ni prenis el la Evangelia Kantaro de la Lutera Eklezio en Bavario / Germanio.

015.1

Enira Preĝo

Nia vespera preĝo sin levu, Dio, al Vi,
kaj malsupren sin klinu al ni Via kompato.
Al Vi apartenas la tago, al Vi la nokto.
Nun, kiam [svenas/svenis] la taga helo,
Vi briligu al ni la lumon de Via vero.
Vi konduku nin al la ripozo de la nokto
kaj plenigu Vian verkon en ni eterne. Amen.

Kanto, ekzemple:

016

1. Noktaj ombroj sternis sin
super val’ kaj mont’.
Mia koro fidas Vin,
Di’, ho Lumo-font’.

2. Dum mi dormos, viglos Vi,
Gardo kaj Konsol’.
Mi neniam sentos min
sola, en izol’.

3. Estos bona do la nokt’,
Di’, sub Via ben’.
Venos morgaŭ bona tag’,
nova lum-solen’.

ABEND WARD, BALD KOMMT DIE NACHT • el «Lieder für den Kindergottesdienst» • EG 487 • RG 601 • M: Samuel Rothenberg 1948, © Bärenreiter-Verlag, Kassel • germana T: Rudolf Alexander Schröder 1942, © Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main, kun afabla permeso • E: Albrecht Kronenberger 1999

Psalmo, ekzemple:

016.4

Mirinda sciad’:
Vi konas mian koron.
Min tenas Via mano.

016.5

el Psa 139

IV

Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. / Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; * Vi komprenas mian penson de malproksime.

Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, * kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.

Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango, * jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.

De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min * kaj metis sur min Vian manon. — (Antifono)

Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; * mi ĝin ne povas kompreni.

Kien mi iros for de Via spirito? * Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?

Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; * se mi kuŝiĝos en Ŝeol’, jen Vi tie estas.

Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, * ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:

Ankaŭ tie Via mano min kondukos, * kaj Via dekstra mano min tenos.

Se mi diros: Mallumo min kovros, / kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto: * Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi,

kaj la nokto lumas kiel tago; * mallumo fariĝas kiel lumo. — (Antifono)

Ĉar Vi kreis mian internaĵon, * formis min en la ventro de mia patrino.

Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; / mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, * kaj mia animo tion bone konscias.

Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, / kiam mi estis kreata en kaŝiteco, * kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

Mian embrion vidis Viaj okuloj, / kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, * kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.

Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! * Kiel granda estas ilia nombro!

Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; * kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi. — (Antifono)

Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; * provu min kaj sciu miajn pensojn.

Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, * kaj gvidu min sur la vojo de eterneco. — (Antifono)

Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, * kaj en eterno. Amen. — Oni ripetu la antifonon.

016.6

Meditado, Retrorigardo pri la Tago:

Tiun ĉi tagon, Dio, mi ricevis de Vi. Mi volus redoni ĝin al Vi kun ĉio, kio hodiaŭ okazis.

En la silento:

Mi ankoraŭfoje rigardas la hodiaŭan tagon:
Kiuj homoj renkontis min hodiaŭ, kaj kiel mi renkontis ilin? – Kio hodiaŭ ĝojigis min, kio ĉagrenigis aŭ kolerigis min? – Kion mi neglektis? – Kio alia min premas?
Dio, Vi scias, kiuj homoj kaj situacioj ĵus preterpasis miajn pensojn. Ilin ĉiujn mi portas antaŭ Vin kun danko kaj peto.
Kaj kiam mi kulpis per pensoj, vortoj kaj faroj, mi petas Vin: Pardonu al mi, mia Dio.
Dankon, ke Via amo estas pli granda ol mia kulpo!
Benu mian faradon kaj ne-faradon. Ŝanĝu en benon tion, kion mi travivis. Gardu min kaj ĉiujn en Via paco. Amen.

016.7

Legaĵo, ekzemple:

Rom 5,1-11

1 Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo, 2 per kiu ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en ĉi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio. 3 Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon; 4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon; 5 kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni. 6 Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj. 7 Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro bonulo eble iu kuraĝus morti. 8 Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. 9 Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero. 10 Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo; 11 kaj krom tio ni fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.

aŭ ekzemple: Rom 8,35-39 → 806.10

Silento

Homilio / Pensoj pri la Pasanta Tago

016.8

Preĝo, ekzemple:

Dio, mi dankas al Vi pro la donaco de la hodiaŭa tago. Kaj en tiu ĉi vespera horo mi petas Vin por ĉiuj homoj.
Mi petas por tiuj, kiuj finis la tagon kun kverelado. Montru al ni ĉiuj pacigajn vojojn sur nia tero.
Mi petas por tiuj, kiuj dum la nokto laboras, por tiuj, kiuj veturas sur stratoj kaj reloj, per ŝipoj kaj aviadiloj, por tiuj, kiuj deĵoras en malsanulejoj kaj aliloke.
Mi petas por ĉiuj, kiuj ne trovas dormon, por la malsanaj kaj deprimitaj, por la forlasitaj kaj por la kaptitaj.
Vi, Dio, viglas kun la viglantaj. Vi estas la dormo de la dormantaj, Vi la vivo de la mortantaj.
Amen.

Patro nia …

016.9

Sendo:

La paco de Dio, kiu superas ĉiun nian komprenon, estu remparo kaj gardo ĉirkaŭ viaj koroj kaj pensoj, por ke nenio vin apartigu de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo. Ĉu vi viglas, ĉu vi dormas: Li restu ĉirkaŭ vi. Amen.

016.10

Beno:

Benu kaj gardu nin la ĉiopova kaj favorkora Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

017

Kanto, ekzemple:

Veni, foriri,
starti kaj fini:
ĉiam, Sinjoro,
volu Vi proksimi.

4-voĉa rondkanto
AUSGANG UND EINGANG, ANFANG UND ENDE • Unisono 55 • EG 175 • RG 345 • KG 146 • M kaj germana T: Joachim Schwarz 1962 • © Mechthild Schwarz Verlag, Fassberg/Stuttgart • E: Adolf Burkhardt 1981 • TK 60

aŭ:

018

Mi tagon mian finas
kaj mian kapon klinas;
protektu, Patro, min!
Min gardu dum malhelo
la bona gvid-anĝelo,
dum tago kondukinta min!

NU LUKKER SIG MIT ZJE • M (Innsbruck): 15a jc., ĉe Heinrich Isaak (ĉ. 1497) 1539, religie 1505, GL 659 • dana T: Peter Thun Foersom • E: Peter Theodor Justesen, 1971 en AK 238
La originalan formon de la melodio oni trovas ĉe la pasiona himno «Sur kruco Vi suferis» → 300