SALUT-VORTOJ

SALUT-VORTO
EL LA EKUMENA KONSILIO DE LA EKLEZIOJ

(originale skribita en la angla)Esperanto arose as an attempt to increase human communication and mutual understanding. This volume admirably reinforces these purposes. At various meetings and congresses occasion has been taken to celebrate Christian worship either as part of the official proceedings or as an officially recognized adjunct to the programme. Now the appropriate tools are available in Esperanto to make these occasions an even more integrated element in the life of the society.

In ADORU Protestants, Roman Catholics and Orthodox combine to present the riches of their liturgical and worship traditions and resources. The collection contains translations of the principal texts of the different churches and includes a number of services and liturgical materials which have emerged through the liturgical movement and through the work of the World Council of Churches. That work in itself seeks to be an expression of drawing people towards unity while helping them to appreciate the diversity and riches of expression of praise to the glory of God.

This volume is a helpful tool which should facilitate mutual understanding, personal meditation and, as occasion allows, common celebration. The editors are to be highly commended for their enterprise and their work.

May this volume enable the user to appropriate the prayer of St. Hilary of Poitiers:

Almighty God, bestow on us / the meaning of words, / the light of understanding, / nobility of diction / and faith in the truth / and grant that what we believe we may also speak. / Amen.

22. Feb 2001

Rev Dr Alan Falconer
Director
Faith and Order Commission
World Council of Churches

SALUT-VORTO
EL LA EKUMENA KONSILIO DE LA EKLEZIOJ

(tradukita el la angla)Esperanto naskiĝis kiel provo por plifaciligi homan komunikadon kaj reciprokan komprenon. La nuna volumo admirinde substrekas tiujn celojn. Ĉe multnombraj kunvenoj kaj kongresoj oni uzis la okazon por celebri kristanajn Diservojn, ĉu kiel parton de la oficiala programo ĉu kiel aldonojn al la programo kun oficiala aprobo. Nun la adekvataj iloj ekzistas en Esperanto por fari el tiaj okazoj eĉ pli integran elementon en la vivo de la socio.

En ADORU, protestantoj, katolikoj kaj ortodoksanoj unuiĝas por prezenti la riĉon de siaj tradicioj kaj trezoroj en liturgio kaj Diservo. La kolekto enhavas tradukojn de la ĉefaj tekstoj el la diversaj eklezioj kaj inkluzivas nombron da Diservaj modeloj kaj liturgia materialo kiu estiĝis per la liturgia movado kaj per la laboro de la Ekumena Konsilio de Eklezioj. En si mem tiu laboro klopodas esti esprimo altiri homojn al unueco, samtempe helpante al ili apreci la diversecon kaj la riĉojn en la esprimado de laŭdado por la gloro de Dio.

La nuna volumo estas utila instrumento kiu volas faciligi reciprokan komprenon, personan mediton kaj, kiam prezentas sin okazoj, komunan Diservon. La eldonantoj meritas altan laŭdon pro ilia iniciato kaj ilia laboro.

Ĉi tiu volumo igu la uzanton kapabla alproprigi al si la preĝon de Sankta Hilario el Poitiers:

Ĉiopova Dio, donacu al ni / la signifon de vortoj, / la lumon de kompreno, / la noblecon de bona dir-maniero / kaj fidon al la vero, / kaj donacu ke tion, kion ni kredas, / ni ankaŭ povu diri. / Amen.

La 22an de februaro 2001

Pastro D-ro Alan Falconer
Direktoro de la departamento
«Komisiono pri Kredo kaj Eklezia Ordo»
Ekumena Konsilio de Eklezioj

SALUT-VORTO
EL LA ROM-KATOLIKA EKLEZIO

(originale skribita en Esperanto)Jesuo kaj Liaj disĉiploj kantis psalmojn kaj himnojn en la templo, en la sinagogoj kaj okaze de siaj kunvenoj (Mat 26,30). Tion pli evoluigis la frua kristanaro (Ago 16,25; 1 Kor 14,26; Efe 5,19; Kol 3,16). Diversaj liturgiaj himnoj (Efe 1,3-14; Flp 2,6-11; Kol 1,15-20; 1 Tim 3,16; Apo 11,15-18; Apo 15,3-4) eniris la Novan Testamenton.

La kristanaj esperantistoj jam en 1912 publikigis la Novan Testamenton, al kiu en 1926 aldoniĝis la Hebrea Biblio, tradukita de L. L. Zamenhof mem. Por kanti en Diservoj oni verkis en Esperanto multajn himnarojn kun tradukoj de naciaj kantoj kaj eĉ kun originale verkitaj himnoj.

Plej grava kolekto de preĝoj kaj bibliaj tekstoj ĉe katolikaj esperantistoj estas la Meslibro kun la biblia aldono Legaĵaro, oficiale agnoskitaj tekstoj por katolikaj sanktaj mesoj.

Papo Johano Paŭlo la Dua mem diris je la 27a de januaro 2001 okaze de la Internacia Kongreso por la Eklezia Muziko, ke estas nia ekumena tasko «unuigi niajn muzikajn trezorojn» (Osservatore Romano 28.1.2001). Mi ĝojas, ke tio okazas en ĉi tiu unika libro ADORU helpe de la internacia lingvo. Per ĝi la Diservoj de la esperantistoj povas riĉiĝi per la preĝaj kaj kantaj trezoroj de diversaj kristanaj konfesioj kaj de multaj popoloj.

Mi salutas ĉiujn uzantojn de ADORU kaj deziras al la libro bonan sukceson: ke ĝi servu al la adoro de la Tri-Unu Dio en la ĝojo de la Resurekto.

Je Pasko 2001

+ Jakubinyi György
Ĉefepiskopo de Alba Iulia, Rumanio

Sigelo:
GEORGIUS JAKUBINYI
ARCHIEPISCOPUS ALBAE IULIENSIS

SALUT-VORTO
EL LA ROM-KATOLIKA EKLEZIO

(tradukita el Esperanto en la germanan)Jesus und seine Jünger sangen Psalmen und Lobgesänge im Tempel, in den Synagogen und bei ihren Versammlungen (Mt 26,30). Dies hat die junge Christenheit weiterentwickelt (Apg 16,25; 1 Kor 14,26; Eph 5,19; Kol 3,16). Verschiedene liturgische Lobgesänge (Eph 1,3-14; Phil 2,6-11; Kol 1,15-20; 1 Tim 3,16; Offb 11,15-18, Offb 15,3-4) fanden Aufnahme ins Neue Testament.

Die christlichen Esperantisten haben schon 1912 das Neue Testament auf Esperanto veröffentlicht, dem sich 1926 die Hebräische Bibel, von L. L. Zamenhof selbst übersetzt, anschloss. Um bei Gottesdiensten singen zu können, hat man auf Esperanto zahlreiche Liedersammlungen erarbeitet, mit Übersetzungen muttersprachlicher Gesänge, aber auch mit original in Esperanto entstandenen Liedern.

Eine ungemein wichtige Sammlung von Gebeten und Bibeltexten bei den katholischen Esperantisten ist das Messbuch mit dem biblischen Lektionar, amtlich anerkannte Texte für katholische Messfeiern.

Papst Johannes Paul II. selbst sagte am 27. Januar 2001 anlässlich des Internationalen Kongresses für Kirchenmusik, es sei unsere ökumenische Aufgabe, «unsere musikalischen Schätze zu vereinen» (Osservatore Romano 28.1.2001). Ich freue mich, dass dies in diesem einzigartigen Buch ADORU mit Hilfe der internationalen Sprache verwirklicht wird. So können die Gottesdienste der Esperantisten reich ausgestaltet werden durch den Gebets- und Liedschatz verschiedener Konfessionen und vieler Völker.

Ich grüsse alle Benutzer von ADORU und wünsche dem Buch guten Erfolg: es diene der Anbetung des Dreieinigen Gottes, in der Freude der Auferstehung.

Ostern 2001

+Jakubinyi György
Erzbischof von Alba Iulia, Rumänien